Part 14
--Jes,--daŭrigis Vulturo:--mi jam multon forgesis el miaj faroj, jen kion mi ne povas forgesi. Antaŭ dudek jaroj mi estis apud Volgo, ni veturis sur naŭ flosoj; nia hetmano estis tiam Danielo Kato; vin ni ankoraŭ ne konis, kaj mi jam estis konata sub la nomo Vulturo. Ni disrompadis riĉajn ŝipojn, ni rabadis en apudvolgaj urboj, kaj ĉiun rabaĵon ni dividis egalparte, neniujn disputojn permesis Danielo Kato. Ĉu ne bone estis? Libera vivo, ĉiuj ĉiam sataj, bone vestitaj! Kiam ni, surmetinte multkolorajn kaftanojn kaj deklininte la kapojn iom flanken, komencis remi, ĥore kantante bravan rusan kanton, tiam la homoj en vilaĝoj same kiel en urboj are amasiĝis ĉe la bordo por vidi nin, bravulojn, nin admiri! Kaj ni remas kaj remas kaj kantas, kantas plengorĝe, kaj de tempo al tempo ni pafas el pafiloj sencele, palpebrumante al belaj knabinoj. Sed iafoje, kiam ni nin provizis je ponardegoj kaj rogatinoj[76], niaj flosoj prezentis kvazaŭ arbaron. Bone ni vivis, sed malbenita diablo min delogis! Foje mi ekpensis: mi laboras pli ol aliaj, sed profiton mi havas la saman, kiel la aliaj. Kaj mi tuj decidis iri sola, akiri ion kaj ne fordoni al komunumo, sed lasi por mi mem. Mi min vestis kiel almozulo, same kiel hodiaŭ, metis sakon ĉirkaŭ la kolo, prenis bonan ilon en la boton kaj ekiris laŭlonge de la vojo al urbeto, atendante la unuan venonton. Mi longe devis atendi: nek ŝarĝita veturilaro, nek iu komercisto, neniu estis vidata. Mi ekkoleris. Nu, bone, se Dio ne donas al mi profiton, mi promesas, ke nun mi plene prirabos ĉiun preterpasanton, se eĉ li estos mia propra patro! Ĵus kiam mi ekpensis, mi ekvidis survoje malriĉan virinon kun malgranda korbo, kovrita per ĉifono. Kiam ŝi min preterpaŝis mi elsaltis el post la arbo. "Haltu, virino, donu la korbon!" Si ekgenuis: prenu ĉion, nur ne korbon!
--He, he,--mi pensis: kredeble, vi havas monon tie!--Kaj mi ekkaptis la korbon. Kaj la virino kriis, insultis, mordis mian manon. Mi jara antaŭe estis kolera, ĉar mia tago senutile pasis, kaj nun mi ankoraŭ pli ekkoleris. Diablo puŝis min, mi eltiris tranĉilon kaj enigis ĝin en ŝian gorĝon. Kiam ŝi falis, timo ekposedis min. Mi volis forkuri, sed pripensinte mi revenis preni la korbon. Mi prenis la korbon kaj ne enrigardinte, kion ĝi enhavas, ekkuris tra arbaro. Sed ne longe mi estis kuranta, miaj genuoj fleksiĝis, kaj mi ekdeziris ekscii, ĉu mi akiris multe da mono. Mi demetas la ĉifonon kaj vidas: en la korbo kuŝas malgranda infaneto, apenaŭ viva kaj spiranta kun peno. "Ha, diablo!"--mi pensis. "Jen kial la virino ne volis fordoni la korbon! Pro vi, malbenito, mi prenis pekon en mian animon!"
Vulturo volis daŭrigi, sed subite li eksilentis kaj enpensiĝis.
--Kion vi faris kun la infano?--demandis Ringo.
--Nu, ĉu mi povus ĝin flegi! Kion mi faris? Kompreneble, kion!
La maljunulo ree eksilentis.
--Hetmano!--diris li subite: kiam mi rememorigas al mi ĉion ĉi, mia koro doloras. Kaj hodiaŭ mi, surmetante la vestaron de almozulo, denove ĉion ekmemoris tiel klare, tiel vivege, kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ. Sed ne nur tion mi ekmemoris, ankaŭ multon alian, pri kio mi jam de longe eĉ ne pensis. Kia estas la kaŭzo? Onidire, ne bone ĝi estas, se oni subite senkaŭze rememoras tion, kio jam de longe malaperis el la memoro?
La maljunulo malĝoje eksopiris.
Ambaŭ rabistoj silentis. Subite flugiloj ekfajfis super iliaj kapoj, kaj bruna vulturo falis surdorsen ĝuste ĉe la piedoj de la maljunulo. En la sama momento la falko Adrahàn facilmove kaj senskue preterflugis en la aero, ne volante preni sian viktimon. Dmiĉjo eksvingis la manon. Malproksime ekaperis la ĉasistoj.
--Karulo!--rapide diris Ringo:--penu forgesi la pasintecon, ni ja nun ne estas rabistoj, sed blindaj almozuloj. Jen venas la caraj homoj, baldaŭ ili estos ĉi tie. Nu, frato, estu vigla, preparu viajn spritaĵojn!
La maljunulo balancis la kapon.
--Malfeliĉo trafos min,--diris li, montrante la mortigitan vulturon.--Min mortigis la blanka falko, mortigis kaj tuj estas for!
Ringo atente ekrigardis lin kaj plena je ĉagreno gratis sian nukon.
--Nu, karulo!--li diris: mi tute ne komprenas, kio hodiaŭ fariĝis al vi! Sed mi ne volas vin devigi. Oni diras, koro estas plej bona divenanto! Povas esti, via koro tute prave antaŭsentas malfeliĉon. Restu, mi sola iros en la antaŭurbon.
--Ne, ne,--interrompis lin Vulturo: mi ne tion intencas diri. Se la sorto destinas al mi morton en la antaŭurbo, ne bone estus postresti. Kio devas okazi, okazu! Jen kun kia celo mi komencis paroli kun vi! Ĉu vi konas, hetmano, apud Volgo vilaĝon, nomatan Bogoròdickoje?
--Kial ne? Mi konas.
--Kaj ne malproksime de tie, ĉirkaŭ kvin verstoj, estas loko, nomata Pastra Rondo, ĉu vi ĝin konas?
--Jes, mi konas ankaŭ Pastran Rondon.
--Ĉu vi ne memoras tie, apud Pastra Rondo, maljunan kverkon?
--Jes, mi memoras, sed la kverko plu ne ekzistas, jam estas forhakita.
--Jes, vi estas prava, la kverko estas forhakita, sed restis la stumpo.
--Nu?
--Aŭskultu! Mi mem neniam plu vidos la belan Volgon, sed vi, kredeble, ankoraŭ revidos la karan patrolandon. Kiam vi estos apud Volgo, trovu la malnovan kverkon apud Pastra Rondo, t. e. ĝian stumpon. De tiu stumpo faru kvardek kvin paŝojn al okcidento, tie elfosu la teron. Tie,--daŭrigis Vulturo, malaltigante la voĉon,--tie mi iam enfosis multe da arĝentaj kaj oraj moneroj, grandan riĉaĵon. Trovu ĝin kaj prenu ĉion! Mi ne bezonos riĉaĵon post la morto. Se mi iafoje, precipe nokte, ekpensas, ke por ĉiuj miaj faroj mi devos respondi en postmorta vivo, kvazaŭ frosto trakuras tutan mian korpon! Hetmano, mi petas vin, kiam mi plu ne ekzistos, mendu al pastro meson por mi. Ĝi devas helpi! Kaj donu pli multe da mono por la meso, por ke la pastro bone ĉion diru, nenion preterlasu. Mian nomon vi ja konas: Emeljano, Vulturo min nomas nur la kamaradoj, sed mia baptonomo estas Emeljano. Do vi petu la pastron, ke li servu la meson por Emeljano, kaj pagu al li malavare, jes, hetmano, ĉar grandan riĉaĵon mi lasas al vi, grandan riĉaĵon, kiu sufiĉos por via tuta vivo!
Vulturon interrompis algalopintaj falkĉasistoj.
--He, kripluloj!--diris unu el ili: tuj diru, kien flugis la falko?
--Mi volonte dirus al vi, karuloj,--respondis Ringo,--sed jam de kvardek jaroj mi estas blinda.
--Kiamaniere tio okazis?
--Foje mi iris sur monton por senŝeligi ŝtonon, kaj jen mi ekvidis kverkon, en kies kaverno pepas rostitaj kokidoj. Mi enrampis, formanĝis ĉiujn kokidojn, fariĝis tiom dikega, ke elrampi mi jam ne povis. Kion fari? Mi tuj kuris hejmen, alportis hakilon, plilarĝigis la truon de l' kaverno kaj elrampis, sed, supozeble, rapide laborante mi faris grandan polvon, la polvo difektis miajn okulojn; de tiam mi nenion vidas: manĝante la supon, mi metas la kuleron en orelon; se la nazo al mi jukas, mi gratas la dorson.
--Ha, vi estas la samaj blinduloj,--ridante diris la ĉasistoj,--kiuj ĵus parolis kun la caro? La bojaroj ĝis nun ridas pri viaj spritaĵoj. Jes, karuloj, tage ni amuzadis lian caran moŝton, nokte tio estos via devo. Mi aŭdis, la caro deziras aŭskulti viajn fabelojn?
--Dio donu sanon al lia cara moŝto,--gaje ekkriis Vulturo,--kial ne aŭskulti? Se ni ĝis la nokto ne elartikigos niajn langojn, ni estas pretaj rakonti fabelojn ĝis mateno!
--Bonege,--respondis la ĉasistoj,--alifoje ni ankoraŭ babilos kun vi. Nun ni rapidas serĉi la falkon, helpi al kamarado Triĉjo. Se li ne trovos Adrahanon, la malfeliĉulo estos senkapigita: lia cara moŝto ne amas ŝercojn!
Kaj ili forgalopis.
Ringo kaj Vulturo, ŝajnigante blindulojn, treniĝis kun Dmiĉjo al la antaŭurbo.
Ĉe la unua gastejo ili de malproksime ekvidis du kantistojn, kiuj ludis balalajkon[37] kaj kantis plengorĝe:
Ha! Ĉe nia kamarado Estis gaja babilado!
Kiam la rabistoj preterpaŝis, unu el la kantistoj, flavruĝa viro kun pava plumo sur la ĉapo, sin klinis al Ringo:
--Jam de kvin tagoj via princo estas en malliberejo,--ekmurmuretis li, ĉiam tuŝante la kordojn de l' instrumento.--Mi ĉion eksciis. Morgaŭ oni lin ekzekutos. En la granda malliberejo li sidas, apud la domo de Maluto. De kiu flanko ni devas ellasi la ruĝan kokon?[77]
--De tiu,--respondis Ringo, montrante la flankon, plej malproksiman de la malliberejo.
La flavruĝa kantisto ekbatis la kordojn per la tuta mano kaj, sin deturnante de Ringo, kvazaŭ ili tute ne estis interparolantaj, daŭrigis per alta voĉo:
Ha, ĉe nia kamarado Estis gaja babilado!
ĈAPITRO XXI.
Fabelo.
La caro Ivano, laca, reveninte post la ĉaso, pli frue ol ordinare foriris en sian dormoĉambron.
Baldaŭ Maluto alportis ŝlosilojn de la malliberejo.
Al la demando de l' caro Maluto respondis, ke forestas iuj novaĵoj, ke princo Serèbrjanij konfesis fine, ke li estis defendanta bojaron Morozov, ke li mortigis sep opriĉnikojn kaj vundis Vjàzemskij'n je la kapo.
--Sed,--aldonis Maluto: li ne volas konfesi, ke li havis malbonajn intencojn kontraŭ via cara moŝto, kaj Morozov'n li ankaŭ ne volas denunci. Post matenpreĝo ni faros al li perturmentan esploron, kaj se la fajro ne igos lin konfesi pri la kulpo de Morozov, tiam ni plu ne atendos, estos tempo, ke li pereu.
Ivano ne respondis. Maluto volis ion aldoni, sed en la dormoĉambron eniris la maljuna nutristino Onùfrievna.
--Via cara moŝto,--ŝi diris: matene vi venigis ĉi tien du blindulojn, ŝajne ili estas fabelistoj; nun ili atendas en la vestiblo.
La caro ordonis, ke ili eniru.
--Ĉu vi ilin konas, karulo?--demandis Onùfrievna.
--Kial vi demandas?
--Ĉu vi certe scias, ke ili estas blinduloj?
--Ĉu ili ne estas?--demandis Ivano, kaj suspekto tuj ekposedis lin.
--Aŭskultu, karulo,--daŭrigis la nutristino: gardu vin kontraŭ ĉi tiuj fabelistoj; ŝajnas al mi, ke ne bonaj estas iliaj intencoj; estu singarda, karulo, estu singarda!
--Kion vi scias pri ili?--demandis Ivano.
--Ne demandu min, karulo! Mia kono ne elmontriĝas per vortoj; ŝajnas nur al mi, ke ili estas ne bonaj homoj, sed kial? pri tio ne demandu min! Senkaŭze mi neniam iun avertis. Se via patrino estus min obeinta, ŝi eble ĝis hodiaŭ vivus tute sana.
Maluto terurite rigardis la nutristinon.
--Kial vi min rigardas?--diris Onùfrievna: vi scias nur senkulpajn pereigi, sed ekkoni malbonan homon vi ne povas! Via flarsento ne helpas al vi, flavruĝa hundo!
--Via cara moŝto!--ekkriis Maluto: permesu, ke mi esploru tiujn blindulojn. Mi tuj ekscios, kiu ili estas kaj kiu ilin sendis al vi!
--Ne estas necese,--diris Ivano: mi mem ilin esploros. Kie ili estas?
--Tie, post la pordo, karulo,--diris Onùfrievna: en la vestiblo ili atendas.
--Maluto, donu al mi kirason de sur la muro; iru kvazaŭ hejmen, kaj kiam ili eniros ĉi tien, revenu kun militistoj kaj kaŝu vin tie, post la pordo. Kiam mi vin vokos, tuj enkuru kaj kaptu ilin.
--Onùfrievna, donu al mi la bastonon!
La caro surmetis kirason, poste nigran monaĥan veston, enlitiĝis kaj metis apude la saman bastonon, per kiu li antaŭ nelonge trapikis la piedon de l' sendito de l' princo Kurbskij[78].
--Nun diru, ke ili eniru!--li ordonis.
Maluto metis la ŝlosilojn sub la caran kusenon kaj eliris kune kun Onùfrievna. Malgrandaj lampetoj antaŭ la sanktaj pentraĵoj malforte lumigis la ĉambron. La caro kuŝis en la lito, ŝajnigante laciĝon.
--Eniru, kripluloj,--diris la nutristino: la caro vin vokas!
Ringo kaj Vulturo eniris, malrapide kaj singarde movante la piedojn kaj palpante ĉirkaŭe per la manoj.
Per unu rapida rigardo Ringo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj ĉion en ĝi.
Maldekstre de la pordo estis forno; antaŭe staris la cara lito; inter la forno kaj la lito troviĝis fenestro en la muro, kiu neniam estis ŝirmata per fenestra kovrilo, ĉar la caro deziris, ke la unuaj sunradioj penetru en lian dormoĉambron. Nune la luno lumis tra ĉi tiu fenestro kaj ĝiaj arĝentaj briloj ludis sur la multkoloraj kaheloj de la forno.
--Bonan vesperon, blinduloj!--diris la caro, fikse kaj nerimarkite studante la trajtojn de iliaj vizaĝoj.
--Estu sana por multe da jaroj, via cara moŝto!--respondis Ringo, kaj ambaŭ falis teren.--Savu, defendu kaj pardonu vin sankta Dipatrino pro tio, ke vi kompatas nin, malfeliĉajn kriplulojn, nin vagulojn, senigitajn je lumo Dia! Savu kaj defendu vin sanktaj Petro kaj Paŭlo, sankta Ivano Orbuŝa, sanktaj Kuzmà kaj Damiano, miraklofarantoj de Ĥutin, kaj ĉiuj aliaj sanktuloj! Donu al vi Dio tion, pri kio vi lin petas! Eterne surhavu oraĵon, manĝu bongustaĵon, dormu dolĉan dormon! Kaj pri viaj malamikoj, ke ili eterne estu malsataj kaj malsanaj, ke ĉiutage konvulsioj ilin turmentegu kaj konsumu!
--Dankon, dankon, blinduloj!--diris Ivano, ĉiam atente rigardante la rabistojn: diru, ĉu de longe vi estas jam blindaj?
--De junaĝo, via cara moŝto,--respondis Ringo, ekgenuante: de junaĝo ni ambaŭ estas blindaj! Ni eĉ ne memoras, kiam ni estis vidantaj la Dian sunon.
--Kiu vin instruis kanti kaj rakonti fabelojn?
--Dio mem, karulo, Dio mem kompatis nin ankoraŭ de antikva tempo.
--Kion vi diras?--demandis Ivano.
--Niaj maljunuloj rakontas,--respondis Ringo: kaj la samon kantas niaj famaj kantistoj, ke en antikva tempo, dum Ĉieliro de Kristo, malfeliĉaj kaj mizeraj blinduloj, kripluloj kaj aliaj almozuloj komencis plori kaj plendi: "kien vi iras, Sinjoro Kristo? Kiel vi nin forlasas, malfeliĉulojn? Kiu nin nutros kaj trinkigos?" Kaj Dio Kristo diris al ili: "Mi donos al vi, homoj, oran monton, riveron el mielo, ĝardenojn kaj vinberejojn kaj belegajn pomarbojn: vi ĉiam estos sataj kaj ebriaj, ĉiam bone vestitaj!" Sed Ivano la Sankta, lia disciplo, diris al Dio: "Dio kompatema! Donu al ili nek oran monton aŭ mielan riveron, nek vinberejojn kaj belegajn ĝardenojn kun pomarboj! Ili ne scios posedi tion; venos riĉuloj kaj forteguloj, ĉion forprenos de ili. Sed donu al ili, ho, Sinjoro, donu Vian Dian nomon, donu al ili dolĉajn kantojn, belegajn rakontojn pri antikva tempo kaj pri viaj sanktuloj. La almozuloj ĉien iros, ĉie rakontos siajn rakontojn, kaj ĉie ili estos bone nutritaj kaj vestitaj, neniam ili suferos pro malsato aŭ malvarmo". Kaj respondis Dio Kristo, caro de ĉielo: "Estu, kiel vi diris, Ivano! Mi donas al ili dolĉajn kantojn, belsonajn harpojn, belegajn rakontojn kaj fabelojn; kaj kiu ilin nutros kaj vestos, kiu ilin gastigos kaj donos al ili noktan rifuĝejon, al tiu mi preparos lokon en mia paradizo, al tiu mi malfermigos ĝian pordon!"
--Amen!--diris la caro.--Kiujn fabelojn kaj rakontojn vi konas?
--Ni konas ĉiuspecajn, via cara moŝto, kiajn vi nur deziras! Ni povas rakonti fabelon pri Jerŝo Jerŝoviĉ, filo de Ŝĉetìnikov, pri sep Simeonoj, pri la serpento Goriniĉ, pri harpo memludanta, pri Dobrinja Nikitiĉ, pri Akundino...
--Diru,--interrompis lin Ivano: ĉu vi sola rakontas fabelojn? Kial la maljunulo venis kun vi?
Ringo tiam nur ekmemoris, ke Vulturo ne diris ĝis nun eĉ unu vorton, kaj por lin elirigi el malĝojo, ne deca al fabelisto, li tuj ŝanĝis sian parolmanieron kaj komencis siajn spritaĵojn, samtempe nerimarkite premante la piedon de Vulturo.
--Maljunulo? Li estas mia kunulo, Emelĉjo Gudòk. Li havas longan barbon, sed mallongan saĝon; kiam mi rakontas ion liberan, ne tute konvenan, aŭ mensogon sensencan, li min subtenas, min helpas, laŭdas kaj silentas. Ĉu ne vere, karulo, blankbarbulo, anseraj paŝoj, kokinaj piedetoj, ne perditaj estu niaj vojetoj!
--Vere, vere,--ekkriis Vulturo kun ŝajniga gajeco: nia kruĉo plena je vino, trinku ĝin ĝis fino, kiu ĝin plenigis! Jen kiel, karulo, talpa okulo, kokida voĉeto; se ni eliris unu fojon, ni faros la tutan vojon!
--Ha, ha, ta, ra, ont, kaproj dancas sur la mont',--ekkriis Ringo, dancante: kaproj dancas, muŝoj flugas, ĉe maljuna Efrosinjo zumas io en orelo, ĉe maljuna la avino en maldekstra la orelo!
--Ha, ha, ho, ho!--interrompis Vulturo, ankaŭ dancante: kankro surtere sidas, ploron ne vidas, gaje ĝi atendas, kiam alta akvo venos!
--Via cara moŝto!--sin turnis Ringo al la caro kaj profunde salutis: vi ne miru, sed nin admiru, ĝi ne estas fabelo, vera bagatelo, nur antaŭfabelo!
--Bone, bone!--diris la caro, oscedante:--bona kutimo estas ĉiam laŭdinda. Nun komencu fabelon pri Dobrinja Nikitiĉ, eble mi ekdormos, vin aŭskultante!
Ringo kliniĝis ankoraŭ unu fojon, tusis kaj komencis la fabelon:[79]
--Ĉe Voldemaro, princo de Kievo, estis aranĝita granda festeno por princoj, bojaroj kaj grandaj herooj. Ĉe sunsubiro, kiam la festeno ne estis ankoraŭ finita, oni ekaŭdis tute neatendite sonojn de milita trumpeto. Tiam Voldemaro, princo de Kievo, sin turnis al siaj korteganoj: "He, vi, miaj gloraj princoj, bojaroj kaj herooj! Oni devas ekscii, kiu kuraĝis proksimiĝi al Kievo, kiu kuraĝis trumpeti antaŭ nia fortega ĉefurbo, iru kaj rigardu, du el plej grandaj herooj..."
--Nu, bone!--diris Ivano, intence ŝajnigante intereson al fabeloj: la fabelon mi bone konas. Rakontu pri Akundino!
--Pri Akundino?--diris Ringo iom konfuzita, ĉar li ekmemoris, ke en tiu fabelo estas honorata la ribela urbo Nòvgorod[80].--Ĉi tiu fabelo ne estas bela, via cara moŝto,--malspritaj kamparanaĉoj de Nòvgorod elpensis ĝin, kaj mi, ŝajne, ĝin ne bone memoras, via cara moŝto!
--Rakontu, blindulo!--severe ordonis la caro: rakontu ĉion, senŝanĝe, ne kuraĝu preterlasi eĉ unu vorton.
Kaj la caro ĝojis pri malfacila situacio, en kiun li metis la fabeliston.
Ringo, nekontenta pri si mem, pro sia propra propono, sed ne sciante, ĉu la caro bone konas la fabelon, decidis senhezite komenci la rakonton, nenion preterlasante.
--En malnova urbo Nòvgorod estis brava junulo Akundino, li estis nek metiisto, nek komercisto; kunulojn li havis, kun kiuj li boatveturis sur la rivero Volĥov, ili ĉiuj estis liberaj viroj, per rabado ili perlaboris al si la vivon, sed samtempe volonte venis defendi ĉiun maljuste prematan urbon aŭ homon. Foje Akundino albordigis sian ŝipon al kruta bordo de Volĥov. Tie ĉe la bordo li ekvidis migrantan kriplulon. La kriplulo prenis Akundinon per la mano, supreniris kun li la altan monteton kaj, montrante al li de tie la urbon Rostislàvl, li demandis Akundinon: "ĉu vi vidas, Akundino, kio fariĝas en la urbo Rostislàvl?" Akundino rigardis kaj terurite vidis, kia granda malfeliĉo okazis en la urbo: la militistoj de la juna Rjazana princo Gljèb Olègoviĉ staras meze de la placo, volas defendi la urbon, sed tro malfortaj ili estas. Sur la rivero Okà li vidas strangan monstron, serpenton Tugarin. Ĝi estas tricent klaftojn longa, havas grandegan voston, per kiu ĝi batas la princan armeon, rompante la bordojn per sia forta dorso kaj postulante donacojn de la urbanaro. Tiam la kriplulo ree prenas la manojn de Akundino kaj diras al li: "Brava junulo, kiu estas via nomo? De kie vi estas?"--Mi estas el Granda Nòvgorod, mia nomo estas Akundino Akundìnoviĉ!
--"Vin, Akundino, mi estas atendanta ĝuste tridek tri jarojn! Rekonu vian onklon Zamjàtnja Putjatiĉ; mia samgepatra frato estis via patro, Akundino Putjatiĉ. Kaj mi fordonos al vi lian glavon, la faman glavon de Akundino Putjatiĉ!"--Kaj ĉe la lastaj vortoj komenciĝis agonio de Zamjatnja Putjatiĉ, li havis nur tempon diri jenon al sia nevo: "Kara Akundino Akundìnoviĉ! Kiam vi ree estos en Granda Nòvgorod, salutu ĝin, la urbon, diru al ĝi, kion mi nun diras al vi: Dio donu al vi, glora Nòvgorod, vivi eterne, ke viaj urbanoj eterne estu famaj, ke vi, Nòvgorod, estu potenca kaj riĉa!"
--Sufiĉe!--kun kolero interrompis lin la caro, tute forgesante en ĉi tiu momento, ke lia celo estis nur observi la fabeliston:--rakontu alian fabelon!
Ringo, kvazaŭ timigita, genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.
--Kiun fabelon vi deziras aŭdi, via cara moŝto?--demandis li kun iom ŝajniga timo.--Eble pri Virinaĉo Jagà? Pri Ĉurila Plènkoviĉ? Pri Ivano nomata Lago? Aŭ eble ion el la sankta historio?
Ivano ekmemoris, ke li ne devas timigi la blindulojn. Tial li oscedis ankoraŭ unu fojon kaj demandis per duone dorma voĉo.
--Kion vi povas rakonti el la sankta historio?
--Ĉion mi povas, via cara moŝto: pri Aleksiso Homo Dia, pri Georgo la Bravulo, pri Jozefo la Bela, pri Libro Kolomba...
--Bone!--interrompis la caro, kies okuloj, ŝajne, jam fermiĝis:--rakontu pri Libro Kolomba. Por ni, pekuloj, utile estas aŭskulti nokte sanktaĵon!
Ringo ree tusis, rektiĝis kaj komencis per voĉo iom kantanta.
--Foje, dum terura ventego, ekaperis en la ĉielo nigra nubo, el ĉi tiu nubo falis sur la teron Libro Kolomba. Al ĉi tiu Libro Kolomba alvenis kvardek reĝoj kaj reĝidoj, kvardek caroj kaj caridoj, kvardek princoj kun princidoj, kvardek pastroj kun pastridoj, multe da bojaroj, da militistoj, multe da bonaj kristanoj. Inter ili estis kvin grandaj caroj: Jesajo-caro, Bazilo-caro, Konstanteno-caro, Voldemaro-caro kaj la saĝa caro Davido Jevsèeviĉ. Tiam ekparolis Voldemaro caro: "Kiu el ni, fratoj, bone scias legi? Kiu povas tralegi ĉi tiun Libron Kolomban? Kiu ekscios el ĝi pri la Dia mondo: De kie aperis la bela suno? De kie aperis la hela luno? De kie aperis la brilaj steloj? De kie aperis hela matenruĝo? De kie aperis teruraj ventegoj? De kie aperis minacaj nubegoj? De kie aperis noktoj mallumaj? De kie aperis la homoj en la mondo? De kie aperis la caroj inter la homoj? De kie la princoj kaj bojaroj? De kie simplaj kamparanoj?" Kaj ĉiuj caroj silentis. Respondis fine saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Mi povas rakonti al vi, fratoj, pri ĉi tiu Libro Kolomba. Ne malgranda ĝi estas: kvardek klaftojn longa, dudek klaftojn larĝa; neniu povus ĝin relevi kaj porti, neniu povus ĝin tralegi kaj trafolii. Ĝin skribis Sankta Ivano, ĝin legis Jesajo la Profeto, li legis dum tri jaroj, tralegis nur tri foliojn,--do mi tiom pli ne povas tralegi la libron, la Dian libron. Sed mi diros al vi, fratoj, ne el libro tia, sed el mia memoro, kion mi scias pri antikva tempo, pri antikva tempo, ne pri nuna tempo. Nia bela suno aperis el hela vizaĝo Dia, nia luno--el blanka brusto Dia, brilaj steloj--el okuloj Diaj, hela matenruĝo--el la vestoj Diaj, ventegoj teruraj--el spirado Dia, nubegoj minacaj--estas pensoj Diaj, mallumaj noktoj estas el mantelo Dia! La homoj devenas de Adamo: el Adama kapo aperis niaj caroj, el Adama korpo--niaj princoj kaj bojaroj, el Adamaj genuoj--niaj kamparanoj kaj ankaŭ ĉiuj virinoj!" Ĉiuj caroj salutis lin:--Dankon, saĝega Davido Jevsèeviĉ! Sed ankoraŭ vi devas klarigi al ni: kiu caro estas caro de l' caroj? Kiu lando estas patrino de ĉiuj landoj? Kiu maro estas patrino de ĉiuj maroj? Kiu rivero estas patrino de ĉiuj riveroj? Kiu monto estas patrino de ĉiuj montoj? Kiu urbo estas patrino de ĉiuj urboj?
Ringo singarde ekrigardis la caron, kiu videble fariĝis pli kaj pli dormema. De tempo al tempo li, kvazaŭ kun peno, malfermis la okulojn kaj ree fermetis ilin, sed ĉiufoje li ĵetis sur la fabeliston esplorantan, penetrantan rigardon. Ringo okulsignis al Vulturo kaj daŭrigis:
--Al ili respondis la saĝega caro Davido Jevsèeviĉ: "Tion mi povas klarigi al vi, fratoj. En Kolomba Libro estas skribite: nia Blanka Caro estas caro de l' caroj, ĉar li havas bonan kredon ortodoksan, kredon je Dipatrino Ĉiela kaj je Sankta Nedividebla Triunuo. Submetiĝis al li ĉiuj popoloj, lia regno estas la tuta tero, la tuta mondo, kaj ĉiuj humiliĝas antaŭ la Blanka Caro, ĉar la Blanka Caro estas caro de l' caroj! Sankta Ruslando estas patrino de ĉiuj landoj: tie estas konstruataj preĝejoj sanktaj, katedralaj. La oceano estas patrino de ĉiuj maroj: el la oceano eliris la katedrala preĝejo, en kiu ripozas la cindro de roma pastro, de roma pastro Klemento; la oceano ĉirkaŭas la tutan teron, ĉiuj riveroj kuras al maroj, ĉiuj maroj kuniĝas kun la oceano. La rivero Iordano estas patrino de ĉiuj riveroj; en Iordano estis baptita Jesuo Kristo, nia Caro Ĉiela. La monto Favòr estas patrino de ĉiuj montoj; sur la monto Favòr okazis Aliformiĝo de Jesuo Kristo, tie montriĝis Lia gloro al Liaj Apostoloj. La urbo Jeruzalemo estas patrino de ĉiuj urboj; ĝi okupas la centron de l' mondo kaj tie staras preĝejo katedrala, en kiu troviĝas ĉerko de nia Dio, kun Liaj sanktaj vestoj; tie oni ĉiam bruligas incenson, tie brulas kandeloj neestingataj!"
Ringo ree ekrigardis la caron. La okuloj de Ivano estis fermitaj, li regule spiris. Ŝajne la caro dormis. La hetmano ektuŝetis Vulturon per kubuto. La maljunulo alproksimiĝis du paŝojn. Ringo daŭrigis per kantanta voĉo: