Part 7
"Kaj Vi gxin ankaux scias?" diris la kliento.
"Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankaux havas kauxzon kredi, ke sxia fratino sciigxos pri la vero morgaux vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, cxar en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn maloportunajxojn en la okazo, se oni Vin rekonus -- kvankam Vi tre sxangxigxis -- mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante Vin -- estas pli bone ke ni tie cxi mangxu kaj iru en la urbon vespere. Oni mangxas tie cxi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte mangxadis tie cxi kotleton kaj trovadis gxin cxiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj."
"La cxielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian kondolencon," respondis Michael Warden kaj tusxis per la mano la frunton; "sed estas al mi kvazaux mi songxus. Mi estas kvazaux en stato senkonscia. Sinjoro Craggs -- jes -- mi forte bedauxras, ke ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis cxe tiuj cxi vortoj sur Clemency'n kaj sxajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu sxin konsoladis.
"Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi bedauxrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraux inter ni. Gxi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraux nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraux vivas. Mi cxiam ankoraux diras: Snitchey por si kaj Craggs -- mortinta, sinjoro -- mortinta," diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la posxo.
Michael Warden, kiu cxiam ankoraux observadis Clemency'n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu cxesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.
"Ha, la malfelicxa virino!" diris Snitchey, balancante la kapon. "Jes, sxi cxiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfelicxa Marion! Nur kuragxon, kara virino -- Vi nun ja estas edzinigita, Clemency."
Clemency nur gxemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon gxis morgaux", bonkore diris la advokato.
"La morgaux ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency plorante.
"Tion cxi certe ne, alie gxi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon gxi povas alporti. Paciencon gxis morgaux."
Clemency skuis la donitan al sxi manon kaj promesis trankviligxi; kaj Britain, kiu vidante sian malgxojigitan edzinon (estis kvazaux la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuragxon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaux estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la mugxado de la patoj, la skuigxado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmangxo ne trapenetris ecx unu vorteto.
La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la auxtune kolorita cxirkauxajxo montris sin pli bela, ol el la paca gxardeno de la doktoro. La negxo de multaj vintraj noktoj estis tie cxi fluidigxintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie cxi estis kraketintaj de la tago, kiam sxi forkuris. La lauxbo denove estis verda, la arboj jxetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la terajxo estis tiel gaje trankvila, kiel cxiam; sed kie estis sxi?
Ne tie cxi. Ne tie. Sxi estus nun tie cxi tiel stranga vidajxo kiel en la komenco la domo sen sxi. Sed sur sxia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro sxi neniam malaperis, en kies fidela memoro sxi ankoraux vivis, nesxangxita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo -- kaj tio cxi estis nun amo de patrino, cxar kara malgranda filino ludis apud sxi -- sxi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj sxia nomo nun sidis.
La spirito de la malaperinta frauxlino estis videbla el tiuj cxi okuloj de Grace, sxia fratino, kiam sxi kun sia edzo sidis en la gxardeno en sia tago de edzigxo kaj en la tago de naskigxo de Marion kaj de li.
Li ne farigxis glora homo, ankaux ne ricxa; li ne forgesis la cxirkauxanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetajxoj de la doktoro. Sed en siaj kasxitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia cxiutaga rimarkado de la multa belajxo kaj bonajxo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malricxeco, li kun cxiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn mallauxta kaj modesta gxi estis, montris al li, kiel ofte ankoraux la homoj akceptas cxe si angxelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, ecx tiaj, kiuj sxajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en cxifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montrigxas al ni en nova lumo kaj farigxas helpemaj angxeloj kun radia krono cxirkaux la kapo.
Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu cxi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis felicxa kun sia edzino Grace.
Kaj Marion? Cxu li sxin forgesis?
"La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris -- ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen sxajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laux sxangxoj kaj okazigxoj en ni, ne laux jaroj."
"Sed ankaux jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis," respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaux la hodiauxan tagon, ni sidis tie cxi en sxia tago de naskigxo kaj parolis pri sxia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam gxi fine estos!"
Sxia edzo rigardis sxin atente, kiel la larmoj kolektigxis en sxiaj okuloj, kaj pli proksime altirante sxin al si, li diris:
"Sed Marion diris al vi en sxia letero de adiaux, kiun sxi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaux ol gxi povas farigxi. Cxu ne vere?"
Sxi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis gxin kaj diris: "Jes!"
"Ke sxi en la dauxro de tiuj cxi jaroj, kiel ajn felicxa sxi estus, sopiros la tempon, kiam sxi povos reveni kaj cxion klarigi; kaj ke sxi vin petas en espero kaj konfido fari tion cxi saman. Tio cxi estas en la letero, ne vere, mia kara?"
"Jes, Alfred!"
"Kaj en cxiu letero, kiun sxi skribis de tiu tempo?"
"Ekster la lasta -- antaux kelkaj monatoj -- en kiu sxi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciigxis kaj kion mi hodiaux vespere devas auxdi."
Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la mallevigxo de la suno!
"Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian sxultron; "estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaux vespere, kara edzo, kiam tiu mallevigxo de la suno alproksimigxas, kaj nia vivo kun la foriranta tago sxajnas farigxi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni gxin sekrete."
"Kio estas, amata?"
"Kiam Marion foriris de ni, sxi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis sxin al mi, sxi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; sxi jejxuris min en la nomo de mia amo al sxi kaj al vi, ke mi ne forpusxu la amon, kiun, kiel sxi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraux fresxa vundo estos sanigita, sed ke mi gxin vigligu kaj redonu."
"Kaj ke vi min denove faru felicxa kaj kontenta homo, Grace. Cxu sxi tion cxi ne skribis?"
"Sxi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis sxin en siajn brakojn.
"Auxskultu min, mia amata!" li diris -- "Ne tiel!" -- kaj kun tiuj cxi vortoj li kviete metis sxian kapon sur sian bruston. "Mi scias, kial mi pri tiu cxi loko en la letero neniam auxdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio cxi montrigxis en vorto aux rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin farigxi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!"
Sxi ploris, sed ne el malgxojo, kiam li premis sxin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud sxiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al gxi: "rigardu, kiel rugxa kaj ora estas la suno!"
"Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno mallevigxas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaux ol gxi malaperas."
"Vi sciigxos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li respondis.
"La tutan veron," sxi varmege petis. "Sen pluaj kasxoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?"
"Tute vere," diris la edzo.
"Antaux ol la suno sin kasxos en la tago de naskigxo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, gxi baldaux sin kasxos".
Li metis la brakojn cxirkaux sxi, rigardis al sxi firme en la okulojn kaj diris:
"Ne mi devas alporti al vi tiun cxi sciigon, kara Grace. Gxi venos de aliaj lipoj."
"De aliaj lipoj!" sxi mallauxte ripetis.
"Jes. Mi konas vian kuragxan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto cxe vi suficxas. Vi diris, ke la tempo venis. Gxi venis. Diru al mi, ke vi estas suficxe forta, por elporti surprizon, skuigxon: kaj la sciigonto atendas antaux la pordo."
"Kia sciigonto?" sxi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?"
"Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. "Cxu vi pensas, ke vi min komprenas?"
"Mi tremas cxe la penso," si diris.
Malgraux lia trankvila rigardo, sur lia vizagxo estis videbla esprimo, kiu sxin ektimigis. Denove sxi kasxis sian vizagxon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraux minuton.
"Kuragxon, mia bona Grace! Se vi havas suficxe da forto, la sciigonto atendas antaux la pordo. La suno mallevigxas en tiu cxi tago de naskigxo de Marion. Kuragxon, kuragxon, Grace!"
Sxi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke sxi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, sxi estis mirinde simila je Marion en sxia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Sxi vokis gxin returne -- la infano havis la nomon de la perdita fratino -- kaj alpremis gxin al la koro. Sed kiam sxi denove forlasis la infanon, tiu cxi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.
Sxi ne sciis, kion sxi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.
Dio! kio gxi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu cxi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de sxia patro! Ho, Dio! Cxu tio cxi estis songxa fantomo, kio elsxiris sin el la brakoj de sxia patro kaj kun ekkrio en sovagxa malkvieto de amo falis en sxiajn brakojn?
"Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla felicxo de la revidigxo!"
Gxi ne estis songxo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel cxarma, tiel felicxa, tiel ne tusxita de malgxojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la mallevigxanta suno brilis sur sxia levita vizagxo, sxi elrigardis kiel angxelo, kiu benon portante vizitis la teron.
Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj sxi klinigxis super sxi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaux sxi kaj ecx unu sekundon ne povis deturni de sxi la okulojn. Fine sxi rompis la silenton, kaj sxia vocxo sonis klare, mallauxte kaj dolcxe en harmonio kun la solena silento de la vespero.
"Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace --"
"Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove auxdas vin paroli!"
Sxi ne povis auxskulti la amatan vocxon sen profunda, preskaux turmenta skuigxo.
"Kiam mi logxis ankoraux sub tiu cxi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraux tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, ecx ne unu momenton. Gxi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj cxio farigxis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie cxi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie cxi malaperis."
Sxia fratino povis nur rigardi al sxi en la vizagxon kaj forte sxin teni en la brakoj.
"Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li akiris alian koron, ankoraux antaux ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu cxi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke gxi kasxis sian amon kaj tenis gxin sekrete de la okuloj de cxiuj, ekster miaj okuloj -- ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! -- kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu cxi koro. Mi konis la batalon, kiun gxi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu cxi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi sxuldas al tiu cxi koro, mi havis gxian belan ekzemplon cxiutage antaux la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion cxi mi sciis, ke mi povos fari ankaux por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antauxe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio cxi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred cxe la adiauxdiro, ke cxiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj cxi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi cxiam pli kaj pli pensadis pri la rifuzigxoj, kiuj cxiutage estas renkontataj en la mondo kaj ecx ne estas rimarkataj, tiam ankaux mi sentis, ke mia tento farigxas al mi kun cxiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malgxojo aux doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita felicxo, Li donis al mi la forton por la decidigxo farigxi neniam la edzino de Alfred. Ke li farigxu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun cxi felicxan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!"
"Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace.
"Mi provis sxajnigi min indiferenta por li --" sxi alpremis la vizagxon de sia fratino al sia vango -- "sed tio cxi estis tro malfacila, kaj vi cxiam estis lia fervora protegantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min auxskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimigxadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaux ol tiu cxi cxiutaga kuneestado renovigxos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento sxparus al ni cxiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaux li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaux faris tiel felicxaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis sxin, ke sxi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al sxi la tutan veron, sed sxi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraux kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfelicxo farigxis por kelka tempo nia domano."
"Mi tion cxi en la lasta tempo iafoje timis!" ekkriis sxia fratino kaj farigxis morte pala. "Vi lin neniam amis kaj edzinigxis el oferemo!"
"Li tiam intencis," diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, "sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne gxoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu cxi ligo, aux ke mi lin antauxe amis, sed nun lin plu ne amas; aux ke mi penas kasxi indiferentecon, dum mi sxajnigas min indiferenta -- per unu vorto, mi gxin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Cxu vi min komprenas, amata fratino?"
Sxia fratino atente rigardis al sxi en la vizagxon. Sxajnis, ke sxi sin trovas en necerteco.
"Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaux lia kaj mia forkuro. Li fidele gxin konservis. Cxu vi min komprenas, mia amata?"
Grace konfuzite rigardis cxirkauxen. Sxajnis, ke sxi apenaux auxdas.
"Amata fratino!" diris Marion, "kolektu viajn pensojn por unu momento: auxskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aux kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de gxiaj sentoj. Se virinoj tion cxi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaux fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera cxielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraux fresxa kaj juna kaj ankoraux akceptemaj por felicxo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Cxu vi min nun komprenas?"
Cxiam ankoraux la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis.
"Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankoraux pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu sxi tiel longe estis disigita, "se vi ne estus felicxa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie cxi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la felicxon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun cxi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano cxiam ankoraux estas libera, mi cxiam ankoraux estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola logxas, sen konkurantoj, Grace!"
Sxi nun sxin komprenis. La strecxo de sxia vizagxo malgrandigxis; sxia tusxiteco sin elrompis per lauxta plorado; kaj kun larmoj sxi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis sxin kiel infanon.
Kiam ili denove iom trankviligxis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.
"Tio cxi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam sxi cxirkauxprenis siajn nevinojn; "cxar dum mi Vin cxiujn faris felicxaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?"
"Konvertitan fraton," diris la doktoro.
"Tio cxi," respondis onklino Martha, "estas almenaux io en tia malsagxa farso, kiel --"
"Mi petas vin," diris la doktoro penteme.
"Nu, mi gxin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive multe perdas en tio cxi. Mi ne scias, kio el mi farigxos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune."
"Vi devos logxigxi cxe mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne malpacados."
"Aux edzinigxi, onklino," konsilis Alfred.
"Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus ne malbone, se mi jxetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en cxiu rilato. Sed cxar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaux jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam sxi edzinigxos (kio ja ne longe povas dauxri), kaj gxis tiu tempo mi restos cxe mi mem. Kion vi diros al tio cxi, frato?"
"Mi havas grandan deziron diri, ke gxi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan," diris la doktoro.
"Vi povus prezenti dudek atestojn por tio cxi, Anthony," rimarkis lia fratino, "kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi."
"Gxi estas mondo plena je koroj," diris la doktoro kaj cxirkauxprenis ambaux filinojn per unu fojo -- cxar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: "kaj serioza mondo kun cxiuj gxiaj malsagxajxoj -- ecx kun unu, kiu estis suficxe granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam levigxas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki, cxar gxi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur gxia Kreinto scias, kio kusxas kasxita sub la eksterajxo de Lia plej modesta similajxo.
Mi ne farus al Vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la gxojon de tiu cxi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankaux ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de cxiuj homoj; ankaux ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsagxa kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankaux ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkasxis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al sxia brusto.
Ni ankaux ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la jxus pasinta jaro sciigxis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de sxia tago de naskigxo sxi al Grace cxion rakontos per propra busxo.
"Mi petas pardonon, Doktoro," diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la gxardenon, "cxu estas permesite malhelpi?"
Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute gxoje kisis al sxi la manon.
"Se sinjoro Craggs ankoraux vivus, mia estimata frauxlino Marion," diris sinjoro Snitchey, "li kun granda intereso vidus la hodiauxan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke gxi cxiun malgrandan faciligxon, kiun ni povas doni al gxi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla -- sed tio cxi estas malfortajxo. Kara edzino" -- sur tiu cxi voko la sinjorino aperis en la pordo -- "vi estas inter malnovaj konatoj."
Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.
"Nur por unu momento, sinjoro Snitchey," diris la sinjorino. "Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj --"
"Ne, kara edzino," respondis sxia edzo.
"Sinjoro Craggs nun --"
"Jes, mia kara, li nun ne vivas," diris sinjoro Snitchey.
"Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo," dauxrigis lia edzino. "Nur tion cxi mi vin petas. Se vi gxin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiauxan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis --"
"Sur la genuoj?" diris sinjoro Snitchey.
"Jes," respondis sinjorino Snitchey kun certeco, -- "kaj vi gxin scias -- ke vi vin gardu antaux tiu cxi homo -- observu liajn okulojn -- kaj nun diru al mi, cxu mi tiam ne estis prava, kaj cxu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?"
"Kara edzino," murmuretis al sxi la advokato en la orelon, "cxu vi ion rimarkis en miaj okuloj?"
"Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi."
"Cxar ni en tiu vespero okaze," li dauxrigis kaj forte sxin tenis per la maniko, "ambaux posedis sekretojn kaj ambaux sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu cxi afero, des pli bone; kaj prenu tion cxi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli sagxa okulo. Frauxlino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn."
Clemency, tenante la antauxtukon antaux la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo; tiu cxi lasta kun plenda vizagxo, esprimanta la antauxsenton, ke la kribrilo de muskato estas perdita, se sxi perdis la kuragxon.
"Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi propre?"