Part 7
_Post enterig' de Estroj kaj Baronoj,_ _Krom tri por porti ilin ĝis Blaivo_, Pretiĝas Estro Karlo por foriri. Sed jen antaŭgvardio idolana Aperas. Je Emiro, du senditoj El front' eliras, pri batal' sciigas: «Fiera Reĝ' forkuri vi ne _povos_; «Ĉar Baliganzo rajdis, li ĉeestas «Kun bela anareg' de Arabujo. 2980 «Hodiaŭ, ni ekvidos ĉu vi estas «Bravulo!» Karlo tiras sian barbon, Memoras pri dolor' kaj ruiniĝo _De l' tago de batal' en Rencesvalo_; Noblege anaregon li rigardas Kaj laŭte, forte krias: «Francaj Estroj! «Armilojn prenu, rajdu, kaj antaŭen!» Aŭdu.
245
L' unua, Karlo prenas armilaron, Vestiĝas per kiraso, ligas kaskon, Kaj zonas glavon Ĝojulinon, kies Helec' _blindigas_ kiel sunradio; Al kol' pendigas ŝildon de _Girundo_, 2990 Ekprenas lancon (en Blandun' faritan), Ekrajdas sur ĉevalo Tencenduro, (Li ĝin akiris ĉe Marsunaj bordoj Malpalon de Nerbuno mortiginte), Li lasas bridojn kaj per spronoj pikas: Tuj ekgalopas antaŭ _cent_ mil viroj, Alvokas Dion. Roman apostolon... _Post preĝo, li ne timas batalsorton._ Kaj Francoj: «Tia viro devas reĝi!» Aŭdu.
246
Sur tuta valo, Francoj piediras. Pli ol cent mil sin armevestas kune. 3000 Ho! Kiel la armaĵoj estas brilaj Ĉevaloj viglaj kaj armiloj belaj! Standardoj pendas ĝis la kaskoj; Francoj Lertege rajdas. Ho! se ili trovos Fremdulojn, batalego ekfariĝos! Vidinte ilin tiel pretajn, Karlo Alvokas Ĵoseranon de Provenco, Naimon Dukon, kaj Antelmon estron De Majnso: «Kiu ne al ili fidus? «Jes, malesperi estus malsaĝaĵo! 3010 «Se ne forkuros Idolanoj, ili «Elpagos kare morton de Rolando!» Respondas Duk' Naimo: «Dio volu!» Aŭdu.
Formado de Franca anaro.
247
Alvokas Karl' Rabelon kaj Ginmanon; Li diras: «Jen ordono; Vi, Rolandon «Kaj Oliviron anstataŭos--unu «Alprenos glavon, kaj l' alia kornon. «Nun antaŭ anarego vi kuniru, «Kaj kune kun vi dek kvinmil el Francoj, «El la plej bravaj, viglaj, ĉiuj junaj; 3020 «Post ili iru dek kvin mil aliaj, «Kun estroj Gebuino kaj Loranto.» Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo Tuj ekpretigas tiujn du korpusojn. Fremduloj venu! Kia batalego! _Per tranĉaj glavoj kiom da bategoj!_ Aŭdu.
248
Konsistas nur el Francoj du unuaj Korpusoj; oni fondas nun la trian. En tiun ĉi eniras Bajeranoj. Ilia nombro estas tridek _miloj_. Ja, de batalo ne forkuros ili 3030 De Karl' el plej amataj sub ĉielo, Krom Francoj, kiuj venkas reĝolandojn. Ogiro de Danujo brave prenas Estrecon. Kiel bela la anaro! Aŭdu.
249
_Jam_ Estro Karlo havas tri korpusojn; Naimo Duko fondas nun la kvaran. Konsistas ĝi el la plej kuraĝuloj El anoj de Germana _limolando_. Laŭ l' diro, ili estas dudek miloj; Ĉevaloj fortaj, kaj armiloj bonaj; 3040 Kaj malgraŭ morto, ili ne forkuros. Hermano, Duk' de Trac' kondukas ilin; Li mortos pli ol fari malbravaĵon. Aŭdu.
250
Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo Korpuson kvinan fondas el Normanoj. Laŭ l' diro, ili estas dudek miloj; Armiloj belaj, bonĉevaloj viglaj. Eĉ antaŭ morto ne kapitulacos Ĉi-tiuj _plej_ obstinaj _kiel eble_. Ilia Estro, grandaĝul' Riŝardo, 3050 Batalos forte per tranĉega hasto. Aŭdu.
251
Britanoj fondas la korpuson sesan. Ilia nombro estas _kvardek_ miloj, Kaj ili noble rajdas sur ĉevaloj, Kun hastoj longaj kaj standardoj rektaj! Sinjor' ilia, Oelduno, donas Estrecon al du grafoj, Neveluno, Tedbaldo Rejmsa, kaj markizo Oto: «Konduku genton, mi ĝin al vi donas.» _Kaj la tri Estroj diras: «Ni obeos!»_ Aŭdu.
252
Imperiestro havas ses korpusojn. 3060 Naimo Duko fondas nun la sepan, El anoj de Alverno kaj de Pejto. Ilia nombro estas kvardek miloj, Ĉevaloj bonaj kaj armiloj belaj! En valo, sur altaĵo, ilin benas Imperiestro per la dekstra mano. Godselm' kaj Ĵoseran' kondukas ilin. Aŭdu.
253
Naimo fondas nun korpuson okan, El anoj de Flandrujo kaj de Frizo. Ilia nombro estas kvardek miloj. 3070 Ja, ili ne forkuros el batalo. «Plenumos ili mian servon», diras La Reĝ'. Rembald', Hamuno de Galico Majstrece gvidos ilin al batalo. Aŭdu.
254
Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo Korpuson naŭan fondas el bravuloj El Loheranoj kaj el Burginanoj. Ilia nombro estas kvindek miloj. Ho! belaj kaskoj kaj kirasoj, _glavoj_ _Ĉe flanko, kaj duobla ŝild' al kolo,_ Mallongaj stangoj de fortegaj hastoj! 3080 Se ne forkuras Idolanoj, ili Ricevos fortajn batojn en batalo! Arguna Duk', Tiero, gvidas ilin. Aŭdu.
255
Baronoj de Francujo fondas dekan Korpuson; ili estas cent mil el plej Bonegaj kaj agemaj; eksteraĵo Fiera, kapo bela, barbo blanka! Vestiĝis ili per kiras' duobla, Kaj zonis francajn aŭ hispanajn glavojn; Sur ŝildoj diversdistingigaj signoj. 3090 _Iliaj hastoj kaj pikstangoj fortaj!_ _Ĝis ungoj ili armis sin per retaj_ _Fervestoj_, rajdas, petas al batalo, «Munĝoj'», ekkrias. Antaŭ Karlo portas Gefrejz' de Anĵ' standardon. Ĝi en tempo De Sankta Petro estis «Romanino»; Sed ĝia nomo estas nun «Munĝojo». Aŭdu.
Preĝo de Karlo.
256
La Reĝo, de ĉevalo, piediras. Li genufleksas sur la verda herbo, Al suno leviĝanta li rigardas, Al Dio preĝas el tutkoro, diras: «Ho, Vera Patro! Vi hodiaŭ helpu! 3100 «Ho, Vi savinte ja de mort' Jonason «For el baleno, kiu lin _englutis!_ «Ho, Vi savinte reĝon de Ninivo, «_Kaj urbon, ankaŭ tutan lian genton!_ «Savinte Danielon de terura «Turmento en fosaĵo kun leonoj! «Savinte el la fajro tri infanojn! «Hodiaŭ, Via Amo zorgu pri mi! «Mi petas, Vi indigu faciligi, «Por ke hodiaŭ mi Rolandon venĝu!» Li finis sian preĝon; li sin levas, 3110 Sur frunton faras la favoran signon De kruco, kaj ekrajdas. Duk' Naimo Kaj Ĵoserano tenas piedingon. Li prenas ŝildon kaj tranĉegan lancon. Ho! Kiel bela, forta, nobla korpo! Ho! helvizaĝ'! fiera eksteraĵo! Li majstre sur ĉeval' antaŭenrajdas. Antaŭe, malantaŭe kornoj bruas, Supersonoras ĉiujn Olifanto. Sopiras pri Roland' kaj ploras Francoj! Aŭdu.
Kunveno de anaroj.
257
Imperiestro noble rajdas, kaj li Sur la kiraso plilarĝigis barbon. Pro amo, ĉiuj Estroj same faras. Per tiu signo estas rekoneblaj La cent mil Francoj. Ili trairadas Ŝtonegojn, montojn kaj terurajn valojn, Eliras el krutegaj intermontoj, Alvenas en hispanan limolandon, Kaj haltas en _la mezo_ de herbejo... Al Baliganz' revenas la Senditoj; 3130 El ili Suliano diras jenajn: «Ni vidis fieregan Reĝon Karlon, «Terurajn liajn anojn, kiuj nepre «Vin ekatakos! Kuru al armiloj!» --Kaj Baliganz': «Ĝojego por bravuloj! «Por Idolanoj sonorigu kornojn!» Aŭdu.
258
Nun Idolanoj tra anaro tuta Bruegas per tamburoj kaj per kornoj Sonoraj, ili prenas armilaron. Unua, Baliganzo, sin rapide 3140 Vestigas per kiras' je orsubaĵoj, Sur kapo ligas orjuvelan kaskon, Sur la maldekstran flankon zonas glavon. Li, pro vanteco (ĉar li ankaŭ aŭdis Paroli pri la glav' de Karlo), nomon «_Mirindulino_» donis _al la sia_. Ĉi-nomo estas lia kunvenvorto; Per ĝi kriegas liaj kavaliroj. Nun li pendigas al la kolo grandan Kaj larĝan ŝildon je orbulo kaj je Randaĵo brila per kristaloj; ĝian 3150 Rimenon belornamas ŝtof' desegna. Li prenas lancon; ĝia nomo «Malto», Lignaĵo estas dika kiel trunko, Feraĵo peze ŝarĝus unu mulon. Nun li ekrajdas sur ĉeval'. Transmara Markulo tenas lian piedingon. Emiro per beleco de la korpo, Fortegaj koksoj, kaj maldikaj flankoj, Belformo kaj forteco de la brusto Per altaj ŝultroj, kaj rigardo bela, 3160 Per la vizaĝ' fiera kaj buklharoj, Ekŝajnas tiel blanka kiel floroj Someraj; ofte li kuraĝon pruvis. Se li Kristano, kia _nobelulo!_ Ĝis sango li per spronoj pikas, rajdas Galope, kaj risorte suprensaltas Fosaĵon larĝan pli ol kvindek futojn. Barbaroj krias: «Li defendos kampon! «Se kontraŭstaros al li, Karlo, vole «Nevole, perdos vivon; Estro Karlo 3170 «Malprudentiĝas, ĉar li restas tie!» Aŭdu.
259
Emir' similas vere al barono; (Blankiĝis lia barbo kiel floro), El Idolanoj plej kuraĝa, kaj en Batalo, fierega, terurega. Malprimo, lia filo, estas brava, Li granda, forta kiel la prapatroj Al patro diras: «Ni antaŭenrajdu! «Ĉu eble ni kun Karlo renkontiĝu!» --Kaj Baliganz': «Jes, ĉar li estas brava; 3180 «Per oftaj diroj oni laŭdas pri li, «Sed li Rolandon, sian nevon, perdis, «Kaj li ne povos kontraŭstari al ni!» Aŭdu.
260
«Malprim' Karulo!»--diras Baliganzo, «Hieraŭ mortis fidelul' Rolando, «Kun nobla kaj kuraĝa Oliviro, «Kaj dek du konsilistoj la amataj, «Kaj dudek mil Francanoj de Francujo. «Pri la aliaj... mi malŝatas ilin! «Imperiestro, ja, ĉi-tien venis; 3190 «Sendito Sulian' sciigis tion, «_Ke_ Karlo _fondis_ dek korpusojn grandajn. «Bravuloj estas kornsonoriganta, «Kaj tiu klare ripetanta post li; «Rajdadas ili antaŭ la aliaj; «Post ili venas dek kvinmil Francanoj, «Junuloj, kiujn Karl' «Infanoj» nomas; «Kaj poste, ankaŭ dek kvinmil aliaj!... «Fiere ili ĉiuj batalados!» --Malprim': «Permesu, ke mi ekataku!» Aŭdu.
261
«Malprim' Karulo!» diras Baliganzo, «Al via peto mi konsenton donas. «Tuj iru por ataki Francojn, kun vi «Kuniru Reĝo de Persuj' Torluo, «Kaj Reĝo de Leŭtizoj, Dapamorto. «Se vi elvenkos Karlon, _kaj malhelpos_ «_Ke Olifanto tiel bruegadu_, «Mi donos al vi parton de la lando «De Kerianto ĝis Markiza Valo.» --Malprim': «Mi dankas Vian Reĝan Moŝton!» Li proksimiĝas kaj ricevas donon: 3210 Ĝi estis tero jam al Reĝo Fluro... Malprimo ĝin neniam povos vidi, Reĝecon sur ĝi li neniam prenos! Aŭdu.
Formado de fremda anaro.
262
Emiro rajdas tra anaro; ĉien Lin sekvas lia filo, grandegulo, Kun Reĝoj Dapamorto kaj Torluo. El la anaro, ili fondas tridek Korpusojn (tiel multaj estas anoj!) En plej malgranda estos _kvindek_ miloj Da viroj. La unuan fondas anoj 3220 De Butentroto (_patroland' de Judo_ _Pro oro liverinta Dion_). Fondas La duan dikkapegaj Micenanoj, Haruloj sur la dorso kiel aproj; La trian, Nubianoj kaj Blosanoj; La kvaran, Esklavanoj kaj Brunsanoj; La kvinan, Sorbresanoj kaj Sorsanoj; La sesan, Erminanoj kaj Morsanoj; La sepan, Ĵerikanoj; kaj la okan Negranoj; kaj la naŭan, Dikeganoj; La dekan, fine, anoj de Balido- 3230 La-forta, gent' malbona kaj malnobla. Emir' alvokas per fervoraj preĝoj De Mahomet' potencon kaj ĉeeston: «Malprave rajdas Karlo de Francujo! «Ni ekbatalos; li, se ne forkuros, «Ne portos plu sur kapo oran kronon!» Aŭdu.
263
Nun Idolanoj fondas dek aliajn Korpusojn; la unuan el malbelaj Kanelianoj (el Valfujt' venintaj). La duan fondas Turkoj; kaj la trian 3240 Persanoj; ili ankaŭ kun Pincanoj La kvaran; Avaranoj kaj Soltranoj La kvinan; Ormalanoj, Eŭglezanoj La sesan; anoj de Samul' la sepan; La okan, Bruisanoj; Esklaversoj La naŭan; kaj la dekan anoj de la Dezerta Oksianto, malamantaj Sinjoron Dion, kaj plej perfiduloj. Ilia haŭt', malmola kiel fero Ebligas lasi for kirason, kaskon; 3250 Kruelaj ili estas en batalo! Aŭdu.
264
Emiro fondas ankaŭ dek korpusojn. Unuan el Gajanoj de Malpruso; El Hunsoj, duan; el Hungaroj, trian; El anoj de Baldis'-la-longa, kvaran; El anoj de Penusa Valo, kvinan; El Marusanoj _kaj Ĵojanoj_, sesan; El Leŭsoj kaj el Astrimanoj, sepan; El Argoj, okan; el Klarbanoj, naŭan; El Barbulanoj de _Val_fundo, dekan. 3260 Ĉi-tiu gent' neniam amis Dion. Skribaĵo franca kunkalkulis tridek Korpusojn, multenombrajn, bruegantajn! Jen Idolanoj fierege rajdas! Aŭdu.
265
Emiro estas bela kaj potenca Antaŭe rajdas Drakonstandardisto, Kaj standardistoj de Tervag' kaj Maho, Kaj figuraĵ' de perfidul' Apolo. Apude, _dek_ Kanelianoj rajdas. Kaj per laŭtvoĉo krias: «Kiu volas, 3270 «Ke niaj Dioj helpu al li, devas «Al ili preĝi, ankaŭ genufleksi!» Mallevas tiam Idolanoj kapon, Mentonon kaj helrebrilantajn kaskojn. --Kaj Francoj: «Malnoblegaj! Vi tuj mortos! «Favoru Dio, por ke vin ni venku, «Al Estro Karl' hodiaŭ Li favoru, «Kaj al li donu venkon en batalo!» Aŭdu.
266
Emir' lertulo estas kaj klerulo; Li vokas sian filon kaj du Reĝojn: 3280 «Baronoj noblaj, rajdu antaŭ ĉiuj, «Ĉar vi korpusojn ĉiujn kunkondukos, «Retenas mi, el la plej bonaj, nur tri, «Ĉi-tiuj estos Turkoj, Ormalanoj, «Gajanoj de Malpruso; plie, restos «Ĉe mia flanko gent' de Oksianto. «Mi ilin kontraŭmetos al Francanoj, «Kaj Karlo, se li volos min batali, «El lia kolo mi distranĉos kapon, «Nur tion rajte li postulus de mi!» Aŭdu.
Pretiĝado por batalego.
267
Anaroj grandaj kaj korpusoj belaj! Malestas en la interspaco, monto, Monteto, valo, arbaret', arbaro; Facile ili povas sin rigardi Sur vasta ebenaĵ'. Jen Baliganzo: «Ekrajdu, Idolanoj, ekbatalu!» Standardon Oluferna Amborio Portadas; ĉiuj krias: «Munmirindo!» --Sed Francoj: «Dio volu ruinigi «Hodiaŭ vin!--Munĝojo!», krias ili. 3300 Nun Karl' ordonas sonorigi kornojn, Jen Olifant' supersonoras ĉiujn. --Kaj Idolanoj: «Bela gent' de Karlo! «Ni forte, terurege batalados!» Aŭdu.
268
Sur granda ebenaĵo, larĝa lando, _Kunvenis anareg' grandega._ Ĉie Rebrilas oraj kaj juvelaj kaskoj, Fervestoj orsubŝtofaj, ŝildoj, hastoj, Standardoj sur la supro de pikstangoj! Jen ĉiuj kornoj klare sonorantaj! Jen forta sonorad' de Olifanto! 3310 Emiro tiam vokas sian fraton Kanabon, reĝon de Florido, estron De lando ĝis Valsevro, kaj montrinte Al li de Karlo _dek_ korpusojn, diras: «Francujo glora rajte fieriĝas! «Imperiestro noble rajdas, tie «Li estas inter ĉi-barbuloj, kiuj «Sur la kirasoj plilarĝigis barbon; «Ĝi estas tiel blanka kiel neĝo «Sur frosto; ili frapos ja per lancoj, 3320 «Per glavoj; forte ni batalos; oni «Neniam vidus tian batalegon!» Kaj Baliganzo, je pli malproksime Ol ĵeto de baston' antaŭenrajdas, Kaj krias al anaro: «Idolanoj! «Antaŭen! Al vi mi direkton montras!» Li tiam svingas stangon de lancego, Kaj ŝajnas celi Karlon per feraĵo! Aŭdu.
269
Rigard' de Karlo iras sur Emiron, Drakonon, flagon kaj standardon, kaj sur 3330 Arabajn anojn tiel multenombrajn. Jes! ili kovras tutan ebenaĵon, Krom loko okupata de Francanoj. Nun Reĝo de Francujo laŭte krias: «Baronoj francaj, vi kuraĝaj estas, «En militadoj tiom batalinte! «Jen Idolanoj! Ili perfiduloj, «Malbravaj estas, kaj ilia leĝo «Nur malŝatinda! Sed vin ne haltigu «Ilia nombr' por ni ne grava! Sekvu 3340 «Min! _ĉar mi nepre ekatakos ilin!_» Nun Karl' per spronoj pikas Tencenduron; Ĉevalo faras kvar saltegojn; Francoj Ekkrias: «Kiel brava nia Estro! «Rajdadu, Reĝ', neniam ni vin lasos!» Aŭdu.
270
La tago hela, ĉar la suno brilas! Anaroj grandaj, kaj rotegoj belaj! Jam nun kontraŭstariĝas du unuaj Korpusoj; jam Rabelo kaj Ginmano Forlasis bridojn al ĉevaloj viglaj, Per spronoj pikas. Francoj ekgalopas, 3350 Kaj ekfrapegas per pikstangoj tranĉaj! Aŭdu.
Dueloj.
271
Rabelo Graf', kuraĝa kavaliro, Per oraj spronoj pikas la ĉevalon; Torluon, reĝon de Persuj' li frapas. Nenia ŝildo nek kiraso povus Post tia bato resti ne rompita. Per ora lanc' vundita, Reĝo falas Sur _floran_ arbetaĵon. Francoj krias: «Al prava Karl' ni restu! Dio helpu!» Aŭdu.
272
Ginman' atakas reĝon de Leŭtizoj; 3360 Disrompas li florornamitan ŝildon, Kirason. Pikstandard' trapikas korpon, Kaj Reĝ' mortinta falas. (Ĉu pri tio Vi ploras, ĉu vi ridas, Reĝo falis!) Je tia vido Francoj krias: «Frapu, «Baronoj, senprokraste; Karlo havas «La rajton kontraŭ _idolana_ gento. «Ĉi-tio vere estas Dia juĝo!» Aŭdu.
273
Malprimo rajdas sur ĉeval' tutblanka; En mezon de Francanoj li sin ĵetas, 3370 Multegajn fortajn batojn li frapadas, Mortinton sur mortinton li faligas. Jen Baliganz' ekkrias: «He! Baronoj, «Pri kiuj mi longtempe zorgis, vidu «Vi filon mian, _kiu_ serĉas Karlon, «Provokas tiom da Baronoj... Ja li «Plej brava estas. Nun vi helpu al li «Per tranĉaj lancoj!»--Tiam Idolanoj Antaŭenkuras kaj terure frapas! Varmega interpuŝo! Kaj premega 3380 Kaj miriginda batalego! Tian Nek poste, nek antaŭe oni vidis! Aŭdu.
274
Anaroj grandaj kaj rotegoj belaj! Korpusoj ĉiuj nun kontraŭstariĝas! Ho! terurege frapas Idolanoj; Ho, Dio! Kiom da rompitaj hastoj, Da disŝiritaj ŝildoj kaj kirasoj! Sur tero amasiĝis tiel multaj Mortintoj, ke verdherbaj folietoj _Ruĝiĝis per la sango de vunditoj!_ 3390 Emir' denove vokas siajn anojn: «Baronoj frapu nun Kristanan genton!» Batalo estas varma, terurega! Neniam oni vidis tian! Jes ĝis La _morto_, batalantoj ne disiĝos! Aŭdu.
275
Emir' ankoraŭ vokas sian genton: «Vi devas nur frapadi, Idolanoj; «Mi donos al vi belajn kaj agrablajn «Edzinojn, terojn, domojn kaj bienojn!» --Kaj Idolanoj: «Ni frapadi devas!» 3400 Pro troaj frapoj ili perdas hastojn, Tuj pli ol cent mil glavojn elingigas! Grandega, terurega interpuŝo! Jes! Ĉeestantoj vidis batalegon! Aŭdu.
276
Imperiestro kuraĝigas Francojn: «Baronoj noblaj, mi vin amas, ankaŭ «Al vi mi fidas; ĉar por mi, vi multe «Batalis, landojn prenis, reĝojn venkis... «Mi scias... Mi kompense ŝuldas al vi «Arĝenton, terojn, eĉ la propran korpon... 3410 «Sed venĝu filojn, fratojn, anojn, kiuj «En Rencesval' _ĵus mortis_... Ĉar vi scias «Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj!» --Kaj Francoj: «Via Reĝa Moŝto prava!» _Al Karlo_ dudek mil, per unu voĉo, Certigas, ke lin ili ne forlasos Eĉ malgraŭ la danĝeroj aŭ la morto. Jen tiam ĉiuj frapas per pikstangoj, Kaj senprokraste batas per la glavoj. Batal' terure miriginda estas! Aŭdu.
277
Malprim' _baron'_, tra batalejo rajdas, Li terurege frapas sur Francanojn; Jen Duk' Naim' fiere lin rigardas, Kaj lin atakas per kuraĝa bato; De lia ŝild' supraĵon li disrompas, Disŝiras subkirason, lin trapikas Per flavkolora flago, kaj sur sepcent Aliajn _lin faligas_ mortigitan. Aŭdu.
278
Kanabo Reĝo, frato de Emiro Per spronoj forte pikas la ĉevalon, 3430 Eltiras glavon je kristalprenilo, Naimon frapas sur la princan kaskon, Per tranĉa ŝtalo ĝin disigas, ankaŭ Disrompas kvin el kaskaj rimenetoj. Al Duko ne utilas ferplataĵa Subkasko, ĉar subaĵo ĝis la karno Tranĉiĝis kaj pecaĵo falas teren. Per tia bato Duk' senkonsciiĝas; Li estus mem falinta se ne Dio Protektus. Li je l' kolo ĉirkaŭprenas 3440 Ĉevalon. Sed, se Idolano frapos Denove, nobelulo nepre mortos. Jen venas Karlo de Francuj' por helpo. Aŭdu.
279
Naimo Duk' ekstreme danĝeriĝas, Ĉar Idolan' rapidas reataki. Sed Karl': «Malnobla, Vi pri tio pentos!» Kaj kuraĝege Karlo lin atakas, Disrompas ŝildon kontraŭ lia brusto, Disŝiras mentonumon de kiraso, _Per lanc' trapikas korpon_, lin faligas Senvivan de malokupita selo. Aŭdu.
280
Dolore premegiĝas Reĝo Karlo Vidinte antaŭ si Naimon _Dukon_ Vunditan, kies sang' makulas verdan Herbaĵon. Tiam Karlo diras jenajn: «Sinjor' Naimo, apud mi nun rajdu. «Ĵus mortis malnoblulo atakinta; «Per lanco mi trapikis lian bruston!» --Kaj Duk': «Mi kredas Vian Reĝan Moŝton; «Se mi ne mortos, mi plenumos ŝuldon!» Konfide, ame, ili kune rajdas, 3460 Kaj ankaŭ dudek mil Francanoj, ĉiuj Terure kaj fiere bataladas. Aŭdu.
281
Emir' tra batalejo rajdas, _tenas_ _En mano sian grandan, tranĉan lancon;_ Sin ĵetas sur Ginmanon Grafon, rompas Sur lia koro lian blankan ŝildon, Disŝiras la subaĵon de kiraso, Distranĉas bruston, flankojn; lin mortintan Faligas de ĉeval'; mortigas ankaŭ Loranton, Gebuinon kaj Riŝardon Grandaĝan estron de Normanoj. Krias 3470 Fremduloj: «Brava batalant'! Terura «Mirindulino! Nu, baronoj, frapu!» Aŭdu.
282
Arabaj kavaliroj estas belaj! Basklanoj, Argoj, Oksianoj frapas En interpuŝo per teruraj lancoj! Sed Francoj ne forkuros; tial, multe Da viroj ambaŭflanke mortas, kaj ĝis Vespero, oni forte batalados. Baronoj francaj amasege mortas! Ho! Kiom da doloroj, ĝis finiĝo! Aŭdu.
283
Fortege frapas Francoj kaj Araboj; Pecigas ili glavojn kaj pikstangojn! Ho, ve! Je l' vido de rompitaj ŝildoj, Je l' aŭdo de la kaskoj kaj de blankaj Kirasoj bruegantaj kontraŭ ŝildoj, Je l' vido de falantaj kavaliroj, Je l' aŭd' de plendaj ĝemoj de mortantoj, Ho! Kiu ne premiĝus per korŝiro! Ve! Terurega estas batalego! Alvokas Baliganzo Apolonon, 3490 Tervagon, Mahometon: «Niaj Dioj! «Sinjoroj! Mi plenumis Vian servon! «Mi vin glorigos per statuoj oraj «_Se vi bonvolos helpi kontraŭ Karlon!_» Amiko lia, Gemalfin' sciigas Novaĵojn plej malbonajn: «Via Moŝto «Emira! Tago por vi pereiga! «Ĉar vi Malprimon, vian filon, perdis! «Kanabo, via frato, ankaŭ mortis! «Prosperis al du Francoj frapi ilin! 3500 «Laŭ mia juĝ', el tiuj estas Karlo, «Altkreska kaj fiera, tiel blanka «Per barbo kiel floro en Aprilo!» Emiro nun mallevas mentonumon De kask'; sur bruston ekkliniĝas kapo... Pro doloreg' li pensas, ke li mortas... Al si li vokas Janglon la transmaran. Aŭdu.
284
Emiro diras: «Jangl', alproksimiĝu! «Vi estas brava, klera kaj al viaj «Konsiloj ĉiam mi _alkonformiĝis_. 3510 «Nu! diru kion pensas vi pri Francoj «Kaj pri Araboj? _Ĉu_ ni venkos?»--Janglo: «Emira Via Moŝto ne saviĝos! «Ne kredu, ke vin savos viaj Dioj, «Fiera estas Karlo, liaj anoj «Kuraĝaj kaj plej taŭgaj por batalo! «Alvoku tamen Oksianojn, Turkojn, «Arabojn, Enfrunanojn kaj Gajanojn, «Por senprokraste fari devan agon!» Aŭdu.
Kunigo de fremda anaro.
285
Emiro sur kiras' larĝigas harojn 3520 De barbo tiel blanka kiel floro Krataga; li neniel volus halti; Al buŝo metas klaran sonorkornon; Ĝin sonorigas. Ĉiuj Idolanoj Lin aŭdas. Li korpusojn kunvenigas. Bruege ekblekadas Oksianoj, Bojadas Argoj_anoj_ kiel hundoj. Freneziĝantaj ĉiuj serĉas Francojn, Sin ĵetas mezen de Francanoj, ilin Disigas! Jen sep mil mortintoj falas! Aŭdu.
286
Ogiro estas brava, ĉar neniam Pli bona ol li portis la kirason. Li vidas Francojn disigitajn, vokas Tieron dukon de Argun', Gefrejzon De Anĵo, ankaŭ grafon Ĵoseranon; Al Karl' fiere diras: «Vidu, kiom «Mortigas Idolanoj viajn virojn! «Forprenu Dio vian kronon, se vi «Ne venĝos la malgloron per bategoj!» Neniu eĉ respondas; sed jen ĉiuj 3540 Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn, Kaj serĉas, kaj batalas Idolanojn. Aŭdu.
287
Terure frapas Reĝo Karlo, Duko Naimo, kaj Ogiro de Danuj', kaj Gefrejz' de Anĵo, reĝa standardisto. Ogiro de Danujo, plej terure, Per spronoj pikas, bridojn lasas, jen li Sin ĵetas sur la Drakonstandardiston, Per unu bat' faligas la Drakonon Kaj flagon de Emiro. Baliganzo 3550 Ekvidas sian flagon, kaj standardon De Mahometo ekĵetitajn teren, Sen ia defendant', kaj ekpripensas, Ke rajto estas, malgraŭ li, al Karlo. Jen Idolanoj _malpli kuraĝiĝas_, Jen Karl' _al Francoj_ diras: «Ĉu, pro Dio, «Vi helpos al mi?»--Ekrespondas Francoj: «Demando tia estus insultaĵo! «Malben' al kiu ne batados varme!» Aŭdu.
Duelo inter Karlo kaj Baliganzo.
288