La Montarino: la poemaro pri Veslemey

Part 4

Chapter 4 3,630 words Public domain Markdown

Se viron ni ligu al obeem', ne sxparu ni fresxan bieron; lamigxu per gxi lia estra em'; dormigos ni lian fieron.

Nuda sorcxisto

La progresema hom' en labor' malfacile kaptigxas; -- sed per sia perlaborita or' de mi al luks' li logigxas.

Sorcxisto kun hakilo

Bonstatajn vilagxojn incitas mi al inter-batalado; okjara rikolt' disipigxas pro gxi per nura oktaga luktado.

Sorcxisto senzorgema

Senpova la ul' kripliginte sin hakinte for la pugnon; predikas mi pacon al la kokin' antaux ol ligi la vulpon.

Sorcxisto kun vergo

Etulojn en monton mi sorcxas sen hont', kaj sklavaj ilin vestigas; ne vidos ili ekster la mont'; per libro l' okuloj kovrigxas.

Sorcxisto kun sako

Sako plena je pek' kaj horor' pezigas la sxultran paron; per serur' kaj katen' el argxent' kaj or' mi sorcxis la tutan homaron.

Delire misvoje iras povrul', l' animon turmentas plagoj; sur mola lito tordigxas ricxul', putrigas lin bonaj tagoj.

Sorcxisto kun skurgxo

Estru mi laux propra vol', kaj pensu mi por cxiuj; antauxas mi, kaj sekvu popol'; kiel mi gloradu neniuj.

Duvizagxa sorcxisto

Mi sorcxas la rojon; ne fluu gxi; krepusko regu la vivon; antauxen kaj reen volas mi; kaj dekstren samtempe kun liven.

Statas kampar' kiel morta lag' kie strangaj bestoj putrigxos; nenio instigas je nokt' aux tag', marcxo gxi baldaux estigxos.

Cxeval-hxirurgo

Spacan ejon havu etul' kaj estru etulmaniere; sobigas cxion tiu ul', kaj igxos en mondo mizere.

Kiu kreigxis al granda afer', sidu stulte gxentile; mi trancxas, kaj sen sia vira ekster' laboros li poste sxpinile.

Insidanta sorcxisto

Ofte fatalon spertis mi; nun ruze per sorcx' agitas; mi inter-malicon vekas per fi', kaj perfide erarigas.

Se gajnas vi ne per honesta far', vi certe fiule prosperos; mi tion instruis en vilagxar'; per tio gxi multe suferos.

Viro kun busxumo

Lernigas mi homojn pri kasxa perfid' kaj prefero de trompa konduto; similas al mi pli ol unu homid' akceptanta maljuston en muto.

Nigramanteluloj

Psalmojn kaj pregxojn mi en murmur' remacxas kun evangelio, gxis homoj kredas: Jen voj' de l' natur'! -- kaj forgesas la volon de l' vivo.

Sorcxistego

Altule mi pasxas tra l' vilagxar', postlasas neniun faregon, ke tiu lerninte laux mia far', ne fidu plu iun grandegon.

Eta sorcxisto

Mi havas ilon en mia malfort': Se iu distingigxas, mi klacxon per ruza, venena vort' sekrete disvastigas.

Etuloj gxojas en sia atend', pensantaj etul-malice; grandecon kotsxmiras mi per ofend', kaj sekvos min ili lauxvice.

Skeleto

Cxiujn ulojn inklinajn al ced' venene mi senfortigas; lacigxas ili pri cxio en ted'; por morti sin ili kusxigas. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

*

Satano kun kontenta rid' gxoje donas inspiron: "Se pluen dauxros vi en hid', la vivo atingos subiron." Lauxdas li pro sindona fid' al cxiuj.

Ricevas ili al roba rand' Longvost-ordenon honoran; signifas tiu sulfur-ruband' la atingajxon plej gloran; Nigrulo signas per kap' kaj man' al cxiuj.

Honoro estu al meritul'; laux aga efik' vi altigxu; kavalir' aux nobel-rangul', aux ecx "pavego" nomigxu; krife salutas Diabla ul' al cxiuj.

Petanto

Alrampas vir' kun ruband' sur frunt', la kapo ore kronita; malpura estas mantela punt' cxar kvazaux en koto trenita.

"Sinjor' de Infero, auxskultu min, mi regx' sub turmentoj fobiaj; por rekompenco mi sercxas vin, cxar estas mi nun el la viaj.

Por multaj estas gxuinda frand' pacan landon rabi; Ne zorgis mi, perfidigxis land' kaj popol', kiujn devus mi savi.

Sed poste rabistoj foriris en tim' sen fiero pro sia ago; rikanas popolo en malestim'; jen pro la perfid' mia pago.

Mi petas al vi, Sinjor' en ver': forigu nun la signon, ke povos mi levi en liber' la frunton kaj havi dignon!"

Per nomo Satano enskribas lin, kaj ridas el fundo de l' koro; li premas la regxon stampitan al sin' por kiso al busx' en fervoro.

"Dankon, la guston de sulfur' cxiame mi ege emis. Donis gxin cxiu rompita jxur', kiu sob liberecon premis.

Kun Judas enskribigxis vi, lauxdindas tie stari. Pri stampo brula povas mi por vi nenion fari.

Gxin vi havos en vivo kaj mort', en rakont' kaj hejmoj subteraj; forigi gxin povas neniu fort', ecx ne la flamoj inferaj."

Alta gasto

Venas sur falva cxeval' rajdant', skeleto en nigra mantel'; Serpon li firme ligis cxe flank', haltas cxe l' nuna cel'; grimace salutas li majstron de Hel, tra la nokto.

"Hoj-raux!" li rauxke tusas, "gajon en ejo seanca. Cxiloke preferas mi logxi. Altulo! prezentu sidlokon."

Satano el segxo sin levas. Palpas li frunt-rubandon. "Sinjoro frato, bonvena amik', trovas cxi tie vi hejmon. Komencos ni dancon kun sving' kaj kik' tra la nokto."

"Hoj-raux!" la Morto rauxkas; "cxiame, amik', mi vin amis. Laca vagadas mi sklave tra l' mond' sur ter' kaj ondoj, kolera al Majstro mi servu, forigi vivon por vivo. Ne lukris mi gajnon salajran; senpage mi devas agi; se igu mi senhomigxon, rapide rekreskas la idoj. Cxi tie la gxustan estron karan mi rekonas; cxi eje libersenteme mi dancu la morto-dancon."

"Pli ol volonte," alkantas diabl', "deziras mi al vi orgion; oftege sur vojo laux kapabl' perfidis vi la vivon; kaj sendis homidan rostajxon por tabl' tra la nokto.

Profitas mi de cxiu brancx' kiun vi trancxas juna. Al certa venko do estas sxanc' per nia labor' komuna. Nun akorde ni tretu al danc'. tra la nokto".

Troldanco

Tretadas kun klaka son' cxevala sxuo kaj huf'; pasxetas piedo sur sxton', trotigxas sur rok' kaj tuf', kaj kvazaux monta nebul' blovata de venta jxet', infestas trola pulul' en onda impet'.

Knarad' de rusta riglil', fajfad' en truo kaj fend', cxe pintoj ulula tril', siblado en frida vent'; alteje sxrik' kaj krieg'; de tiu kant' de infer' dancigxas sovagxa greg' tra nokta veter' ....

En tiu rokplena mond' sin svingas kruro kaj vost', turnigxas sovagxa rond' kun huf' kaj skeleta ost'; cxi valson per fia kanzon' alkantas inaro de sorcx' kun rid' kaj volupta ton' kricxante el gorgx'.

Estis trol' por trol' en lasciva fol'; altira hok' estis Gro el Rok'; sorcxigxis knab'; tiun Knut el Kab' sxi sorcxis al fola falo.

En sia obstin' avidis li sxin; en cerba nebul' sxin kuntiris la ul', kaj la fino -- hi-hi! al la pastro -- hi-hi! Ridegis tuta valo.

Farigxis jen sxangx' por nova arangx'; mordadis nun sxi kaj sakris al li; rokeje en fol' sxi ludis kun trol', ke ehxis de rid' gxis la foro.

De Knut cxiu id' forigxis el vid', grasigxis por bucx', pikigxis por bucx'; surtabligxis bucxajx' kun branda trinkajx' por Knut, mangxanta en ploro.

Tedigxis tamen sxi de tiu viv' kun li; sopiris tro tiu vosta Gro, ecx se sxi krie plendis.

Laux sia fia cel' sxi sxlosis lin en kel'; ekflamis brul' de mur' kaj ul', kaj cxielen glimon sendis.

Ho-ho! kia brul'! Strecxas sin flam'! Vi Roko-fendul', jen lito por am'. Jen grasa odor' el flama fervor'; por Julo ni fritas lardon.

Hoj ul' el sub-ter', jen mi en liber'; infera huful', jen ludo cxe brul'; hoj gnom' el trolej', hoj jen plezurej'. Ni gxuu la varman ardon -- -- -- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Injeto timas, ne auxdis sxi kanton pli fian ol tiun cxi. Sed dancas trolar' kiel bestoj. Flirtas, kuradas kun bru' kaj rid' en hida avid' diabloj aere en salta senbrid' kun klake svingantaj vostoj.

Vibras estinge nordlum' en fon'; vento hojlas kun kricxa ton' tra sombraj monto-fendejoj. Hurlas krioj kaj mok-ulul' tra nokta turbul'; en danc' karakolas la trola pulul' super la nudaj rokejoj.

*

Tonoj vekigxas en vibra trem', kantas susur' kvazaux roja gxem'; songxoj en nokto soras. Klukas ludo el monta rokej'; resonas fendej', kiel sub pluva flu' sur altej' amar-sopire gxi ploras. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Jen dancas la gnomo en bela kolor' kun ringoj cxe l' haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor' kun tonoj cxirkauxe vibrantaj. "Ravege por vi! Vi logxu kun mi! Sxpinilon argxentan ricevos vi.

Forigxos en kanto kaj lud' la timid', kaj bela la dancon vi tretos; forgesos vi cxion de l' vunda perfid' kaj plue ecx ne suferetos. Pri ajna sopir' je unua dir' vin servos inar' mia laux dezir'.

Kombigxos de unu la bruna harar', kaj plektos la dua la tufon; beligos vin tria per kron' kaj perlar', cxemetas la kvara la mufon. La kvina knabin' per sxuoj servos vin; fresxigos la vangon la sesa in'.

La sepa el mia knabina ar' susure ludigas la citron; turnigxos de l' oka stekajx' sur l' ardar', versxigxos bier' en kalikon. Aliaj en rond' en danc' kiel ond' vin lulos en nia felicxa mond'.

La nauxa plej loge vin distros per kant' pri inoj kaj viroj svatemaj; regxine kunpasxos vi mem en la danc' en brilo de sxtonoj gemaj. Neniu el ni egalas al vi, dancanta sur orponto en graci'!"

"Malmulte min logas la blua montej' kun brilo glima en haloj; mi vidu la knabon el hejma ej', kantigxis tiel en valoj. Ho knab' mia, vi! Vin fidos ja mi! Por cxiam kune eklogxu ni!"

"Ke vidu vi veron pri tiu knab', nur turni la kapon necesas. Kun ino li sub la tegmenta trab' kaj hejmon kaj mondon forgesas. La ama sopir', nun nokta delir'. Por mok' Montarino, ne plu por dezir'."

Rigida sxi staras en tag' kiel rok'; la kor' sxia velke fridigxas; memore sxi vidas en senta sxok'; la mondo por sxi glaciigxas. Kaj turnas sxi sin. "Nun havu vi min. Volonte farigxu mi montarin'."

Eksaltas la gnomo sur roka voj'; li devas ja sorton lauxdi. "Sed nun vi forgesu kaj vivu en gxoj'; min sekvu, kaj povos vi auxdi pri mia regxej' de kamp' kaj montej', pri olda Gumlo en sia ej'!"

Montaj troloj

Basa plafon'. Distas muroj. Prujno kaj blu-glacia glimo. Sombra hal'. Argxento-brancxoj en sxtono brilas, krocxa hok' kaj inversa runo. Acxa blovo traa kvazaux el kel'.

Tablo largxa sin vastigas. Hirtharuloj, nazegulinoj sidas en rond'. Mugxo, hurlo, lup-ululo, grunto, grumblo, kruda krio en tiu troleja mond'.

Gratas krif' skabion, kruston; sango gutas; tondre ondas rida kricx'. Ege drinkas aviduloj; mildetigxas. Ogrin' kaj ogro tire frotas rostron al muzelo. Delic'.

Peze sur la hala planko pigre sin trenas gejunuloj, lauxvica ar'. Lante turnas sin sxveba danco. Bastokordaj tonoj vibras. Svingas sin lace, oscede, plende ular'.

Obtuze profunde en obskuro ogrin' ridacxas, trol' seksardas en am-avid'. Auxdigxas hurlo, sxauxma siblego; krif' al krifo, dent' al gorgxo; malamikon senhauxtigus ajno.

"Fie mensogis vi, montulo!" krias Injeto: "Hide aspektas via gvardi'!" -- "Ega eraro!" tuj respondas la gnom' afable: "Tiuj, vidu, estas sklav-labora aro mia!"

"Potenco tia, -- cxu gxi sklavu?" -- "Senpotencas malluma nescio dum tuta viv'. Jen vi nun mem auxdu. Provu ni sagxon de troloj, basan, malluman, sen senco en gxi."

Alpasxas li tiun plej agxan: "Kial kamparano semas printempe semon? Nu?" "Hu?" -- tiu re-demandas. Strabe, cerbume la trolo gapas. Ridacxe pork-okule rigardas: "Hu?"

Alpasxas li tiun plej junan: "Diru kial sopiras maren la river'?" Tiu malvole pauxte grimacas, spite li skuas longajn orelojn: "Fluu gxi kie kaj kien ajn sur ter'."

Alpasxas li nun trolinon: "Kial infan' je malferm' de okuloj kricxas?" Gapas la trolino: "Kricxu gxi." Strabas malice al Injeto. Flaras, grimacas, akre per dentoj grincas.

"Tia la sklava parencaro. Mankas demandoj; respondoj nur estas tiaj de sklav'. Ni prefere profunden iru kanton auxskulti lamentadan, vortojn kolerajn de olda Gumlo, praav'."

Gruntejo

[Sagxula Ej']

Profunde en la Skaro-enorm' kavigxas halo el kupro; verdigre altigxas la volba form' kun glimo de gutoj el supro. Bluetas glimo kvazaux en dorm'.

Gutadas fluet' kiel salivum' en tiu rok-hala sombro; lacertoj siblas, obtuza zum' oscede sonas en l' ombro. Serpent' meandras en songxa mallum'.

Angule en kasxo en sombra krepusk' tra tempoj Gumlo sidas; Li sekan radikon similas en kusp', la membroj torditaj rigidas. Sur kapo kreskas likeno kaj musk'.

"Vi Gumlo, gardanto de l' tradici'," alkricxas la Blua-mont-gnomo, "la Gumlo-kanton eldiru al ni; cxiamu en mond' gxia nomo. Rubajxojn nur kantas junuloj cxi."

Jen kvazaux strecxigxas horlogxa risort' ekgurdas la vocxa knaro, kaj grince eligxas cxiu vort' el olda Gumlo-kantaro, en sercxo de gxia praa fort'.

Kanto de Gumlo

Kantas Gumlo pri pra-erao. Regis gigantoj la rondon mondan. Nokto timiga kovris la teron. Mankis luno. Mankis steloj. Flamis nordlumo sur glaciejo. Val' kaj kavo en kasxo songxis.

Bone estis sporte ludi, montojn fendi, fajron sxuti, sxtormon veki kaj maron kirli, glacion sxovi kun tondra bruo.

Bone ... bone lukte gxoji, harojn tiri kaj dorsojn rompi, kapojn skrapi, korne piki, krife sxiri, orelojn tiri. Bone ... bone nur inerti. En trankvilo krurojn sxpari kaj neniun taskon tusxi. Satsxtopita dolcxe dormi.

Neniam zorgo pro helaj vaporoj. Neniam suno al okulo. Sen kreskajxoj la vastaj valoj; neniu fum' el hejma ej'. Tago dormis mortodormon. Prujne blankis trolaj mondoj. Land' en kvieto, regno en pac'. Tempo staris. Cxio mutis.

Ve! Ve! Pereas erao. Ve! Ve! Fi-epoko ...

Kreskis Alvo. Venis azoj. Sun' vekigxis; tag' ekregis. Sinkis nokto nebuleja. Venis al fino gigant-erao.

Vintro cxesis; printempo varmis. Glaci' degelis. Torentis akvoj. Gxermoj kreskis; plantoj kreskis; arbar' densigxis nebul-deklive. Kreskis viroj kaj virinoj. Fajro fumis sur fulga ejo. Sxtalo plugis duran grundon. Sin vastigis verdaj kampoj.

Sun' subiris, Sun' levigxis; tago estris mondan rondon. Temp' gxermigis longajn pensojn, fiksis celon, planon, solvon. Lukto! Lukto! Anim'! Anim'! Jen, junuloj, instiga vorto! Cxio anima sercxas supren. Cxio trola sxirme sidu.

Jotuno glora en mont' kasxigxis, rampis angulen malfiera, En roka kavo malbenis tagon; de l' nokt' profitis por friponajxo. Vente pelis primaveron. Sendis negxdunojn kaj maliculojn. Kovris vilagxojn sub gruz' kaj sablo. Turnis sxtonojn; sxveligis glacion.

Baris, haltigis per mur' kaj mallumo. Nebulon kaj nubon al sun' li jxetis. Eltiris radikojn. Kirlis maron. Vekis vintron, fimbulvintron. Sed sun' levigxis, pelis nebulon, rompis glacion. Negx' degelis. Herbo verda kovris grundon. Vivo ludis laux tuta land'. Rekreskis arboj kun milda ombro.

Degeneris parencaro. Krevis sub suno. Eksxtonigxis pro di-martelo kaj blanka kruco. Unuopuloj poste sidas en roka ekzilo, malbenas tagon. Kelkaj cedeme sangon fusxmiksis, malhonoris parencaron per hontaj nuptoj kun homaj idoj, naskis kun elfoj. Gnomo nun la regnon estras. Senkuragxa la aro malkreskas, kurbe sxteliras, ecx humile. Malmulto restas el praa gento; neniigxis granit-gigantoj.

Auxdu, idoj, vokon malaman! Brava jotun' helpon bezonas. Cxu rilatigxi kun favaj vermoj, cxarlatanoj el fusxaj ejoj, magiistoj, sorcxistinoj, plej fiaj pleboj en la mondo, vagvostuloj kun nigraj libroj, troloj ne, homoj ne. Hu! Hu! Ploro-tempoj! Hu! Hu! Cxagreno-tempoj! Kaj el cxiuj plej alte estras la Nub-Mensulo sulfurolanda, lamul-diablo kun huf' cxevala, blagant' duone, duone pastro; lin kiel estron ni devas lauxdi; estras li giganto-regnon.

Ekstaru cxiuj kun juna sango, ek, kuragxuloj, por jotun-regno! Neniu giganto trankvile pigru gxis el la alta firmamento la rugxan sunon ni suben tiris, kaj cxio silentos en ragnarok'! - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Flarigxas foje en sombra angul' kun stranga gxem' kaj snufado; etendas brakojn cxiu kriful'; kun krio, grunt' kaj siblado: "Uhu! Odor' de kristana ul'!"

Krucigas sxi brakojn per tuja far', Injeto; cxe brust' rigidigxas ... Sxauxme krakas kvazaux el mar', kaj sxi al tag' revekigxas. -- Sola sxi nun en deklivo Skar'.

LA GRANDA LUKTO

Auxtuno

Nun surfe ruligxas mar' al bord' kun ondokrestoj sxauxmantaj. Rompigxas kreve ilia hord' cxe troloj tie logxantaj. Krias venteg' en sovagxa liber' super abismoj sombraj; eljxetoj sxprucas sur rifo kaj sxer' en tagoj auxtunaj ombraj.

Mi auxdas timiga demonkantad' de trolino tra surfon rajdanta. Sxi estas per galdro kaj sia sorcxad' mizeron antauxdiranta. Jen gxeme, jen moke auxguras sxi pri plago kaj pri sufero. Sorcxkante avertas la drauxga furi' pelante vivon de l' tero.

Pro ondaj batoj tremas la grund' kaj pala gxi frostas nude. Fridigxas korto kaj sin' gxis fund'. La mond' dezertigxas krude. Forflugis suden la lasta anser', barakte tra densan nubejon. Cxiu vivanto pro vintro-sever' fosas por si kusxejon.

Folioj rustigxas en kasxa boskej' kaj for de brancxoj tirigxas. Moment' gxis belecon perdas herbej' plorinde mallonga farigxas. Floroj felicxis sub la sun', bele buntigis la korton. Ecx ne unu restas nun; jam velkis ili en morton.

Formortas en juna sino sopir', kaj velkas flor' kaj felicxo je tiu estingo de arda dezir' per salaj larmoj en ricxo. Formortas viv', formortas esper', je kiuj mi reve avidis. Turnigxis la am' al cxagrena mizer', cxar min la knabo perfidis.

Nun regas cxi tie trista frid', lacigas min lok' kaj horo; Forprenis cxion de mi la perfid'; kaj brulas kaj sangas la koro. La maro ruligxas forte al land', kaj la pluvo drivas kaj drivis. Susuras kanto laux nuda strand', ke nun do cxio finigxis.

Senkonsila

Ho bona vi knab', ho bela vi knab', lontane de vi mi eltenas ne. Logigxas al vi, cxiame al vi; kaj kien ajn ir' vekigxas dezir'; lesive brulas la larma ve'. Neniam mi felicxigxos.

Gxentila vi knab', ho, brava vi knab', por vi mi donus cxion for. Mi vivus por vi, mi mortus por vi kaj kiel edzin', oferus mi min por vin liberigi de ajna dolor'. -- Ho vi, mi vin fidis elkore!

Jen mi en fidem' dum via alprem' forgesis aflikton, kaj pasis cxagren'. Neniam plu mi trovos vin, neniam plu ni vidos nin, kaj brulas plor' en la brust' en trem'. -- Ho ve, ke vi povis perfidi.

Nun kien la vid'? Al kiu la fid'? Vojeton aux ponton ne trovas mi. Mizeras la sort'! Min logas la mort'! Kaj kien la ir'? Al tomb' la dezir'! Vi estis la sola en vivo por mi! Neniam plu tagon de gxojo.

Ke mi forgesu!

Okaz' plej eta min memorigas; gxi hantas min, kaj gxi min larmigas; je plej malgranda vortet' pri vi kun kora plor' tuj foriras mi.

Neniam plu mi cxagrenon havus se en forgeson mi min forsavus; ho, mi malsanus ne plu, se mi forgesi povus pri vi, pri vi.

Kiele?

Kiel farigxis por mi, Injet'? Ne estas mi sama knabinet'! Petole mi kuris sur kamp', laux lag'. Ne estis longa por mi la tag'.

Aspekte songxo kaptis min; memor', mi ne plu komprenas vin. La sama mi estas en taga rond', sed tamen kiel en fremda mond'.

Mi cxion tenas en klara vid'. Mi gxojis, sed perfidigxas fid'; kaj cxio samas sur ej', en hejm', alia tamen, tamen nur sxajn'.

La dom' situas kie staris gxi. Mastrumas Panjo kiel faris sxi. Aridas hejm' kie mankas vort', patrin' fremdigxas sub tia sort'.

Fremda marcxo! Fremda altej'! Fremde aspektas bovin' en pasxtej', alien turnas sin gxia rigard', kaj min gxi celas nur je hazard'.

Gapas fride la griza mur'; regas trist' en angula obskur'. Rigidas mano, pied' kaj sin'; pezige cxio kontrauxas min.

Fenestre gapas mi en dezir', mi bird' en kagx', en sopir', sopir'. Neniun mi vidas sur kamp' aux lag'. Por Injo nun longa estas tag'.

Ho, hejmo mia, jen en sekur' mi vivis felicxa en sxirmo de l' mur'. -- Ho Panjo! Estas ne plua gxoj'; L' animo sxteliras laux fremda voj'.

Vintro-sxtormo

Ke ege kraku en sxira forto! Skuigxu domo, kaj tremu korto! Rompu cxion rompiga far', ke malakrigxu en pens' amar'.

Se prenus domon kaj kabaneton ventego, donus gxi forgeseton. Se l' tero cedus en sia grund', -- forges' ekregus en kor-profund'.

Se el cxiel' falus nub' vagante, se flusus mar' cxion inundante, se l' tuta mondo mergigxus for, -- farigxus paco en fina hor'.

En la kirko

En kirkon sxtele kasxiras mi; forgesas pastron kaj vorton de Di'. -- mi povra! Mi sxargxas pekon post pek' sur min por sxance povi ekvidi vin.

Je vid' de vi sangas mia kor'. Vi estis cel' mia por ador', -- mi povra! Okuloj fajras kaj ardas vang', esper' vekigxas en varma sang'.

Dezerto regas, sen vi en vid', kaj mortas sentoj en kora frid', -- mi povra! Trenigxas hejmen mi en peza dub'. Vagadas pens' kiel nokta nub'.

Se ante sidas tiu in' kun largxa dorso kaj pav-anim', -- mi povra! mi malicigxas en vengxa sopir' gxis bruo vekas min por elir'. -- Ho, savu nin el la peko!

Svatanto

Elrampas rokeja gnom' el sub tuf' kun kornoj sur kapo kaj kapra huf'.

Neniam vidis vi barbon tian; atingas gxi magran kruron lian.

Neniam vidigxis tia hauxt'; sulkigxas gxi cxirkaux gnoma pauxt'.

"Kuradis mi plenajn jarojn centojn. Neniam mi spertis pli varmajn ventojn.

Ol vin mi ne vidis pli belajn inojn, sed tamen vi dauxre pasxtas sxafinojn.

Vi estas en la dekoka jar', ankoraux virga sen svatanta ar'.

La mondo estus ja sxangxigxinta, se vi ne estus edzinigxinta.

La mondo estus nur stulta afer', se vi ne ricxigxus per or' kaj ter'.

Sed ne auxskultu la Blu-mont-ulon, tian senkornan flavbekulon.

Auxskultu ne al la Blu-mont-ul', senpantalona malricxul'.

Ne fidu lin, li nur flate blagis; patrino lia almoze vagis.

Laux via volo mi estos viro por kontentigi vin laux deziro.

El tuk' kovranta vian koron eltiros mi vian am-doloron.

El gxi mi tiros vian malamon; sxi gxin ricevos mangxe kiel salon.

Sxi morgaux kusxos kun vea kri'; post du semajnoj silentos sxi."

Injet' malligas legxeran tukon; sed haltas tuj; cxar sxi sentas kulpon.

Cxu fari? Voli? -- Sxi malicigxas. Detiras tukon; gxi al gnom' donigxas.

"He -- he!" la gnomo en gxojo mekas; "sed pagon havu mi," tuj li blekas.

"Kiam tomben sxi portigxos, Al mi Injeto fiancxinigxos.

Neniam sentu vi plu doloron. Sur vin pendigos mi brilan oron.

Mi ne fanfaronas en nura vent'. Bovinojn mi havas gxis dek du cent.

Porkojn je nombro de sxtonoj en sablo mi havas, kaj sxafojn trans nombra kapablo.

Grundon mi havas gxis mont' sub la stelo. Ricxa mi estas, kaj lustras el belo.

Kornojn mi havas, bravulan signon. Postajxe la vost' donas kroman dignon.

Por vi plej bona fiancx-omagxo de ricxa vir' en la gxusta agxo."

"Ne volas mi! Ne mortu sxi!" eligxas el Injo pentema kri'.

"Foriru! Redonu al mi la tukon!" Sxi pregxe faras per brakoj krucon.

For estas tuj la saltanta gnom'; la tuk' postrestas cxe griza sxton'.

Sur tufa roko kusxas tuketo; pro penso malica tremas Injeto.

Maltrankvilo

Mi kiel fartos, Dion forgesanta, kun kor' en ama pasi' revanta? Mi kiel fartos laux certa sci'? Min mem ja forperdigis mi.

Neniam mi min relevi povos. Neniam plu mi min mem retrovos. Barigxis vojo kaj ecx esper'. -- Per vi mi savus min el sufer'.

Pregxo

Cxiela regx', ho helpu min! Mi luktas en doloro. En senespero tordas sin la lacigxinta koro. Malbono havas tro da fort'; por gxin esprimi mankas vort'. Mi brulas en angoro.