La Batalo de l' Vivo

Part 5

Chapter 5 3,830 words Public domain Markdown

Pri cxio tio cxi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la gxojo, kiam li venos. Cxiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizagxo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili cxiuj devis tie cxi esti.

Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado arangxita, kaj kun gastema malavareco estis ricxe zorgita pri cxiu societa bezono. Cxar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon [*] kaj gxian malluman konstantan verdajxon, la salono de dancado estis ornamita je tio cxi; kaj la rugxaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno.

[*] arbo.

Gxi estis labora tago por cxiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue cxie laboradis kaj estis la gaja animo de cxiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu cxi tago (kiel ankaux multajn fojojn en la dauxro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Sxi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur sxia vizagxo estis cxarma decida trankvileco, kiu faris gxin pli aminda, ol cxiam.

En la vespero, kiam sxi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis -- gxi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis -- tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaux malgxoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj felicxa, kusxis denove sur sxia frunto kaj faris sxin centoble pli cxarma.

"La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn cxi harojn, estos la krono fiancxina", diris Grace; "aux mi estas malbona profetino".

La fratino ridetis kaj firme sxin tenis en siaj brakoj.

"Ankoraux unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraux. Cxu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?"

Tio cxi propre sxin tute ne interesis. Sxi pensis pri la vizagxo de sia fratino, kaj sxia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur gxi.

"Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankaux via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun."

"Mi neniam sentis min tiel felicxa", respondis tiu cxi.

"Jes, sed ankoraux pli granda felicxo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same cxarma kaj intima, kiel tiu cxi", diris Grace, "baldaux sin trovos Alfred kun lia juna edzino."

Sxi denove ridetis. "Vi prezentas al vi felicxan domecon, Grace. Mi vidas tion cxi laux viaj okuloj. Mi gxin scias, gxi estos felicxa, mia kara. Kiel felicxa mi estas, ke mi gxin scias!"

"Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Cxu ni cxiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur suficxe malfrue -- cxirkaux horo antaux noktomezo -- tiel ni havas suficxe da tempo, por farigxi gajaj antaux lia veno. Li ne devas veni antaux ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu gxin lumi sur la ilikon, gxis gxi estos tute rugxa de flamo. Gxi estas mondo plena je sensencajxo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj cxio alia -- nur sensencajxo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera gxojo, "hodiaux vespere mi ekster cxiu alia sensencajxo preskaux pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj".

"Kaj cxion, kion unu el ili iam faris aux ankoraux povas fari, por vin malgxojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al sxi nun, kiam sxia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al sxi, ke vi volas pardoni al sxi, ke sxi cxiam havos parton en via amo kaj --" sxi eksilentis kaj kasxis sian vizagxon sur la brusto de la maljuna homo.

"Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, gxis ni estos suficxe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsagxa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago cxagrenus, anstataux tute ne, mi cxion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco -- pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Cxu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostigxi? Faru lume, varme kaj gaje, aux mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!"

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komencigxis, kaj cxarma tono de gxoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.

Cxiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al sxi felicxon; sagxaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke sxi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, cxar ili tro multe admiradis sxian belecon; filinoj sxin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; cxiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.

Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro.

La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaux gxi denove vivigxis, kiam sxi diris, ke tion cxi certe scias sinjoro Craggs. Al sxi ili tion cxi neniam diras.

"La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs.

"Mi volus, ke gxi forbrulu gxis la fundamento," gxemis sinjorino Snitchey.

"Li estas -- li estas -- malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis cxirkauxen.

"Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion cxi kredigi!" diris sinjorino Snitchey.

"Ni scias, kio gxi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs.

Sed cxar ili tion cxi ne sciis, tio eble estis la kauxzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj cxiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.

"Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino.

"Sinjoro Craggs sentas sin felicxa, certe," diris sinjorino Snitchey.

"La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs.

"Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edzigxi," diris sinjorino Snitchey.

Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu sxi tion cxi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion cxi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion cxi vidos, kiam estos tro malfrue.

Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn cxi rimarkojn, cxiam ankoraux maltrankvile rigardadis cxirkauxen, gxis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis.

"Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via -- frauxlino Via fratino, frauxlino Marion estas --"

"Ho, sxi estas tute sana, sinjoro Craggs."

"Jes -- mi -- cxu sxi estas tie cxi?" demandis Craggs. "Tie cxi! Cxu Vi sxin tie ne vidas? Sxi nun komencas dancon", diris Grace.

Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la posxon.

Nun eksonis la muziko kaj la dancado komencigxis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaux gxi el granda gxojo mem volus danci. De tempo al tempo gxi ridadis, kvazaux gxi volus ankaux fari muzikon. Iafoje gxi briladis kaj rugxe flamadis, kvazaux gxi estus la okulo de la malnova cxambro, kaj iafoje tiu cxi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje gxi incitante ludadis kun la brancxoj de la iliko; kaj kiam gxia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, gxi elrigardadis, kvazaux ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje gxia humoro farigxadis tute sovagxa kaj petola kaj transiradis cxiujn limojn, kaj tiam gxi lauxte ridante sxutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovagxa gxojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno.

Preskaux jam finigxis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.

Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaux lia amiko estus fantomo.

"Cxu li foriris?" li demandis.

"Silente!" diris Snitchey. "Li estis cxe mi pli ol tri horojn. Li cxion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li -- Ahem!"

La danco finigxis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Sxi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide pasxadis tra la sin pusxanta amaso kaj malaperis el sxiaj okuloj.

"Vi vidas, cxio estas bone kaj gxuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?"

"Ecx ne unu vorton!"

"Kaj cxu li efektive estas for? kaj ekster dangxero?"

"Li tenas sian vorton. En sia sxelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li nagxas en tiu cxi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu cxi tempo komencigxas unu horon antaux noktomezo. Mi gxojas, ke gxi estas finita!" Sinjoro Snitchey visxis al si la sxviton de la vizagxo, kiu elrigardis tute rugxa kaj ekscitita.

"Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la --"

"Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antauxen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, gxi nun estas por mi tute egala. Gxi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaux iom koketis; tiel gxi sxajnas. Cxu Alfred estas tie cxi?"

"Ankoraux ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas cxiun minuton".

"Bone," -- sinjoro Snitchey denove visxis al si la frunton -- "gxi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraux estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun gxui la vesperon, sinjoro Craggs."

Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj lauxte sonis.

"Cxiuj parolis pri tio cxi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?"

"Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey.

"Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo", respondis lia edzino. "Tio cxi estas tute laux la naturo de la negoco, tio cxi estas vera."

"Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la negocon ligitan kun cxio, kio detruas la doman felicxon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke gxi estas la nekasxita malamiko de nia trankvileco. Tio cxi almenaux estas honesta kaj sincera."

"Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco."

"Ne," respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. "Ne, vi gxin certe ne diris. Vi farigxus ne inda je la negoco, se vi havus tiun cxi sincerecon."

"Kio tusxas mian foreston hodiaux vespere, mia kara", diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, "la malfelicxo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias . . ."

Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, cxar sxi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun cxi homon, fari al sxi la komplezon kaj rigardi lin.

"Kiun, kara edzino?" demandis sinjoro Snitchey.

"La kolegon de via vivo; mi kompreneble gxi ne estas al vi, sinjoro Snitchey," gxemis sinjorino Snitchey.

"Ne, mi petas vin, kara edzino," konsolis sxia edzo.

"Ne, ne," diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. "Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan 'mem' --"

Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.

"Se vi tiun cxi vesperon povas rigardi al tiu cxi homo en la okulojn," dauxrigis sinjorino Snitchey, "kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi farigxis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorcxo, de kiu mi vin vane avertadis, -- tiam mi povas nur diri: mi vin bedauxras!"

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel gxi estas nur ebla, sxi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Cxu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizagxo kusxis ruzo, intrigo kaj perfido? Cxu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu visxis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis cxirkauxen, montras, ke io peze kusxas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Cxu eble aliaj personoj ankaux, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? -- kio cetere estis ne tute prospera komparo, cxar li venis tra la pordo tre mallauxte. Kaj cxu li efektive en hela luma tago (estis preskaux noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraux cxia videblajxo kaj prudento kaj kontraux cxia sperto de la mondo?

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkasxe kontraux la fluo de tiu cxi kolero, sed ambaux kontentigis sin trankvile nagxi kune kun la fluo, gxis gxia forto malgrandigxos, kio efektive farigxis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun cxi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs sxian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankigxoj -- kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" aux: "mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," aux: "mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio cxi jam sxercante) -- favore konsentis kaj komencis la dancon.

Tiu cxi reciproka gxentileco estis cxe la ambaux familioj malnova moro; cxar ili cxiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis cxe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambaux edzoj: sed la ambaux virinoj mem faris kaj prenis tiujn cxi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio cxi en cxia okazo estas senduba, ke cxiu el la ambaux virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel sxia edzo la sian, kaj ke cxiu pensis, ke felicxa prosperado de la firmo sen sxiaj lauxdindaj penoj estus preskaux neebla.

Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la rugxa vizagxo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnajxo kun homa vizagxo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj.

Kaj ankaux la fajro ricevis fresxan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Gxi estis la genio de la cxambro kaj trovis sin cxie. Gxi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis cxirkaux iliaj oreloj, kvazaux petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapisxon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke gxia flamo rebrilis sur iliaj vizagxoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs.

Kaj nun la aero farigxis pli fresxa, kaj la muziko farigxis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj levigxis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antauxe sub la libera cxielo; kaj bruo iris tra la cxambro, kvazaux nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizagxo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis cxirkauxen; nur sxajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la cxambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentigxis kaj la dancado cxesis.

La varmego kaj lacigxo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.

"Cxu vi ion vidis, Britain? ion auxdis?"

"Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion auxdi," respondis la servanto.

"Tio cxi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?"

"Gxuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaux veni, sinjoro."

"Tiel disheligu la fajron kaj jxetu sur gxin ankoraux unu pecon da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimigxados!"

Li vidis gxin -- jes! El sia kalesxo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova pregxejo. Li konis la cxambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn brancxojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj cxi arboj en la somero agrable bruas antaux la fenestro de Marion.

Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaux povis elporti sian felicxon. Kiel ofte li rememoradis tiun cxi tempon, pentradis gxin al si sub cxiaj cirkonstancoj, timadis, ke gxi ne venos, kaj gxin deziradis kaj sopiradis je gxi en malproksima, malproksima loko!

Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la cxapelon kaj kriadis al ili, kvazaux ili estus la lumo kaj povus lin auxdi kaj vidi, kiel li gxojege rapidas al ili sur la vojo.

Haltu! Li konis la doktoron kaj antauxsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li gxin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la gxardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne -- transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.

Li eliris el la kalesxo kaj diris al la veturigisto -- ecx tio cxi ne estis al li facile en lia ekscititeco -- ke tiu cxi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antauxen, provis, cxu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta gxardeno.

Sur la arboj kusxis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj brancxoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallauxte alsxteligxis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la cxielo. Sed la rugxa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaux liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj vocxoj agrable tusxadis liajn orelojn.

Penante ekauxdi sxian vocxon el la aliaj ceteraj vocxoj kaj jam duone konvinkite, ke li sxin auxdas, li jam preskaux atingis la pordon, kiam gxi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraux li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.

"Clemency," li diris, "cxu vi min jam pli ne konas?"

"Ne eniru," sxi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!"

"Kio estas?" li ekkriis.

"Mi ne scias. Mi -- mi timas pensi pri tio cxi. Foriru. Cxu Vi auxdas?"

Subita bruo levigxis en la domo. Sxi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel lauxta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis auxdita; kaj Grace -- kun teruro en la vizagxo kaj en la gestoj -- elkuris el la domo.

"Grace!" Li retenis sxin per la brako. "Kio estas? Cxu sxi mortis?"

Sxi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizagxon, kaj senkonscie falis sur la teron antaux li.

Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.

"Kio estas?" ekgxemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizagxo al vizagxo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Cxu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio farigxis?"

Oni auxdis murmuron: "sxi forkuris!"

"Forkuris!" li ripetis.

"Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita vocxo kaj kovris al si la vizagxon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun cxi nokton! Sxi diras, ke sxi libere kaj senriprocxe elektis -- petas, ke ni pardonu al sxi -- kaj forkuris."

"Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite.

Li suprensaltis, kiel volante sxin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis cxirkauxen, sxanceligxis kelkajn pasxojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el sxiaj malvarmaj manoj.

Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris sercxi sur diversaj vojoj, aliaj alportis cxevalojn aux torcxojn, aliaj lauxte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas ecx la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun auxskultis kaj sin ne movis.

La negxo falis cxiam pli dense. Li suprenrigardis al la cxielo kaj diris al si, ke tiu cxi negxa cindro, kiu estas sxutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis cxirkauxen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaux enpresita, tuj estos ree kovrita kaj ecx tiu cxi rememoro pri sxi ne dauxros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.

PARTO TRIA.

De tiu nokto de la reveno la mondo farigxis ses jarojn pli maljuna. Estis varma auxtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al gxi luman saluton, kiu sin baldaux disvastigis super la tutan landon, kvazaux oni ekbruligis fajron de gxojo, kiu estas respondata de mil altajxoj.

Kiel bele kaj cxarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antauxe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavajxo, verdajxo, brunajxo kaj rugxajxo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaux gxi antaux minuto estis ankoraux blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj gxi rigardis supren al la brilanta cxielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la pregxejo, la rivereto, la muelejo, cxio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, fresxaj odoroj eliris el la fresxigita tero; la bluaj strioj supre farigxis pli grandaj kaj pli largxaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraux kun sia forflugo, kaj cxielarko, enhavanta en si cxiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la cxielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.