Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj

Part 4

Chapter 4 3,879 words Public domain Markdown

Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta. Vi estis vin tute liberiginta -- al cxiuj flankoj. Vi sentis vin gxoja kaj liberanima --

ROSMER

Ho jes, -- mi faris. -- Sed jen venas tiu peza premo.

REBEKKA

(malantaux li kun la manoj sur la segxodorso) Kiel rave estis, kiam ni sidis en la sidcxambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, -- en la vivo de la cxiutago, -- kiel vi esprimis vin. Vi volis iri kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la volojn por vi. Krei nobelajn homojn cxirkauxe, -- en pli kaj pli vastaj rondoj. Nobelojn.

ROSMER

Gxojajn nobelojn.

REBEKKA

Jes -- gxojajn.

ROSMER

Cxar estas la gxojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.

REBEKKA

Cxu vi ne kredas, -- ke ankaux la sufero? La granda sufero?

ROSMER

Jes, -- se oni povus trapasi gxin. Trans gxin. Supere trans gxin.

REBEKKA

_Tion_ vi devas.

ROSMER

(peze skuas la kapon) Trans tio cxi mi neniam venos -- tute. Cxiam restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras la vivon mirinde gxuinda por vivi.

REBEKKA

(super la segxodorso, pli mallauxte) Al kio vi aludas, Rosmer?

ROSMER

(rigardas supren al sxi) Al la trankvila, gxoja senkulpeco.

REBEKKA

(pasxon malantauxen) Jes. Senkulpeco. (mallonga pauxzo)

ROSMER

(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj antauxenrigardante) Kaj kiel sxi komprenis kombini. Kiel sisteme sxi cxion kunmetis. Unue sxi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo --. Kiel povis sxi ekpensi _tion_ tiam? Sed sxi ekhavis la ideon. Kaj gxi kreskis al certeco. Kaj jen, -- jes jen estis ja facile por sxi akcepti cxion imageblan. (strecxas sin en la segxo kaj pusxas la manojn tra la hararo) Ho, cxiuj tiuj frenezaj imagajxoj! Neniam povas mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos jxetante sin antauxen memorigante pri la mortinto.

REBEKKA

Kiel la blanka cxevalo en Rosmersholm.

ROSMER

Jes, tiel. Cxasante antauxen en la mallumo. En la silento.

REBEKKA

Kaj por tiu malbeata cerba sxpino vi volas malkapti la vivantan vivon, kiun vi estis preta cxirkauxbraki.

ROSMER

Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. Kiel mi do savigxus el tio cxi!

REBEKKA

(malantaux la segxo) Kreante novajn rilatojn.

ROSMER

(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn?

REBEKKA

Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi cxi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.

ROSMER

(ekstaras) Novaj rilatoj? (pasxas trans la plankon, haltas apud la pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Cxu ne ankaux vi faris al vi jenan demandon, Rebekka?

REBEKKA

(spiras peze) Lasu min -- scii -- kiu gxi estas.

ROSMER

Kia kredas vi ke _nia_ rilato farigxos post cxi tiu tago?

REBEKKA

Mi pensas, ke nia amikeco eltenos -- kio ajn kio venos.

ROSMER

Ne estas gxuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin unu al la alia, -- kio kunligas nin tiel intime, -- nia komuna kredo pri pura kunvivado inter viro kaj virino --

REBEKKA

Jes, jes, -- kio pri tio?

ROSMER

Mi pensas, ke tia rilato, -- nome kia la nia, -- cxu gxi ne konvenas al vivo en trankvila, felicxa paco --?

REBEKKA

Kaj sekve!

ROSMER

Sed nun malfermigxas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj animstatoj. Cxar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas min frapigxi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de -- de iu alia.

REBEKKA

Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!

ROSMER

Sed cxu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, kiel mi povas liberigxi de cxiuj mordantaj memoroj, -- de la tuta malgaja pasinteco?

REBEKKA

Nu!

ROSMER

Metante kontraux gxin novan, vivantan realecon.

REBEKKA

(palpante la segxodorson) Vivantan --? Kio estas -- tio?

ROSMER

(pli proksime) Rebekka, -- se mi nun demandus vin, -- cxu vi volas farigxi mia dua edzino?

REBEKKA

(momenton muta, ekkrias en gxojo) Via edzino! Via --! Mi!

ROSMER

Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kusxu nun post la mortinto.

REBEKKA

Mi -- en la loko de Beate --!

ROSMER

Kaj sxi estos for el la sagao. Tute for. Por cxiam kaj eterne.

REBEKKA

(mallauxte kaj treme) Cxu vi tion kredas, Rosmer?

ROSMER

Devas okazi! Devas! Mi ne povas, -- mi ne volas trairi la vivon kun kadavro sur la dorso. Helpu min forjxeti gxin, Rebekka? Kaj ni sufoku cxiujn memorojn en libereco, en gxojego, en pasio. Vi estu por mi la sola edzino, kiun mi iam havis.

REBEKKA

(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam farigxos via edzino.

ROSMER

Kio! Neniam! Ho, cxu vi ne kredas, ke vi amus min? Cxu ne jam estas ero da amo en nia amikeco!

REBEKKA

(kovras la orelojn kvazaux en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru tiajxon!

ROSMER

(kaptas sxian brakon) Jes, jes, -- _estas_ gxermanta ebleco en nia rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Cxu ne, Rebekka?

REBEKKA

(denove firme kaj sinrege) Auxskultu nun. Mi al vi diras, -- ke se vi dauxrigos, mi forlasos Rosmersholm.

ROSMER

Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.

REBEKKA

Pli neeble estas, ke mi farigxu via edzino. Neniam en cxi mondo povos mi tio farigxi.

ROSMER

(rigardas sxin mire) Vi diras "povos". Kaj tiel strange. Kial vi ne povos?

REBEKKA

(kaptas ambaux liajn manojn) Kara amiko, -- pro vi mem kaj ankaux pro mi, -- ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer.

(Sxi iras al la pordo maldekstre.)

ROSMER

De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola -- kial?

REBEKKA

(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite.

ROSMER

Inter vi kaj mi?

REBEKKA

Jes.

ROSMER

Neniam farigxos finite inter ni du. Neniam vi forvojagxos de Rosmersholm.

REBEKKA

(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte demandos min, -- estos tamen finite.

ROSMER

Tamen finite? Kiel --?

REBEKKA

Jes, cxar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, Rosmer.

ROSMER

Rebekka --!

REBEKKA

(cxe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Sxi eliras.)

ROSMER

(fiksrigardas kvazaux perdita al la fermita pordo, kaj diras al si mem) Kio -- estas -- jeno?

TRIA AKTO

(La sidcxambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antauxcxambra pordo estas malfermitaj. La antauxtagmeza suno brilas ekstere.)

(_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la fenestro. Sxi akvumas la plantojn kaj ordigas. Sxia krocxajxo kusxas sur la apogsegxo. _Sinjorino Helseth_ pasxadas kun plumbroso en la mano malpolvante la meblojn.)

REBEKKA

(Post ioma pauxzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe supre hodiaux.

SINJORINO HELSETH

Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaux malsupren venos, mi opinias.

REBEKKA

Vi vidis lin, cxu?

SINJORINO HELSETH

Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li pasxadis en la dormocxambro finvestante sin.

REBEKKA

Mi demandas, cxar hieraux li ne estis tute sanaspekta.

SINJORINO HELSETH

Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, cxu ne estas io inter li kaj lia bofrato.

REBEKKA

Kio tio do estus, vi pensas?

SINJORINO HELSETH

Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgard, kiu incitis ilin unu al la alia.

REBEKKA

Eblas. -- Cxu vi scias ion pri tiu Mortensgard?

SINJORINO HELSETH

Ne ne. Kiel povas la frauxlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!

REBEKKA

Vi aludas cxar li eldonas tiun fian gazeton?

SINJORINO HELSETH

Ho, ne estas nur pro _tio_. -- La frauxlino certe auxdis, ke li ricevis infanon kun edzinigxinta virino, de kiu la edzo estis forkurinta?

REBEKKA

Mi auxdis tion onidire. Sed tio estis longe antaux ol mi alvenis.

SINJORINO HELSETH

Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj sxi estus devinta havi pli bonan prudenton ol li. Edzinigi sxin li ja ankaux volis. Sed tio ne permesigxis. Kaj pro tio li ja akre suferis. -- Sed poste tiu Mortensgard prosperis, li. Estas multaj, kiuj sercxas _tiun_ viron.

REBEKKA

La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io okazas.

SINJORINO HELSETH

Ho, povus esti ankaux aliuloj ol tiuj malaltstataj --

REBEKKA

(ekrigardas sxin kasxe) Cxu?

SINJORINO HELSETH

(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj, pri kiuj oni ne unue pensis tion, frauxlino.

REBEKKA

(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino Helseth. Cxar _vi_ ja ne povas scii tiajxon tiel decide.

SINJORINO HELSETH

La frauxlino opinias, ke mi ne povas scii, cxu? Jes, certe mi povas. Cxar, -- se mi fine eldiru, -- mi mem foje portis leteron al Mortensgard.

REBEKKA

(turnas sin) Ne, -- cxu vi!

SINJORINO HELSETH

Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis ecx skribita cxi tie en Rosmersholm.

REBEKKA

Vere, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Jes, je mia fido, gxi estis. Kaj sur bela papero gxi estis skribita. Kaj bela rugxa sigelvakso estis metita ekstere.

REBEKKA

Kaj _vi_ konfidigxis porti gxin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne estas malfacile diveni de kiu gxi estis.

SINJORINO HELSETH

Nu?

REBEKKA

Kompreneble de sinjorino Rosmer en sxia malsaneco --

SINJORINO HELSETH

Estas frauxlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi.

REBEKKA

Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, -- tion vi ne povas scii.

SINJORINO HELSETH

Hm, povus esti, ke mi tamen scias.

REBEKKA

Cxu sxi diris al vi, kion sxi skribis?

SINJORINO HELSETH

Ne, ne gxuste tiel. Sed kiam Mortensgard estis gxin leginta, li komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis kio estis en gxi.

REBEKKA

Kion vi kredas ke estis en gxi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru al mi!

SINJORINO HELSETH

Ne, frauxlino. Ne por cxio en la mondo.

REBEKKA

Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.

SINJORINO HELSETH

Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, frauxlino. Mi ne povas ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al la bedauxrinda malsana sinjorino.

REBEKKA

Kiu kredigis tion al sxi?

SINJORINO HELSETH

Malbonaj homoj, frauxlino West. Malbonaj homoj.

REBEKKA

Malbonaj --?

SINJORINO HELSETH

Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.

REBEKKA

Kaj cxu vi divenas kiuj ili estis?

SINJORINO HELSETH

Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ busxon. Tamen cxirkauxiras en la urbo iu sinjorino -- hm!

REBEKKA

Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.

SINJORINO HELSETH

Jes, sxi estas io aparta, sxi. Al mi sxi ja cxiam tenis sin altece. Kaj al vi sxi neniam havis simpatian okulon.

REBEKKA

Cxu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam sxi skribis tiun leteron al Mortensgard?

SINJORINO HELSETH

Estas strange pri la prudento, frauxlino. Tute freneza mi opinias, ke sxi ne estis.

REBEKKA

Sed sxi ja farigxis freneza, kiam sxi sciigxis, ke sxi ne povis naski infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis.

SINJORINO HELSETH

Jes _tio_ frapis sxin tre forte, la bedauxrinda sinjorino.

REBEKKA

(prenas la krocxajxon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, -- cxu ne ankaux vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Kio, frauxlino.

REBEKKA

Ke ne venis infanoj. Cxu?

SINJORINO HELSETH

Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.

REBEKKA

Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne konvenas auxskultadi infankriadon.

SINJORINO HELSETH

Infanetoj ne krias en Rosmersholm, frauxlino.

REBEKKA

(rigardas sxin) Ili ne krias, cxu?

SINJORINO HELSETH

Ne. En cxi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj memoras.

REBEKKA

Vere strange.

SINJORINO HELSETH

Jes, cxu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas alia stranga afero. Kiam ili farigxas pli grandaj, ili neniam ridas. Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.

REBEKKA

Estus vere strange --

SINJORINO HELSETH

Cxu la frauxlino unu solan fojon vidis aux auxdis la pastoron ridi?

REBEKKA

Ne, -- kiam mi pripensas, mi preskaux samopinias, ke vi pravas. Sed sxajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en cxi tiu distrikto.

SINJORINO HELSETH

Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, lauxdire. Kaj eble disvastigxis kvazaux iu infekto, ankaux tio, mi opinias.

REBEKKA

Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Ho, la frauxlino ne moku min --. (auxskultas) Tsx, tsx, -- la pastoro malsuprenvenas. Li ne sxatas vidi la balailon cxi tie. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.)

(_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj cxapelo en la mano, venas de la antauxcxambro.)

ROSMER

Bonan matenon, Rebekka.

REBEKKA

Bonan matenon, kara. (iom poste; krocxas) Vi eliros, cxu?

ROSMER

Jes.

REBEKKA

La vetero estas ja bela.

ROSMER

Vi ne venis al mi cxi-matene.

REBEKKA

Ne, -- mi ne faris. Ne hodiaux.

ROSMER

Cxu ankaux poste vi ne faros?

REBEKKA

Ho, mi ankoraux ne scias.

ROSMER

Cxu estas io posxte por mi?

REBEKKA

"La Gubernia Gazeto" venis.

ROSMER

"La Gubernia Gazeto" --!

REBEKKA

Gxi kusxas tie sur la tablo.

ROSMER

(metas cxapelon kaj bastonon flanken) Cxu estas io --?

REBEKKA

Jes.

ROSMER

Kaj vi ne sendis gxin supren --

REBEKKA

Vi suficxe frue legos gxin.

ROSMER

Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) -- Cxu! -- -- "ne povas suficxe averti kontraux senkarakteraj dizertuloj" --. (rigardas sxin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka.

REBEKKA

Ili ne mencias nomon.

ROSMER

Estas ja la sama. (legas pluen) "kasxitaj perfiduloj kontraux la bona tasko" --. -- "Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantagxa kaj plej profita momento venis". "Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj antauxuloj" --. -- "dum atendo ke la potenculoj de la momento ne forgesas konvenan rekompencon". (metas la gazeton sur la tablon) Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne ekzistas vera vorto, -- ili tamen skribas.

REBEKKA

Estas ankoraux pli.

ROSMER

(denove prenas la gazeton) -- "pardonon pro nesperta jugxpovo" --. -- "korupta influo, -- eble ankaux etendita al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aux plendo" --. (rigardas sxin) Kion tio aludas?

REBEKKA

Ili celas min, komprenu.

ROSMER

(formetas la gazeton) Rebekka, -- tio cxi estas konduto de malhonestuloj.

REBEKKA

Jes, sxajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriprocxi Mortensgard.

ROSMER

(pasxadas sur la planko) Savo estas necesa. Cxio bona en la homo pereas, se tio cxi permesigxas dauxri. Sed gxi ne faru! Ho, kiom gxoja, -- kiom gxoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en tiu suspektinda abomeneco.

REBEKKA

(ekstaras) Jes, cxu ne? En tio cxi vi povas vivi por io granda kaj glora.

ROSMER

Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, -- en amo, Rebekka.

REBEKKA

Jes, metu cxiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.

ROSMER

Sxajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia felicxego estus vivi la vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Cxiuj okuloj rigardante la saman celon. Cxiuj voloj, cxiuj animoj progresantaj, -- supren, -- cxiu laux sia propra naturdonita vojo. Felicxo por cxiuj, -- kreita per cxiuj. (ekrigardas eksteren, skuigxas kaj diras peze) Ah! Ne per mi.

REBEKKA

Ne --? Ne per vi?

ROSMER

Ecx ne _por_ mi.

REBEKKA

Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.

ROSMER

Felicxo, -- kara Rebekka, -- felicxo estas unue la trankvila, gxoja, sekura sento de senkulpeco.

REBEKKA

(rigardas antauxen) Jes, tio pri kulpo --.

ROSMER

Ho, pri tio vi ne povas jugxi. Sed mi --

REBEKKA

Neniel vi!

ROSMER

(montras tra la fenestro) La akvofalo.

REBEKKA

Ho Rosmer --!

(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Frauxlino!

REBEKKA

Poste, poste. Ne nun.

SINJORINO HELSETH

Nur unu vorto, frauxlino.

(_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al sxi. Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj eliras.)

ROSMER

(maltrankvila) Cxu estis io por mi?

REBEKKA

Ne, nur dommastrinaj aferoj. -- Nun vi devus eliri en la fresxan aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.

ROSMER

(prenas la cxapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune.

REBEKKA

Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forjxetu tiujn pezajn pensojn. Promesu al mi.

ROSMER

Tiujn mi neniam povos forjxeti de mi, -- mi timas.

REBEKKA

Ho, cxu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte --!

ROSMER

Bedauxrinde, -- gxi ne estas senbaza. Mi kusxis pensadante la tutan nokton. Beate eble tamen gxuste vidis.

REBEKKA

Kiel do?

ROSMER

Gxuste vidis, kiam sxi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.

REBEKKA

Gxuste vidis en _tio_?

ROSMER

(metas la cxapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, -- cxu ni du la tutan tempon ruzis nin mem -- kiam ni nomis nian rilaton amikecon.

REBEKKA

Cxu vi aludas, ke gxi same gxuste povus nomigxi --?

ROSMER

-- amo. Jes, mi pensas tion. Ecx dum kiam Beate vivis, estis vi, al kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis cxe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, gxojan, senavidan felicxon. Kiam ni vere pripensas, Rebekka, -- nia kuna vivo komencis kiel dolcxa, sekreta infana enamigxo. Sen postuloj kaj sen revoj. Cxu ne ankaux vi sentis tiel? Diru!

REBEKKA

(luktas kun si mem) Ho, -- mi ne scias kion respondi.

ROSMER

Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, -- nia rilato estis spirita geedzeco -- eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi ne rajtis, -- ne rajtis pro Beate.

REBEKKA

Ne rajtis vivi felicxe? Cxu vi tion kredas, Rosmer?

ROSMER

Sxi rigardis nian rilaton per la okuloj de _sxia_ amo. Jugxis nian rilaton laux la speco de _sxia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis jugxi alimaniere ol sxi faris.

REBEKKA

Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?

ROSMER

Pro amo al mi, -- _sia_maniere, -- sxi jxetis sin en la akvofalon. Tiu fakto staras firma, Rebekka. El gxi mi neniam liberigxos.

REBEKKA

Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis vian vivon!

ROSMER

(skuas la kapon) Gxi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, kion mi nun scias.

REBEKKA

Kial ne de vi?

ROSMER

Cxar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.

REBEKKA

(ekdire) Ho tiu hereda dubo, -- hereda timo, -- heredaj skrupuloj. Ili parolas cxi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, blankaj cxevaloj. Sxajnas al mi, ke tio cxi estas io tia.

ROSMER

Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu gajnu dauxran venkon, -- tiu estu antauxen portata de gxoja kaj senkulpa homo.

REBEKKA

Cxu la gxojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer?

ROSMER

La gxojo? Jes, kara, -- gxi estas.

REBEKKA

Por vi, kiu neniam povas ridi?

ROSMER

Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti gxoja.

REBEKKA

Nun vi promenadu, kara. Longe, -- tre longe. Cxu vi auxdas? -- Jen via cxapelo. Kaj jen via bastono.

ROSMER

(prenas ambaux) Dankon. Kaj vi akompanos?

REBEKKA

Ne, ne, mi ne povas nun.

ROSMER

Nu ja. Vi tamen estas kun mi.

(Li eliras tra la antauxcxambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de malantaux la malfermita pordo. Poste sxi iras al la pordo dekstre.)

REBEKKA

(malfermas kaj diras duonlauxte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi povas enlasi lin. (Sxi iras al la fenestro.)

(Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas silente kaj formale kaj tenas la cxapelon en la mano.)

KROLL

Li do eliris?

REBEKKA

Jes.

KROLL

Cxu li kutimas promeni longe?

REBEKKA

Ho jes. Sed hodiaux mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin --

KROLL

Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.

REBEKKA

Do urgxas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.

(Sxi eksidas en la apogsegxon cxe la fenestro. _Rektoro Kroll_ eksidas sur segxon apud sxi.)

KROLL

Frauxlino West, -- vi apenaux povas percepti, kiom profunde kaj dolore tusxas mian koron -- tiu sxangxo, kiu okazis en Johannes Rosmer.

REBEKKA

Ni estis pretaj, ke tiajxo okazus -- en la komenco.

KROLL

Nur en la komenco?

REBEKKA

Rosmer havis la certan esperon, ke frue aux malfrue vi irus kun li.

KROLL

Mi!

REBEKKA

Kaj vi kaj cxiuj liaj aliaj amikoj.

KROLL

Jen vidu! Tiel malforta estas lia jugxkapablo, kiam temas pri homoj kaj rilatoj en la vivo.

REBEKKA

Cetere, -- kiam li nun sentas devige liberigi sin al cxiuj flankoj --

KROLL

Jes, sed vidu, -- estas gxuste _tio_, kion mi ne kredas.

REBEKKA

Kion vi do kredas?

KROLL

Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantaux cxio.

REBEKKA

Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.

KROLL

Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas fortan dubon, -- ege fortan dubon, mi diras, -- kiam mi pripensas kaj analizas vian tutan konduton ekde via alveno cxi tien.

REBEKKA

(rigardas lin) Sxvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.

KROLL

(mallauxte) Kiun viron vi ne povus sorcxi, -- kiam vi celus?

REBEKKA

Cxu mi celis --!

KROLL

Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis arangxi por vi eniron en Rosmersholm. Fikse lokigi vin cxi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi vidas.

REBEKKA

Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokigxi cxi tien.

KROLL

Jes, kiam vi estis ankaux sxin sorcxinta. Aux cxu povas nomigxi amikeco, kion sxi sentis por vi? Gxi sxangxigxis al diigo, -- al adoro. Gxi ekscesigxis al, -- kion nomi gxin? -- al ia desperata enamigxo. Jes, tiu estas la gxusta vorto.

REBEKKA

Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.

KROLL

Certe ne. Sed des pli dangxera vi farigxas por la homoj, kiujn vi volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laux difinita planado, -- gxuste cxar vi portas fridan koron.

REBEKKA

Fridan? Cxu vi certas?

KROLL

Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi cxi tie jaron post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, -- vi atingis, kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfelicxa.

REBEKKA

Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfelicxa.

KROLL

Mi, cxu!

REBEKKA

Jes, kiam vi pusxis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura fino de Beate.

KROLL

Nu, tio do tusxis lin tiel profunde?

REBEKKA

Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia --

KROLL

Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti cxiujn skrupulojn. -- Sed jen tiel do estas! Ho jes, -- funde mi ja tion sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj cxi tie el la portretoj rigardas nin, -- li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis kiel heredajxo de generacio al generacio.

REBEKKA

(rigardas penseme antauxen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn en la parencaro. Certe kaj vere.

KROLL

Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondicxoj estas ja grandege malsimilaj al la liaj.

REBEKKA

Al kiaj kondicxoj vi aludas?

KROLL

Mi pensas pri la kondicxoj en la komenco. En la origino, -- frauxlino West.

REBEKKA

Nu tiel. Jes, vere -- mi venis el tre malricxaj kondicxoj. Sed tamen --

KROLL

Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la moralaj kondicxoj.

REBEKKA

Kondicxoj --? Por kio?

KROLL

Ke vi entute koncipigxis

REBEKKA

Kion vi jen do diras!

KROLL

Mi tion diras nur, cxar gxi klarigas vian tutan konduton.

REBEKKA

Tion mi ne komprenas. Mi volas cxion scii!

KROLL

Mi vere opiniis, ke vi jam cxion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West --

REBEKKA

(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas.

KROLL

-- ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.

REBEKKA

(pasxas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.

KROLL

La okupo de via patrino devis ja ofte meti sxin en rilaton kun la distrikta kuracisto.

REBEKKA