Part 6
Rolando mortis... Di' animon lian Ricevis.--Karl' en Rencesvalon venas. Sur ĉiuj vojoj kaj vojetoj, spacoj De kamp', plataĵoj plej malvastaj, kuŝas 2400 Korpaĵ' de Franco aŭ de Idolano. Ekkrias Karlo: «Nev'! Vi kie estas! «Kaj kie Olivir'! Ĉefepiskopo! «Gerino! kaj l' amiko Geriero! «Otuno! kaj Berengiero grafo! «Ivono, Ivorio tiel karaj! «Engeliero, estro de Gaskujo! «Sansuno duko! kaj Ansejs' _fiera!_ «Girard' la grandaĝul' de Rusiluno! «Kaj dek du konsilistoj postgvardie 2410 «Lasitaj!»--Sed por kio?--Ĉar neniu Respondos!--Reĝo diras: «Ho! dolore «Premiĝas mi, ĉar mi ne ekbatalis!» Li kolerege tiras sian barbon; Li, ankaŭ ĉiuj _bravaj_ estroj ploras! Dudek mil viroj svenas, falas teren! Pri ili Duk' Naim' kompate plendas! Aŭdu.
208
_En Rencesvalo ĉiuj malĝojegas!_ Jes, ĉiuj kavaliroj kaj baronoj Pri ili kompatadas, kaj varmege Ploradas nun pri filoj, fratoj, nevoj, 2420 Amikoj aŭ subulaj noblaj estroj! Jes, grandanombro svenas, falas teren! Sed Duk' Naimo, noble ekparolas; L' unua, diras: «Via Reĝa Moŝto, «_Rigardu_ tien, je du mejloj de ni, «Ĉu vi polvaĵojn vidas sur la vojoj? «Ĉi-tio estas idolana gento! Ekrajdu, kaj doloron tian venĝu!» --Tuj Karl': «Jam ili estas malproksime! «Ni _iru_ pro honor' kaj _rajto_! Ili 2430 «Forprenis floron de Francujo dolĉa!» --Parolas Reĝ' al Gebuino, Oto, Tedbaldo Rejmsa kaj Miluno Grafo: «Vi gardu kampon, valojn, montojn; lasu «Mortintojn tie, kie ili kuŝas; «Por ke ne venu besto aŭ leono, «Ne venu ĉevalisto aŭ servisto, «Aŭ kiu ajn; pri tio bone zorgu «Ĝis ni revenos per favor' de Dio!» Nun kvar baronoj dolĉe, ame diras: 2440 «Al Via Reĝa Moŝto ni obeos.» Mil kavalirojn ili prenas kun si. Aŭdu.
Miraklo.
209
Ordonas Reĝo sonorigi kornojn; Li noble rajdas antaŭ anarego, Hispanajn _postmarŝantojn_ ili _trovas_, Kaj fervorege persekutas ilin. Ekvidas Reĝ', ke baldaŭ vesperiĝos. Li piediras sur herbejo verda, Li genufleksas kaj petegas Dion, Ke por li Li ordonu--Suno _haltu_, 2450 Kaj nokto malfruiĝu, tago daŭru-- Jen tuj Anĝelo alkutimiĝinta Paroli kun la Reĝo diras jenajn: «Rajdadu, Karlo, lumo ne malestos; «Vi perdis floron de Francujo, Dio «Ĉi-tion scias, vin vi povas venĝi «Al krima gento!.. Tiam Reĝ' ekrajdas. Aŭdu.
210
Por Karlo, Dio faras mirindaĵon; Haltigas sunon en ĉiel'. Fremduloj Forkuras. Francoj persekutas ilin, 2460 Atingas ilin en Tenebra-Valo, Ĝis Saragus' kun batoj persekutas, Terure frapas kaj mortigas ilin, Sur ĉiuj vojoj ilin haltiginte. Rivero Sebr' irejon kontraŭbaras; Profunda akvo kaj terura fluo! Malestas ŝipo, barko, transirilo. Fremduloj preĝas _Mahon_, kaj Tervagon, _Kaj Apolonon por al ili helpi._ En Sebron ili ĵetas sin, sed savon Ne trovos. Pro armaĵ' tro multepeza 2470 Profunde subakviĝas grandanombro; Aliaj pene naĝas laŭ fluego; La plej feliĉaj maldolĉege trinkas; Sed, fine, ĉiuj dronas terurege... Jen Francoj: «_Vidu_ venĝon de Rolando!» Aŭdu.
Bivako.
211
Ĉar vidis Karlo ĉiujn Idolanojn Aŭ mortigitajn aŭ dronintajn, (grandan Akiron prenis liaj kavaliroj), Li noble piediras de ĉevalo, Li genufleksas, kaj al Dio dankas... 2480 Kuŝiĝis suno, kiam li stariĝas... Li diras: «Ni pasigu nokton ie, Ĉar tro malfrue estas por reveni «Al Rencesvalo, de ĉevaloj lacaj «Formetu selojn, bridojn, lasu ilin «Sensoifigi sin en la herbejoj.» --Kaj Francoj: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu.
212
Imperiestro haltas tie; Francoj Okupas _inter Sebro kaj Valterno_, Kaj formetinte selojn de ĉevaloj, 2490 Forprenas de la kapoj orajn bridojn, Kaj lasas bestojn sur herbejo verda. Ne povas fari pli ol tion Francoj Senfortaj; ili sur la ter' ekdormas... Dum tiu nokto, oni ne gvardias. Aŭdu.
213
La Reĝo nun kuŝiĝas sur herbejon, Lancegon metas apud sian kapon. Ĉar li ne volas dormi ne armita, Li sin vestigas per kiraso blanka, Sur kapo ligas oran kaskon, zonas 2500 Nekompareblan glavon «Ĝojulinon», (Ĝi tridekfoje diverskoloriĝas Dum taĝo)--Vi ja _aŭdis_ pri la lanco Trapenetrinta jam sur kruco Nian- Sinjoron; dank' al Dio, Karl' posedas Feraĵon ĝian, kiun li enmetis En glavprenilon. Pro honor' kaj eco, Li donis al ĝi nomon «Ĝojulino». Baronoj francaj tion ne forgesus; De ĝia nom' «Munĝojo» venis krio. 2510 Pro tio, ja, neniu ilin venkos. Aŭdu.
Lastaj sonĝoj de Karlo.
214
La nokto estas hela, luno lumas... Kuŝiĝis Karlo; li dolore pensas Pri Oliviro, pri Rolando kaj pri La dek du konsilistoj, ĉiuj Francoj En Rencesval' mortintaj, sangverŝintaj! Ve! Li ne povas sin deteni plori! Li petas Dion, Li animojn savu. Sed laca Reĝo multsuferas, fine, Dolore premegita li ekdormas. 2520 Dormadas ĉie Francoj sur herbejoj; Ne eĉ ĉeval' kapablas stari; kaj ĝi Por manĝi herbon, restas kuŝiĝinta! Spertulo granda kiu korŝiriĝis! Aŭdu.
215
Dormadas Karl', dolore premegita; Alsendas Dio Sanktan Gabrielon Komisiitan pri _la zorg'_ de Karlo; Anĝel' pasigas nokton apud Reĝo, Per sonĝo lin sciigas, ke al Francoj Batal' terura ekfariĝos; al li 2530 Gravegan sencon de vidaĵ' klarigas. Okulojn al ĉiel' suprenlevinte, Ekvidas Karlo tondrojn, frostojn, ventojn, Kaj fulmotondrojn, renversegojn, fajrojn, Kaj flamojn pretigitajn.--Jen, subite Sur francan genton ĉio defaladas! Jen ekbruliĝas pom-fraksenaj lancoj, Jen ekflamiĝas la orbulaj ŝildoj, Rompiĝas stangoj de tranĉegaj hastoj, Grincadas ŝtalaj kaskoj kaj kirasoj! 2540 Al Francoj kiom da dolor'! Jen kuras, Por ilin ŝiri, ursoj, leopardoj, Serpentoj, kaj drakonoj, kaj diablaj Estaĵoj, kaj pli ol tridek mil hundoj... Jen ili ĉiuj ĵetas sin sur Francojn... Jen Francoj krias: «Karlo, Karlo, helpu!» Dolore kaj kompate, Reĝo volus Alkuri tien, sed jen kontraŭaĵo: Al li el la arbar' leono kuras; Grandega kaj fiere terurega, 2550 Kruela besto Reĝon mem atakas, Kaj _ambaŭ_ bataladas brust' ĉe brusto! Sed li ne scias, kiu falos, kiu Faligos!.. Tamen Reĝo ne vekiĝas. Aŭdu.
216
Post tiu sonĝo, Karl' denove sonĝas. Li, en Francuj', en Ajkso, sur perono, Duoble katenitan urson tenas. Jen venas el Ardeno ankaŭ tridek Aliaj, parolantaj kiel homoj, Dirante: «Reĝo, ĝin redonu al ni; 2560 «Malrajte estas, ke vi ĝin retenu; «Ni devas helpi al parenco nia!» El la palaco _kuras nobla hundo_; Plej grandan el la bestoj ĝi atakas Sur verda herbo, apud kunestantoj. Ĉeestas Reĝ' al stranga batiĝado; Sed li ne scias, kiu falos, kiu Faligos!... ĉion-ĉi l' Anĝelo montras. Dormadas Karlo ĝis morgaŭa fruo. Aŭdu.
Marsilo en Saraguso.
217
Marsil' kurante venas Saraguson, 2570 Sub ombr' de olivujo piediras; Li sin senigas je kiraso, glavo, Kaj kasko, kun dolor' sur verdan herbon Sin kuŝas; el tranĉita dekstra mano Defluas sango; li malĝojas... svenas... Jen, apud li, edzino Bramimundo Ploregas, krias, korŝirite plendas; Pli ol tridek mil viroj, kun ŝi, tie Malbenas Karlon kaj Francujon dolĉan, Aliras al la niĉ' de Apolona 2580 Statuo, kaj per plendoj bruegadas: «Malbona Dio! Kial vi alportis «Malgloron? Kial vi forlasis reĝon? «Ĉu kompensaĵ' al viaj fideluloj?» Forprenas de statuo sceptron, kronon, Pendigas ĝin je manoj _al_ kolono, Renverse ĝin turnigas sub piedojn, Ĝin frapas per bastonoj kaj pecigas. Forprenas de Tervago karbunkolon, Kaj Mahon ĵetas ili en fosaĵon. 2590 Ĝin mordas surpaŝantaj aproj, hundoj! _Neniam Dioj tiel malŝatiĝis!_ Aŭdu.
218
Marsil' de sveno nun rekonsciiĝas. Lin oni portas en arkaĵan ĉambron, (Skrib-desegnaĵoj kuŝas sur la muroj). Reĝino Bramimundo ploregadas, Kapharojn siajn tiras, kaj plendegas, Kaj laŭte ekparolas vortojn jenajn: «Ho, Saraguso! Vi ja nun seniĝis «Je nobla Reĝo, kiu vin posedis! «Ho! Niaj Dioj estas perfiduloj! 2600 «Ĉar ili en batalo nin forlasis! «Emiro restas al ni! Ĉu kuraĝos «Li bataladi kontraŭ brava gento, «Kuraĝa, ne timante eĉ la morton? «Imperiestro ĝia, florbarbulo, «Multnobla estas, eĉ bravega; li ja «Neniam ekforkuros el batalo! «Domaĝe, ke ne iu lin mortigu!» Aŭdu.
Alveno de Emiro Baliganzo.
219
Imperiestro forte kaj potence En Hispanujo restis dum sep jaroj. 2610 Li prenis tie urbojn kaj kastelojn. Marsilo Reĝ' malkvietiĝis pro li. Unuan jaron, Reĝ' por help' petskribis Al Reĝ' de Babiluno, Baliganzo, (Emiro grandaĝulo, longvivinta, Pli ol Homero, pli ol Virgilio), Li venu Saraguson, helpu al li, Se ne... Marsil' forlasos siajn Diojn, Kaj ĉiujn adoratajn Idolaĵojn, Kristan' fariĝos, interkonsentiĝos 2620 Kun Reĝo Karlo.--Pro malproksimiĝo, Ĝis nun malestas Baliganzo; tamen El kvardek landoj li kundungis anojn, Pretigis grandan marveturilaron, Boatojn, barkojn, ŝipojn kaj ŝipetojn; Al marhaven' Aleksandrio, fine, Li kunvenigis tutan la ŝiparon. En Majo, (proksimiĝas la somero), Li marforveturigas anaregon. Aŭdu.
220
Sennombra estas fremda anarego. 2630 Rapide, ŝiparmeo sin direktas, Fornaĝas; sur la mastoj, sur la altaj Velstangoj, multaj lampoj, fokusvitroj, El supre ĉirkaŭĵetas lumon tian, _Ke_ tra la nokto plibeliĝas maro. Ŝipar' alproksimiĝas Hispanujon, Rebrilas kaj lumiĝas tuta lando. Pri tio al Marsil' sciigo flugas: _«En Hispanujon venis Baliganzo;_ _«Armeon li kondukas el plej belaj,_ _«Kaj dek sep reĝoj kun li ĝin komandas!»_ _Ho, vera Patro! Dio! Gardu Karlon_ _En bataleg' dolora, terurega!_ Aŭdu.
221
Ne haltas tie idolana gento; De l' maro ĝi eniras sur riveroj; 2640 Marbrison kaj Marbruson ĝi transiras; Sur Sebro kontraŭflue naĝas tuta Ŝiparo; _sur la mastoj, sur la longaj_ _Velstangoj_, multaj lampoj, fokusvitroj Brilege lumigadas tra la nokto. Ĉi-tagon ĝi eniras Saraguson. Aŭdu.
222
La tago estas hela; suno brilas. Emir' eliras el la ŝipo; marŝas Espaneliz' ĉe lia dekstra flanko, Kaj dek sep Reĝoj sekvas ilin, Grafojn Kaj Dukojn kiu povas kunkalkuli? 2650 Sub ombro de laŭrarbo, je l' kampmezo, Sur verdan herbon oni metas blankan Tapiŝon kaj elefantostan seĝon. Sur ĝin sidiĝas fremda Baliganzo. Ĉirkaŭe, _ĉiuj_ Idolanoj staras. Unue, Baliganzo ekparolas: «Aŭskultu, bravaj, noblaj kavaliroj; «Imperiestro Karlo, Estr' de Francoj «Nutraĵon manĝos nur se mi permesos! «En Hispanujo li min tro militis; 2660 «Mi _volas_ iri ĝis Francujo dolĉa «Por lin batali. Mi neniam haltos, «Se ne li mortis aŭ obeis!»--Sian Genuon frapas li per dekstra ganto. Aŭdu.
Senditoj de Baliganzo.
223
Ĉar li ĉi-tion diris, li obstinas. Ol ĉiujn riĉegaĵojn sub ĉiel', li Preferas iri Ajkson, kie Karlo Regadas. _Gent'_ lin laŭdas kaj aprobas. Nun, li alvokas du el kavaliroj; Ĉi, fratoj, Klarifan' kaj Klariano: 2670 «Vi estas filoj de Maltrajo Reĝo; «Volonte, ofte, sendojn li plenumis. «Mi volas, ke vi iru Saraguson; «Vi al Marsil', je mia nomo, diru: «Mi venis helpi al li kontraŭ Francoj. «Ho! Se mi trovos ilin, batalego «Fariĝos! Prenu l' orbroditan ganton, «Vestigu per ĝi lian dekstran manon. «Forportu ankaŭ tiun _orbastonon_. «Saluton lian ricevinte, mi tuj 2680 «Francujon iros por ataki Karlon. «Se Karl' rifuzos submetiĝi al mi, «Kaj malkonfesi la kristanan leĝon, «El lia kapo mi fortiros kronon!» --Kaj ili: «Prava estas via Moŝto!» Aŭdu.
224
Kaj Baliganzo: «Nu! Baronoj, rajdu; «Forportu, vi, bastonon; kaj vi, ganton.» --Kaj ili: «Ni obeos, Via Moŝto «Emira!»--Ili rajdas Saraguson, Trapaŝas sub dek pordoj kaj kvar pontoj, 2690 Trairas stratojn plenajn je urbanoj. Proksimiĝinte al altaĵ' de l' urbo Ekaŭdas ili grandan bruon apud Palaco: tie multaj Idolanoj Ploradas, kaj kriadas, kaj ĝemadas, Kaj plendas kontraŭ siaj Dioj, Maho, Tervago, Apolono, kies helpo Malestis; kaj ekkrias: «Ho! Ve al ni! «_Sur_ nin faladis honto, malfeliĉo! «Marsilon Reĝon perdis ni hieraŭ! 2700 «Rolando tranĉis al li dekstran manon! «Neniel vivas plu Ĵurfal' blondulo! «Tuj Francoj prenos tutan Hispanujon!» Nun du senditoj iras al palaco. Aŭdu.
225
Sub olivujo, du servistoj prenas Per bridoj la ĉevalojn; kaj senditoj Piedirantaj tenas sin per vesto, Suriras la ŝtuparon de palaco, Eniras en l' arkaĵan ĉambron, kaj tuj Salutas Reĝon ame sed malpie: 2710 «Tervago kaj Sinjoro nia Maho «Kaj Apolono, kiuj nin protektas, «Reĝinan, Reĝan Moŝtojn savu, gardu!» --Sed Bramimund': «Ho! kia malsaĝaĵo! «Diaĵoj niaj estas malbravuloj! «En Rencesvalo ili malutilis, «Forlasis niajn Estrojn mortiĝantajn, «Forlasis edzon mian en batalo! «De lia brako mankas dekstra mano! «Ĝin al li tranĉis nobla Graf' Rolando! 2720 «Tuj Karlo prenos tutan Hispanujon! «Ve, malfeliĉa! Kio mi fariĝos? «Domaĝe, ke ne iu min mortigu!» Aŭdu.
226
Kaj Klarian': «Reĝina Via Moŝto, «Aŭskultu! Baliganz' min sendis al vi; «Li diras: «Mi vin savos, Reĝ' Marsilo.»-- «Li sendas al vi ganton kaj bastonon. «Nun sur rivero Sebro ni posedas «Kvar mil boatojn kaj rapidajn ŝipojn, «Neniu povus kunkalkuli barkojn. 2730 «Emiro estas riĉa kaj potenca; «Francujen li persekutados Karlon, «Kaj Karlo submetiĝos aŭ mortiĝos!» --Reĝin': «Vi ne bezonos iri tien, «Ĉar vi renkontos Francojn pli proksime. «Ĉi-tie ili estas de sep jaroj; «Imperiestro estas nobla, brava, «Li mortos antaŭ ol forkuri; kun li «Kompare, Reĝoj estas nur infanoj! «Neniun nunvivantan Karlo timas!» Aŭdu.
227
Marsilo, al Reĝino: «Vi, silentu!» Kaj, al Senditoj: «Estroj, mi parolos!... «Vi vidas!... mi mortige korŝiriĝas! «Ne filo, nek filin', nek heredonto «Post mi alestos! Filo mortigiĝis «Hieraŭ! Via Estro min vizitu. «Li havas rajton sur Hispanolandon; «Mi ĝin al li fordonos, se li volos. «Li nur ĝin ekdefendu kontraŭ Francoj. «Mi mem lin bonkonsilos kontraŭ Karlo. 2750 «Li estos elvenkinta post monato. «De Saragus' ŝlosilojn al li portu, «Kaj diru: «Mi konsilas, li _profitos_!» --_Kaj_ ili: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu.
228
Marsilo diras: «Estro Karlo al mi «Mortigis anojn, dezertigis landon, «Per almilito ruinigis urbojn; «_Li kun anaro haltis apud Sebro_, «De tie ĉi sep mejlojn mi kalkulis. «Vi diru al Emir': _Li alkonduku_ 2760 «_Anaron sian tien, kie Francojn_ «_Li trovos._ Diru ankaŭ: Li preparu «Batalon, _kiun Francoj ne rifuzos_.» Li donas la ŝlosilojn de la urbo. Senditoj lin salutas, petas de li La forpermeson kaj returnen iras. Aŭdu.
Reiro de Senditoj.
229
La du senditoj rajdas sur ĉevaloj, Eliras senprokraste el la urbo, _Tre_ ekscitite iras al Emiro, De Saragus' ŝlosilojn _al li_ donas. Jen Baliganzo diras: «Kion trovis «Vi? Kie estas Reĝo postulita?» 2770 Kaj Klarian': «Mortige li vundiĝis! «Hieraŭ Karl' trapaŝis Intermontojn, «Por reen veni al Francujo dolĉa. «Li metis korteganan postgvardion, «Rolando Graf', la nevo, restis en ĝi, «Kun Oliviro, dek du konsilistoj, «Kaj dek dumil bravuloj de Francujo. «Marsilo Reĝo bataladis ilin, «_Li renkontiĝis_ kun Rolando, kiu «Per Durendalo lin frapegis tiel, 2780 «Ke li distranĉis lian dekstran manon, «Mortigis ankaŭ lian karan filon, «Kaj la baronojn kondukitajn tien! «Marsil' ne povis resti kaj forkuris; «Imperiestro lin persekutadis, «Nun Reĝo petas, ke vi helpu al li, «Kaj li fordonas al vi Hispanujon!» Pri tio, Baliganzo ekpripensas, Kaj, pro doloro, preskaŭ freneziĝas! Aŭdu.
230
Kaj Klariano: «Via Moŝt' Emira, 2790 «Hieraŭ, apud Rencesvalo, oni «Batalis. Oliviro kaj Rolando, «Kaj dek du konsilistoj la amataj, «Kaj dudek mil Francanoj mortis tie; «Sed Reĝ' Marsilo perdis dekstran manon, «Lin Karlo terurege persekutis, «Eĉ unu viro plu ne restas tie, «Ĉar ĉiuj mortis, aŭ en Sebron dronis! «Sur bordon, Francoj metis la tendaron; «Jen ili haltis, tre proksime de ni, 2800 «Kaj se vi volos, ili ne foriros!» Jen Baliganzo, kun rigard' fiera, Kaj koro plena je videbla ĝojo, De trono tuj leviĝas. Li stariĝas, Kaj diras: «Vi, baronoj, ne prokrastu! «Eliru el la ŝipoj kaj ekrajdu! «Se ne forkuros la maljuna Karlo, «Hodiaŭ ni Marsilon venĝos al li. «Al Reĝ' pro dekstra man', mi donos kapon!» Aŭdu.
Vojaĝo de Baliganzo.
231
El ŝipoj elirinte, Idolanoj 2810 Ekrajdas sur ĉevaloj kaj sur muloj, Antaŭenrajdas, (ĉu ne pravaj ili?) Ekiriginte ilin, Baliganzo Alvokas tuj amikon Gemalfinon: «Ĉar mi ordonas, _regu_ la anaron.» Sur sia brunĉevalo li ekrajdas, Foriras kune kun kvar el la Dukoj, Ĝis Saraguso li senhalte rajdas; Malsupreniras sur marmoran ŝtupon. Kvar grafoj piedingon al li tenas. 2820 Ŝtuparon de palac' li supreniras; Renkonten de li, iras Bramimundo; Ŝi diras: «Kia malfeliĉo sur min! «Mi honte edzon mian perdis, nevo «_De Karlo lin mortigis, malglorigis!_» Ŝi falas antaŭ li; ŝin li subtenas; Malĝoje ambaŭ iras en ĉambregon. Aŭdu.
232
Je vid' de Baliganzo, Reĝ' Marsilo Alvokas du hispanajn Sarazenojn: «Min prenu sub la brakoj, min relevu!» Li prenas ganton per maldekstra mano, 2830 Kaj al li diras: «Reĝ', Sinjor', Emiro, «Mi _donas_ al vi tutan _mian_ landon; «Mi donas Saraguson, ĉirkaŭaĵon; «Mi perdis min mem, ankaŭ _tutan_ genton!» --Emiro: «Mi pri tio malĝojegas! «Kun vi mi ne longtempe parolados, «Ĉar certe Karl' min ne atendos tie! «Nun tamen mi ricevas vian ganton!» Li dolorege ploras kaj eliras, Malsupreniras la ŝtuparon, rajdas, 2840 Per spronoj pikas al la gento, tiel Rajdadas ĝis la fronto de l' anaro, Kaj _oftajn_ fojojn krias: «Idolanoj! «Antaŭen! Ĉar jam nun forkuras Francoj!» Aŭdu.
Karlo en Rencesvalo.
233
Je la tagiĝ' unua, frumatene Imperiestro Karl' vekiĝis; super Li, Sankta Gabriel', anĝel' gardanta, Etendis manon, faris krucan signon. _Sin levas_ Reĝo; li formetas siajn Armilojn; same faras kavaliroj. 2850 Jen ili ĉiuj rapidege rajdas Tra longaj vojoj kaj tra larĝaj kampoj, Por vidi teruregan malfeliĉon, En Rencesvalo, sur batala kampo! Aŭdu.
234
En Rencesvalon Karl' returnen _iras._ Je vido de mortintoj, li ekploras, Al Francoj diras: «Iru malrapide, «Mi volas iri sola antaŭ ĉiuj, «Por ke mi povu trovi nevon mian! «En Ajkso, iam, en solena festo, 2860 «Kuraĝaj _knaboj_ brave paroladis «Pri noblaj, fortaj batoj de militoj; «Rolando, (mi lin aŭdis) diris, ke se «En Fremdolando iam li mortiĝus, «Li kuŝos antaŭ anoj kaj amikoj, «Kun la vizaĝ' al malamiko, tiel «Li montros, ke li noble, brave mortis!» Pli longe ol forĵeto de baston', li Antaŭen iras, supreniras monton. Aŭdu.
235
Imperiestro serĉas sian nevon; 2870 Li paŝas sur herbejo, kies floroj Ruĝiĝis per la sango de baronoj, Kaj, kortuŝite, li nur plori povas! Jen, _supre_, sub du arboj, li rekonas Sur la tri ŝtonoj batojn de Rolando; Sur verda herbo, li ekvidas nevon!... Se Karlo ekkoleras, vi ne miru! Piedirante, ne haltante, Reĝo _Al Grafo_ kuras, kaj lin ĉirkaŭ_prenas_ Kaj dolorege svenas sur la korpo! Aŭdu.
236
Imperiestro nun rekonsciiĝas; Naimo Duko kun Aslino Grafo, Gefrejz' de Anĵo, lia frat' _Tiero_ Sidigas Estron Karlon sub abio. Li vidas tere korpon de la nevo, Kaj kortuŝite li sopiras pri li: «_Amik' Roland'_, al vi kompatu Dio! «Neniam oni vidis similulon «Por regi, fini tiajn batalegojn! «Ve! Mia gloro de nun dekliniĝis!» 2890 Ne povas Karlo sin deteni sveni! Aŭdu.
237
Ĉar Reĝo Karlo ĵus rekonsciiĝis, Per manoj, kvar baronoj lin subtenas. Li vidas tere nevan korpon, kies Mieno fieriĝis kaj paliĝis, Okuloj renversiĝis, malheliĝis! Jen kore, ame, Karlo plendas pri li: «Amik' Roland'! Vin Dio metu inter «Glorulojn de Ĉiel', en sanktajn florojn! «En Hispanujon vi _por_ morti venis! 2900 «Ve! Ĉiutage mi plorados pri vi! «Foriros de mi forto kaj honoro! «Neniu plu starigos mian gloron! «Mi plu ne havas eĉ amikon! Inter «Parencoj, kiu estus inda je vi!» Li per du manoj tiras siajn harojn, _Kaj kortuŝite svenas sur la nevo!_ Tiele malĝojegas cent mil Francoj, Ke ili ĉiuj varme ploregadas! Aŭdu.
238
«Amik' Roland', mi iros al Francujo! «Min, post reveno Laŭnon, en Palaco, 2910 «Se el diversaj Regnoj, fremdaj homoj «Demandos: «kie estas Grafa Estro?» «Mi diros: «Li en Hispanujo mortis!» «Mi malĝojege regos mian Regnon! «Mi ĉiutage ploros kaj plendados!» Aŭdu.
239
«Amik' Rolando, brava, belejuna, «Se post reiro Ajkson, en kapelo, «Fremduloj venos kaj demandos pri vi; «Mi diros kun malĝojo kaj korŝiro: «Ve, mortis nevo, kiu _ĉiam_ venkis!» 2920 «Ribelos baldaŭ kontraŭ mi Hungaroj, «Bulgaroj, Saksoj, kiom da aliaj!... «Romanoj, anoj de Palerno, Pujlo, «Kaj ankaŭ de Afriko, Kaliferno! «Doloro kaj malĝojo pligrandiĝos! «Ĉu iu povus tiel alkonduki «Anaron kiel vi ĵus _mortiĝinta!_ «Francujo _dolĉa_, vi orfin' fariĝis! «Ve! Pro doloro, volus mi ne esti!» Li tiam tiras sian blankan barbon, 2930 Kaj ankaŭ, per du manoj, la kapharojn! Jen cent mil Francoj svenas, falas teren! Aŭdu.
240
«Amik' Rolando, _vi la vivon perdis!_ «Animo via loĝu en Ĉielo! «Ve! Mortiginto _malhonoris dolĉan_ «_Francujon!_ Pro dolor' mi nun vivadi «Ne volus! Pro mi, tuta gento mortis! «Favoru Dio, Fil' de Sankta Manjo, «Je la trair' en Sizraj Intermontoj, «Disiĝu el la korp' animo mia, 2940 «Kaj ĝi aliĝu inter la aliaj, «Dum kuŝos korpo ĉe iliaj korpoj!» Li ploras, tiras sian blankan barbon! --Kaj Duk' Naimo: «Karlo korŝiriĝas!» Aŭdu.
241
Gefrejz' de Anĵo: «Via Reĝa Moŝto «Detenu sin pri malĝojeg'! Pli bone «Mi serĉu tra la kamp' korpaĵojn, kiujn «Mortigis Idolanoj! Vi ordonu «Por enfosigi ilin ĉiujn kune!» Jen Reĝo diras: «Sonorigu kornon!» Aŭdu.
242
Gefrejz' de Anĵo sonorigas kornon. Ĉar Karl' ordonis, Francoj piediras, Translokas kaj kunmetas en fosaĵon Amikojn ĉiujn, kiujn ili trovis. Ĉeestas episkopoj, kanonikoj, Monaĥoj, pastroj kaj abatoj; ili Je Dio benas kaj mortpreĝojn kantas, Bruligas mirhon kaj aromojn; ĉiuj Fervore balancadas fumilaĵojn. Belege oni enterigas ilin!... 2960 Nun Francoj lasas ilin. (Ĉu ne pravaj?). Aŭdu.
243
Ordonas Karlo apartigi l' nevon Kaj Oliviron kaj Ĉefepiskopon Turpinon; oni prenas l' internaĵojn; La korojn oni metas en silktukon, Kaj korpojn en marmorajn blankajn ĉerkojn. De l' tri baronoj oni lavas korpojn Per vino kunmiksita kun ruĝpipro, Kaj volvas ilin en cervfeloj. Reĝo Ordonas al Tedbaldo, Gebuino, 2970 Miluno Grafo kaj Oton' Markizo: «Konduku ilin per tri veturiloj!» Sur ilin oni metas silktolaĵon. Aŭdu.
Alveno de fremda anaro.
244