Part 4
Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antauxcxambro la sama perforte mallauxtigata, gxema vocxo, kiu rakontis antauxe tiel simple kaj tamen tiel kortusxe.
"Kaj morgaux matene alveturos la patro kaj la patrino! Oh -- kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino sxiros siajn harojn, la patrino amis ja sxin kiel pupilon de sia okulo; la patrino malesperos..."
"Sed kiu estas kulpa je cxio cxi?" intermetis poste tiu klara soprano, kiun la monahxino estis unue auxdinta el la antauxcxambro.
"La fiancxo devenas ja de ricxa kaj ordema familio kaj entute estas cxarma kaj brava junulo..."
"Vere, vere," ekgxemis respondante la plenda vocxo kaj mallauxte aldonis ion, kion la monahxino ne auxdis.
Poste la personoj en la antauxcxambro restis silente dum kelke da minutoj kvazaux en embarasoj, kion fari. Subite eksonis mallauxta mugxo kaj tuj poste estis auxdata mallauxtigata vocxo, kiu gxis nun ankoraux ne parolis:
"Ah -- ni ne interrompos la estimindan fratinon![5] Volu do eniri!"
Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, sxtelirante, kvazaux timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris la virinoj kaj la knabino, kiun la monahxino estis jam vidinta, akompanataj de la sinjorino en plej bona agxo.
La monahxino, kiu auxskultis atente kaj kun levita kapo antaux la malfermo de la pordo, auxdinte la ekknaron la pordo rapide mallevis la kapon kaj volis denove pregxi.
Sed estis neeble pregxi. Mallauxte la vortoj fluadis de sxiaj lipoj, sed la animo estis ekscitita...
Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo la koro kunpremigxas kaj denove largxigxas...
Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimigxis la irintaj virinoj al la cxerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon, per kiu la vizagxo de la kadavro estis kovrita.
La monahxino tamen ne levis siajn okulojn; sed sxi sentis, kio jxus okazas...
Kaj tiu sama vizagxo, kiun sxi havis antaux la momento en sia penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaux sxia spirita rigardo, kvazaux sxi efektive rigardus en la cxerkon.
Sxajnis al sxi, ke sxi vidas cxiun bluan vejneton en la pala vizagxo, ke sxi vidas ankaux sub la longaj okulharoj malforte brilantan pupilon...
Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento. Neniu movigxis, neniu ekparolis; ankaux la sinjorino, kiu antauxe sencxese gxemis, restis senmove, kvazaux sxia nemezurebla doloro subite estus sxtonigxinta.
"Kvazaux viva, kvazaux viva!" mallauxte diris fine apenaux auxdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaux viva -- kaj tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la gxema vocxo, denove ekploranta.
Kaj post la momento dauxrigis tiu vocxo:
"Kaj tien cxi -- sur la vundon en la koro -- mi metis laux sxia deziro sxian lastan leteron, en kiu sxi adiauxas la patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon -- la leteron, en kiu sxi petas de ni cxiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu sxin en la cxerkon en tiu sama edzinigxa vesto, en kiu sxi mortis kaj sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu sxi adiauxas nin..."
La monahxino cxesiginte la pregxadon auxskultas atente, ecx avide.
Cxiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas sxin froste kaj tamen varmegigante sxin. Sxi ektremis kaj tuj poste sxi sentas, ke sxia sango kuras pli rapide el la kapo al la koro kaj returne...
La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete rugxigxis, la okuloj fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekigxas... Senvole sxi levas iom la kapon...
En tiu momento unu el la virinoj apud la cxerko ekgxemis:
"Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!"
Kaj la alia ankaux mallauxte aldonis:
"Kaj tamen estas nenia helpo -- nenia, nenia helpo!" Kaj denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de l' singulta gxemado de la sinjorino, kiu antauxe pli longe rakontis.
"Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona agxo, kiun la monahxino gxis nun ne estis vidinta. "Ni devas forlasi sxin -- ni devas lasi sxin sola cxi tie!"
La singlute gxemanta sinjorino denove dauxre kaj konvulsie ekploris...
"Adiaux, adiaux -- dormu dolcxe -- animo kara -- plej kara!" sxi gxemis. Poste sxi klinigxis super la cxerko, dum kelke da sekundoj fikse rigardis la vizagxon de l' kadavro, kaj klinigxinte ankoraux pli sxi kisis gxin sur la glacimalvarman frunton...
Rektigxinte, ankoraux momenton sxi rigardis la kadavron.
La ceteraj -- lauxvice -- alproksimigxinte al la cxerko, faris signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la kadavro.
La monahxino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio jxus okazis, sed sxi vidis nenion -- sxiaj malsekaj okuloj estis nedeturneble fiksitaj sur la antauxo de la cxerko.
La singulte gxemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaux sxtonigxinta apud la cxerko, subite klinigxis kaj jxetinte la blankan gazon sur la vizagxon de la kadavro, deturnis sin de la cxerko.
Vidinte tion la ceteraj sekvis sxin. La jupoj frote ekbruetis -- kaj la virinoj denove tiel mallauxte, kiel ili estis enirintaj, forlasis la salonon.
La monahxino restis sola.
En la unua momento sxajnis al sxi, kvazaux ia sxargxo estus defalinta de sxia brusto. Sxi ekrigardis al la pordo kaj vídante, ke gxi estas fermita, levis la kapon ankoraux pli alte ol antaux la momento. Sxia rigardo timeme kaj malkuragxe rondiris en la funebra salono.
Cxio estis cxi tie jxus tia kiel antauxe, antaux ol la virinoj eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktigxis, kaj pro tio cxio en la salono en la flaveta lumo de l' modere flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj samtempe malpli malgxojan ol antauxe, kiam la vespera duonlumo enpenetradis ankoraux en la salonon.
El la antauxcxambro eksonis ankoraux kelkafoje cxi tien la rapidaj, sed mallauxtigataj malgrandaj pasxoj, akompanataj de hxaosa mugxo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretigxas por foriri. Periode estis ankaux auxdata iu, ankaux mallauxtigata vorto aux fragmenta frazo; sed cxio kunigxadis en hxaoson de mugxe krakantaj kaj frapantaj sonoj.
Subite la mallauxtigata bruo kaj mugxo silentigxis; sed tuj poste estis auxdataj pasxoj de kelke da personoj, poste ekknaro de la pordo kondukanta el la antauxcxambro al la vestiblo -- fine la mugxo malproksimigxas cxiam pli kaj pli. Sed antaux ol gxi tute cxesis, ankoraux unufoje estis auxdataj la proksimigxantaj pasxoj... Apud la pordo de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon sur la anson turnis grince la sxlosilon en la seruro.
La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monahxino kvazaux maldolcxa riprocxo; sed malgraux tio sxi ne movigxis, sed avide auxskultis...
Post la ekgrinco de la sxlosilo estis auxdataj rapide malproksimigxantaj pasxoj, poste pli mallauxta fermo de alia pordo kaj denove, sed jam apenaux auxdebla ekgrinco de la sxlosilo, poste ekregis silento --
Cxion cxi, kion ni jxus mallonge estis skizintaj, auxskultis la monahxino kun la eksterordinara atento. Sxi ne preterlasis ecx la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon -- sxia auxdsento estis strecxita kaj pro tio sxia atento iom deturnita de la objekto, kiu antauxe ekscitis sxin.
La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj sxi atentis la mugxon kaj bruon en la antauxcxambro, preskaux tute sxi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la antauxan palecon kaj la malsekigxintaj okuloj la antauxan arde pian trankvilon.
Dum kelke da minutoj sxi restis senmove, kaj samtempe ankaux sen pensoj kaj rememoroj. Sxajnis al sxi, kvazaux sxi estus pregxinta en la pregxejo la lastan pregxon kaj ankoraux genuas -- estante en embarasoj, cxu levigxi aux ankoraux pregxi.
Cxirkauxe regis profunda silento, sole periode interrompata de modera, apenaux auxdebla ekkrako de iu vakskandelo.
Sed tiu silento sxajnas nenial stranga al la monahxino. Turninte la kapon sxi mallevis gxin kaj denove fikse rigardis la pupitron antaux si kaj havante ankoraux la manojn kunmetitajn -- sxi denove komencis pregxi.
Sxi pregxas en la animo la pregxon por la mortintoj -- la pregxon plej konatan. Sed sxi pregxas iel mekanike, sxi pensas pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta...
Sed malrapide revenas la antauxa ardo kaj fervoro. Sxia tuta animo pregxas...
Sxi pregxas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da horo, ne cxesante pregxi ecx unu momenton kaj ne malstrecxante almenaux iomete siajn pensojn... Subite sxi estis interrompita en la pregxado. De proksime, kredeble de la proksima pregxejturo eksonis surda sono de la horlogxo.
La monahxino cxesinte en la pregxado levis iom la kapon kaj kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn.
Ekbatis la dekunua.
La lasta sono estis treme soninta kaj cxirkauxe ekregis denove profunda silento.
La interrompita monahxino vane penas enprofundigxi denove en la pregxon. Mallauxte sxi parolas la vortojn de la pregxo; sed dume sxia animo meditas, gxis fine la meditado tute venkas.
Sxi meditas pri la lastaj aferoj de la homo -- pri la morto, la mistera, gxis nun de neniu solvita enigmo -- pri la vivo postmorta: pri la felicxo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj...
Sxi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas al la »larma valo« -- al la turmentoj kaj doloroj teraj, al la stranga, tre stranga miksajxo de gxojaj, malgxojaj kaj doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«.
Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolcxan -- kvazaux kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj auxtopsioj falas en la animon... Antaux la spirita rigardo de l' meditanta monahxino tremetas kvazaux en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino en la cxifonoj kaj kun la okuloj sange rugxaj de ploro, jen kaduka maljunulo sxanceliranta lauxlonge la muro, jen denove iu cxarma staturo en la regxa vesto kaj tuj denove io, kvazaux kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo...
Post la momento la atmosfero sxangxigxas.
La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heligxi, kvazaux kiam gxi forkuras antaux la eliranta suno. La krepusko farigxas malrapide rugxeto... La rugxeta nebulo disigxas kaj antaux la spirita rigardo de l' meditanta, gxuste reveme profundigxanta monahxino staras tute klara kaj plastika cxarmoplena bildo.
Lazura cxielo arkigxas super la cxarmoplena, paradiza gxardeno, plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaux tiaj plejparte palmaj arboj.
Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altajxoj kovritaj de l' arbaroj. Tie cxi kaj tie de la rokoj saltas torentoj -- sub la rokoj largxigxas verdaj herbejoj, tra kiuj serpentumas flavaj vojetoj.
Cxio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta...
Dum kelke da sekundoj la gxardeno estas senhoma, senbesta... Subite gxi vivigxas... La homoj kaj la bestoj cxiuspecaj promenas trankvile sur la vojetoj aux ripozas sur la herbejoj.
Jen juna cxarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas apud la piedoj de l' blondhara bubeto; cxi tie la cervo, urso, kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super ili rondflugas aglo super la amaso da negxoblankaj kolomboj.
En kelke da minutoj kelkafoje sxangxis la kara kaj alloganta bildo sian fizionomion. La stafagxo restis tiu sama, sole la aro da homoj kaj bestoj sencxese sxangxigxis.
Kaj mirinde -- la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj, kvazaux la paco sxtonigxus sur iliaj vizagxoj...
Cxiu, cxu la maljunulo aux la junulo, cxu la viro aux la virino en la tuta forto de la vivo, cxu la infano apenaux elirinta el la lulilo -- cxiu sxajnas nemezureble felicxa kaj kontenta...
Estas nenia dubo, ke la monahxino anime enprofundigxis en la paradizajn gxojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto; sed sxia modera, malelasta fantazio sciis elsorcxi al sxi sole la bildon plej simplan, plej primitivan...
Estis al sxi gxoje kaj agrable; sed tamen sxi sentis ian premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaux ian trompigxon. Sxi ne komprenis la kialon; ia dolcxa melankolio ekregis sxin simile kiel la felicxan homon, kies animon trakuras la penso, ke li ne estas izolita kun sia gxojo kaj felicxo...
Subite sxajnas al sxi, ke en la malantauxo de la belega gxardeno vidigxas cxiam pli granda perspektivo -- kaj plej malproksime -- sxi vidis konatan, tre konatan pejzagxon: simplan vilagxon kun ia simpla pregxejeto kaj ne malproksime belan bienon.
Senvole sxi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon. Sxia vizagxo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la kontentigxo -- antaux sxia spirita rigardo elsaltas la bildo de l' naska vilagxo...
Sxi vidas la patron, la sanegan, rideman, rugxvangan viron -- sxi vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno de l' delikata boneco -- sxi konjektas vidi ankaux sin mem unue kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon...
Kaj antaux sxia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la alian. Jen sxi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud la tablo kun la patrino -- jen sxi mem sidas sur la genuoj de la patrino, karesas kaj kisas sxin kaj tuj poste sxi kusxas en sia infana lito auxskultante, kion la patro kaj la patrino rakontas.
Sxi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, sxi rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj el la agxo pli posta, sxi rememorigas sin pri la lernejo kaj la kunlernantinoj, pri la maljuna instruisto kaj la multo, multego da personoj kaj momentoj -- entute simplaj, preskaux ordinaraj, sed tamen karaj.
Subite elsaltis antaux sxi la bildo treege alloganta, kiam sxi en la vilagxa veturilo kiel maturigxanta knabino proksimigxis kun la patrino al Praha por tie cxi eniri en la edukinstituton kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata Praha, jxus dronanta en la rugxa brilo de l' subiranta suno...
Sed tiu bildo rapide cedas antaux la bildo alia: sxi vidas sin mem en la pensiono -- sxi vidas siajn novajn kunulinojn -- sxi vidas ankaux tiun, kiun pli poste sxia koro tiel amis kaj kiu farigxis sxia plej fidela amikino; la gracian, rideman blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun glataj rugxaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda, senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans cxiujn eblajn rifojn de la vivo.
Sxi vidas sxin kvazaux staranta antaux si -- tiel klare, tiel plastike...
Oni ne povas imagi al si, kian inklinon sxi sentis al sxi, kiel sxi amis sxin. La plej varma amo fratina ne povas esti pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaux sencxese sub unu tegmento, en unu cxambro kaj tre malofte ili disigxis sole por kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu antaux la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu animo.
Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis kaj revis intersxangxante cxiutage siajn revojn kaj dezirojn, gxojante je la estonteco kun la plej cxarmaj esperoj...
Multo, multego da tiuj cxarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris nun la animon de l' monahxino --
Subite sxangxigxas sxia mieno -- la rideto de l' kontentigxo en la momento sxangxigxis en la malgajecon, preskaux en la maldolcxon: sxi konjektas vidi sian kunulinon felicxa...
Sxi vidas sxin sidanta apud la lulilo de l' propra infano --
Sed tuj poste denove sxangxigxas la mieno de l' monahxino: la mieno de l' maldolcxo transigxas en la mienon de l' rezignacio -- sed tuj poste sxia vizagxo vidigas la mienon neesprimeble maldolcxe doloran...
Antaux sxia spirita rigardo ekaperis kvazaux timema ombro la staturo de l' pala, serioza studento --
Tiu imago suficxis, por ke la panoramo de la bildoj elsorcxitaj de la fantazio haltu...
La monahxino ne povis rezisti ian strangan senton de l' ekfrosto. Sxi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte la vualon komencis lauxte pregxi, kvazaux sxi volus forpeli la teruran ombron, kiu jxus estis trakurinta sxian animon, la ombron fatalan, kiu estis la cxefa kauxzo, kial sxi por cxiam adiauxis la mondon kaj gxiajn plezurojn, ecx tiujn dolcxajn revojn, kiuj tiel felicxigis sxin ankoraux antaux ne multaj jaroj...
Sxi perforte devigas sin al la pregxo.
La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu sxi cxiam antauxe enprofundigxadis en la meditadon pri la mistera estajxo, tute mankas al sxi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto, preteriras antaux sxi cxiumomente sxangxante sian formon kaj vidigxante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume sencxese terurigante sxian animon.
Sxi pregxas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo...
Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli potenca ol la pregxo.
Malrapide farigxas la imago pli klara, pli preciza, gxis fine denove staras antaux sxia animo tiu sama pala, serioza, juna viro, kiu estis interrompinta sxin en la revema enprofundigxo...
Ankoraux momenton sxi provas pregxi; sed la pensoj kaj rememoroj cxirkauxflirtantaj la palan studenton cxiam batalas por sia rajto... Post ne longe la monahxina kontraux sia volo cxesas pregxi -- la rememoroj denove okupas sxian animon...
Sxi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja posttagmezo, kiam sxi, revenante kun sia nedisigebla kunulino el la pregxejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaux la pregxeja pordo...
Sxi rememorigas sin pri tio, ke estis al sxi tiam iel strange -- ke li sencxese okupis sxian penson, ke pli poste sxi songxis pri li, unuvorte, sxi rememorigas sin pri cxiuj dolcxaj kaj konataj detalajxoj, en kiuj manifestas la naskigxanta unua amo.
Dum kelke da momentoj sxajnas al sxi, kvazaux sxi denove sentus emon al la vivo -- kvazaux gxis nun sxi vivus tiel, kiel cxi tiam...
Subite aperas en sxia penso bildo alia.
Sxi sidas mano en mano kun sia kunulino sub largxbrancxa kasxtano en la gxardeno de l' pensiono... Estas auxtuna vespero -- la luno preskaux plena -- cxirkauxe sankta silento...
Ili rakontas, pli gxuste ili parolas silente, sed cxiumomente unu aux la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis ecx unu fojon, ili ne eksxercis ecx unu fojon -- ambaux estas cxiam pli silentemaj, gxis fine ambaux kelkan tempon silentas...
Subite la kunulino starigxis kaj cxirkauxpreninte sxian nukon fikse ekrigardis sxiajn okulojn...
"Berto!" sxi diris mallauxte per la tremanta vocxo.
"Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaux mallauxte.
Henjo silentis ankoraux momenton kaj poste per la premita, interrompata vocxo komencis konfesi...
Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj sxi rakontis, kiam kaj kiamaniere komencis gxermi la amo en sxia koro -- poste sxi komunikis la tutan serion da detalajxoj, kiuj klare pruvis, ke sxia amo trovis ehxon en la animo varme, arde amata.
Berto, estinte interrompita en la revema enprofundigxo, auxskultis komence kvazaux apatie; sed baldaux la rakonto de l' kunulino ekinteresis sxin.
Sxajnis al sxi, kvazaux sxi estus auxskultanta sian propran animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolcxan premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj cxesigis la trankvilon de Berto. Sxi sentis tiel neesprimeble dolcxan doloron, tian fresxan esperon, kvazaux atendante, ke la plenumo de sxia plej varma deziro estas tute certa.
Fine Henjo nomis la objekton de sia amo...
La spiro de Berto haltis, sxia brusto konvulsie kunpremigxis, la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango levigxis al la kapo. Perforte sxi kunpremis la lipojn por neniigi la ekgxemon aux la ekkrion...
Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis kvazaux idolo de Berto...
La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en la pli malfrua agxo kompate ridetante transiras al la tagordo, tute dispremis Berton...
Vane kun la strecxado de cxiuj siaj fortoj sxi penis neniigi sian maltrankvilon, gxuste la plej fortan animan uraganon, kiu tiel subite atakis sxin.
Sxi auxskultis ankoraux momenton, poste eksaltis kun la mallauxtigata ekkrio, eksxanceligxis kaj denove falinte sur la benketon sxi kovris la vizagxon per la ambaux manoj kaj dauxre ekploris -- Henjo penis trankviligi sxin. Sxi demandas la kauxzon, insistas, petas -- cxio estas vana...
Berto silentas kiel tombo; sxi ne malkovris la dolcxan sekreton de sia koro...
De tiu momento sxi suferis nemezureble kiel cxiu, kiu ne volas aux ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo -- kaj sxi ne povis, ne devis ilin konfesi...
Melankolio ekregis sxian tutan animon. La mondo estis indiferenta al sxi; cxio, kion sxi ekvidis, farigxis malagrabla al sxi -- sxi vivis sole por siaj malgxojaj revoj kaj ankaux por tiaj rememoroj.
En la unua tempo iafoje sxi havis okazon vidi la nemezureblan felicxon de sia amikino...
Ofte sxi auxdis sxin rakonti pri li, ofte sxi vidis sxin kun li, iafoje sxi ecx parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj vortoj...
Sed sxi treege suferis en tiuj cxi kelkaj momentoj; kaj tio estis la kauxzo, ke sxi fine sercxis la rimedon kontraux sia anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la rompita koro al la gepatroj en la naskan vilagxon.
Cxi tie sxi vivis preskaux en la tuta izoleco for de la mondo kaj gxiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundigxo en la rememoroj estis al sxi la plej karaj; sxi vivis kiel »sanktulino«...
En la unua tempo sxi interkorespondadis kun la felicxa amikino.
La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaux per la sango de la koro, dissxiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino respondadis ilin cxiam kun la senekzempla abnegacio...
Henjo pentris ofte sian felicxon per tiel vivaj koloroj, ke la okulo de Berto plenigxis per la larmoj dum la legado kaj multafoje sxi devis cxesigi la legadon, antaux ol sxi venis al la fino de la letero.
Sed tamen -- kiel ofte okazas en la vivo -- ambaux amikinoj en la unua tempo interkorespondadis suficxe ofte; pli poste ili iom lacigxis en la korespondado kaj post tri aux kvar jaroj tute cxesigis gxin.
La bedauxrinda, malfelicxa Berto restis tute sola kun sia doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per cxiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel fresxan kaj sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado estis vana. Sxi auxskultis trankvile cxiun kaj cxiam maldolcxe ridetante nee ekskuis la kapon...
Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturigxis en sxia animo la intenco tute disigxi de la mondo.
Kaj kiam gxi estis maturigxinta, gxi estis ankaux efektivigita: Berto eniris en la monahxejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj post unu jaro farigxis »fratino« Magdaleno --
La asketa vivo monahxeja, kunigita kun la helpado al la mizeruloj, estis preskaux tute neniiginta cxiujn pensojn pri la mondo ekstermonahxeja; sed tamen ne povis la fratino Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, sxin periode atakantajn.
Precipe dum la silentaj noktoj auxtunaj, kiam la animo tiel volonte revas kaj meditas, kiam sxi lacigita de la pregxado senvole enprofundigxis en la rememorojn, kiam sxi rememorigis sin pri la felicxa amikino -- en tiaj momentoj sxi eksentis cxiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon, multafoje ecx trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran ektremon --
Kaj tio okazis ankaux nun, kiam sxi, genuante unuafoje en sia vivo antaux la kadavro dum la silenta nokto auxtuna, enprofundigxis senvole en la rememorojn tiel, ke sxi tute forgesis, kial kaj kie sxi trovigxas.
Bildo sekvas bildon antaux sxia spirita rigardo -- jen gxi estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en la formo de simpla silueto...
Subite ekstere levigxis la vento kaj forte ekskuis la fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en sxiaj meditemaj rememoroj.
Levinte la kapon sxi timeme rigardis cxirkaux si kaj nur post kelke da sekundoj sxi tute rekonsciigxis, kial kaj kie sxi trovigxas...