Princo Serebrjanij

Part 20

Chapter 20 3,869 words Public domain Markdown

--Kial vi ne havos sukceson, karulo?--daŭrigis la muelisto, profunde kliniĝante: nur ne demetu de vi la tirliĉon, kaj kiam vi estos parolanta kun la caro, rigardu lin gaje kaj rekte en okulojn, kuraĝe rigardu, karulo, ne aperigu timon, diru al li ŝercojn kaj spritaĵojn, kiel antaŭe, kaj, estu mi anatemota, se vi ne ricevos ree la caran favoron!

La rajdanto turnis la ĉevalon kaj, ne rimarkinte Vjàzemskij'n, pretertrotis apud li.

La princo rekonis Basmanov'n, kaj lia ĵaluza imago ekbolis. Okupita per unu sola penso pri Heleno, li komence ne atentis la parolojn de la muelisto, sed, aŭdinte sian nomon, li eksuspektis en Basmanov novan neatenditan konkuranton.

Dume la muelisto, kiam Basmanov forrajdis, sidiĝis apud la muro de sia domo kaj komencis kalkuli la orajn monerojn. Li gaje ridetadis, transmetante ilin el unu manplato en la alian. Subite li eksentis sur sia ŝultro pezan manon. La maljunulo ektremis, salte leviĝis kaj preskaŭ mortis pro teruro, kiam liaj okuloj renkontis la nigrajn okulojn de Vjàzemskij.

--Pri kio vi, sorĉisto, parolis kun Basmanov?--demandis Vjàzemskij.

--Ho, karulo!--eldiris la muelisto, sentante tremadon en la piedoj: via princa moŝto, Afonasjo Ivànoviĉ, kiel vi fartas?

--Respondu!--ekkriis Vjàzemskij, kaptante la mueliston je la gorĝo kaj trenante lin al la rado: respondu, kion vi pri mi parolaĉis?

Kaj li ŝovis la maljunulon al la rado.

--Karulo mia!--ekĝemis la muelisto: mi ĉion diros, ĉion diros al via princa moŝto, nur lasu min viva!

--Pro kio estis ĉe vi Basmanov?

--Pro radiko, karulo, pro tirliĉo! Mi ja sciis, ke vi estas ĉi tie, ke vi ĉion aŭdas, ho, karulo, tial mi intence parolis pli laŭte por ke vi povu ekscii la planon de Basmanov pereigi vian princan moŝton!

Vjàzemskij forpuŝis la mueliston flanken.

La maljunulo komprenis, ke pasis jam la unua eksplodo de kolero.

--Kiel kolerema vi estas, karulo!--diris li, sin levante de l' tero.--Mi ja diris al vi, mi sciis, ke via princa moŝto estas proksime, de la mateno mi jam atendas vin, karulo.

--Nu, kion do volas Basmanov?--demandis la princo per moligita voĉo.

La muelisto dume jam tute rekuraĝiĝis.

--Basmanov rakontis al mi,--li diris kun konfidema mieno: ke la caro ĉesis lin ami, ke vin li pli multe amas, kaj ke nur al vi, al Godunòv kaj al Maluto li havas favoron. Tial Basmanov insiste petis, ke mi donu al li tirliĉon.--"Donu,--li diris,--tirliĉon, por ke mi ree povu havi la caran favoron kaj por ke ilin la caro ĉesu ami kaj malfavoru!" Kion mi devis fari kontraŭ li, kiam li kvazaŭ algluiĝis al mi? Ĉu eble estis disputi kun li? Nu, mi donis al li radiketon, kompreneble ne ĝustan, tute simplan radiketon, nur ke li min lasu viva! Ĉu mi povus doni al li tirliĉon, por ke lin la caro ekamu pli multe ol vin!

--Diablo lin prenu!--trankvile diris Vjàzemskij: ĉu amas lin la caro, ĉu ne--tio min ne rilatas. Ne pro tio mi venas al vi! Ĉu vi ion eksciis, maljunulo, pri la bojarino?

--Ne, kara princo, nenion certan. Mi ja parolis al viaj kurieroj, ke estas neeble ekscii. Kiel multe mi penadis por via princa moŝto! Sep noktojn unu post alia mi rigardis sub la radon. Rajdas la bojarino tra arbaro, mi vidas, duope kun maljuna viro, malgajega ŝi estas, kaj la viro ŝin konsolas, kaj nenio plu estas videbla; la akvo malklariĝas kaj nenion plu videbligas, karulo!

--Kun maljuna viro? sekve, kun Morozov? Kun la edzo?

--Ne, karulo: Morozov estas pli dika kaj li portas alian veston. La viro surhavis simplan kaftanon, ne bojaran, li devas esti simplulo!

Vjàzemskij enpensiĝis.

--Maljunulo!--diris li subite: ĉu vi povas ensorĉi sabron?

--Kial ne? Sed, karulo, ĉu vi bezonas, ke la sabro haku, aŭ ke ĝi estu malakra?

--Kompreneble, ke ĝi haku, arbara koboldo!

--Okazas, princo, oni ensorĉadas malamikan sabron, por ke ĝi fariĝu malakra kaj rompiĝu kontraŭ kiraso...

--Mi bezonas ensorĉi la propran sabron. Mi devas dueli kaj mi nepre devas mortigi mian malamikon, ĉu vi aŭdas, maljunulo?

--Mi aŭdas, karulo, mi aŭdas! Kial ne aŭdi?

Kaj la maljunulo komencis mediti: kun kiu li duelos? Kiu estos lia malamiko? Ĉu eble Basmanov? Dubeble! Li tuj parolis pri li malestime, kaj la princo ne estas homo lerta por kaŝi siajn pensojn. Eble kun Serèbrjanij? Sed la muelisto sciis de Miĥeiĉ, ke Serèbrjanij estis malliberigita, kaj li aŭdis de l' kurieroj de Vjàzemskij kaj ankaŭ de kelkaj kamaradoj de Ringo, ke la rabistoj liberigis la princon kaj forveturigis lin. Sekve ne kun Serèbrjanij. Restas bojaro Morozov. Li pro forrabo de la edzino povus fari duelpostulon al Vjàzemskij. Kvankam li estas tro maljuna, sed en juĝa duelo estas permesate sin anstataŭigi per alia duelonto. Sekve,--decidis la muelisto: la princo Vjàzemskij duelos aŭ kontraŭ Morozov, aŭ kontraŭ lia dungoto.

--Permesu al mi, kara princo,--li diris,--ĉerpi akvon por rigardi vian kontraŭulon!

--Agu, kiel vi scias!--respondis Vjàzemskij kaj sidiĝis enpensema sur faligitan arbostumpon.

La muelisto alportis el la domo sitelon, ŝovis ĝin sub la radon kaj, ĉerpinte akvon, starigis ĝin apud la princo.

--Ho, ho!--li diris, kliniĝinte super la sitelo kaj fikse rigardante la akvon: jen mi vidas vian kontraŭulon, princo, nur mi ne povas kompreni! Li estas tro maljuna... Vin ankaŭ mi vidas, princo, jen vi elpaŝas kontraŭ li...

--Nu, nu?--demandis Vjàzemskij, vane penante ion vidi en la akvo de la sitelo.

--Anĝeloj protektas la maljunulon,--daŭrigis la muelisto mistertone kaj kvazaŭ miregante pri tio, kion li vidis: la fortoj ĉielaj lin protektas; estos malfacile ensorĉi vian sabron, princo kara!

--Kaj min neniu protektas?--demandis Vjàzemskij, kontraŭvole tremante.

La muelisto rigardis ĉiam pli fikse, liaj okuloj fariĝis tute senmovaj; ŝajnis, ke li, komence mistifikante la princon Vjàzemskij, estis surprizita per efektive terura vizio.

--Via princa moŝto ankaŭ havas protektantojn... Sed, jen, mi ree nenion vidas, la akvo malklariĝis!

Li suprenlevis la kapon, kaj Vjàzemskij rimarkis, ke grandaj ŝvitgutoj ruliĝis de sur lia frunto.

--Vi ankaŭ havas protektantojn, via princa moŝto,--flustris li tememe.--Estas eble ensorĉi vian sabron!

--Prenu!--diris la princo, nudigante la pezan sabron: prenu, ensorĉu!

La muelisto profunde ekspiris, elfosis per la manoj kaveton en la tero, enigis tien la sabrotenilon. Piedbatinte la teron ebene, li firmigis la tranĉparton pintsupren kaj poste komencis paŝi ĉirkaŭe, dirante ensorĉigajn parolojn.......

...Fininte, li eligis la sabron kaj redonis ĝin al la princo, forskuinte de la tenilo la teron kaj zorge viŝinte ĝin per sia basko.

--Bonvolu ricevi, princo Afonasjo Ivànoviĉ! Bone ĝi servos al vi, se nur via kontraŭulo ne trempos sian sabron en sanktan akvon.

--Sed se li trempos?

--Tiam nenio estas farebla, princo kara! Kontraŭ sankta akvo ensorĉita fero ne havas forton. Cetere mi povas helpi al vi. Mi donos al vi marĉan golubec'n[12], kaj vi enmetu ĝin en saketon kaj pendigu al la kolo, tiam vi povos deturni flanken la okulojn de l' malamiko.

--Donu al mi la golubec'n!--diris Vjàzemskij.

--Volonte, karulo; por vi, karulo, mi ne povas esti avara!

La maljunulo eniris la dometon kaj alportis ion enkudritan en ĉifonon.

--Ne facile ĝi estas akirita,--li diris, kvazaŭ ne volante fordoni la herbon: kun granda peno mi ĝin proprigis al mi. Se oni ne ĝustatempe ĝin serĉas en la marĉo, oni vidas teruraĵon--Dio gardu!

La princo prenis la enĉifonigitan herbon kaj ĵetis al la sorĉisto sakon, plenan de ormoneroj.

--Dio rekompencu vian princan moŝton!--diris la maljunulo kun profunda saluto.--Ankoraŭ mi havas ion por diri al vi, karulo: atendante la duelon, vi ne devas plu viziti preĝejon, aŭskulti la meson, alie mia ensorĉaĵo desaltos de l' sabropinto.

Vjàzemskij nenion respondis kaj sin direktis jam al sia ĉevalo, sed subite li haltis.

--Ĉu vi povas ekscii nun, kiu el ni restos viva?

La muelisto ŝanceliĝis.

--Vi, kredeble, restos viva, karulo! Ĉu vi povas ne resti viva? Jam delonge mi antaŭdiris al vi: ne per glavo vi pereos!

--Rigardu ankoraŭ unu fojon en la sitelon!

--Por kio, kara princo? Nuntempe ne estas eble ion ekvidi, jam la akvo malklariĝis.

--Ĉerpu freŝan akvon!--ordonis Vjàzemskij.

La muelisto nevolonte obeis.

--Nu, kion vi vidas?--senpacience demandis la princo.

La maljunulo sin klinis super la sitelo kun videbla abomeno.

--Nek vin, nek vian kontraŭulon mi vidas!--diris li, paliĝante: mi vidas placon, multe da homoj, multe da kapoj pendas sur stangoj, kaj flanke fajro finbrulas, kaj homaj ostoj tie, alĉenigitaj al paliso...

--Kies kapojn vi vidas sur stangoj?--demandis Vjàzemskij, plena je nevola teruro.

--Mi ne vidas, karulo, ĉio ree malklariĝis, nur la fajro brulas, kaj ies ostoj estas videblaj ĉe la paliso.

La muelisto kun peno levis la kapon kaj, ŝajne, nevolonte sin deturnis de super la sitelo. Li havis konvulsiojn, lia frunto ŝvitis, ĝemsopirante li alrampis ĝis antaŭ la pordo de sia dometo kaj tie falis senkonscia.

Vjàzemskij revenis al sia ĉevalo, surseliĝis kaj pensoplena ekrajdis Moskvon.

ĈAPITRO XXXI.

Dia juĝo.

Dum foresto de Vjàzemskij, Maluto ricevis gravan ordonon de l' caro: preni servistojn de Vjàzemskij kaj per turmentegoj rakontigi ilin, ĉu Afonasjo Ivànoviĉ vizitis la muelejon de la sorĉisto, kiom da fojoj, kaj kion ĝuste li intencis kontraŭ la caro.

La plej multaj nenion konfesis, sed kelkaj ne eltenis la turmentegon kaj jesis ĉion, kion Maluto ordonis. Ili atestis, ke la princo havas rilatojn kun la muelisto por pereigi la caron; ke li foje elprenis la teron el la postsigno de l' cara piedo kaj bruligis la teron en la fajro; kelkaj eĉ atestis, ke Vjàzemskij rilatas kun princo Vladimir Andrèeviĉ[91] por helpi al li akiri la caran tronon. Kvankam tute sensencaj kaj senenhavaj, ĉiuj ĉi atestoj zorge estis registrataj de oficistoj, ĉeestantaj la turmentegon, kaj poste estis legataj al la caro. Ĉu la caro opiniis ilin veraj aŭ ne,--Dio scias! Sed li malpermesis al Maluto malkovri al Vjàzemskij, post lia reveno, la kaŭzon, kial liaj servistoj estis kaptitaj, kaj ordonis diri al li, ke ili estas suspektataj kiel ŝtelintaj el cara provizejo. Tamen en iliaj atestoj restis multe da malsamaĵoj, kaj Ivano venigis Basmanov'n, por ke li ripetu ĉion, kion li certigis esti aŭdinta el la buŝo de ĉi tiuj servistoj de Vjàzemskij.

Oni ne trovis Basmanov'n en la antaŭurbo. Hieraŭ li forveturis Moskvon. Kaj la caro koleris, ke li kuraĝis forveturi, malobeinte al la cara ordono. Maluto utiligis la fakton por veki suspekton kontraŭ Basmanov mem.

--Kiu scias, via cara moŝto,--li diris,--kial li malobeis al vi? Eble, li estas kunkulpulo de Vjàzemskij, eble li intence denuncis lin por pli certe pereigi vian caran moŝton!

La caro ordonis al Maluto kaŝi dumtempe ĉi tiujn suspektojn kaj, kiam Basmanov revenos, ne montri al li, ke lia forestado estis rimarkita.

Dume venis la tago, destinita por la juĝa duelo. Antaŭ tagiĝo multe da homoj amasiĝis sur la Ruĝa Placo; ĉiuj fenestroj, ĉiuj tegmentoj estis plenplenaj de scivoluloj. La sciigo pri la eksterordinara duelo multe disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La famaj nomoj de la duelontoj altiris multe da popolo el diversaj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Moskvo venis homoj ĉiurangaj por vidi, al kiu Dio donos venkon en ĉi tiu duelo.

--Nu, karulo!--diris iu elegante vestita harpisto al sia kamarado, vastkorpa junulo kun bonanima, iom malsaĝeta vizaĝo: iru antaŭen, eble vi sukcesos atingi la unuan vicon. Kiom da homoj! Permesu, karuloj, donu lokon al ni, venintaj el Vladimiro, ni ankaŭ volas vidi la Dian juĝon!

Sed liaj petegoj restis sensukcesaj. La arego estis tro densa, tiel ke se eĉ oni volus, ne eble estis doni lokon.

--Iru do, foko!--ree diris la harpisto, puŝante antaŭen sian kamaradon: ĉu vi ne povas veni antaŭen?

--Por kio ne?--apatie demandis la junulo.

Kaj per sia fortega ŝultro li komencis fari al si la vojon tra la amaso, disŝovante la homojn kvazaŭ per fera kojno. Oni kriis, oni insultis, sed la du kamaradoj moviĝis antaŭen, nenion atentante.

--Dekstren, pli dekstren,--komandis la pli aĝa: por kio vi iras maldekstren, malsaĝulo? Iru tien, kie staras ponardegoj!

La loko, kiun montris la harpisto, estis preparita por la caro mem. Tie staris ligna estrado, tegita per ruĝa tuko, sur la estrado--apogseĝo por la caro, ĉirkaŭita de kelkdekoj da opriĉnikoj kun elingigitaj ponardegoj kaj sabroj. Aliaj opriĉnikoj staris antaŭ la ĉeno, ĉirkaŭanta la duelkampon, la vastan lokon, preparitan por batalo, okazonta piedire aŭ surĉevale, laŭ interkonsento de la duelontoj. La opriĉnikoj forpuŝadis la homojn, kiuj premegis unu la alian apud la ĉeno.

Malrapide traborante al si la vojon, la harpisto kaj la forta junulo atingis fine la duelkampon.

--Kien vi ŝovas vin?--ekkriis unu opriĉniko kaj volis ilin ekbati.

La junulo malfermis la buŝon kaj embarase sin turnis al sia kamarado, sed ĉi tiu demetis per ambaŭ manoj sian lanan ĉapon kun orkolora rubando kaj pava plumo kaj, kelkfoje kliniĝinte antaŭ la opriĉnikoj, komencis peti:

--Permesu, bonaj sinjoroj, al ni, harpistoj el Vladimiro, rigardi la Dian juĝon! El la urbo Vladimiro ni ĵus venis! Permesu al ni resti ĉi tie, sinjoroj!

Kaj kun ruza, flatema rideto li aperigis el sub sia nigra barbo la blankajn dentojn.

--Bone!--respondis la opriĉniko: staru ĉi tie, malantaŭen vi jam ne sukcesos nun veni; nur trankvile staru kaj ne venu pli antaŭen, por ke mi ne forhaku viajn kapojn!

Sur la duelkampo promenis atestantoj de ambaŭ partioj kaj oficistoj, tie staris ankaŭ bojaro kaj okolniĉij[16], kiuj devis gardi la duelkampon, kaj du diakoj[52], kies devo estis observi ordon dum la duelo. Unu el la diakoj tenis la leĝaron, verkitan ankoraŭ ĉe la granda princo Ivano Vasìljeviĉ III, kaj interparolis kun sia kamarado pri diversaj eblaĵoj dum duelo.

--"Kaj se ili venos al duelkampo",--li legis el la libro: "kaj tie ili deziros paciĝi"... Subite liaj vortoj estis interrompitaj per aklamoj:

--La caro! la caro!... Ĉiuj ekscitiĝis kaj demetis la ĉapojn.

Ĉirkaŭita de multaj opriĉnikoj, Ivano alrajdis al la duelkampo, deĉevaliĝis, supreniris la ŝtupojn de l' estrado kaj, salutinte la popolon, sidiĝis en sian apogseĝon kun mieno de homo, preta rigardi ion tre interesan.

Malantaŭ li kaj ĉirkaŭe staris liaj korteganoj.

Samtempe eksonoris ĉiuj sonoriloj de ĉiuj antaŭurbaj preĝejoj, kaj de du kontraŭaj flankoj aperis sur la duelkampo Morozov kaj Vjàzemskij, ambaŭ vestitaj por batalo. Riĉa kaj peza, konforma al antikva kutimo estis la armaĵo de Morozov, arĝento kaj oro kovris lin kaj lian belan fortan rajdĉevalon... Malrapide kaj egalpaŝe iris la ĉevalo, levante la belajn vilajn krurojn kaj fleksante la dikan kolon, kaj kiam Morozov haltigis ĝin je distanco de ĉirkaŭ kvin klaftoj antaŭ sia kontraŭulo, la ĉevalo komencis balanci sian densan ondantan kolhararon, atingantan ĝis la tero, mordi la enbuŝaĵon kaj senpacience fosi sablon per siaj fortaj hufoj, montrante ĉe ĉiu ekbato la brilantajn najlojn de siaj larĝaj hufferaĵoj. Ŝajne, la granda ĉevalo estis inda je sia brava rajdanto, eĉ ĝia blanka hararo konformiĝis al la griza barbo de l' bojaro.

La armaĵo de Vjàzemskij estis ne tiel peza. Ankoraŭ ne tute sana post siaj lastaj vundoj, li surhavis nur malpezan maŝkirason, ornamitan per multekostaj ŝtonoj. Ornamita estis ankaŭ lia malalta, bele elkurbigita kasko, provizita per ora sago, kiu devis gardi kontraŭ laŭlarĝaj ekbatoj, se oni ĝin tenas antaŭ la vizaĝo. Sed Vjàzemskij pro braveco kaj eleganteco levis la sagon supren, tiel ke lia tuta pala vizaĝo kaj la nigra barbo restis ne ŝirmitaj kaj la sago aspektis kiel ora plumo, ornamanta la kaskon. Ĉe lia flanko pendis la kurbigita sabro, ensorĉita de la muelisto, sabro, al kiu nun Vjàzemskij multe fidis. Lia bela orgriza, nigravosta ĉevalo estis kovrita de la kapo ĝis la vosto per multaj kavaj arĝentaj sonoriletoj, formantaj sonorantajn ĉenojn. Ankaŭ al ĉiu kruro estis alligita malgranda arĝenta sonorileto.

Jam de longe aŭdiĝis sur la placo laŭta blekado de tiu ĉevalo. Kaj nun la bela rajdato levis la kapon, larĝigis siajn flamantajn naztruojn kaj, streĉinte sian nigran voston, ĝi komence per malpezaj paŝoj, apenaŭ tuŝetante la teron, ekiris renkonte al la ĉevalo de Morozov; sed kiam la princo subite devigis ĝin halti, forte ektirinte la sonorantajn kondukilojn, la ĉevalo sin ĵetis flanken kaj transsaltus la ĉenon, se la rajdanto per lerta mano ne returnigus ĝin sur la saman lokon. Tiam ĝi stariĝis sur la postaj piedoj kaj rapide piedbatis la teron, penante faligi la rajdanton malantaŭen; sed la princo kliniĝis al la selkurbiĝo, malstreĉis la kondukilojn kaj enigis en la ventron de l' ĉevalo la akrajn spronojn. La rajdato vigle eksaltis kaj haltis kiel ŝtonigita. Neniu haro de ĝia nigra kolhararo moviĝis. Ĝiaj sangoplenaj okuloj strabis, kaj sur ĝia orflava haŭto vidiĝis reto da plenblovitaj vejnoj.

Kiam, brilante kaj sonante, aperis Vjàzemskij, kovrita kvazaŭ per arĝenta kaj diamanta pluvo, la harpisto el Vladimiro ne povis deteni sian admiron: pli plaĉis al li la ĉevalo ol la rajdanto.

--Brava ĉevalo!--li ekkriis: bonega ĉevalo! Neniam mi vidis tian ĉevalon! Multajn ĉevalojn mi vidis, sed nur ne tian!

Kaj li pensis por si mem: se tiu rajdanto sur ĉi tiu ĉevalo venus tiam al Malbenita Ŝlimakvo!

--Aŭskultu,--li gaje sin turnis al sia kamarado, puŝante lin per kubuto: aŭskultu, malsaĝulo, diru, kiu ĉevalo pli al vi plaĉas?

--Tiu!--respondis la junulo, montrante per la fingro la ĉevalon de Morozov.

--Vere? Kial do ne ĉi tiu?

--Ĝi estas pli dika!--respondis la junulo apatie.

La harpisto ridegis, sed en la sama momento eksonis la aklamoj de heroldoj.

--He, vi, homoj!--ili kriis: tuj komenciĝas la juĝa duelo inter la cara batalilestro, princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij, kaj la bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov. La kazo konsistas en senhonorigo, atako kaj forrabo de la bojarino, edzino de Morozov! He, homoj! Preĝu al la Sankta Triunuo, ke Ĝi sendu venkon al la prava partio!

La placo silentiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj komencis sin signadi kruce, kaj la bojaro, kiu devis observi la ordon de la duelo, aliris la caron kaj demandis lin kun profunda saluto:

--Ĉu via cara moŝto ordonas komenci la duelon?

--Oni komencu!--respondis Ivano.

La bojaro, la okolniĉij, ĉiuj atestantoj kaj la du diakoj deiris flanken.

La bojaro donis signon.

La kontraŭuloj eligis la sabrojn.

Post la dua signo ili devis sin ĵeti unu kontraŭ la alia. Sed subite Vjàzemskij ekbalanciĝis en la selo kaj faligis la kondukilojn. Li povus fali teren, se la alkurintaj atestantoj kaj oficistoj lin ne subtenus kaj ne helpus al li deĉevaliĝi. Liaj ĉevalservistoj tuj prenis lian ĉevalon per la brido.

--Prenu ĝin!--diris Vjàzemskij, ĉirkaŭrigardante per malklaraj okuloj: mi batalos piedire.

Ekvidinte, ke la princo forlasis la ĉevalon, Morozov ankaŭ elseliĝis, kaj la ĉevalservistoj forkondukis lian belan ĉevalon.

La oficisto donis al Morozov kaj al Vjàzemskij po unu ŝildo, preparita por piedira batalo.

Sed la princo ne havis la fortojn teni sian ŝildon. Liaj kruroj fleksiĝis, kaj li ree falus, se oni lin ne subtenus.

--Kion vi havas, via princa moŝto?--samtempe ekkriis la oficisto kaj la atestanto, kun miro lin rigardante: rekuraĝiĝu, princo, fali antaŭ la batalo egalas malvenkon!

--Demetu mian kirason!--diris Vjàzemskij, sufokiĝante: demetu la kirason! La radiko min sufokas!

Li demetis sian kaskon, disŝiris la kolumon de la kiraso kaj forprenis de sia kolo la ŝnureton, al kiu estis alligita la talismano kun golubèc.

--Estu malbenita la sorĉisto!--li ekkriis, malproksimen ĵetante la saketon kun golubèc.--Estu malbenita, li trompis min!

Druĵino Andrèeviĉ aliris la princon kun nuda glavo.

--Kapitulacu, hundo!--li diris kaj levis la sabron: konfesu vian krimon!

Oni sin ĵetis inter la du kontraŭuloj.

--Ne, mi ne kapitulacos!--diris Vjàzemskij, kaj lia nebula rigardo ekflamis per antaŭa kolero!--Vi, maljuna korvo, min senfortigis! vi trempis vian sabron en sanktan akvon. Nun mi prenos batalanton anstataŭantan, kaj ni vidos, kiu venkos!

Inter la oficistoj komenciĝis disputo: unu certigis, ke Morozov jam estas la venkinto; la dua insistis, ke la juĝo ankoraŭ ne okazis, ĉar neniu batalo estis.

La caro ne preterlasis la movon de Vjàzemskij kaj ordonis levi kaj alporti la objekton, ĵetitan de l' princo. Plena je scivolo kaj timo, li ĉirkaŭrigardis la talismanon kaj flustris al Maluto:

--Kaŝu ĝin, ĝis kiam mi ĝin bezonos. Kaj nun,--daŭrigis li voĉe: princo Vjàzemskij aliru!

--Nu, Afonĉjo!--li diris al li, ridetante dusence: videble Morozov estas pli forta, ol vi!

--Via cara moŝto!--respondis Vjàzemskij, kies vizaĝo estis mortpala: mia malamiko per sorĉaĵo malhelpis min! Krome, mi la unuan fojon post la malsano surmetas la kirason. Miaj vundoj malfermiĝis: jen, vi vidas sangon sub la vesto? Permesu, via cara moŝto, ke mi prenu anstataŭanton!

La pretendo de Vjàzemskij estis kontraŭ la reguloj. Kiu ne deziris mem batali, devis diri tion pli frue. Post la komenco de la duelo jam ne estis permesate anstataŭigi sin per iu ajn. Sed la caro donis sian konsenton, ĉar li deziris pereigi Morozov'n.

--Bone!--li diris:--la heroldoj voku: eble troviĝos iu pli sperta ol vi! Se ne, Morozov estos pravigita, kaj vin mi fordonos al ekzekutisto.

Oni prenis la princon sub la brakoj kaj forkondukis lin. Baldaŭ aperis heroldoj, kiuj malrapide paŝis laŭlonge de l' ĉeno kaj vokis laŭtvoĉe:

--Kiu el antaŭurbaj aŭ moskvaj aŭ aliaj homoj deziras batali kontraŭ bojaro Morozov? Kiu deziras anstataŭi princon Vjàzemskij? Eliru, vi, batalistoj, eliru kaj defendu princon Vjàzemskij!

Sed la placo restis senmova, neniu batalanto aperis.

--Eliru, eliru, vi, batalistoj!--vokis la heroldoj,--eliru! Kiu venkos Morozov'n, al tiu la princo donacos ĉiujn siajn bienojn; se la venkonto estos ne-bojaro, la princo donacos al li ĉiujn siajn trezorojn.

Neniu respondis: ĉiuj sciis, ke Morozov estis prava, kaj la caro, malgraŭ sia malamego por Morozov, jam estis proklamonta lin venkinto, kiam subite aŭdiĝis la voko:

--Jen iras anstataŭanto! Li iras, li iras!--Kaj sur la areno aperis Ĥomjàk.

--He, he!--li ekkriis, trafajfante la aeron per sia sabro: aliru, via bojara moŝto, mi defendos Vjàzemskij'n!

Ekvidinte Ĥomjàk'n, Morozov, kiu ĝis tiam estis atendanta kun nuda glavo, indignante sin turnis al la oficistoj:

--Mi ne batalos kun servisto!--li diris fiertone: ne konvenas al bojaro Morozov batali kontraŭ la ĉevalservisto de Skuratov!

Kaj eningiginte sian glavon, li alproksimiĝis al la caro.

--Via cara moŝto!--li diris:--vi permesis al mia malamiko sin anstataŭigi per alia batalanto; volu permesi ankaŭ al mi, ke mi elvoku anstataŭanton, aŭ bonvolu prokrasti la duelon ĝis alia tago.

Kvankam la caro havis grandan deziron pereigi Morozov'n,--la pretendo de Morozov estis tro justa. Ne deziris la caro montriĝi partia dum la Dia juĝo.

--La heroldoj voku!--li diris kolertone: sed memoru, bojaro, se vi ne trovos anstataŭanton, vi devas mem batali aŭ konfesi vian malpravecon kaj esti ekzekutota.

Dume Ĥomjàk promenis antaŭ la ĉeno, svingante la sabron kaj mokante la ĉeestantojn.

--Jen kiom da korvoj, kaj neniu falko! Ĉu neniu deziras ekprovi miajn batojn, amuzi la caron? Kredeble viaj brakoj estas lacegaj post draŝado? Aŭ eble vi, en litoj kuŝante, lacigis al vi la flankojn?

--Nu, diablo,--diris la harpisto duonvoĉe: mi bone regalus vin, se mi havus mian sabron. Rigardu!--li ekpuŝis sian kamaradon: ĉu vi lin rekonas?

Sed lia kamarado nenion aŭdis. Li staris kun larĝe malfermita buŝo, kvazaŭ volante engluti Ĥomjàk'n per okuloj.

--Nu!--daŭrigis Ĥomjàk: ĉu vere neniu deziras batali kontraŭ mi? He vi, batalaĉistoj, bakistoj, teksistoj, ŝpinistinoj! Kiu volas min venki?

--Mi volas,--aŭdiĝis voĉo, kaj la kamarado de la harpisto, per ambaŭ manoj ekkaptinte la ĉenon, levis ĝin super sia kapo kaj preskaŭ elŝiris la kverklignajn stangojn, al kiuj ĝi estis alkroĉita.

Li jam estis sur la areno kaj, ŝajne, mem miregis pri sia trobraveco.

Malferminte la okulojn kaj la buŝon, li rigardis jen Ĥomjàk'n, jen la opriĉnikojn, jen la caron, ne dirante eĉ unu vorton.

--Kiu vi estas?--demandis lin la oficisto.