Princo Serebrjanij

Part 19

Chapter 19 3,920 words Public domain Markdown

--Atendu, bojaro!--li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for!

--Vi forgesis vian kaftanon, princo!

--Ne por mi ĝi estas kudrita,--respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi portis ĝis nun.

Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris.

Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ ekbruligitaj fajroj.

ĈAPITRO XXVIII.

La disiĝo.

Apenaŭ tagiĝis, kiam Ringo jam vekis la rabistojn.

--Kamaradoj!--li diris al ili: venis tempo, ke ni disiĝu! Adiaŭ, kamaradoj! Mi ree iras al Volgo. Pardonu, se mi iun el vi ofendis!

Kaj li profunde kliniĝis antaŭ la kamaradoj.

--Hetmano!--ekkriis la rabistaro, kvazaŭ unu homo: ne forlasu nin! Kien ni iros sen vi?

--Iru kun lia princa moŝto, karuloj! Per via hieraŭa heroaĵo vi meritas pardonon, kaj vi povos reveni hejmen, la princo certe vin ne forlasos.

--Bravuloj,--diris Serèbrjanij: mi promesis al la caro, ke mi ne estos evitanta lian juĝon. Vi scias, ke el la malliberejo mi foriris ne propravole. Nun mi devas plenumi mian promeson, kaj iri al la caro. Ĉu vi volas kune?

--Sed se li nin ne pardonos?--demandis kelkaj.

--Tio estos Dia volo, mi ne deziras vin trompi. Eble li pardonos, eble ne. Pripensu, priparolu ĉion kaj respondu al mi, kiu iros kun mi, kiu restos.

La rabistoj interŝanĝis rigardojn, deiris flanken kaj interkonsiliĝis. Post iom da tempo ili revenis al Serèbrjanij.

--Ni ĉiuj iros kun vi, princo, se nur la hetmano iros kune!

--Ne, karuloj,--respondis Ringo: min ne petu. Se vi ne sekvos la princon, tute egale--niaj vojoj estas malsamaj. Sufiĉe da tempo mi restis ĉi tie, mi devas reveni hejmen. Krom tio, ni iomete malpaciĝis, kaj disŝiritan ŝnuron, kiel ajn oni penus, oni ne kunligos sen nodo! Iru kun la princo, karuloj, aŭ elektu alian hetmanon, sed mi konsilas al vi iri kun la princo: mi estas certa, ke post via venko la caro pardonos vin kaj lin ankaŭ.

La rabistoj ankoraŭ interkonsiliĝis iomete, kaj baldaŭ poste ili dupartiĝis. La plej granda grupo aliris la princon.

--Konduku nin!--ili diris: trafu nin la sama sorto, kiel vin!

--Kaj la ceteraj?--demandis Serèbrjanij.

--Ili elektis kiel hetmanon Ĥlopkon, sed ni lin ne deziras.

--Tie restis ĉiuj malpli bonaj homoj,--murmuretis Ringo al la princo: ili hieraŭ ne tiel bone batalis, kiel la viaj.

--Kaj vi, Ringo,--ree demandis la princo: vi definitive forlasas nin?

--Jes, princo, mi ne estas kiel la aliaj. Miajn krimojn la caro ne povas pardoni al mi. Krom tio, mi enuas sen Jermako Timofèeviĉ: kiom da jaroj mi jam lin ne vidis! Adiaŭ, princo, ne koleru kontraŭ mi!

Serèbrjanij forte premis la manon de Ringo kaj ĉirkaŭbrakis lin.

--Adiaŭ, hetmano,--li diris: mi tre bedaŭras, ke vi nin forlasas kaj iras al Volgo; ne tia vivmaniero decas al vi!

--Kiu scias, princo?--respondis Ringo, kaj lia rigardo fariĝis stranga:--Dio estas favorkora, eble mi ŝanĝos la vivmanieron!

La rabistoj sin preparadis al foriro.

Kiam la suno leviĝis, ĉe la bordo de la rivero jam forestis la taĉmento de Basmanov: la bojaro ekvojiris ankoraŭ nokte por pli frue alporti al la caro sciigon pri la venko.

Adiaŭante la kamaradojn, Ringo ekvidis apud si Dmiĉjo'n.

--Adiaŭ, malsaĝuleto!--li diris gaje: hieraŭ vi servis al la caro kiel kvar viroj, certe, li bone vin rekompencos.

Sed Dmiĉjo, kvazaŭ ne komprenante, gratis al si la nukon.

--Nu, Dmiĉjo, kion vi diros?--demandis Ringo.

--Nenion,--ne tuj respondis Dmiĉjo, gratante per unu mano la nukon, per alia la lumbon.

--Nenion? Nu, bone!--kaj Ringo jam deiris de li, kiam Dmiĉjo fine diris malrapide:

--Hetmano, ha, hetmano!

--Kion vi bezonas?

--Mi ne volas iri en la antaŭurbon.

--Kien do vi volas iri?

--Kun vi mi volas.

--Neeble: mi iras al Volgo.

--Mi ankaŭ al Volgo!

--Iru kun la aliaj, kun la princo!

Dmiĉjo, kvazaŭ konfuzita, observis la bastŝuon de sia elstarigita piedo.

--Eble vi timas la opriĉnikojn?--moke demandis Ringo.

Dmiĉjo ĉiam gratis jen la nukon, jen la dorson aŭ la flankojn kaj nenion respondis.

--Ĉu vi ilin ne vidis?--daŭrigis Ringo: ili ja ne formanĝos vin?

--Mian fianĉinon ili prenis,--diris Dmiĉjo kvazaŭ ne volonte.

Ringo ekridis.

--Kia venĝemulo! Vi ne volas havi rilatojn kun ili? Nu, iru kun Ĥlopko!

--Mi ne volas!--decideme diris Dmiĉjo:--kun vi mi iros al Volgo.

--Mi ne tuj iros al Volgo!

--Mi ankaŭ ne tuj.

--Kien do vi nun iros?

--Kun vi.

--Nu, ne facile oni sin deŝiras de li. Sciu, ke mi antaŭe ankaŭ devas viziti la antaŭurbon.

--Por kio?--demandis Dmiĉjo kaj per grandaj okuloj ekrigardis la hetmanon.

--Por kio, por kio!--ripetis Ringo malpacience: por tio, ke antaŭ unu jaro mi tie krevigis nuksojn kaj forgesis preni la ŝelon.

Dmiĉjo ekrigardis lin kun miro, sed li tuj ekridetis, plilarĝigante la buŝon ĝis oreloj, dume lia sulkigita vizaĝo montris plej ruzan esprimon, kvazaŭ li deziris diri: ne tiel facile estas min superruzi! mi tre bone komprenas, ke vi iras en la antaŭurbon ne por preni la nuksajn ŝelojn, sed por io tute alia. Tamen li nenion diris kaj nur ripetis ridetante:

--Mi ankaŭ iras kun vi antaŭurbon.

--Kion fari kun la malsaĝulo?--diris Ringo, levante la ŝultrojn: neeble estas liberiĝi de li. Nu, bone, iru kun mi, malsaĝulo, sed ne koleru, se vi estos pendigita!

--Oni min pendigu!--apatie diris Dmiĉjo.

--Bonege, karulo! Jen kial mi vin amas! Nu, rapide diru adiaŭ al la kamaradoj, kaj ni iru!

--La apatia vizaĝo de Dmiĉjo ne vigliĝis: li tuj mallerte aliris al la kamaradoj kaj kisis ĉiun el ili po tri fojoj, ne atentante, ĉu ili volas aŭ ne, kaptante iun je la ŝultroj, alian je la kapo.

--Hetmano!--diris Serèbrjanij: do, ni iras la saman vojon?

--Ne, bojaro. Kie mi iros, tie vi ne rajdos. En la antaŭurbo mi estos pli frue, ol vi, kaj se vi min renkontos, ne rekonu min; tamen ni ne povas renkontiĝi: mi estos for antaŭ ol vi alvenos; mi havas nur iujn aferojn tie.

Serèbrjanij divenis, ke Ringo havis ion kaŝitan aŭ enfositan en la ĉirkaŭaĵo de l' antaŭurbo, kaj li plu ne insistis.

Baldaŭ du taĉmentoj ekmoviĝis en du malsamaj direktoj.

La pli granda iris kun Serèbrjanij laŭlonge de la apudrivera herbkampo, kovrita per postsignoj de hieraŭa batalo; post ĝi treniĝis Bujano kun mallevita kapo kaj pendanta vosto. Ĝi de tempo al tempo aliris la princon, plende blekis kaj sin turnis posten al la hieraŭ elfosita tombo, ĝis kiam fine la altaj kanoj kaŝis ĉi tiun tombon de la okuloj.

Alia pli malgranda taĉmento sekvis Ĥlopkon. Ringo ekiris aliflanken, kaj lin sekvis Dmiĉjo, malrapide kaj mallerte movante la piedojn.

Senhomiĝis la vastaj stepoj, kaj ekregis la antaŭa silento, kvazaŭ hieraŭ tie ne estis tumulto de batalo! Nur tie kaj ĉi tie paŝtis sin la forgesitaj tataraj ĉevaloj, kaj en la bruligita herbo kuŝis disĵetitaj bataliloj. Super la florantaj bordoj de la rivero alaŭdoj laŭte kantis en la ĉiela bluaĵo, aliaj malgrandaj birdetoj pepis kaj flirtis en la kanoj aŭ kantante ripozis sur la sagoj, kiuj dum batalo enŝoviĝis en la teron kaj nun staris inter la marĉaj floroj, similante je floroj, de longe ĉi tie kreskantaj.

ĈAPITRO XXIX.

Samtempa esploro de du kontraŭuloj.

Ok tagojn post la batalo la caro akceptis en sia dormoĉambro Basmanov'n, ĵus alvenintan el Rjazanjo. La caro jam detale sciis pri la batalo, sed Basmanov esperis, ke li la unua rakontos pri ĝi. Li esperis alskribi al si sola la honoron de l' venko kaj kiel sekvon de sia rakonto li deziris ree ricevi la antaŭan favoron de la caro.

La caro atente aŭskultis, movante la rozarion kaj observante la perlornamitan ringon de sia montra fingro. Sed kiam Basmanov, fininte la rakonton kaj ekskuinte siajn buklojn, diris memkonfide--"via cara moŝto, vi vidas, kiel multe ni laboris por via cara moŝto!", Ivano levis la okulojn kaj ekridetis.

--Ni ne ŝparis niajn fortojn,--flateme daŭrigis Basmanov,--kaj via cara moŝto, certe, bone rekompencos vian fidelan serviston?

--Kion vi dezirus, Teodĉjo?--demandis la caro kun ŝajniga bonkoreco.

--Plej bone, faru min okolniĉij, por ke oni min plu ne kuraĝu ofendi.

Ivano fikse rigardis lin.

--Kaj per kio mi rekompencos la princon Serèbrjanij?--li demandis tute neatendite.

--Vian malfavoraton?--demandis Basmanov, kaŝante sian konfuzon sub sia ordinara senhonteco: kion pli li meritas, ol pendigilon? Li estis forkurinta el malliberejo, li kun siaj rabistoj sufiĉe multe malhelpis nin: se li ne ektimigus la tatarojn, ni atakus kaj kaptus ilin ĉiujn kvazaŭ koturnojn.

--Ĉu vere? Kaj mi supozas, ke sen li ree iu tataro alligus vin al sia ĉevalo, kiel iam, ĉu vi memoras, Teodĉjo? Ĝi estus ne por la unua fojo, vi jam provis ĝin!

--Mi jam provis suferi por via cara moŝto, arogante daŭrigis Basmanov: mi nur ne provis vian caran dankon. Nek Godunòv, nek Vjàzemskij, nek Maluto tiel servas kiel mi, tamen, vi bone rekompencas ilin.

--Certe, ili ne tiel servas, kiel vi! Ĉu, ekzemple, ili povas danci, kiel vi?

--Via cara moŝto,--diris Basmanov, perdante la paciencon: se mi ne plaĉas al vi, bonvolu min forpermesi; mi iros for de la kortego.

Basmanov esperis, ke Ivano lin estos retenanta, sed lia foresto el la antaŭurbo, anstataŭ revivigi la amon de l' caro por li, ankoraŭ pli multe ĝin malpligrandigis: la caro lin forgesis, kaj aliaj favoratoj, precipe Maluto, ofendita per la fiereco de Basmanov, utiligis la tempon por deturni de li la caran koron.

La plano de Basmanov malsukcesis. Estis videble, ke lia ĉagreno amuzis la caron.

--Kion fari?--diris la caro kun ŝajniga malĝojo:--kvankam mi enuos sen vi, mi, malfeliĉa orfo, kvankam la ŝtataj aferoj eble malprosperos, sed kion fari? mi provos ĉion fari sola, per mia malsaĝa kapo! Iru, Teodĉjo, iru, kien vi volas! Mi ne deziras vin deteni perforte!

Basmanov ne povis kaŝi plu sian koleron; dorlotita de Ivano, li nun tutplene aperigis sian karakteron.

--Dankon, via cara moŝto, dankon por via gastameco! Dankon, ke vi pelas for vian serviston kiel malbonan hundon! Nun,--aldonis li senpripense,--nun mi laŭdos en Ruslando vian caran bonecon! Estu la aliaj por vi same bonaj servistoj, kiel estis via Teodora! Multaj pekoj ŝarĝas mian konsciencon de post mia servado al vi,--unu nuran pekon mi ne konas, mi ne havis rilatojn kun sorĉistoj!

Ivano komence ridetis, sed ĉe la lastaj paroloj lia mieno ŝanĝiĝis.

--Sorĉistoj?--li demandis, mirigita, preskaŭ kolera.--Kiu do havas ĉi tie rilatojn kun sorĉistoj?

--Kiu? Ekzemple, via Vjàzemskij,--respondis Basmanov, brave renkontante fiksan rigardon de l' caro.--Jes!--daŭrigis li, ne timigita de la terura mieno de Ivano: vi sola nur ne scias, ke kiam Vjàzemskij estas en Moskvo, li ĉiunokte vizitas la mueliston en la arbaro, la muelisto ja estas sorĉisto, nepre ili kune penas pereigi vian caran moŝton!

--Kial vi scias ĉion ĉi?--demandis la caro, trapikante la opriĉnikon per esploranta rigardo.

Ĉi tiun fojon Basmanov iom ektimis.

--Via cara moŝto,--li rapidis respondi: se mi ĝin scius pli frue, mi certe raportus ĉion al via cara moŝto, sed mi nur hieraŭ ekaŭdis de liaj servistoj...

La caro enpensiĝis.

--Iru!--li diris post mallonga silento: mi esploros la aferon. Ne forlasu la antaŭurbon, ĝis kiam mi ordonos!

Basmanov foriris kontenta, ke li sukcesis veki en la suspektema koro de l' caro dubon kontraŭ unu el siaj malamikoj, sed samtempe tro malĝoja pro la malvarmeco, kun kiu la caro lin akceptis.

Baldaŭ la caro eliris el la dormoĉambro en sian akceptejon, sidiĝis en apogseĝon kaj, ĉirkaŭita de opriĉnikoj, aŭskultis raportojn de l' bojaroj, alvenintaj el Moskvo kaj el aliaj urboj. Disdoninte siajn ordonojn, detale pridiskutinte kun ili ĉiujn bezonojn de l' ŝtato, la rilatojn kun fremdaj landoj, la rimedojn kontraŭ la invado de tataroj en Ruslandon, Ivano demandis, ĉu ĉiuj petantoj jam estas akceptitaj?

--Bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,--anoncis stolniko[43],--humile salutas vian caran moŝton kaj petas, ke vi permesu al li aperi antaŭ viaj helaj okuloj!

--Morozov?--demandis Ivano:--ĉu li ne forbrulis kun sia domo? Vivema estas la maljuna hundo! Bone. Mi demetis de li mian malfavoron, li eniru!

La stolniko eliris. Baldaŭ la aro da korteganoj donis lokon al bojaro Morozov, kiu, subtenata de siaj du servistoj, alproksimiĝis al la caro kaj falis teren antaŭ li.

Ĉies okuloj sin turnis al la maljuna bojaro. Lia vizaĝo estis pala, li multe malgrasiĝis, sur la frunto estis videbla la cikatro, postsigno de la sabra vundo, farita de Vjàzemskij; sed liaj enfalintaj okuloj aperigis la antaŭan fortan volon, kaj sur liaj kunigitaj brovoj kuŝis la antaŭa sigelo de nevenkebla obstineco.

Kontraŭ la kutimo de l' kortego, liaj vestoj ne estis luksaj.

Ivano silente rigardis lin.

Kiu sciis legi la carajn rigardojn, tiu legus nun kaŝitan malamon kaj plezuron vidi la malamikon humiliĝintan, sed malatenta observanto povus nomi la rigardon de Ivano eĉ bonkora.

--Druĵino Andrèeviĉ!--li diris grave, sed afable: mi demetis de vi mian malfavoron; kial do vi surhavas tiajn vestojn?

--Via cara moŝto,--respondis la bojaro restante surgenue: ĉu luksaj vestoj konvenas al tiu, kies domon forbruligis viaj opriĉnikoj, kies edzinon ili forrabis? Via cara moŝto,--li daŭrigis per firma voĉo: mi humile plendas al vi kontraŭ via opriĉniko, Afonĉjo Vjàzemskij!

--Leviĝu!--diris la caro: kaj rakontu ĉion laŭvice. Se iu el miaj opriĉnikoj vin ofendis, mi ne indulgos lin eĉ se li estus plej intima mia servisto.

--Via cara moŝto!--daŭrigis Morozov ĉiam surgenue: li mem venu, Afonĉjo! Li respondu en mia ĉeesto al via cara moŝto!

--Bone!--konsentis la caro post pripenso: vi estas prava! La plendato devas scii, pri kio oni lin kulpigas. Venigu Vjàzemskij'n! Kaj vi,--li sin turnis al la servistoj de Morozov, kiuj humilege staris flanke:--levu vian bojaron kaj sidigu lin sur benkon, ke li atendu la plendaton.

De post la ruinigo de l' domo de Morozov pasis pli ol du monatoj. Vjàzemskij jam resaniĝis post la ricevitaj vundoj. Kiel antaŭe, li loĝis en la antaŭurbo, sed, nenion sciante pri la sorto de Heleno, kiun neniu el liaj kurieroj povis trovi, li estis ankoraŭ pli malgaja, ol antaŭe, li tre malofte sin montris ĉe la kortego, pretekstante sian malsanon, ne partoprenis en festenoj kaj kelkaj lin opiniis eĉ iom freneza. Al la caro ne plaĉis lia foresto dum komunaj preĝoj aŭ festenoj; sed, sciante pri la malfeliĉa aventuro kun Heleno, li alskribis la konduton de Vjàzemskij al amturmentoj kaj estis indulgema por li. Nur post la interparolo kun Basmanov ĉi tiu konduto ekŝajnis al li suspektinda. La plendo de Morozov donis bonan okazon multon ekscii per samtempa esploro de ambaŭ kontraŭuloj,--jen kial la caro akceptis Morozov'n pli afable, ol la korteganoj estis atendintaj.

Baldaŭ venis Vjàzemskij. Lia eksteraĵo ankaŭ multe ŝanĝiĝis. Li ŝajnis esti pli aĝa per kelkaj jaroj, la trajtoj de lia vizaĝo fariĝis pli akraj, kaj la vivo kvazaŭ alcentriĝis en liaj fajraj, malkvietaj okuloj.

--Venu, venu, Afonĉjo?--diris la caro,--alproksimiĝu ankaŭ vi, Druĵino! Diru, en kio konsistas via plendo? Diru malkaŝe, rakontu ĉion, kiel ĝi okazis!

Druĵino Andrèeviĉ alproksimiĝis al la caro. Starante apud Vjàzemskij, sed ne rigardante lin, li detale rakontis ĉiujn cirkonstancojn de l' atako.

--Ĉu li rakontis la veron?--demandis la caro, sin turnante al Vjàzemskij.

--Jes, via cara moŝto!--respondis Vjàzemskij, kiun mirigis la demando de l' caro, ĉar la caro jam de longe ĉion sciis.

La vizaĝo de l' caro malsereniĝis.

--Kiel vi kuraĝis fari tion?--li diris kaj direktis al Vjàzemskij sian severan rigardon:--ĉu mi permesas, ke miaj opriĉnikoj estu rabistoj?

--Vi scias, via cara moŝto,--respondis Vjàzemskij, pli kaj pli miregante: vi scias, ke la domo estis rabita ne laŭ mia ordono, kaj se la bojarinon mi forkondukis, mi havis ja vian permeson!

--Mian permeson?--demandis la caro, akcentante ĉiun vorton.--Kiam mi donis al vi tian permeson?

Tiam Vjàzemskij komprenis, ke li ne devus sin apogi sur la aludo de l' caro Ivano dum festeno, aludo, kiun Vjàzemskij konsideris kiel rajtigilon por forkonduki perforte Helenon. Ne divenante ankoraŭ la celon, kiu igas la caron nei tiun aludon, li tamen komprenis, ke li devas ŝanĝi la manieron de sia defendo. Ne la timo aŭ la deziro konservi la vivon, kiu, ĉe la ŝanĝebla karaktero de Ivano, ĉiam povis esti en danĝero, decidigis Vjàzemskij'n serĉi senkulpiĝon. Li ankoraŭ ne perdis la esperon retrovi Helenon, kaj ĉiuj rimedoj ŝajnis al li taŭgaj por tia celo.

--Via cara moŝto!--li diris:--pardonu, vi ne estis permesinta al mi forkonduki la bojarinon. Jen kiel okazis la afero! Vi sendis min Moskvon por demeti la malfavoron de l' bojaro Druĵino Morozov, kaj la bojaro, kiel vi scias, de longe konsideras min kiel malamikon, ĉar mi iam estis konanta kun lia edzino, amindumis ŝin... Kiam mi alvenis en lian domon, li decidis kune kun princo Serèbrjanij min mortigi. Post tagmanĝo ili kun siaj servistoj atakis nin per plej perfida maniero; ni komencis nin defendi, kaj la bojarino, lia edzino, konante la kruelan karakteron de sia edzo, ne deziris resti ĉe li, kaj elpetis, ke mi ŝin kunprenu. Si forlasis lian domon tute propravole, sed ĉar mi en la arbaro svenis, mi ne scias, kio fariĝis al ŝi, kie ŝi estas. Kredeble, bojaro Morozov trovis ŝin kaj kaŝas ŝin ie, eble li jam mortigis ŝin! Ne li,--daŭrigis Vjàzemskij kun ĵaluza rigardo al Morozov: ne li devus plendi, mi mem, via cara moŝto, kulpigas la bojaron pri tio, ke li kun Nikito Serèbrjanij estis min atakinta en sia domo!

La caro ne atendis tian turniĝon. La kalumnio de Vjàzemskij estis okulvidebla, sed Ivano tute ne intencis ĝin refuti. Morozov nun unuafoje ekrigardis sian kontraŭulon.

--Mensogas la malbenita hundo!--li diris, malestimege rigardante lin de la kapo ĝis la piedoj: ĉiu lia vorto estas abomeninda mensogo; mi estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Via cara moŝto! ordonu, ke li, malbenito, redonu al mi mian edzinon, kun kiu min kunligas la leĝo kristana!

Ivano ekrigardis Vjàzemskij'n!

--Kion vi diros?--demandis li kun la mieno de kvazaŭ senpartia juĝisto.

--Mi jam diris al vi, via cara moŝto, ke mi kunprenis la bojarinon, plenumanta ŝian propran peton; kiam survoje mi perdis multe da sango, miaj servistoj trovis min svenintan en arbaro. Apud mi estis nek la ĉevalo, nek la bojarino, oni min transportis en la muelejon, kie la maljuna muelisto per sorĉvortoj haltigis la sangfluon. Nenion plu mi scias.

Vjàzemskij ne supozis, ke, rakontante pri la muelisto, li plifortigas en la caro lian jam naskiĝintan suspekton kaj kredebligas la vortojn de Basmanov, sed Ivano ne aperigis atenton pri ĉi tiu cirkonstanco, li nur notis ĝin en sia memoro por profiti, kiam alvenos la tempo; dume li kaŝis siajn pensojn sub la masko de senpartieco.

--Ĉu vi aŭdis?--li diris al Vjàzemskij: la bojaro Druĵino estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Kiamaniere vi vin senkulpigos antaŭ li?

--La bojaro ĉion povas diri,--respondis Vjàzemskij, decidiĝinta,--kio ajn okazus--sin defendi ĝis la fino:--estas lia volo kalumnii min; tamen mi kulpigas lin pri mia vundo, kaj mi mem ankaŭ kisos la krucon por atesti mian veron!

Murmuro trakuris la ĉeestantaron. Ĉiuj opriĉnikoj sciis, kiamaniere okazis la atako, kaj malgraŭ alkutimiĝo al krimoj ne ĉiu el ili kuraĝus ĵuri malveraĵon.

Ivanon mem mirigis la aroganteco de Vjàzemskij, sed sammomente li komprenis, ke per ĝi li povas pereigi malamegatan Morosov'n, konservante la ŝajnon de severa justeco.

--Fratoj!--li diris, sin turnante al la ĉeestantoj: bonvolu atesti, ke mi deziris ekscii la veron. Mi ne havas la kutimon juĝi, ne aŭskultinte sinpravigon. Tamen estas neeble, ke en la sama proceso ambaŭ partioj kisu la krucon por atesti la veron... Nepre unu el la kontraŭuloj ĵurus malvere. Kiel bona paŝtisto, gardanta mian ŝafaron, mi ne volas permesi, ke iu pereigu sian animon. Morozov kaj Vjàzemskij estu juĝotaj per Dia juĝo. Mi donas al ili batalkampon ĉi tie, sur la Ruĝa Placo. Post dek tagoj ili aperu kun siaj helpantoj kaj atestantoj! Al kiu Dio donos la venkon, tiu estos pura ankaŭ antaŭ mi; kiu malvenkos, tiu, se li restos viva, akceptu samloke mortpunon pere de ekzekutisto!

La verdikto de Ivano forte impresis la ĉeestantaron. Kiel multaj opiniis, ĝi por Morozov egalis la mortverdikton, ĉar estis pli ol dubeble, ke la maljuna bojaro povus kontraŭbatali la junan kaj fortan Vjàzemskij'n. Oni supozis, ke li forrifuzos la duelon aŭ almenaŭ petos la permeson sin anstataŭigi per dungota batalanto. Sed Morozov kliniĝis antaŭ la caro kaj diris per trankvila voĉo:

--Ĝi estu laŭ via volo, via cara moŝto! Mi estas maljuna kaj malsana, jam delonge mi ne estis surmetanta kirason; tamen en Dia juĝo venkas ne la forto, sed la vero! Mi esperas havi la helpon de Dio, kiu ne forlasos min en mia prava afero kaj aperigos antaŭ via cara moŝto kaj antaŭ ĉiuj homoj malpravecon de malamiko mia.

Aŭdinte la caran verdikton, Vjàzemskij komence ekĝojis, sed la memkonfido de Morozov iom konfuzis lin. Li ekmemoris, ke, laŭ komuna kredo, en juĝa duelo Dio neeviteble donas venkon al la vera partio, kaj dubo pri sukceso kontraŭvole enrampis lian animon.

Tamen, subpreminte nun la konfuziĝon, li ankaŭ kliniĝis antaŭ la caro kaj diris:

--Fariĝu laŭ via volo, via cara moŝto!

--Iru,--diris Ivano: serĉu atestantojn por vi, kaj post dek tagoj, je tagiĝo, vi ambaŭ estu sur la Ruĝa Placo, kaj ve al tiu, kiu ne venkos en la batalo!

Ĵetinte al ili ambaŭ traigan neklarigeblan rigardon, la caro leviĝis kaj foriris en siajn ĉambrojn. Morozov eliris el la ĉambrego dignoplena, postsekvata de siaj servistoj, tute ne atentante la ĉirkaŭantajn opriĉnikojn.

ĈAPITRO XXX.

La ensorĉita sabro.

La sekvantan tagon Vjàzemskij forveturis Moskvon.

Alitempe, sin pretigante al duelo, li fidus al siaj fortoj, al sia lerteco. Sed nun la afero rilatis Helenon. Ĝi ne estis simpla duelo, la rezultato dependis de Dia juĝo, kaj la princo sentis sian malpravecon; do, kiom malestiminda estus por li Morozov dum ordinara batalo, nun li timis ĉielan fulmkoleron, li timis, ke dum la duelo liaj manoj rigidiĝos aŭ senmoviĝos. La timo estis des pli forta, ke liaj antaŭ nelonge resaniĝintaj vundoj ankoraŭ doloris kaj ke li de tempo al tempo sentis malfortecon. La princo volis nenion preterlasi por certigi al si la venkon. Kaj li decidis sin turni al la konata muelisto, preni de li iun ajn sorĉradikon kaj tiamaniere fari siajn ekbatojn nerebateblaj.

Meditoplena kaj ekscitita li rajdis malrapide tra arbaro, kliniĝante de tempo al tempo en la selo por rigardi la vojetojn, kovritajn de filiko. Post multaj turniĝoj li fine trovis pli bonan vojon, ĉirkaŭrigardis, rekonis la signojn, faritajn sur arboj kaj ektrotis. Baldaŭ aŭdiĝis bruado de mueleja rado. Alproksimiĝinte, la princo tra la bruado distingis homan voĉon. Li haltis, elseliĝis kaj, alliginte la ĉevalon al avelarbo, paŝe aliris la muelejon. Ĉe la dometo staris ies rajdĉevalo, riĉe jungita. La muelisto interparolis kun belstatura viro, kies vizaĝon Vjàzemskij ne povis vidi, ĉar la nekonato turnis al li la dorson, preta surseliĝi.

--Vi estos kontenta, via bojara moŝto,--parolis al li la muelisto, jese kapoklinante: vi estos kontenta! Ree vin ekamos la caro kaj, estu mi samloke mortigita de tondro, se ne pereos Vjàzemskij kaj ĉiuj viaj malamikoj! Estu trankvila, ĉar kontraŭ tirliĉo[10] neniu povas elteni!

--Bone!--respondis la vizitinto, surĉevaliĝante: sed, maljuna diablo, memoru nian interkonsenton: se mi ne havos sukceson, mi pendigos vin kiel hundon!

La voĉo ŝajnis al Vjàzemskij konata, sed la rado bruis tiom forte, ke li ne povis kompreni, kiu estis la vizitanto.