Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj
Part 2
Frauxlino West.
BRENDEL
Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato --? Publika, ofica frato, mi vidas.
ROSMER
Rektoro Kroll.
BRENDEL
Kroll? Kroll? Atendu iomete. Cxu vi studis filologion en viaj junaj tagoj?
KROLL
Jes, kompreneble.
BRENDEL
Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin!
KROLL
Pardonu --
BRENDEL
Cxu vi ne estis --
KROLL
Pardonu --
BRENDEL
-- unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la diskutasocio?
KROLL
Eblas. Sed mi protestas kontraux cxiu ajn konateco proksima.
BRENDEL
Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik Brendel tamen restos la sama viro.
REBEKKA
Vi intencas iri al la urbo, cxu, sinjoro Brendel?
BRENDEL
Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed -- _enfin_ -- la prema neceso --
ROSMER
Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, cxu? Iel, mi pensas --
BRENDEL
Ha, tia propono! Cxu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? Neniam, Johannes, -- neniam!
ROSMER
Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por vi --
BRENDEL
Lasu tion al mi, mia knabo. La jxetkubo rulis. Kiel mi nun staras antaux vi, mi estas faranta ampleksan vojagxon. Pli ampleksan ol cxiujn miajn antauxajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Cxu mi kuragxus demandi la profesoron -- _unter uns_ --, cxu trovigxas iu iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?
KROLL
La plej spaca estas la cxambrego de la laborista asocio.
BRENDEL
Cxu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila asocio?
KROLL
Mi ne miksigxas en tiun asocion.
REBEKKA
(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgard.
BRENDEL
Pardonu, _madame_, -- kia stultulo estas li?
ROSMER
Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?
BRENDEL
Cxu vi ne tuj auxdas el lia nomo, ke gxin portas plebano?
KROLL
Tiun respondon mi ne estus atendinta.
BRENDEL
Sed mi volas venki mian antauxjugxon. Nenio alia eblas. Kiam oni, -- tiel kiel mi, -- staras cxe turnopunkto en mia vivo --. Decidite. Mi kontaktos la personon, -- malfermos rektajn intertraktadojn --
ROSMER
Cxu vi vere staras sur turnopunkto?
BRENDEL
Cxu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li cxiam staras en sincereco? -- Jes auxdu, nun mi volas vesti min per nova homeco. Elpasxi el la modesta retenemeco, kiun mi gxis nun observis.
ROSMER
Kiel --?
BRENDEL
Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras en sxtormo de turnigxa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la altaron de la libereco.
KROLL
Cxu ankaux _vi_ --?
BRENDEL
(al cxiuj) Cxu la publiko cxi tie iom proksime konas miajn diversajn skribajxojn?
KROLL
Ne, mi devas sincere konfesi, ke --
REBEKKA
Mi legis multe. Cxar mia propatro posedis ilin.
BRENDEL
Bela dommastrino, -- tiuokaze vi forludis vian tempon. Cxar estas ja nur babilajxo, mi diras.
REBEKKA
Nu?
BRENDEL
Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino konas. Neniu -- krom mi mem.
REBEKKA
Kiel do _tio_?
BRENDEL
Cxar ili ne estas skribitaj.
ROSMER
Sed kara sinjoro Brendel --
BRENDEL
Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_. Tia mi estis cxiujn miajn tagojn. Mi sxatas gxui en soleco. Cxar tiam mi gxuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, -- kiam orumitaj revoj malsuprenigxis sur min, -- cxirkauxnebuligis min, -- kiam novaj, vertigxigaj, vastatingaj pensoj naskigxis en mi, -- cxirkauxflagris min per flugportantaj flugiloj, -- tiam mi cxion formis en verkoj, en vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.
ROSMER
Jes ja.
BRENDEL
Ho, kiom mi gxuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma felicxego de formado, -- nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, -- la aplauxdon, la dankon, la famon, la lauxrokronon, -- cxion mi enkasxigis per plenaj, gxojotremantaj manoj. Satigis min en mia sekretaj imagoj kun gxojego, -- ho, vertigxige granda --!
KROLL
Hm --.
ROSMER
Sed neniam ion skribis?
BRENDEL
Ecx ne vorton. Tiu banala skribadmetio cxiam vekis en mi nauxzan malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis gxui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferigxos. Vere, -- mi havas senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --!
REBEKKA
(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej valoran posedajxon.
ROSMER
La solan.
REBEKKA
(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj _kuragxas_.
ROSMER
(reciprokas la rigardon) Kiu scias?
BRENDEL
La asembleo estas kortusxata. Tio revivigas mian koron -- fortigas la volon. Kaj mi do pasxos al ago. Tamen unu afero --. (al la rektoro) Bonvolu diri cxu trovigxas en la urbo abstina societo? Totalabstinenca societo? Kompreneble trovigxas.
KROLL
Jes, je via servo. Mi mem estas estro.
BRENDEL
Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por enskribi min por semajno.
KROLL
Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn.
BRENDEL
_A la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuragxas dauxrigi mian restadon en tiu cxi domo, tiel ricxa pri memoroj. Mi devas iri al la urbo por elekti konvenan logxejon. Trovigxas certe deca hotelo, mi esperas.
REBEKKA
Cxu vi ne volas trinki ion varman, antaux ol vi foriros?
BRENDEL
Kian varman, sinjorina Mosxto?
REBEKKA
Tason da teo aux --
BRENDEL
Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro Rosmer, -- cxu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro multjara amikeco?
ROSMER
Jes, kore.
BRENDEL
Bone. Pruntedonu al mi -- por tago aux du -- gladitan manumcxemizon.
ROSMER
Nur tion!
BRENDEL
Cxar, vidu, mi vojagxas piede -- cxi tiun fojon. Mia valizo sendigxas poste.
ROSMER
Jes bone. Sed cxu ne estas io alia?
BRENDEL
Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan somersurtuton?
ROSMER
Jes, jes, certe mi povas.
BRENDEL
Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj sxuoj --
ROSMER
Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la ajxojn.
BRENDEL
Neniel. Neniu gxeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajxojn.
ROSMER
Bone, bone. Do sekvu min supren.
REBEKKA
Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.
BRENDEL
Neniam mi permesas al cxi tiu alte distingita sinjorino --!
REBEKKA
Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Sxi eliras dekstre.)
ROSMER
(retenas lin) Diru, -- cxu ne estas io alia, per kio mi povus servi vin?
BRENDEL
Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi pripensas --! Johannes, -- cxu vi hazarde havas ok kronojn en la posxo?
ROSMER
Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.
BRENDEL
Jes, jes, tauxgas. Mi povas preni ilin. Povos certe sxangxi en la urbo. Dankon gxis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton estimata sinjoro!
(Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiauxas kaj fermas la pordon post li.)
KROLL
Kompatema Dio, -- _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj kredis, ke li farigxus io alta en la mondo.
ROSMER
(silente) Li tamen kuragxis vivi la vivon laux sia propra intenco. Sxajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta.
KROLL
Cxu? Vivo kiel la lia! Preskaux aspektas ke li estas viro kapabla por konfuzi viajn ideojn ankorauxfoje.
ROSMER
Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.
KROLL
Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Cxar vi ja estas tre sentema por influo de ekstere.
ROSMER
Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.
KROLL
Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)
ROSMER
(post iom) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece cxe ni?
KROLL
Jes, farigxis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.
ROSMER
Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandigxos.
KROLL
Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farigxos kiel antauxe.
ROSMER
Auxdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, multaj jaroj. Cxu vi imagas, ke nia amikeco disrompigxus?
KROLL
Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. Kiel vi ekhavis tian ideon?
ROSMER
Cxar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.
KROLL
Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaux en la altaj, kernaj ideoj.
ROSMER
(pli mallauxte) Ne. Ne plu.
KROLL
(volas eksalti) Kion tio signifas!
ROSMER
(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.
KROLL
Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!
ROSMER
Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun staras _tie_ --
KROLL
Kie, -- kie vi staras?
ROSMER
Kie viaj infanoj staras!
KROLL
Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?
ROSMER
Cxe la flanko de Lauxrits kaj Hilda.
KROLL
(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato.
ROSMER
Mi sentus min gxoja, -- korege gxoja esti tio, kion vi nomas apostato. Sed mi tamen suferis. Cxar mi ja sciis, ke kauxzus al vi amaran cxagrenon.
KROLL
Rosmer, -- Rosmer! Tion cxi mi neniam trapasos. (rigardas lin pezmiene) Ho, cxu ankaux vi volas etendi manon al la degeneriganta kaj detruanta agado en tiu cxi malfelicxa lando.
ROSMER
Estas agado por libereco, al kiu mi volas aligxi.
KROLL
Jes, mi ja scias. Tiel gxi nomigxas kaj de la delogantoj kaj de la delogitoj. Sed cxu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?
ROSMER
Mi ne aligxas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el cxiuj flankoj. Tiom multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi cxiujn fortojn en mia vivo por tio sola, -- krei la veran popolan arhxion en la lando.
KROLL
Vi do opinias, ke _ni_ ne havas suficxan popolan arhxion! Laux mi ni estas survoje tirigxi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj sentadas sin komforte.
ROSMER
Gxuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arhxio.
KROLL
Kiun taskon?
ROSMER
Fari el cxiuj homoj en la lando nobelojn.
KROLL
Cxiuj homoj --!
ROSMER
Almenaux tiom multaj kiom eblas.
KROLL
Per kio?
ROSMER
Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.
KROLL
Vi estas revanto, Rosmer. Cxu _vi_ volas liberigi ilin? Cxu _vi_ volas purigi ilin?
ROSMER
Ne, kara, -- mi nur volas veki ilin. Realigi, -- ili devas mem.
KROLL
Kaj vi kredas, ke ili kapablas?
ROSMER
Jes.
KROLL
Per propra forto do?
ROSMER
Jes, gxuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.
KROLL
(ekstaras) Cxu tio estas paroli, kiel decas al pastro?
ROSMER
Mi ne plu estas pastro.
KROLL
Jes, sed -- via infana kredo --?
ROSMER
Mi ne plu havas gxin.
KROLL
Vi ne havas --!
ROSMER
(ekstaras) Mi forlasis gxin. Mi _devis_ forlasi gxin, Kroll.
KROLL
(skuita sed sinrega) Nu ja. -- Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la alian. -- Cxu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?
ROSMER
Jes. Kiam mi komprenis min mem, -- kiam mi atingis al plena certeco, ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi neniam plu povus min liberigi, -- tiam mi eliris.
KROLL
Tiom longe gxi do fermentis en vi. Kaj ni, -- viaj amikoj, nenion sciis pri gxi. Rosmer, Rosmer, -- kiel povis vi kasxi tiun bedauxrindan veron por ni!
ROSMER
Cxar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja ne volis kauxzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan cxagrenon. Mi pensis, ke mi povus dauxre vivi cxi tie kiel antauxe, trankvila kaj gxoja kaj felicxa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, kiuj antauxe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkasxigxis por mi.
KROLL
Apostato. Cxiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun vian sekretan perfidon? Kaj kial gxuste nun?
ROSMER
Vi mem devigis min, Kroll.
KROLL
Mi? Cxu mi devigis vin --?
ROSMER
Kiam mi auxdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, -- kiam mi legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, -- pri cxiuj viaj malamoplenaj atakoj kontraux tiuj, kiuj staras cxe la alia flanko, -- via mokanta kondamno de la kontrauxuloj --. Ho, Kroll, -- ke vi, ke vi povus farigxi tia! Tiam staris sen rifuzo antaux mi la devo. La homoj farigxas malbonaj dum la nuna luktado. Devas enigxi en la animojn trankvilo kaj gxojo kaj repacigxo. Tial mi nun alpasxos kaj prezentos min malkasxe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi miajn fortojn, ankaux mi. Cxu vi -- de via flanko -- povus aligxi, Kroll?
KROLL
Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la socio.
ROSMER
Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, -- se ni nepre devas.
KROLL
Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. Kaj al li mi ne sxuldas indulgon.
ROSMER
Cxu tio validas ankaux por mi?
KROLL
Vi mem rompis kun mi, Rosmer.
ROSMER
Sed cxu tio cxi do _estas_ rompo!
KROLL
Tio cxi! Estas rompo kun cxiuj tiuj, kiuj gxis nun staris proksime al vi. Vi nun ricevu la sekvojn.
(_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj largxe malfermas la pordon.)
REBEKKA
Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.
KROLL
(prenas sian cxapelon) Bonan nokton, frauxlino West. Cxi tie mi ne plu havas iun mision.
REBEKKA
(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimigxas) Cxu vi parolis --?
ROSMER
Nun li scias.
KROLL
Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.
ROSMER
Tien mi neniam revenos.
KROLL
Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.
ROSMER
Mi tamen ne restos tute sola. -- Ni estas du, por porti la solecon cxi tie.
KROLL
Ah --! (suspekto suprenpafigxas en li) Ankaux tio! La vortoj de Beate --!
ROSMER
Beate --?
KROLL
(forpusxas la penson) Ne, ne, -- malbele --. Pardonu min.
ROSMER
Kion? Kiel?
KROLL
Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaux! (Li iras al la antauxcxambra pordo.)
ROSMER
(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaux mi venos al vi.
KROLL
(en la antauxcxambro, turnas sin) Ecx ne per via piedo en mian domon!
(Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la malferma pordo; poste li fermas gxin kaj iras al la tablo.)
ROSMER
Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj mi.
REBEKKA
Pri kio li pensis, laux vi, dirante: Fi?
ROSMER
Kara, ne gxenu vin pri tio. Li ecx ne mem kredis kion li pensis. Sed morgaux mi iros al li. Bonan nokton!
REBEKKA
Cxu vi enlitigxos tiel frue ankaux cxi-vespere? Post tio cxi?
ROSMER
Cxi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpezigxon post la malferma klarigo. Vi vidas, -- ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. Ankaux vi estu trankvila. Bonan nokton!
REBEKKA
Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.
(_Rosmer_ eliras tra la antauxcxambra pordo; poste oni auxdas lin supreniri sxtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan sxnuron apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.)
REBEKKA
Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Cxar la pastoro volas nenion havi, -- kaj la rektoro iris hejmen.
SINJORINO HELSETH
Cxu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?
REBEKKA
(prenas sian krocxajxon) Li antauxdiris, ke farigxos ventego --
SINJORINO HELSETH
Strange. Cxar ne estas nubeto videbla cxi-vespere.
REBEKKA
Ke li ne renkontu la blankan cxevalon. Cxar mi timas, ke ni baldaux auxdos pri tiaj reaperantoj.
SINJORINO HELSETH
Dio pardonu al vi, frauxlino! Ne parolu tiel timige.
REBEKKA
Nu, nu, nu --
SINJORINO HELSETH
(pli mallauxte) Cxu la frauxlino vere kredas, ke estas iu, kiu baldaux forpasos?
REBEKKA
Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj cxevaloj en la mondo, sinjorino Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian cxambron.
SINJORINO HELSETH
Bonan nokton, frauxlino.
(Rebekka eliras kun sia krocxajxo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
(malsxrauxbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) Jecxjo, -- Jecxjo. Tiu frauxlino West. Tiel kiel sxi foje povas paroli.
DUA AKTO
(Laborcxambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormocxambro. Fenestro dekstre, kaj antaux gxi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj sxrankoj cxe la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antauxe.)
(_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segxo cxe la skribotablo. Li trancxas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie cxi kaj tie.)
(Frapigxas sur la pordo maldekstre.)
ROSMER
(sen sin turni) Envenu.
(_Rebekka West_ en matena robo envenas.)
REBEKKA
Bonan matenon.
ROSMER
(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Cxu vi ion volas?
REBEKKA
Mi nur volas scii cxu vi bone dormis?
ROSMER
Ho, mi dormis senzorge kaj gxuinde. Neniujn songxojn --. (turnas sin) Kaj vi?
REBEKKA
Ho, dankon. Je matenveno --.
ROSMER
Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. Ho, estas vera bono, ke mi povis malkasxe diri miajn pensojn.
REBEKKA
Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.
ROSMER
Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragxa.
REBEKKA
Nu, ne estis do vere malkuragxo --
ROSMER
Jes, jes, -- kiam mi gxisfunde pripensas, estis ioma malkuragxo en gxi.
REBEKKA
Des pli kuragxe ke vi rompis. -- (eksidas cxe li sur segxo apud la skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, -- kaj espereble vi ne cxagrenigxu.
ROSMER
Cxagrenigxu? Kara, kiel vi pensas --?
REBEKKA
Jes, cxar estis iom memdecide de mi, sed --
ROSMER
Nu, do auxdigu.
REBEKKA
Hieraux vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis kun li du -- tri liniojn al Mortensgard.
ROSMER
(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis?
REBEKKA
Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri la malfelicxulo kaj helpus lin per kio eblus.
ROSMER
Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco de mi. Vi ja konas la iaman malagrablajxon inter ni.
REBEKKA
Sed cxu vi ne pensas, ke estus avantagxe, denove ekhavi bonajn rilatojn kun li?
ROSMER
Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas?
REBEKKA
Jes, cxar vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- cxar venis tio cxi inter vi kaj viaj amikoj.
ROSMER
(rigardas sxin kaj kapskuas) Cxu vi vere imagis, ke Kroll aux iu el la aliuloj volus vengxi sin --? Ke ili kapablus --?
REBEKKA
En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Sxajnas al mi, laux la konduto de la rektoro --
ROSMER
Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun cxiuj. Ho, vi vidos, kiel glate cxio iros --
(_Sinjorino Helseth_ venas cxe la pordo maldekstre.)
REBEKKA
(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Rektoro Kroll staras malsupre en la antauxcxambro.
ROSMER
(ekstaras rapide) Kroll!
REBEKKA
La rektoro! Cxu, imagu --!
SINJORINO HELSETH
Li demandas cxu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.
ROSMER
(al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo kaj vokas malsupren la sxtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore bonvena vi estu!
(_Rosmer_ tenas la pordon malferma. -- _Sinjorino Helseth_ eliras. -- _Rebekka_ tiras la kurtenon antaux la pordaperturon. Sxi ordigas ion aux alian.)
ROSMER
(silente, kortusxite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo --
KROLL
Hodiaux mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraux.
ROSMER
Jes, cxu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta --
KROLL
Vi komplete miskomprenas. (metas sian cxapelon sur la tablon cxe la kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.
ROSMER
Kial frauxlino West ne povas --?
REBEKKA
Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.
KROLL
(rigardas sxin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la frauxlinon pardoni cxar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, antaux ol vi havis tempon por --
REBEKKA
(ekmiras) Kiel do? Cxu vi trovas, ke ne konvenas ke cxi-hejme mi surmetas matenan robon?
KROLL
Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farigxis kutimo kaj uzo en Rosmersholm.
ROSMER
Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute sxangxita hodiaux!
REBEKKA
Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Sxi eliras dekstre.)
KROLL
Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.)
ROSMER
Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.
(Li eksidas sur segxon antaux la _rektoro_.)
KROLL
Mi ne fermis okulon de post hieraux. Mi kusxis pensante la tutan nokton.
ROSMER
Kaj kion vi do diras hodiaux?
KROLL
Farigxos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al vi ion pri Ulrik Brendel.
ROSMER
Li estis cxe vi, cxu?
KROLL
Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis la tutan kanajlaron por esti pleba popolacxo. Pri tio li ja pravis. Sed rezultis en bastonado, kaj li jxetigxis en la defluilon.
ROSMER
Do li tamen estas neplibonigebla.
KROLL
La surtuton li lombardis. Sed gxi reprenigxis por li. Divenu de kiu!
ROSMER
De vi eble?
KROLL
Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgard.
ROSMER
Nu do.
KROLL
Mi informigxis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu idioto kaj plebano.
ROSMER
Estis ja felicxe por li --.
KROLL
Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova -- nia antauxa amikeco devas averti vin.
ROSMER
Kara, kio do estas _tio_?
KROLL
Estas _tio_, ke en tiu cxi domo iu ludas malantaux via dorso.
ROSMER
Kiel vi tion kredas. Cxu estas Reb-- Cxu estas frauxlino West, al kiu vi aludas?
KROLL
Jes, gxuste. Mi bone komprenas tion de sxia flanko. Sxi ja tiom longe kutimigxis esti la regantino cxi tie. Sed tamen --
ROSMER
Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Sxi kaj mi, -- ni nenion kasxas unu por la alia.
KROLL
Cxu sxi ankaux konfidis por vi, ke sxi eniris en korespondadon kun la redaktoro de "La Lumturo"?
ROSMER
Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun sxi donis al Ulrik Brendel.
KROLL
Vi do eltrovis tion. Kaj cxu vi konsentas, ke sxi tiel iniciatas rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu cxiun semajnon provas ridindigi min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?
ROSMER
Kara, tiun flankon de la afero sxi certe ne pripensis. Kaj cetere sxi libere agas, kiel ankaux mi.
KROLL
Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. Cxar kie vi staras, tie kompreneble ankaux frauxlino West staras?
ROSMER
Sxi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antauxen.
KROLL
(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita viro!
ROSMER
Mi? Kiel vi havas tian penson?
KROLL
Cxar mi ne kuragxas -- ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj ankaux mian estimon? Cxu ne?
ROSMER
Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.
KROLL
Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo de via flanko. -- Cxu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --?
ROSMER
Ekzamenadon?
KROLL
Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel vi nomas gxin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro vi mem devas klarigi por mi.
ROSMER
Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kasxindan.
KROLL
Do diru al mi, -- kio laux vi estis la vere profunda kialo por la memmortigo de Beate?
ROSMER
Cxu vi dubas pri tio? Aux pli gxuste, cxu oni povas demandi pri kialoj por tio, kion malfelicxa, malsana, nerespondeculino faras?
KROLL