Princo Serebrjanij

Part 12

Chapter 12 4,005 words Public domain Markdown

--Dio gardu vin, karuloj! La ĉevalojn oni povas ja tiel alligi, ke ili ne povu atingi la herbon: ne estas grave, se ili ne manĝos unu nokton! Kaj vin, karuloj, mi kore invitas, faru honoron al mia hejmo! Certe, mi havas nek fojnon, nek pajlon, nuda planko. Ĉi tie ne estas gastejo, kaj ne forgesu, karuloj, legi preĝon antaŭdorman, por ke vi ne havu noktan teruron... la loko ne estas sankta...

--He, vi, diabla baptopatro! Pereu vi kune kun via ĉambraĉo! Kion vi proponas al ni! Ne, kamaradoj, ni iru en la gastejon! Ĉu proksime estas de vi la gastejo, he, maljunulo?

--Tute proksime, karuloj, tute proksime! Iru ĉi tiun vojeton: kiam vi ekvidos larĝan vojon, turnu vin maldekstren kaj post ĉirkaŭ unu versto vi ekvidos la gastejon!

--Ni iru!--decidis la opriĉnikoj.

Vjàzemskij ankoraŭ estis senkonscia. La servistoj relevis la portilon kaj singarde ĝin portis. La opriĉnikoj surĉevaliĝis kaj ektrotis poste.

Apenaŭ la aro foriris, kaj neniu homa voĉo jam estis aŭdata en la arbaro, la maljunulo malŝlosis la pordon de la muelejo.

--Via bojarina moŝto! Ili estas for!--li diris.--Venu en mian ĉambron. Ha, vi, mia karulino, kiel vi vin kaŝis? Venu en la ĉambron, mia cignino, tie vi pli bone vin sentos!

Li sternis multe da freŝa musko en la angulo de l' ĉambro, ekbruligis kenon kaj alportis al Heleno lignan vazon kun mielĉelaro kaj pecon da nigra pano.

--Manĝu, manĝu kaj estu sana, kara bojarino!--li diris, profunde ŝin salutante: mi tuj alportos al vi vinon!

Kaj el la muelejo li alportis grandan botelon kaj argilan kruĉon.

--Je via sano, via bojarina moŝto!

La maljunulo, kiel mastro, eltrinkis la unuan kruĉon. La vino lin gajigis.

--Trinku, via bojarina moŝto!--li diris: nun vi timu neniun! Ili serĉas gastejon! Ĉu ili trovos, ĉu ne trovos ĝin, ĉiuokaze ili ne revenos: la vojo ne estas bone montrita, he, he! Kial vi ne gustumas vinon, via bojarina moŝto? Cetere atendu, ne bona estas ĉi tiu vino! Ne trinku! Mi tuj donos al vi alian!

La muelisto ree kuris al la muelejo kaj ĉi tiun fojon alportis alian vinon kaj arĝentan pokalon.

--Jen, vino!--li diris, enverŝante.--Je via sano, via bojarina moŝto! Ĉi tiun vinon same kiel la pokalon donacis al mi bona viro, oni nomas lin Ringo... he, he! Tie ĉi en arbaro estas multe da tiaj bonaj viroj, ĉiuj estas miaj amikoj! Manĝu, via bojarina moŝto! Kial vi ne manĝas la mielon? Mia mielĉelaro estas perfektega. Tian mielon vi nenie trovos. Kial? Ĉar mi bone scias, kiamaniere oni devas eduki la abelojn. Mi ne faras, kiel aliaj. Ĉiun someron mi ĵetas plej bonan abelujon en marĉaĵon por la nikso,--jes, jes, ke manĝu li, avĉjo, ke li manĝu! He, he! Pro tio li gardas mian abelejon, jes, jes, via bojarina moŝto! Vi ja scias, sen li la homo tute ne havus abelojn. Foje la nikso mortlacigis sian ĉevalon kaj ĵetis ĝin en marĉaĵon, pro tio devenis abeloj... Kaj fiŝistoj per siaj retoj eltiris abelojn anstataŭ fiŝojn... He, via bojarina moŝto, kiel malmulte vi manĝas kaj trinkas! Nu, atendu, mi tuj igos vin trinki vinon! Aŭskultu, mia kara! He, he! Je la sano de--he, he! de la princo... ne de tiu, sed de la princo Serèbrjanij! Donu Dio al li sanon, bonege li vundis la princon Vjàzemskij! Kaj Druĵino Andrèeviĉ? He, he, kara mia bojarino, je lia sano! Loĝu ĉe mi kelkajn tagojn tute kaŝita kaj poste iru, kien vi volas, ĉu al Druĵino, ĉu al Serèbrjanij, por mi ĝi estas tute egala. Je via sano...

Ekdoloris la koro de Heleno ĉe la lastaj paroloj de l' muelisto. Li ŝajnis esti konanta ĉiujn ŝiajn plej sekretajn pensojn: kvazaŭ li legis en ŝia koro. La keno, enŝovita en la muron, hele lumigis lian sulkigitan vizaĝon; liaj grizaj okuloj malklariĝis pro ebrieco, sed ŝajnis trapiki Helenon. Ŝi ree eksentis teruron kaj komencis laŭte preĝi.

--He, he!--diris la muelisto: preĝu, preĝu, via bojarina moŝto, mi tion ne timas... la preĝo ne timigas min, la incensoj ankaŭ ne... mi mem scias preĝi... mi ne estas... min konas nikso, min konas... arbara koboldo... kaj nimfoj... kaj sorĉistinoj, kaj kikimoroj[69]... min ĉiuj... ĉiuj konas, min, min... Ĉu vi volas, ke mi ilin voku?.. _Ŝikalu, likalu!_

--Mia Dio!--murmuretis Heleno.

--_Ŝikalu, likalu!_ Nu? Ili ne venas? Atendu, mi tuj ilin venigos! _Bdu, bdu!_

La maljunulo leviĝis kaj, ŝanceliĝante kaj dancante, eliris el la ĉambro. Heleno, tute terurita, ŝlosis la pordon post li. Longe la muelisto parolis kun si mem.

--Min ĉiuj konas!--li ripetis per fanfarona kaj jam neklara voĉo,--arbara koboldo... kaj nikso... kaj nimfoj kaj kikimoroj... mi ne estas iu tia... min ĉiuj konas... _Bdu, bdu!_

Estis aŭdeble, kiel la maljunulo dancis kaj piedfrapis. Poste lia voĉo malfortiĝis, li kuŝiĝis teren kaj baldaŭ aŭdiĝis lia ronkado, kiu la tutan nokton akompanis la bruon de la granda mueleja rado.

ĈAPITRO XVIII.

La malnova konatulo.

La sekvintan tagon post la ruinigo de la domo de Morozov, maljuna rajdanto sur nigra ĉevalo malrapide trotis en densa arbaro. De tempo al tempo li demetis sian ĉapon kaj ion aŭskultis.

--Nu, Galka, ne ronku!--li diris al sia ĉevalo, karesante ĝian kolon. Jen kia besto: nenion mi aŭdas pro ĝi! Stranga afero, mi ne povas rekoni la lokon! Ĉie tilioj kaj avelujoj, kaj tiam ŝajne, kiam ni nokte tie ĉi rajdis, odoris koniferoj.

Kaj li daŭrigis sian vojaĝon.

--Atendu, Galka!--li diris subite, haltigante la ĉevalon: jen mi ree, ŝajne, aŭdas ion! Staru do trankvile, ne faru bruon! Jes, mi vere aŭdas! Tio ne estas jam bruo de folioj, sed mueleja rado. Jen kie ĝi estas, la muelejo! Mi fine ĝin trovis kaj plu ne perdos!

Kaj Miĥeiĉ, por ree ne perdi la vojon, ekgalopis laŭ direkto de l' bruado.

--Dank' al Dio!--li ekkriis, kiam li ekvidis inter la arboj la muelejon muskokovritan kun ĝia turniĝanta rado.--Ne facile estis ĝin trovi, mi bone laciĝis: jen bruis antaŭe, jen--malantaŭe, ne eble estis ion distingi! Nu, fine mi vidas la muelejon! Pasintan fojon, kiam la rabistoj montris al ni la vojon, ni venis de tiu flanko, mi kaj la bojaro. Ne, mi ne bone komprenas. Tiam la rado estis dekstre kaj nun--maldekstre, tiam la fenestroj de l' ĉambro rigardis sur la muelejon, kaj nun--sur la arbaron, kaj la pordo estas flanke! Fi, malbenita sorĉisto! Jen kiel li ensorĉas kaj trompas la homojn! Tial mi erarvagis la tutan tagon ĉirkaŭ la sama loko, ne povante ĝin trovi. Je neniu prezo mi venus ĉi tien, se nur mi ne bezonus helpon por mia kara bojaro!

Miĥeiĉ deĉevaliĝis, alligis sian ĉevalon al arbo, iom timeme proksimiĝis al muelejo kaj ekfrapis la pordon.

--Mastro, he, mastro!

Neniu respondo.

--He, he, mastro, eliru!

Ĉio silentis en la muelejo, nur la muelŝtonoj sonoris kaj la dentradaro frapadis.

Miĥeiĉ provis puŝi la pordon: ĝi estis ŝlosita.

--Jen, grizhara diablo, ĉu li dormas aŭ sin kaŝas?--pensis Miĥeiĉ kaj el ĉiuj siaj fortoj ekfrapis la pordon.

Neniu respondo! Miĥeiĉ ekkoleris.

--He, vi, maljunulaĉo!--li ekkriis: eliru do, aŭ mi ĉion bruligos!

Ekaŭdiĝis tusado kaj tra malgranda fenestreto super la pordo aperis blanka barbo kaj sulkoplena vizaĝo kun helgrizaj okuloj.

Ekvidinte la mueliston, Miĥeiĉ iom hontis.

--Bonan tagon, mastro!--li diris afable.

--Dio vin gardu!--respondis la muelisto: kion vi bezonas, bonulo?

--Ĉu vi min ne rekonas, mastro? Iam mi pasigis la nokton ĉe vi kun mia bojaro.

--Kun princo Serèbrjanij? Jes, jes, nun mi rekonas. Nu, karulo, kio okazis?

--Kial do vi, mastro, sidas tie kvazaŭ gufo en kava arbo? Eliru aŭ enirigu min, ne estas oportune interparoli tiel!

--Atendu, karulo, tuj mi enŝutos grajnon kaj mi venos, tuj, karulo!

--Jes,--pensis Miĥeiĉ: mi volonte vidus, kiun grajnon la diabla baptano enŝutas tien! Certe, li pulvorigas hebreajn ostojn en sia muelilo, preparante farunon por sorĉistinoj! Kiu povus veturigi grenon ĉi tien? Tute sovaĝa loko, kaj eĉ ĉiuj radsignoj estas kovritaj de herbaĵo!

--Jen mi estas, karulo, bonan tagon, karulo!--diris la muelisto, zorge fermante post si la pordon.

--Fine vi venis. Malviglulo vi!

--Kion fari, karulo! Mi ja loĝas izola, en arbaro. Ne eble estas malfermi al ĉiu pasanto, povas okazi malfeliĉo: ekzistas homoj kaj homoj, mi ja ne povas scii antaŭe, ĉu iu panon portas sub la vesto, aŭ ŝtonon por min mortigi.

--Jen, malbona fungaĉo!--pensis Miĥeiĉ: li nur ŝajnigas, ke li timas rabistojn, kaj estas dubeble, ĉu li ne estas baptano de ĉiu arbara koboldo!

--Nu, karulo, kion vi volas de mi? Bonvolu paroli, mi aŭskultas!

--Jen, kia malfeliĉo okazis, mastro: malbenitaj opriĉnikoj kaptis mian mastron kaj ŝlosis lin en la grandan malliberejon de l' antaŭurbo: li sidas nun, malfeliĉulo, en malliberejo kaj ĉagrenas. Kaj pro kio oni lin kaptis, Dio scias, nenion malbonan li faris antaŭ la caro aŭ antaŭ Sinjoro Dio; li nur defendis pravan aferon, li batalis pro bojaro Morozov kaj pro lia bojarino, kiam la opriĉnikoj per trompo penetris en la domon kaj dum festeno forbruligis la domon de l' bojaro!

La okuloj de l' muelisto prenis strangan esprimon.

--Ho, ho, ho!--li ĝemis: malbona afero, malbonega, malbonega afero, karulo! Ne bone estas al via princo sidi en malliberejo, pli malbone estas al bojaro Morozov sen lia juna edzino, ankoraŭ pli malbone estas al princo Vjàzemskij pro la fremda edzino.

Miĥeiĉ miris.

--Kial vi scias, ke Vjàzemskij forrabis la edzinon de Morozov? Mi ja nenion diris al vi!

--He, he, karulo, ne tion nur mi scias, kion mi diras! Foje malproksime eksonas la frapo, sed la eĥo aŭdiĝas ĉi tie; foje malplialtiĝas akvo sub mia rado, do devis esti senpluveco cent verstojn de ĉi tie, kaj ĉie estos malbonega rikolto. Ĉion mi, maljunulo, devas observi kaj pripensi!

--Nu, bone, mastro, ĉu vi povas elpensi rimedon por helpi al la bojaro? Mi pripensis tion kaj tion ĉi, sed nenion mi povis elpensi. Tiam mi venis al vi, ke vi donu konsilon, bonulo! Mi ja bone memoras: tiu bravulo, kiu nin akompanis tiam ĝis al vi, parolis: se vi min bezonos, iru al la muelisto, demandu lin, kie estas Ivaĉjo Ringo, kaj mi volonte servos al la bojaro, mi eĉ mortos por li, se estos bezono! Tial mi nun venis al vi, mastro: estu bona, bonvolu instrui min, kiamaniere oni povas savi la bojaron. Se vi helpos al li, la princo bone vin rekompencos, kaj mi ankaŭ estos via servisto dum mia tuta vivo!

--Ke li pereu, sorĉisto,--diris Miĥeiĉ al si mem: jen antaŭ kiu mi devas humiliĝi!

--Bone, karulo, oni nepre devas peni forigi la malfeliĉon. Malbonaj estas la cirkonstancoj, sed el grandega flamo oni ankaŭ elprenas poton per forna forko, kaj el sub muelŝtono okaze elglitas grajneto nemuelita. Ĉio okazas, malsaman sorton havas la homoj!

--Certe, certe, mastro: okazas, onidire, ke koko metas ovojn kaj skarabo mortigas per kornoj kvazaŭ bovo; verdire, ĉio okazas, kaj nun vi instruu min, kion mi devas fari, instruu, karulo, mi vin tre petas!

La muelisto mallevis la kapon kaj kvazaŭ aŭskultis la bruon de l' rado.

Pasis kelkaj minutoj. La maljunulo skuis la kapon kaj komencis paroli, ne atentante la gaston:

--"Turniĝas rado, turniĝas. Kio estis supre, estos malsupre; kio estis malsupre, estos supre; jen aŭdiĝas ie preĝeja sonorado, ne sciate estas, ĉu pro enterigo, ĉu pro edziĝo; kiun oni enterigas, kiun oni edzigas, ne eble estas ekscii pro bruo de l' akvo, pro granda fumo".

--"De malproksime alflugas korvoj, vokas unuj la aliajn por riĉa festeno, kaj kiun ili manĝos, kies okulojn ili forpinĉos, ili ne scias, ili nur alflugas kaj kriegas! Akrigita jam estas la hakilo, vestita jam la ekzekutisto, sur kverkligna eŝafodo fluos riveroj da varma sango, kapoj falos de ies ŝultroj, sed nekonate estas, kies kapoj".

Miĥeiĉ ektimis.

--Kion vi parolas, avĉjo, kvazaŭ vi priploras iun mortinton?

La muelisto, ŝajne, ne aŭdis, kion diris Miĥeiĉ. Li ĉiam ion balbutis nekompreneblan. Liaj lipoj moviĝis senhalte, liaj grizaj okuloj rigardis malklare, kvazaŭ nenion vidante.

--Avĉjo, he, avĉjo!--kaj Miĥeiĉ tiris lin je maniko.

--Nu?--respondis la muelisto kaj sin turnis al Miĥeiĉ, kvazaŭ li ĵus lin rimarkas.

--Kion vi balbutas, avĉjo?

--He, karulo! Multon oni aŭdas, ne ĉion oni eldiras. Nu, iru tuj ĉi tiun vojeton, preter la pino. Iru ĉiam rekten, vi vidos multajn vojojn, dekstre kaj maldekstre, sed vi ĉiam iru rekten; post ĉirkaŭ kvin verstoj vi vidos dometon flanke de la vojo, tie vi neniun trafos. Atendu ĝis nokto, venos bonaj viroj, ili pli multe diros al vi. Kaj kiam vi estos revenanta, venu al mi, vi havos ion fari: venis fajrobirdo en kaptilon, ĝin vi redonos al reĝo Dalmato kaj ricevos duonon da pago, mi--la alian.

Kaj ne atendante lian respondon, la muelisto foriris kaj fermis post si la pordon.

--Avĉjo!--kriis Miĥeiĉ al li: avĉjo, klarigu pli bone al mi, pri kiuj viroj vi parolas, pri kiu fajrobirdo?

Sed la muelisto plu ne aperis, kaj, kiom ajn Miĥeiĉ aŭskultis, li nenion ekaŭdis krom bruado de akvo kaj frapado de radoj.

--Jen, sorĉisto!--pensis Miĥeiĉ: kien li sendas min? Kvin verstojn de ĉi tie staras dometo, tie atendu ĝis nokto, kaj tiam, diablo scias, kiu venos kaj pli multon diros? Volonte mi vin mem sendus tien, maljunulaĉo! Se mi ne bezonus vin por la bojaro, vi ekscius bone, kiu estas Miĥeiĉ! Fi, maljunulaĉo! Tamen, Galka, nenio estas farebla, mi devas serĉi la diablan dometon!

Kaj Miĥeiĉ surĉevaliĝis kaj ektrotis laŭ la direkto, montrita de la muelisto.

ĈAPITRO XIX.

Rusa homo ne forgesas bonaĵon.

Estis jam malfrue, kiam Miĥeiĉ ekvidis flanke de la vojo fumnigrigitan malaltan dometon, similan pli je duoneputra fungo, ol je homa loĝejo. La suno jam estis subirinta. Strioj de nebulo rampis super la alta herbaĵo, kovranta la malgrandan arbaran herbejon. Estis malvarmete kaj malseke. La birdoj ne pepadis plu, nur de tempo al tempo unu aŭ alia duondorme komencis iun kanteton kaj ne fininte ree ekdormis. Iom post iom ili ĉiuj eksilentis, kaj meze de komuna silento apenaŭ estis aŭdebla murmuro de rivereto kaj iafoje zumado de vesperaj skaraboj.

--Jen kien ni venis, Galka!--diris Miĥeiĉ, rigardante ĉion ĉirkaŭe: certe, neniu homo vivanta estas ĉi tie! Nu bone, mi atendos, mi ekvidos, kiu venos, kiun konsilon oni al mi donos! Sed se venos iu el tiaj, kiun... fi, fi! Gardu nin Dio! Certe mi havus neniun aferon kun la muelisto, se mi ne bezonus lian helpon por la bojaro!

Miĥeiĉ deĉevaliĝis, demetis la bridon de sia Galka, metis ŝnuron ĉirkaŭ ĝiaj postaj piedoj kaj lasis ĝin sin paŝti.

--Manĝu herbon, manĝu!--li diris: kaj mi eniros la dometon, se la pordo ne estas fermita, kaj mi serĉos ion por manĝi. Kvankam nebone estas manĝi ĉe sorĉisto, sed malsato ankaŭ ne estas frato!--Li ekpuŝis per la piedo la malaltan kriplan pordon; strange eksonis en ĉi tiu senhoma loko ĝia daŭra grincado, preskaŭ simila je homa plorado. Kiam fine ĝi plene malfermiĝis kaj ekfrapis la muron, Miĥeiĉ kliniĝis kaj eniris. Lin ekkaptis mallumo kaj odoro de fumo. Palpante ĉirkaŭe, li trovis sur la tablo pecon da nigra pano kaj komencis avide manĝi ĝin. Poste li alproksimiĝis al forno, ekpalpis en la cindro varmegajn karbojn, kun peno disblovis ilin, ricevis fajron kaj ekflamigis la kenon, kiu kuŝis sur benko. Inter la forno kaj la muro troviĝis larĝa ligna benko, tiel nomata "polati"[70]. Tie kuŝis diversspecaj vestoj, interalie orŝtofa kaftano, kvazaŭ bojara. Plej multe altiris la atenton de Miĥeiĉ sankta pentraĵo, tute kovrita de fulgo kaj staranta sur ia fosto. La sankta pentraĵo restarigis por li la reputacion de l' nekonataj mastroj.

Miĥeiĉ faris kelkajn signojn de kruco, estingis la kenon, kuŝiĝis sur "polati", ĝemkrakis kelke da fojoj kaj tuj bone ekdormis. Li dormis dolĉan dormon, kiam subita pugnobato faligis lin teren.

--Kiu venis?--ekkriis Miĥeiĉ, jam kuŝante surtere: kiu kuraĝas min bati? Gardu vin...

Antaŭ li staris viro kun senordigitaj haroj, kun larĝa tranĉilo ĉe la zono, kaj pretiĝis regali lin per nova pugnobato.

--Ne tuŝu lin!--diris alia fortika, tute juna viro kun lanugo super la lipo.--Ĉu li ion faris al vi? Nu? Kaj li forigis la kamaradon per ekmovo de ŝultro, kaj li mem atente observis Miĥeiĉ'n kun larĝe malfermitaj okuloj.

--Grizharulo!--li diris kun respektplena miro.

--Kial vi vin miksas en mian aferon, he, vi, foko?--insultis lin la unua: ĉu li estas via patro aŭ parenco?

--Maljunulo! Grizhara, sekve maljuna! Nu, lasu do, mi jam diris al vi, aŭ mi ekkoleros.

Laŭta rido eksplodis inter la rabistoj, kiuj amase eniris dometon.

--He, Ĥlopko,--diris unu el ili: gardu vin! Se Dmiĉjo ekkoleros, nebone vi vin sentos! Ne provu lin eksciti!

--Iru li al arbara koboldo!--insultis Ĥlopko, deirante: en arbaro ni loĝas, urson ni nutras!

Aliaj bravuloj, ĉiuj armitaj, ĉirkaŭis Miĥeiĉ'n kaj rigardis lin ne tro afable.

--De kie vi venis?--demandis lin unu el ili, fikse rigardante lin.

Sed Miĥeiĉ jam kuraĝiĝis.

--He, he!--li pensis: ili estas ja la rabistoj mem!

--Bonan vesperon, bonuloj! Kie estas tiu, kiun oni nomas Ivaĉjo Ringo?

--Ha, li bezonas nian hetmanon? Kial vi tion ne diris pli antaŭe, vi ne ricevus pugnobaton!

--Jen venas la hetmano!--aldonis la alia, montrante Ringon, kiu ĵus eniris, akompanata de l' maljuna Vulturo.

--Hetmano, he, hetmano!--kriis la rabistoj: jen homo, kiu volas vin vidi!

Ringo aliris kaj tuj rekonis la gaston.

--Ha, vi estas, kamarado?--li diris: estu la bonveninta! Nu, rakontu, kiel fartas lia princa moŝto de post la tago, kiam ni kune estis batintaj la opriĉnikojn de Maluto? Bonege ni ilin regalis apud Malbenita Ŝlimakvo! Domaĝe estas, ke Maluto mem elglitis el niaj manoj kaj ke tiu nia mallertulo, Dmiĉjo, forglitigis Ĥomjàk'n. Ne bone ili sin sentus en miaj manoj! Sendube la granda caro multe ĝojis, revidinte la kronprincon? Bonege li, certe, rekompencis la princon Serèbrjanij?

--Jes, karulo!--respondis Miĥeiĉ: la caro Ivano Vasìljeviĉ, donu Dio al li sanon, estis favora al mia mastro. Sed ne plaĉis la princo al liaj opriĉnikoj. Verdire, kiel ili povus ŝati nin, malbenitoj? Komence ni ilin vipbatis en Medvedevka, poste Maluto ricevis bonan survangon apud Malbenita Ŝlimakvo, kaj hieraŭ en Moskvo mia bojaro mortigis multe da ili. Sed la malbenitoj, kiuj estis pli multenombraj, renversis lin kaj veturigis lin ŝnurligitan en la antaŭurbon. Jen kio estas malbona: Maluto, tiu hundo, kalumnios lin antaŭ la caro, li nepre venĝos al la princo la survangon!

--Jes!--diris Ringo, sidiĝante surbenken: sekve la caro ne pendigis Maluton? Kial do ne? Nu, tio nin ne koncernas, tia estas lia cara volo! Diru, kion nun vi intencas fari?

--Kara Ivano, pardonu, mi ne konas vian patronomon...

--Por kio? Ivaĉjo--tute simple!

--Nu, bone, kara Ivaĉjo, mi mem nun ne scias, kion fari. Donu konsilon! Du saĝoj valoras pli ol unu![71] Ankaŭ la muelisto sendis min al vi. Iru,--li diris, al la hetmano, li helpos: mi bone vidas, laŭ miaj antaŭsignoj, ke en ĉi tiu afero li havos sukceson kaj grandan profiton! Iru al la hetmano!

--Jes? Ĉu vere? Li sendis vin al mi?

--Jes, jes, tute vere. Iru,--li diris, al la hetmano, salutu lin de mi, diru, ke li nepre devas savi la princon; mi ja bone vidas, ke li havos sian profiton, miaj antaŭsignoj ne trompas... Kio ajn estus, li nepre liberigu la bojaron, kaj mi ne forgesos tiun lian servon,--tiel li diris.--Sed se li ne savos la princon, estos grandega malfeliĉo por li, t. e. por vi, hetmano... malsano lin konsumos kaj pereigos, kvazaŭ herban trunketon!..

--Vere?--demandis Ringo, mallevinte la kapon kaj kvazaŭ enpensiĝinte:--ĉu vere li diris, malsano konsumos?

--Jes, karulo, li diris ankaŭ, ke viaj piedoj kaj brakoj fariĝos senfortaj, ke sur via kapo aperos tia abomenaĵo, Dio vin gardu!

Ringo levis la kapon kaj atente rigardis Miĥeiĉ'n.

--Kaj nenion plu diris la muelisto?

--Kiel ne?--daŭrigis la maljunulo, ĵetinte flankan rigardon sur la grandan poton da varmega brasika supo, kiun la rabistoj ĵus metis sur la tablon.--Ankoraŭ li parolis: diru al la hetmano, ke li vin bone gastigu, kvazaŭ min mem. Sed plej grave estas,--li diris,--ke li savu la princon. Jen, karulo, kion diris la muelisto!

Kaj Miĥeiĉ observis, kiel impresis la hetmanon liaj paroloj.

Sed Ringo ekrigardis lin ankoraŭ pli fikse kaj subite eksplodis per laŭta, gajega rido.

--He, vi, maljunulo! Ĉu vere la muelisto diris al vi, ke mi pereos, se mi ne penos savi la princon?

--Jes, jes, karulo,--respondis Miĥeiĉ, iom konfuzita: li diris, ke viaj piedoj kaj brakoj...

--Kia ruzulo!--interrompis lin Ringo, bonkore ekfrapante lin je ŝultro kaj ĉiam gaje ridante: por kio vi min, maljunulo, volas superruzi?

--Nu, altabliĝu, bonulo,--li aldonis, alirante kun li la tablon: bonan apetiton! Prenu kuleron, kaj ni vespermanĝu kune; kaj se estos eble helpi al la princo, mi volonte tion faros sen viaj elpensaĵoj. Nur kiamaniere aranĝi la aferon? Kiajn rimedojn trovi? La princo sidas en malliberejo?

--Jes, jes, karulo!

--En la sama, kiu troviĝas sur la placo, apud la domo de Maluto?

--Kredeble. Plej fortika malliberejo!

--Kaj la ŝlosiloj de l' malliberejo troviĝas ĉe Maluto?

--Jes, kiam ni estis en la antaŭurbo, okaze mi vidis, ke vespere li ĉiam vizitis malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron. Ŝlosilojn li ĉiam kunhavis. Sed antaŭ la nokto li ilin alportis ĉiam al la caro, kaj la caro, onidire, havas ilin sub sia kuseno.

--Jen kio!--diris Ringo, manĝante la supon: kia diablo povas helpi al via bojaro? Nu, diru, kia diablo?

--Kion mi diros? Mi vidas, ke neeble estas ion fari! Jes, karulo,--diris Miĥeiĉ kaj ĵetis la kuleron.--Tiuokaze mi ankaŭ ne volas plu vivi. Mi tuj iros al mia mastro, kaj ni mortos kune, kaj mi servos al li en la estonta mondo, se mi ne povis servi ĉi tie.

--Ne, ne, atendu iomete, vi havos ankoraŭ tempon priplori la mortinton! Eble, via princo ne estas en malliberejo. Tiam pro kio plori? Sed se li vere sidas en malliberejo, tiam ni pripensu... Mi bone konas la antaŭurbon: en la pasinta monato mi tie estis kun dresita urso. La palacon mi ankaŭ konas, ĉion mi bone observis pro ĉiu okazo: eble, mi pensis, mi iam bezonos! Atendu, mi iomete pripensos!

Kaj Ringo meditis iom da tempo.

--Bone, mi trovis la rimedon!--li ekkriis kaj salte leviĝis.--Vulturo! Nin ambaŭ la princo savis el mortdanĝero, nun ni iru savi lin, venis nia tempo. Ĉu vi volas iri kun mi al nefacila ago?

La maljuna rabisto sulkigis la brovojn kaj skuis siajn grizajn buklojn.

--Nu, Vulturo, ĉu vi ne volas?

--Vi, hetmano, ŝajne, freneziĝis? Ĉu vi ne aŭdis, kie sidas la princo? Ĉu vi ne aŭdis, ke la ŝlosiloj tage estas ĉe Maluto kaj nokte sub la cara kuseno? Kio estas farebla? La vipo ne disrompas hakildorson![72] Pereis la princo, ne eble estas al li helpi. Ĉu pro tio ni ankaŭ devas perei? Ĉu li fartos pli bone, kiam oni nin senhaŭtigos?

--Vi estas prava, Vulturo, sed ne forgesu la rusan proverbon: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas! Se tiam la princo nin ne estus savinta, kie nun ni estus? Ni pendus ie sur betulo, balancataj de vento. Kaj nun kiel li devas suferi, malfeliĉa princo! Certe li pensas: tiam mi helpis al bonaj homoj, nun ili venos helpi al mi! Sed se ni ne venos al li, li havos la rajton nin malbeni, irante al eŝafodo: fi!--li diros, malbonaj homaĉoj, rabistoj, ŝtelistoj, ili forgesis mian servon! Ili scias nur verŝi sangon de senkulpuloj, sed savi bonan kristanon ili ne volas! Ne, li diros, mi ne petos Dion por ili! Ke ili pereu en ĉi tiu mondo, same kiel en la estonta! Jen kion diros la princo!

Vulturo ankoraŭ pli multe sulkigis la brovojn. Internan bataladon rebriligis en si lia severega vizaĝo. Estis videble, ke Ringo komprenis ektuŝi vivajn kordojn en lia malmoligita koro. Sed ne longe daŭris la batalado. La maljunulo eksvingis la manon.

--Ne, hetmano!--li diris: sensencaĵon vi elpensis, ĉiu por si mem estas la plej kara!

--Nu, bone!--diris Ringo.--Ni atendu ĝis mateno, eble ni trovos iun alian rimedon. Venos mateno, venos konsilo! Kaj nun, kamaradoj, estas jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu!

Kaj la hetmano ĵetis flankan rigardon sur Vulturon. Kredeble, li konis ion, ĉar Vulturo ektremetis kaj, por ke neniu tion rimarku, komencis laŭte oscedi kaj eĉ kanteti.