Esperanto
La Batalo de l' Vivo
Dickens, Charles, 1812-1870; Zamenhof, L. L. (Ludwik Lejzer), 1859-1917 [Translator] · 8 chapters · 28,417 words
Antaux longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo -- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian mu...
Summary
Antaux longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo -- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove kolorigxis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis rugxan akvon. El la tero disbatita per la piedoj farigxis marcxo, kie en m...
Chapters
7. Part 7 "Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankaux havas kauxzon kredi, ke sxia fratino sciigxos pri la vero morgaux vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto...
4. Part 4 Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizagxoj neniam ankoraux faris angulon kamenan cxarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj devisxis; kaj sur la pura...
1. Part 1 Antaux longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo -- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floro...
6. Part 6 En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kasxita post granda ulmo kun cxarma ripoza benko cxirkaux la dika trunko, montris sian afablan vizagxon al la vojagxant...
2. Part 2 Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmangxo, kaj cxiuj sidigxis al la mangxado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed sxi sciis sin...
3. Part 3 "Kaj kiam cxio tio cxi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj", diris Alfred, "tiam tio cxi antaux cxio dev...
5. Part 5 Pri cxio tio cxi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la gxojo, kia...
8. Part 8 "Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam sxi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de lauxta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konat...