Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj

Part 1

Chapter 1 3,841 words Public domain Markdown

Produced by Andrew Sly

HENRIK IBSEN

ROSMERSHOLM

Dramo en kvar aktoj

(Rosmersholm)

(1886)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ROSMERSHOLM

ROLOJ:

JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antauxa pastro. REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER. REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER. ULRIK BRENDEL. PEDER MORENSGARD. SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm.

Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.

(La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la najbarejo de malgranda urbo cxe fjordo en okcidenta _Norvegio_.)

UNUA AKTO

(La sidcxambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca. Antauxe cxe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per fresxaj brancxoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantauxe estas pordo. Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antauxcxambro. Sur la muro maldekstre estas fenestro, kaj antaux gxi ornamvazo kun floroj kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogsegxoj. Sur la muroj pendas malnovaj kaj ankaux kelkaj iom pli novaj portretoj de pastroj, oficiroj kaj sxtataj oficistoj en uniformo. La fenestro estas malferma. Same la pordo al la antauxcxambro kaj la ekstera pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subigxis.)

(_Rebekka West_ sidas en apogsegxo apud la fenestro krocxetante sur granda, blanka lansxalo, preskaux finkrocxita. Foje sxi ekrigardas eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, frauxlino.

REBEKKA WEST

Jes, faru. La pastro ja certe baldaux venos.

SINJORINO HELSETH

Cxu ne estas trablovo, _tie_ kie la frauxlino sidas?

REBEKKA

Jes iomete. Bonvolu fermi.

(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauxcxambran pordon; poste sxi iras al la fenestro.)

SINJORINO HELSETH

(volas fermi, sed elrigardas) Sed cxu ne estas la pastro, kiu iras tie?

REBEKKA

(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaux la kurteno) Iru flanken. Ke li ne ekvidu nin.

SINJORINO HELSETH

(meze sur la planko) Cxu pensi, frauxlino, -- li denove komencas iri la muelejvojon.

REBEKKA

Li ankaux iris la muelejvojon antauxhieraux. (rigardetas inter la kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu --

SINJORINO HELSETH

Cxu li kuragxas transiri la ponteton?

REBEKKA

Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras supre ankaux hodiaux. (iras for de la fenestro) Longa cxirkauxvojo.

SINJORINO HELSETH

Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpasxi sur _tiu_ ponteto. _Tie_, kie tiajxo okazis, _tie_ --

REBEKKA

(kunmetas la krocxajxon) Ili longe ligigxas al siaj mortintoj en Rosmersholm.

SINJORINO HELSETH

Mi kredas _tion_, mi, frauxlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas sin tiel longe al Rosmersholm.

REBEKKA

(rigardas sxin) La mortintoj?

SINJORINO HELSETH

Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj restas.

REBEKKA

Kial vi tiel pensas?

SINJORINO HELSETH

Jes, cxar alie ne venus tiu blanka cxevalo, mi opinias.

REBEKKA

Kio vere estas tio, cxi tio pri tiu blanka cxevalo, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajxo ankaux vi ja ne kredas.

REBEKKA

Cxu _vi_ do kredas pri tiajxo?

SINJORINO HELSETH

(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por la frauxlino. (elrigardas) Ho -- cxu ne la pastro estas denove tie sur la mueleja vojo --?

REBEKKA

(elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro!

SINJORINO HELSETH

Jes, gxuste, estas la rektoro.

REBEKKA

Ho, estas gxojige! Cxar vi vidos, ke li intencas viziti nin.

SINJORINO HELSETH

Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke sxi estis lia samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, frauxlino! (Sxi eliras dekstren.)

(_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen sxi salutas, ridetas kaj kapsignas eksteren.)

(Malheligxas.)

REBEKKA

(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro pleje sxatas.

SINJORINO HELSETH

(de ekstere) Bone, frauxlino, mi faros.

REBEKKA

(malfermas la pordon al la antauxcxambro) Nu, fine do --! Kore bonvena, kara rektoro!

REKTORO KROLL

(en la antauxcxambro, formetas sian bastonon) Dankon. Mi do ne venas gxenante?

REBEKKA

Vi? Honto al vi --!

KROLL

(envenas) Cxiam afabla. (cxirkauxrigardas) Rosmer, cxu en sia cxambro?

REBEKKA

Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li baldaux venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume.

KROLL

(demetas la cxapelon) Multan dankon. (eksidas kaj cxirkauxrigardas) Ho kiel bela kaj sxatinda vi farigis la malnovan cxambron. Floroj alte kaj malalte.

REBEKKA

Rosmer multe sxatas fresxajn florojn cxirkaux si.

KROLL

Ankaux vi, mi opinias.

REBEKKA

Jes. Sxajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antauxe ni devis ja rezigni pri tiu gxuo.

KROLL

(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron.

REBEKKA

Ecx ne la kolorojn. Sxi kvazaux konfuzigxis --

KROLL

Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas cxi tie?

REBEKKA

Jes, cxio iras laux la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj cxe vi? Via edzino --?

KROLL

Ho, kara frauxlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio cxiam estas io aux alia kio kontrauxas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni nun havas.

REBEKKA

(iomete poste, eksidas en apogsegxon apud la sofo) Kial vi ecx ne vizitis nin unu solan fojon dum cxiuj la lernejaj feritagoj?

KROLL

Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj --

REBEKKA

Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi --

KROLL

-- kaj krome mi ja forvojagxis --

REBEKKA

Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja cxirkauxiris al popolaj kunvenoj?

KROLL

(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Cxu vi imagus, ke mi en miaj tagoj de maljuneco farigxus agitanto? Cxu?

REBEKKA

(ridetas) Iomete vi ja cxiam agitis, rektoro Kroll.

KROLL

Nu jes, tiel por mia privata gxuo. Sed de nun farigxos vera sincereco. -- Cxu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?

REBEKKA

Jes, kara rektoro, mi ne neas ke --

KROLL

Kara frauxlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.

REBEKKA

Ne, tiel ankaux mi opinias. Mi devas ja informigxi. Scii pri la aferoj --

KROLL

Nu, cxiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu furoras cxi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la "popolo" permesis al si riprocxacxi min? Kiaj malicaj krudajxoj ili kuragxis permesi al si.

REBEKKA

Jes, sed sxajnas al mi, ke vi tre forte kontrauxmordis.

KROLL

Mi faris. Mi povas mem diri. Cxar nun mi gustumas sangon. Kaj ili spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson --. (interrompas) Sed auxskultu nun, -- ni ne adoptu tiun bedauxrindan kaj sxirantan temon cxi-vespere.

REBEKKA

Ne, ni ne faru, kara rektoro.

KROLL

Prefere diru kiel vi nun vere fartas cxi tie en Rosmersholm, nun post kiam vi farigxis sola? Post kiam nia kompatinda Beate --?

REBEKKA

Jes, dankon; mi fartas suficxe bone cxi tie. Granda malpleneco estas ja post sxi multmaniere. Kaj ankaux sopiro kaj aflikto, -- kompreneble. Sed alie ja --

KROLL

Cxu vi intencas resti cxi tie? Dauxre, mi pensas.

REBEKKA

Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun kutimigxis, aparteni al la domo, ankaux mi.

KROLL

Jes _vi_. Tion mi ja opinius.

REBEKKA

Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia hejmeco kaj utileco por li, -- mi do certe restos, mi pensas.

KROLL

(rigardas sxin senteme) Sciu, -- estas io granda en tio cxi, por virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.

REBEKKA

Ho, por kio mi alie vivus?

KROLL

Unue vi subigxis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro --

REBEKKA

Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. Estis la teruraj marvojagxoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni translogxigxis cxi-suden, -- jes, tiam venis iuj severaj jaroj, antaux ol li finluktis.

KROLL

Cxu ili ne farigxis ankoraux pli severaj por vi, la jaroj, kiuj sekvis?

REBEKKA

Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate --. Kaj kiel dolorige sxi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan vartadon.

KROLL

Dankon al vi, cxar vi memoras sxin kun indulgo.

REBEKKA

(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kusxas sube.

KROLL

Missento? Kion vi aludas per tio?

REBEKKA

Nu, ne estus ja strange, se estus por vi gxene vidi min, fremda homo, disponadi cxi tie en Rosmersholm.

KROLL

Ne, sed kiel vi --!

REBEKKA

Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara rektoro! Dankon, dankon pro tio.

KROLL

Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?

REBEKKA

Mi komencis timigxi, cxar vi malofte vizitetis nin.

KROLL

Jen vi iris strangan erarvojon, frauxlino West. Kaj krome, -- nenio estas ja vere sxangxita. Estas ja vi, -- kaj sole vi, -- kiu mastrumis cxi tie ecx dum la lasta malfelicxa tempo de kompatinda Beate.

REBEKKA

Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.

KROLL

Sed kiaj ajn la aferoj --. Sciu, frauxlino West, -- laux mi ne estus kontrauxinde, se vi --, tamen eble tiajxo ne estas dirinda.

REBEKKA

Kion vi aludas?

KROLL

Se povus farigxi, ke vi prenus la vakan lokon --

REBEKKA

Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.

KROLL

En ago, jes; sed ne en --

REBEKKA

(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas sxerci pri tiajxo?

KROLL

Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol suficxe da edzeco. Sed tamen --

REBEKKA

Auxdu, -- mi preskaux devas priridi vin.

KROLL

Tamen --. Diru, frauxlino West --. Se permesigxas la demando --. Kiom agxa vere estas vi?

REBEKKA

Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknauxan, sinjoro rektoro. Mi estas nun en mia trideka.

KROLL

Nu-ja. Kaj Rosmer, -- kiom agxa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Sxajnas al mi, ke bone konvenus.

REBEKKA

(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. -- Cxu vi trinkos teon kune kun ni cxi-vespere?

KROLL

Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Cxar estas afero, kiun mi devas priparoli kun nia bona amiko. -- Kaj, frauxlino West, por ke vi ne ekhavu malgxustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, -- kiel pasinte.

REBEKKA

Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere estas afabla.

KROLL

(murmuras) Cxu? Jen pli ol kion mi auxdas hejme.

(_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.)

REBEKKA

Sinjoro Rosmer, -- cxu vi vidas kiu sidas tie?

JOHANNES ROSMER

Sinjorino Helseth diris.

(_Rektoro Kroll_ ekstaris.)

ROSMER

(milde kaj mallauxte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn sxultrojn kaj rigardas lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine farigxus inter ni kiel antauxe.

KROLL

Sed bona homo, -- cxu ankaux vi enteksigxis en tiun frenezan imagajxon, ke io misestus!

REBEKKA

(al _Rosmer_) Jes, imagu, -- kiel bonege estas, ke nur estis imagajxo.

ROSMER

Cxu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?

KROLL

(sincere kaj mallauxte) Cxar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri viaj malfelicxaj jaroj -- kaj pri sxi, -- kiu trovis finon en la mueleja akvofalo.

ROSMER

Estis ja bela penso de vi. Vi cxiam estas indulga. Sed vi tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kauxzo. -- Venu; ni eksidu en la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. Cxiun tagon ni parolas pri sxi. Sxi ja dauxre apartenas al la domo, ni trovas.

KROLL

Cxu vere?

REBEKKA

(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras.

ROSMER

Estas ja sengxene. Ni ambaux amis sxin kore. Kaj ambaux ni, Rebek-- frauxlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris cxion eblan por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riprocxi nin. -- Ial, mi trovas, ke estas io milda kaj dolcxa en la penso pri Beate nun.

KROLL

Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite cxiun tagon.

REBEKKA

(eksidas en apogsegxon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.

ROSMER

(iomete hezite) Vi Kroll, -- mi ege dezirus, ke nia interrilato neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto por mi tiom longe kiom ni interkonatigxis. Ekde kiam mi farigxis studento.

KROLL

Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Cxu estas io aparta --?

ROSMER

Pri multo kaj multe mi dezirus sengxene paroli kun vi. Iel intime el la koro.

REBEKKA

Jes, cxu ne, sinjoro Rosmer? Sxajnas al mi, ke estus bone -- inter malnovaj amikoj --

KROLL

Ho, sciu, ke mi havas ecx pli por priparoli kun vi. Cxar nun mi farigxis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.

ROSMER

Jes, vi ja farigxis. Kiel tio efektive okazis?

KROLL

Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedauxrinde prenis la potencon, -- nun jam urgxas --. Tial mi ja igis nian etan rondon de amikoj en la urbo unuigxi pli dense. Ja urgxas, mi diras!

REBEKKA

(kun rideto) Cxu vere ne estas iom malfrue?

KROLL

Sendube estus pli avantagxe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli frua tempopunkto. Sed kiu povus antauxvidi tion, kio venus? Almenaux mi ne. (ekstaras kaj pasxadas sur la planko) Jes, nun mi efektive malfermis la okulojn. Cxar nun la ribela spirito ecx penetris en la lernejon.

ROSMER

En la lernejon? Do ne en vian lernejon?

KROLL

Gxuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, ke la knaboj en la plej supera klaso, -- nu, kelkaj el la knaboj, -- dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en gxi ili abonas la gazeton de Mortensgard!

REBEKKA

Nu, "La Lumturon".

KROLL

Jes, cxu ne sxajnas al vi, ke estas saniga animnutrajxo por estontaj publikaj oficistoj, cxu? Sed la plej bedauxrinda en la afero estas, ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj faris tiun komploton kontraux mi. Estas nur la fusxuloj kaj la postrestantoj, kiuj detenis sin.

REBEKKA

Cxu tio tusxas vin tiel forte, rektoro?

KROLL

Cxu tusxas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontrauxlaborata en mia vivoverko. (pli mallauxte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (cxirkauxrigardas) Cxu estas iu kiu sxtelauxskultas cxe la pordoj?

REBEKKA

Ho, tute ne.

KROLL

Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman pacon.

ROSMER

(ekstaras) Kion vi diras! Hejme cxe vi --?

REBEKKA

(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis?

KROLL

Imagu, ke miaj propraj infanoj --. Mallonge, -- estas Lauxrits, kiu estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis rugxan dokumentujon por stoki "La Lumturon".

ROSMER

Tion mi ecx neniam songxus, -- ke cxe vi, -- en via domo --

KROLL

Ne, kiu songxus pri tiajxo? En mia domo, kie cxiam regis obeemo kaj ordo, -- kie gxis nun regis unu sola samopinia volo --

REBEKKA

Kiel traktas via edzino tion cxi?

KROLL

Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el cxio. Sxi, kiu cxiujn siajn tagojn -- en aferoj gravaj kaj malgravaj -- samopiniis kun mi kaj akceptis miajn vidpunktojn, sxi ne gxenas sin klini al la flanko de la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome sxi kulpigas _min_ pro la okazajxoj. Sxi diras, ke mi subpremas la junulojn. Ecx se ja necesus, ke --. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej eble malmulte, kompreneble. Tiajxon oni ja prefere silentigu. (pasxadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas cxe la fenestro kun la manoj surdorse kaj elrigardas.)

REBEKKA

(proksimigxis al _Rosmer_ kaj diras mallauxte kaj nerimarkate de la _rektoro_) Faru!

ROSMER

(sammaniere) Ne cxi-vespere!

REBEKKA

(kiel antauxe) Jes, gxuste nun. (Sxi prenas lokon apud la lampo.)

KROLL

(pasxas antauxen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la moderna spirito jxetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, cxu mi ne kontrauxbatalu gxin per cxiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.

ROSMER

Cxu vi ankaux esperas ion atingi tiel?

KROLL

Mi almenaux servu mian sxtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke estas la devo de cxiu patriamanto kaj por cxiu, kiu havas zorgon por la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis cxi tien al vi cxi-vespere.

ROSMER

Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --?

KROLL

Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel vi plej eble povas.

REBEKKA

Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer partopreni en tiajxo.

KROLL

Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne suficxe informigxas, Rosmer. Vi sidas cxi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajxoj. Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj cxio apartenanta al gxi. Sed la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedauxrinde. Vi ne imagas, kiel estas la stato ekstere en la socio. Turnigxis preskaux cxiuj konceptoj. Bezonigxas giganta laboro por ree forigi cxiujn tiujn erarojn.

ROSMER

Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.

REBEKKA

Kaj mi ankaux opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antauxe.

KROLL

(en surprizo) Pli malfermaj?

REBEKKA

Jes, aux pli liberaj do. Pli senantauxjugxaj.

KROLL

Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi lasus vin logi de tia hazarda okazajxo, kiam la amas-estrantoj gajnis tempan venkon!

ROSMER

Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen sxajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrigxis iom pli da sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.

KROLL

Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave eraras, mia amiko. Informigxu pri la opinioj, kiuj valoras inter la radikaluloj, kaj cxi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la sagxo predikata en "La Lumturo".

REBEKKA

Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco.

KROLL

Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi auxdas. Mi scias de fidinda fonto, ke li sercxas tauxgan kunlaboranton.

REBEKKA

Sxajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraux lin.

KROLL

Estas gxuste, kion ni nun volas fari. Hodiaux ni acxetis "La Gubernian Gazeton". La acxetsumo ne prezentis malfacilajxon. Sed -- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. Estas la estrado, -- la jxurnalista estrado, kiu mankas al ni, komprenu. -- Diru, Rosmer, -- cxu ne vi pro la bona afero sentus vin vokata por transpreni gxin?

ROSMER

(preskaux terurigata) Mi!

REBEKKA

Sed kiel povas vi pensi tiajxon?

KROLL

Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la traktado, kiu _tie_ prezentigxas, estas ja suficxe kompreneble. Sed la pli retirita agado de redaktoro, aux, por pli gxuste diri --

ROSMER

Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio cxi.

KROLL

Mi mem volonte sxatus eksperimenti ankaux en _tiu_ flanko. Sed estus tute nefareble por mi. Mi estas jam antauxe tiom sxargxita de sennombraj farendajxoj --. Vi, kontrauxe, kiu ne plu premigxas de iu publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin laux ebleco.

ROSMER

Mi ne povas, Kroll. Mi ne tauxgas al tio.

KROLL

Ne tauxgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la pastorecon --

ROSMER

Mi pravis. Tial mi ja forlasis gxin.

KROLL

Ho, se vi farigxos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni estos kontentaj.

ROSMER

Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros.

KROLL

Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?

ROSMER

Mian nomon?

KROLL

Jes, ecx nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ecx elkriita kiel acxa fanatikulo, mi auxdas. Tial ni ne povas esperi, sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj amasoj. Vi, kontrauxe, -- vi cxiam tenis vin ekster la lukto. Via milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocxa honesteco estas konata kaj taksata de cxiuj en niaj rondoj. Kaj la estimo kaj respekto, kiujn via antauxa pastra ofico donas al vi! Kaj fine la honorinda familia nomo!

ROSMER

Ho la familia nomo --

KROLL

(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj cxiuj, -- familio, kiu nun baldaux du jarcentojn sidas cxi tie kiel la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian sxultron) Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro kuniri kaj defendi tion, kio estas gxis nun akceptita en nia socio. (turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, frauxlino West?

REBEKKA

(kun silenta rido) Kara rektoro, -- por mi tio cxi aspektas nedireble ridinde.

KROLL

Kio! Ridinde?

REBEKKA

Jes, cxar nun mi volas diri al vi tute malkasxe --

ROSMER

(rapide) Ne, ne, -- ne faru! Ne nun!

KROLL

(rigardas ilin lauxvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj --? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti la pastoron.

ROSMER

(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.

SINJORINO HELSETH

Cxi tien en la sidcxambron?

ROSMER

Jes ja.

SINJORINO HELSETH

Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidcxambron.

REBEKKA

Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Ho, ne estas vere bele, frauxlino.

ROSMER

Li ne diris kiel li nomigxas, cxu?

SINJORINO HELSETH

Jes, sxajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aux ion tian.

ROSMER

Mi konas neniun kun tiu nomo.

SINJORINO HELSETH

Kaj li ankaux diris, ke li nomigxas Ulrik.

ROSMER

(mire) Ulrik Hetman! Cxu tiel?

SINJORINO HELSETH

Jes, Hetman li diris.

KROLL

Tiun nomon mi ja antauxe auxdis --

REBEKKA

Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo --

ROSMER

(al _Kroll_) Estas la pseuxdonimo de Ulrik Brendel.

KROLL

La pereulo Ulrik Brendel. Gxuste.

REBEKKA

Nu, do li dauxre vivas.

ROSMER

Li cxirkauxveturis kun teatra asocio, mi opiniis.

KROLL

La lasta kion mi auxdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.

ROSMER

Petu lin enveni, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Jes, jes. (Sxi eliras.)

KROLL

Cxu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?

ROSMER

Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.

KROLL

Jes, mi scias ke li vizitadis cxi tie sxtopante vian kapon per revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.

ROSMER

(iomete amare) Patro estis majoro ankaux hejme en sia domo.

KROLL

Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!

(_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_, eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj sxuoj, cxemizo ne vidigxas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura cxapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)

ULRIK BRENDEL

(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) Bonan vesperon, Johannes!

KROLL

Pardonu --

BRENDEL

Cxu vi ne atendis revidi min? Kaj inter cxi tiuj malbenitaj muroj?

KROLL

Pardonu --. (montras) _Tie_ --

BRENDEL

(turnas sin) Gxuste. Jen li estas. Johannes, -- mia knabo, -- vi, kiun mi pleje amis --!

ROSMER

(etendas al li la manon) Mia antauxa instruisto.

BRENDEL

Spite al certaj memorajxoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm sen fari rapidan viziteton.

ROSMER

Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.

BRENDEL

Ah, tiu alloga sinjorino --? (kapklinas) La provostino kompreneble.

ROSMER