Princo Serebrjanij

Part 21

Chapter 21 3,816 words Public domain Markdown

--Mi?--siavice demandis la junulo kaj, iom pripensinte, ekridetis.

--Kiu vi estas?--ripetis la oficisto.

--Dmiĉjo!--li respondis bonanime, kvazaŭ mirante pri la demando.

--Dankon al vi, bravulo!--diris Morozov al la junulo: dankon, ĉar vi volas defendi la pravan partion. Se vi venkos mian kontraŭulon, mi ne estos avara; ne la tuta mia trezoro estas rabita de mi, dank' al Dio, mi havas ankoraŭ per kio rekompenci mian defendanton!

Ĥomjàk estis vidinta Dmiĉjon apud la Malbenita Ŝlimakvo, kie Dmiĉjo per sia bastonego mortigis lian ĉevalon kaj, anstataŭ Ĥomjàk'n, preskaŭ sufokis sian propran kamaradon. Sed tiam en komuna batalo Ĥomjàk ne vidis lian vizaĝon, eble li eĉ vidis, sed ne memoris ĝin, ĉar nenion eksterordinaran havis la vizaĝo de Dmiĉjo,--ĉiuokaze Ĥomjàk nuntempe lin ne rekonis.

--Per kio vi volas batali?--demandis la oficisto, scivole rigardante la junulon, kiu havis nek kirason, nek batalilojn.

--Per kio?--ripetis Dmiĉjo kaj sin returnis por demandi konsilon ĉe sia kamarado. Sed la harpisto, videble, estis for, kaj la okuloj de Dmiĉjo ne povis lin trovi.

--Nu?--ree demandis la oficisto: surmetu kirason, prenu sabron; estas tempo komenci la batalon!

Dmiĉjo konfuzite rigardis ĉiuflanken.

Liaj manieroj amuzis la caron.

--Donu al li batalilojn,--li ordonis: ni rigardu, ĉu li estas bona batalanto.

Oni alportis plenan armaĵon, sed vane Dmiĉjo penis enŝovi siajn brakojn en la kirason, kaj la kasko tiel malmulte taŭgis por lia granda kapo, ke ĝi balanciĝis ĉe ĉiu lia movo.

Tiel vestita, Dmiĉjo senhelpe sin turnadis dekstren kaj maldekstren, ĉiam esperante trovi la harpiston kaj demandi lin, kion li devas fari.

Rigardante lin, la caro laŭte ridis, same ridis ĉiuj opriĉnikoj kaj ĉiuj ĉeestantoj.

--Kial oni disŝiras al si la gorĝon?--demandis Dmiĉjo malkontente: mi atakos lin sen via kloŝo, sen via fera ĉemizo!

Li montris Ĥomjàk'n per fingro kaj komencis demeti la kirason.

Nova eksplodo de ridego.

--Per kio do vi estos batalanta?--demandis la oficisto.

Dmiĉjo gratis al si la nukon.

--Ĉu vi ne havas bastonegon?--li malrapide demandis, sin turnante al opriĉnikoj.

--Jen, malsaĝulo!--De kie li estas? Kiu lin venigis tien ĉi? Ĉu vi opinias, malsaĝulo, ke ni interbatalas per bastonegoj, kiel vi, kamparanaĉoj?

Sed la caro amuziĝis per la mieno de Dmiĉjo kaj ne permesis lin forpeli.

--Donu al li bastonegon!--li ordonis: li batalu, kiel li povas.

Ĥomjàk ofendiĝis.

--Via cara moŝto, ne permesu, ke iu kamparanaĉo ofendu vian bonan serviston,--li ekkriis: mi kiel opriĉniko konscience servas al via cara moŝto, sed neniam mi estis batalanta per bastonego.

Sed la caro havis sian bonan humoron.

--Vi batalu per via sabro, Ĥomjàk,--li diris: kaj la junulo batalos laŭ sia bontrovo. Donu al li bastonegon. Ni ekvidu, kiel kamparano defendos bojaron Morozov!

Oni alportis kelkajn bastonegojn.

Dmiĉjo malrapide trarigardis ĉiujn ilin kaj poste sin turnis al la caro.

--Ĉu vi ne havas pli fortan!--li demandis apatie.

--Donu al li timonstangon!--ordonis la caro, atendante kun plezuro interesan spektaklon.

Tuj oni donis al Dmiĉjo pezan timonstangon, elŝiritan el apudstaranta ŝarĝveturilo.

--Nu, ĉu ĝi taŭgas?--demandis la caro.

--Kial ne?--respondis Dmiĉjo: eble ĝi taŭgas!

Kaj, por fari provon, li tiel forte eksvingis la timonon, ke granda vento leviĝis kaj polvo ekturniĝis kvazaŭ pro subita ventego.

--He, diablo!--interparolis la opriĉnikoj.

La caro sin turnis al Ĥomjàk.

--Stariĝu!--li diris ordontone kaj aldonis ridetante: mi deziras vidi, kiamaniere vi evitos la kamparanaĉan timonon.

Dume Dmiĉjo suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur la manplatojn kaj, forte tenante la timonstangon ambaŭmane, balancis ĝin, ĉiam rigardante Ĥomjàk'n. Lia konfuziĝo tute malaperis.

--He, he, stariĝu!--li diris fine decidtone: mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!

La situacio de Ĥomjàk, pro nekutima batalilo kaj eksterordinara forto de Dmiĉjo, estis sufiĉe embarasiga, kaj la rigardantoj videble simpatiis al la junulo kaj jam komencis moki Ĥomják'n.

La konfuziĝo de Ĥomjàk amuzis la caron. La okazonta duelo estis por li same interesa, kiel teatraĵo aŭ ursĉaso.

--Komencu!--li ordonis, por ĉesigi la hezitojn de Ĥomjàk.

Tiam Dmiĉjo levis la timonon super la kapo kaj komencis turni ĝin, salte irante renkonte al Ĥomjàk.

Vane Ĥomjàk serĉis momenton por ekbati Dmiĉjon per sia sabro. Li ĉiam devis deflankiĝi, por eviti la terurigan timonon, kiu larĝronde turniĝis super la kapo de Dmiĉjo, farante lin neatingebla.

Por granda plezuro de la rigardantaro kaj de la caro mem, Ĥomjàk komencis posteniĝi, serĉante sendanĝerecon por si mem; sed Dmiĉjo kun lerteco de urso pli kaj pli proksime aliris kun sia timono, kiu fajfegis super lia kapo.

--Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!--li kriis, pli kaj pli furioziĝante kaj penante ekbati Ĥomjàk'n...

La simpatio de l' rigardantoj por Dmiĉjo montriĝis per aprobantaj aklamoj kaj baldaŭ fariĝis vera entuziasmo.

--Bone! Bone!--kriis ĉiuj, forgesante pri la ĉeesto de l' caro: batu, batu lin! Kia bravulo! Bonege! Defendu la bojaron, defendu la pravan partion!

Sed ne pri Morozov zorgis Dmiĉjo.

--Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!--li ĉiam ripetis la samon kaj, turnante la timonstangon super sia kapo, ĉiam persekutis Ĥomjàk'n, kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por lin eviti.

Kelkfoje la opriĉnikoj, starantaj laŭlonge de la ĉeno, devis ekkaŭri, por ne esti mortigitaj per la bastonego, fajfeganta ĝuste super iliaj kapoj.

Subite eksonis surda bato, kaj Ĥomjàk, trafita je la brusto per la timono, falis teren kelkajn klaftojn pli malproksimen, disetendinte la brakojn.

Ĝojplenaj ekkrioj ektondris tra la placo.

Dmiĉjo sin ĵetis sur Ĥomjàk'n kaj komencis lin sufoki.

--Sufiĉe, sufiĉe!--kriis la opriĉnikoj, kaj Maluto tuj sin klinis al la caro kun zorgoplena mieno:

--Via cara moŝto, ordonu fortiri ĉi tiun diablon! Ĥomjàk estas nia plej valora opriĉniko!

--Tiru for la malsaĝulon, tiru je la kruroj!--ordonis la caro: superverŝu lin per akvo, nur lasu lin viva!

Ne sen peno la opriĉnikoj sukcesis fine fortiri Dmiĉjon, sed Ĥomják'n oni jam trovis senviva. Kaj dume ĉies atento estis turnita al lia bluiĝinta vizaĝo, la harpisto el Vladimiro aperis apud Dmiĉjo kaj, tirante lin je la basko, ekmurmuretis:

--Nu, malsaĝulo, iru tuj! Iru kaj savu vian kapon!

Kaj ili ambaŭ malaperis en la homamaso.

ĈAPITRO XXXII.

La talismano de Vjàzemskij.

La caro ordonis, ke Morozov alproksimiĝu.

La placo ree silentiĝis. Ĉiuj scivole turnis siajn okulojn al la caro kaj atendis, retenante la spiron.

--Bojaro Druĵino!--solene diris Ivano kaj leviĝis de sia seĝo: per Dia juĝo vi vin pravigis antaŭ mi. Sinjoro nia Dio, venkinte vian kontraŭulon, montris vian pravecon, kaj mi ankaŭ montros mian favoron al vi. Ne forlasu la antaŭurbon sen mia ordono! Sed,--daŭrigis Ivano severtone: tio estas nur duono de la afero! La vera juĝo ankoraŭ sekvos. Venigu princon Vjàzemskij!

Kiam la princo venis, la caro longe rigardis lin per neesprimebla rigardo.

--Afonasjo!--li fine diris: vi scias, ke mi ĉiam plenumas mian vorton. Mi decidis kaj promesis, ke tiu el vi, kiu, mem batalante aŭ uzante anstataŭanton, estos venkita en la duelo, devas esti mortigota. Via anstataŭanto falis, Afonasjo!

--Kion fari?--respondis Vjàzemskij decidtone: ordonu, ke oni forhaku mian kapon, via cara moŝto!

Stranga rideto trakuris la lipojn de l' caro.

--Vian kapon forhaki?--li ripetis malice: nur vian kapon forhaki? Eble tio okazus, se vi estus kulpa nur antaŭ Morozov, sed vi devas elpagi alian pli grandan krimon, multe pli gravan pekon. Maluto, donu la talismanon!

Kaj preninte el la manoj de Maluto la saketon, ĵetitan de Vjàzemskij, li levis ĝin, tenante la pinton per du fingroj.

--Kion vi havas ĉi tie?--demandis li, minace rigardante rekte en la okulojn de Vjàzemskij.

La princo volis respondi, sed la caro ne donis al li la tempon.

--Ruzega sklavo!--li diris minactone, kaj malvarma tremo trakuris la ĉeestantaron: ruzega sklavo! Mi vin alproksimigis al mia trono, mi vin plirangigis kaj superŝutis per mia favoro, kaj vi kion faris? Vi en via malpurega koro atencas pereigi min, vian caron, pereigi per sorĉaĵo, certe, ĝuste por tio vi fariĝis mia opriĉniko? Kio signifas la opriĉnino?--daŭrigis Ivano, ĉirkaŭrigardante kaj plilaŭtigante la voĉon, por esti aŭdata de ĉiuj.--Mi, kvazaŭ mastro de vinberĝardeno, estas metita de Sinjoro Dio super mia popolo por eduki miajn vinberojn. Miaj bojaroj, miaj konsilantoj, la Duma ne volis min helpi kaj intencis min pereigi; tiam mi forprenis de ili miajn vinberojn kaj fordonis al aliaj gardistoj. Jen kion signifas la opriĉnino! La gastoj, invititaj por festeno, ne venis, kaj mi sendis inviti ĉiujn, kiujn oni trovos sur vojoj kaj vojkruciĝoj. Kaj tio ankaŭ estas opriĉnino! Nun mi demandas vin ĉiujn: kion meritas la gasto, kiu venis al festeno, ne surmetinte festajn vestojn? Pri li ni legas en Sankta Skribaĵo: "Ligu liajn brakojn kaj krurojn kaj enigu lin en mallumegan ejon, kie estas plorego kaj dentgrincado".

Tiel parolis Ivano, kaj la popolo silente aŭskultis ĉi tiun arbitran uzon de l' evangelia sentenco, sen simpatio por Vjàzemskij, sed profunde frapita per subita falo de l' potenca favorato.

Neniu el la opriĉnikoj kuraĝis nek deziris diri unu vorton, por defendi Vjàzemskij'n. Teruron esprimis ĉies vizaĝoj. Nur Maluto en siaj bestaj okuloj aperigis nenion krom la preteco tuj plenumi la caran volon; ankaŭ la vizaĝo de Basmanov montris malican triumfon, kvankam kaŝitan sub ŝajno de indiferenteco.

Vjàzemskij ne trovis necesa sin senkulpigi. Li konis Ivanon kaj decidis rezignacie akcepti la baldaŭan turmentegon. Lia vizaĝo restis firma kaj dignoplena.

--Prenu lin!--ordonis la caro.--Mi ekzekutigos lin kune kun tiu rabisto, kiu estis penetrinta en mian dormoĉambron kaj nun atendas sian mortpunon. Oni trovu ankaŭ kaj venigu la sorĉiston, kiu helpis al la princo. Oni esploru lin per turmentoj, por ricevi novajn sciigojn. Granda estas la malico de satano,--daŭrigis Ivano kun okuloj, turnitaj al ĉielo: li, kvazaŭ leono blekeganta, iras ĉirkaŭ mi, penante min formanĝi, trovante siajn fervorajn servistojn eĉ inter miaj intimuloj! Sed mi esperas al la favoro de Dio kaj, kun Lia sankta helpo, mi elradikigos la perfidon el Ruslando!

Ivano malsupreniris la estradon kaj rajde revenis en sian palacon, ĉirkaŭita de siaj silentantaj opriĉnikoj.

Maluto venis al Vjàzemskij kun ŝnuro en la manoj:

--Pardonu, princo!--li diris ridetante, kunligante liajn brakojn post la dorso: ni mem estas sklavoj!

Kaj ĉirkaŭita de militistoj kaj gardistoj Vjàzemskij estis kondukita en malliberejon.

La popolo komencis disiri, silentante aŭ mallaŭte pridiskutante la okazintaĵon, kaj baldaŭ la granda placo ree malpleniĝis.

ĈAPITRO XXXIII.

La talismano de Basmanov.

Oni esplordemandis Vjàzemskij'n, sed neniu turmentego igis lin eldiri eĉ unu vorton. Kun eksterordinara volstreĉo li silente toleris la malhumanajn torturojn, per kiuj Maluto penadis elŝiri de li la konfeson pri liaj malbonintencoj kontraŭ la caro. Pro fiereco, pro malestimo aŭ pro indiferenteco al sia propra vivo, li eĉ ne trovis necesa evidentigi la kalumnion de Basmanov, atestante pri liaj propraj vizitoj al la muelejo.

Laŭ la ordono de la caro oni kaptis la mueliston, sekrete gardis lin en la antaŭurba malliberejo, sed lia turmentado estis prokrastita.

Basmanov klarigis al si la sukceson de sia kalumnio per efiko de l' tirliĉo, kiun li ĉiam surhavis kaj tiom pli li kredis je ĝia miraklofaranta potenco, ĉar Ivano montris neniun suspekton kaj kvankam mokante lin, kiel ordinare, estis sufiĉe afabla por li.

Pereiginte unu el siaj konkurantoj, vidante la renaskiĝantan amon de l' caro por si kaj ne sciante ankoraŭ, ke la muelisto jam sidis en la antaŭurba malliberejo, Basmanov fariĝis ankoraŭ pli aroganta. Plenumante la konsilojn de l' muelisto, li kuraĝe rigardis rekte en la okulojn de l' caro, senĝene ŝercis kun li kaj malhumile respondis liajn mokaĵojn.

La caro ĉion pacience toleris.

Foje, dum sia kutima revizio, la caro kun siaj favoratoj, interalie kun la du Basmanov'j, ĉeestis frumatenan meson en apuda monaĥejo kaj poste vizitis la abaton en lia ĉelo por matenmanĝi ĉe li.

La caro sidis surbenke en la ĉefa angulo de l' ĉambro, sub la sanktaj pentraĵoj; la korteganoj staris ĉe la muroj, kaj la abato kun profunda saluto alportis kaj metis antaŭ la caro mielĉelaron, konfitaĵojn, lakton, freŝajn ovojn.

La caro havis bonan humoron; li ĉion gustumis, ŝercis kun siaj akompanantoj kaj parolis edifajn sentencojn. Kun ambaŭ Basmanov'j li estis pli afabla, ol ordinare, kaj Teodoro Basmanov pli ol antaŭe konvinkiĝis pri la nerefutebla potenco de la tirliĉo.

Subite oni aŭdis ĉevalan piedfrapadon post la palisaro.

--Teodoĉjo!--diris Ivano: rigardu, kiu venas?

Basmanov volis eliri, sed la pordo malfermiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis Maluto Skuratov.

Lia mieno esprimis misteran kaj malican ĝojon.

--Eniru, Maluto!--afable diris la caro: kia novaĵo?

Maluto eniris la ĉambron kaj, interŝanĝinte rigardojn kun la caro, komencis sin signadi kruce.

--De kie vi venas?--demandis Ivano, kvazaŭ Maluto venis por li tute neatendite.

Sed Maluto, antaŭ ol respondi, profunde salutis la caron kaj poste aliris la abaton.

--Bonvolu beni, patro!--li sin klinis antaŭ la abato, samtempe ĵetante flankan rigardon al Teodoro Basmanov, kiun tuj ekposedis malbona antaŭsento.

--De kie vi venas?--ripetis la caro sian demandon.

--El la malliberejo, via cara moŝto, mi turmente esploris la sorĉiston.

--Nu, kion li diris?--demandis la caro kun preterfluganta rigardo al Basmanov.

--Malfacile estas ion kompreni en lia balbutado. Tamen jen kion li kriis, kiam oni komencis rompi liajn femurojn: "ne sole Vjàzemskij min vizitis, ankaŭ Teodoro Basmanov, kiu prenis de mi radiketon, kaj la radiketon li nun havas sur la kolo"...

Kaj Maluto ree ĵetis flankan rigardon al Basmanov.

La vizaĝo de Basmanov ŝanĝiĝis. Lia tuta aroganteco malaperis.

--Via cara moŝto!--li diris, streĉinte ĉiujn siajn fortojn por ŝajnigi trankvilecon: kredeble li kalumnias min pro tio, ke mi lin denuncis!

--Kaj kiam ni,--daŭrigis Maluto,--komencis brulvundi liajn plandojn, li diris, ke tiun radikon postulis de li Basmanov, por pereigi vian caran moŝton!

Ivano fiksis per sia rigardo Basmanov'n, kiu ektremis sub tiu rigardo.

--Via cara moŝto!--li diris: por kio vi fidas al la muelisto? Se mi interrilatus kun li, ĉu mi lin denuncus?

--Ni tuj vidos. Malbutonumu la kaftanon, montru, kion vi havas sur la kolo.

--Kion mi povas havi, krom kruceto kaj sanktaj pentraĵoj!--diris Basmanov per voĉo tute malcerta.

--Malbutonumu la kaftanon!--insistis Ivano.

Basmanov konvulsie malbutonumis la supron de sia kaftano.

--Jen!--li diris, donante al la caro ĉeneton kun kruco kaj sanktaj pentraĵetoj.

Sed la caro bone vidis, ke, krom ĉeneto, ĉirkaŭ la kolo pendis ankoraŭ silka ŝnureto.

--Kaj kion ankoraŭ vi tie havas?--li demandis, mem malbutonumante lian kaftanon kaj eltirante ŝnureton kun talismano.

--Tio estas,--balbutis Basmanov kun lasta malespera peno: tio estas, via cara moŝto, benaĵo de mia patrino!

--Ni rigardu la benaĵon!--Ivano redonis la talismanon al Grjaznòj: malkudru ĝin, Basĉjo!

Grjaznòj distranĉis per sia tranĉilo la kovrilon de la talismano kaj, disvolvinte la pecon da tolo, elŝutis la internaĵon sur la tablon.

--Kio estas tie?--demandis la caro, kaj ĉiuj scivole sin klinis super la tablo kaj ekvidis iujn radiketojn, intermiksitajn kun ranaj ostoj.

La abato faris signon de kruco.

--Jen per kio la patrino vin benis!--ironie diris Ivano.

Basmanov falis surgenuen.

--Pardonu, ho, via cara moŝto, pardonu al via sklavo!--li ekkriis teruregite.--Vidante vian malamon por mi, mi tre ĉagreniĝis kaj, por ree ricevi vian favoron, mi elpetis la radikon ĉe la muelisto. Ĝi estas tirliĉo, via cara moŝto! La muelisto donis ĝin al mi, por ke vi ree ekamu vian sklavon, kaj neniajn malbonintencojn kontraŭ vi mi iam havis, mi per Dio ĵuras!

--Kaj la ranaj ostoj?--demandis Ivano, ĝuante la malesperon de Basmanov, kies aroganteco jam de longe lin tedis.

--Pri la ostoj mi nenion sciis, je Dio, nenion sciis, via cara moŝto.

La caro sin turnis al Maluto.

--Vi diras,--li demandis: ke la sorĉisto denuncas Teodoron, ke Teodoro vizitis lin por trovi rimedon min pereigi?

--Jes, via cara moŝto!--Kaj Maluto ne povis deteni sian ĝojon ĉe la malfeliĉo de sia delonga malamiko.

--Nu, Teodoĉjo,--daŭrigis la caro ridetante: oni devas vin esplordemandi en ĉeesto de l' sorĉisto. Li jam eltenis la turmentegon, nun estas via vico, por ke oni ne diru: la caro per turmento esploras nur la bojarojn, kaj por siaj opriĉnikoj li estas malsevera!

Basmanov falis teren antaŭ la caro.

--Suno mia bela!--li ekkriis, kaptante la baskojn de l' cara vesto: lumo mia, granda caro, ne pereigu min, suno mia, mia luno, falko mia, ermeno mia! Rememoru, kiel mi servis al vi, kiel mi ĉiam plenumis vian volon.

Ivano sin deturnis.

Basmanov en malespero sin ĵetis al sia patro.

--Paĉjo!--li ĝemkriis: petegu la grandan caron, ke li lasu al mi la vivon. Mi estas preta surmeti ne nur virinan, eĉ arlekenan veston! Mi estas lia sklavo, mi estas ĝoja, se mi povas servi kiel arlekeno al lia cara moŝto!

Sed por Aleksiso Basmanov estis fremda la amo al sia propra filo, same kiel kompato al iu ajn. Li ne deziris perdi la caran favoron pro la simpatio al sia filo.

--For!--li diris, forpuŝante Teodoron: for, malpiulo! Kiu ribelas kontraŭ mia caro, tiu ne estas mia filo. Obeu al la volo de lia cara moŝto!

--Sankta abato!--ploregis Teodoro, rampante surgenue antaŭ la abato: sankta abato, petu la grandan caron pri mi!

Sed la abato staris kvazaŭ ŝtonigita, kun okuloj, turnitaj malsupren, kaj tremis per sia tuta korpo.

--Lasu la abaton!--diris Ivano malvarmtone: se estos bezone, li poste preĝos pri vi, kiam vi estos ekzekutita.

Basmanov glitigis ĉirkaŭen siajn petegantajn okulojn kaj ĉie li renkontis malamikan aŭ timigitan mienon.

Tiam ŝanĝo okazis en lia koro.

Li komprenis, ke neeble estas eviti la turmentegon, kiu per krueleco egalis mortpunon kaj ne malofte finiĝis per morto; li komprenis, ke li nenion plu havis por perdi, kaj kun tiu konvinkiteco revenis al li lia decidemo.

Li leviĝis, rektiĝis kaj, kun la mano post sia zono, li sin turnis al Ivano kun aroganta rideto:

--Via cara moŝto!--li ekkriis, svingordigante siajn buklojn.--Via cara moŝto! Laŭ via ordono mi iras al turmentegoj kaj al la morto! Permesu do, ke mi diru al vi mian lastan dankon por ĉiuj viaj favoroj! Mi nenion atencis kontraŭ vi, kaj miaj pekoj kaj la viaj estas la samaj! Kiam oni min kondukos al ekzekuto, mi ĉion rakontos al la popolo, nenion forgesos. Kaj vi, abato, bonvolu tuj aŭskulti mian konfeson!

La opriĉnikoj kaj Aleksiso Basmanov malhelpis al li daŭrigi. Ili lin fortiris el la ĉelo eksteren, kaj Maluto, metinte lin kunligitan surĉevalen, tuj forkondukis lin en la antaŭurbon.

--Vi vidas, sankta patro,--diris Ivano al la abato: per kiom da malamikoj mi estas ĉirkaŭita, unuj videblaj, aliaj kaŝitaj! Preĝu Dion por mi, neinda, ke Li bonvolu doni bonan finon al miaj entreprenoj, ke li benu min, pekulon, elradikigi la perfidon!

La caro leviĝis kaj, farinte krucsignon, sin klinis antaŭ la abato, por ricevi la benon.

La abato kun sia frataro tremante akompanis la caron ĝis la pordego, kie atendis la caraj ĉevalservistoj kun ĉevaloj riĉe ornamitaj. Kaj longe ankoraŭ, post kiam la caro kun siaj opriĉnikoj malaperis en la polva nubo kaj kiam ne estis plu aŭdebla la piedfrapado de iliaj ĉevaloj, la monaĥoj staris senmovaj kun mallevitaj okuloj, ne kuraĝante levi la kapojn.

ĈAPITRO XXXIV.

La arlekena kaftano.

En la sama tago frumatene du stolnikoj de l' caro venis al la bojaro Morozov, kiu, plenumante la caran volon, restis en la antaŭurbo, kaj invitis lin tagmanĝi ĉe la cara tablo.

Kiam Druĵino Andrèeviĉ alrajdis al la palaco, la opriĉnikoj jam svarmis tie, la tabloj estis pretigitaj, servistoj, riĉe vestitaj, preparis manĝaĵon.

Ĉirkaŭrigardinte, la bojaro ekvidis, ke el la bojaroj de zemŝĉino li sola ĉeestis, kaj li komprenis, ke la hodiaŭa invito estis speciala favoro por li.

Eksonoris la sonoriloj de l' palaco, aŭdiĝis trumpetoj, kaj la caro Ivano kun afabla, bonfavora mieno eniris la ĉambregon, akompanata de l' ĉefepiskopo Levkij, de Bazilo Grjaznòj, de Aleksiso Basmanov, de Boriso Godunòv kaj de Maluto Skuratov.

Interŝanĝinte salutojn kun la ĉeestantoj, li altabliĝis, kaj ĉiuj sekvis lian ekzemplon, sidiĝante laŭ rangoj. Restis unu libera loko pli malsupera ol tiu de Godunòv[19].

--Altabliĝu, bojaro Druĵino!--diris la caro afable, montrante la liberan seĝon.

La vizaĝo de Morozov ruĝiĝis.

--Via cara moŝto,--li respondis: kion Morozov faris dum sia tuta vivo, tion li estos faranta ĝis la morto! Maljuna mi estas, via cara moŝto, por preni novajn kutimojn! Bonvolu ree puni min per via malfavoro, pelu min for de viaj okuloj, mi ne sidiĝos pli malsupren ol Godunòv!

Ĉiuj interŝanĝis miregitajn rigardojn. Sed la caro ŝajne atendis tian respondon. Lia vizaĝo restis trankvila.

--Boriso!--li diris al Godunòv: antaŭ du jaroj mi, pro la sama respondo de l' bojaro Druĵino, promesis al vi lian kapon. Sed kredeble venis tempo, ke mi ŝanĝu mian kutimon. Kredeble, venis tempo, kiam ne mi ordonos al la bojaroj, sed la bojaroj al mi! Kredeble, mi ne estas plu mastro en mia propra domaĉo! Venis tempo, kiam mi, mizerulo, devas forkuri ien kun ĉiuj miaj servistoj, kunportante mian mizeran havaĉon! Oni min volas forpeli de ĉi tie. Same kiel el Moskvo oni min forpelis!

--Via cara moŝto,--humile respondis Godunòv, volante savi la bojaron Morozov: pri la lokoj juĝi estas ne nia, sed via cara volo! Sed maljunuloj ĉiam ŝatas malnovajn kutimojn, kaj ne koleru, via cara moŝto, kontraŭ la bojaro, kiu memoras la rangojn. Se vi permesos, via cara moŝto, mi cedos mian lokon al la bojaro kaj sidiĝos pli malsupren. Ĉe via tablo ĉiuj lokoj estas same bonaj!

Li jam estis leviĝonta, sed Ivano detenis lin per rigardo.

--Vi estas prava, Boriso, maljuna estas Morozov!--li diris malvarmtone,--kaj lia trankvileco ĉe la vido de evidenta malobeemo igis ĉiujn atendi ion eksterordinaran. Neeble nur estis diveni, kiamaniere elmontriĝos la cara kolero, kies antaŭsignoj jam estis videblaj en konvulsietoj de l' vizaĝo, similaj je malproksima sentondra fulmado.

Ĉiuj koroj estis premitaj kvazaŭ antaŭ ventego.

--Jes,--daŭrigis Ivano trankvile: maljuna estas Morozov, sed lia prudento estas kvazaŭ ĉe infano. Li ŝatas ŝercojn. Mi ankaŭ ŝatas ŝercojn kaj dum libertempo mi volonte amuziĝas. Sed de kiam mortis mia arlekeno Nogtev, mi neniun havas por min amuzi. Videble, al Druĵino plaĉas ĉi tiu profesio! Kaj ĉar mi promesis donaci al li mian favoron, tial mi nun lin nomas mia unuaranga arlekeno. Alportu la kaftanon de Nogtev, surmetu ĝin sur la bojaron!

La konvulsioj sur la vizaĝo de l' caro plifortiĝis, sed lia voĉo restis trankvila.

Morozov staris kvazaŭ tondrofrapita. Lia purpura vizaĝo paliĝis, la sango alfluis al la koro, la okuloj ekbrilis, kaj la brovoj kuntiriĝis tiel minace, ke eĉ en ĉeesto de l' caro Ivano lia mieno ŝajnis teruriga. Li ankoraŭ ne fidis al siaj oreloj, li dubis, ĉu vere la caro deziras publike senhonorigi lin, la fieran bojaron, kies meritoj kaj kies multjara braveco estis de longe famekonataj.

Li staris silente, fiksante sur Ivanon senmovan demandantan rigardon, kvazaŭ atendante, ke li ŝanĝos sian intencon kaj reprenos sian ordonon. Sed Bazilo Grjaznòj, laŭ signo de l' caro, aliris la bojaron Morozov, tenante en la manoj arlekenan kaftanon, faritan duone el orŝtofo, duone el maldelikata drapo, kun multaj flikaĵoj kaj sonoriletoj.

--Surmetu, via bojara moŝto!--diris Grjaznòj: la granda caro donacas al vi ĉi tiun kaftanon de sia lasta arlekeno Nogtev!

--For!--ekkriis Morozov, forpuŝante la opriĉnikon: ne kuraĝu, kanajlo, tuŝi la bojaron Morozov, al kies prapatroj viaj prapatroj servis kiel sklavoj kaj hundgardistoj!

Kaj, sin turnante al Ivano, li diris per la voĉo, tremanta pro indigno.