Part 1
Produced by David G. Simpson
LA BATALO DE L' VIVO
CHARLES DICKENS
EL LA GERMANA TRADUKO TRADUKIS L.L. ZAMENHOF
1891
PARTO UNUA.
Antaux longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo -- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove kolorigxis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis rugxan akvon. El la tero disbatita per la piedoj farigxis marcxo, kie en malpuraj malsekajxoj, kiuj sin kolektis en la enbatajxoj de piedoj de homoj kaj hufoj de cxevaloj, la cxie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.
La cxielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu cxi loko, kiam gxi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenajxon, semitan de suprenturnitaj vizagxoj, kiuj antaux nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aux trankvile dormetis. La cxielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintajxo super la ebenajxo murmuretis pri la laboroj de tiu cxi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu cxi nokto. Ofte ankoraux la silenta luno briladis super tiu cxi kampo de l' batalo, ofte la steloj malgaje gxin observadis, ofte la ventoj de cxiu flanko de l' mondo preterblovadis super gxi, antaux ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.
La signoj restis ankoraux longan tempon, sed nur en bagateloj, cxar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaux ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antauxe, kiam la kampo estis ankoraux senkulpa. La alauxdoj kantadis alte super gxi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimajxo, kie la tero kaj cxielo kunigxas kaj la vespera cxielrugxo estingigxas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antauxe estis rugxe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; sxafoj kaj bovoj pasxtigxadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitajxoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antauxe falis en la granda batalo.
Sed en la komenco oni vidadis en la semitajxo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj cxi fruktaj lokoj homoj kaj cxevaloj kusxis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj logxis tie cxi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la dauxro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala cxe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun cxiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon cxiu knabino timis ornami al si la harojn aux la bruston per la plej bela floro de tiu cxi kampo de l' mortintoj; -- kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin desxiras, neforigeblan makulon.
Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis ecx tiujn cxi postesignojn de la malnova batalo kaj elvisxis la legendajn rememorojn de gxi el la kapo de la homoj, gxis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun cxiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovagxaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne desxirataj, tie nun staris gxardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli fresxaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kusxis enterigitaj sub ili. Cxiam ankoraux la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio gxi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio cxi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la pregxejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkajxo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l' batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel cxiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus cxirkaux la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj gxia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin cxirkaux la rado de l' muelejo, plenigus la gxardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel sxangxita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.
Eble nenie en la cxirkaux cent jaroj la loko estis pli sxangxita, ol en unu malgranda frukta gxardeno post malnova sxtona domo kun longa lauxbo antaux la pordo. Tie en unu bela mateno de auxtuno estis auxdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilagxaj virinoj staris sur sxtuparoj kaj desxiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Gxi estis cxarma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora gxojo tute gaje kaj sengxene.
Se en la mondo neniu volus brili -- tio cxi estas mia opinio, kaj mi pensas, Vi konsentos kun mi -- ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomsxirantaj virinoj sur la sxtuparoj. Estis al ili tre agrable placxi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenaux tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Gxi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj ecx ne simpla anglezo. Gxi estis nek laux la malnova stilo, nek laux la nova, nek laux la franca, nek laux la angla stilo; pli gxuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la gxardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera movigxado sxajne disvastigadis sin plue en la suna gaja cxirkauxajxo, kiel cxiam pli grandigxanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la brancxoj, kiuj sin balancadis en la vento de l' mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj gxoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn -- cxio inter la ambaux knabinoj kaj sur la malproksima altajxo pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaux li starus en la fino de l' mondo -- sxajne ankaux dancadis.
Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin jxetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazaux fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke gxi ecx unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj desxiradis pomojn sur la sxtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.
Eble tial ilia fervoro ankoraux pligrandigxis, cxar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono -- Vi devas scii, ke gxi estis la domo kaj gxardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler -- elvenis, por vidi, kio farigxas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antaux la mangxo de l' mateno. Cxar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.
"Muziko kaj dancado hodiaux!" diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. "Mi pensis, ke ili timas la hodiauxan tagon. Sed gxi estas mondo plena je malajxoj. Sed Grace, sed Marion!" li aldonis pli lauxte, "cxu la mondo hodiaux matene estas pli freneza ol ordinare?"
"Se gxi tiel estus, estu tiun cxi fojon iom malsevera", respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizagxon, "cxar hodiaux estas ies tago de naskigxo".
"Ies tago de naskigxo, mia kateto?" diris la doktoro. "Cxu vi ne scias, ke cxiun tagon estas ies tago de naskigxo? Cxu vi ne scias, kiom multe da novuloj cxiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon -- ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri gxi serioze -- kiun oni nomas la vivo?"
"Ne, patro!"
"Kompreneble vi ne; vi estas virino -- preskaux", diris la doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizagxon, kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke gxi estas via tago de naskigxo".
"Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.
"Jen havu! kaj ankaux mian amon", diris la doktoro kaj kisis sxin; "kaj tiu cxi tago ofte, tre ofte revenadu -- kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!"
La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la cxefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri gxi. Tiu cxi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li logxis, kiel Vi baldaux sciigxos.
"Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro. "Kompreneble gxi estas sxtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?"
"Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj sxi antauxe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.
"Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro.
"Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj cxi homoj migras per piedo kaj tiun cxi nokton ripozis en la urbo; kaj cxar hodiaux estas la tago de naskigxo de Marion kaj li pensis, ke li faros al sxi plezuron, li alsendis ilin tien cxi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi gxin aprobas, ili alportu al sxi serenadon."
"Jes, jes" diris la doktoro, "li cxiam demandas vian opinion".
"Kaj cxar mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la cxarman kapon, kiun sxi ornamis; "kaj cxar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaux sub la muziko de Alfred, gxis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko placxis al ni tiom pli, ke Alfred gxin sendis. Ne vere, kara Marion"?
"Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!"
"Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto"! diris sxia fratino.
"Tion cxi mi scias, ke estas por mi suficxe indiferente, cxu oni parolas pri li aux ne", diris la malgranda koketulino, dissxirante kelkajn florojn, kiujn sxi havis en la mano kaj disjxetante la foliojn sur la tero. "Preskaux jam tedis al mi auxdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto --"
"Silentu! Ne parolu tiel malsxate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion", ekkriis sxia fratino -- "ecx ne se vi sxercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!"
"Ne, ne!" diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado -- "eble ne. Sed mi ne scias, cxu tio cxi estas granda merito. Mi -- mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio cxi. Se li pensas, ke mi -- Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli gxuste pri li?"
Estis io tre agrabla vidi la du cxarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraux la facila gajeco, sed amo kore respondante al amo. Kaj estis suficxe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino nagxis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolajxo de sxiaj vortoj kaj pene kun gxi batalis.
La diferenco en la agxo de la ambaux knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri la ambaux (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al sxia pli juna fratino sxajnis pli maljuna, ol sxi estis; kaj laux la naturo de cxia partoprenado sxi sxajnis -- ekster kunsentanta amo -- al sxia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi jugxante laux sxiaj jaroj. Alta patrina alvokigxo, kiu ecx en tiu cxi sia refigurajxo purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al angxeloj!
La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj auxskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsagxeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, gxis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaux cxiam.
Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino, sxia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da konstanteco kaj fresxeco, cxiam, en kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu cxi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino, revenadis al li al la okuloj; kaj pro sxi li bedauxris, ke la vivo estas tiel ridinda afero.
Al la doktoro neniam venis en la kapon demandi, cxu liaj infanoj iel penas fari el gxi aferon seriozan. Sed por tio cxi li estis filozofo. Estante de naturo homo kun mola kaj varma koro, li per okazo venis al tiu ordinara sxtono de la sagxuloj (multe pli facile trovebla ol tiu, kiun sercxas la alhxemiistoj), kiu ofte farigxas falilo por bonkoraj homoj kaj havas la malagrablan econ, ke gxi turnas oron en malpuran fandajxon kaj cxiun multekostan objekton en ion tute senutilan.
"Britain!" ekkriis la doktoro. "Britain! Kie vi estas?"
Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta vizagxo elvenis el la domo kaj respondis tiun cxi vokon iom sengxene per la vortoj: "nu, kio do estas?"
"Kie estas la tablo matenmangxa?" demandis la doktoro.
"En la domo", respondis Britain.
"Cxu vi kovros gxin tie cxi sub malkovrita cxielo, kiel mi ordonis al vi hieraux vespere?" diris la doktoro. "Cxu vi ne scias, ke venos gastoj? Ke, antaux ol venos la vojagxa kalesxo, tie cxi ankoraux negocoj devas esti finitaj? Ke hodiaux estas precipe solena tago?"
"Cxu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antaux ol la virinoj desxiris la pomojn, he?" diris Britain kaj levadis iom post iom sian vocxon, tiel ke li fine forme kriis.
"Nu, cxu ili nun jam finis?" diris la doktoro kaj rigardis la horlogxon. "Antauxen! faru rapide! kie estas Clemency?"
"Jen mi estas, sinjoro", eksonis la voko, venante de unu el la sxtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis malsupren. "Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da minuto cxio estos en ordo, sinjoro!"
Kun tiuj cxi vortoj sxi komencis vive labori kaj montris sin cxe tio cxi en tia stranga formo, ke sxi meritas esti priskribita per kelkaj vortoj.
Sxi havis la agxon de cxirkaux tridek jaroj kaj havis suficxe dikvangan kaj afablan vizagxon, kvankam gxi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al gxi vidon tre ridindan. Sed la impreso de tio cxi ankoraux tute malaperadis antaux la impreso de sxia eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke sxi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia, kaj ke tiuj cxi kvar membroj sxajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia gxusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en gxia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu cxi stato cxi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri sxia trankvilanimeco. Sxia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj sxuoj, kiuj cxiam direktadis sin alie ol sxiaj piedoj, el bluaj sxtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antauxtuko. Sxi portis cxiam mallongajn manikojn kaj havis cxiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke sxi cxiam penadis en cxia situacio, ecx kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj cxirkauxrigardadi. Ordinare malgranda cxapeto sidis ie sur sxia kapo, kvankam oni gxin nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu cxi vestajxo pleje okupas cxe aliaj homoj; sed de la kapo gxis la piedoj gxi estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco.
Tia estis la eksterajxo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke sxi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis gxin certe, cxar sxia surda maljuna patrino, vera mirindajxo pro la alta agxo, kiun sxi atingis, kaj kiun sxi subtenadis preskaux de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn sxi ne havis). Sxi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo sxi haltadis, metante la rugxajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la ambaux brakojn, gxis sxi subite ekmemoris ion, kio ankoraux mankis, kaj tiam sxi forkuris por gxin alporti.
"Jen venas la du advokatoj, sinjoro!" diris Clemency en tono ne tre favora.
"Aha!" ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. "Bonan matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?"
"Li kredeble baldaux venos, patro", diris Grace. "Li havis tiun cxi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la levigxo de l' suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon, miaj sinjoroj!"
"Bonan matenon, niaj sinjorinoj", diris sinjoro Snitchey, "por mi kaj Craggs --" tiu cxi salutis -- "bonan matenon, frauxlino", li diris al Marion -- "mi kisas al Vi la manon" -- kaj tion cxi li efektive faris. "Kaj mi deziras" -- vere vidi gxin sur li oni ne povis, cxar je l' unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj -- "ke tiu cxi felicxa tago cent fojojn revenu".
"Ha, ha, ha!" ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la posxoj: "La granda farso en cent aktoj"!
"Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler", diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo, "ke la granda farso por tiu cxi aktorino estu mallongigita?"
"Ho ne", respondis la doktoro. "Dio nin gardu de tio cxi! Sxi vivu kaj ridadu pri tio cxi kiel longe sxi povas ridi, kaj poste sxi diru kun tiu franco: 'La komedio estas finita, faligu la kurtenon.'"
"La franco", diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, "estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio estas ankaux tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion cxi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozajxo en la vivo! Kiel Vi nomas proceson?"
"Sxerco", respondis la doktoro.
"Cxu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.
"Neniam", respondis la doktoro.
"Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble lernos alie pensi".
Craggs, kiu sxajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte aux tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Gxi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj gxin dividadis kun li.
"La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj", diris Craggs.
"La procesoj?" demandis la doktoro.
"Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankaux cxio alia. Cxio en la mondo hodiaux ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio cxi estas la malfortajxo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion cxi nei), gxi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli strecxa batalo, sinjoro. Tio cxi estas gxia celo. Sed nun gxi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaux ili kutimos sin malfermadi tute mallauxte. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro".
Sinjoro Craggs sxajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksterajxo multe plifortigis, cxar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizajxo kaj blankajxo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Cxiuj tri regnoj de l' naturo havis propre reprezentanton en tiuj cxi tri viroj; cxar Snitchey estis simila je pigo aux korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizagxon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu cxi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaux la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon.
Kiam en la pordo de l' gxardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojagxo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakajxon, per rapidaj pasxoj kaj kun vizagxo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aux kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aux kiel la grizaj profetoj sur la dezertajxo, kaj cxiuj tri lin salutis.
"Ankoraux multajn felicxajn tagojn Alf", diris la doktoro.
"Tiu cxi felicxa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield", diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.
"Gxi multajn fojojn revenadu!" ripetis Craggs per profunda saluto.
"Kia pafaro!" ekkriis Alfred kaj haltis, "kaj unu -- du -- tri -- sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l' vivo. Mi gxojas, ke Vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaux matene: mi prenus gxin por malbona antauxsigno. Sed Grace estis la unua -- mia kara, bona Grace -- tial mi eltenos kontraux Vi cxiuj!"
"Permesu, sinjoro, mi estis la unua", diris Clemency Newcome. "Vi scias, sxi promenadis tie cxi en la gxardeno de la komenco de l' mateno. Mi estis interne en la domo."
"Estas vere! Clemency estis la unua", diris Alfred. "Tiel mi kontrauxmetos al Vi Clemency'on."
"Ha, ha, ha! -- por ni kaj Craggs", diris Snitchey. "Kia kontrauxmeto!"
"Sxi eble ne estas tiel malbona, kiel gxi elrigardas", diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaux al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis cxirkauxen. "Kie estas la -- mia Dio!"
Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan'on Snitchey kaj Thomas'on Craggs en pli proksiman kuntusxigxon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li jxetis sin tien, kie staris la ambaux fratinoj, kaj -- sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antauxe Marion'on kaj poste Grace'on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras gxin al si tro facila.