Part 5
Sed sxi treege konsternigxis rekoninte, ke sxi ne trovas sin genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro por pregxi, sed ke sxi sidas sur la sxtupo, sur kiu sxi antauxe genuis, ke sxi havas la manojn preskaux konvulsie kunpremitajn sur la genuoj kaj ke sxi havis antaux la momento la kapon profunde mallevitan al la brusto...
Rekonsciigxinte sxi starigxis kaj denove genuis, kiel autauxe; sxi denove kunmetis la manojn kaj komencis pregxi.
Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento ekstere denove levigxis kaj ekfajfinte, kvazaux ie proksime la musxo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la malproksimo perdigxas la ekblekego de l' sovagxa besto...
Tiu stranga kaj preskaux teruriganta sono ekscitis momenton la pregxantan monahxinon.
Sxi turnis malrapide la kapon al la fenestroj -- sxajnis al sxi, ke tra la fenestroj sxi vidas la stelojn brili sur la firmamento; sed la rugxeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta de la vitro fenestra malhelpis la rigardon.
Momenton rigardas la monahxino al la fenestroj. Jen sxajnas al sxi, kvazaux ia flava lumo estus trakurinta antaux la fenestroj, simile kvazaux iu estus subite elirinta kun la lumo el la mallumo kaj tuj estinginta gxin...
Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo levigxis ekstere la ventego pli sovagxe ol autauxe kaj ekskuinte forte la fenestrojn, gxis ili ektintis, malfermis unu el ili.
Malvarma, preskaux glacia vento turnis sin en la salono kaj cxirkauxblovis ankaux la fratinon Magdalenon. La kandeloj ekflagris, iliaj flamoj jen kuntirigxis, jen denove eksaltis -- la salono jen mallumigxis, jen denove heligxis...
La monahxino mekanike starigxis, levis la vualon kaj sxteliralite alproksimigxis al la fenestro, malfermita de la vento, por fermi gxin.
En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton.
La monahxino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis la vizagxon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris en la cxambron.
Sxia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste sur la cxerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj rubandoj de la florkronoj.
En la unua momento sxajnis al sxi, kvazaux cxio cxirkaux la cxerko vivigxadus, ecx -- kvazaux la kadavro en la cxerko kovrita per la blanka gazo ekmovigxus.
Malgraux tio sxi ne perdis la trankvilon, kun kiu sxi antauxe alpasxis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro sxi fermis gxin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monahxino haltinte denove ekrigardis al la fenestroj -- post la momento sxi ekauxdis surdan bruon de malproksima ektondro...
Kelkan tempon sxi staris kvazaux en embarasoj, poste turnis sin kaj sxia rigardo fiksis sur la cxerko. La vento estis iom levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj sur la brusto --
Nenion plu sxi vidis ol du blankajn, kvazaux vaksajn manojn virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj kvazaux mistere efikas la monahxinon: sxia rigardo, kvazaux rigidigxinta, estas fiksita sur ili.
Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En sxia animo revivigxas la imagoj, kiujn al sxi elsorcxis sxia fantazio dank' al tio, kion sxi auxdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraux kreskas, ecx -- en sxia animo naskigxas novaj bildoj...
En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento silentigxis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antauxe.
Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide proksimigxas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba silento denove estas interrompita.
Rekte antaux la monahxino eksonis modera ekkrako -- kredeble la cxerko...
La monahxino ektremis.
Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj interrompas la dauxran bruon... Komencis forta pluvego...
La monahxino momenton staras senmove; poste sxia mano senvole apogas sin sur la pupitro -- kaj la okulo estas denove fiksita sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro.
Ekstere la vento fajfas kaj bruas cxiam pli dauxre. Periode atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas, kvazaux ili faladus sur la tintantan platajxon horizontalan. Fulmo cxiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro estas cxiam pli brua.
Sxajnas, ke la monahxino havas nenian atenton por la furiozantaj elementoj.
Sxiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la nigra kruceto, en sxia animo naskigxas io kvazaux peka scivolo.
"Kiu vi estas kaj kial -- kial vi tiel subite dissxiris la fadenon de la vivo?" sxi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna, gaja kaj cxarma -- kaj sur la rando de la tera felicxo... kaj tamen, tamen -- Oh, se mi almenaux povus legi la respondon sur via vizagxo -- sur viaj senbrilaj okuloj -- sur via glacimalvarma mano!... Eble vi amis -- arde, flame, pasie, freneze... Ah -- jes, jes! Preskaux sxajnas al mi, kvazaux mi envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo gxis la fundo -- morti en kelke da momentoj kaj mallonge post tiam, kiam vi estis elturninta sin el la cxirkauxpreno de la plej amata viro -- oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la sorton, kiam la vivo trenigxas en la turmentoj animaj, kiam la korpa forto malrapide mortas, gxis fine la homo pereas -- de senfortigxo..."
Subite sxi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Sxi ekpensis pri la postmorto. Senvole sxi ektremis kaj cedis...
Sxiaj okuloj estas ankoraux fiksitaj sur la blankaj manoj de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, sxi malproksimigxas de la pupitro mallauxte sur la pintoj kaj post kelke da minutoj staras apud la cxerko.
Sxi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce metitajn manojn sur la brusto. Sxi vidas sur ili bluajn vejnojn kaj sur unu fingro oran ringon...
En tiu momento falis sxia rigardo sur la pli malhelan lokon sur la blanka vesto proksime de la koro -- sxi rekonis sangan makulon.
Denove sxi cedis unu pasxon -- sxian animon trakuris la rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis adiauxinta la siajn kaj kiu laux sxia deziro estis metita sur la koron.
Sed jxus sur la brusto estas gxis nun metita la blanka gazo.
La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite sxi decidis. Farinte unu pasxon al la cxerko sxi levis iom tremantan manon al la gazo kaj forigis gxin.
La gazo sur unu flanko de la cxerko falis -- sed la vizagxo de la kadavro estas ankoraux kovrita per la blanka gazo -- la letero kusxas sur la koro...
Estas videble, ke la vesto cxirkaux la koro estis forte sangmakulita; -- sed la monahxino rimarkis sole kelke da malgrandaj makuloj cxirkaux la letero metita sur la koro -- aux pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aux pro tio, ke la vesto estis en la cxerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu videblaj.
Kaj denove sxi staris momenton senmove, kvazaux en embarasoj, cxu forigi ankaux la gazon de la vizagxo aux preni la leteron.
Fine sxi decidis. Per firma mano sxi levis la leteron, sub kiu aperis granda sanga makulo...
La monahxino ektremis. Dum kelke da momentoj sxi tenis la leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta mano malfaldis gxin kaj komencis legi.
Gxi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la skribado, cxar kelkaj vortoj, ecx tutaj frazoj estis preskaux nelegeblaj...
Ekstere furiozis la uragano cxiam pli sovagxe -- dume la monahxino pene legis la jenon:
"Kara patrino -- kaj vi, patro -- kaj vi, bona onklinjo!
Pro cxio, kio estas kara al vi, pardonu min! --
Mi ne povis fari alimaniere!
Mi adiauxas vin sen maldolcxo kaj sen riprocxoj. Mi ne riprocxas ecx la patron, kiu laux sia opinio zorgante sole pri mia bono kaj felicxo, estis destininta al mi la fiancxon, kiun mi tre sxatas kaj estimas, sed kiun mi malgraux tio ne povas ami.
Mi estus nur sxargxo por li, -- malvarma, glacia sxargxo, kiu nepre devus maldolcxigi al li la vivon kaj dum la tempo fari gxin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaux li pardonu min.
Mi amis, kiel vi scias -- varme, sincere, mi amis arde, flame, pasie, ecx freneze...
Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio, jxus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas farigxi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita ekzisto -- li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi sin homo, li -- en la gxusta senco de l' vorto forjxetis min de si -- kiam mi falis sur la genuojn antaux li...
Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min! Mi ne povis fari alimaniere!
Kaj mi petas -- insiste petas vin: Cxio, kion mi konfesis al vi, restu por cxiam sekreto!
Metu min, mi petas, en la cxerkon en la sama vesto, kiun mi estus prenonta cxe mia edzinigxa festo kaj kiu en kisos min angxelo de la morto -- kaj tiun cxi leteron, en kiu mi cxion konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro!
Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu antaux kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun mi estis adorinta, ankaux vidadis gxoje -- mi konjektas -- ecx amis -- se vi rekontos Berton -- komuniku al sxi --"
Fratino Magdaleno ne povis legi plu.
Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al sxi la manoj, dum la lego de la dua parto sxiaj okuloj plenigxis per la larmoj tiel, ke sxi legis kvazaux tra la nebulo, dum la lego de la lastaj linioj la letero elfalis el sxia mano.
Freneza, malespera ekkrio eligxis el sxia brusto. Sxi sxanceligxis; sed tuj poste kvazaux rekonsciigxinte sxi levis la tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizagxo de la kadavro estis kovrita.
Sxi konvinkigxis tute.
Sxi ekvidis malvivan vizagxon de sia estinta plej kara kunulino -- sxi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj, sed nun rigide eligitaj, kvazaux vitraj okuloj...
Sxia spiro haltis, la brusto pene laboris; sxia koro konvulsie kunpremigxis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Sxiaj okuloj plenigxis per la larmoj...
Dum pli longa tempo sxi ne vidis, nek auxdis -- sxi staris apud la cxerko kvazaux rigidigxinta...
Ekstere furiozis la uragano kun nesxangxita forteco. Blindigantaj fulmoj krucigxas sur la firmamento, la bruegado de la fulmotondro ne cxesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas kvazaux furiozanta maro -- la fenestroj tremante tintas, la gutoj de la pluvo terurige tamburas -- sed la fratino Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne auxdas.
Sxiaj vangoj brulas, de la larmoj superversxitaj okuloj febre brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj...
Subite ekstere levigxis la vento kun la triobla forteco. Ekgxeminte dolore, kvazaux la koro estus diskrevinta, gxi ekbruis profunde, poste alpremigxis al la fenestroj, ektintigis ilin kaj malfermis tiun saman kiel antauxe. Forta glacimalvarma aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis sin cxirkaux la cxerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde klinigxis, sed tuj denove ekflamis.
La ventego enblovis denove -- pli forte ol antauxe kaj estingis tri, kvar kandelojn...
La salono iom mallumigxis. La monahxino staras ankoraux kvazaux rigidigxinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn kandelojn -- la salono tute mallumigxis.
La uragano furiozas kun cxiam kreskanta furiozeco -- sole la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj cxio eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaux terurigan. Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas la rubandojn kaj la florkronojn -- sole la fratino Magdaleno staras senmove.
Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta ektondro.
La fratino Magdaleno rekonsciigxis el la agonia rigideco. En la momento de l' blindiganta ekfulmo sxajnis al sxi, kvazaux la kadavro estus duone levigxinta en la cxerko...
La monahxino dolore ekgxemis kaj preninte la kapon per la ambaux manoj sxi cedis sxancelirante de la cxerko.
Tuj poste denove falis al sxi la manoj -- sxi staras firme, sed ia neesprimebla timemo kunpremis sxian animon. Malvarma sxvito aperis sur la frunto kaj la vangoj de la bedauxrinda monahxino -- sxia tuta korpo tremas -- sed sxiaj piedoj estas kvazaux alforgxitaj.
Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove sxajnas al la monahxino, kvazaux la kadavro estus levigxanta.
Tiun cxi fojon sxi ekkriis kaj kuragxigxinte penas forkuri kun la strecxado de cxiuj fortoj.
Sxanceligxante en la mallumo sxi fine sukcesis atingi la pordon; sed la pordo estas sxlosita.
Sxi pugnobatas gxin; sxi krias, petege krias -- vane! Timo kaj teruro skuas sxian korpon; ekkrioj sole eligxas stertore el sxia ondigxanta brusto --
Jen nova fulmo -- al la monahxino sxajnas, kvazaux la kadavro estus tute levigxinta en la cxerko.
Kun la korsxiranta ekkrio sxi kuras al la fenestroj; sed faletinte en la tuta mallumo sxi kapbatis la muron kaj falis sur la plankon --
Ankoraux la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin cxirkaux la cxerko kaj cxirkauxblovadis la febre rugxigitajn vangojn de l' sveninta monahxino...
La fratino Magdaleno restis sen konscio -- sxi restis sveninta dum kelke da horoj.
Nur matene, kiam la uragano jam longe antauxe cxesis furiozi, kiam la ventego silentigxis kaj cxesis la pluvo, nur kiam la suno jam longe estis levigxinta super la horizonto -- la monahxino rekonsciigxis.
Sxi rekonsciigxis gxustatempe.
En la antauxcxambro estis auxdataj pasxoj kaj vocxoj...
Pene, kun la strecxado de cxiuj restintaj fortoj trenis sin la fratino Magdaleno al la pregxbenketo --
Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn sxi estis vidinta vespere, mallauxte malfermis la pordon kaj sxteleniris, ili vidis la monahxinon genui kiel vespere...
Sed kiam sxi fine levigxis por foriri en la monahxejon, sxi eksxanceligxis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon --
Kiom sxi estis suferinta, neniu sciigxis, neniu ecx supozis --
MODERNA MAGDALENO.
Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis cxie la pronomon »ci«, kie gxin uzis la auxtoro, por ke la traduko perfekte konsentu kun la originalo.
Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro.
Minace kiel la neniigata pasio mallevigxas la peza auxgusta vespero super la arbaroricxa, monta pejzagxo en Sumava.[6]
La firmamento jam preskaux la tutan horon estas kovrata de la pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta tondrado.
Estas nenia dubo, ke plej baldaux falos sur la jam tute mallumigxintan valon unu el tiuj dauxraj uraganoj, kiuj iafoje furiozas la tutan nokton...
El la fenestroj de la cxasdomo la sole logxata konstruajxo en la tuta cxirkauxajxo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, lumiganta la cxambron originalan kaj interesan.
Gxi estas kvarangula kaj vasta cxambro kun ligna plafono, dividita parte per la breta muro en du partojn.
La malantauxo -- la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de floroj -- estas la dormocxambro kaj de l' antauxo gxi estas dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj.
Unuavide oni ekkonas, ke cxi tie regis ankoraux antaux nelonge la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas simpla, sed cxie oni povas vidi multe da elegantaj ornamajxoj kaj la virinaj bagateloj.
Malgraux la videbla malordo, laux cxio kauxzita de la longa forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj ne tre ordemaj, la agrabla malantauxo posedas ian allogantan fresxecon, ekstreme kontrastanta la malgxojan, malnovmodan antauxon.
Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, cxasponardoj kaj diversaj cxasiloj.
En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antauxe estas pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata kaj el kiu oni iras per la sxtuparo en la unuan etagxon aux tra la cxefa pordo en la korton, cxirkauxatan de l' alta stangobarilo.
Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna horlogxo kun la kukolo. Apud la horlogxo en la direkto al la pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita kadro kun la fotografajxo de juna sinjorino en baltualeto; kaj sub gxi -- revolvero.
En la muro kontraux la portretoj estas granda fenestro de bizara formo.
Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu cxi fenestro la lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj kiu supreniras gxin gxis la krucoj.
Antaux la fenestro staras negranda tablo kaj, tute antauxe -- kontraux la jam nomita pordo -- trovigxas ankoraux alia pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras segxo, sur kiu estas jxetita malnova cxevaltuko.
Krom du sxrankoj kun libroj lauxlonge la muro maldekstre kaj alia necesa meblaro estas meze de l' unua cxambro granda tablo el kverka ligno kun krucitaj piedoj -- apud la tablo staras apogsegxo, en kiu jxus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo apogita sur la ambaux manoj, kaj kelke da ordinaraj segxoj.
Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud gxi kusxas ia malfermita libro.
Cxio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la logxejoj de maljunaj frauxloj aux pli agxaj vidvoj, al kiuj la cxarmo de la proksima cxirkauxajxo, en kiu ili malofte pasxigas la tempon, estas tute seninteresa.
Malgraux tio oni povas ankaux cxi tie ekvidi aldonojn renovigantaj la iaman virinan mastrumadon.
En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la cxambron, oni povas vidi ankoraux unu diferencon de l' kutimaj cirkonstancoj.
En la malantauxa cxambro duone post la paravento oni vidas infanan liton, kiu estas sxovita tiamaniere de la muro, ke gxi ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito staras tablo kaj sur gxi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, pokalo kaj kulero.
La nokta trankvilo estas interrompata en la cxambro sole de l' unutona iro de la horlogxo kaj periode de la mugxo de l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere fulmas ankoraux post longaj pauxzoj, kaj sole la murmuranta tondrado estas cxiam pli klara.
La viro en la apogsegxo apud la tablo sidas senmove kiel statuo.
Nur kiam la horlogxo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li levis la kapon kaj rigardinte dormeme cxirkaux si, fiksis la rigardon sur la horlogxon.
"Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, kvazaux li estus tute rekonsciigxinta, li diris silente, preskaux dolore:
"Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. Mi ekdormis..."
Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantauxo li levigxis singarde kaj senbrue.
Li estas viro cxirkauxe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio, nuba mieno, sunbrunigita vizagxo, kovrita de grizigxinta, antauxe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj trajtoj.
La sola rektigxo malkovris, ke li posedas ankoraux plenan forton de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin aux liajn pasiojn. La rekteco, kuragxo kaj kategorieco vidigxas en cxiu trajto de la vizagxo, kies brilaj nigraj okuloj sub la grizigxintaj brovoj sxajnas preskaux piki.
Levigxinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej singarde li sxteliris al la infanlito en la malantauxon.
Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, poste same singarde sxtelforiris en la antauxon, kie li haltis.
"Bedauxrinda infano!" li ekgxemis kun la dolora rezignacio. "Ci suferas -- ci suferas -- sen la propra kulpo..."
"Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de l' kompata riprocxo. "Kial -- suferas tiu bedauxrinda kreitajxo tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere gxi faris ion malbonan?... Ankoraux antauxhieraux gxi kuradis kaj petoladis, fresxa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaux gxi kusxas la tutan tagon kvazaux duonmortinta -- kaj sole la perioda sufoka tusado vekas gxin el la agonia duonkonscio..."
Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantauxo kaj tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana vocxo:
"Mami -- mami!"[7]
"Denove gxi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antauxo kaj turninte sin kun rapida servemo alpasxis al la lito, de kiu levigxis al li du infanaj manoj kaj la infana vocxo siblante balbutis:
"Avcxjo, avcxjo! Kie estas mami?"
Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne respondis rekte tiun demandon.
Laux cxio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis gxin amplene kaj iafoje ecx infane dorloti, parolante parte al la infano, parte -- esplorante dume gxian staton -- al si:
"Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel zizeleto[8] Kaj ci kontrauxe rigardas kiel strigeto."
Cxe tiuj vortoj li klinigxis al la infano.
"Kaj cxu io doloras cin -- cxu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? Cxu sub la mentoneto -- en la gorgxeto, kiel ci montras? Ah, gxi estas pasonta, karuleto -- ci vidos!..."
Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la korpon, li dauxrigis en tiu sama tono:
"Ci havas ja la frunteton tute malvarman -- kaj ankaux la vangetojn kaj la tutan korpeton!"
Cxe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la infano, ne havante la febron -- pri kiu li konjektis, ke gxi akompanas cxiun gravan kaj dangxeran malsanon -- tamen ne estas malsana tiel grave kaj senespere, kiel sxajnas.
"Kaj cxu ci deziras ion, karuleto -- nenion? Cxu ci volas trinki -- ne?... Almenaux mi ordigos al ci la kuseneton sub la kapeto. Ci kusxas ja cxi tie kiel perfekta friponeto. La litkovrilo estas dejxetita -- kunvolvita..."
Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun eldevigita petolemo li aldonis:
"Cxi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kusxos denove kiel princido -- cxu ne?... Nu, ci vidas -- mi ankaux scias fari -- cxion, cxion... Kaj nun ci ne tusas tiel konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio estas bona signo. Lulu vin denove angxeleto, por ke la dolcxa dormo cin refresxigu, refortigu, resanigu..."
En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj opiniante, ke gxi jam estas dormanta, li rektigxis.
Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj poste sxtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris mallauxte:
"Cxu fine tio estas sveno, antauxiranta la finan agonion?"
Tiu penso haltigis lin.
Volante konvinkigxi li elpasxis ekstreme brue; sed la infano ne auxdas kaj ne vekigxas, simile kiel gxi ne vekigxis la tutan vesperon dum kia ajn alia bruo.
Li bruigis poste la segxon kaj kelkafoje piedbatis, fikse rigardante la infanon; sed en la vizagxo de l' infano ne ektremis ecx unu muskolo.
"Do tamen -- la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekgxemis, poste sengxene elpasxis kaj trairinte lauxlargxe la cxambron rigardis la korton tra la fenestro.
Post momento li sin turnis.
Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna viro sur la kontrauxa muro kaj lia vizagxo vidigis maldolcxon,. Kiam laux la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlauxte kaj fragmente paroli al la bildo:
"Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaux mi gxojas en tiuj maldolcxaj momentoj, cxar ci ne estas atestanto de cxio cxi -- cxar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti!
Kaj kiel severe, kiel riprocxe ci rigardas min -- kvazaux ci volus diri, ke mi -- cia patro estas kulpa je cia tuta doloro kaj malfelicxo!...
Vere -- mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi faris eraron, cxar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljunigxanta patro.