La Montarino: la poemaro pri Veslemey

Part 5

Chapter 5 3,752 words Public domain Markdown

Cxiela regx', ho helpu min! Auxskultu petan vorton. Vi luktis mem gxis venka fin' spitante fian forton. Teruras lukto en mizer'! Vi estu cxe mi en sufer'. Vi povas sxangxi sorton.

Erarvoje

Tempoj pasas en lanta flu'. Vadas la viv' en mizer'. Dion bezonas anim' post sku', post perdo de bona esper'!

Vintro kusxas sur frida mond'. Cxu iam mildigxos gxi? Helpu animon sur sxtorma ond' perdinta fidon je Di'!

Lacigxas en pezaj penoj Injet'; perdigxas kuragx' kaj fervor'. Erare sxi iras laux voj' kaj vojet', trolejen sxin pelas dolor'.

Nokte trolejon trovas sxi. Jen fine decida moment'. "Auxdu! Min nun enskribu vi, por trinkajx' de amora tent'!

Donu trinkajxon, ke turnu li sin al mi, sia gxusta am'. Almenaux nokton posedu mi lin kaj poste perdigxu en flam'."

Ridete pendigas la acxa virin' kaldronon dum eksorcxad': "He-he! tiel oftas, ke tia la fin', sed fidu je mia traktad'."

Sxi versxas el korno kaj miksas el glas', murmure zumante kantojn. En akvo elnorda sxi kirlas en vaz' radikojn kaj toksajn plantojn.

Kaldrone bolas kun knar' kaj gxem', sorcxade kantas sxi: "Nun bolas larmoj, nun bolas trem', nun bolas kora pasi'.

Bolas ardanta, varma sang', bolas sopira cxagren', bolas pere de galdra lang', bolas kun pulv' kaj venen'."

El brust' de Injeto tri gutojn da sang' sxi tiras kaj faras trinkajxon. El ajxo de l' kata subventra flank' gutigas sxi elfluajxon.

"Perfidon, damagxon forsorcxas mi. Mi sorcxas per cxiuj potencoj. En sango kaj osto -- trioble tri -- silentu la falsaj sentoj!

Mi galdras pri Jon en Skarebrot, per galdra brogajxet'. Je trink' turnigxu la am-dorlot' al lia ino, Injet'."

Kracxas sxi sxauxmon al la kaldron', sxvebas flava sulfur'. Sxprucas haladza vapor' al plafon', krakas la doma mur'.

"Trioble tri, en nom' de Satan', estro de l' profundejo. Satano! Satano! -- Huj la ekflam'! -- Atendas vin abismejo." --

El flamoj manon la sorcxistin' levas en tomba silent'. Venkas Injeton penta tim' kaj svena, vertigxa sent'.

Sxancele dancas plank' kaj fajrej', cxio strange movigxas. Sxi kuras sur sxtona, tufa altej' kiam sxi rekonsciigxas.

Sxi vekigxas

Injet' silentis en malfort'. Dirigxis iu eta vort' en flustra klar': Patrino. Intenco kia! Cxu kasxi sin? Sxi hontos antaux la patrin'. Ne tauxgas ke sxi plendas. Abisma fin' atendas.

Doloras kor' pro pek' kaj hont'. Ekstaras el mistera font' estajxo negxe hela. Pendas ricxe la mantel'. Injeto petas en sxancel' al la fratin' fidela por help' en sort' kruela.

"Beata, kara, vi fratin'! Min helpu! Morto prenos min. Al inferul' mi jesis. Laux fipotenco de Satan' li kaptis min per sia man'. Min gardi mi forgesis, per jxur' al li promesis."

"Vin turnu al kreant' de l' sun'. Ne tute vi perdigxis nun, fratinjo, en hororo. Retiru vin per forta kor'! Trinkajxon pekan jxetu for! Toleru en doloro! -- Kreigxis vi al gloro."

Forsxvebas kanto kaj vizi'; denove sola staras sxi en la inico sia. Batalas sxi gxis venka fin'. Rekuragxigxas la anim' per sxia pregxo pia. Sxin savas "Patro Nia".

Returnas sxi en laca kur', retrovas ejon de l' terur', ektiras la pordacxon. "Ne volas helpon mi de vi! Mi turnas min de vojo cxi!" Sxi jxetas botelacxon en flaman ardantajxon.

Peza momento

La longa vintro finigxas, kantante je sia forir'. Deklivoj blankaj brunigxas; sxvele fluas river'. Anstatauxas radoj glitilojn sur vojo, vojeto kaj pad'. Drivdusxas pluv' la altejojn kaj domojn per frida gutad'.

Jen ene en la cxambreto sur alta kaj mola lit' delira en sia dormeto kusxas malsana Injet'. Sxi dormas je tristaj tonoj tra fendoj en trunka mur'. Parolas multaj sonoj en venta, elmara susur'.

En dorm' sxi lamente sopiras, ke kantu la vent' pri la sort'. Pri tiu ton' sxi deziras, ke estu gxi tono de mort'. La knab' plenumonta la verkon edzigxi kun in' en perfid' renkontu la nigran cxerkon kun Injo en frida rigid'.

Sed dorme juneco fortigxas kiel nokte sxvela burgxon'. Injeto sin ellitigas. Li rajdas al kirka dom'. Cxe verda fenestro sxi sidas, turnigxas rigard' al nord'. La nuptaron la sun' eklumigas, kaj gajigas ludista kord'.

Al lit' sxi returnigxas; ekkaptis sxin malfort'. La vangoj de larmoj bruligxas, sed palaj kvazaux pro mort'. Tordigxas sxi noktojn kaj tagojn en senripoza sku', kaj falas en lamentadojn ke devas sxi vivi plu.

Kun hajlo kaj splitoj glaciaj kaj morda, frostiga pov' la vento-tagoj vintraj turmentas per sxira blov'. Malbonas temp' pro drastaj sxangxigxoj de la veter'. Estas la luktoj lastaj gxis venkos primaver'.

En "Blua-Monto"

Pluva pendas l' aero. De brancxoj kaj vergoj gutadas. Nigra, humida elmara nebul' cxion aspergadas sub volvigxanta nuba rul'.

Kaj al la okul' distingeblas nek kampo nek korto nek turo. Kvazaux glutita de akva inund' kasxigxas la land' en obskuro. Aspektas la ejo mara profund'.

En erikejoj malhelaj kolektas Injeto la sxafojn. Tondro de l' maro vokas en sxi pense pezigajn imagojn. Ekglitas sxi trete sur glaci'.

Sorcxigxas sxi en nebulon, plurfoje sxi devojigxas. Vokas sxin kri' kaj vaganta susur', sorcxajxoj en vivon vekigxas; auxdigxas mistera rivera murmur'.

Supren el profundejoj levigxas sxvebantoj ombraj. La nikso sur sia duona cxeval' kaj troloj vilharaj sennombraj sin sxovas antauxen amase el val'.

El mont' kaj rokaj kavoj rajdas vicoj elsongxaj antauxen super profunda marcxeg' kaj laux la vojoj longaj kun tinta bruo kaj mugxa krieg'.

Dum tie sxi vagas en revoj, de vunda memor' sxi sxirigxas, en elf-danc-ringo trovigxas sxi, kaj tie sxi ensorcxigxas kun mur' de nebulo cxirkaux si.

*

Injeto en mir', pro sorcxa fort', staras meze en regxa kort'.

De domoj kvarflanke sxirmita mond' kusxas kviete sub luna rond'.

Cxirkaux la mola korta herbar' staras portiko sur arka ar'.

Portas kolonoj el pura argxent' orajn frontonojn sub doma tegment'.

Arkoj kunligas kolonojn sub tur'; drak' kaj serpento meandras sur mur'.

Alte lumas la regxa kastel'. Flamas el kupro tegment' al cxiel'.

Glimaj turoj etendas sin kun oraj kokoj sur pinta fin'.

Sorcxita sxi vidas ke paron post par' elvenas la kortegana ar'.

Argxento kaj oro kaj blanka lin' orname radias de cxiu knabin'.

Sonoriletoj per tinta sonoro emociigas Injeton al ploro.

Eksekvas saltodanco sen brid'. Tirigxas Injet' inter plor' kaj rid'.

Kaj fine jen melodi' tiel bela, ke sentas sxi sin en felicxo cxiela.

Dancas knabinoj kantante al Injo: "Cxi tie vi vivos cxiam en gxojo.

Jen vidu la regxon! Se nun vi restos, kronon el oro kaj floroj vi portos."

Jen vidas sxi sub la arkajxa or' regxon staranta en brila kolor'.

Purpura vestajx' kiel rugxa sango, krono el oro laux regxa rango.

Regxa vergo kun flava flam' lumas en lia dekstra man'.

Glora li estas. Sxi volas cedi! Sxi volas tian dignon posedi!

La danco viglas en svingo kaj tord'. Logas per lud' violona kord'.

En ravo kaj gxojo sxi "Jes" por respond' donas al bela knabina rond'.

Jen la knabinoj en blanka lin' etendas krucxon plenan de vin'.

"Trinku, gajnu felicxon regxinan! Trinku, forgesu aflikton vian!

Trinku el la krucxo, kaj trinku gxis fund'. Tuj forgesigxas la kora vund'.

Ne pripensu! Eniru la gxojon! Felicxon ofertas ni lastan fojon."

*

Al Injo paligxas la bruna vang', fridigxas en sxi la kora sang'.

Injeto sur brunaj vangoj paligxas. Revenas memoro; pensoj vekigxas.

"Cxu mi forgesos aflikton de kor'?" -- "Cxiujn afliktojn pelos ni for."

"Cxu vi estingos la fajron en sin'?" -- "Trinku, kaj poste ne sentos vi gxin."

"Cxu vi estingos afliktan flamon? -- Por nenio perdu mi mian amon.

Prefere al perdi aflikton amaran mi iru almoze inter la homaron.

Prefere al forgesi korbrulajn plagojn mi iru mokata inter la vilagxojn.

Prefere al forgesi la trovitan knabon sola mi faru mian vagadon.

Neniu alia min premu al sin'. En nom' de Jesu' liberigas mi min."

Cxio malaperas: regxo, domoj, fostoj, kaj en la nebuleto forfugxantaj vostoj.

Libera

Dum nokta pac' cxe lita fin' en longa nigra vest' virin' sin montras al Injeto. La franjo staras apud sxi, hele bela la vizi' kun sankta gxoj-rideto. Sxi kantas en kvieto:

"Vi fratinet' de mia kor', nun servos vi al la Sinjor'. Jen sankte sonorigxas. Vi tiris vin el trola prem'; kaj trovis en dolor' vin mem. Vi supren nun levigxas. Alteco atingigxas.

Nun venu akompani nin; la nova voj' kondukos vin al lumo, kaj tagigxos! Kruta, longa vojo gxi; Injet', ne timu tamen vi, ecx kiam vi lacigxos. La sort' por vi ordigos.

Jen staras muzo de l' sagxec'. Vidigos sxi tra malklarec', kaj vi per sxi provigxos. Sxi gvidos vin ecx tra infer'. La legxon de la viv' sur ter' vi tra teruro vidos; honor' por vi farigxos."

VORTOJ

montarino

-- Ino kiu vagas kaj vivas inter montoj kaj kies animstato influigxis de tio; moknomo cxi tie.

menianto

-- Floro tre sxatata de bestoj. (_Menyanthes trifoliata_)

ardeo

-- Birdo kun loka nomo Grahegre. (_Ardea cinerea_)

pluvio

-- Birdo kun loka nomo Heilo. (_Pluvialis apricaria_)

kanto

-- 1) Kanto kun muzika melodio. 2) Deklamado, ekzemple la Edda-kantoj, kaj cxi tie "La Kanto de Gumlo".

drauxgo

-- Martrolo aux reaperanto.

Mons

-- Nomo de virkato.

Lars / Per

-- Virnomoj.

Manjo

-- Virina nomo.

Holand / Vatn

-- Nomoj de bienoj.

huldro

-- Ege bela subterulino, kiu pasxtas la brutaron samloke kie la homoj, sed nevidata krom hazarde foje. Sxi havas voston.

saltodanco

-- La norvega danco "Springar", nesimetria triritma.

Haukeli

-- Montara regiono inter orienta kaj okcidenta Norvegio.

skaras

-- Onomatopeo; la sono kiun eligas la pigo.

erikserpento

-- Mitologia serpento kiu kreskis al drako kaj kusxis cxirkaux la domo de princino.

Skarekula

-- Monto kie Satano kaj gesorcxistoj kunvenas. (Blokksberg)

Hauxgastad

-- Hejmbieno de Injeto.

Amund / Jon

-- Virnomoj.

Brot

-- La bieno de kie venas Jon. "Brot" = novkultivejo.

Skarebrot

-- "Skar" = fendo.

Dokka

-- Ofta bovina nomo kun signifo "Pupo".

vaglumo

-- Lampiro, lumvermo.

galdro

-- Sorcxado; vorto el la norena mitologio.

Hel

-- Norena nomo de Infero. Ankaux nomo de la norena estrino de tiu loko.

Majstro

-- La Kreanto

Gro

-- Virina nomo.

Knut

-- Virnomo.

Jotuno

-- Giganto.

fimbulvintro

-- Ege severa vintro. Unue prirakontata en "Voluspa"

di-martelo

-- La martelo de la Tondro-dio Tor. Jxetinte gxin li cxiam trafis giganton mortige, kaj la martelo reen flugis en lian manon.

blanka kruco

-- Kristanismo oficiale decidigxis en Norvegio en la jaro 995 de la regxo Olav Trygvason.

Ragnarok

-- Fino de la mondo. Fina lukto inter la dioj kaj la gigantoj, aux inter kulturo kaj primitiveco, aux inter Bono kaj Malbono, aux inter Dio kaj Satano. Priskribita en la Edda-kanto "Voluspa".

meandras

-- Serpentumas. En la helena arkitekturo serio de kurbigxoj en ornama linio laux la randoj ekzemple de frontonoj. En norvega mezepoka arkitekturo tio reprezentigxas per drako kiu meandre beligas ekzemple ambauxflanke portalojn de fosto-pregxejoj.

KLARIGOJ

Prologo

La prologo fakte estis verkita post la plenumigxo de la tuta poemaro. La poeto dedicxas sian verkon al la pejzagxo de Jaren, la vasta apudmara platajxo en sudokcidenta Norvegio sude de la urbo Stavanger. Agrikultura regiono kaj bestobredado. Sxafoj pasxtigxas en la deklivoj de la malaltaj montoj iom interne en la regiono. Tiu pejzagxo donis la poezian kadron al la poemaro.

Arne Garborg naskigxis en la parenca bieno "Garborg" en la komunumo Time en Jaren. Lia patro bone kultivis siajn kampojn kaj ankaux funkciis kiel instruisto. Li estis tre religiema, kaj opiniis ke la antikva, israela kristanismo, kiel gxi prezentigxas en la Malnova Testamento, do iu lauxlitera religio, estas la gxusta kristanismo. Li estris sian hejman vivon kiel antikva israela tribestro kaj pastro. Fine li farigxis tiel mense obsedata, ke li perdis liberan memregon kaj mortigis sin per pendigxo. La instiga okazajxo por tiu ago estis, ke Arne, la plej agxa filo, rifuzis akcepti la bienon alode post la patro, kaj tiel dauxrigi la parencan, heredan linion sur la bieno. Arne volis farigxi verkisto. Sekvo de tio estis, ke Arne sian tutan vivon havis malbonan konsciencon pro la sorto de sia patro.

"al vi mi kantas pri la viv' / en sombra mond'." -- estas gxuste la pensoj kiuj torturis Arne gxis li liberigxis per verkado.

"La lukton pezan konas mi". -- La anima lukto kiu fine instigis la verkiston verki.

"rompitaj ostoj" -- Fizika bildo pri tio kio okazas en la animo.

"Mi konas vin" -- "vin" estas la patro.

"boat', torent'" -- Fizika bildo pri la fatala fino.

"alauxd' eksxvebas" -- Fakta bildo pri io, kio okazis kiam la verkisto post multaj jaroj vizitis la tombejon de sia patro. Vidu la poemon "Printempa tag'".

Injeto cxe la sxpinilo

La felicxa komenco de la vivo de Injeto. Bildo de la hejma vivo en tiu kamparo. Medio kaj etoso antaux la tempo de industria revolucio kaj antaux la rapida kresko de urboj. "Auxtunas. Veteracxo" kaj "Ho-hu! La veteracxo / kun pluv' kaj venta frid'" donas al la leganto impreson kia estas la klimato en kiu Injeto devas vivi kaj pasxti. Komparu kun _Ne estas facile_ kaj _Malbona tago_. La diversaj statoj de sano kaj animo en Injeto speguligxas paralele en la statoj de la naturo.

Injeto estas en sia dekoka jaro kaj ankoraux ne spertis gravan malbonon aux seniluziigxon. Sxi havas viglan fantazion kaj facile inventas kaj rakontas fablojn, kiel en cxi tiu poemo. La leganto notas, ke estas ama fablo kiun sxi prezentas.

Dum siaj infanaj jaroj la verkisto ofte auxskultis al folkloraj rakontoj, precipe de rakontkapabla junulino, kiu servis en tiu bieno. En sia matura agxo li prilaboris tiun materialon por sia propra celo. La popolaj kredoj kaj vizioj estis konsiderataj veraj, kaj estas necesa fundamento por la ideoj de la poeto.

Vesperigxo

Injeto faras sian cxiutagan laboron en la bovinejo en akordo kun la gnomo de la bieno. Laux folkloro cxiuj bienoj havas sian gnomon, kiu gardas precipe la bovinejon.

"kun la kat' dancadas" -- Unu el la sxercemaj versoj en tiu cxi serioza poemaro. Gxi spegulas la rilaton inter la homoj kaj la bonvolemaj gnomoj (Norveg-lingve: "Nisse" aux "tuftekall") La biena gnomo estis malalta kaj havis rugxan trikitan cxapon.

Rimarku la oftan sxangxon de metrika sistemo inter la opaj poemoj.

Cxe la fajrejo

En la kamparo estis kutimo vespere kolektigxi en la hejmo de iu kiu lerte povis rakonti, kaj tiu estas Injeto. Sxi havas nekutiman kapablon rakonti kaj memori kaj vidi plion ol aliuloj. La vilagxanoj ankoraux ne komprenis la supernaturan vizian vidkapablon de Injeto. Estis por la auxskultantoj nur fabloj, kion sxi rakontis, tamen realaj. La vizia kapablo rivelas sin en "La vidajxo".

"nupton festos vi" -- La huldroj provis logi al si virojn. Tiel ili havigis al si eternan vivon, kion subteruloj ne havas.

Vidu la antauxlastan strofon: "povintus savi vi ambaux nin".

"trancxilon" -- Kiel la biblio, nomoj de sanktuloj, la signo de la kruco ankaux nuda sxtalo rompus la sorcxon.

La pasero

"Veslemey" (prononco: --mej) -- Norveglingva karesnomo de Injeto kiu vere baptigxis "Gislauxg". Je Julo estas kutimo meti garbon sur stango cxe la ponto de la fojnejo kiel Jul-donacon al la birdoj.

Kantigxas

La subteruloj provas tenti Injeton per cxiaspecaj valorajxoj kaj brilajxoj. Sxi estas en la sama situacio kiel Jesuo sur la monto. (Mateo IV). Argxenta sxpinilo estas en folkloro kutima donaco por logi inojn.

"tago" -- la mondo de la homoj kie la suno lumas. La subteruloj ne toleras la sunlumon. Al ili donas lumon oro kaj argxento kaj aliaj glimaj valorajxoj el la rokoj. Por logi Injeton la subterulo devas favore priskribi la subteran vivon.

La stato de la vetero korespondas al la anima stato de Injeto. Tiel la verkisto donas paralelan evoluon inter ekstera realeco kaj tranca animstato, kaj tiu lasta atingas spiritan realecon.

Antauxsciigo

Injeto vidas la reaperantan fratinon Lizabet', kiu estas kvazaux sxia gard-angxelo. Sxi inicas Injeton al supera servo post kiam sxi trinkis la enhavon de la kaliko. Tiu trinkajxo reprezentas la dolorigajn spertojn, kiujn sxi trapasos dum cxi tiuj 70 poemoj. La Kreanto metas sxin antaux vico de provoj por vidi cxu sxi estas matura por eniri en lian servon, cxar li bezonas sxian kapablon. En tia servo nur akceptigxas la plej kapablaj kaj tute puraj homoj.

Mateo 26 39: Jesuo: "Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.":

Jesuo sciis kio okazus pri si kaj akceptis la sorton kun malfermaj okuloj. Injeto estis sensperta kaj timis nenion. Sxi ne antauxvidis ion malbonan, cxar vidigxis ankoraux neniu kauxzo. Sxi vivas en kompleta nescio. Tial sxi ne petas esti liberigata de iuj postuloj ligitaj al la kaliko.

Injeto travidas cxiujn falsajxojn. Gravas dungi en la batalo kontraux malbono la plej dotitajn karakterojn. Tamen ne nur tauxgas rifuzi kaj venki la malbonon ekster si. La malicajn sentojn en la persono mem devas ankaux esti elradikataj, tiel ke la homo povas ekstari tute pura antaux la homaro por kiu gxi estu gvidanto.

Imagu la tragedion sentatan de juna homo kiu antauxvidas tian sorton, kiel faras Injeto en la poemo "La Montarino". Tiu estas la momento kiam Injeto, kiel Jesuo, estus petanta pri liberigo de la kaliko. Malaperas por Injeto la ebleco vivi la gxojan vivon de juna kaj gaja knabino sen bezono okupigxi pri homaro kaj peko kaj maldeco kaj perfido kaj venko. Plej felicxa estas tiu, kiu nenion vidas kaj tial ne kulpas pro respondeco.

"kaptiloj" -- tentoj de la malbonuloj. Injeto estas dangxero al la malbonuloj.

Rimarku kiel la verkisto utiligas la naturon por sxangxi inter supernatureco kaj realeco. Li mole glitas el la songxo, for de la vidajxo, pere de matena glimo kaj fine pere de fru-matena vento. Kiom el tio estas reala? Kio estas la vera realeco?

Dimancx-trankvilo

Jen bildo de la felicxa juneco antaux ol la enhavo de la kaliko komencas havi efikon. Nenio stranga gxis nun ligigxas al Injeto. La junuloj senkulpe fritas trancxajxojn el terpomoj kaj dume babiladas kaj sxerce provokas unu la alian diveni enigmojn. La enigmoj estas malnova folkloro; kelkaj el ili trovigxas en la Edda-kantoj.

Panjo atendas

La patrino scias pri la vizia kapablo de Injeto. La medio cxirkaux ili do havas multe pli da estajxoj ol tiujn, kiujn ordinaraj okuloj vidas. Tio kreskigas la zorgan timon de la patrino, cxar Injeto ofte estas sola ekstere en mallumo pro atento pri la brutoj. Kredo pri antauxfantomoj estas kutima en folkloro, kaj la verkisto konscie utiligas gxin por sia arta verko: (norveglingve: fylgje, vardoger).

Injeto

Jen Injeto, sur kies junaj sxultroj estas metita la peza sxargxo esti tiu, kiu sola vidu la kasxitajn verojn, kaj tiu cxi estas la unua momento kiam sxi konscias pri la graveco de la tasko metita sur sxin de la Kreanto. Li bezonas puran animon por sia servo.

Ne strange ke sxi eksidas en silento. Tiu cxi estas la momento kiam sxi komprenas kia estos sxia sorto. Sxi do vidas la malsamecon inter si kaj aliuloj. Kiel sxi de nun rilatigxu al siaj geamikoj?

La vidajxo

Jen la unua fojo kiam Injeto rigardas tra la fendo enen en la mondon de la mortintoj. Sxi ne terurigxas pro la vidajxo mem, sed pro tio ke sxi de nun estos hantata de cxiaspecaj vidajxoj, kaj sxi komprenu kaj spertu cxiajn fiajxojn en la mondo.

La montarino

Pruvigxis ke estas vero kion Injeto vidis, kaj sxi komprenas nun kia estos sxia sorto inter la vilagxanoj, kio signifas esti la pioniro inter la homaro, kaj tia sorto ne estas agrabla. Ankaux la patrino komprenas ke sxi havos bedauxrindan sorton, sed Injeto subigas sin al la tasko donita pere de la kaliko, kiun sxi devis malplenigi. Fieraj sonas sxiaj vortoj:

"Sed klare vidi preferas mi ol iri blinda tra l' mondo cxi sen eblo veron distingi!"

Junuloj

Jen prezentigxas scenoj kaj scenejo de tio kion Injeto devas vidi, kaj kion Arne Garborg estis vidinta. El tio cxi li evoluigas la universalan vizion.

Festeno

Detaloj el tiu cxi longa kaj komplika poemo trovigxas en folklora historio, kiun la verkisto utiligas por sia celo priskribi la staton en la siatempa socio, nome pri konduto kaj moralo kaj sociaj rilatoj.

"Eksidis Injet' en malluma angul'" -- Neniu volas aux kuragxas danci kun sxi cxar "Dirigxis: Mankas prudento". Sxi sidas kaj devas vidi la fantomojn sekvantaj al cxiu ajn el la festenanoj, kaj tiel riveligxas al sxi la karaktero de cxiu opulo kaj sekve la karaktero de la festeno. El tio ni suspektas la socialan sintenon de Arne Garborg.

Tamen kreigxas io nova inter la homoj, nome mensaj statoj sendependaj inter ili. Tiuj abstraktaj statoj kreitaj de sentoj farigxas el si mem aktivaj kaj agantaj fortoj, kiuj kauxzas novajn kaj neatenditajn reagojn. Cxio estas prezentata pere de transnaturaj aperajxoj: "Jen nova bruad', alsturma kurad', ensaltas amaso en miriad'!" La abstraktajxoj inter la homoj, do sentoj, malamo, atakemo, perfido, fugxo, envio kaj tiel plu farigxas en si mem instigaj kauxzoj de agoj; kaj tiel en la poemo ili reprezentigxas kiel estajxoj, tute kiel sur scenejo. Injeto estas la sola, kiu vidas tion kio estas en kaj inter la homoj.

"Nun suben kaj norden drivas la hord'," -- al neniigxo -- al Infero aux al glacia trola mondo. Esprimo el la antikva lingvo. Iu iom pesimisma vivaspekto. La lukto kontraux malbono ne havos finon. Optimisma kontrauxo trovigxas en la poemo "Negxego".

Estas du gravaj kialoj por la subteruloj logi al si Injeton. Sxi estas la sola kiu povas travidi ilin kaj ilin senvualigi. Due estas dirende ke pro sxiaj kapabloj gravas gajni sxin kiel kunbatalanton en la lukto inter la bono kaj la malbono en la mondo. La malbonaj fortoj logas al si talentulojn. Tamen se temas pri moralo, novuloj devas esti cerbolavataj por ke ili tute akceptu la vivkoncepton de la subteruloj, kaj ke ili tute forgesu la homan vivon kaj moralon. Rimarku la molan transiron cxi tie al nova temo kaj nova metriko:

... Dolcxe kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' kvazaux milda vent'; flata la lul', kiel onda rul' dormigxas gxi en songx-trankvilo; vekigxas el silent', sxvelas en potenc', kiel sxauxm-susur' en la mar-murmur'; el la dorma cxarm' sxvebas tona svarm' amovarma, dolcxa trilo ...

EN LA PASXTEJO

La verkisto metas Injeton en naturan medion. Tiel li sukcesas priskribi sian propran hejman regionon kun klimato kaj birdoj kaj aliaj bestoj. Jen la ekstera kadro de la tuta poemaro. Estante simboloj la spiritaj rivelajxoj do celas kaj aludas al reala homa vivo.

La vento-troloj

Tute realisma, sed samtempe poezia priskribo de la ventoj en tiu regiono. La fina strofo ligas tiun poemon intime al la anime intensa evoluo de Injeto.

Ne estas facile

Realeca priskribo de pasxtista vivo en tiu regiono. Samtempe la interligo kun la subteruloj farigxas pli videbla, kaj la subteruloj farigxas pli kaj pli realaj estajxoj.

Birdoj

Cxarma kaj petolema priskribo de la birdoj en la cxirkauxajxo de la bienoj en Jaren. Estas la verkisto mem kiu ekstaras en la poemo. La kompato kun aliaj estajxoj kaj malbona konscienco pro malbona konduto ligas la sentojn de la verkisto al la ideo kaj temo de la poemaro. Postuligxas pura animo:

Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabigxis gxi. Birda patrino dolore pepis; -- neniam plu faros mi.

Pluvio, la bela bruna birdo, velurflugila trezor'; kiam sxi fajfas en erikejo, varmigxas en mia kor'.

Je somermezo

Estas bona ekzemplo cxi tie kiel vizio grade malkasxas sin al Injeto: