Princo Serebrjanij

Part 13

Chapter 13 3,845 words Public domain Markdown

La rabistoj leviĝis. Kelkaj tuj kuŝiĝis sur "polati", aliaj longe ankoraŭ preĝis antaŭ la sankta pentraĵo. Dmiĉjo ankaŭ fervore sin signis kruce kaj frunte batis la teron: se liaj vestoj kaj lia armaĵo ne aperigus lian metion, neniu, vidante lian bonkoran mienon, rekonus en li rabiston. Ne tia estis la maljuna Vulturo. Kiam ĉiuj jam kuŝis, Miĥeiĉ ekvidis ĉe malforta estingiĝanta flamo, ke la maljunulo leviĝis de l' benko kaj iris al la sankta pentraĵo. Li faris kelkajn signojn de kruco, ion balbutante, kaj baldaŭ diris kolertone:

--Ne, mi ree ne povas preĝi! Mi opiniis, ke hodiaŭ ĝi estos pli facile!

Longe Miĥeiĉ estis aŭdanta, kiel Vulturo sendorme sin turnadis de flanko al flanko, ion murmurante por si mem. Antaŭ tagiĝo la rabisto vekis la hetmanon.

--Hetmano, he, hetmano!

--Nu, karulo?

--Mi konsentas, mi iros kun vi, kien vi volas!

--Kial do?

--Mi ne povas dormi. Pli ol unu nokton mi maldormas!

--Ĉu vi definitive decidis?

--Jes, se mi promesas al vi, mi ne perfidos!

--Bone, Vulturo, dankon! Nun ni bezonas ankoraŭ ne pli multe ol unu kamaradon! Ĉu baldaŭ tagiĝos?

--Jes, jam ekkantas birdetoj.

--Do, estas tempo leviĝi, sufiĉe oni dormis. Dmiĉjo,--vokis Ringo, puŝante la junulon.

--Nu?--demandis li, malfermante la okulojn.

--Ĉu vi volas iri kun ni?

--Kien?

--Ĉu ne estas egale? Mi vin demandas, ĉu vi volas iri kun mi kaj kun maljuna Vulturo?

--Kial ne?--respondis Dmiĉjo, oscedante, kaj liaj piedoj ekaperis de super la "polati".

--Jen kial mi amas la junulon! Iru, kien oni vokas kaj ne demandu: kien? Se oni dispecigos al vi la kapon, tio ne rilatas vin, tio estas nia zorgo, kaj vi devas nur obei. Nun gardu vin: kiu sin jungis, tiu sin dungis. Kiu reiros, estos nomata kankro!

--Mi ne estos nomata,--respondis Dmiĉjo kaj komencis ĉirkaŭvolvi la piedojn per ĉifonoj.

La rabistoj leviĝis kaj sin vestis.

Kia estis la elpensaĵo de Ringo kaj ĉu li sukcesis en ĝia plenumado, tion ni ekscios el la sekvontaj ĉapitroj.

ĈAPITRO XX.

Gajaj homoj.

En malluma subtera malliberejo kun malsekaj muroj, kovritaj de ŝimo, sidis princo Serèbrjanij kun katenitaj manoj kaj piedoj, atendante morton. Li ne sciis, kiom da tagoj pasis de kiam li estis kaptita, ĉar la lumo ne penetris en la subterejon; nur de tempo al tempo atingis liajn orelojn malproksima preĝeja sonorado kaj konforme al ĉi tiuj surdaj kaj malfortaj sonoj li kalkulis, ke li troviĝas en malliberejo jam pli ol tri tagojn. La pano, kiun oni lasis al li, delonge estis formanĝita, la akvo en la kruĉo eltrinkita, soifo kaj malsato jam komencis turmenti lin, kiam subite neatendita bruo altiris lian atenton. Super lia kapo iu malŝlosis seruron. Ekgrincis la unua ekstera pordo de la malliberejo. La sonoj aŭdiĝis pli proksime. Ekbruis la dua seruro, kaj la dua pordo ekgrincis. Fine oni malŝlosis la trian pordon, kaj li ekaŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kondukanta al lia ĉelo. Tra fendo de l' lasta pordo ekbriletis fajro, la ŝlosilo turniĝis krietante, kelkaj rigliloj estis formetitaj; la rustaj maŝoj knaris, kaj neelporteble hela lumo blindigis la princon.

Kiam li mallevis la manojn, per kiuj li nevole kovris siajn okulojn, antaŭ li staris Maluto Skuratov kaj Boriso Godunòv. La ilin akompananta ekzekutisto alte tenis super iliaj kapoj peĉan torĉon.

Maluto, krucinte la brakojn, ridetante rigardis Serèbrjanij'n, kaj liaj pupiloj alterne larĝiĝis kaj mallarĝiĝis.

--Bonan tagon, kara princo!--li diris per tia dolĉa voĉo, kiun neniam antaŭe Serèbrjanij estis aŭdinta, voĉo tirata, karese penetrema kaj malica, simila je sangavida miaŭado de katino, aliranta muskaptilon.

Malgraŭvole Serèbrjanij ektremetis, sed la ĉeesto de Godunòv bone impresis lin.

--Boriso Teodòroviĉ,--li diris, sin deturnante de Maluto: dankon al vi, ke vi min vizitis. Nun pli facila estos al mi la morto!

Kaj li etendis al li la katenitan manon. Sed Godunòv posteniris, kaj neniu trajto de lia malvarma vizaĝo aperigis kompaton.

La mano de Serèbrjanij kun sono de katenoj refalis sur la genuojn.

--Mi ne atendis, Boriso Teodòroviĉ,--li diris kun riproĉo: ke vi min forrifuzos. Ĉu vi venis nur por vidi miajn turmentojn?

--Mi venis,--trankvile respondis Godunòv, por ĉeesti vian esploron kune kun Gregoro Lukìĉ. Forrifuzi vin mi ne havis okazon; mi neniam estis via samideano kaj nur, konante la favorkorecon de nia kara caro, mi tiam haltigis la ekzekuton, de vi merititan!

La koro de Serèbrjanij dolore kuntiriĝis, kaj ĉi tiu ŝanĝo en Godunòv ŝajnis al li pli kruela, ol la morto mem.

--La tempo de favorkoreco nun pasis,--daŭrigis Godunòv malvarmsange.--Vi ne forgesis la ĵuron, kiun vi donis tiam al la caro? Obeu do nun al lia sankta volo kaj, se vi konfesos al ni ĉion senkaŝe, vi evitos turmentegon kaj ricevos rapidan morton. Ni komencu la esploron, Gregoro Lukìĉ!

--Atendu iomete, atendu!--ridetante diris Maluto.--Mi havas apartan konton kun lia moŝto! Mallongigu liajn ĉenojn, Fomĉjo!--li ordonis al la ekzekutisto.

Kaj la ekzekutisto, enŝovinte la torĉon en feran ringon ĉe la muro, altiris la brakojn de Serèbrjanij ĝuste al la muro, tiel ke li ne povis plu ilin movi.

Tiam Maluto alproksimiĝis al li kaj dum kelke da tempo rigardis lin kun la antaŭa rideto.

--Kara princo Nikito Romànoviĉ!--li fine diris: faru al mi grandan favoron!

Li ekgenuis kaj salutis la princon ĝisteren.

--Antaŭ via moŝto ni estas malgrandaj hometoj,--li daŭrigis kun moka humileco:--tiom eminentajn bojarojn, kiel vi, ni neniam ankoraŭ estis turmentintaj aŭ ekzekutintaj! Mi ne kuraĝas eĉ komenci la esploron! Oni diras, malsama sango fluas en niaj kaj en viaj vejnoj...

Maluto haltis, lia rideto fariĝis plena je veneno, kaj la pupiloj ree larĝiĝis kaj ekmoviĝis.

--Permesu, via princa moŝto,--li daŭrigis per peteganta tono: permesu, ke mi, antaŭ ol komenci la esploron, reakiru la kuraĝon, ekvidinte, kia estas via bojara sango?...

Kaj li elprenis tranĉilon el post la zono kaj surgenue alrampis al Serèbrjanij.

La princo provis sin deŝiri kaj ĵetis rigardon sur Godunòv.

La vizaĝo de Godunòv restis senmova.

--Kaj poste,--daŭrigis Maluto, plialtigante la voĉon: permesu al mi, malaltrangulo, eltranĉi rimenojn el via princa dorso! Permesu al mi, servutulo, uzi vian bojaran haŭton kiel ĉevalkovrilon! Permesu al mi, malbonodora sklavo, nutri miajn hundojn per via altrangula korpo.

La voĉo de Maluto, ordinare malmola, nun similis je bleko de ŝakalo, plorado kaj rido samtempe.

La haroj de Serèbrjanij leviĝis. Kiam li la unuan fojon estis kondamnita de la caro Ivano al la morto, li supreniris la eŝafodon senŝanceliĝe, sed ĉi tie en malliberejo, kie li sidis katenita kaj elkonsumita de malsato, mankis al li la fortoj por eltoleri ĉi tiun voĉon kaj rigardon.

Maluto dum iom da tempo ĝuis la efikon de siaj vortoj.

--Via princa moŝto!--subite li ekkrietis, forĵetante la tranĉilon kaj ree leviĝante:--antaŭ ĉio permesu al mi, ke mi honeste pagu al vi mian ŝuldon!

Kaj, kunpreminte la dentojn, li levis la manon kaj pretiĝis doni survangon.

La tuta sango alfluis al la koro de Serèbrjanij, kaj al lia kolerego aliĝis terura abomeno, kiun ni sentas ĉe alproksimiĝo de iu malpuregaĵo, nin tuŝonta.

Malespere li ekrigardis Godunòv'n.

En la sama momento la mano de Maluto estis kaptita de Godunòv.

--Gregoro Lukìĉ!--diris Godunòv tute trankvile: se vi lin ekfrapos, li disrompos sian kapon al la muro, kaj ni ne havos, kiun esplori. Mi konas ĉi tiun Serèbrjanij'n.

--For!--blekegis Maluto: ne malhelpu, ke mi amuziĝu per li! Mi devas pagi al li por la Malbenita Ŝlimakvo.

--Rekonsciiĝu, Gregoro Lukìĉ! Ni respondas por li antaŭ la caro.

Kaj Godunòv ree ekkaptis la manojn de Maluto.

Sed Maluto, kvazaŭ sovaĝa besto, flaranta sangon, nenion plu komprenis. Kun ĝemoj kaj malbenoj li alkroĉiĝis al Godunòv, penante lin faligi por sin ĵeti sur sian viktimon. Batalo komenciĝis inter ili; la torĉo, kiun iu el ili tuŝis, falis teren kaj estingiĝis sub iliaj piedoj.

Tiam Maluto rekonsciiĝis.

--Mi diros al la caro!--li ronkis, spiregante: ke vi defendas lian perfidulon.

--Kaj mi,--respondis Godunòv,--diros al la caro, ke vi volis mortigi lian perfidulon sen esploro, ĉar vi timas esti de li denuncita.

Io simila je murmurego elŝiriĝis el la brusto de Maluto, kaj li sin ĵetis for el la malliberejo, elvokante la ekzekutiston.

Dume ili, palpeserĉante en mallumo, suprenrampis la ŝtuparon, Serèbrjanij eksentis, ke oni ree plilongigas liajn ĉenojn, kaj ke nun li ree povas moviĝi.

--Ne malesperu, princo!--ekmurmuretis Godunòv, forte premante lian manon:--ĉefe, oni devas gajni tempon.

Kaj li sekvis Maluton, post kiam li fermis la pordon kaj zorge metis ĉiujn riglilojn.

--Gregoro Lukìĉ!--li diris al Skuratov, kiam li lin atingis ĉe la eliro, kaj li etendis al li la ŝlosilojn en ĉeesto de la gardistaro.--Vi forgesis ŝlosi la malliberejon. Ne decas tion fari: oni povas konsideri vin kiel kunhelpanton de Serèbrjanij!

Dum la ĵus priskribita sceno okazis en la malliberejo, Ivano sidis en sia palaco, malgaja kaj malbonhumora. Nekonata sento iom post iom ekposedis lin. Ĉi tiu sento estis malgraŭvola respekto antaŭ Serèbrjanij, kies sentima konduto indignigis lian aŭtokratan koron kaj samtempe ne koincidis kun lia propra ideo pri perfido. Ĝis nun Ivano renkontis aŭ videblan malobeemon, ekzemple en bojaroj, kiuj malgajigis liajn infanajn jarojn per siaj malpacoj, aŭ fieran arogantecon, kiel en Kurbskij[34], aŭ sklavan humiliĝon, kiel en ĉiuj nunaj liaj ĉirkaŭantoj. Sed Serèbrjanij apartenis al neniu el tiuj kategorioj. Li partoprenis la tiaman ideon pri la diaj netuŝeblaj rajtoj de l' caro; li konfesis ĉi tiun ideon kaj, ĝenerale pli inklina agi ol mediti, li neniam intence malobeis al la caro, kiun li konsideris kiel reprezentanton do Dio sur la tero. Sed, malgraŭ tio, ĉiufoje, kiam li renkontis videblan maljustaĵon, lia animo ekflamis pro kolero, kaj denaska honesteco superis la regulojn, laŭkrede akceptitajn. Tiam li, kvazaŭ senkonscie kaj tute senintence, agadis spite ĉi tiuj reguloj, kaj la rezultato tute ne konformiĝis al tio, kion postulis la reguloj. Ĉi tiu nobla nekonsekvenco renversis ĉiujn ideojn de Ivano pri la homoj kaj konfuze ŝanĝis ĉiujn liajn ideojn pri la homa koro. Malkaŝemeco de Serèbrjanij, lia nesubaĉetebla sincereco kaj lia indiferenteco por liaj propraj profitoj estis videblaj por Ivano mem. Li komprenis, ke Serèbrjanij lin neniam trompos, ke al li oni povas pli multe fidi ol al iu ajn el la opriĉnikoj, kaj iafoje li havis deziron alproksimigi lin kaj fari lin sia ilo; sed samtempe li sentis, ke ĉi tiu ilo, kvankam tute fidinda, povas tute neatendite elgliti el liaj manoj, kaj la sola ideo pri tiu ebleco transformigis lian favoron al Serèbrjanij en malamon. Kvankam, sekve de sia ŝanĝema karaktero, la caro iafoje forigis siajn sangplenajn ordonojn kaj eĉ pentofaris, sed ĉi tiuj momentoj estis escepto; ordinare lin tute plenigis la konscio de lia senerareco, li firme kredis je dia esenco de sia potenco kaj ĵaluze gardis ĝin kontraŭ iuj atencoj; kaj atencon li vidis en ĉiu eĉ senparola mallaŭdo. La samo okazis nun. La deziro pardoni al Serèbrjanij preterflugis en lia animo kaj tuj cedis al konvinkeco, ke Serèbrjanij apartenas al speco da homoj, ne tolereblaj en la regno.

--Se meze de la tuta ŝafaro, paŝanta dekstren, troviĝas unu ŝafo, paŝanta maldekstren, paŝtisto prenas kaj mortigas tiun ŝafon.--Tiel pensis Ivano kaj decidis en sia koro la sorton de Serèbrjanij. Lia ekzekuto estis destinita por la sekvonta tago, sed li ordonis lin senkatenigi kaj sendis al li manĝaĵon el sia cara kuirejo.

Samtempe, por malaperigi la impresojn de ĉi tiu interna batalado, impresojn nekutimajn, lin ĝenantajn, li ekpensis amuziĝi per granda birdoĉaso.

La mateno estis belega. Ĉefa falkgardisto, lia asistanto kaj ĉiurangaj falkservistoj surĉevale kolektiĝis en la kampo, en brila ornamaĵo, kun falkoj sur gantitaj manoj.

De antikvaj tempoj oni diras, ke la ĉasado konsolas malgajan homon kaj ke speciale perfalka ĉasado ĝojigas junulon same kiel maljunulon. Kiom ajn malĝoja estis la caro, sed, kiam li surĉevale elgalopis ekster la antaŭurbo kun siaj opriĉnikoj kaj kiam li ekvidis brilantan aron da falkgardistoj, lia vizaĝo sereniĝis. Loko de kuniĝo estis elektita apud caraj herbejoj, du verstojn de l' antaŭurbo, sur la vojo Vladimiron.

Ĉeffalkgardisto, en ruĝa velura kaftano kun ora surkudrita strio kaj en ora skarpo, en orŝtofa ĉapo, en flavaj botoj kaj ornamitaj gantoj, deĉevaliĝis kaj aliris Ivanon, akompanata de sia asistanto, kiu tenis sur la mano blankan falkon en kapuĉeto kaj kun sonoriletoj.

Salutinte ĝisteren, la ĉeffalkgardisto demandis:

--Ĉu estas tempo, via cara moŝto, komenci la amuziĝon?

--Jes,--respondis Ivano,--komencu!

Tiam la ĉeffalkgardisto donis al Ivano riĉe ornamitan ganton kaj, preninte la falkon de sia asistanto, li ĝin metis sur la manon de l' caro.

--Honestaj kaj laŭdindaj ĉasistoj!--diris la ĉeffalkgardisto, sin turnante al opriĉnikoj:--amuziĝu per glora, bela kaj saĝa ĉasado, por ke malaperu ĉiuj viaj malĝojoj kaj por ke viaj koroj estu ĝojigitaj!

Poste, sin turnante al siaj servistoj:

--Bonaj kaj diligentaj falkĉasistoj!--li diris: lasu flugi la birdojn kaj ekĉasu!

Tiam la tuta multkolora aro da falkĉasistoj disiĝis en la kampo. Kelkaj kun krioj sin ĵetis en la arbaron, aliaj ekgalopis al malgrandaj lagetoj, kvazaŭ pecetoj de spegulo kuŝantaj inter la arbetaro.

Baldaŭ aro da anasoj leviĝis el sub la kanoj kaj flugpendis en aero.

La ĉasistoj ellasis falkojn. La anasoj komence volis reveni al siaj lagetoj, sed tie ilin renkontis aliaj falkoj, kaj teruregitaj ili sin ĵetis ĉiuflanken senorde.

Tiam la falkoj, kuraĝigitaj per krioj de falkĉasistoj, atakis la anasojn, flug-atingante ilin aŭ kaptante tiujn, kiuj flugis renkonte al ili, aŭ falante de supre, kvazaŭ ŝtonoj, sur la dorson de l' viktimo.

Tiam sin distingis Bjedrjàj kaj Smjeljàj, falkoj el Siberio, kaj Arbàs, kaj Anpràs, sovaĝaj falkoj, kaj Horjàk kaj Hudjàk, kaj Malèc, kaj Palèc. Multon da anasoj ili mortigis same kiel da tetroj, kiujn la falkservistoj per vipfrapado fortimigis el la arbardensejo. Mirinda kaj bela estis flugmaniero de ĉiuspecaj falkoj. La tetroj ĉiumomente falis, turniĝante en aero. Kelkfoje la anasoj en malespero sin ĵetis al la piedoj de l' ĉevaloj, kaj la ĉasistoj kaptis ilin vivantajn.

Okazis ankaŭ perdoj. La juna Gamajùn, de supre ekvidinte maljunan tetron, flugantan tute malsupre, frapiĝis per brusto al tero kaj tuj mortis.

Astrec kaj Sorodum, du falkoj el Kazanjo, malaperis, malgraŭ vokado de ĉasistoj, malgraŭ kolombaj flugiloj, per kiuj oni ilin reallogis.

Sed plej mirinda estis la konduto de l' cara falko, tiel nomata Adrahàn. Du fojojn ellasis lin la caro kaj ĉiufoje ĝi longe restis en la aero, bonŝance mortigis ĉiuspecajn birdojn kaj bone amuziĝinte revenis kaj sidiĝis sur la orbroditan ganton de l' caro. Ellasita la trian fojon, Adrahàn tiel multe ekscitiĝis, ke ĝi komencis bati ne nur aliajn birdojn, sed ankaŭ siajn kamaradojn, la falkojn, kiuj okaze preterflugis antaŭ li. La falko Smiŝljàj kaj ankaŭ Kruĵòk falis teren kun disbatitaj flugiloj. Vane la caro kaj ĉiuj proksime starantaj falkĉasistoj penis allogi Adrahanon per ruĝa tuko kaj per birdaj flugiloj. La blanka falko faris en la aero larĝajn rondojn, leviĝis al nevidebla alteco kaj fulmrapide sin ĵetis sur sian viktimon; kaj, anstataŭ ol serĉi la mortigitan birdon surtere, Adrahàn, post ĉiu nova venko, ree leviĝis supren kaj tre alten. La ĉeffalkgardisto, perdinte la esperon kapti Adrahanon, tuj prezentis al la caro alian falkon. Sed la caro amis Adrahanon kaj malĝojiĝis pro malapero de sia plej bela birdo. Li demandis la ĉeffalkgardiston, kiu servisto flegadis Adrahanon. La ĉeffalkgardisto nomis sian serviston Triĉjon.

Ivano ordonis, ke venu Triĉjo. Ĉi tiu, atendante malfeliĉon, aperis tute pala antaŭ la caro.

--Homo!--diris al li la caro: jen kiel vi flegas la falkojn! Ĝis nun vi ne scias allogi vian falkon? Aŭskultu, Triĉjo: vian sorton mi metas en viajn manojn; se vi realportos Adrahanon, mi bone rekompencos vin, se ne, vi estos senkapigita, por ke la aliaj timu! De longe jam mi vidas nenion bonan inter la falkgardistoj, pereas la perfalka ĉasado!

Ĉe la lastaj vortoj Ivano severe ekrigardis de flanke la ĉeffalkgardiston, kiu siavice paliĝis, ĉar bone estis konata de li la signifo de tiu flanka cara rigardo.

Triĉjo, ne perdante la tempon, surĉevaliĝis kaj ekgalopis serĉi Adrahanon, preĝante al sia patrono, la sankta Trifono, ke li montru al li la perditan falkon.

Dume la ĉasado daŭris. Pli ol unu horon jam amuziĝis la caro, kaj jam multe da ĉiuspecaj birdoj estis alligitaj per torokoj[73], kiam nova vidindaĵo altiris la atenton de Ivano.

Sur la vojo al Vladimiro malrapide paŝis du blinduloj, unu mezjara, alia maljuna kun griza bukla kapo kaj longa barbo. Ili surhavis blankajn eluzitajn ĉemizojn, kaj sur viŝtukoj, krucitaj sur la dorso, pendis de unu flanko sakoj por almozaĵo, de la alia--disŝiritaj kaftanoj, kiujn ili demetis pro varmego. Aliajn aĵojn, kiel harpon, balalajkon[37] kaj sakon kun pano ili estis surmetintaj sur fortan junulon, ilian kondukanton. Komence pli juna blindulo tenis je ŝultro la kondukanton kaj mem trenis post si la maljunulon. Sed la junulo, videble, forgesis la kamaradojn, forlogita de l' ĉasado. La blinduloj postrestis; subtenante unu la alian, ili palpadis la teron per altaj bastonoj kaj ĉiumomente faletis. Rigardante ilin, Ivano ne povis sin deteni de rido. Li altrotis pli proksime al ili. En la sama momento unu blindulo faletis, falis en ŝlimakvon, kuntirinte la alian. Ili ambaŭ leviĝis, kovritaj de koto, kraĉante kaj insultante la kondukanton, kiu kun malfermita buŝo observis la brilantajn opriĉnikojn. La caro laŭte ridegis.

--Kiu vi estas, bonuloj?--li demandis.--De kie vi iras kaj kien?

--Iru for!--respondis la pli juna blindulo, ne demetante la ĉapon: kiu multon ekscios, baldaŭ maljuniĝos[74].

--Malsaĝulo!--ekkriis iu opriĉniko: ĉu vi ne vidas, kiu staras antaŭ vi?

--Malsaĝulo vi!--respondis la blindulo, levante siajn blanketajn okulojn.--Ĉu mi povas vidi, se mi ne havas okulojn? Kun vi estas alia afero: vi havas kvar da ili sen du, do vi vidas bone kaj multe. Diru al mi, kiu staras tie, kaj mi estos scianta.

La caro faris al la opriĉniko signon silenti kaj ree afable ripetis sian demandon.

--Ni estas gajaj homoj,--respondis la blindulo: ni vagadas tra urboj kaj vilaĝoj, nun ni iras el Muromo en la antaŭurbon por amuziĝi, amuzi bonajn homojn, iujn surĉevaligi, aliajn deĉevaligi[75].

--Jen kio!--diris la caro, al kiu plaĉis la respondoj de l' blindulo: vi estas el Muromo? Diru, mi petas, ĉu ekzistas ankoraŭ herooj en via Muromo?

--Kial ne?--respondis la blindulo sen ia pripenso: ĉi tiu komercaĵo neniam forestas. Ni havas onklon Miĥejon, li scias sin mem levi je l' haroj de super la tero; ni havas onklinon Uljanon, ŝi sola atakas blaton!

Ĉiuj opriĉnikoj ekridis. Jam de longe la caro ne sentis sin tiom gaja.

--Vere, ili estas gajaj homoj,--li pensis: videble, ne ĉi tieaj. Min jam tedas miaj fabelistoj, ĉiam la samo kaj la samo. Kaj ankaŭ miaj arlekenoj! De kiam mi permesis al mi ŝercon kun unu el ili, ili ĉiuj min timas, nenion ridindan rakontas, kvazaŭ mi estas kulpa, ke la animo de tiu malsaĝulo ne firme sidis en lia korpo.--Aŭskultu, bonulo: ĉu vi scias rakonti fabelojn?

--Kiujn vi deziras?--respondis la blindulo: ne ĉian fabelon oni povas rakonti. Foje mi rakontis al la vojevodo de Stàrici fabelon pri vila kaprino, kaj okazis malfeliĉo por ni: la kaprino estis edzino de l' vojevodo mem; li nin forpelis, rekompencinte per batoj. Ni plu ne estos rakontantaj tiun fabelon.

Malfacile estas priskribi la eksplodon de ridego inter la opriĉnikoj. Tiu vojevodo estis en malfavoro de la caro. La mokaj paroloj de la blindulo venis ĝustatempe.

--Aŭskultu, bonuloj,--diris la caro: iru en la antaŭurbon rekte en la palacon, tie atendu mian alvenon, diru, ke la caro vin sendis. Ke oni al vi donu manĝi kaj trinki, kaj kiam mi revenos, mi aŭskultos viajn fabelojn.

Ĉe la vorto "caro" la blinduloj ektimis.

--Via cara moŝto!--ili diris, falante teren: ne koleru pro niaj maldelikataj kamparanaĉaj paroloj! Ne dehakigu niajn kapojn, pro nescio tio okazis!

La caro ridetis ĉe la ektimo de la blinduloj kaj forrajdis por daŭrigi la ĉason, kaj la blinduloj kun sia kondukanto sin direktis al la antaŭurbo. Ĝis kiam la opriĉnikoj povis vidi ilin, ili tenis unu la alian kaj senĉese faletadis, sed tuj kiam la vojturniĝo malaperigis la opriĉnikojn, la pli juna blindulo haltis, rigardis ĉirkaŭen kaj diris al sia kamarado:

--Nu, Vulturo, ĉu vi estas laca pro ĉiama faletado? Ĝis nun la afero iras bonege, kio estos plue? Pro kio vi sulkigas la brovojn? He, kamarado! Eble vi bedaŭras, ke ni komencis la aferon?

--Ne,--respondis la maljuna rabisto: se mi konsentis iri, certe, mi ne rigardos posten; sed ne scias mi mem, kio fariĝas al mi! Doloras mia koro, kiel neniam antaŭe, kaj kion ajn mi faras, ĉiam la samo sin prezentas al miaj okuloj!

--Kio do?

--Aŭskultu, hetmano! Jam de dudek jaroj venis al mi sopiro, kaj pri tio neniu scias ĉi tie, en Moskvo, nek apud Volgo; al neniu mi diris eĉ unu vorton; mi kaŝis la sopiron en mia animo, kaj mi kunportas ĝin kvazaŭ muelŝtonon ĉirkaŭ la kolo. Foje mi provis fasti kaj pentofari dum Granda Fasto, mi volis ĉion konfesi al pastro, sed mi ne povis preĝi, kaj mi ĉesis fasti. Kaj nun ĝi ree min sufokas kaj premas; ŝajnas al mi, ke mi min sentus pli bone, se mi ĉion eldirus. Por mi estas multe pli facile rakonti ĉion al vi, ol al pastro, ĉar vi mem estas simila pekulo...

Profundan malĝojon esprimis la mieno de Vulturo. Ringo silente aŭskultis. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la rando de l' vojo.

--Dmiĉjo,--diris Ringo al la kondukanto: sidiĝu iom pli malproksime kaj bone rigardu. Se vi iun ekvidos, svingu la manon, nur gardu vin, ne forgesu, ke vi estas surdamuta, ne parolu eĉ unu vorton!

--Bone,--diris Dmiĉjo,--ne, mi ne parolos.

--Estu pipso sur via lango, malsaĝulo, silentu! Ankaŭ kun ni ne parolu. Alkutimiĝu al silento, alie vi nepre ion elparolos tiam, kiam ni ne estos solaj, kaj pro vi ni ambaŭ pereos.

Dmiĉjo deiris cent paŝojn kaj kuŝiĝis surventren kun kubutapogita kapo.

--Bonega junulo!--diris Ringo, postsekvante lin per okuloj,--sed malsaĝega! Lasu lin sola, li tuj ion babilos. Tamen, li estas plej bona ol ĉiuj, almenaŭ li ne perfidos: li defendos nin kaj sin mem, se, Dio gardu, ni havos malfeliĉon. Nu, Vulturo, nun neniu nin aŭdos, parolu: kiun ĉagrenon vi havas? Ha, kiel ne ĝustatempe la ĉagreno vin ekposedis!

La maljuna rabisto mallevis sian buklan kapon kaj ektuŝis la frunton per la mano. Granda estis lia deziro ĉion eldiri, sed la komenco ne estis facila!

--Jes, hetmano,--li fine decidiĝis:--sufiĉe multe da homoj mi pereigis dum mia vivo, kompreneble! De juneco mi ekamis la ruĝan ĉemizon. Se okazis, ke komercisto ne tuj cedas aŭ virino komencas krieti, mi tuj enigis tranĉilon en la bruston kaj finita estas la afero! Eĉ nune, se venus la okazo iun mortigi, mia mano ne ektremus. Nu, ne penvaloras paroli, al vi ĉio-ĉi estas konata: certe, ne malmulte da homoj vi ankaŭ transloĝigis en la alian mondon. Ĉu ne?

--Nu, por kio tiaj demandoj?--diris Ringo kun videbla malkontento.

--Mi volas nur diri, ke ni ambaŭ estas nek virinoj, nek junaj virgulinoj; multe da sango premegas niajn animojn; sed diru al mi, hetmano, eble vi ankaŭ travivis la samon: se vi rememoras iun vian agon, kvazaŭ kuntiriĝas via koro, jen varmego, jen frosto ekkaptas vin de l' piedoj ĝis la kapo, kaj io mordetas, mordetas vin tiel terure, ke vi prefere ne estus naskiĝinta en la mondon?

--Ĉesu, Vulturo, pro kio la demandoj? Ĉu ĝustatempe?