Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj
Part 5
Vi pravas.
KROLL
Kaj li prenas vin al si, -- tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas cxe li. Vi scias, ke li postlasos al vi ecx ne sxilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas cxe li. Indulgas lin. Vartas lin ecx al la fino.
REBEKKA
(cxe la pordo, rigardas lin moke) Kaj cxar mi cxion tion faris, -- tion vi klarigas per kredo, ke estis io malcxasta, -- io krima en mia ekesto!
KROLL
Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.
REBEKKA
(impete) Sed ne trovigxas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Cxar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskigxis.
KROLL
Pardonu, -- frauxlino. Li alvenis la jaron antauxe. Tion mi esploris.
REBEKKA
Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!
KROLL
Vi diris antauxhieraux, ke vi havas dudek naux jarojn. Estas en la trideka.
REBEKKA
Cxu? Cxu mi diris?
KROLL
Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli --
REBEKKA
Haltu! Ne helpas kalkuli. Cxar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli agxa ol mi sxajnigas.
KROLL
(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?
REBEKKA
Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, sxajnis al mi, -- senedza kia mi estis, -- ke mi farigxis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro.
KROLL
Vi? Liberigita virino. Cxu vi havas antauxjugxojn rilate al geedzigxa agxo?
REBEKKA
Jes, estis ege stulte, -- kaj ankaux ridinde. Sed cxiam alpendigxas io aux alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.
KROLL
Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti gxusta. Cxar doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antaux ol li dungigxis.
REBEKKA
(ekkrias) Ne estas vero!
KROLL
Cxu ne vero?
REBEKKA
Ne. Cxar tion patrino neniam menciis.
KROLL
Cxu sxi ne faris?
REBEKKA
Ne, neniam. Kaj ankaux ne doktoro West. Neniam per sola vorto.
KROLL
Cxu ne estus, cxar ili ambaux havis kauxzojn por transsalti jaron? Kiel _vi_ faris, frauxlino West. Estas eble karakterizajxo en la parencaro.
REBEKKA
(pasxadas cxirkauxe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio cxi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo --!
KROLL
(ekstaras) Sed kara, -- kial je Dio vi ekscitigxas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu --!
REBEKKA
Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.
KROLL
Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, -- tiel forte reagas.
REBEKKA
(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskigxinto.
KROLL
Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon -- gxis plue. Sed vi do konservis iun -- antauxjugxon ankaux je tiu punkto.
REBEKKA
Jes, eble mi do faris.
KROLL
Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciigxis pri esploro en diversaj regionoj, -- esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio cxe ni gxis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed cxio tio restas nur scio en vi, frauxlino West. Nur scio. Gxi ne eniris vian sangon.
REBEKKA
(dubeme) Eble vi pravas.
KROLL
Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezajxo, -- tiel jxeti sin gxuste en la pereon, kiam _li_ volas malkasxe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, -- li kun tiu timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, -- persekutata de la rondo al kiu li gxis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por kontrauxstari tion.
REBEKKA
Li _devas_ kontrauxstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.
KROLL
Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, -- aux estas almenaux klarigebla kiel nura pasinta, ecx se bedauxrinda, eraro. Sed -- unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.
REBEKKA
Kaj kiu estas gxi?
KROLL
Vi devas konvinki lin legxigi la rilaton, frauxlino West.
REBEKKA
La rilaton al mi?
KROLL
Jes. Vi devas konvinki lin tiel.
REBEKKA
Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas -- esti legxigxinta, kiel vi diras?
KROLL
Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi cxiujn tielnomatajn antauxjugxojn, estas en -- hm --
REBEKKA
-- en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?
KROLL
Jes, -- sincere dirite, -- tion mi opinias.
REBEKKA
(pasxadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus dirinta, -- ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.
KROLL
Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.
REBEKKA
Cxu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. -- Ah, -- jen li venas.
KROLL
Jam nun! Mi do foriros.
REBEKKA
(al li) Ne, -- restu. Cxar nun vi ion auxdos.
KROLL
Ne nun. Sxajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.
REBEKKA
Mi petas, -- restu. Faru. Aux vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io.
KROLL
(rigardas sxin surprize kaj demetas la cxapelon) Nu do, frauxlino West. Tiel do estu.
(Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.)
ROSMER
(vidas la _rektoron_, haltas cxe la pordo) Cxu! -- _Vi_ cxi tie!
REBEKKA
Li preferus ne renkonti vin, kara.
KROLL
(auxtomate) Kara!
REBEKKA
Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi -- ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio.
KROLL
Cxu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi auxdu?
REBEKKA
Kaj _tion_ -- kaj ion pli.
ROSMER
(proksimas) Kion celas la vizito hodiaux?
KROLL
Mi volis ankorauxfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.
ROSMER
(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_?
KROLL
Mi ne skribis tion.
ROSMER
Cxu vi faris elpasxon por reteni tion?
KROLL
Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere gxi ne estis en mia povo.
REBEKKA
(sxiras la gazeton en pecojn, kuncxifas ilin kaj jxetas ilin malantaux la fornon.) Jen. Nun gxi estas el la vido. Kaj ke gxi ankaux estu el la animo. Cxar ne venos pli el tiajxo, Rosmer.
KROLL
Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi.
REBEKKA
Venu, kaj ni eksidu karaj. Cxiuj tri. Kaj mi diros cxion.
ROSMER
(eksidas auxtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo --. Kio estas?
REBEKKA
La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaux vi, rektoro.
(_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.)
ROSMER
Decido, vi diras? Kiu decido?
REBEKKA
Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu vian gxojan senkulpecon, kara amiko.
ROSMER
Sed kion tio signifas!
REBEKKA
Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezonigxas.
ROSMER
Nu!
REBEKKA
Kiam mi venis cxi tien el Finnmark -- kune kun doktoro West, -- sxajnis al mi, ke kvazaux malfermigxis por mi nova, granda, vasta mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el cxio. Cxiujn scietojn miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaux auxdeble) Kaj jen --
KROLL
Kaj jen?
ROSMER
Sed, Rebekka, -- tion cxi mi ja scias.
REBEKKA
(fortigas sin) Jes, ja, -- vi pravas. Vi scias _suficxe_ pri tio.
KROLL
(rigardas sxin fikse) Eble mi foriru.
REBEKKA
Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, -- ke mi volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni en la novaj ideoj. -- Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi ankoraux estis knabo. Sxajnis al mi, ke mi povus denove revivigi tion.
ROSMER
Cxu vi venis cxi tien kun kasxa intenco --?
REBEKKA
Mi deziris, ke ni du iru kune antauxen en libereco. Cxiam antauxen. Cxiam plu antauxen. -- Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro inter vi kaj la tuta, plena liberigxo.
ROSMER
Kiun muron vi aludas?
REBEKKA
Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara sunbrilo. Kaj vi malfortigxadis kaj defaladis cxi tie en la sombro de tia geedzeco.
ROSMER
Neniam antauxe vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere.
REBEKKA
Ne, mi ne kuragxis, cxar tiaokaze mi estus vin timiginta.
KROLL
(kapsignas al Rosmer) Cxu vi auxdas _tion_?
REBEKKA
(dauxrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. Kaj jen mi agis.
ROSMER
Al kiuj agoj vi aludas?
KROLL
Cxu per tio vi volas diri, ke --!
REBEKKA
Nu, Rosmer, --. (ekstaras) Restu sidanta ankaux vi, rektoro Kroll. Sed nun mi malkasxigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_ mi_, kiu logis --, kiu kauxzis, ke Beate logigxis sur la vojojn de deliro --
ROSMER
(eksaltas) Rebekka!
KROLL
(ekstaras de la sofo) -- sur la vojojn de deliro!
REBEKKA
Sur la vojojn, -- kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaux scias.
ROSMER
(kvazaux paralizita) Sed mi ne komprenas --. Kion sxi estas diranta? Mi komprenas ecx ne vorton --!
KROLL
Ho jes. Mi komencas kompreni.
ROSMER
Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al sxi? Estas ja nenio. Tute nenio!
REBEKKA
Sxi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antauxjugxoj.
ROSMER
Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.
REBEKKA
Mi sciis, ke vi baldaux farus.
KROLL
(kapklinas al _Rosmer_) Aha!
ROSMER
Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaux la reston.
REBEKKA
Iom poste -- mi petegis al sxi permeson foriri de Rosmersholm.
ROSMER
Kial vi volis foriri -- tiam?
REBEKKA
Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al sxi, ke estus la pli bona por ni cxiuj -- se mi malaperus entempe. Mi komprenigis al sxi, ke se mi restus pli longe, -- povus, -- povus okazi, -- kio ajn.
ROSMER
Tio do estas, kion vi diris kaj faris.
REBEKKA
Jes, Rosmer.
ROSMER
Estas _tio_, kion vi nomis agi.
REBEKKA
(kun rompita vocxo) Mi nomis gxin tiel, jes.
ROSMER
(iom poste) Cxu vi nun konfesis cxion, Rebekka?
REBEKKA
Jes.
KROLL
Ne cxion.
REBEKKA
(rigardas lin timigite) Kio plia estus?
KROLL
Cxu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, -- ne nur ke estis pli bone, -- sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus aliloken -- plej eble frue? -- Nu?
REBEKKA
(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaux diris tion.
ROSMER
(falas en la apogsegxon apud la fenestro) Kaj tiu araneajxo el mensogo kaj trompo sxi, -- la malfelicxa malsanulino, kredadis! Kredis plene kaj fide! Tiel nesxanceleble! (rigardas al _Rebekka_) Kaj neniam sxi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, -- mi vidas en vi, -- tion _vi_ malkonsilis al sxi!
REBEKKA
Sxi estis ja enkapiginta, ke sxi, -- kia edzino seninfana, ne rajtis esti cxi tie. Kaj sxi imagis, ke estas sxia devo al vi cedi la lokon.
ROSMER
Kaj vi, -- vi faris nenion por tiri sxin el tiu imagajxo?
REBEKKA
Ne.
KROLL
Vi plifortigis gxin, cxu? Respondu! Cxu vi ne faris?
REBEKKA
Sxi eble komprenis min tiel, mi pensas.
ROSMER
Nu ja, -- kaj por via volo sxi klinis sin en cxiuj aferoj. Kaj sxi cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis -- kiel povis vi dauxrigi tiun teruran ludon!
REBEKKA
Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.
KROLL
(severe kaj auxtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton!
REBEKKA
(impete) Sed cxu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Cxe cxiu pasxo, kiun mi kuragxis fari antauxen, estis kvazaux io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Ecx ne pasxon pluen! -- Kaj tamen mi ne _povis_ cxesi. Mi _devis_ provi iometon ankoraux. Nur iometon. Kaj iomete pli -- kaj cxiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. -- Estas tiel, ke tiajxo okazas. (mallonga pauxzo)
ROSMER
(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio cxi?
REBEKKA
Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.
KROLL
Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?
REBEKKA
(malvarme, repusxante) Pardonu, sinjoro rektoro, -- tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Gxin mi prizorgos mem.
KROLL
(al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, -- tiuj, kiuj forpasis, -- nun ili estus vidantaj!
ROSMER
Vi iros al la urbo, cxu?
KROLL
(prenas sian cxapelon) Jes. Plej eble frue.
ROSMER
(ankaux li prenas sian cxapelon) Mi do akompanos vin.
KROLL
Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.
ROSMER
Venu do, Kroll! Venu do!
(Ambaux eliras tra la antauxcxambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.)
REBEKKA
(parolas duonlauxte al si mem) Ne trans la ponton, ecx ne hodiaux. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilsxnuron)
(Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Kio estas, frauxlino?
REBEKKA
Sinjorino Helseth, bonvolu sercxi mian valizon de la subtegmento.
SINJORINO HELSETH
La valizon?
REBEKKA
Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.
SINJORINO HELSETH
Nu ja. Sed Dio gardu min, -- cxu la frauxlino volas vojagxi?
REBEKKA
Jes, -- nun mi volas vojagxi, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Kaj tiel subite kaj tuje!
REBEKKA
Tuj kiam mi pakis.
SINJORINO HELSETH
Nun mi neniam auxdis tiajxon! Sed la frauxlino certe revenos, mi scias?
REBEKKA
Mi neniam plu revenos.
SINJORINO HELSETH
Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos cxi tie en Rosmersholm, kiam frauxlino West ne plu cxeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro.
REBEKKA
Jes, sed hodiaux mi timigxis, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Timigxis! Jecxjo, pro kio?
REBEKKA
Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj cxevaloj.
SINJORINO HELSETH
De blankaj cxevaloj! Meze en taglumo!
REBEKKA
Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, -- la blankaj cxevaloj en Rosmersholm. (sxangxas temon) Nu, -- do pri la valizo, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Jes ja. La valizo.
(Ambaux eliras dekstre.)
KVARA AKTO
(La sidcxambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun sxirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la tablo pakante kelkajn ajxetojn en valizon. Sxiaj mantelo, cxapelo kaj la blanka krocxajxo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
(parolas mallauxte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun cxiuj ajxoj estas portitaj elen, frauxlino. Ili staras en la kuireja koridoro.
REBEKKA
Bone. La veturigisto estas mendita, cxu?
SINJORINO HELSETH
Jes. Li demandas, kiam li estu cxi tie kun la cxaro.
REBEKKA
Mi opinias, ke cxirkaux la dekunua horo. La vaporsxipo foriros je noktomezo.
SINJORINO HELSETH
(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen gxis tiam?
REBEKKA
Mi tamen forvojagxos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion.
SINJORINO HELSETH
Jes, povas esti bone skribi. Sed bedauxrinda frauxlino, -- mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankorauxfoje.
REBEKKA
Eble tio. Aux eble tamen ne.
SINJORINO HELSETH
Ne, -- imagu ke mi travivu tion cxi, -- tion mi neniam imagis!
REBEKKA
Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio cxi.
REBEKKA
Pli fidinda?
SINJORINO HELSETH
Jes tion mi efektive diras.
REBEKKA
Sed, kara, kion vi per tio aludas?
SINJORINO HELSETH
Mi pensas, kiel vere kaj gxuste estas, frauxlino. Li ne liberigus sin el tio en _tia_ maniero, ne.
REBEKKA
(rigardas sxin) Auxskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, -- kial, pensas vi, ke mi forvojagxos?
SINJORINO HELSETH
Je Dio, certe estas necese, frauxlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas gxentile farita de la pastoro. Mortensgard havis ja ekskuzon, li. Cxar sxi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne povis geedzigxi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li -- hm!
REBEKKA
(kun rideto) Cxu vi imagus tiajxon inter mi kaj pastoro Rosmer?
SINJORINO HELSETH
Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, -- ne antaux hodiaux.
REBEKKA
Sed hodiaux do --?
SINJORINO HELSETH
Nu, -- post cxiuj infamajxoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi --
REBEKKA
Aha!
SINJORINO HELSETH
Cxar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgard, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.
REBEKKA
Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?
SINJORINO HELSETH
Ho tamen, frauxlino, -- pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontrauxstari, mi pensas. -- Ni estas ja cxiuj homoj, -- frauxlino West.
REBEKKA
Vera vorto, sinjorino Helseth. Cxiuj estas ni homoj. -- Por kio vi auxskultas?
SINJORINO HELSETH
(mallauxte) Ho, Jecxjo, -- jen mi pensas ke li venas gxuste precize.
REBEKKA
(skuigxas) Do tamen --! (decide) Nu jes. Do tiel estu.
(_Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.)
ROSMER
(vidas la vojagxvestajxojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas) Kion tio cxi signifas?
REBEKKA
Mi forvojagxos.
ROSMER
Tuj?
REBEKKA
Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua.
SINJORINO HELSETH
Bone, frauxlino. (sxi eliras dekstre)
ROSMER
(post mallonga pauxzo) Kien vi forvojagxos, Rebekka?
REBEKKA
Norden per la vaporsxipo.
ROSMER
Norden? Kion vi faros tie norde?
REBEKKA
Mi ja venis de tie.
ROSMER
Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.
REBEKKA
Ecx ne cxi tie.
ROSMER
Kion vi pensas entrepreni?
REBEKKA
Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.
ROSMER
Fari finon?
REBEKKA
Rosmersholm rompis min.
ROSMER
(atentigxas) Vi diras --?
REBEKKA
Rompis min en pecojn. -- Mi havis fortan, kuragxan volon, kiam mi venis cxi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan legxon. -- De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuragxos fari.
ROSMER
Kial ne? Kia legxo estas tiu, pri kiu vi diras, ke --?
REBEKKA
Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. -- Kio do okazis inter vi kaj la rektoro?
ROSMER
Ni repacigxis.
REBEKKA
Nu do. Rezultis do en tio.
ROSMER
Li kolektis nian tutan rondon amikaran cxe si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, -- tute ne konvenas al mi. -- Kaj estas ja en si mem senespera. -- Mi lasas tion kusxi.
REBEKKA
Nu jes, -- eble estas pli bone tiel.
ROSMER
Cxu vi nun _tion_ diras? Cxu vi _nun_ havas _tiun_ opinion?
REBEKKA
Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.
ROSMER
Vi mensogas, Rebekka.
REBEKKA
Mensogas --!
ROSMER
Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko.
REBEKKA
Mi kredis, ke ni du kune kapablus.
ROSMER
Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis.
REBEKKA
Auxskultu nun, Rosmer --
ROSMER
(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de cxio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj.
REBEKKA
Auxskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. (eksidas sur segxon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri cxio, -- kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi auxdu tuj.
ROSMER
Cxu vi havas ankoraux pli por konfesi?
REBEKKA
La granda restas.
ROSMER
Kio granda?
REBEKKA
Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al cxio cetera.
ROSMER
(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio.
REBEKKA
Estas vero, ke mi eljxetis miajn retojn por gajni akceson cxi tie en Rosmersholm. Cxar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus cxi tie. Iel -- komprenu.
ROSMER
Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.
REBEKKA
Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn -- tiam. Cxar tiam mi ankoraux havis mian kuragxan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojigxi. -- Sed jen venis la komenco de _tio_, kiu rompis mian volon -- kaj timigis min tiel bedauxrinde por la tuta vivo.
ROSMER
Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.
REBEKKA
Tiam obsedis min, -- tiu sovagxa, nesubigebla avido --. Ho, Rosmer --!
ROSMER
Avido? Vi --! Al kio?
REBEKKA
Al vi.
ROSMER
(volas eksalti) Kio estas!
REBEKKA
(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi auxdu pli.
ROSMER
Kaj vi volas diri -- ke vi amis min -- tiel!
REBEKKA
Sxajnis al mi, ke devus nomigxi ami -- tiam. Sxajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovagxa, nesubigebla avido.
ROSMER
(pene) Rebekka, -- cxu vere estas vi mem, -- vi -- vi, pri kiu vi sidas rakontante!
REBEKKA
Jes, kion vi imagas, Rosmer!
ROSMER
El tio, -- sub la potenco de tio vi do -- vi do _agis_, kiel vi tion nomas.
REBEKKA
Estis super mi kiel ventego cxe la maro. Estis kiel unu el la ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Gxi prenas vin, -- kaj portas vin kun si, -- kien ajn longe. Neniu ideo pri kontrauxstaro.
ROSMER
Kaj gxi forblovis la bedauxrindan Beate en la akvofalon.
REBEKKA
Jes, cxar tiam estis kvazaux lukto sur la boatkilo inter Beate kaj mi.
ROSMER
Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi kune.
REBEKKA
Mi konis vin tiom, ke mi sciis, -- al vi neniu vojo estis pasebla, antaux ol vi estus liberigxinta kaj en rilatoj -- kaj en spirito.
ROSMER
Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi -- vi mem, -- via tuta konduto estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, -- kaj en spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras cxe la celo, kiun vi unue metis antaux vin. Kaj nun tamen --!
REBEKKA
Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.
ROSMER
-- kaj tamen, mi diras, -- kiam hieraux mi demandis vin, -- petis vin: farigxu mia edzino, -- tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam okazi.
REBEKKA
Mi ekkriis en malespero.
ROSMER
Kial? Cxar Rosmersholm sxtelis miajn fortojn. Cxi tie mia kuragxa volo tondigxis. Kaj kripligxis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam mi riskus kuragxi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.
ROSMER
Diru do kiel tio venis.
REBEKKA
Venis per la vivo kune kun vi.
ROSMER
Sed kiel? Kiel?
REBEKKA
Kiam mi sidis sola kun vi cxi tie, -- kaj vi farigxis vi mem --
ROSMER
Jes, jes?
REBEKKA
-- cxar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis --
ROSMER
Bedauxrinde, vi pravas.
REBEKKA
Sed kiam mi povis vivi kune kun vi cxi tie, -- en silento, -- en soleco, -- kiam vi senpere donis al mi cxiujn viajn pensojn, -- cxiun animstaton, tiel dolcxe kaj bele, kiel vi sentis gxin, -- _tiam_ la granda sxangxo okazis. Iom post iom, -- komprenu. Preskaux nerimarkeble, -- sed fine tiel superfortige. Gxuste al la fundo de mia animo.
ROSMER
Ho, kion do tio signifas, Rebekka!
REBEKKA
Cxio alia, -- tiu malbela, sensoebria avido, gxi forigxis tre foren, tre foren de mi. Cxiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. Mallevigxis anima ripozo super min, -- silento kvazaux de birdroko sub la meznokta suno norde cxe ni.
ROSMER
Diru pli. Cxion kion vi scias diri.
REBEKKA
Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burgxonis en mi. La granda, rezignanta amo, kiu kontentigxas de la kunvivo, tia kia gxi estis inter ni du.
ROSMER
Ho, se mi nur scietis eron de tio!
REBEKKA
Plej bone kiel estas. Hieraux, -- kiam vi demandis min, cxu mi volus farigxi via edzino, -- mi gxojkriis --
ROSMER
Jes, cxu ne, Rebekka! Tiel sxajnis al mi.
REBEKKA
Momenton, jes. En memforgeso. Cxar estis mia antauxa brava volo, kiu estis sin denove liberiganta. Sed nun gxi ne plu havas potencon, -- kun la tempo, ne.
ROSMER
Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?
REBEKKA
Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, -- aux almenaux _via_ vivkoncepto, -- kiu infektis mian volon.
ROSMER
Infektis?
REBEKKA
Kaj malsanigis gxin. Sklave ligis gxin sub legxoj, kiuj ne validis por mi. Vi, -- la vivo kune kun vi, -- nobeligis mian animon --
ROSMER
Ho, cxu tion mi kuragxus kredi!
REBEKKA
Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed -- (skuas la kapon) -- sed, -- sed --
ROSMER
Sed? Nu?
REBEKKA
-- sed gxi mortigas la felicxon.
ROSMER
Cxu jenon vi diras, Rebekka?
REBEKKA
Almenaux por mi.
ROSMER