Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj
Part 6
Jes, sed cxu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus vin --? Petegus vin --
REBEKKA
Ho, kara, -- neniam plu parolu pri tio! Neeblas --! Jes, cxar _sciu_, Rosmer, ke mi havas -- pasintecon malantaux mi.
ROSMER
Ion pli ol vi jam rakontis?
REBEKKA
Jes. Ion alian kaj pli gravan.
ROSMER
(kun rideto) Cxu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de tiajxo foje tangxis min.
REBEKKA
Cxu! Kaj tamen --? Tamen? --
ROSMER
Mi neniam fidis gxin. Mi nur ludis kun gxi, -- tiel en la imago, komprenu.
REBEKKA
Se vi postulas, mi tuj diros ankaux tion.
ROSMER
(deturnante) Ne, ne! Ecx ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio gxi estas, -- mi havas forgeson por gxi.
REBEKKA
Sed mi ne.
ROSMER
Ho, Rebekka --!
REBEKKA
Jes, kara, -- _tio_ estas ja la terurajxo, ke nun, kiam ofertigxas al mi la felicxon de la vivo per plenaj manoj, -- nun mi farigxis tia, ke mia propra pasinteco baras min.
ROSMER
Via pasinteco estas morta, Rebekka. Gxi ne plu tenas prenon sur vi, -- neniun konekson kun vi, -- tia kia vi _nun_ estas.
REBEKKA
Ho, kara, estas ja nuraj parolturnigxoj. Cxu pri la senkulpeco? De kie mi prenu _gxin_?
ROSMER
(peze) Jes, jes, -- la senkulpeco.
REBEKKA
La senkulpeco, jes. En gxi estas la felicxo kaj la gxojo. Estas ja _tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en cxiuj tiuj estontaj nobelaj homoj --
ROSMER
Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. -- La homoj ne lasas sin nobeligi de ekstere.
REBEKKA
(mallauxte) Ne tra la silenta amo, cxu?
ROSMER
(penseme) Jes, -- estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega en la tuta vivo, mi pensas. -- Se tiel estus. (tordas sin en maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Gxisfunde?
REBEKKA
Vi ne kredas min, Rosmer, cxu?
ROSMER
Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kasxadis kaj sekretigis tiom ege! -- Nun vi malkasxigas tion kroman. Cxu kusxas celo sube, -- diru malkasxe. Cxu vi eble volas tiel ion gajni. Mi deziras ja fari por vi, kion mi povas.
REBEKKA
(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo --! Rosmer, -- Rosmer --!
ROSMER
Jes, cxu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en plena kaj pura amo.
REBEKKA
Sed cxu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, -- pere de vi sole!
ROSMER
Ho, kara, -- mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je vi.
REBEKKA
(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon.
ROSMER
Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_ vivi. -- Kaj mi ja ankaux ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu valorus vivi.
REBEKKA
Ho, la vivo, -- gxi renovigxas. Ni tenu nin al tio, kara. -- Suficxe frue ni eliros.
ROSMER
(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_, Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!
REBEKKA
Ateston? Kiel mi donu al vi ateston --!
ROSMER
Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, -- tiun teruran malplenecon, -- tiun, -- tiun --
(Oni frapas forte sur la antauxcxambra pordo.)
REBEKKA
(eksaltas el la segxo) Ah, -- cxu vi auxdis!
(La pordo malfermigxas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas manumcxemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antauxan fojon. Li aspektas konfuze.)
ROSMER
Ho, cxu estas vi, sinjoro Brendel!
BRENDEL
Johannes, mia knabo, -- mi salutas vin -- adiaux!
ROSMER
Kien vi iros tiel malfrue?
BRENDEL
Malsupren la deklivon.
ROSMER
Kiel --?
BRENDEL
Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la granda nenio.
ROSMER
Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?
BRENDEL
Vi do observas la transformon? Jes, -- vi ja povas. Kiam mi lastfoje metis la piedon en tiun cxi salonon, -- mi staris antaux vi kiel bonhavulo kaj frapis mian brustposxon.
ROSMER
Nu! Mi ne tute komprenas --
BRENDEL
Sed tia, kia vi vidas min cxi tiun nokton, mi estas detronigita regxo sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.
ROSMER
Se estas io, per kio _mi_ povas helpi vin --
BRENDEL
Vi konservis vian infankoron, Johannes. Cxu vi povas doni al mi pruntajxon?
ROSMER
Jes, jes, bonvole.
BRENDEL
Cxu vi povas doni dispone idealon aux du?
ROSMER
Kion vi diras?
BRENDEL
Demetitan idealon aux du. Kaj vi faros bonan agon. Cxar nun mi senestas, mia kara knabo. Tute senhava.
REBEKKA
Cxu vi ne faris vian prelegon?
BRENDEL
Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Gxuste kiam mi pretigas min elversxi el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi bankrotis.
REBEKKA
Sed cxiuj viaj neskribitaj verkoj?
BRENDEL
Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur sxlosita monkesto. Kaj hieraux, -- kiam mi malfermas kaj volas sercxi la trezoron, -- jen estas nenio. La dento de la tempo mordis gxin al polvo. Estis _nichts_ kaj nenio en la tuta afero.
ROSMER
Sed cxu vi do certe tion scias?
BRENDEL
Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri tio.
ROSMER
Prezidento?
BRENDEL
Nu ja, -- la ekscelenco do. _Ganz nach Belieben_.
ROSMER
Jes, kiu?
BRENDEL
Peder Mortensgard kompreneble.
ROSMER
Cxu!
BRENDEL
(mistere) Tsx, tsx, tsx! Peder Mortensgard estas la estro kaj reganto de la estonteco. Neniam mi lokigxis antaux la vizagxo de iu pli granda. Peder Mortensgard havas en si la cxiopovan kapablon. Li povas fari cxion, kion li volas.
ROSMER
Ho, ne kredu tion.
BRENDEL
Jes, mia knabo! Cxar Peder Mortensgard neniam volas pli ol li povas! Peder Mortensgard kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj _tio_, -- vidu, -- _tio_ estas gxuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio estas la sumo de cxiu sagxo en la mondo. Jen suficxe!
ROSMER
(mallauxte) Nun mi komprenas, -- ke vi foriras pli malricxa ol kiam vi venis.
BRENDEL
_Bien_! Prenu nun _Beispiel_ de via antauxa instruisto. Forstreku cxion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta sablo. Kaj esploru, kaj provu, -- antaux ol vi konstruos sur tiu belega kreajxo, kiu cxi tie dolcxigas vian vivon.
REBEKKA
Cxu al mi vi aludas?
BRENDEL
Jes, mia alloga marvirino
REBEKKA
Kial ne estus konstruinde sur mi?
BRENDEL
(pasxon pli proksimen) Mi sciigxis, ke mia antauxa lernanto havas vivkoncepton por konduki al venko.
REBEKKA
Kaj sekve --?
BRENDEL
La venko estas certa. Sed, -- notu, -- je nepra kondicxo.
REBEKKA
Kiu?
BRENDEL
(prenas gardeme sxian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, gxoje iras en la kuirejon, kaj gxoje forhakas sian delikatan rozoblankan malgrandan fingron, -- _tie_, -- gxuste _tie_ cxe la meza artiko. _Item_ ke la menciita amanta virino -- same gxoje -- fortrancxas de si la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas sxin kaj turnas sin al _Rosmer_) Adiaux, mia venkanta Johannes.
ROSMER
Cxu vi foriros nun? En sombra nokto?
BRENDEL
La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.)
(Momenton estas silente en la cxambro.)
REBEKKA
(spiras peze) Ho, kiel nauxze kaj preme estas!
(Sxi iras al la fenestro, malfermas gxin kaj restas tie staranta.)
ROSMER
(eksidas en la apogsegxon apud la forno) Ne estas alia solvo, Rebekka. Mi vidas nun. Vi _devas_ forvojagxi.
REBEKKA
Jes, mi ne vidas elekton.
ROSMER
Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu cxe mi.
REBEKKA
(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer?
ROSMER
Unue mi _tion_ diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via estonteco.
REBEKKA
(ridetas) Hm. _Mia_ estonteco.
ROSMER
Mi antauxvidis cxiujn eblecojn. Antaux longe. Kio ajn kio okazos, por vi estas zorgita.
REBEKKA
Ankaux tio, vi kara.
ROSMER
Tion vi devus mem kompreni.
REBEKKA
Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiajxoj.
ROSMER
Nu ja, -- vi certe opiniis, ke neniam povus sxangxigxi inter ni du.
REBEKKA
Jes, mi pensis tiel.
ROSMER
Ankaux mi. Sed se okazus, ke mi forpasus --
REBEKKA
Ho, Rosmer, -- vi vivos pli longe ol mi.
ROSMER
Pri la bedauxrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.
REBEKKA
Kio estas! Vi do ne intencas --!
ROSMER
Cxu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko --. Kaj jen mi fugxis de la tuto, -- ecx antaux ol la batalo komencis!
REBEKKA
Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, -- kaj vi vidos la venkon. Vi nobeligos centojn, -- vi nobeligos milojn da animoj. Provu!
ROSMER
Ho Rebekka, -- mi, kiu nun ecx ne kredas je mia propra vivotasko.
REBEKKA
Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaux nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.
ROSMER
Jes, -- se mi povus kredi vin en tio cxi.
REBEKKA
(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, cxu vi ne scias ion, -- ion, kiu povus igi vin kredi?
ROSMER
(skuigxas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! Ecx ne vorto plu!
REBEKKA
Jes, gxuste tion ni devas pripensi. Cxu vi ion scias, kiu povus sufoki la dubon? Cxar mi ecx nenion scias.
ROSMER
Plej bone por vi, ke vi ne scias. -- Plej bone por ambaux.
REBEKKA
Ne, ne, ne, -- mi ne kontentigxas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi menciu gxin.
ROSMER
(kvazaux senpere pusxata kontraux sia volo) Ni do vidu. Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeligxis. Cxu tiel estas? Cxu vi gxuste kalkulis? Cxu ni faru provon pri la kalkulo? Cxu?
REBEKKA
Mi estas preta.
ROSMER
Kiam ajn?
REBEKKA
Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.
ROSMER
Ni do vidu, Rebekka, -- se vi, -- pro mi, -- jam en cxi tiu vespero. -- (interrompas) Ho, ne, ne, ne!
REBEKKA
Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.
ROSMER
Cxu vi kuragxas, -- cxu vole, -- gxoje, kiel diris Ulrik Brendel, -- pro mi, nun cxi tiun nokton, -- gxoje, -- iri la saman vojon, kiun Beate iris?
REBEKKA
(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaux senvocxe) Rosmer --!
ROSMER
Jes, kara, -- tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min liberigi, -- kiam vi estos forvojagxinta. Cxiun opan horon dum la tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaux vidas vin tute viva en mia imagajxo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur gxi. Vi klinas vin super la manrelon! Kapturnigxas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. Ne kuragxas, -- kion _sxi_ kuragxis.
REBEKKA
Sed se mi tamen havus la kuragxon? Kaj la gxojan volon? Kio do?
ROSMER
Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo pri la kapablo de la homa animo nobeligxi.
REBEKKA
(prenas malrapide sian sxalon, metas gxin sur sian kapon kaj diras sinrege) Vi rericevu vian fidon.
ROSMER
Cxu vi kuragxas kaj volas -- tion, Rebekka?
REBEKKA
Jugxu morgaux, -- aux poste, -- kiam ili fisxkaptas min.
ROSMER
(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio cxi --!
REBEKKA
Cxar mi ne volas resti kusxanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni devas prizorgi por retrovi min.
ROSMER
(eksaltas) Sed tio cxi, -- estas ja freneza. Forvojagxu, -- aux restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaux tiun cxi fojon.
REBEKKA
Parolturnigxoj, Rosmer. Neniu malkuragxo kaj fugxo denove! Kiel povas vi kredi min je mia nura vorto post tiu cxi tago?
ROSMER
Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!
REBEKKA
Ne okazos malvenko.
ROSMER
Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.
REBEKKA
Vi ne kredas?
ROSMER
Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de misgvidita vivkoncepto.
REBEKKA
Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm -- _nun._ Pro kio mi kulpis, -- mi devas pentofari.
ROSMER
(rigardas sxin fikse) Cxu _jen_ vi staras?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
(decide) Nu bone. Kaj _mi_ estas sub nia liberigita vivkoncepto, Rebekka. Ne estas jugxisto super ni. Tial ni devas jugxi mem.
REBEKKA
(misinterpretas lin) Ankaux tio. Ankaux tio. Mia foriro savos la plej bonan en vi.
ROSMER
Ho, en mi ne plu estas io savinda.
REBEKKA
Estas. Sed mi, -- mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendigxis kaj retenis la sxipon, sur kiu vi velus antauxen. Mi estas jxetenda maren. Aux cxu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? Pensadi kaj cerbumi pri felicxo, kiun mia pasinteco forjxetus por mi? Mi devas eligxi el la ludo, Rosmer.
ROSMER
Se vi iros, -- mi iros kune.
REBEKKA
(ridetas preskaux nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide) Jes, venu, vi, -- kaj estu atestanto --
ROSMER
Mi kuniras, diras mi.
REBEKKA
Al la ponteto, jes. Gxin vi ja neniam kuragxas suriri.
ROSMER
Vi tion rimarkis, cxu?
REBEKKA
(peze kaj rompite) Jes. -- Estas tio, kio igis mian amon senespera.
ROSMER
Rebekka, -- mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.
REBEKKA
(kaptas ambaux liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto) Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros -- gxoja.
ROSMER
Edzo kaj edzino devas kune iri.
REBEKKA
Nur al la ponteto, Rosmer.
ROSMER
Ankaux sur gxin. Tiel longe kiel vi iros, -- tiel longe mi akompanos vin. Cxar nun mi kuragxas.
REBEKKA
Cxu vi vere certe scias -- ke cxi tiu vojo estas la plej bona por vi?
ROSMER
Mi scias, ke gxi estas la sola.
REBEKKA
Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj blankaj cxevaloj en Rosmersholm.
ROSMER
Povus esti. De ili ni neniam liberigxos, -- ni, en cxi tiu bieno.
REBEKKA
Do restu, Rosmer!
ROSMER
La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.
REBEKKA
Jes, sed diru al mi unue. Cxu estas vi, kiu akompanas min? Aux mi kiu akompanas vin?
ROSMER
Tion ni neniam gxisfunde elpensos.
REBEKKA
Mi volus scii.
ROSMER
Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.
REBEKKA
Tion ankaux mi pensetas.
ROSMER
Cxar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru gxoje.
(Ili iras manon en mano tra la antauxcxambro, kaj vidigxas turni maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidcxambro restas momenton malplena. Jen _sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Frauxlino, -- nun la cxaro -- (cxirkauxrigardas) Ne interne? Eksteraj kune je tiu cxi tempo? Nu do, -- jen io --! Hm! (iras en la antauxcxambron, cxirkauxrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jecxjo do! La blanka _tie_ --! -- Je mia savo, cxu ne ambaux staras sur la ponteto! Dio pardonu la pekajn homojn! Cxu ili ne cxirkauxbrakas unu la alian! (ekkrias lauxte) Ho, -- elen -- ambaux! En la akvofalon. Helpo! Helpo! (tremas la genuoj; skuita sxi tenas la segxodorson, kaj preskaux ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo cxi tie. -- La karmemora sinjorino prenis ilin.