Part 8
La tago malheliĝas; vesperiĝas; 3560 Per glavoj frapas Francoj, Idolanoj. Kunvenigintaj ilin Estroj estas Bravegaj, _sed_ memoras kunvenvorton. Ekkrias Baliganzo: «Munmirindo!» --«Munĝojo!», krias glora Reĝo Karlo. Sin ili konas per laŭtvoĉoj klaraj; En interpuŝo ambaŭ renkontiĝas, Sin ĵetas, frapas unu la alian Per lancoj sur florornamitajn ŝildojn, Disrompas ŝildojn sub la larĝa bulo, 3570 Disŝiras la subaĵon de kirasoj... Sed, pli terura bato ne sukcesas. Rompiĝis selrimenoj; renversiĝas Du seloj... kaj du reĝoj _falas_ teren... Rapide ili restariĝas; ambaŭ Fiere tiras glavon el la ingo... Jes, tiu dubatalo ne finiĝos Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu.
289
Bravulo, Karlo de Francujo dolĉa. Sed Baliganzo lin neniel timas. 3580 _Li diras: «Vi mortigis mian filon,_ _«Malrajte vi okupas mian landon,_ _«Sed submetiĝu, mi ĝin al vi donos!»_ Per glavoj helaj ili kontraŭstaras, Multfoje forte frapas ŝildojn, kies Ŝiriĝas leda ligna duoblaĵo; Elfalas najloj, disrompiĝas buloj; Senpere ili frapas sur kirasojn. Fajreroj ŝprucas el la helaj kaskoj! Jes, tiu dubatalo ne finiĝos Nur se mortiĝis unu aŭ l' alia! Aŭdu.
290
Emiro diras: «Karlo! Vi pripensu, «Decidu, ke vi petu pri pardono. 3590 «Mi scias, vi mortigis filon mian, «Malrajte vi postulas teron mian, «Vi submetiĝu, mi ĝin donos al vi, «De tie ĉi ĝis Orient' obea.» Sed Karlo diras: «Kia hontigaĵo! «Al Idolano mi ne ŝuldas pacon «Nek amon! Vi akceptu Dian leĝon, «Kristan' fariĝu kaj tuj _mi_ vin amos; «Sed kredu, servu Ĉiopovan Reĝon!» --Kaj Baliganz': «Mi aŭdas sensencaĵojn! 3600 «_Per tranĉa glavo mi pli volas morti!_» Aŭdu.
291
Emiro estas terurege forta. Li frapas Karlon sur brunŝtalan kaskon; Sur kapo li ĝin fendas kaj disrompas; La ŝtalo tranĉas harojn, kaj fortranĉas El la kapkarno pecon larĝan pli ol Manplat'; kranio tie malkovriĝas. Jen Karlo ŝanceliĝas, preskaŭ falas! Sed Dio volas, ke li vivas, restas Venkinto. Sankta Gabriel' alvenas, 3610 Kaj diras: «Glora Reĝ'! Vi kion faras?» Aŭdu.
292
Aŭdinte sanktan voĉon de l' Anĝelo, Ne timas Karlo minacantan morton, Kaj koro plifortiĝas. Li Emiron Frapegas tuj per glavo de Francujo; Ekrompas brilŝtonornamitan kaskon, Disrompas kapon, kaj distranĉas cerbon, _Kaj_ tutan la vizaĝon ĝis blankbarbo; Faligas lin mortintan senespere... «Munĝojo!», krias li, por sin konigi. 3620 Jen Duk' Naim' alkuras, Tencenduron Kondukas; Karl' ekrajdas; Idolanoj Nun forkuradas!... Tion Dio volas! Nun Francoj trafis celon de l' milito. Aŭdu.
293
Ĉar Dio volas, Idolanoj kuras For. Ilin persekutas Karl' kaj Francoj. Jen Reĝo: «Estroj! venĝu la suferojn! «Kun ĝojo nun frapadu, ĉar mi, antaŭ «Nelonge, vidis vin plorantajn!»--Francoj: «Ĉi estas rajto! Via Reĝa Moŝt'!» kaj 3630 Plej forte kiel eble ili frapas... Saviĝis nur malmultaj Idolanoj. Aŭdu.
Morto de Marsilo.
294
Dum tag' varmega kaj tra polvo densa Nun Idolanoj forkuradas; Francoj Ĝis Saraguso persekutas ilin. Sur supron de la Turo supreniris Reĝino Bramimund' kun korteguloj, Kaj kanonikoj ne amantaj Dion, Ne sakramentigitaj herezuloj, Ne tonsuritaj. Tuj Reĝino vidas 3640 Malvenkon; _al Marsil' sciigas pri ĝi:_ «He! Nobla Reĝ', ne venkis niaj anoj! «Emir' malglore mortis!» Ŝin aŭdinte, Marsil' al muro turnas, kaŝas kapon... Li ploras... Pro korŝiro li mortiĝas... Sed ĉar li ne puriĝis de la pekoj, Diabloj prenas for animon lian. Aŭdu.
295
Jam mortis Idolanoj, kaj nur kelkaj _Forkuris_. Karlo venkis en batalo. Disĵetiginte pordon de la urbo, 3650 Li scias, ke ĝin oni ne defendos Plu; tiam gent' eniras Saraguson Prenitan. Tie ĉi venkintoj nokton Pasigas. Fieriĝas Reĝ' blankbarba. Reĝin' al li fordonas turojn, kvindek Malgrandajn kaj dek grandajn. Ellaboras Mirinde tiu, kiun Dio helpas. Aŭdu.
296
Nun mallumiĝis tago; vesperiĝas; Heliĝas luno, treme brilas steloj. Imperiestro regas Saraguson. 3660 Mil Francoj, laŭ l' ordon', trairas urbon, Disĵetas per hakiloj, fermarteloj Preĝejojn idolanajn kaj hebreajn, Pecigas _Mahon_, ĉiujn idolaĵojn; Ne restas plu mensoga sorĉa ia Postsigno. Reĝo kredas Dion, volas Plenumi Lian servon. Episkopoj Sanktigas akvon, en baptejon puŝas La Idolanojn.... Se rifuzos iu, Li mortu per pendiĝo, fajr', aŭ glavo! 3670 Kristanaj ekfariĝas pli ol cent mil Baptitoj; sed Reĝin' aparte estas Kaptita; oni prenos ŝin ĝis dolĉa Francujo. Reĝo volas ŝin konverti. Aŭdu.
297
For nokto; jen leviĝas hela tago. Provizas Karlo Saragusajn turojn, Restigas tie mil bravegajn anojn, Por gardi urbon al Imperiestro. _Ekrajdas_ Reĝo, ĉiuj liaj anoj, Kaj Bramimundo malliberigita. 3680 Intencas li nur bonfaradi al ŝi... Reiras ĉiuj ĝoje kaj glorege. Perforte ili paŝas tra Nerbuno, Al _nobla_ urb' Burdelo iras. Karlo Almetas sur altaron de barono Sanktul' Sevrino Olifanton plenan Je ormoneroj. Tie pilgrimantoj Ĝin povas vidi. Reĝo per ŝipegoj Trairas sur Girundo, ĝis Blaivo; Kondukas nevon, Oliviron, ankaŭ 3690 Ĉefepiskopon tiel saĝan, bravan. En blankajn ĉerkojn oni metas ilin Ĉe San Roman'. Nun ili estas tie... Por ili Francoj preĝas per multnomoj Al Dio? Karl' transrajdas valojn, montojn, Ĝis Ajkso; li ne haltas en rajdado; Alvenas tien kaj malsupreniras Ĉe pordo de palaco. En ĉambregon Irinte, li kunvokas konsilistojn, Saksanojn, Bajeranojn, Loheranojn, 3700 Frizanojn, Alemanojn, Burginanojn, Pejtanojn kaj Britanojn kaj Normanojn, Kaj la plej prudentulojn en Francujo. Tuj komenciĝos juĝo kontraŭ Genon. Aŭdu.
Morto de Aldo.
298
El Hispanujo venis Estro Karlo Al Ajkso, urb' plej bona en Francujo. En ĉambron de palaco li eniras; _Fraŭlino_ bela, Aldo, al li venas. Ŝi diras: «Kie estas Estr' Rolando «Ĵurinta min, ke li edziĝos kun mi?» 3710 Sed Reĝo ekpremiĝas pro doloro! Li ploras, tiras sian blankan barbon, «Fratino! Pri mortinto vi demandas! «Mi lin kompensos al vi, Karulino! «Pli bonan ol Ludviko mi ne konas; «Li, mia filo, estros miajn terojn!» Respondas Aldo: «Stranga parolado! «Min gardu Di', Sanktuloj kaj Anĝeloj, «Ke vivos mi post morto de Rolando!» Ŝi ekpaliĝas, svenas antaŭ Karlo!... 3720 Ŝi mortis!... Dio! Prenu la animon!... Baronoj francaj ĝemas, ploras pri ŝi! Aŭdu.
299
Ĵus bela Aldo iris al finiĝo! La Reĝo pensas, ke ŝi nur svenadas; Li kompatadas pri ŝi, ploras larmojn; Li prenas ŝiajn manojn, ŝin subtenas, Sed kap' de Ald' kliniĝas sur la ŝultrojn! Nun, kiam Karlo vidas ŝin mortintan, Li tuj venigas kvar grafinojn, kiuj En monaĥejon baldaŭ ŝin forportas, 3730 Kaj gardas korpon ĝis la plentagiĝo. Ŝin oni bele metis sub altaron; Funebron grandan Reĝo faris al ŝi. Aŭdu.
Dua puno al Geno.
300
Imperiestro ĵus revenis Ajkson. Nun katenata perfidulo Geno Alkondukiĝas al palac' de urbo. Serĝentoj lin alligas kontraŭ fosto, Kunligas liajn manojn per cervfelaj Rimenoj, frapas lin per skurĝoj kaj per Bastonoj, (al li justa pun'); atendas 3740 Li tiel dolorege juĝkunsidon. Aŭdu.
Juĝa kunsido kontraŭ Genon.
301
Laŭ priskribaĵo sur antikva Gesto Kunvokis Karl', el ĉiuj landoj, virojn. Kunvenis ili en kapelon Ajksan, Dum glora tago de solena festo De San Silvestro, laŭ la dir' de kelkaj. Nun komenciĝas juĝo; kaj novaĵojn Pri Gen' perfida, vi tuj eksciiĝos.... La Reĝ' ordonas: «Lin konduku al mi!» Aŭdu.
302
Tuj diras Estro Karl': «Baronoj noblaj, 3750 «Vi juĝu Genon laŭ la justa rajto! «Li venis Hispanujon kun l' anaro; «De mi li prenis dudek mil Francanojn, «Kaj nevon, kiun vi plu ne revidos, «Kaj Oliviron noblan kaj ĝentilan, «Kaj dek du konsilistojn... por riĉiĝi!» Sed Gen': «Malben' al mi, se mi ne jesos! «_Roland'_ min domaĝigis je arĝento «Kaj or'; mi tial volis danĝeriĝon «Kaj morton lian. Tio?... ne perfido!» 3760 Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu.
303
Nun staras Geno antaŭ Reĝo. Per la Korpaĵo vigla kaj mieno bela, Se li verema estus, ŝajnus nobla! Ĉirkaŭe, li rigardas Francojn, ĉiujn Juĝontojn, kaj apude, siajn tridek Parencojn. Jen li per laŭt_voĉo_ diras: «Pro Dio, petas mi, baronoj, aŭdu! «Mi estis en l' anar' kun Reĝo, kaj mi «Plenumis lian servon fide, ame. 3770 «Rolando, lia nev', min ekmalamis, «Li volis puŝi min al mort' dolora! «Mi iris kun sendaĵ' al Reĝ' Marsilo! «Nur pro lerteco mia mi ne mortis! «Rolandon bravan, Oliviron, ĉiujn «Iliajn anojn tiam mi provokis, «Min aŭdis Karlo kaj baronoj noblaj. «Ĉi-tio estis venĝo... ne perfido!» Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu.
304
Vidinte, ke juĝego komenciĝas, 3780 _Kunvokas_ Geno tridek el parencoj; El ili la plej rimarkinda estas Sorenca kastelestro, Pinabelo. Li estas plej ŝatinda, ĉu li devas Kontraŭparoli aŭ kontraŭbatali. Ekdiras al li Gen': «_Mi fidas_ al vi. «Eltiru min de morto, de malgloro!» --Kaj Pinabelo: «Jes, mi vin defendos! «Se franco vin kondamnos al la morto «Aŭ min batalos (laŭ l' ordono reĝa), 3790 «Per ŝtala glavo mi lin malpravigos!» Jen antaŭ li sin klinas grafo Geno. Aŭdu.
305
Nun konsiliĝas Saksoj, Bajeranoj, Kaj Francoj, kaj Pejtanoj, kaj Normanoj, Grandnombraj Alemanoj kaj Tejdanoj. Pli malseveraj estas Alvernanoj, Pli bonintencaj kontraŭ Pinabelo. Ĉar ili diras: «Kial ni daŭrigu? «Forlasu ni la juĝon, kaj ni petu «La Reĝon, ke al Geno li pardonu! 3800 «Lin Geno servos de nun ame, fide; «Rolando mortis, vi lin plu ne vidos, «Eĉ per elspez' de oro kaj arĝento! «_Ja_, dubatalo estus malsaĝaĵo!» Baronoj ĉiuj jesas, krome unu: Tiero, frat' de Lia Moŝt' Gefrejzo. Aŭdu.
306
Al Karl' irinte, la baronoj diras: «Ni petas Vian Reĝan Moŝton, por ke «Al grafo Geno de nun vi pardonu; «Ĉar de nun li vin servos fide, ame; 3810 «Lin lasu vivi, ĉar li estas nobla. «_Rolando mortis, ni lin plu ne vidos_, «Eĉ per elspez' de oro kaj arĝento!» Ekkrias Reĝ': «Vi estas perfiduloj!» Aŭdu.
Duelo inter Tiero kaj Pinabelo.
307
Ĉar vidas Estro Karl', ke ĉiuj serĉas Por elturniĝi, li mallevas kapon, Dolore diras: «Ve! Malfeliĉulo!» Jen antaŭ li stariĝas kavaliro: _Tiero_, frat' de Duk' Gefrejz' de Anĵo. Tiero estas je korpaĵ' gracia, 3820 Maldika, nigraj haroj, brunkolora _Vizaĝo_, kaj nek granda nek malgranda. Li afablege diras al la Reĝo: «Nun trankviliĝu, via Reĝa Moŝto; «Vi konas min al vi tutsindonema; «Ĉar pro prapatroj, mi voĉdoni devas, «Nu, kiel ajn Rolando domaĝigus «Al Gen', ĉi-tiu devis sin deteni «Pro vi. Sed Gen' perfidis vian nevon, «Kaj, per ĵurrompo li sin montris kulpa. 3830 «Li estas inda je pendiĝo, morto! «Jes! oni ĵetu for _al hundoj_ korpon, «Ĉar tia estas pun' al perfiduloj. «Se iu el parencoj kontraŭdiros «Min, per ĉi-tiu glav', ĉe mia flanko, «Mi estas preta por tuj min pravigi!» Kaj Francoj diras: «Ja, li estas prava!» Aŭdu.
308
Alvenas apud Reĝon Pinabelo, Li granda, forta, vigla kaj kuraĝa, Mortigas, kiujn li ekfrapas. Jen li: 3840 «Kunsidon regas via Reĝa Moŝto; «Ordonu, por ke ĉesu tia bruo! «Tiero ĵus voĉdonis, sed mi volas «Lin kontraŭdiri, lin batali!» Dekstran Cervledan ganton li al Reĝo donas. Sed Karl': «Garantiuloj, kie _estas?_» --_Parencoj tridek leĝe garantias._-- Nun Reĝ': «Mi ankaŭ tiel garantios!» Li prenas ilin ĝis fariĝos _juĝo_. Aŭdu.
309
Tiero preta por dueli, donas 3850 Al Reĝo Karlo sian dekstran ganton. Pri li garantiulojn Karlo donas, Kaj alportigas tien ĉi kvar benkojn, Sur kiujn duelontoj nun sidiĝas. L' aferon reguligas voĉ' komuna; Ogiro de Danujo voĉojn skribis. «Ĉevalojn alkonduku, kaj armilojn «Alportu al ni!» diras _batalontoj._ Aŭdu.
310
Nun ili konfesinte, puriĝinte De pekoj, ricevinte pastran benon, Aŭdinte meson, komuniiĝinte, 3860 Por monaĥejoj malavariĝinte, Al Karl' revenas ambaŭ. Ili ligis Sur la piedoj spronojn, sur la brustoj Kirasojn blankajn, fortajn kaj malpezajn, Sur siaj kapoj brilajn kaskojn, kaj sur La flankoj glavojn je prenilo ora, Sur ŝultroj la facetajn ŝildojn. Ili Per dekstra mano tenas tranĉan haston, Kaj rajdas sur ĉevaloj viglaj. Tiam Ekploras cent mil kavaliroj, kiuj 3870 Kompatas kun Tiero pro Rolando... Finiĝon de ĉi-tio.... Dio scias! Aŭdu.
311
Sur vasta ebenaĵ', sub urbo Ajkso, Pretiĝas por dueli du baronoj. Ho! Ambaŭ estas noblaj kaj kuraĝaj! Ĉevaloj viglaj kaj rapidaj! Ili Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn, Terure frapas unu la alian Pecigas ambaŭ ŝildojn kaj disrompas 3880 Kirasojn; _disŝiriĝas_ selrimenoj, Rondiras _seloj.... Jen rajdantoj falas!_ Je tia vido, cent mil viroj ploras. Aŭdu.
312
Ĉar ili falis teren, batalantoj Rapide restariĝas sur piedoj. Lertege plirapidas Pinabelo. Sin serĉas ili (de nun sen ĉevaloj). Per glavoj je tenilo ora, ili Ekfrapas kaj refrapas ŝtalajn kaskojn. Per tranĉaj kaj teruraj batoj. Varme Ekĝemas ĉiuj francaj kavaliroj! 3890 Kaj Karlo: «Dio triumfigu rajton!» Aŭdu.
313
Kaj Pinabel': «Tiero, vi reprenu «La dirojn; mi vin servos ame, fide; «Laŭ volo via, mi riĉigos vin, sed «Pacigu inter Reĝ' kaj Gen'!»--Tiero: «Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi! «Hontego estu al mi, se mi jesos! «Tuj Dio inter ni elmontros rajton!» Aŭdu.
314
Tiero diras: «Pinabel', vi estas «Barono vera, forta, granda, bela. 3900 «Samuloj viaj scias vin kuraĝa, «Nu, tiun ĉi duelon ni forlasu! «Kun Karlo mi vin nepre konsentigos; «Pri Geno, li ricevos punon tian, «Ke plu neniam oni aŭdos pri li!» --Sed Pinabelo: «Gardu Di'! mi volas «Pravigi tutan mian parencaron. «Neniu min haltigos! Mi pli volus «Mortiĝi ol meriti la mallaŭdon!» Nun ili reciproke ree frapas 3910 Per glavoj sur la orjuvelajn kaskojn! Fajreroj _flugas_ ĝis ĉielo. Kiu Disigus ilin? Tio ne finiĝos Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu.
315
Sorenca Estro, Pinabelo, brave Tieron frapas sur Provencan ŝildon. Fajreroj ŝprucas, ekbruligas herbon. De ŝtala glavo pinton li sursvingas Sur frunton de Tier', _disfendas kaskon_; Malsupren frapas ĝis en mezo de la 3920 Vizaĝ', (el dekstra vango fluas sango); Kiraso disrompiĝas ĝis la ventro; Sed Dio gardas kaj Tieron savos. Aŭdu.
316
Tiero, malgraŭ vundo sur vizaĝo El kiu sang' defluas sur herbejon, Frapegas Pinabelon sur la kaskon Brunŝtalan, rompas ĝin ĝis nazŝirmilo. De lia kap' cerbaĵ' sur teron fluas! Tiero svingas glavon, lin faligas Senvivan! Tiel dubatal' finiĝas. 3930 Ekkrias Francoj: «Di' miraklon faris! «Nun estas juste pendigindaj Geno, «Kaj parencaro lin garantiinta!» Aŭdu.
317
Tiero venkis en la dubatalo. Al li alproksimiĝas Estro Karlo, Kaj, kun la Reĝo, _kvar_ el la baronoj; Naimo Duk', Ogiro de Danujo, Gefrejz' de Anĵo kaj Vilam' Blaiva. Lin Karlo ĉirkaŭprenas, viŝas lian Vizaĝon per la mustelfelaj ŝtofoj 3940 De siaj ŝultroj alivestigitaj. Senarmigita dolĉe, kavaliro _Ekrajdas tiam_ sur araba mulo; Kaj tiel, ĝoje, glore li revenas. Al Ajkso iras, sur la placo haltas. Tuj komenciĝos puno al aliaj. Aŭdu.
318
Alvokas Karlo grafojn, dukojn: «Kion «Konsilas vi pri la garantiuloj? «Por Geno ili venis al juĝejo, «Por Pinabelo ili garantiis!» 3950 Respondas Francoj: «Ili ĉiuj mortu!» Alvokas Karlo ĉefekzekutiston Basbrunon: «Vi pendigu ĉiujn ilin «Al tiu arb'.--_Pro_ mia blanka barbo, Se unu eĉ forkuros, vi mem mortu!» --Basbruno: «Via Reĝa Moŝt', mi faros «_Ne malpli!_»--Kvar serĝentoj prenas ilin Kaj ĉiuj tridek estas pendigataj!... Sin kaj l' aliajn perdis perfidulo! Aŭdu.
Morto de Geno.
319
Kunvenas Bajeranoj, Alemanoj, 3960 Pejtanoj kaj Britanoj kaj Normanoj. Nun ĉiuj, sed precipe Francoj, volas, Ke Gen' sufere kaj terure mortu. Al kvar ĉevaloviroj, Geno estas Ligita je piedoj kaj je manoj. Malkvietegajn kaj rapidajn bestojn Kondukas kvar serĝentoj ĝis la mezo De kampo, kie estas ĉevalino! Ho! kiel terurege mortas Geno! Streĉiĝas dolorege ĉiuj nervoj, 3970 El lia korp' ŝiriĝas ĉiuj' membroj, Sur verdan herbon fluas ruĝa sango... Malbrave, perfidule, Geno mortas... Malrajte perfidulo fanfaronus. Aŭdu.
320
Imperiestro, post revenĝo tia, Alvokas episkopojn de Francujo, De Bajerlando kaj de Germanujo: «En la _kortego_ estas mallibera «Nobelulino. Ŝi, aŭdinte bonajn «Raportojn kaj konsilojn, volas kredi 3980 «En Dio, kristanin' fariĝi. Baptu «Ŝin, por ke Dio benu ŝin!»--Kaj ili: «Vi donu al ŝi kiel baptpatrinoj «Nobelulinojn plej altrangajn!»--Multa _Anaro_ venis en Ban-Ajkson. Tie Reĝino de Hispanolando estas Baptata sub la nomo "Ĵuliino", Kaj vole ŝi fariĝas kristanino. Aŭdu.
Finiĝo de kanto.
321
Imperiestro trudis justan punon, Kaj kvietigis sian koleregon. Reĝino Bramimund' ricevis bapton. 3990 Nun tago malheliĝis... nun noktiĝas... Kuŝiĝis Reĝo en arkaĵa ĉambr'.... Jen Je Dio, Sankta Gabriel' alvenas, Kaj diras: «Karl'! Kunigu la anarojn, «Kaj rapidege iru al Birland', por «Al Reĝ' Vivio helpi en Imfurbo. «Ĉar tiun Idolanoj sieĝadas, «Kristanoj fervorege vin alvokas!» Pli volus Karlo ne foriri tien, Li diras: «Dio! Kiom ŝarĝa vivo!» 4000 Li ploras, tiras sian blankan barbon!...
* * * * * * *
Tie finiĝas Gesto de Turoldo.
TABELO
PERFIDO DE GENO
Komenco de kanto 1 I. Konsiliĝo ĉe Marsilo 2 Sendo de delegitoj 5 II. Kortego de Karlo 8 Alveno de Marsilanoj 9 Konsiliĝo ĉe Karlo 12 Paroladoj 14 Delegado komisiita al Geno 20 III. Foriro de Geno 30 Alveno de Geno 34 Interdisputo 36 Konsentiĝo 42 Montroj 48 Ĵuroj 50 Donacoj 52 (53) Reveno de Geno 57 IV. Malamikoj 59 Unuaj sonĝoj de Karlo 60 Ordono por postgvardio 62 Postgvardio 69 Foriro de Karlo 71 V. Kunveno ĉe Marsilo 74 Paroladoj 75 Pretiĝado por batalo 85
MORTO DE ROLANDO
I. Komenco de batalego 86 Fiereco de Rolando 89 Interpuŝo 99 Interpuŝego 115 II. Fulmotondro 119 Daŭrigo de interpuŝego 121 Alveno de Marsilo 126 Dubataloj 130 Batala kampo 140 Daŭrigo de batalego 144 Sonora korno 151 Franca anaro 157 Unua puno al Geno 161 Reiro de Karlo 162 IV. Malvenkego 165 V. Morto de Oliviro 171 Karlo alvojiras 182 VI. Lasta beno de Ĉefepiskopo 190 VII. Morto de Rolando 198
REVENĜOJ
I. Reveno de Karlo 207 Miraklo 209 Bivako 211 Lastaj sonĝoj de Karlo 214 Marsilo en Saraguso 217 II. Alveno de Emiro 219 Senditoj de Baliganzo 223 Reiro de senditoj 229 Vojaĝo de Baliganzo 231 III. Karlo en Rencesvalo 233 Alveno de fremda anaro 244 IV. Formado de franca anaro 247 Preĝo de Karlo 256 Kunveno de anaroj 257 V. Formado de fremda anaro 262 Pretiĝado por batalego 267 Dueloj 271 VI. Kunigo de fremda anaro 285 Duelo inter Karlo kaj Baliganzo 288 Morto de Marsilo 294 VII. Morto de Aldo 298 Dua puno al Geno 300 Juĝa kunsido kontraŭ Genon 301 Duelo inter Tiero kaj Pinabelo 307 Morto de Geno 319 Finiĝo de kanto 321
NOMARO
Abiruno, 1215. Abismo, 1631, 59. Aelroto, 1188. Afriko, 1550; 2924. Ajkso (_22 fojojn, de verso 36 ĝis 3985_). Akitanujo, 2325. Aldo, 1720; 3708, 17, 23, 27. Aleksandrio, 408, 63; 2626. Alemanoj, 3701, 95; 3960. Alfaino, 1511. Alferno, 1915. Almariso, 812 (ĉ. 116, 1); (ĉ. 117, 1). Almaso, 2089. Almasuro, 1275. Alvernanoj, 3796. Alverno, 3062. Amborio, 3297. Amuraflo, 1269. Anglujo, 372; 2332. Anĵo, 2322 (v. Gefrejzo). Ansejso, 105; 796; 1281; 1556; 1560; 2188; 2408. Antelmo, 3008. Antonio, 1581. Apolono, 8; 417; 2468#1; 2580; 2697; 2712; 3268; 3490. Araboj, 3481; 3512, 18. Arabujo, 652; 2282; 2980. Ardeno, 728; 2558. Argoj, 3259; 3474. Argojanoj, 3527. Arguno, 3083; 3534. Aspraj intermontoj, 870; 1103. Aslino, 172; 2882. Astrimanoj, 3258. Aŭstorio, 1582. Avaranoj, 3242.
Babiluno, 2614. Bajeranoj, 3028; 3700, 93; 3960. Bajerlando, 2327; 3977. Balagero, 63; 200; 894. Baldiso la longa, 3255. Baldvino, 296; 363. Balido la forta, 3230. Baliganzo (_27 fojojn, de verso 2614 ĝis 3600_). Balisanoj (ĉ. 180, 11). Barbamuŝo, 1491. Barbarujo, 886; 1236. Barbulanoj, 3260. Basanzo, 208, 91; 490. Basbruno, 3953, 56. Basilio, 208, 91; 490. Basklanoj, 3474. Belferno, 813. Belno, 1892. Berengiero, 795; 1304; 1581; 2187; 2405. Besancuno, 1429. Besguno, 1818, 21. Bevuno, 1891. Birlando, 3995. Blaivo, 2973#2; 3689; 3938. Blanduno, 2991. Blankandrino (_17 fojojn, de verso 23 ĝis 509_). Blosanoj, 3224. Borelo, 1389. Bramimundo, 634; 2576, 95; 2714; 2822; 3637, 80; 3990. Brigalo, 889; 1261. Britanoj, 3052; 3703. Britanujo, 2322. Brunsanoj, 3225. Bugerio, 2328. Bulgaroj, 2922. Burdelo, 1289; 1388; 3684. Burginanoj, 3077; 3701. Butentroto, 3221.
Cesaro (ĉ. 164, 9).
Danielo, 2386; 3104. Danujo, 1650; 3033; 3544, 46; 3856; 3937. Dapamorto, 3205, 16. Dato, 1215. Demonoj, 1510. Diablo, 746; 983; 1664; 3647. Diaĵoj, 2715. Diguno, 1892. Dikeganoj, 3229. Dio (_127 fojojn, de verso 7 ĝis 4000_). Dioj, 1907; 2591#1; 2600, 18, 96; 3271; 3491; 3514. Druo, 2048. Durendalo (_23 fojojn, de verso (ĉ. 68#4) ĝis 2780_). Duresto, 870.
Enfrunanoj, 3518. Engeliero, 798; 1289; 1388; 1494; 1503, 2186#1; 2407. Erminanoj, 3227. Erminoj (ĉ. 180, 10). Eskababio, 1512. Esklavanoj, 3225. Esklaversoj, 3245. Eskremizo, 931; 1291. Eskujo, 2331. Espanelizo, 2648. Esperverino, 1389. Estorguzo, 1358. Estramarino, 64; 941; 1304. Esturganto, 940; 1297. Etiopujo, 1916. Eŭdropino, 64. Eŭglezanoj, 3243.