Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj
Part 3
Cxu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj almenaux opiniis, ke tio eble ne estas certa.
ROSMER
Se la kuracistoj estus sxin vidinta tia, kia mi vidis sxin multajn fojojn, ili ne dubus.
KROLL
Ankaux mi ne dubis tiam.
ROSMER
Ho ne, bedauxrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri sxia senrega, sovagxa pasio, -- kiun sxi postulis, ke mi reciproku. Ho la teruro kiun sxi enigis en min! Kaj ankaux sxiaj senkialaj cxagrenigaj memriprocxoj la lastajn jarojn.
KROLL
Jes, kiam sxi informigxis, ke sxi la tutan vivon restus seninfana.
ROSMER
Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster sxia kulpo --! Kaj sxi estus respondeckapabla?
KROLL
Hm --. Cxu vi memoras, cxu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj temis pri la celo de geedzeco -- laux nia moderna, progresa koncepto?
ROSMER
Mi memoras, ke frauxlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Cxar sxi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi lauxte kaj kore, ke ni pro nenio kulpas. Estis sxiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, kiuj pelis sxin sur la vojojn de deliro.
KROLL
Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la bedauxrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, por ke vi vivu felicxe, -- vivu libere kaj -- laux via deziro.
ROSMER
(duone ekstaras de la segxo) Kion vi aludas per tio?
KROLL
Auxskultu min nun trankvile, Rosmer. Cxar nun mi povas priparoli tion. En sia lasta vivojaro sxi vizitis min du fojojn por plendi pri sia timo kaj sia malespero.
ROSMER
Pro la sama.
KROLL
Ne. La unuan fojon sxi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj --
ROSMER
(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en tio cxi.
KROLL
Kial?
ROSMER
Jes, cxar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraux luktis en dubo kun mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi pensas, ke ecx ne Rebekka --
KROLL
Rebekka?
ROSMER
Nu ja, -- frauxlino West. Mi nomas sxin tiel pro facileco.
KROLL
Mi rimarkis tion.
ROSMER
Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun ideon. Kaj kial sxi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion sxi neniam faris. Neniam ecx ne per unu sola vorto.
KROLL
Kompatindulino, -- sxi petegis al mi, ke mi parolu.
ROSMER
Kaj kial vi ne faris?
KROLL
Cxu mi tiam momenton povus dubi, ke sxi estis mense malsana? Tia akuzo kontraux homo kiel vi! -- Kaj sxi revenis, -- iom pli ol monaton poste. Tiam sxi aspektis pli trankvile. Sed elirante sxi diris: Ili povas nun baldaux atendi la blankan cxevalon en Rosmersholm.
ROSMER
Nu, nu. La blanka cxevalo, -- gxin sxi ofte menciis.
KROLL
Kaj kiam mi provis deturni sxin de tiuj malgxojaj pensoj, sxi nur respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Cxar nun Johannes devas baldaux edzinigi Rebekka".
ROSMER
(preskaux konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --!
KROLL
Okazis jxauxdon posttagmeze. -- Sabaton vespere sxi jxetis sin de la ponteto kaj en la muelejan akvofalon.
ROSMER
Kaj vi, kiu ne avertis nin --!
KROLL
Vi ja mem scias kiom da fojoj sxi aludis, ke baldaux sxi devus morti.
ROSMER
Mi ja scias. Sed tamen; -- vi _estus devinta_ averti nin!
KROLL
Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.
ROSMER
Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion?
KROLL
Por kio turmentadi kaj korsxiradi vin ankoraux pli? Mi ja konsideris cxion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajxoj. -- Gxis hieraux vespere.
ROSMER
Do nun ne plu?
KROLL
Cxu Beate ne vidis klare, kiam sxi diris, ke vi estis forlasonta vian infanan kredon?
ROSMER
(fiksrigardas rekte antauxen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la plej nekomprenebla en la mondo.
KROLL
Nekomprenebla aux ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, Rosmer, -- kiom da vero trovigxas en sxia alia kulpigo? En la lasta, mi aludas.
ROSMER
Kulpigo? Cxu _tio_ estis kulpigo?
KROLL
Vi eble notis, kiel venis sxiaj vortoj. Sxi volis foriri, diris sxi --. Kial? Nu?
ROSMER
Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --.
KROLL
La vortoj ne gxuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Sxi diris: Ne restas por mi longa tempo. Cxar nun Johannes devas _baldaux_ edzinigi Rebekka.
ROSMER
(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.
KROLL
Kaj jen? Kia via respondo?
ROSMER
(cxiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola gxusta respondo estus montri al la pordo.
KROLL
(ekstaras) Perfekte.
ROSMER
(starigas sin antaux lin) Auxskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj cxi tie en Rosmersholm. Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraux ni. Sed neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendigxis, ke Rebekka kaj mi vivas kune cxi tie.
KROLL
Mi ne sciis antaux hieraux, ke estas apostato kaj -- liberigita virino, kiuj havas tiun kunvivon.
ROSMER
Ah --! Vi do opinias, ke ne trovigxas puraj animoj en apostatoj kaj liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si mem kiel naturan bezonon!
KROLL
Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la kredo de la eklezio.
ROSMER
Kaj tion vi validigas ankaux por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter sxi kaj mi --?
KROLL
Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm.
ROSMER
Kaj kio --?
KROLL
-- kaj la libera amo, cxar vi nepre volas tion auxdi.
ROSMER
(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajxon al mi! Vi, kiu konas min ekde mia plej frua juneco.
KROLL
Gxuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu frauxlino West, -- sxin ni ja vere ne suficxe konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en gxusta tempo.
ROSMER
Savi min? Kiel --?
(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.)
ROSMER
Kion vi volas?
SINJORINO HELSETH
Mi petus la frauxlinon veni malsupren.
ROSMER
La frauxlino ne estas cxi-supre.
SINJORINO HELSETH
Nu? (cxirkauxrigardas) Strange. (Sxi eliras.)
ROSMER
Vi diris --?
KROLL
Auxdu nun. Kio cxi tie okazis sekrete dum Beate vivis, -- kaj kio dauxre okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja vere malfelicxa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigxo --
ROSMER
Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.
KROLL
Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun frauxlino West dauxru, estas absolute necese, ke vi silentigu la sxangxon, -- la bedauxrindan apostatadon, -- al kiu sxi logis vin. Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas -- en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio cxi estas ja pure persona afero. Ne necesigxas elkriadi tiajxon super la tutan landon.
ROSMER
Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.
KROLL
Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj ordo, -- por respektinda estimo antaux cxio alte tenata kaj sankciita de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampigxis de Rosmersholm. Kauxzigxos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian idealon.
ROSMER
Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Sxajnas al mi, ke estas mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj gxojo cxi tie, kie la parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.
KROLL
(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la parencara vico forpasas. Lasu tian penson kusxi nun. Ne estas konvena laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.
ROSMER
Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la vivolukto, ankaux mi.
KROLL
Tiu vivolukto, -- cxu vi scias kia gxi farigxos por vi? Farigxos lukto por vivo kaj morto kun cxiuj viaj amikoj.
ROSMER
(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.
KROLL
Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne suspektas, kiel frakase la sxtormo ruligxos super vin.
(_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.)
SINJORINO HELSETH
Mi demandus de la frauxlino --
ROSMER
Kio estas?
SINJORINO HELSETH
Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.
ROSMER
Cxu estas li, kiu vizitetis hieraux vespere?
SINJORINO HELSETH
Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard.
ROSMER
Mortensgard!
KROLL
Aha! Al tio do! Al tio jam!
ROSMER
Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?
SINJORINO HELSETH
La frauxlino diris, ke mi demandu cxu li povus suprenveni.
ROSMER
Diru al li, ke iu jam cxeestas --
KROLL
(al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.
(_Sinjorino Helseth_ eliras.)
KROLL
(prenas sian cxapelon) Mi cedas la kampon -- gxis plue. Sed la cxefa batalo ankoraux ne luktigxis.
ROSMER
Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard.
KROLL
Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari vin nedangxera.
ROSMER
Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras!
KROLL
Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!
ROSMER
Cxu al _tio_ vi revenas!
KROLL
Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laux via konscienco, -- se vi dauxre tiajxon havas.
(_Peder Mortensgard_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugxeta hararo kaj barbo.)
KROLL
(kun malama okuljxeto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi pri la direkto stiri.
MORTENSGARD
(malsovagxe) "La Lumturo" cxiam lumos por gxvidi la rektoron hejmen.
KROLL
Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne faru falsan ateston kontraux nian proksimulo --
MORTENSGARD
La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.
KROLL
Ecx ne pri la sesa?
ROSMER
Kroll --!
MORTENSGARD
Se bezonigxus, la pastoro do estus la plej proksima.
KROLL
(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. -- Bonan profiton, miaj sinjoroj!
(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)
ROSMER
(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin cxi tien al mi?
MORTENSGARD
Vere estis sinjorino West, kiun mi sercxis. Mi pensis, ke mi devas danki sxin pro la bona letero, kiun mi ricevis de sxi hieraux.
ROSMER
Mi scias, ke sxi skribis al vi. Cxu vi parolis kun sxi?
MORTENSGARD
Iomete. (kun eta rideto) Mi auxdas, ke la konceptoj iel sxangxigxis cxi tie en Rosmersholm.
ROSMER
Miaj konceptoj sxangxigxis multe. Mi povas preskaux diri -- en cxio.
MORTENSGARD
Sxi tion diris, la frauxlino. Tial sxi opiniis, ke mi devus supreniri por paroli kun la pastoro.
ROSMER
Pri kio, sinjoro Mortensgard?
MORTENSGARD
Cxu mi rajtas rakonti en "La Lumturo", ke vi adoptis aliajn ideojn, -- kaj ke vi aligxas al la ideoj pri libereco kaj progreso?
ROSMER
Bonvole. Mi ecx petas vin rakonti tion.
MORTENSGARD
Do presigxos morgaux matene. Estos granda kaj grava novajxo, ke pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo ankaux en _tiu_ senco.
ROSMER
Mi ne vere komprenas vin.
MORTENSGARD
Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo cxiun fojon, kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.
ROSMER
(iomete surprizata) Vi do ne scias --? Cxu frauxlino West ne rakontis al vi ankaux _tion_?
MORTENSGARD
Kion, sinjoro pastoro? Io urgxis por la frauxlino. Sxi diris, ke mi supreniru por auxdi pli de vi mem.
ROSMER
Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al cxiuj flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la eklezio. De hodiaux tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.
MORTENSGARD
(rigardas lin konfuzite) Ne, -- ecx se la luno falis teren, mi ne farigxus --! Ecx la pastoro liberigas sin --!
ROSMER
Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. Pri tio vi do povas informi en "La Lumturo" morgaux.
MORTENSGARD
Ankaux tio. Ne, kara pastoro --. Pardonu min, -- sed tiun flankon de la afero ni ne devas tusxi.
ROSMER
Ne tusxi tion cxi?
MORTENSGARD
Ne intertempe, mi pensas.
ROSMER
Sed mi ne komprenas --.
MORTENSGARD
Jes, vidu, sinjoro pastoro --. Vi ja ne estas tiel sperta pri la cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed cxar vi nun aligxis al la libereca movado, -- kaj cxar vi, -- kiel diris frauxlino West, -- volas partopreni en la movado, -- vi certe tion faras por esti kiel eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.
ROSMER
Jes, tion mi ege bonvolas.
MORTENSGARD
Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkasxe elpasxos kun tio cxi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn proprajn manojn surloke.
ROSMER
Vi opinias, cxu?
MORTENSGARD
Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en cxi tiu regiono. Kaj cetere, -- el libereculoj ni havas suficxan nombron antauxe, sinjoro pastoro. Mi dirus, -- ni havas tro multajn tiajn ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, -- ion, kion cxiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial estas plej konsilinde, ke vi ne malkasxu tiajxon, kiu ne koncernas la publikon. Jen mia opinio.
ROSMER
Nu tiel. Vi do ne kuragxas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian apostatadon?
MORTENSGARD
(agitas la kapon) Mi nevolonte kuragxas, sinjoro pastoro. Lastatempe mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aux iun, kiuj atakas la ekleziajn aferojn.
ROSMER
Cxu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?
MORTENSGARD
Tio estas aparta afero.
ROSMER
Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.
MORTENSGARD
Sinjoro pastoro, -- vi devus memori, ke mi, -- precipe mi, -- ne havas plenan liberecon por agi.
ROSMER
Kio do ligas vin?
MORTENSGARD
Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.
ROSMER
Ah, nu tiel.
MORTENSGARD
Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Cxar estis ja vi unue, kiu stampis min.
ROSMER
Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon per pli indulgaj manoj.
MORTENSGARD
Tion pensas ankaux mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu fojon por cxiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaux spertos tiun bruldoloron mem, sinjoro pastoro.
ROSMER
Mi?
MORTENSGARD
Jes. Cxar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj "La Gubernia Gazeto" certe farigxos iom sanga lauxdire. Povas okazi, ke ankaux vi farigxos stampita viro.
ROSMER
Mi sentas min nevundebla en cxiuj personaj rilatoj, sinjoro Mortensgard. Mia konduto ne estas pridubebla.
MORTENSGARD
(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.
ROSMER
Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.
MORTENSGARD
Ecx se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris la mian?
ROSMER
Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Cxu al io difinita?
MORTENSGARD
Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus farigxi suficxe malagrabla, se malicaj kontrauxuloj informigxus pri gxi.
ROSMER
Vi bonvole sciigu, kio tio estus.
MORTENSGARD
Cxu la pastoro ne povas mem diveni?
ROSMER
Ne, tute ne. Neniel.
MORTENSGARD
Nu ja, mi devas do malligi la sakon. -- Mi havas en mia zorgo strangan leteron skribita cxi tie en Rosmersholm.
ROSMER
La leteron de frauxlino West, vi aludas? Cxu gxi estas tiom stranga?
MORTENSGARD
Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de cxi tiu domo.
ROSMER
Ankaux de frauxlino West?
MORTENSGARD
Ne, sinjoro pastoro.
ROSMER
Nu, de kiu do? De kiu?
MORTENSGARD
De karmemora sinjorino.
ROSMER
De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, cxu?
MORTENSGARD
Jes, mi havas gxin.
ROSMER
Kiam?
MORTENSGARD
Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti antaux jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.
ROSMER
Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.
MORTENSGARD
Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed sxajnas al mi, ke oni ne povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero estas stranga, tio estas pro alia kauxzo.
ROSMER
Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedauxrinda edzino por skribi al vi?
MORTENSGARD
Mi havas la leteron hejme. Sxi komencas proksimume tiel, ke sxi vivas en timo kaj teruro. Cxar cxi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.
ROSMER
Mi?
MORTENSGARD
Jes, tiel sxi skribas. Kaj jen la plej stranga. Cxu mi tion menciu, sinjoro pastoro?
ROSMER
Jes certe! Cxion. Senrezerve.
MORTENSGARD
La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Sxi scias, skribas sxi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista posteno. Kaj sxi kore petas, ke mi ne vengxu min.
ROSMER
Kiel sxi pensis, ke vi povus vengxi vin?
MORTENSGARD
Sxi skribis en la letero, ke se mi auxdus onidirojn, ke pekoj okazus en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiajxojn, cxar estas nur malicaj homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfelicxa.
ROSMER
Cxu tio estas en la letero?
MORTENSGARD
La pastoro povas mem legi gxin je okazo.
ROSMER
Sed mi ne komprenas --! Kion sxi do imagis, kion tiaj onidiroj aludus?
MORTENSGARD
Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino definitive neis -- tiam. Kaj poste -- hm --
ROSMER
Poste?
MORTENSGARD
Poste sxi skribas, -- kaj tio estas tre konfuza, -- ke sxi ne konas iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam farigxis maljusteco kontraux sxin. Kaj se onidiroj pri tiajxoj disvastigxus, sxi petegas min ne tusxi tion en "La Lumturo".
ROSMER
Neniu nomo menciigxas?
MORTENSGARD
Ne.
ROSMER
Kiu portis al vi tiun leteron?
MORTENSGARD
Mi promesis ne diri. Gxi portigxis al mi iun vesperon en krepusko.
ROSMER
Se vi estus tuj demandinta, vi informigxus, ke mia bedauxrinda, malfelicxa edzino ne estis tute respondeckapabla.
MORTENSGARD
Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne gxuste ricevis _tiun_ impreson.
ROSMER
Cxu ne? -- Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza letero?
MORTENSGARD
Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.
ROSMER
En mia vivo, vi aludas?
MORTENSGARD
Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.
ROSMER
Vi do subtenas la kredon, ke estas io kasxinda?
MORTENSGARD
Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. Sed, kiel dirite, estu singardema post cxi tiu tago. Se io onidirus kontrauxe al la antauxjugxoj, estu certa, ke la tuta libera spirita movado kulpigxus pro gxi. -- Adiaux, pastoro Rosmer.
ROSMER
Adiaux.
MORTENSGARD
Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novajxon en "La Lumturo".
ROSMER
Presu cxion.
MORTENSGARD
Mi presas cxion, kion la publiko bezonas scii.
(Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum _Mortensgard_ malsupreniras la sxtuparon. Oni auxdas la eksteran pordon fermigxi.)
ROSMER
(cxe la pordo, vokas mallauxte) Rebekka! Re--. Hm. (lauxte) Sinjorino Helseth, cxu frauxlino West ne estas tie malsupre?
SINJORINO HELSETH
(auxdigxas malsupre en la antauxcxambro) Ne, sinjoro pastoro, cxi tie sxi ne estas.
(La kurteno en la fono flankentirigxas. _Rebekka_ aperas en la pordaperturo.)
REBEKKA
Rosmer!
ROSMER
(turnas sin) Kio! Cxu vi estis en mia dormocxambro! Kara, kion vi tie faris?
REBEKKA
(iras al li) Mi sxtelauxskultis.
ROSMER
Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!
REBEKKA
Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, -- tion pri la matena robo --
ROSMER
Ah, vi do estis tie, kiam Kroll --?
REBEKKA
Jes. Mi volis scii, kio kasxigxis inside en li.
ROSMER
Mi ja estus rakontonta.
REBEKKA
Vi apenaux rakontus cxion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.
ROSMER
Vi cxion auxdis, cxu?
REBEKKA
La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam Mortensgard venis.
ROSMER
Kaj ree supren --
REBEKKA
Ne lasu vin gxeni, kara amiko.
ROSMER
Faru cxion, kion vi mem trovas justa kaj gxusta. Vi ja havas vian plenan liberecon. -- Sed kion vi sekve diras, Rebekka --? Ho, sxajnas al mi, ke neniam antauxe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.
REBEKKA
Ni ambaux ja antauxsciis kio foje venus.
ROSMER
Ne, ne, -- ne tio cxi.
REBEKKA
Ne tio cxi?
ROSMER
Mi ja pensis, ke frue aux malfrue nia bela amikeco estus jxetmakulata kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiajxon. Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, -- mi ja havis kauxzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris nian ligon. Estis dangxera sekreto.
REBEKKA
Ho, cxu estas gxeninda, la jugxo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, ke ni estas senkulpaj.
ROSMER
Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis -- ecx gxis cxi tiu tago. Sed nun, -- nun, Rebekka --
REBEKKA
Jes, kio nun?
ROSMER
Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?
REBEKKA
(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi ja nun liberigxis de sxi, kiu estas morta.
ROSMER
Depost mi sciigxis pri tio cxi, sxi refarigxis terure vivanta.
REBEKKA
Ho ne, -- vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!
ROSMER
Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio cxi. Kiel povis sxi erarvojigxi en tiun fatalan miskomprenon?
REBEKKA
Vi do ne mem komencas dubi, ke sxi estis proksima al mensa malsano?
ROSMER
Nu do, -- estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj cetere -- se tiel estus --
REBEKKA
Se tiel estus? Jes, kio do?
ROSMER
Mi aludas, -- kie ni sercxu la plej proksiman kauxzon, ke sxia malsana animo transiris al frenezeco?
REBEKKA
Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!
ROSMER
Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, ecx se mi arde volus.
REBEKKA
Ho, sed povas esti dangxere -- tiel konstante turnigxi cxirkaux tio sola kaj peza.
ROSMER
(pasxadas maltrankvile kaj penseme cxirkauxe) Mi iel estus min malkasxinta. Sxi eble estas rimarkinta, kiel felicxa mi sentigxis depost vi venis al ni.
REBEKKA
Jes, sed, kara, se tiel tamen estus --!
ROSMER
Eblas, -- ke ne eskapis sxian atenton, ke ni legis la samajn librojn. Ke ni sercxis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi tute ne komprenas! Cxar mi estis ja cxiam zorgema por sxirmi sxin. Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni sxin ekster tio nia. Aux cxu ne, Rebekka?
REBEKKA
Jes, jes, vi faris.
ROSMER
Kaj ankaux vi. Kaj tamen --! Ho tio cxi estas terure pripensi! Sxi do pensadis, sxi, -- en sia malsana amo, -- silentis kaj silentis, -- observis nin, -- rimarkis cxion, kaj, -- kaj misinterpretis cxion.
REBEKKA
(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.
ROSMER
Ho, imagu kiel sxi suferis en silento! La malbonon, kiun sxi kredis kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. -- Cxu sxi neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?
REBEKKA
(kvazaux ekscitita) Al mi! Cxu vi kredas, ke mi tiaokaze restus cxi tie tagon pli longe.
ROSMER
Ne, ne, mi komprenas. -- Ho, la lukto, kiun sxi luktis. Kaj luktis sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. -- Kaj fine tiu emociiga -- akuzanta venko -- en la mueleja akvofalo.
(Li jxetas sin en la segxon cxe la skribotablo, apogas la brakojn sur la tablon kaj kovras la vizagxon per la manoj.)
REBEKKA
(singardeme proksimigxas al li de malantauxe) Auxskultu nun, Rosmer. Se estus en via potenco revoki Beate -- al vi -- al Rosmersholm, -- cxu vi volus?
ROSMER
Ho, kion scias mi fari aux ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, -- kio estas nerevokebla.
REBEKKA