Princo Vanc'

Part 4

Chapter 4 3,852 words Public domain Markdown

"Kurioza efekto, cxu ne?" demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo fikse rigardas la edzinon. "Mi gxin faris unu tagon kiel sxerco; kaj la plej bona sxerco estas: ke mi forgesis la necesan sorcxvorton por sxin rektigi."

"Cxu sxi opinias ke gxi estas sxerco?" demandis la Princo.

"Tion mi ne scias," indiferente respondis la Komikulo, "cxar mi neniam demandis; kaj pri gxi mi tute ne maltrankviligxas."

"?eblatexc idis iv la soxcalp uxC," diris la virino, post kiam la Komikulo jam estis iom okupita pri la mangxajxoj.

Konfuzite Vanc' atentigxis, sed sxajne tiu cxi parolo tute ne surprizis la Komikulon.

[Ilustrajxo]

"Depost sxia malrektigxo, sxia babilado cxiam eligxas returnite," li klarigis rikanante. "Sed sidigxu! La mangxo estas preparita."

Ili cxiuj sidigxis. La malfelicxa virino rigardis la muron malantauxan, kaj tial sxi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava, kaj Vanc' estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletajxo eligis plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo ensxovis la kuleron kaj ekmangxis. Sed, antaux ol li efektive prenis plenbusxon, li cxesis kun grimaco. La supo estis pli maldolcxa ol galo.

"Cxu vi ne sxatas la spicon?" ridacxis la Komikulo. "Nu, estas domagxe; kaj mi supozis, ke gxi estos precize tia, kian vi gxuos."

Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis, sed gxin trovis bole varmega kaj plena je salo.

"Prenu pecon da cervajxa pastecxo," afable petis la dommastro. "Nenia sxercado plua, mi jxurpromesas."

"?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut sasexc en iv laiK," demandis la edzino, kiu sxajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom tordita.

Tamen la Princo estis jam ekmangxinta la pastecxon, kaj gxin trovis pli varmega ol fajro, pro rugxa pipro. Tia estis cxio surtabla. Mangxebla estis nenio. La stufajxo estis plena je pingloj kaj kudriloj; nauxzaj kreskajxoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj la Princo rompis la dentojn, anstataux la migdaloj, kiuj estis lerte fabrikitaj el sxtono.

Cxiuj cxi sensencajxoj estis al la Princo tre malagrablaj, kiel vi povas imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaux freneza pro gxojo. Transen kaj reen li ruligxis sur la planko, kaj gxojlarmoj torentigxis sur liaj vangoj, pro la sukceso de la sxercoj.

"Tiu cxi estas la plej bona amuzado, kiun mi gxuis dum longa tempo," li kriis. "Jen gxojo! Jen vera felicxeco!"

"Tre malbona speco de felicxeco," malgaje diris la Princo. "Mi opinias ke mi enlitigxos."

Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian dormcxambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj malsekigis lin gxis la hauxto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur segxo, malsovagxa strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizagxon per la flugiloj, kaj pincxotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua tagigxo la turmentita Princo alsxultrigis la skatolon kaj forlasis la cxambron.

Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per posxtrancxilo sin amuzante.

CXAPITRO XV

"Bonan matenon!" gxentile diris la Komikulo. "Mi esperas, ke vi bone dormis."

"Mi tute ne dormis," kolere respondis la Princo; "kaj vi kompreneble sciis, ke mi ne povos."

"Tio estis la sxerco, vi scias," ridacxis la Komikulo, enposxigante la trancxilon, kaj preparante konduki la junulon en la mangxocxambron. Tamen la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la hierauxan; tial li rifuzis cxiun inviton kaj ekforiris.

"Ne maltrafu la vojon," diris la Komikulo, kiu sxajnis tre malgaja, cxar Vanc' ne volis resti por matenmangxi. "Transiru la rivereton, vi scias, poste transgrimpu rugxan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta vojo. Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas korinklinon al vi."

"Tion mi ne sentas al vi," murmuris Vanc' formarsxante.

Tre kolera li estis kontraux la Komikulo, tamen li sentis malagrablan memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan korteganaron per siaj kruelaj sxercoj.

Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel malsatega ke li gxoje formangxis du pomojn, kiuj elfalis el veturilo de kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc' sin kuragxigis, pensante ke liaj malfacilajxoj baldaux finigxos. Nun li estis proksima al la hejmo de la Fragokolora Sorcxisto; tial li antauxenmarsxis gxis la posttagmezo, nur unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn pirojn sur arbeto apud la vojo. Malgrandaj, acidaj kaj sxtonecaj ili estis, sed la malsata Princo tre avide kolektis aron da ili, kaj mangxis ilin sidante sub la nesuficxa ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj Vanc' iom trankviligxis, memorante ke, dank' al la kamparanoj cxe la foiro, en la skatolo estis longedauxra provizo da kuketoj kaj bombonoj.

"Malgraux cxio," diris la Princo en si mem, refoje marsxante, "malgraux cxio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne multe plendus ecx estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili, gxui la vivon."

En la dauxro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en kiun lia vojo sxajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antaux ol li ekauxdis sonon kvazaux de iu ploranta, kaj ankaux strangan klakbruon, kvazaux cimbaloj estus kunbatitaj. Cxi tiuj sonoj pli kaj pli lauxtigxis dum lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malgxoje kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis gxia tuta korpo), kunklakante kauxzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn auxdis la Princo.

"Kio estas al vi?" demandis Vanc', cxar la simio dauxrigis la ploradon, tute ne atentante lin.

Suprenrigardante la simio visxis la okulojn per malgranda punta posxtuko, kiu jam estis suficxe malseka.

"Tiel mizera mi estas," gxi ekgxemis. "Cxu vi neniam auxdis la onidiron: 'estas suficxe malvarme por ke la vosto de latuna simio forglaciigxu'?[1] Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni parolas pri mia vosto."

[Piednoto 1: Popoldiro en Usono, aludante pri nekutime malvarmega vetero. --Tradukinto.]

"Sed ankoraux neniam estis suficxe malvarme por forglaciigi la voston," konsoleme diris la Princo.

"Ne," plendeme respondis la simio; "sed konstante mi timas ke estos, kaj tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas cxi tiu!"

Dirinte tion, la simio ekploris pli malgxoje ol antauxe, kaj la Princo trifoje ekternis fortege.

"Jen!" malgaje ekkriis la simio. "Nun vi malvarmumas, cxar mi estas tiel malseka pro la plorado."

"Ho, ne zorgu pri tio," gxentile respondis Vanc'. "Efektive gxi ne estas grava. Bona terno estas vere refresxiga."

"Tio min rememorigas," diris la simio, "ke mi estas sendita por diri, ke vi reiru; cxi tiu ne estas la vojo."

"Ne la--" komencis la Princo, sxajne konfuzita.

"Vojo," finigxis la simio, refoje ekplorante. "Al la Fragokolora Sorcxisto, vi scias. Farante cxirkauxiron, vi jxus revenis preskaux al la kastelo de Bogarru, kie logxas la giganto. La Komikulo vin erarigis."

"Min erarigis?" ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta.

"Jes," diris la simio, "kiel sxerco, vi scias. Ho, mia belega, latuna vosto! Kia mondo estas cxi tiu!"

"Jen la plej malbona kaj malicega sxerco el cxiuj!" ekkriis la Princo.

Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante cxi tiujn aferojn li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta suficxe grandan lageton de larmoj, kaj Vanc' ne volis kauxzi superakvegon.

"Vi devos reiri laux la sama vojo," diris la simio, elpremante la larmojn el la posxtuko. "Vi bezonos pli longan tempon ol antauxe, cxar nun estas nokto. Je la tagigxo vi ekvidos tri blankajn betulojn en fojnokampo; tiam transgrimpu la brancxobarilon kaj iru laux vico da grandaj, blankaj sxtonoj, gxis vi alvenos al verda sxtupsxajna transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la Fragokolora Sorcxisto. Vi ne povos gxin maltrafi."

"Se tio estas vera," diris la Princo, "mi dankas vin milfoje. Sed, cxu vi estas tute certa, ke tio ne estas alia sxerco?"

"Ho, mia artikigita latuna korpo!" malgaje ekkriis la simio. "Cxu mi similas sxercemulon? Neniam mi faris sxercon; neniam dum mia tuta vivo!"

"Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus," diris la Princo, sin turnante por foriri.

"Ho ne!" gxemis la simio; "neniu povas ion fari. Krom tio, mi gxuas esti malfelicxa; tio estas mia sola konsolo. Iru! Cxiuminute pli mallumigxas. Ho! miaj latunaj fingroj kaj piedfingroj, kia mondo tiu cxi estas!"

Tiam la simio tiel forte ploregis, ke Vanc' devis tute forlasi la penson pri dankado, kaj ecx pri adiauxo; tial li simple turnis sin kaj rapide reiris sur la vojeto, sur kiu li alvenis.

CXAPITRO XVI

Preskaux la tutan nokton piediris la Princo sur la sxtoneca sxoseo. Kiam grizigxis la cxielo, li dormis mallonge sub dornhava kreskajxbarilo, kaj je la sunlevigxo li refoje estis sur la vojo. Dekstre, en bela verda kampo, li gxojege ekvidis tri blankajn betulojn, kies brancxoj mallauxte susuris pro la matena vento.

Vanc' transgrimpis la barilon kaj persiste marsxadis gvidata, kiel la simio promesis, de sxajne senfina vico da puraj, blankaj sxtonoj. Tagmeze li ektrovis verdan transirejon sxtupforman, sed tiel malrekta gxi estis, ke la Princo opiniis, ke li povos pli facile transgrimpi la brancxobarilon, ol la sxtupareton. Alproksimigxante li ekvidis strangan vireton, kiu sxajne ion sercxis en la herbo sub la sxtupareto. Li aspektis kiel bonkora maljunulo, sed liaj brakoj, kruroj, kapo kaj korpo, ecx la trajtoj de lia vizagxo, estis tiel torditaj, ke nenia parto estis rekta. Tamen li afable salutis la Princon, kaj invitis lin sidigxi apud la rivereto kaj partopreni en liaj pano kaj fromagxo. Tion la malsatega Princo tre vole faris.

"Eble vi jam auxdis," diris la nekonatulo, "pri la 'tordita viro, kiu marsxis torditan mejlon, kaj trovis torditan moneron apud tordita sxtupareto'?[2] Mi estas la viro. Mi ankoraux ne trovis la moneron, sed mi esperas, ke mi baldaux trovos. Mi volas vin averti, ke vi ne parolu, kiam vi atingos la Fragokoloran Sorcxiston, gxis li estos parolinta; alie vi malsukcesigos la sorcxagon por la dauxro de dek jaroj."

[Piednoto 2: Angla infanrimo:

"There was a crooked man, who walked a crooked mile, And found a crooked sixpence against a crooked stile." --Tradukinto.]

"Kiel bonega vi estas!" dankeme diris la Princo. "Kiel terure, se mi malsukcesigus la sorcxagon, post mia longa vagado! Cxu mi povos ion fari por vi? Mi helpos sercxi la moneron, se placxos al vi, aux mi petos de la Sorcxisto, ke li vin maltordu."

"Ho, ne grave!" gaje respondis la Torditulo. "Pri la monero, mi mem devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono gxin faris, kaj ciklono gxin devos malfari. Tio ne gxenas min. Mi ne min sentas tiel senkomforta, kiel mi sxajnas."

Denove dankante la bonkoran vireton pro la mangxo kaj la bona konsilo, Vanc' gxoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado vere baldaux finigxos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje babiletis, kaj la vento alportis dolcxajn odorojn de mil floroj. Je la sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan ebenajxon, kie la herbo sxajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj briletanta fontano plauxdis meze de amaso da floroj. Cxi tie Vanc' ekvidis kuriozan palerugxan dometon, kiu similis vastan fragon; kaj antaux la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute palerugxa, ecx je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava cxapelo samkoloraj.

Fine la Fragokolora Sorcxisto estis trovita.

CXAPITRO XVII

Bonege estis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue; alie li certe estus tion farinta, cxar la Fragokolora Sorcxisto vere ne sxajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc' demetis sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente dauxrigis la trikadon.

Vanc' kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis maljunan etulinon, kiu kolektis kreskajxojn en malgranda gxardeno apud la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco ricevis rekompencon: la Sorcxisto malfermis la okulojn kaj parolis.

"La tialo," li tre malrapide diris, "kial kolbaso ne povas marsxi estas: cxar gxi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, cxu ne?"

"Ho, certe!" gxentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke li ne kolerigu la Sorcxiston.

"Nu, do," respondis la Sorcxisto, "ne sxajnigu, ke vi ne povas."

Denove la Sorcxisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje parolis.

"La tialo," li diris serioze, "kial cxevalo ne havas rostron estas: cxar gxi ne estas elefanto. Cxu vi povas vidi la signifon de tio?"

"Jes, via--," "Regxa Mosxto," la Princo estis dironta, pro sia avida deziro paroli gxentile; sed li gxustatempe sxangxis la parolon, kaj afable diris: "Jes, via Sorcxista Mosxto."

Tio sxajne placxis al la Sorcxisto, cxar li trifoje klinis la kapon, kaj la Princon invitis en la domon por mangxi. La mangxo jam estis preparita; kaj cxetable sidis la etulino, kiun Vanc' antauxe vidis en la gxardeno, kaj naux nigraj katoj havantaj verdajn okulojn, pintajn cxapelojn, kaj, sub la mentonoj, belajn blankajn tuketojn. La Sorcxisto almetis segxon por la Princo.

"Jen mia edzino," li diris, montrante la etan maljunulinon. "Sxi estas profesia sorcxistino. Si mangxadas nenion krom akridoj kolektitaj dum la luno estas plenkreska."

Tiam la Sorcxisto mallauxtigis la vocxon kun mistera mieno, sin klinis al Vanc', kaj diris:

"Malmultekosta, tre malmultekosta. Cxiujare sxi apenaux kostas al mi kvar pencojn por cxio, krom la altekalkanumitaj sxuoj. Tiuj estas altprezaj, sed sxi devas ilin havi, cxar sxi estas profesia sorcxistino, vi scias. Nu, pri tiuj cxi katoj, kiom da vivtempoj vi opinias, ke ili kune posedas?"

"Oni diras," respondis la Princo, "ke cxiu kato havas naux vivtempojn;[3] tial mi supozas, ke cxi tie devas esti vivtempoj okdek-unu."

[Piednoto 3: Angla popoldiro, signifante, ke oni devos mortigi katon naux fojojn, antaux ol gxi estos vere senviva! --Tradukinto.]

"Vi do estas malprava, cxar nur unu-du vivdauxroj ankoraux restas al kelkaj el tiuj katoj. Mi konservas ilin, vi komprenas, por ke homoj, perdinte la vivon, nur bezonu veni al mi, kaj mi vendas al ili unu el la katvivoj."

"Cxu tio placxas al la katoj?" demandis Vanc'.

"Gxi estas indiferenta por ili," respondis la Sorcxisto. "Ili scias ke cxiuj devos gxin permesi. Perdinte la lastan vivtempon, cxiu kato farigxas vento. Vi estas ilin auxdinta dum martaj noktoj, miauxantajn cxirkaux la kastelturoj."

"La luno," diris la sorcxistino, unuafoje parolante, "estanta kredeble, se ne alie, aldonita al cxi tiu, kies salo pligrandiganta."

"Vi estas prava, karulino," diris la Sorcxisto, "kiel vi cxiam estas. La knabo _estus_ pli komforta en la lito."

Dirinte tion, la Sorcxisto sin levis, kaj kondukis la Princon en puran dormcxambreton, dezirante al li bonan nokton. La Princo, malferminte la skatolon por doni aeron al la familio, kusxigxis kaj, la unuan nokton de kiam li forlasis la palacon, gxuis la dormadon en lito.

Matene, post la mangxo kun la Sorcxisto, la sorcxistino kaj la katoj, oni envokis la Princon en la gxardenon kaj donis al li fosilon.

"Iom fosu, dum ni babilas," diris la Sorcxisto sidigxante, "kaj provu cxu vi povas trovi iom da grekaj radikoj. La edzino bezonas ilin por sorcxa miksajxo, kiun sxi faras."

"Primoloj," diris la sorcxistino, "preskaux produktantaj pronomojn pri prezoj, propagandantaj."

Vanc' mire atentis, sed la Sorcxisto, al kiu tia ridinda babilacxo evidente ne estis eksterordinara, respondis kviete:

"Vi estas prava, lauxkutime, karulino. Li devos zorgi por ne trahaki ilin per la fosilo."

La Princo prenis la ilon kaj komencis fosi, kvankam ne tre esperema. Verdire li neniam antauxe bone sukcesis trovi grekajn radikojn; cetere li sopiris demandi la Sorcxiston pri la sorcxago, kiu povus restarigi lian familion. Tamen li vigle fosadis kaj diris nenion, gxis la Sorcxisto lin alparolis.

"Pri via familio," fine diris la Sorcxisto, "mi supozas ke vi scias la regulon pri simpla malpliigado, cxu ne?"

"Jes," dube respondis la Princo, "se tiu pagxo ne estis el mia aritmetika libro elsxirita. Tamen, mi povus gxin lerni."

"Do gxin lernu," diris la Sorcxisto, "kaj, post kiam vi lernis, gxin uzu."

"Sed, mi petas," humile respondis la Princo, "la familianoj jam estas suficxe malpliigitaj. Mi ne volas ilin plie malpliigi."

[Ilustrajxo]

"Nu," malafable diris la Sorcxisto; tial ke, havante multe da aferoj en la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorcxistoj neniam volas sin trovi malpravaj. "Nu, do _ne_ malpliigu ilin. Tio tute ne interesas min."

"Ho, ne diru tion!" petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. "Bonvolu ne agi kvazaux vi ne interesigxus! Ho, via Sorcxista Mosxto, tiel longan marsxadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn mi renkontis, kaj tiaj terurajxoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!"

"Nu, do," respondis la Sorcxisto, "estu gxentila, kaj faru kion mi postulas. Flankedirante, cxu vi trovas iajn radikojn?"

"Ecx ne unu," malespere diris la Princo, sin apogante sur la fosilo.

"Tio estas malbona," diris la Sorcxisto. "Por unu greka radiko mi vendus al vi la sorcxagon."

"Ho," ekkriis la Princo, "mia instruisto certe havas kelkajn. Plena de tiaj antauxe estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankoraux havas ilin, se ili ne tiel malgrandigxis, ke li ilin perdis."

La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj gxoje akiris de la instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj, kvankam malgrandaj. Cxi tiujn li donis al la Sorcxisto; kaj, kiam la edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos al li la sorcxagon.

Sed la Sorcxisto sxajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste, eltirinte sxnureton el la posxo, komencis ludi per gxi sur siaj longaj fragokoloraj fingroj.

"Mi sendis telegramon al la regxa kato," li anoncis. "Iru tra tiu blanka kradpordo, kaj vi atingos la sxoseon. Gxi estas la suda limo de Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi cxeestos la kastelon. La kato cxion scias."

CXAPITRO XVIII

La Princo dankis al la Sorcxisto, kvankam ne tre fervore; cxar li ne plene kredis, ke la Sorcxisto telegrafis al la kato; kaj ecx se tio estus vera, Vanc' antauxe tiel gxenis kaj turmentis tiun kompatindan beston, ke li iom hontis, nun petonte de gxi favoron. Tamen li antauxeniris laux la vojo dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje marsxis sur la sxoseo. Li ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed, spite siaj duboj, li sentis iom da fido al la Fragokolora Sorcxisto, kaj li intencis esti tre singardema alproksimigxante al la palaco.

Kiel la Sorcxisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la finon de sia longa marsxado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en kiu li naskigxis kaj cxiam vivadis, gxis kiam liaj propraj malbonfaroj lin forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj, belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antaux cxio, la vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn de la subiranta suno. Pro gxojo la Princo vere povus plori.

Mire kvieta sxajnis la tuta cxirkauxajxo. Sur la lago dormis la blankaj cignoj, kaj la pavoj staris sur la teraso similaj al juvelricxaj figuroj. Timeme cxirkauxrigardante, por sercxi postsignojn de la malbona Generalo, la Princo senbrue trairis la arbetaron, gxis li sin trovis tre proksima al la cxefa enirejo de la palaco. Ankoraux neniaj postsignoj de la malvera regxo. La regxa kato, pli grasglata ol kiam la Princo gxin turmentadis, sidis sola sur la perono, serene sin lekanta.

"Efektive vi pli bone farus elvenante," gxi diris, "kaj ne plu restante post tiu migdalarbo; cxar mi tre facile vin vidas."

Auxdinte tion, la Princo elpasxis, ankoraux zorgeme cxirkauxrigardante, kaj demetis la skatolon sur la sxtuparon.

"Kara kato," li gxentile diris, "kiel vi fartas?"

"Ho, ho!" iom malafable respondis la ratkaptisto. "Kara kato! Kiel kortusxante!"

"Mi forestis longan tempon," provdiris la Princo.

"Estas eble," respondis la kato; "tamen la tagoj cxi tie pasis suficxe rapide. Ni ne malgrasigxis dum via foresto."

"Tio estas vera," iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide sxangxis la paroltemon. "Kie cxiuj estas?"

"Senkapigitaj," mallonge respondis la alia; "tio estas, cxiuj esceptinte la Regxon."

"Cxu vi volas diri Generalon Bopi?" demandis Vanc'; "vi scias ke mi havas en mia skatolo la veran Regxon."

"Ne cxikanu!" akre respondis la kato. "Oni ekkonas regxon per liaj agoj. Se vi estus vidinta, kiamaniere li senkapigis homojn, dekstre kaj maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La malmultaj, kiuj ankoraux vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la arbaro sin kasxas."

"Kie do estas la Gen--la Regxo mem?" maltrankvile demandis Vanc'.

"Ho!" nezorge respondis la kato; "li estas apuda."

"Kie?" demandis Vanc'.

"Cxi tie," respondis la kato.

"Mi lin ne vidas," diris la Princo, kun ektremo, cxiuflanke okulsercxante.

"Cxu ne?" diris la kato; "tio estas cxar vi ne povas travidi min."

"Kiel strange vi parolas, kato!" ekkriis Vanc'. "Mi ne scias kion vi volas diri."

"Nu," respondis la kato, "vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?"

"Jes," murmuretis la Princo, honteme rugxigxanta.

"Unu ruligxis sub la sofon," penseme diris la kato.

"Jes," respondis Vanc'; "mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis gxin trovi."

"Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorcxisto," diris la kato, "mi elrulis la bombonon mezcxambren. Gxi estis bela bombono, kaj la Regxo envenante vidis gxin, kaj tuj gxin englutis."

"Nu," ekscitite kriis la Princo, "kio poste?"

La kato elpusxis sian langon, kaj lekis la lipojn. "Li estis tre mola," gxi diris.

"Vi lin mangxis?" senspire demandis Vanc'.

La kato trankvile balancis la kapon; kaj gxiaj vangharoj kuntirigxis pro la memoro de gxia mangxado.

"La patro, do," gxoje kriis la Princo, "denove estas la Regxo; aux li estos, kiam li suficxe grandigxos. Vi diras, ke vi ricevis de la Fragokolora Sorcxisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi, kion li diris."

"Ne povos gxis la noktomezo," diris la kato; "alie la sorcxprocedo ne funkcios, kaj cxio malprosperos."

CXAPITRO XIX

Se tio okazus antaux ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj grandan bruegon farus, cxar li devas ecx unu minuton atendi ion deziritan; sed, dum la longa marsxado, li lernis, inter aliaj lecionoj, la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan horlogxon, kaj pacience atendis la noktomezon.

Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj, kaj li baldaux dormis profunde. Fine la kato lin tusxis sur la sxultro, tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis.

"Vekigxu!" kriis la kato, "post sep minutoj la dekdua horo sonos."

"Cxu vere? Cxu mi dormis?" demandis la Princo, frotante la okulojn.

"Tiel sxajnas," respondis la kato. "Kial vi lasis la korteganaron enfermita en la skatolo?"

"Por diri la veron," konfesis la Princo, "mi timis, ke ili eble cxirkauxkuros sur la planko en la mallumo, kaj--iu eble mangxos ilin erare."

"Nu," respondis la kato, rugxigxante, (se kato _povas_ rugxigxi,) "eble vi estas prava. Oni neniam povas scii tion, kio eble okazos. Nun jam estas preskaux la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj rigardu, cxu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu gxin al mi; sed rapidu!"