Rakontoj

Part 3

Chapter 3 3,775 words Public domain Markdown

Sxajnis al sxi, ke entute estas neeble disigxi de tiu cxi memorajxo. Sxi malofte uzis tiun veston ecx dum la tempo de sia felicxo; sxi prenis gxin sur sin kelkafoje -- je la okazo de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn sxi cxeestis kun sia edzo. De tiu tempo gxi kusxis netusxite en la kofro -- Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaux la vendo de tiu memorajxo necesigxis.

Estis belega somera mateno, kiam la bedauxrinda vidvino ne havante rimedojn por prepari malricxan tagmangxon, rememorigis sin pri la lasta memorajxo de l' antauxa felicxo.

Sxanceligxe sxi genuis apud la kofro, malfermis gxin kaj per la tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte gxin sur la tablo antaux si, sxi ekrigardis enpensite antaux sin --

Sxi estis sola en la malricxa cxambreto.

La infano, sxia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun la plenmano da sablo kaj kelke da sxtonetoj.

La patrino povis gxin vidi tra la fenestro; sed sxi ne vidis -- sxi rigardis fikse antaux sin, enprofundigxante en rememorojn.

Longe sxi staris senmove. Sxian malgxojigitan animon kuradis rememoroj; unue maldolcxaj, doloraj, pli poste cxiam pli klaraj kaj karaj, gxis sxi rememorigis sin pri la momentoj plej felicxaj...

Kaj sxajnis al sxi, ke denove sxi estas tiel felicxa kiel tiam, kiam sxi kudris al si sian edzinigxan veston, sxajnis al sxi, ke denove la dolcxa sopiro tremigas sxian animon kaj neesprimeble felicxa timemo kunpremas sxian koron... Senvole sxi prenis la veston de l' tablo.

Momenton sxi tenis gxin en la mano -- poste, videble ne sciante kial -- komencis vesti sin per gxi.

Kvankam sxi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin suficxe rapide kaj lerte.

Kaj denove sxi restis nedecidite kaj enprofundigxinta la pensoj senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon.

La felicxaj kaj dolcxaj rememoroj, kiuj antaux la momento trakuradis sxian animon, donis la lokon al la rememoroj pli malgxojaj kaj maldolcxaj, ecx doloraj. Sxia pala, zorgoplena, sed gxis nun ankoraux cxarma vizagxo vidigis melankolion.

Subite sxi estis interrompita en la enprofundigxo.

En la korto eksonis malafabla, malagrabla vocxo de l' antikvajxisto -- kaj tiu sono naskis en la animo de l' bedauxrinda vidvino la plej maldolcxan resonon.

Rapide sxi alpasxis al la fenestro kaj faris signon al la antikvajxisto. Sxia rigardo ekflugis ankaux al la infano kaj du larmoj ekbrilis en sxiaj belaj okuloj.

Rapide sxi devisxis ilin -- la antikvajxisto jxus eniris. Kaj denove cxio tiel simpla, tiel ordinara -- Per la tremanta vocxo sxi proponis al la antikvajxisto, ke li acxetu la veston. Li volonte konsentis acxeti gxin -- trarigardis la veston -- cxirkauxiris la virinon...

En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antauxe kretitan makulon.

"Aj! Kio estas cxi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La makulo..."

La juna vidvino ektremis...

Tiu fatala vorto nur nun rememorigis sxin -- post tiom da jaroj -- pri la stranga profetajxo de l' amikino, kiu jam de du jaroj estis mortinta -- kaj tiu rememoro havis efikon kvazaux senkonsciigan.

Senvole sxi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de l' konsternigxo eksxanceligxis.

La antikvajxisto rapidis helpi sxin.

"Mi petas, morgaux -- se estos eble al vi, morgaux haltu cxi tie aux hodiaux posttagmeze!" sxi balbutis interrompe, ne sciante, kion fari...

Sxia vizagxo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte ondigxis.

La maljuna antikvajxisto sxanceligxis -- ecx pli, li proponas rapidi por helpo -- iri por kuracisto, por najbarino.

"Ne, ne -- mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi petas nur morgaux -- nenion plu -- venu morgaux!"

Sxanceligxe la antikvajxisto foriras.

Apenaux la antikvajxisto fermis post si la pordon, falas la bedauxrinda virino kvazaux senkonscie sur la segxon.

La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superversxas la gracian talion de l' bluokula blondulino en la negxoblanka, hazarde iom levita vesto kun la longa trenajxo.

Ankoraux antaux la momento la pala vizagxo estas rugxa, la lipoj kvazaux brulaj, la okulo -- tiu profunda blua okulo radias nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj.

En tiu momento sxi estas tiel cxarma kaj delogema, kiel tiam, kiam sxi unuafoje prenis sur sin sian edzinigxan veston -- sed sxia animo estas emociita, la koro kvazaux frakasita...

Kaj longe, longe sxi sidas kvazaux senkonscie kun la kapo mallevita al la brusto -- sole la brulaj lipoj periode ektremas, kvazaux sxi volus ion diri kaj la vorto mortus al sxi sur la lipoj...

En tiu momento iu mallauxte ekfrapis la pordon. Sxi ne auxdis -- sxi ne ekparolis.

La frapado estis ripetata -- kaj kiam ecx nun sxi ne ekparolis, la pordo malrapide malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis cxirkauxe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto.

Lia rigardo ekrondis en la malricxa, mizera cxambreto kaj fiksis sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera meblaro plej sorcxe lumigita.

La impreso de tiu hazarda bildo cxe la juna viro estis tiel forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris ankoraux unufoje pasxon antauxen kaj en la humila tono ekdiris ion.

Nur nun la juna vidvino levis la kapon.

La rigardoj de l' ambaux sin renkontis.

La vidvino levigxis kun la strecxo de cxiuj fortoj. Levinte iom la faldoricxan veston sxi volis ekiri al la pordo, sed eksxanceligxis kaj ekkaptinte la apogilon de l' segxo haltis.

La nekonato ripetis sian demandon.

Nur nun sxi ekkomprenis, ke li demandas, cxu iu logxas en la domo...

Sxi pene respondis: "Ne, ne -- li ne logxas cxi tie," kaj sxia vocxo tremis de neesprimebla sorcxo.

La nekonato foriris.

La bedauxrinda vidvino falis denove sur la segxon -- kaj longe, longe sxi restis en plej turmenta, plej dolora enpensigxo...

Nur kiam sxia infano, sxia karuleto revenis -- denove heligxis sxia vizagxo...

Sxi deprenis sian edzinigxan veston, metis gxin denove en la kofron -- kaj estis denove bedauxrinda, malricxa vidvino...

Ankoraux tiun saman posttagmezon sxi ricevis leteron kun la plej ordinara enhavo.

Gxi estis jena:

"Estimata sinjorino!

Pardonu, mi petas, ke mi kuragxas fari la skriban klarigon.

Sercxante hodiaux en la domo, en kiu vi logxas, mian iaman amikon, okaze mi renkontis vin kaj -- mi konfesas sincere al vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.

Sed pardonu ankaux mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte tuj pri via situacio kaj sciigxinte almenaux tion plej gravan, mi kuragxas peti vin pri la afabla respondo -- cxu estus ebla ia proksimigxo inter ni..."

Kun la plej granda ekmiro sxi tralegis la leteron. Unue sxajnis al sxi, ke iu sxercas kun sxi -- sed pli poste --

Sxi prokrastis la respondon.

Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvajxisto -- sxi gxentile rifuzis lian proponon kaj fine -- post kelke da tagoj sxi skribis je la letero respondon -- ne rifuzantan...

Kaj post kelke da semajnoj sxi genuis en tiu sama negxoblanka vesto antaux la altaro cxe la flanko de l' viro, kiu farigxis sxia amata edzo kaj ekzempla patro de sxia infano...

LA UNUA NOKTO CXE LA MORTINTO.

Nokturno.

La auxgusta suno jxus subiris...

La cxielo super Petrín kaj Hradcany[4] ekbrulis je plej varmaj sangaj rozoj, kiam -- sxtelirante, kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj kun la okuloj cxaste mallevitaj al la tero sxi forlasis la pordon de l' monahxejo.

Monahxina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon, densa vualo cxirkauxvolvas la vizagxon. Sed la sxtelirantaj pasxoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita al la brusto, tamen la rekta tenigxo de l' gracia talio kaj periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monahxino estas juna.

Kun modera rapideco sxi trairis dezertan straton en la senpera proksimo de la monahxejo kaj trairinte poste kelke da mallargxaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj stratetoj, sxi deflankis en la cxefan straton.

El la personoj, kiuj renkontas sxin, unuj sin turnas post sxi, aliaj ecx haltas; sed la monahxino atentante neniun kaj nenion rapidas pluen -- kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro.

Antaux kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al sxi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etagxo, unua pordo -- iu mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monahxinoj pasigu pregxante la nokton cxe la mortinto.

Humile ekmovis la monahxino jese la kapon, vestis sin, kovris la vizagxon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon sxi ekiris.

Post dudek minutoj sxi estis antaux la celo -- en dezerta flanka strato antaux ekstremajxa, malluma domo kun alta, kurbigxanta tegmento. Per la fero surforgxita pordego kun antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, mallargxa korto cxirkauxata de la altaj apudaj konstruajxoj estas dezerta, malafabla kaj en la rugxeta vespera duonlumo preskaux fantoma.

Malrapide sxi trairis la pordon.

En la korto sxi ekrigardis cxirkaux si kaj ekvidinte dekstre lignan, kadukan sxtuparon sxi komencis malrapide supreniri gxin. Post kelke da sekundoj sxi aperis sur malnova ligna balkono antaux la unua pordo.

Momenton sxi haltis, kvazaux sxi volus ekspiri. Sed tuj poste sxi ekprenis la anson -- la pordo estis sxlosita... Sxi do ekfrapis -- mallauxte kaj singarde, kvazaux sxi timus interrompi iun.

Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo malfermigxis kaj post gxi aperis dekdujara blondhara knabino. Ekvidinte la monahxinon sxi ekmurmuris ion kvazaux saluton kaj cedis; la monahxino eniris poste malkuragxe kaj senbrue kiel timema ombro...

Sxi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte gxin sxi eniris post la knabino en antauxcxambron, kiu estis preskaux senmebla.

Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda nekovrita tablo; sur gxi brulas simpla petrola lampo. Apud la tablo sidas tri virinoj.

Unu, sinjorino cxirkauxe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne malagrablaj vizagxtrajtoj, havas okulojn sange rugxajn de la plorado; sxia vizagxo vidigas malgxojon. Sur la vizagxoj de du aliaj vidigxas tiu speco de l' kompato kaj malgxojo, kiu cxiumomente povas cedi al la indiferenteco.

Kiam eniris la monahxino, cxiuj tri kvazaux post la komando levigxis. La sinjorino kun la rugxaj okuloj iris senparole kelke da pasxoj renkonte al la monahxino, kiu haltis apud la pordo.

Preskaux neauxdeble defluis de la lipoj de l' monahxino la kutima saluto: "Estu lauxdata Jesuo Kristo!" La virinoj resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la sinjorino kun la rugxaj okuloj resalutis interrompe kaj poste komencis singulte plori.

La monahxino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto.

Post mallonga momento la gxemanta sinjorino sin turnis, aliris al la kontrauxa pordo kondukanta al la apuda cxambro kaj malferminte gxin cedis iom flanken, por ke la monahxino povu oportune eniri.

Senparole la monahxino antauxeniris kaj transpasxinte la sojlon sxi eniris.

La pordo senbrue fermigxis post sxi.

Senvole sxi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj. Ekventumis sxin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso, rezina ligno, fresxa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu preskaux narkotizas...

Sxi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj, tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron en la najbaran gxardenon, kie jxus oni vidas sole mallumajn konturojn de largxbrancxaj arboj.

Meze de la salono estas katafalko, sur gxi malfermita cxerko kaj en gxi la kadavro en blanka virina vesto.

Ambauxflanke de la cxerko antauxe malsupren pendinta negxoblanka longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime sxajnas, kvazaux gxi estus kovrita per maldika tavolo de jxus falinta negxo.

Antaux la cxerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda krucifikso en la mezo; sur ambaux flankoj brulas po ses grandaj vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj kusxas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun blankaj rubandoj, antauxe staras nigre tegita pregxbenketo kun la apogpupitro -- cxio estas tiel simpla, ecx ordinara, kiel cxiam en la funebraj salonoj de pli ricxaj familioj.

Sed al cxio cxi la monahxino dedicxis preskaux nenian atenton.

Sxia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pargeta planko.

En la jxus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, cxio en la salono posedas ian monahxeje poezian aspekton -- funebre malgxojan, malafablan, preskaux frostosentigan.

Post momento la monahxino levis la kapon, kvazaux ia neatendita penso estus trakurinta sxian animon kaj per unu ekmovo de la dekstra mano levis la densan vualon de la vizagxo.

Sxi estas knabino cxirkauxe dudek kvinjara kun neesprimebla mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaux infane agrabla kaj simpatia vizagxo.

La densa nigra hararo estas glate kombita malantauxen, pro tio la bele eligxanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras; la glataj vangoj apenaux tusxitaj de facila nuanco de l' rugxo; la mallargxaj pli maldolcxe kaj dolore ol severe kunpremitaj, sed gxis nun fresxaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen iel rezistema mentono kaj antaux cxio la ekstreme densaj kaj longaj okulharoj, sub kiuj kvazaux tra la densa vualo lumas brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj -- cxio havas jxus aspekton de rigideco.

En tiu cxarma kaj simpatia vizagxo ne movigxis ecx unu muskolo dum kelke da sekundoj; sxajnis, kvazaux estus staranta cxi tie statuo el karara marmoro.

Sed post momento sxi denove eksvingis la dekstran manon kaj denove mallevinte la vualon sxi faris kelke da pasxoj antauxen gxis la pregxbenketo antaux la katafalko, kie sxi haltis.

Momenton sxi staris senmove, kvazaux en embarasoj, kion fari.

Sxia rigardo kelkafoje levigxis kaj transflugis timeme la malfermitan cxerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj konturoj de la kadavro, gxi cxiam haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pupitro.

Post kelke da minutoj la monahxino fine movigxis. Apoginte la dekstran manon sur la pupitro, sxi levis per la maldekstra mano la jupon kaj genuis en la pregxbenketo, poste sxi faris la signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove restis sen movo kiel statuo...

En la salono regas profunda, preskaux sankta silento. Sole periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaux estus diskrevinta aerbulo.

La monahxino estas enprofundigxinta en la pregxo.

Unue sxi pregxis mallauxte, sxiaj lipoj movadis sin apenaux rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo sxi pregxas en la animo...

Dume ekstere preskaux tute noktigxis; la funebra salono en la flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan, sed tiom pli malgxojan. Sed la monahxino ne rimarkis tiun sxangxon, Kun la rigardo fiksita sur unu punkto de l' pupitro sxi dauxrigas la pregxojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo, rifugxanta en la pensoj cxe la nekonata nesuperebla estajxo kun la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo, kiu jxus estas forlasinta cxi tiun mondon.

Sxi pregxas la pregxon por la mortintoj. Sxi pregxas gxin unuafoje, duafoje, triafoje -- sxi pregxas en la tomba silento kvaronon da horo -- duonon da horo -- tri kvaronojn da horo -- Subite sxi estas interrompita.

La tomba silento estas cxesigita de modera ekbruo en la antauxcxambro, tra kiu sxi estis enirinta cxi tien, kvazaux iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaux la personoj en la antauxcxambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste eksonis el la antauxcxambro mallauxtigata, singulta plorado, interrompata sole de izolitaj pli lauxte parolataj vortoj.

La monahxino estis interrompita en la pregxado sole dum kelke da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto sxi dauxrigis duonlauxte la pregxadon; sed malgraux tio sxi ekauxdis ne sole izolitajn, pli lauxte parolatajn vortojn, sed ankaux tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn.

"-- Ah, bedauxrinda infano!" estis auxdata klara, sed iel pene mallauxtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraux hieraux matene mi -- oh, tio estas terura, terura --"

"-- Nu, mi antauxvidis tion" -- intermetis post la momento alia vocxo, ankaux klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja, ke --"

Pauxzo -- plorado kaj gxemado iom pli mallauxta; sed la interparolo estas ankoraux pli mallauxtigata, oni auxdas sole izolitajn vortojn:

"Ah, tial, tial -- malfelicxo -- kiu povas antauxvidi tion -- kaj tiel neatendite --"

Kaj denove pli longa pauxzo -- la plorado sxangxigxas en plendan, sxiratan gxemadon.

Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaux kiu jxus pregxas la genuanta monahxino. La monahxino komprenas tion kaj senvole, ecx kontraux sxia volo altrudas al sxi la demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Cxu li estis juna, maljuna, malfelicxa?"...

Sed sxi mem ne respondas tiujn demandojn, sxia animo estante de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove enprofundigxas ankoraux pli en la pregxon.

Subite estis auxdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj frazoj: tiun cxi fojon parolas la gxema vocxo, kredeble tiu, kiu antaux la momento gxeme ploris...

"-- Ah, mi restos cxiam -- sinjorino -- danka al vi... Mi ne povas, mi ne devas cxi tie -- Kien mi rifugxus? -- Cxi tie mia koro -- pro la doloro -- Ne, ne -- mil dankojn -- ke mi povos cxe vi la nokton -- Oh, mia koro -- kvazaux la ponardo gxin --"

Kaj la vocxo enhavas tiom da impresplena kortusxo, ke ankaux la monahxino, gxis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al sxi, kiuj estas trafitaj de la malfelicxo.

Senvole en sxia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato kun la pregxo kaj transigxas al la objekto, por kiu sxi pregxas. Estas al sxi mole, preskaux elegie.

Sxajnas al sxi, kvazaux sxia koro komencus degeli -- kaj kontraux sxia volo altrudas sin al sxi la pensoj tute mondaj...

Sxi pregxas ankoraux; sxiaj lipoj sin movas kaj mallauxte parolataj vortoj estas vortoj de la pregxo; sed sxia spirito rondas jam, kompreneble ankoraux malproksime kaj alte, super la objekto de la pregxo.

Jen sxi ekpensas, ke sxi genuas antaux la kadavro de juna knabino, jen denove, ke antaux la kadavro de maljuna sinjorino, kiu mortis de la marasmo; sed tuj denove laux la auxditaj fragmentoj sxi opinias, ke gxi estas virino en la plena, viva forto, kiun trafis ia granda malfelicxo...

Foje sxi ecx levis la rigardon kvazaux alforgxitan al unu punkto de la pupitro por rigardi en la cxerkon; sed la cxerko estis tro alte sur la katafalko -- sxi vidas nenion krom la antauxo de la cxerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaux flankoj argxentajn rondojn -- kaj sxia rigardo fiksas denove sur la sama punkto, sur kiu gxi estis antauxe fiksita...

Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monahxino sole zumanta mugxo, el kiu sole periode pli lauxte eksonas iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj »ah«, »oh«... En la antauxcxambro oni interparolas pli seninterrompe ol antauxe kaj ankaux kun la doloro almenaux proporcie moderigita.

Sed jxus tiu cxi mugxanta, mallauxtigata interparolo per siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraux pli la atenton de l' monahxino.

Senvole sxi auxskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu nomo gxuste esprimus sxian spiritan staton...

Sxi pregxas ankoraux; sxiaj lipoj sin movas kaj la mallauxte parolataj vortoj de la pregxo estas auxdeblaj: tamen sxia orelo estas strecxita. Nun cxiu klara frazo, eble ankaux cxiu vorto naskus en sxia animo resonon kaj eble ankaux imagon havanta nenion komunan kun la pregxo, kiun sxi jxus diras.

Tamen en la antauxcxambro oni faras kaj parolas nenion rimarkindan; la unutona mugxo fine lacigas kaj la monahxino denove enprofundigxas kun la tuta pieco en sian pregxon.

Subite eksonis el la antauxcxambro tiu ekstra, konata ekbruo, kiam kelke da personoj starigxas de la tablo kaj pretigxas por foriri.

Izolitaj frazoj estas parolataj pli lauxte; oni auxdas la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto proksimigxas --"

Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono kaj premis gxin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom malfermigxis.

La monahxino auxdis nun la parolon tute klare.

"Mi devas, mi devas ankoraux unufoje vidi sxin," parolis la klara soprano. "Mi tiel amis sxin kaj sxi -- ah, sxi estis eksterordinara estajxo... Sxi sole ridis! Ankaux sxia frunto kaj la mentoneto ridadis, kiam eksonis sxia sonoranta vocxo... Sxi estis vera koboldo --"

"Sed tamen sxi estis periode tiel malgxoja, tiel melankolia!" intermetis la pli malmola vocxo iel admone. "Sxia konduto sxajnis al mi cxiam stranga. Tiuj subitaj sxangxoj de l' gajeco en la melankolion aux de l' silentemo en la gxojantan petolemon antauxdiradis nenion bonan. Mi estis preskaux konvinkita, ke tiun bonan animon turmentas io, kion sxi kasxas antaux la tuta mondo... Gxis fine --"

"Oh, tiu bona, dolcxa animo!" ekgxemis la plenda vocxo neniiganta eksplodon de la ploro.

"Kaj hieraux, kiam sxi alveturis kaj jxetinte sin al mia kolo kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremigxis mia koro de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!" sxi gxemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke mi alveturas -- mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos vin -- neniam! -- Cxu vi komprenas?... Postmorgaux matene alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze cxio laux la deziro de l' gepatroj estos finita --"

La monahxino auxskultis cxiam pli atente. De tiuj kuneligitaj kaj klare parolataj vortoj sxi estis tute interrompita en la pregxado. Senvole sxi turnis iom la kapon al la pordo; sed vidante tie neniun sxi denove fiksis la rigardon sur la pupitron.

Dume la plenda vocxo en la antauxcxambro dauxrigis: "Kompreneble mi konjektis, ke sxi parolas pri sia edzinigxo kaj pro tio mi ridis. Mi ecx ne songxis pri tio, ke sxi okupas sin pri tiel terura penso -- kaj dume -- Oh! Tio estis terura momento, kiam mi eniris hodiaux matene en la salonon... Sxi sidis sur la kanapo vestita en sia blanka edzinigxa vesto, kiun sxi estis alportinta... Sxi sidis apogante la kapon per unu mano, la dua estis premita al la koro. Sxajnis al mi, ke sxi rigardas min -- iel fikse, per kvazaux eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Sxi ne respondis. Mi aliris rapide kelke da pasxoj pli proksimen kaj restis rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaux vitraj -- la vesto sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al sxi mi metis la manon sur sxian frunton... Gxi estis jam malvarma kiel la glacio..."

Kaj denove eksonis el la antauxcxambro la gxema, poste dauxra ploro...

Dum kelke da minutoj la monahxino auxdis nenion krom tiu cxi stranga, perforte mallauxtigata ploro... Antaux sxia spirita rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn sxi jxus auxdis, bildo cxiam pli klara, kvazaux elstaranta el la nebulo.

Nur nun sxi komprenis, por kiu sxi venis pregxi: por bedauxrinda, treege bedauxrinda estajxo, kiu memmortigis sin -- por la junulino, gxuste por la fiancxino, kiu el la nekonataj kauxzoj sole kelke da horoj antaux sia edzinigxo perforte finis sian vivon...

Kaj sxi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun la mieno de neesprimebla maldolcxo en la pala, bela vizagxo. Sxi vidis la nigrokulan, nigraharan fiancxinon kun nigraj okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj molaj cxerizaj lipoj... Sxi vidis staturon kaj vizagxon tute nekonatajn -- bildon tute hazardan...

Sxi ektremis, profunde en sia animo.

La frosto trakuris sxiajn membrojn; sed tuj poste sxi sentis, ke la sango rugxigas sxiajn vangojn...

Sxi sentis sin premita kaj malgxoja -- kaj eble ankaux la larmo ensxteligxis en sxian okulon, se sxi povus dauxrigi sian meditadon.