Part 3
Tamen li apenaux ekspiris libere, kaj jxus enmetis la dentojn en bonegan peceton da migdala sukerajxo, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta kaj tiel gaja kiel antauxe.
"Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitajxo; "tio ne povas amuzi vin, kaj gxi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte kiel vi min forjxetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se gxi ne utilas, gxi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi tion. Nutru min!"
"Mi ne vidas ian rimedon vin nutri," respondis la Princo, havante plenbusxon da sukerita abrikoto; "vi certe ne havas busxon."
"Tio sxajnas vera," afable respondis la alia; "sed nur metu molan bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos."
La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda orangxbombono lauxgrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis gxin.
La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis mangxinta tiom da sukerajxoj, kiom li volis, kaj jxus trinkis iom da akvo el la klara malvarma rivereto, kiam li auxdis vocxon similan al la tondro resonanta inter la montoj.
"Kiu estas tiu," gxi kriis, "en mia bombonkampo, miajn bombonojn sxtelanta?"
La koro de Vanc' lauxte frapis kontraux la ripoj, kiam li levis la okulojn kaj vidis vidajxon, kiu povus ecx kauxzi, ke regxo kaj lia armeo sxanceligxu en la sxuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto, devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel helpanton!
CXAPITRO X
La vidajxo, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe tiel altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, rugxan, blankan kaj bluan, kaj montrante busxegon similan al malluma kaverno en montflanko.
Antaux ol Vanc' vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj staranta sur la manego de la giganto, kvazaux sur tablo.
"Mi petas," li diris, parolante tre rapide, cxar li estis tiel ege timigata,-- "mi petas, nur malmultajn ni forprenis, cxar ni preskaux mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por cxiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos."
"Ho, ho!" ekkriis la giganto ridegante, "Foriru? Cxu vere? Ne tiel rapide, hometo! Mi sxatas tiajn etulojn kia vi estas."
[Ilustrajxo]
La kompatinda Princo senforte cxirkauxsaltetis sur la vasta manplato de la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis la skatolon, kauxzante ke la hometoj konfuze cxirkauxfaletis, ricevantaj de la tabloj kaj segxoj multe da frapetoj.
"Cxi tiuj tre amuzos mian edzinon," diris la giganto, hejmen ekpasxegante. "Mi ne mirus se sxi vin konfitus per bruna sukero. Mi gxuas tiaspecajn frandajxojn, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn."
Auxdante cxi tion, la kompatinda Vanc', kiel oni povas supozi, tute malsanigxis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la busxon kaj vigle cxirkauxrigardis gxis, post iom da tempo, ili atingis la kastelon de la giganto. Gxi estis vasta griza konstruajxo, havanta ferbaritajn fenestrojn, kaj cxe la pordego tri hundojn, tiel grandegajn kaj tiel malbelegajn ke, nur auxdante pri ili, oni timtremus; tial mi nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kusxigxis, kaj ecx ne subbojis kiam li preterpasxegis trans la korto kaj en la cxambregon de la kastelo.
"Edzino!" kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante antaux granda spegulo cxe la fundo de la cxambro. "Edzino, venu vi cxi tien kaj vidu kion mi trovis."
"Kion vi trovis?" sxi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. "Cxu gxi estas io per kio oni povos sin vesti?"
"Stultulino!" kriegis la giganto. "Cxu vi ne povas pensi pri io krom vestado, sinjorino? Ne, gxi estas multe pli bona ol io, per kio sinvesti; gxi estas io mangxebla. Rapidu, surmetu la poton."
Auxdinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermangxo, kaj ke la edzo atendu gxis la mateno.
"Kio do estas por mangxi?" malkontente demandis la giganto, cxar li vere sopiris al la fresxa boletajxo, kiun li estus farinta el la Princo.
"Nu," respondis la gigantino, "estas la marserpenta pastecxo, kiun mi revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almangxajxo."
"Do rapidu por alporti gxin," grumblegis la giganto, "aux nekuiritan mi englutos tiun cxi knabon en unu sekundo."
Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgraux ke sxi tro gxuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, cxar sxi estis tiel alta kiel turo!), sxovis Vancon en angulon, por lin kasxi for de la edzo; kaj en la angulo Vanc' estis kontenta resti kasxita, dum la giganto forglutis grandegan vespermangxon, kaj trinkis tutan barelon da biero, kiun la edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la cxambro.
Fininte sian mangxadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la edzino, ke sxi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko konservata dum la nokto; poste, ekprenante kandelon tiel longan kiel fazeolstango, li multpeze faletante foriris en la litegon. La edzino, kiu estis sidinta apud la fajro, nun levigxis kaj invitis la Princon, ke li venu kaj partoprenu en la mangxado.
"Bela knabeto vi estas," sxi diris, "kaj tiu puncavelura jako certe estis belega, antaux kiam gxi tiom malpurigxis. Venu, mangxu pecon da pastecxo, kaj trinku iom da biero; morgaux vi devos esti bonstata. Se vi devos esti boletata, vi certe plivolos esti bongusta boletajxo, ol malbongusta."
"Mi ne estas tiel certa pri tio," malgaje respondis Vanc'. "Se mi devos esti kuirata, vole nevole, mi opinias ke mi preferos esti speciale malbongusta."
"Ho fi!" kriis la gigantino. "Bonaj knabetoj ne parolas tiamaniere; kaj, ke vi estas bona knabeto, mi estas certa pro via mieno. Kio estas en via skatolo? Juveloj?"
"Se mi montros al vi," demandis Vanc', kun iom da espero en la vocxo, "cxu vi lasos min forkuri? Kara, bonkora sinjorino, vi min ja kompatas, cxu ne? Mi estas certa, ke vi estas komplezema kaj bonega. Nur lasu min iri, kaj mi alsendos al vi belegajn juvelojn. Ion ajn mi faros por vi, se vi nur bonvolos permesi ke mi foriru."
"Ne," diris la gigantino, "tion mi ne povos fari. Se mi lasus vin foriri, li min mortbatus. Cetere vi ne povus preterpasi la hundojn, se ecx dudek fojojn mi vin liberigus. Sed mi diros al vi, kion mi faros: se vi malfermos la skatolon, mi kloroformizos vin morgaux, antaux ol mi vin kuiros; kaj vi ne sciigxos pri tio, kio al vi okazas,-- -- -- -- gxis kiam vi estos vere kuirita kaj mangxita!"
Malmulte da konsolo Vanc' trovis en tio, kiel vi povas imagi; sed li sentis ke la gigantino havis bonan intencon, kaj li ankoraux esperis iamaniere forigxi; tial li lauxeble forvisxis siajn larmojn kaj malfermis la keston. Tuj kiam la etuloj estis liberigitaj, ili diskuris sur la tablo, avide mangxante la pecetojn da avenpano kaj grajnojn da sukero, kiujn la malbonordema gigantino estis disseminta. Kvankam malgrandaj estis la hometoj, iliaj juveloj kaj kostumoj brilis kaj prezentis belan spektaklon; kaj la grandegulino sin apogis sur la kubutoj kaj rigardadis ilin kun granda plezuro, proklamante ilin la plej belaj ajxetoj, kiujn sxi iam vidis.
"Mi ja ne mirus, se la edzo donacus al mi tiujn etulojn; tro malgrandaj ili estas por iel utili, escepte kiel gustigilo. Mi volus iamaniere ilin uzi."
Kiel estas antauxe dirite, la gigantino estis vanta virino, kaj cxiam pripensadis, kiamaniere io povus esti uzata kiel vestajxo aux ornamajxo.
"Mi havas ideon," sxi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon de rozerugxa silkfadeno el sia kudrajxujo, kiu lasta havis amplekson de granda vestkesto. "Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn skarabojn, per etaj orcxenoj alligitajn al la brocxoj. Mi opinias ke mi povas fari ion similan el cxi tiuj pupetoj."
"Sed, Sinjorino," konsternite petis Vanc', "sxajne vi ne komprenas, ke cxi tiuj estas miaj propraj regxaj parenc--"
"Nu, vi silentu!" sxercete kriis la gigantedzino, "aux mi vin trempos en tiun vaporplenan kaldronon, ecx sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi ne povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas."
Auxdinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris:
"Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili estas."
"Mi ne dolorigos ilin," respondis la sinjorino, "almenaux nur suficxe por ilin piedflirtigi. Ili sxajnas tiel amuzaj, kiam ili piedflirtas."
Parolante, sxi ligis pecetojn da silkfadeno cxirkaux la taliojn de la geregxoj, kaj cxi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje pendigas butonojn, kiam ili sxajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la strangajn ornamajxojn, sxi fabrikis kolcxenon el la princinoj kaj korteganoj, kaj, gxin surmetinte, sxi admiris sin per la spegulo, kvazaux sxi neniam cxesus. Tamen, post iom da tempo, sxi igxis tiel dormema, ke sxi ne povis plu vidi, kaj ecx estis tro laca por balanci la kapon kaj cxirkauxsvingi la geregxojn sur siaj oreloj. Sxi remetis la novan juvelaron en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, sxi enmetis lin en lignan birdkagxon pendantan je la muro.
"Agrable songxu," sxi gaje diris, kaj tiam sxi ankaux foriris por kusxigxi.
CXAPITRO XI
Forlasite sola en la altependanta kagxo, la kompatinda Princo ja tute malesperis. Nenian elvojon el siaj malfelicxajxoj li vidis, kaj li ne povis ne plori, gxemante pri sia mizera sorto.
"Tiu malica Blua Sorcxisto estas kulpa pri cxio," li kriis; cxar ne envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue venigis la Bluan Sorcxiston al la palaco.
Je tiu momento, dum pauxzo inter siaj plorgxemoj, la Princo ekauxdis konatan moleplauxdantan sonon sur la sxtona planko sub la kagxo; malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antauxan kunulon, la meduzon.
"Kiel vi fartas?" gxentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne estas tre felicxa min vidante."
"Ho jes, mi vere estas," ne tre gxentile kriis la Princo. "Nuntempe vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus felicxa. Kiamaniere vi pasis la hundegojn?"
"Mi flugis," respondis la kreitajxo.
"Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera."
"Nu, mi do nagxis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, gxi estas malvera, mi supozas. Ecx vi povas vidi la sagxecon de tio, cxu ne? Tamen, estante cxi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Cxi tiu kastelo estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras cxe la okcidenta limo de Gajlando, kiu--"
"Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Cxu vi havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?"
"--venigas min al mia temo," trankvile dauxrigis la meduzo. "Kiam ajn mi unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Cxi tiu estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Cxu mi deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, cxesu mangxi siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aux cxu mi deziru ke oni liberigu vin kaj la korteganaron en la dauxro de katokulsigno?"
"Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eligxu el tiu cxi loko terura, kaj vi povos cxien kuniri kun mi, se vi volos, kaj mi neniam plu parolos malgxentile al vi, tiel longatempe kiel vi vivados."
"Ha!" gxi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas natura. Nu, malfermu la busxon kaj fermu la okulojn."
La Princo obeis, kaj sur lia lango subite trovigxis tre maldolcxa gusto; fajreroj dancis antaux la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontraux si bloveton de fresxa malvarmeta aero.
"Malfermu la okulojn," diris la vocxo de la meduzo.
La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo.
"Ho, kara, bonega meduzo!" li gxoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin danki?"
"Sxajne vi amas min pli ol antauxe," sarkasme diris la meduzo. "Tamen mi vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorcxiston, antauxeniru rekte laux cxi tiu vojo, gxis kiam vi atingos la domon de la Komikulo. Flubalu!"
Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.
"Kia domagxo!" diris la Princo; "mi neniam povos sciigi al gxi, kiel forte mi bedauxras mian malgxentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi volus scii kion signifas 'flubalu'."
Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc' decidis gxin forlasi. Do, sxultriginte sian sxargxon, li vigle ekiris laux la sxoseo, ne kuragxante resti gxis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekigxos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos al la terura kastelo de Bogarru.
CXAPITRO XII
La tutan nokton Princo Vanc' piediris sub la steloj kaj, ecx por enspiri, ne haltis gxis kiam li vidis la cxielon rugxigxantan pro la venonta sunlevigxo; tiam, transgrimpinte brancxobarilon, li kusxigxis per gxi sxirmita, kaj tuj ekdormis profunde.
Kiam li vekigxis, la suno alte sin montris, kaj li ekauxdis grandan bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaux li estus meze de ia festo. Frotante la okulojn, li levigxis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj jxonglistoj faradis siajn mirindajxojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj festenis; kaj plie sin montris cxiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj karuseloj, suficxaj por kauxzi tutan kapturnigxon.
La Princo estis tiel ravata, ke li ecx iom forgesis sian malsaton kaj lacecon, kaj cxirkauxiris de unu vidindajxo al alia, kriante "hura!", dum la jxonglistoj kaj sxnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj dangxerajn ludajxojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono super fajro, vaporigxantan viandsupon, kiu al la malsata Princo sxajnis eligi pli agrablan odoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdauxro iam flaris.
"Ha!" li avide ekkriis, "tiu odoras bonege, patrineto!"
"Jes," respondis la maljunulino, "kaj vere gxi devus; cxar gxi enhavas bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovagxajn leporojn, kaj cxiun legomon kaj bongustan kreskajxon, kiu sin trovas en Gajlando. Cxu vi deziras plenpelvon?"
"Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!" diris la Princo, atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga boletajxo.
"Jen!" sxi ekkriis, al li proponante gxin, "jen gxi estas; kaj suficxe bongusta por regxa princo, se oni permesos ke mi, kiu gxin faris, diru tion. Unu argxentmoneron, mia bela junulo, kaj gxi estos la via."
"Sed," balbutis la Princo, per busxo malsekigxanta pro la bona odoro, "sed mi ne havas argxentmoneron. Se vi nur volos doni gxin je kredito, mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston."
Subite li cxesis, vidante ke la virino lin mokas. Sxi jam ekprenis la supon, sxajne for de lia busxo mem kaj, lauxte kaj akre ridanta, sxi montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de sxia ridado, cxiuj kamparanoj alkuris kriantaj:
"Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la sxerco? Diru, por ke ni ankaux povu ridi; cxar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo."
"Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo," ridacxis la maljunulino, "kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la Fragokoloran Sorcxiston."
Pri tio cxiuj kamparanoj hxore ridegis, gxis kiam ecx la montetoj resonis.
"Mi ne komprenas pri kio vi ridas," kolere kriis la Princo; "mi opinias ke vi estas malsagxuloj."
"Kompreneble ni estas!" respondis la ridantaj kamparanoj. "Esti malsagxe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, cxar tiu cxi estas Malsagxurbo, la plej gaja urbo en Gajlando."
"Sed," demandis Vanc' ofendite, "cxu neniu cxi tie ion scias? Cxu neniu posedas iom da sagxo?"
"Certe ne," diris la aliaj. "Kiu zorgas pri sciado, kaj kion sagxo utilas? Ni gxuas la vivadon, kaj tio por ni suficxas."
La Princo volis riprocxi la kamparanojn, cxar ili tiel malsagxe babilis; sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu pri frakcioj ordinaraj.
Intertempe la kamparuloj, cxiam avidaj de novajxo, deziregis ekscii, kio estas en la mistera dometo portata de la Princo.
"Se gxi estas spektaklo," ili kriis, "malfermu la kesteton kaj starigu la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni gxin ridu."
Sed la Princo ne opiniis, ke placxus al la geregxoj, esti priridataj de amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antauxe montris, sed private, ne kiel efektivan spektaklon cxe kampara foiro. Antaux kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilajxoj rapide sxangxadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antaux kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron.
Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, cxar nur pagante monon oni povas ricevi mangxajxojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaux li ekpensis ke, ecx se lia familio ankoraux havas sentojn, cxi tiuj devas esti tiel etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis cxiuspecajn kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin mangxi. La Kortega Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, cxar li ekkaptis la solan sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, cxiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Cxi tiu vidajxo tiel placxis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc' multe da bonaj argxentmoneroj; pro kio, li fine povis acxeti por si matenmangxon, kvankam vi povas certigxi, ke li ne acxetis gxin de la maljunulino, kiu antauxe lin mokis.
Kiam li jam finis sian mangxadon, sidante sur la herbo antaux budo, kie oni vendis kokpastecxojn, li levigxis kaj gxentile demandis la kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo.
"Malproksima estas la domo," ili kriis, "sed la Komikulo estas cxi tie cxe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne cxiam povas lin trovi."
"Tiu cxi estas la Komikulo," kriis gxoja vocxo. "Tiu cxi estas mi. Jen mi estas. Kial vi ne kaptas min?"
CXAPITRO XIII
Vanc' ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj cxirkauxdancantan malantaux proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj supersxutitan per flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li sxajnis tiel viva kaj gaja, ke unuavide la Princo estis tute cxarmita; sed baldaux li pensis ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; cxar la Komikulo volis halti nek por paroli nek por auxskulti, sed kuradis kaj saltetadis cxirkauxe, kaj sin kasxadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj tiamaniere, ke Vanc' malesperis, iam ajn ekscii de li: kie logxas la Fragokolora Sorcxisto.
"Mi volas kun vi paroli, se placxas al vi," kriis la Princo. "Estas io, kion mi devas al vi diri, vere mi devas."
"Do min kaptu!" ekkriis la Komikulo. "Sekvu min. Kurcxasu min. Hupla! Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!"
For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin sekvanta. Sed Vanc' baldaux sciigxis, ke tute malutile estas peni tiel rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj laca, dum cxiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado, kaj kriis:
"Hura, pro la Komikulo!"
"Cxu vi cedas?" demandis la Komikulo, kiam Vanc' sin sidigis apud sia skatolo kaj visxis la frunton varmegan.
"Kompreneble jes," malafable respondis la Princo. "Mi opinias ke vi devus honti. Kial do vi volas tiel agi?"
"Tute por la posta amuzado," diris la Komikulo.
Nun, cxar tiu cxi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras strangan kaj kuriozan formon. Gxi ne nur estis grandega kaj verdkolora, sed gxi finigxis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da makaronio, kaj aux por ornamo aux por oportuneco, gxi estis tordita simile al okcifero.
"Tute por la posta amuzado," rediris la Komikulo.
"Nu," diris la Princo, "laux mia opinio, tio unue ne povas esti granda amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj gxi certe ne povas esti ia ajn amuzado poste."
"Ho," respondis la Komikulo, "tio nur estas kurioza diro mia, vi scias. Efektive gxi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?"
"Iu amiko mia, meduzo," komencis la Princo, "konsilis ke mi demandu de vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston?"
"Pu!" kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la sxupintoj, "tion mi ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Cxu la meduzo nenion diris krom tio? Cxu vi estas certa, ke gxi ne diris iom pli, ecx ne unu vorton?"
"Nenion, kio signifas ion," Vanc' respondis. "Forlasinte min, gxi diris 'Flubalu!'"
"Neeble," kriis la Komikulo, iom paligxanta. "Cxu vere? se jes, la afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton. Hejmenvenu kun mi, kaj morgaux mi forsendos vin sur la gxusta vojo. Rapidu! Cxar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo."
Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la sxoseo; laux kiu ili piediris gxis la lastaj horoj posttagmeze, kiam subite la vojo profundigxis en arbaron.
"Iom atendu," diris la Komikulo, "mi devas ekbruligi la nazon."
"Fari kion?" demandis la mirigita Princo.
"Ekbruligi la nazon, stultulo!" respondis lia gvidanto.
La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo maltordis la okciferon cxe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremajxon. Poste li ekbruligis alumeton, kaj gxin almetis al la pinto de cxi tiu makaronisimila tubeto. Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto farigxis tiel brila kiel la tago.
"Pardonu, ke mi pri tio parolas," gxentile diris la Princo, "sed tiu estas strangaspeca nazo, kiun vi havas."
"Tute ne," senzorge respondis la Komikulo; "tre ordinara en cxi tiu regiono,--efektive, tre ordinara. Nur speco de mecxo; tiom kreskas tage, kiom forbrulas nokte. Antauxen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti. Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!"
Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis "ne." Briletis kaj dancis antaux li la lumigilo, kiel _ignis fatuus_, kaj ofte tute perdigxis; dum la laca knabo, sxargxita per la peza skatolo, lauxeble postkuris, faletanta super sxtonoj kaj elstarantaj radikoj, plauxdiranta tra kotajxoj, kaj kontraux arbotrunkojn perforte kuranta, gxis subite, kiam li estis tute preta malesperante falkusxigxi, kaj permesi, ke la malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan kontraux kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al kiu li instigis la Princon.
"Jen mi estas," diris la Komikulo. "Envenu! La edzino estas hejme, kaj sendube la vespermangxo estas tute preparita, escepte de la spicado. Cxiam mi mem spicas la mangxajxojn, cxar mi estas iom frandema."
Tiel parolante, li antauxeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj denove tordinte la nazon okforme.
CXAPITRO XIV
La cxambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam preparis la vespermangxon. La edzino de la Komikulo sxajnis iom malgaja; kaj tio, laux la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga. Sxia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, cxar la kapo estis tiel turnita sur sxia korpo, ke la vizagxo rigardis en tute malgxustan direkton.