Part 2
"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur sxtonon, kaj demetante la skatolon apude. "Vi faros el gxi litkusenegojn, cxu vere? Ili certe estos tre molaj."
"Leontoda," respondis la viro.
"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."
La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis strangesxajna persono, portanta vestaron fabrikitan el cxiuspecaj kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la Princo, nur vidante lin, farigxis malsata.
"Cxu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo farigxis pli komprenema per la vojagxado.
La alia kapjesis.
"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."
"Spirajxo," mallonge respondis la malgrandulo.
Li movigxis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj dume turnigxis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la necesecon fari novajn.
"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel sxparema pri la piedsignacxoj; neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spirajxo, vi povus malsxpari iom pli da tio; gxi kostas nenion."
La viro ne atentis cxi tiun iom malgxentilan diron, sed tre diligente dauxrigis sian laboron.
"Ho, iom parolu!" diris Vanc', cxiun minuton farigxante pli kaj pli senpacienca; "vi povas almenaux sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran Sorcxiston."
"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.
"Mi iros por sercxi lin."
"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.
"Kial ne?"
"Terure eluzos sxuojn," respondis la alia. Tiam li cxesis, kaj kolektis la spirajxon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj dauxre eltiradis la kardlanugon.
"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu respondo. "Kie li logxas?"
"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.
Vanc' levigxis de la sxtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.
"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej sxparema homo, kiun mi iam vidis. Vi ecx ne povas donaci afablan vorton."
"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion. Kion vi donos por la pupoj?"
Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus sxajni pura idiotajxo; sed, iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antaux kelkaj tagoj, kiam li turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence! Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorcxisto cxi tiun minuton!"
Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis ruste nigra korvo, tre cxifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan paron da rugxe brilantaj okuloj.
CXAPITRO VI
"Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la fakton, ke neniu vin invitis al cxi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas bileton por rezervita sidloko, sxajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne interrompante la koncerton."
"Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!"
"Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antauxe. "Mi mem estas kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!"
Kaj, sen pli da preparado, gxi komencis, per terure rauxka kaj rompita vocxo:
"Snip-snap, frip-frap, Bunga li, tiu cxi kagx'; Gxip-gxap, nip-nap, Tungati tinum, gxi mi sap', Donu botelon fromagx'."
"Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas sensencajxo! Gxi certe signifas nenion."
"Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per gxia briletanta okulo. "Cxu vi komprenas la lingvon de amo?"
"Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi cxiam auxdis, ke gxi estas tre vanta."
"Parolante pri la limoj de reg--" malatente komencis la korvo; sed la Princo tuj interrompis.
"Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion elpensis."
"--no," trankvile dauxrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu metodo; kelkaj vojagxas; tio estas--"
Sed, antaux ol gxi povis dauxrigi la frazon, Vanc' ekprenis sxtonon kaj gxin jxetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la aeron, rondirante pli kaj pli supren, gxis kiam gxi malaperis en la zenito.
"Dek kontraux unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laux la polva vojo.
La tutan ceteran tagon li marsxis, pli kaj pli lacigxante, gxis je la sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo, sur la bordo de la rivero.
"Hola!" kriis Vanc', ne tro gxentile. La velkinta maljunulino rigardis la riveron, la arbon, la cxielon, cxion krom la polvokovrita Vanc'.
"Nu!" li diris ankoraux pli malgxentile, "kial vi ne respondas kiam oni parolas al vi? Cxu vi scias, kiu mi estas?"
La maljuna virinacxo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn, ankoraux ne rigardante lin.
"Ne," sxi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas sxupoluriston, havante tiun skatolon sur la sxultroj, sed sxupoluristo pli gxentile parolus."
Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaux ol gxi povis eligxi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn. Konsternite li demetis la pupdomon, kaj gxin malfermis, por eltrovi, kio okazis al la familio.
Sur la planko, meze de la plej granda cxambro en la pupejo, estis la tuta korteganaro, kunveninte cxirkaux la maljuna Regxo, kiu estis sveninta pro malsatego.
"Li mortmalsatis!" kriis la Regxino, per penetranta malgxoja vocxeto.
"Mi mem malsategas!" blekis la Cxefkanceliero, per akra sed eta kriego.
"Ni cxiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per vocxoj pli-malpli auxdeblaj.
"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili cxiam malsategas."
"Treege!" ehxis la maljunulino mokridante.
Tiel parolante, sxi elprenis, el sub sia senkolorigxinta mantelo, korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn sxi komencis mangxi, kun granda gxuado, sxajne tute ne pensanta pri la Princo, nek pri lia familio.
"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone mortas."
"Efektive?" sxi respondis, trankvile macxadante.
"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."
La maljunulino ne kontrauxstaris, sed simile al birdo sxi nur saltflugis al brancxo de arbo, kie sxi sidis mangxante tiel trankvile kiel antauxe.
"Efektive!" kriis la malfelicxa Vanc' surprizegite, "cxu vi ankaux estas Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."
"Sxi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi cxion scias pri vi mem."
Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino aljxetis al li duonon da kuketo.
"Jen suficxe por via familio."
Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da pecetoj por si mem.
"Atendu," diris la virino, sur la brancxo super lia kapo, "gxis mi vidos, kio estas en la mangxajxejo."
Tre subite sxi malaperis, sed baldaux, en la flanko de la arbotrunko, malfermigxis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizagxo elrigardis.
"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la sxranko," sxi diris. "Vi povos havi ilin. Mi opinias, ke ili estos suficxe bongustaj kun iom da mielo."
Tion dirante, sxi proponis du-tri sximohavajn panpecetojn, kiujn Vanc' kiel eble bonhumore akceptis.
"Kie estas la mielo?" li demandis, cxagrenite rigardanta la sekajn pecetojn.
"Ho, mi mangxos la mielon, dum vi mangxos la panpecojn. Tio sendube estos la plej bona plano."
"Mi opinias ke vi estas suficxe avara!" li kolere kriis.
Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis en la mano de la maljunulino.
"Ho, tre bone," sxi diris; "tute laux via elekto. Vi kompreneble ne estas devigata ilin ricevi."
La kompatinda Vanc' apenaux ne ploris pro cxagxreno kaj malsato, kaj cxi tiu lasta malfelicxajxo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la panon, ke fine la stranga maljuna virinacxo pentis, kaj gxin redonis; kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj sximohavaj pecetoj da pano.
"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis la mangxadon; kaj sxi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn sciu, kie gxi estis aperinta.
"Ho, flankeparolante," sxi kriis post momento, elpusxante la kapon tra la arbosxelo, laux maniero kiu sxajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj, vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorcxisto, mi jxus estis dironta,--sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava."
Kaj sxi denove malaperis, kaj ne estis revidata.
"Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj cxiam okazas al mi." Kaj, kurbekusxigante sin sur la musko, li pro laceco dormis profunde.
CXAPITRO VII
La matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge sercxinte por certigxi, ke en tiu cxi loko estas nenio mangxebla, Vanc' alsxultrigis la skatolon kaj marsxis lauxlonge de la riverbordo. Estis belege hela mateno; birdoj kantadis, floroj malfermigxis al la lumo kaj, se li ne suferus pro cxiam pliigxanta malsato, la juna migranto povus tre gxui la marsxadon. Tamen li baldaux farigxis tiel malsata, ke li povis pensi pri nenio krom la mangxado. Malgraux tio, li iradis gxis la tagmezo, antaux kiam li trovis ion mangxeblan; tiam li gxojege ekvidis grandan arbon kovritan per maturaj persikoj, tiel rondaj kaj rugxaj, kiel infaneta vango.
"Jen festeno!" li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj preparante sin kolekti plencxapelon de la bongustaj fruktoj.
Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron kusxantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la busxon malfermita.
"Hola!" ekkriis la Princo. "Kiu estas vi? Cxu vi dormas, aux maldormas?"
"Maldormas," respondis la viro sen movo.
"Kial do vi ne levigxas?" demandis Vanc'. "Cxu vi estas malsana?"
"Ne," mallonge respondis la viro.
Kaj li ja sxajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje renkonti.
"Kion do vi faras?" demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon kaj opiniis, ke la alia devus almenaux malfermi la okulojn, por vidi, kiu al li parolas.
"Atendas," diris la viro, fine malfermante la okulojn.
"Atendas kion?"
"Ke persiko enfalu en la busxon."
"Unu kusxas apud la vango," diris Vanc', "kaj alia falis precize en vian manon."
"Sed mi deziras ke gxi falu en la busxon," elgxemis la kusxanta viro. "Mi estas tiel terure malsata!"
"Tiel terure mallaborema, vi volas diri," ekkriis Vanc', tute perdinte la paciencon; kaj li komencis mangxi la bonegajn fruktojn. "Vi certe estas la plej mallaborema homo en la mondo."
"Se vi opinias tion," estis la malrapida respondo, "vi devus vidi mian kuzon Loto, kiu logxas malsupre apud la rivero, unu mejlon malproksime laux rekta linio."
"Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin," diris la Princo, denove sursxultrigante la skatolon. "Cxu vi scias, kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?"
"Mi scias," respondis la viro, "sed mi estas tro mallaborema por sciigi."
"La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas sciigi," kolere ekkriis Vanc'.
"Eble ne," estis la trankvila respondo; "sed, se mi sciigus, tio estus ion _fari_, kaj mi neniam faras ion."
Nenion plu dirante, la Princo ekiris laux la vojo. Li ecx ne restis por meti persikon en la malfermitan busxon de la mallaboremulo, kion li unue iom pripensis.
Li iradis suficxan tempon lauxlonge de la rivero, kaj preskaux forgesis kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke gxi estas kadavro de rabisto. Alproksimigxante li tamen trovis, ke la korpo vivas, kaj estas pendigita per rimeno, kiu cxirkauxas la korpon sub la brakoj. Sxajne la pendado neniel gxenis la viron, kiu aspektis tute trankvila kaj serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per blovilo en la busxon de la pendigito.
"Kion vi faras?" scivoleme demandis Vanc', haltante apud li.
"Nu," respondis la blovanto, "tiu cxi homo estas tro mallaborema por stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por spiri por si mem, tial li cxiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi spirigu lin per la blovilo."
"Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por mangxi," diris Vanc'. "Mi opiniis ke li estas suficxe sentauxga, sed certe cxi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta."
"Se vi opinias tion," respondis la blovanto, "vi devus vidi lian kuzon Gobo, kiu logxas unu mejlon pli malsupre, rektalinie lauxlonge de la rivero."
Je tiu momento, Vanc' ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo kaj avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila busxo.
"La tuta familio gxin havas," li rauxke flustris al la Princo.
"Havas kion?"
"Mallaboremecon. Atendu gxis vi vidos Gobon!"
Sed li tiam rimarkis, ke Loto farigxas purpura je la vizagxo kaj malforta, pro manko de spirajxo; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj denove komencis energie blovi por la cxiutaga kvarpenco.
"Flankedirante," demandis Vanc', haltante, "cxu vi scias kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?"
"Li scias," respondis la blovanto, "sed vi ne povas venigi el li la sciigon. Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin gxeni pro tio."
Ekgxemante pro laceco kaj enuo, la regxa vojiranto sin turnis kaj dauxrigis sian marsxadon. Je la krepusko li atingis malgrandan vilagxon, plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la pordo de unu el ili, por peti rifugxejon, li vidis procesion venantan trans la kampoj. Estis aro da viroj kun flagrantaj torcxoj, kelkaj kun piocxoj kaj fosiloj, kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kusxis viro kun la okuloj largxe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antauxen.
"Kio estas cxio cxi?" demandis la Princo al viro, kiu sxajnis posedi ian auxtoritaton inter la kunularo.
"Ni estas enterigontaj Gobon," respondis la viro.
"Sed li ankoraux ne estas senviva," ekkriis Vanc', tre konsternita.
"Estas vere," diris la viro per ordinara vocxo, "sed li ne deziras vivi. Mi scias, cxar dek jarojn li dungis min por pensi anstataux li. Nun tio tedas min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj tio kompreneble estas same, kvazaux li mem tion opinius."
"Nu," diris Vanc', kiu komencis tre konfuzigxi pro la stranguloj, kiujn li renkontis, "se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus maltrankviligxi. Sed eble, antaux kiam li estos enterigita, li povos diri al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston."
"Li ne sin gxenos por rememori," respondis la viro, "kaj mi certe ne plu memoros por li."
"Nu," estis la penso, per kiu la malbonsxanca Vanc' sin konsolis, "tamen iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero."
CXAPITRO VIII
Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da sxima pajlo; kaj tie li pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaux li kusxus sur la propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmangxo estis almozpetita cxe la pordo de unu el la dometoj en la vilagxo; kaj la tutan tagon li sekvis la riveron, gxis li venis, preskaux vespere, al la griza marbordo kaj al la kabanoj de la fisxkaptistoj.
"Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al maljuna sulkplena fisxkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la subiranta suno.
"Gxi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Gxi estas la orienta limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda."
"Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Cxu vi povas doni al mi mangxajxon?"
"Ni estas malricxuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni povos doni al vi peceton, se vi pagos."
"Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Cxu vi scias, kiu mi estas?"
"Ne precize," diris la fisxkaptisto, "sed, pro via sxajno, kaj pro la skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la skatolo?"
"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Cxu vi scias, kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?"
"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke lauxborde. Kian familion vi havas? Felicxan familion?"
"Mi certe esperas, ke ili estas felicxaj," estis la respondo. "Mi scias, ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli gxuas esti portataj, ol mi gxuas porti ilin."
"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fisxkaptisto. "Cxu ili povas danci, kaj mangxi bulkojn, kiel urso, cxu ili bataletas kaj batas unu la alian, simile al pulcxinela ludo?"
"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Gxi tute ne estas spektaklo. Gxi estas--"
Tiam, rememorante ke, se li estus malgxentila al la fisxkaptisto, certe estus neeble ricevi vespermangxon, li farigxis pli gxentila, kaj fine diris:
"Ili estas--mi volas diri, ili sxajnigas sin geregxoj kaj ilia korteganaro."
"Vere," kriis la fisxkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindajxo. Mi neniam vidis tian. Eniru kaj mangxu, kaj ni poste elprenos la pupojn."
[Ilustrajxo]
Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu. Gxi estis tre malbonsxajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la fendoj estis sxtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda fajro brulis sur aro da plataj sxtonoj, kiuj servis anstataux kameno. La edzino de la fisxkaptisto, maljuna kaj suficxe kurbigxinta pro reuxmatismo, cxirkauxe lametis, preparante la vespermangxon, kiu, kiel sxi diris, preskaux estas preta. Kiam gxi estis tute preta, ili eksidis; kvankam la kompatinda Princo, malgraux sia malsato, ne povis facile engluti la sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la malfresxan akvon, el kiuj konsistis la mangxajxoj.
Post kiam li finis la mangxon,--kiu ne okupis longan tempon, kiel oni povas supozi,--li starigis la skatolon sur la tablon kaj gxin malfermis.
"Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutrajxo, kaj vi vidos, kiel bele ili sxajnigos mangxi kaj trinki."
Tamen, se la nutrajxo estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke gxi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis mangxi ecx peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la posxtuketojn; kaj la Regxo ecx frapetis la orelon de la Cxefkanceliero, tiel cxagrenita li estis, ne povante mangxadi.
Cxio cxi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazajxo nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, gxis la mallumo tute kasxis la kvazauxpupojn.
Dum la nokto, kiam Vanc' kusxis sur la malmola argila planko de la dometo, vane penante dormi, li subauxdis la geedzojn mallauxte kunparolantaj.
"Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe gxin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la teatreton kiel mian proprajxon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj, unu tagon dum foiro, ol mi ricevas cxi tie tutan jaron fisxkaptante."
"Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino,-- "vi ne suferigos la knabon, cxu vere, edzo?"
"Suferigos lin? Ne," respondis la fisxkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi vendos lin, kiel mariston, al la sxipo nagxanta en la haveno; kaj poste mi prenos la spektaklon, kaj cxirkauxvagados, gajnante monon."
Oni povas imagi, ke Vanc' tion auxdinte timtremis pro la penso, ke la familio estas sxtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen li tre kviete kusxadis, gxis lauxta ronkado montris ke la geedzoj dormas; tiam li senbrue levigxis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon, li alsxultrigis la sxargxon, kviete sxteliris el la dometo, kaj, spite la mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la malican fisxkaptiston kaj lian kabanon.
Je la tagigxo, li renkontis viron sxovantan sian boaton for de la bordo, kaj demandis al li, kien kondukos lin la lauxborda vojo.
"Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, arangxante la remilojn, "cxar 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu gxin, cxar gxi tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien."
Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata gxin sekvi, cxar li ne kuragxis reiri; li tial marsxadis antauxen, kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en gxi la korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, cxar ili devis tiel longatempe esti sen mangxo.
CXAPITRO IX
Cxirkaux la tagmezo al la Princo aligxis meduzo, kiu montris gajan kaj felicxan karakteron, kaj insiste kunigis sin kun Vanc' kaj lin akompanis. La knabo opiniis ke li jam havas tiom da personoj, kiom li povas prizorgi, kaj li klare diris tion al la kreitajxo.
"Krom tio," li finis tre malafable, cxar lia pacienco estis efektive elcxerpita, "verdire, vi tiel plauxdiras, ke vi faras min nerva."
"Knaboj ne devus posedi nervojn!" trankvile diris la meduzo. "Kompreneble, se mi ne havas krurojn, mi ne povas piediri; kaj, se mi ne povas piediri, mi devas plauxdiri. Tio estas klara, ecx al vi, mi supozas."
Princo Vanc' estis tro kolera por respondi; tial la paro kuniradis sen sono, krom la lacaj pasxoj de la knabo, kaj la brua plauxdado de la meduzo, sur la malseketa sablaro de la marbordo. Preskaux je la sunsubiro, ili atingis largxan kampon, kie ia matura greno sxajne vegetadis, kaj tra kiu fluis kristalklara rivereto, ombrata per arboj.
Al tiu kampo la laca Princo gxoje sin turnis, kaj antaux cxio malfermis la skatolon, preskaux timante ke li trovos la kompatindajn korteganojn tute mortintaj pro la kruela malsato. Senvivaj ili ankoraux ne estis, sed ili kusxis malfortaj kaj palaj, kaj sxajnis ke tre malmulte da forto al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis gxin kiel eble plej rapide.
"Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen gxi almenaux malhelpos la malsat--"
Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; cxar, anstataux la atendita greno, la spiko estis plena de grandaj cxokoladaj bombonoj, cxiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis. Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el gxi elfalis citronaj sukerajxoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukerajxoj: kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj; migdalpastajxo, nuksa kando, sukeritaj semajxoj kaj glaciumaj fruktoj; verdire, oni ne povas ecx revi pri ia dolcxega sukerajxo, kiu ne estis trovata, fresxa kaj suficxega, en tiu cxarma kampo.
Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la pupdomo. La Regxo, tro malsata por zorgi pri gxentila konduto, trancxis per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detrancxajxojn per la manoj, kaj mangxis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan trinkajxon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni vidante ilin multe gxojus.
Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutrajxon al la familio, ne okupis longan tempon provizante al si mem; kaj sensxeliginte grandan aron da bombonoj, li eksidis por trankvile gxui ilin, kiam li cxagrenate auxdis apud si la malsxatatan vocxon de la meduzo.
"Unue nutru min!" kriis la kreitajxo; "mi ne havas manojn por kolekti bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaux mi malsatas!"
Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li tute perdis la paciencon.
"Iru do, kaj mangxu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la senmuskolan ajxon, li nekonsidere forjxetis gxin inter la trunketojn en la grenkampo.