La Montarino: la poemaro pri Veslemey

Part 6

Chapter 6 2,334 words Public domain Markdown

jen trikajxon sxi forgesas pro impreso de la sensoj kaj en senpripensaj pensoj glitas for, vizie revas: vidas ke herbej' vivigxas, ke vekigxas cxe sxtonaro kaj rekreskas la herbaro kie jen brutar' pasxtigxas. Montulin' en blua jupo, sur la brust' argxent-folioj, sidas sur tufo sub deklivo. Sxutas sxi salon al bovinoj.

kaj tiel interplektigxas la vivo de la huldro kaj tiu de Injeto.

La subteruloj ne toleras sunlumon:

Kiam sxveba nebulej' malheligas teron, ni vagante laux altej' gxuas la liberon. Dum nebulo sur dekliv', -- sendangxera huldra viv'.

La herbsezono

Plia realisma bildo de vivo kaj laboro en la kamparo. Regas felicxo, sed el tiu Injeto tirigxos por supera servo.

Injeto miras

La malsameco inter Injeto kaj la aliaj gejunuloj estas substrekata de la eldiroj de Injeto. Tamen la verkisto ruze finas la poemon per:

Ridi kaj sxerci suprajxe, -- jen mi; sed kisi barbulon? Ho fore de gxi! -- -- Sed tamen, -- se l' sorto regus?

Kondamnita

Prezentigxas la ne nur mezepoka kredo pri peko kaj eterna puno. Sed eterneco estas ligita al la stato de la animo. Do ne ekzistas "tempo". Ne temas pri la tempodauxro de la puno. Gravas la anima stato en kiun la pekulo metis sin. La peko kvazaux materialigxas kiam gxi farigxas vibranta bildo en la konscio de homo kaj tiel sekve influas gxian konsciencon.

Translokigi partigan sxtonon inter la bienoj estis grava peko laux la antikvaj legxoj.

La lunluminoj

Foje kaj foje la subteruloj provas logi Injeton, kaj tion sxi prisentas. Nek al Injeto, nek al la leganto estas facile distingi inter realeco kaj songxo:

Injo staras kvazaux en tranc', rigardas songxe al tiu danc'. Kapklinas ili salute, kaj dissolvigxas en bruma trans'.

Profanado

Laux popola kredo osto de mortinto povus sanigi aux forigi malsanon. En la sekvantaj poemoj okazas la kontrauxo.

La postulanto

"drauxga fato" -- esti reaperanto kiu ne trovas ripozon en la tombo. Fizikaj reaperantoj estas necesaj en literatura verko. Tamen ili reprezentas ion kio devas esti ordigata aux kio estas kontrauxa al la rilato inter fortoj kaj sintenoj aperantaj inter homoj. La pastroj, kiuj estis auxtoritatuloj, ja kredis pri reaperantoj; kial do ne ordinaruloj?

En la nebulo

La provo redoni la sxtelitan oston malsukcesas por Injeto. Kaj tion sxi sxuldas al hazarda forgeso. La gnomo sentas kaj kondutas kiel homo.

Injeto malsana

Sekvo de la peko, sed ankaux severa provo por sxi. Cxio okazanta estas iel ligita al kauxzoj. La korpa malsano sekvas al spirita strecxego. Por Injeto ne estas sole fizika malsano. Sxi baraktas sur pli alta nivelo kontraux malico kaj fiajxoj:

Injeto kusxas delire, lamentas en halucinoj. Kun monstroj kaj drauxgoj baraktas sxi, kaj murmuras pri lunluminoj.

Negxego

Terura vintra sxtormo okazas paralele kun la malsano de Injeto. La lukto inter bono kaj malbono farigxis universala:

Sur Skarekula en roka tru', dancejo satana dum Julo, kunsidas vice trolinoj dek du sorcxantaj per rauxka ululo estingon de l' sun' en nebulo.

Se ili atingos al sia cel', por troloj estus konkero; la viv' estingigxus treme en gel'; kaj regus mallum' sur la tero. kaj kovrus cxion glacxero.

La drako

Poezio estas la armilo de la poeto. Arne Garborg multe pensis pri la ekonomia stato en la kamparo. En ekonomie premaj tempoj la kamparanoj devis hipoteki siajn bienojn aux pagi la sxuldojn per vendo de siaj kampoj. Garborg donas en la poemo "La Drako" ekzemplon pri la mizera stato de la etuloj en la kamparo. La patrino en tiu cxi poemaro estas tute senhelpa kontraux la potenco de la kapitalo kaj kontraux senindulga ekonomia sistemo en la socio. La verkisto tenas sin al la folklora tradicio, kaj en la poemo la kreditoro sxajnigas sin bonanima ricxulo, kiu ruze helpis la Patrinon, sed Injeto vidas la veron. Li estas la drako de Infero, kiu glutas cxion sur sia vojo.

La helpo

La folklora popola kredo rilate al la religio, do kun kredo al transnaturaj fenomenoj, estas libere utiligata de la verkisto. La pastro havas same sorcxan kapablon kiel la subteruloj:

"Benu kaj gardu vin la Sinjor'," li diras la pregxon dian; "okulo lia prilumu vin, kaj donu li pacon sian!" --

Gxuste la samaj vortoj estas uzataj en la norvega diservo.

Je sunsubiro

La eksteran bildon donas la sunsubiro vidata ekde la apud-mara plata lando "Jaren", sed "feolando" kompreneble estas la spirita lando kiun la poeto vidas en sia animo, iu spirita celo por la vivo kaj al kiu li sopiras, iu onta hejmo por homaro kiu finvenkis en la lukto kontraux la Malbono.

La poemo estas mirinda flamo de koloroj. Komparu kun _Vekigxas_.

Printempa tag'

Paralele kun la veno de la printempo Injeto sanigxas. La temoj de la poemoj trovigxas nun en sxia propra psikologia, cxiutaga rilato al la okazajxoj cxirkaux sxi. Cxi tiu poemo estas unu el la plej belaj en la tuta poemaro:

Jen gxermas tig', burgxon' en sxvel', kaj suk' levigxas sub la sxel'. Ho, dolcxa sent'! Vekigxas gxi ... Beate juna estas mi!

Sur monta vojeto

Homoj vivas sub devigo de la destino. Injeto estas destinita al pasxtado kie abundas troloj. La Kreanto donis al sxi tian postenon. Sxi ne povas forfugxi de gxi. Cxiu homo devas akcepti la postenon en la vivo kien la Kreanto metis gxin malgraux obstakloj kaj tentoj:

Jen blokas roka mura front' por vid', anim' kaj sens'. Per griza kruta krest' de l' mont' barigxas mia mens'.

La gxentila knabo

Per cxi tiu poemo komencigxas la amrilato de Injeto. Gxis nun Injeto luktis kontraux eksteraj tentoj, ekzemple ricxeco, belaj vestajxoj, oro kaj argxento, vivo en kastelo. De nun la persona, interna ricxeco, nome la amo, estas la temo kiu anstatauxas la trolan mondon. Kiel reagos sxi se sxi estos elmetata al provado rilate al tiu amo?

Sur la pasxteja monteto

La fabelanta kapablo de Injeto kreas scenejon kie luktis la gigantoj sen alia celo ol frakasadi, kaj sxi imagas al si la batalojn, kiuj havas post si la krutejojn kiel memorajxojn. Komparu kun "Kanto de Gumlo".

Dokka

Amo al la bovino kiun Jon karesis.

Injeto sopiras

Kortusxe bela bildo de la familia vivo kiel gxi realigxas en la sopiro de Injeto kaj en la reala kampara vivo.

Mirtelejo

Humurplena bildo de pasxtista tago; kaj Injeto cxiam fabelas ecx por si mem.

Renkonto

Atendo kaj sopiro kvazaux brulas en la interno de Injeto. La sango fluas pli forte je la vido -- je la miragxo kiu sxvebas al sxi.

Kortusxa bildo de renkonto inter knabo kaj knabino, kiuj ankoraux ne estas certaj pri la sentoj, kaj ankoraux ne povas paroli libere. Do la naturo devas helpi ilin: Tondro, eta sxirmejo malvasta, sopiro, juna brako celas, kolo, premo kunen.

Kaprida danco

Poezie ritma ludo kiu redonas la viglan kuran ludon de la du en ilia unua amo.

Amo

La ama sento kiel gxi riveligxas en la koro de la knabino.

Arbar-gxoja

Kroma ekzemplo pri la ege ricxa metriko en tiu cxi verko. Ne oftas strofaj poemoj krom la kantoj de la gnomo, kiuj havas la saman metrikan sistemon.

Demando

Sxercmoko pri supersticxo kaj skeptikismo. Samtempe vorta lukto inter edzo kaj edzino. Ne estas malfacile kompreni, ke estas viro kiu verkis la poemon.

Bovin-voko

Balance kanta ritmo en la versoj.

Malbona tago

La unua provo cxu la amo estas sincera ambauxflanke.

Cxe la pasxteja rojo

Pro la perfido Injeto estas nun malforta kaj matura por esti tentata de la malbonaj estajxoj. La huldro kvazaux svatas por sia frato. Kaj sxi informas, ke Injeto estos trance portata sur la monton "Skarekula", kie "ni", nome la subnaturaj estajxoj, festenos Antaux-Julon.

Notu la molan transiron al alia ritmo kaj al alia temo: Dolcxe kiel plor' ...

Rimarku, en la lasta strofo, kiel la poeto utiligas naturan fenomenon por glate gliti de supersticxa aux songxa stato al vekita, tiel ke oni ne povas scii kio estas songxo kaj kio vero. Komparu ankaux la finan strofon de la poemo "Antauxsciigo".

SUR TROLA MONTO

"Skarekula" korespondas al la germana "Brocken" (norvege: "Blokksberg").

Vekigxas

El radioj farigxas enorma halo sur la monto kie kolektigxas la regatoj de Satano.

En la sekvaj poemoj Arne Garborg montras en la satana regno tion, kion li detale vidas en la vera norvega mondo. Li akre kritikas la politikajn asociojn, la praktikatan religion kaj socian konduton.

Troldanco

Bucxado de infanoj fare de patrino kaj pretigo al la patro por mangxo estas folklora fabelo kiu unue okazis en la Edda kantoj kaj en la sagao pri Gudrun kaj Atle en Snorra Edda. Eble Arne Garborg aludas al la sorto de la malsuperuloj en la socio, gxuste kiel li faras en la poemo "La Drako".

Montaj troloj

Trola versio de kunvenoj en urba asocio. Arne Garborg estis kritikema al la moralo kaj vivkonceptoj de urbanoj. "Sxveba danco" estas ironia esprimo pri la valso, kiu venis de eksterlando kaj farigxis kutima danco en la kunvenoj en la urboj. Gxi estas kontrasto al la vigla norvega danco "springar" ("saltodanco"). La poemo estas akra kritiko kontraux la formo de kulturo en la cxefurbo.

Gruntejo

Sterila restajxo de la antikva kulturo.

"olda Gumlo-kantaro". -- imito de la Edda-kantoj. Kanto signifas cxi tie deklamon.

Kanto de Gumlo

Krom ritmo la kanto havas en la norvega lingvo ankaux aliteracion, kio oftas en la tuta poemaro, tamen gxi estas malfacile redonebla en Esperanto, cxar tio kondukus al tro da artefaritajxoj. Aliteracio postulus vortojn kun akcento sur la unua silabo.

La kanto donas vizion super la historio ekde la tempo kiam la naturaj fortoj regis sub la nomo de "gigantoj". La naturaj fortoj agas sencele. Do la "luktoj" inter la "gigantoj" farigxas nur por la celo de lukto. Neniu kultura vivo:

"Tempo staris / Cxio mutis." -- Antaux la ekzisto de vivo.

"Kreskis Alvo" -- la unua viro.

"Venis Azoj." -- la norenaj dioj; tio signifas kulturo; tempo de la gxermanaj popolaj migradoj (350-550 de nia erao).

"Kovris vilagxojn sub gruz' kaj sablo." -- La "jotuno" devis kasxi sin en la rokoj, sed foje li elvenis por kauxzi naturkatastrofojn.

"Degeneris parencaro. Krevis sub suno. Eksxtonigxis pro di-martelo kaj blanka kruco." -- komparu kun "Sur pasxteja monteto".

"Nun la gnomoj / estras la regnon." -- pikvorto al la estrantoj de la socio je la tempo de la auxtoro mem. Kritiko kontraux la registaro kaj la ministroj.

"nigraj libroj" -- Komparu kun "Sorcxisto kun Vergo".

LA GRANDA LUKTO

La finaj kaj plej fortaj tentoj prezentas sin al Injeto, nome tiuj ligitaj al la intimaj sentoj kaj deziroj pro la perfidita amo. Paralele okazas sxangxoj en la naturo. Injeto metigxas en elekton inter silenta akcepto de la sorto kaj venko pere de malico.

Sxi vekigxas

La spiritaj fortoj en Injeto en formo de la vizio de Lizabet', sxia reaperanta fratino kaj gard-angxelo, ne cedas al la tentoj.

Peza momento

Neniu indulgo estas por Injeto. Sxi devas vidi la knabon rajdi al nupto kun alia knabino. Tiel sxi metigxas al la fina provo. Sxi volas morti, kaj renkonti lin survoje kusxante en la nigra cxerko. Tiel sxi vengxus sin vekante lian konsciencon. Do Injeto ankoraux ne purigis malicon el sia koro, kaj sekve ankoraux ne estas matura por servo al la Kreanto.

En "Blua-Monto"

La belaj subterulinoj ofertas al sxi belecon, ricxecon kaj eternan forgeson. Tamen tra la suferoj Injeto evoluis al supera homo. Sxi rifuzas fugxi de sia sorto. La suferoj kiujn sxi spertis dum cxi tiu tempo, estas sxia vivo, kaj sxi ne volas forgesi ilin, cxar tio signifus forigi sin mem.

"Cxu vi estingos afliktan flamon? -- Por nenio perdu mi mian amon."

Libera

Injeto estas nun malpleniginta la kalikon, kaj estas preta por servo al la Kreanto kune kun la "muzo de sagxec'". Tiu servo estas priskribita en la dua volumo de la poemaro, "En Infero".

LOKO DE "LA MONTARINO" EN LA NORVEGA BELETRISTIKO

Arne Garborg naskigxis kamparano. Li volis farigxi verkisto, kaj terkulturado ne logis lin. La sola vojo el kampara vivo estis tra instruista lernejo. Li havis brile klaran cerbon kaj plenumis la ekzamenon. Li translogxigxis al la cxefurbo, kie li studis en la universitato. Li aligxis al la radikalaj verkistoj en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de sia tempo, kiuj verkis laux la naturalismaj ideoj. En la nauxdekaj jaroj li forlasis tiun tendencon. La spirita vivo de homo farigxis grava por li kiel filosofo kaj verkisto. Li tute forlasis la naturalisman tendencon en la literaturo, kaj vivkoncepto farigxis la vortoj de Sankta Mateo (16 26): "Cxar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon." ("Kondamnita").

Laux tiu tendenco li verkis plurajn romanojn kaj la grandan teatrajxon "La instruisto" (Lararen), en kiu li sekvis la ideojn de Leo Tolstoj, kaj tiel li dauxrigis dum la resto de sia vivo.

"La Montarino, Injeto, la Vizianto" farigxis lia plej sxatata verko. Granda nombro de la poemoj estas verkita laux popolaj melodioj. Edvard Grieg, faris melodiojn jam kiam Arne Garborg vivis. Kirsten Flagstad frue akceptis ilin por siaj koncertoj. Hodiaux kantistinoj prezentas tiujn poemojn laux sia propra maniero per memfaritaj melodioj. Ili akceptas la defion kanti ilin tiel kiel ili en iliaj animoj travivas la amhistorion de Veslemey.

La trola parto de la poemaro ne estas tiel sxatata. Tamen estas tiu, en kiu Arne Garborg donis sian universalan vivkoncepton kaj ankaux siajn opiniojn pri la socia, morala, politika kaj ekonomia stato inter la homoj je sia propra tempo. La homo estas tirita en aspekte eternan lukton inter Bono kaj Malbono, kaj tiuj ecoj havas lokon en lia propra animo. Tiuj ecoj aperigas sin en la cxiutaga vivo kaj postulas cxiutagan lukton kontraux Malbono; kaj la cxiutagajxoj respegulas universalan staton. Por montri tion Arne Garborg elektis la folkloran mondon kun ties ecoj, kiujn reprezentas multspecaj trolaj estajxoj, kiaj ja estas la multspecaj animaj statoj de la homoj.

La titolo de la dua volumo de tiu cxi poemaro (En Infero) montras ke Arne Garborg intencis montri al la homaro vojon al savo el Malbono pere de Veslemey, Injeto. Sed unue sxi devis pruvi ke sxi estas digna por tiu alta tasko. Sxi devis elradikigi el sia animo cxiun eron de malico antaux ol esti matura por servo por la Kreanto. Tiel sxi reprezentas la homon, aux alie dirite Nin Mem.

"La Montarino" estas tradukita island-lingven 1906 sub la nomo "Hulithsheimar" kaj svedlingven 1916 sub la nomo "Ingrid Sierskan".