Part 5
DOKTORO STOCKMANN (cxirkauxrigardas) Kion do jeno signifu?
HOVSTAD Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni gxin.
BILLING Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, --
DOKTORO STOCKMANN Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktajxon; mi estos viro por defendi gxin.
HOVSTAD Mi ne presigos gxin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuragxas presigi gxin.
DOKTORO STOCKMANN Vi ne kuragxas? Kia babilajxo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!
ASLAKSEN Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.
LA MAGISTRANTO Felicxe, jes.
ASLAKSEN Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj cxiuj aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn.
DOKTORO STOCKMANN (sinrega) Kaj cxiujn tiujn potencojn mi havas kontraux mi?
ASLAKSEN Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burgxaro, se ni presus vian artikolon.
DOKTORO STOCKMANN Nu tiel. --
LA MAGISTRANTO Mian kepon kaj mian bastonon!
(_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kusxigas gxin sur la tablon kune kun la bastono.)
LA MAGISTRANTO (prenas ambaux al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.
DOKTORO STOCKMANN Ni ankoraux ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi mian traktajxon en "La Popola Mesagxo"?
HOVSTAD Tute neeblas; ankaux pro konsidero pri via familio.
SINJORINO STOCKMANN Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.
LA MAGISTRANTO (prenas paperon el la posxo) Kiel informo por la publiko suficxas tion cxi: Estas auxtentika klarigo. Bonvolu.
HOVSTAD (prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.
DOKTORO STOCKMANN Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron gxis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi gxin kiel flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.
ASLAKSEN Ecx ne se vi ofertus al mi oron, kuragxus mi ludoni mian presejon al tiajxo, sinjoro doktoro. Mi ne kuragxas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos gxin.
DOKTORO STOCKMANN Do redonu gxin al mi.
HOVSTAD (donas al li la manuskripton) Bonvolu.
DOKTORO STOCKMANN (sercxas cxapelon kaj bastonon) Publikigota gxi tamen estu. Mi legos gxin en granda popolkunveno; cxiuj miaj samcivitanoj auxdu la vocxon de la vero!
LA MAGISTRANTO Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.
ASLAKSEN Ecx ne unu sola; tion mi ja certe scias.
BILLING Ne, dia morto, cxu ili faros!
SINJORINO STOCKMANN Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraux vi, cxiuj?
DOKTORO STOCKMANN (kolera) Jes, tion mi diru. Estas cxar en tiu cxi urbo cxiuj viroj estas timoplenaj virinoj -- kiel vi; cxiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio.
SINJORINO STOCKMANN (kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu -- unu virinon, kiu povas esti viro -- fojon. Cxar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!
DOKTORO STOCKMANN Bone dirite, Katrine. Publikigota gxi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi lauxtlegos gxin cxe cxiuj stratanguloj.
LA MAGISTRANTO Tiel ege freneza vi do ne estas?
DOKTORO STOCKMANN Jes, mi estas!
ASLAKSEN Vi havos ecx neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.
BILLING Ne, dia morto, cxu vi ekhavos!
SINJORINO STOCKMANN Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.
DOKTORO STOCKMANN Bona ideo!
SINJORINO STOCKMANN Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaux li.
DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj ankaux Petra! Kaj vi mem, Katrine!
SINJORINO STOCKMANN Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros.
DOKTORO STOCKMANN (cxirkauxbrakas kaj kisas sxin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi cxu la fiajxo kapablas kunkudri la busxon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!
(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)
LA MAGISTRANTO (malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaux _sxin_ freneza.
KVARA AKTO
(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta pordo en la fono kondukas en antauxcxambron. Sur la maldekstra longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontrauxa muro estas metita podio kaj sur gxin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la fenestroj. Maldekstre antauxe staras tablo kun kandelo kaj segxo. Antauxe dekstre estas pordo kaj apud gxi kelke da segxoj.)
(Granda kunveno de civitanoj el cxiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da homoj lauxvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono plenigxas.)
CIVITANO (al aliulo, kiun li renkontas) Cxu ankaux vi venas cxi-vespere, Lamstad?
LA ALPAROLINTO Mi partoprenas en cxiuj popolkunvenoj, mi.
CxESTARANTO Vi ja kunprenis fajfilon, cxu ne?
LA DUA CIVITANO Kredu ke mi faris. Cxu vi ne?
LA TRIA Ho jes. Kaj sxipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris.
LA DUA CIVITANO Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo)
LA KVARA CIVITANO (alvenas) Auxdu, diru kio okazos cxi vespere?
LA DUA CIVITANO Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraux la magistranto.
LA NOVEVENINTO Sed la magistranto estas ja lia frato.
LA UNUA CIVITANO Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuragxa.
LA TRIA CIVITANO Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesagxo".
LA DUA CIVITANO Jes, kredeble li malpravas cxi tiun fojon; cxar ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo.
LA UNUA CIVITANO Ecx ne la banejan salonon li povis lui.
LA DUA CIVITANO Ne, kompreneble.
VIRO (en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en cxi tiu afero, sinjoro?
ALIA VIRO (en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel _li_ faras.
BILLING (kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La Popola Mesagxo". Koran dankon!
(Li eksidas cxe la tablo maldekstre.)
LABORISTO Kiu tiu estas?
ALIA LABORISTO Cxu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen.
(_Sxipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ enen tra la pordo dekstre antauxe. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.)
HORSTER Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de cxi tie estas facile eliri, se io okazus.
SINJORINO STOCKMANN Cxu vi kredas, ke farigxos tumultoj?
HORSTER Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute trankvile.
SINJORINO STOCKMANN (eksidas) Kiel gxentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon.
HORSTER Cxar ja neniu alia volis, do --
PETRA (kiu ankaux eksidis) Kaj ankaux kuragxe, Horster.
HORSTER Ho, tio ne postulis multe da kuragxo, mi opinias.
(_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed unuope tra la amaso.)
ASLAKSEN (iras al _Horster_) Cxu la doktoro ankoraux ne venis?
HORSTER Li atendas tie interne. (movigxo apud la pordo en la fono)
HOVSTAD (al _Billing_) Jen la magistranto. Vidu!
BILLING Jes, dia morto, cxu li ne tamen venas!
(_Magistranto Stockmann_ senpusxe faras al si vojon inter la kunvenintoj, salutas gxentile kaj prenas lokon cxe la muro maldekstre. Iom poste venas _doktoro Stockmann_ tra la pordo dekstre antauxe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. Iuj manfrapas necerte, sed silentigxas per mallauxtaj tsxsx. Farigxas silente.)
DOKTORO STOCKMANN (duonlauxte) Kiel vi fartas, Katrine?
SINJORINO STOCKMANN Nu, mi fartas bone. (Pli mallauxte) Ne kolerigxu nun, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horlogxon, supreniras la podion kaj kapklinas) La horlogxo montras kvaronon post, -- kaj do mi volas komenci -- (eltiras sian manuskripton)
ASLAKSEN Unue ni devas elekti prezidanton.
DOKTORO STOCKMANN Ne; tio ne estas necesa.
KELKAJ SINJOROJ (krias) Jes, jes!
LA MAGISTRANTO Ankaux mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata.
DOKTORO STOCKMANN Sed mi kunvokis cxi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro!
LA MAGISTRANTO La prelego de la baneja kuracisto eble kauxzus esprimojn de divergxantaj opinioj.
PLURAJ VOCxOJ Prezidanton! Prezidanton!
HOVSTAD La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton.
DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon.
ASLAKSEN Cxu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon?
TRI SINJOROJ (manfrapas) Bravo! Bravo!
LA MAGISTRANTO Pro pluraj facile kompreneblaj kauxzoj mi devas rifuzi. Sed felicxe ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke cxiuj povas akcepti. Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro presisto Aslaksen.
MULTAJ VOCxOJ Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen.
(_Doktoro Stockmann_ prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la podio)
ASLAKSEN Cxar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina --
(Manfrapado kaj aplauxdo. _Aslaksen_ supreniras la podion.)
BILLING (skribas) Do -- "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplauxdo" --
ASLAKSEN Kaj cxar mi nun staras sur tiu cxi loko, mi petas la permeson diri kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu sxatas prudentan moderecon -- kaj moderan prudenton; tion scias cxiu ajn, kiu konas min.
MULTAJ VOCxOJ Jes, jes, Aslaksen!
ASLAKSEN En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco estas la virto, kiu plej bone decas al civitano --
LA MAGISTRANTO Auxdu!
ASLAKSEN -- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaux por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al cxi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco.
VIRO (apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco!
VOCxO Fi pro diablo!
MULTAJ Tsxsx, tsxsx!
ASLAKSEN Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Cxu iu petas la parolrajton?
LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto!
ASLAKSEN Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton.
LA MAGISTRANTO Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri cxi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuragxas supozi, ke neniu el la cxeestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondicxoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj.
MULTAJ VOCxOJ Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas!
LA MAGISTRANTO Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto lauxtlegi aux prelegi sian prezenton de la afero.
DOKTORO STOCKMANN (impete) Ne permesas --? Kio do!
SINJORINO STOCKMANN (tusas) Hm -- hm!
DOKTORO STOCKMANN (regas sin) Nu; do ne permesas.
LA MAGISTRANTO En mia klarigo en "La Popola Mesagxo" mi prezentis al la publiko la cxefajn faktojn, tiel ke cxiuj bonvolemaj burgxoj facile povas fari sian jugxon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, -- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, -- vere signifas sxargxi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj.
(malkontento, kaj kelkaj fajfas)
ASLAKSEN (sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankaux _mia_ opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaux _mi_ estas amiko de popola memregado, kiam gxi ne farigxas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed _tio_ estus la okazo cxi tie; kaj tial --; je dia morto -- pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun cxi fojon. Oni povas ankaux acxeti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opinio.
(vigla aplauxdado de cxiuj flankoj)
HOVSTAD Ankaux mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado --
DOKTORO STOCKMANN Falsa --!
HOVSTAD Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto montris. Mi esperas, ke neniu en cxi tiu loko malfidas mian liberalan animstaton; la sinteno de "La Popola Mesagxo" en la grandaj politikaj problemoj estas bone konata de cxiuj. Sed de spertaj kaj sagxaj homoj mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antauxeniri kun ioma singardemo.
ASLAKSEN Mi tute samopinias kun la parolanto.
HOVSTAD Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas la publikan volon kontraux si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Cxu ne estas agi konforme al siaj legantoj? Cxu li ne ricevis kvazaux silentan mandaton por fervore kaj senlace antauxenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aux cxu mi eble erarus en tio?
MULTAJ VOCxOJ Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas!
HOVSTAD Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi lastatempe estis ofta gasto, -- viro, kiu gxis cxi tiu tago gxuis la senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, -- viro, kies sola -- aux almenaux plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el sia koro ol el sia kapo.
KELKAJ DISAJ VOCxOJ Jen vero! Hura por doktoro Stockmann!
HOVSTAD Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaux estas alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraux lin kaj, se eble, haltigi lin sur la fatala vojo, laux kiu li nun iras; estas la konsidero al lia familio --
DOKTORO STOCKMANN Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako!
HOVSTAD -- la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenagxaj infanoj.
MORTEN Cxu tiuj estas ni, panjo?
SINJORINO STOCKMANN Tsx!
ASLAKSEN Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub vocxdonon.
DOKTORO STOCKMANN Vi ne bezonas! Cxi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiajxo tie malsupre en la banejo. Ne; vi auxdos ion tute alian.
LA MAGISTRANTO (duonlauxte) Kio do nun estas?
EBRIA VIRO (supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi ankaux estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan -- firman -- nekompreneblan opinion ke --
PLURAJ VOCxOJ Silentu tie!
ALIAJ Li estas ebria! Eljxetu lin! (Oni eljxetas la ebriulon.)
DOKTORO STOCKMANN Cxu mi rajtas paroli?
ASLAKSEN (sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos!
DOKTORO STOCKMANN Ke tio okazus nur antaux kelkaj tagoj, ke oni kuragxus provi kiel cxi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; cxar nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli.
(La amaso densigxas cxirkaux li. _Morten Kiil_ aperas inter la cxestarantoj.)
DOKTORO STOCKMANN (dauxrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, -- cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turnigxi en mia kapo.
LA MAGISTRANTO (tusas) Hm --!
DOKTORO STOCKMANN -- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras cxi tie hodiaux. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kasxitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravajxon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kusxas sur infektita grundo.
MULTAJ VOCxOJ (kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas auxdi tion. Nenion pri gxi.
DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, -- la malkovro, ke cxiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kusxas sur la infektita grundo de la mensogo.
KONSTERNITAJ VOCxOJ (duonlauxte) Kion li diras?
LA MAGISTRANTO Kia kulpigo --!
ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi.
DOKTORO STOCKMANN Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojagxis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazaux jxetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn.
(disaj manfrapado kaj aplauxdo auxdigxas)
DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj logxis dise inter la sxtonejoj, sxajnis al mi multfoje, ke estus pli avantagxe por la bedauxrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataux homon kiel mi. (murmurado en la salono)
BILLING (demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam auxdis --!
HOVSTAD Tio estas insulto kontraux estiminda laborista klaso!
DOKTORO STOCKMANN Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaux kusxis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion mi elkovis, -- estis la plano por la banejo cxi tie.
(manfrapado kaj protestoj)
DOKTORO STOCKMANN Kaj fine, kiam la sorto arangxis cxion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam sxajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko.
LA MAGISTRANTO (rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm.
DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi cxirkauxiris glutante la felicxon de blindeco. Sed hieraux antauxtagmeze, -- ne, vere estis antauxhieraux vespere -- tiam tute malfermigxis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la auxtoritatuloj --
(Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.)
LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto!
ASLAKSEN (sonorigas) Per la rajto de mia auxtoritato --!
DOKTORO STOCKMANN Estas malgrandanime krocxi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiajxon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri ecx se estus pri mia morto; -- mi havis suficxe da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; cxie ili malutilas; ili kontrauxstaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn --
(bruo en la salono)
LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto, cxu tiaj esprimoj povas pasi?
ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --!
DOKTORO STOCKMANN Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; cxar mi havis ja cxiun tagon antaux mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en antauxjugxoj --
(Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.)
(_Aslaksen_ sonorigas fortege)
LA EBRIA VIRO (kiu denove envenis) Cxu estas mi, kiun vi aludas? Cxar efektive mi nomigxas Petersen; se ne diablo sercxu min --
KOLERAJ VOCxOJ Eljxetu la ebriulon! El la pordo!
(La viro eljxetigxas.)
LA MAGISTRANTO Kiu estas tiu persono?
PROKSIMA VIRO Mi ne konas lin, sinjoro magistranto.
DUA Li ne estas el nia urbo.
TRIA Lauxdire estas iu lignokomercisto el --
(La fino de la frazo estas neauxdebla.)
ASLAKSEN La viro versxajne estas ebria de bavara biero. -- Dauxrigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera.
DOKTORO STOCKMANN Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn estrantulojn. Se iu el tio kion mi jxus diris, imagu al si, ke mi volas faligi tiujn sinjorojn cxi-vespere, li eraras, -- ege eraras. Cxar mi havas la kontentigan konsolon, ke cxiuj tiuj postigxintoj, cxiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas _tiaj_ homoj, kiuj estas la plej minacanta dangxero por la socio; ne estas _tiuj_, kiuj plej ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub ni; ne estas _tiuj_, kiuj estas la plej dangxeraj malamikoj al la vero kaj libereco en nia socio.
KRIOJ EL CxIUJ FLANKOJ Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin?
DOKTORO STOCKMANN Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Cxar _tio_ estas gxuste la granda malkovro, kiun mi faris hieraux. (lauxtigas la vocxon) La plej dangxeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, -- estas _tiu_! Nun vi scias.
(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. Kelkaj iom maljunaj sinjoroj sxtele intersxangxas okuljxetojn kaj aspekte amuzigxas. _Sinjorino Stockmann_ timeme ekstaras; _Ejlif_ kaj _Morten_ iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. _Aslaksen_ sonorigas kaj admonas al trankvilo. _Hovstad_ kaj _Billing_ parolas ambaux, sed ne auxdigxas. Fine farigxas silento.)
ASLAKSEN La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn eldirojn.
DOKTORO STOCKMANN Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi al mi eldiri la veron.
HOVSTAD La plimulto cxiam pravas.
BILLING Kaj gxi ankaux havas la veron; dia morto!
DOKTORO STOCKMANN La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj mensogoj, kontraux kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj konsistas la plimulto de la logxantoj en iu lando? Cxu el la sagxaj aux la malsagxaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsagxuloj cxeestas en terurega plimulto cxirkauxe sur la tuta tero. Sed, pro diabla eterno, ne povas esti gxuste, ke la malsagxuloj regu super la sagxuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi ne povas kontrauxdiri min. La plimulto havas _la potencon_ -- bedauxrinde --; sed _pravaj_ ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj opaj uloj. La malplimulto cxiam pravas. (denova bruego)
HOVSTAD Ha-ha; doktoro Stockmann do farigxis aristokrato depost antauxhieraux!
DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi ne emas forjxeti vortojn sur tiun pulmomankan, anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, kiuj alproprigis al si la junajn gxermantajn verojn. Tiuj homoj staras kvazaux inter la antauxpostenoj, tiel fore antauxe, ke la kompakta plimulto ankoraux ne tien atingis, -- kaj _tie_ ili luktas por veroj, kiuj ankoraux estas tro novnaskitaj en la monda konscio por havi iun plimulton kun si.
HOVSTAD Nu, do la doktoro farigxis revoluciulo!
DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari revolucion kontraux la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj estas tiuj veroj, cxirkaux kiuj la plimulto kutimas arigxi? Estas la veroj, kiuj estas tiom agxaj, ke ili estas survoje farigxi senilaj. Sed kiam vero farigxis tiom maljuna, gxi estas ankaux survoje farigxi mensogo, miaj sinjoroj!
(rido kaj krioj el moko)
DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj eternaj Metusxelahx-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale konstruita vero vivas -- diru -- gxenerale 17 -- 18, maksimume 20 jarojn; malofte pli. Sed tiaj agxaj veroj estas cxiam ostece malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. Sed ne estas granda nutrajxa valoro en tia mangxajxo, mi povas certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Cxiuj tiuj veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara peklajxo; ili estas kvazaux rancaj, sximaj, verdigxintaj sxinkoj. Kaj el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas cxirkauxe en la socioj.
ASLAKSEN Sxajnas al mi, ke la parolanto devojigxas flanken de la teksto.
LA MAGISTRANTO Mi cxefe devas samopinii kun la prezidanto.