Popolmalamiko

Part 4

Chapter 4 3,917 words Public domain Markdown

DOKTORO STOCKMANN (same nekonfuzebla) Cxar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota --

BILLING _Jen_ la liberiga vorto!

DOKTORO STOCKMANN Cxiuj flikuloj ni forcxasos. Kaj tio en cxiuj ejoj! Malfermigxis por mi senfinaj vizioj hodiaux. Ankoraux ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas sercxi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en cxiuj antauxpostenoj.

BILLING Auxdu, auxdu!

DOKTORO STOCKMANN Estu ni nur solidaraj, kaj cxio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazaux sxipo lancxigxos el la sxipglitejo. Jes, cxu vi ne tion kredas?

HOVSTAD Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie gxi juste devas kusxi.

ASLAKSEN Kaj antauxenpasxante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio cxi estu dangxera.

DOKTORO STOCKMANN Kiu, diable, atentas, cxu tio estas dangxera aux ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.

HOVSTAD Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.

ASLAKSEN Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas.

BILLING Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!

ASLAKSEN Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaux uzos tiun esprimon.

DOKTORO STOCKMANN (tusxita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; -- tio cxi estas por mi konsolo: -- mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfelicxan diablon --. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; -- kaj precipe forstreku ecx ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiaux gxis poste; adiaux, adiaux!

(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.)

HOVSTAD Li farigxos netakseble utila homo por ni.

ASLAKSEN Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.

HOVSTAD Hm, dependas de --

BILLING Vi estas ja damne timema, Aslaksen.

ASLAKSEN Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antaux la registaro mem, kaj jen vidu cxu mi estas timema.

BILLING Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontrauxeco en vi.

ASLAKSEN Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenaux ne malutilas al la socio; cxar tiuj homoj ne gxenas sin pri tio; -- ili restas starantaj same firme. Sed la _lokaj_ auxtoritatuloj, _ilin_ oni povas eljxeti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon cxe la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.

HOVSTAD Sed la civitana edukado pere de memregado, -- cxu vi ne pensas pri _gxi?_

ASLAKSEN Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri cxio ajn, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!

BILLING Auxdu, -- auxdu!

ASLAKSEN (ridetas) Hm. (montras al la segxo) Sur la redaktortabureto _tie_ sidis antaux vi guberniestro Stensgard.

BILLING (kracxas) Fi! Tia dizertulo.

HOVSTAD Mi ne estas sxancelisto -- kaj neniam farigxos.

ASLAKSEN Politikisto prijxuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.

BILLING Mi --!

HOVSTAD Cxu vi, Billing!

BILLING Nu ja. -- Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn.

ASLAKSEN Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontrauxdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kusxas aperta por cxiu ajn. Mi ne subigxis al alia sxangxo ol farigxi pli modera. Mia koro dauxre estas cxe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, -- jes, nome al la lokaj.

(Li iras en la presejon.)

BILLING Cxu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?

HOVSTAD Cxu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj?

BILLING Damnite ke ni ne havas suficxan komerckapitalon.

HOVSTAD (eksidas cxe la pupitro) Jes, se ni nur _tiun_ havus --

BILLING Cxu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?

HOVSTAD (foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.

BILLING Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, -- "la melon", kiel homoj nomas lin.

HOVSTAD (skribante) Cxu vi scias certe, ke _li_ ion posedas?

BILLING Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de gxi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenaux la infanojn.

HOVSTAD (turnas sin duone) Cxu vi bazas vin sur _tio_?

BILLING Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.

HOVSTAD Estas sagxe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; cxar mi povas certigi vin, -- vi gxin ne ricevos.

BILLING Ne, cxu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos gxin. Tia neglekto flamigas la batalemon; -- oni kvazaux ricevas provizon de fresxa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta.

HOVSTAD (skribante) Nu ja; nu ja.

BILLING Nu, -- ili baldaux auxdos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj.

(Li iras en la cxambron dekstre.)

HOVSTAD (sidas cxe la pupitro, macxas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, -- cxu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu!

(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD (ekstaras) Cxu estas vi? Vi venas cxi tien?

PETRA Jes, mi petas pardonon --

HOVSTAD (antauxentiras apogsegxon) Bonvolu eksidi.

PETRA Ne dankon; mi tuj foriros.

HOVSTAD Cxu eble estas io de via patro, kio --?

PETRA Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelposxo) Jen la angla rakonto.

HOVSTAD Kial vi redonas gxin?

PETRA Cxar mi ne volas traduki gxin.

HOVSTAD Sed vi ja promesis al mi certe --

PETRA Jes, tiam mi ankoraux ne estis gxin leginta. Kaj ankaux vi certe ne legis gxin?

HOVSTAD Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed --

PETRA Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas sercxi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu cxi ne tauxgas en "La Popola Mesagxo".

HOVSTAD Kaj kial ne?

PETRA Cxar gxi tute kontrauxas viajn proprajn opiniojn.

HOVSTAD Nu, pro tio --

PETRA Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas cxion al la plej bona por ili, -- kaj ke cxiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon.

HOVSTAD Tamen tiel cxio estas ja nur bone. Estas ja gxuste tiajxo, kion la homoj volas havi.

PETRA Cxu vi do volas esti tiu, kiu donas tiajxon al la homoj? Vi mem ja kredas ecx ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco.

HOVSTAD Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas cxiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaux la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la cxefa afero en la vivo -- almenaux por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; -- ili kvazaux farigxas pli konfidemaj.

PETRA Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo.

HOVSTAD (ridetas) Dankon, cxar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.

PETRA De Billing!

HOVSTAD Jes, li almenaux parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.

PETRA Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --!

HOVSTAD Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaux petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi auxdas.

PETRA Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiajxo?

HOVSTAD Nu, pri tio vi devas demandi lin.

PETRA Neniam mi imagus tion pri Billing.

HOVSTAD (rigardas sxin fikse) Cxu ne? Cxu tio venas al vi tiel neatende.

PETRA Jes. Aux tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --.

HOVSTAD Ni gazetskribistoj ne multe tauxgas, frauxlino.

PETRA Cxu vi vere tion diras?

HOVSTAD Foje mi tion pensas.

PETRA Jes, sub la cxiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj --.

HOVSTAD Tio cxi pri via patro, vi aludas?

PETRA Gxuste tio, jes. Sxajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu tauxgas antaux la plimulto.

HOVSTAD Jes, hodiaux mi sentas ion tian.

PETRA Jes, cxu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjugxitaj veroj kaj por novaj, kuragxaj opinioj --; jes, antauxeniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo --

HOVSTAD Pleje cxar tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne gxuste scias kiel mi --

PETRA Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?

HOVSTAD (pli mallauxte) Pleje cxar li estas via patro, mi pensas.

PETRA (subite kiel frapita) _Tio_?

HOVSTAD Jes, Petra, -- frauxlino Petra.

PETRA Cxu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?

HOVSTAD Jes, -- ja kompreneble, ankaux tio.

PETRA Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn.

HOVSTAD Cxu vi ofendigxus pro tio, ke estas pleje pro vi --?

PETRA Tio pro kio mi ofendigxas, estas ke vi ne estis sincera antaux patro. Vi parolis kun li, kvazaux la vero kaj la bono de la socio kusxus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi sxajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi -- neniam!

HOVSTAD Tion vi ne diru tiel akre, frauxlino Petra; kaj malpli nun.

PETRA Kial ne nun?

HOVSTAD Cxar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.

PETRA (rigardas lin kvazaux de supre) Cxu vi ankaux estas tia? Fi do!

HOVSTAD Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.

PETRA Mi scias kion kredi. Adiaux.

ASLAKSEN (el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad -- (vidas Petra) Aj, domagxe --

PETRA Jen kusxas la libro; donu gxin al iu alia. (iras al la elirejo)

HOVSTAD (sekvas sxin) Sed, frauxlino --

PETRA Adiaux. (sxi foriras.)

ASLAKSEN Sinjoro Hovstad, auxskultu do!

HOVSTAD Nu, nu do; kio estas?

ASLAKSEN La magistranto staras en la presejo.

HOVSTAD La magistranto, vi diras?

ASLAKSEN Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantauxa pordo, -- ne volis esti vidata, vi komprenas.

HOVSTAD Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem --

(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la _magistranton_ enveni)

HOVSTAD Staru observante, Aslaksen, ke neniu --

ASLAKSEN Komprenas -- (iras en la presejon)

LA MAGISTRANTO Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min cxi tie.

HOVSTAD Ne, tion mi vere ne atendis.

LA MAGISTRANTO (cxirkauxrigardas) Cxi tie vi ja arangxis la ejon hejmece, vere hejmece.

HOVSTAD Ho --

LA MAGISTRANTO Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.

HOVSTAD Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed cxu mi ne devas liberigi vin de --? (metas la kepon kaj la bastonon de la _magistranto_ sur segxon) Kaj cxu la magistranto bonvolas sidi?

LA MAGISTRANTO (eksidas cxe la tablo) Dankon.

(Ankaux Hovstad eksidas cxe la tablo.)

LA MAGISTRANTO Mi havis -- vere gxenan travivajxon hodiaux, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD Nu? Jes tiom da farendajxoj, kiom la magistranto havas, --

LA MAGISTRANTO Tio cxi hodiaux rilatas al la doktoro de la banejo.

HOVSTAD Nu ja; al la doktoro?

LA MAGISTRANTO Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn.

HOVSTAD Ho, vere?

LA MAGISTRANTO Jes, cxu li ne diris al vi --? Sxajnas al mi, ke li menciis --

HOVSTAD Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali --

ASLAKSEN (el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton --

HOVSTAD (cxagrenita) Hm; gxi ja kusxas sur la pupitro.

ASLAKSEN (trovas gxin) Bone.

LA MAGISTRANTO Sed _tie_ ja gxuste estas --

ASLAKSEN Jes, estas la traktajxo de la doktoro, sinjoro magistranto.

HOVSTAD Nu, do estas _tiu_, pri kiu vi parolas?

LA MAGISTRANTO Gxuste tiu. Kion vi opinias pri gxi?

HOVSTAD Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis gxin suprajxe.

LA MAGISTRANTO Sed vi tamen presigos gxin?

HOVSTAD Al homo kiu elpasxas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi --

ASLAKSEN Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto --

LA MAGISTRANTO Kompreneble.

ASLAKSEN Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.

LA MAGISTRANTO Tute en ordo.

ASLAKSEN Kaj tial mi devas -- (iras al la presejo)

LA MAGISTRANTO Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad --

HOVSTAD Mi petas, sinjoro magistranto --

LA MAGISTRANTO Vi estas sagxa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN Gxojigas min, ke la magistranto tiel pensas.

LA MAGISTRANTO Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.

ASLAKSEN Nur pleje inter etburgxoj, ja.

LA MAGISTRANTO La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto -- cxi tie kiel en aliaj lokoj.

ASLAKSEN Efektive ili ja estas.

LA MAGISTRANTO Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Cxu ne?

ASLAKSEN Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO Jes, -- kaj cxar regas tia lauxdinda oferemo inter la malpli bonstataj burgxoj, --

ASLAKSEN Kiel tio?

HOVSTAD Oferemo?

LA MAGISTRANTO Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.

ASLAKSEN Jes, sed sinjoro magistranto --

LA MAGISTRANTO Kaj efektive ne farigxos eta ofero, kiun la urbo versxajne devos fari.

HOVSTAD La urbo?

ASLAKSEN Sed mi ne komprenas --. Estas ja la banejo --!

LA MAGISTRANTO Post intertempa kalkulo la sxangxoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumigxas al kelkaj centmiloj da kronoj.

ASLAKSEN Estas ja granda sumo; sed --

LA MAGISTRANTO Kompreneble farigxos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.

HOVSTAD (ekstaras) Cxu estas la intenco, ke la urbo --?

ASLAKSEN Cxu pagigxus el la kaso de la urbo! El la malricxaj posxoj de la etburgxoj!

LA MAGISTRANTO Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?

ASLAKSEN Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.

LA MAGISTRANTO La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj strecxi sin pli foren ol ili jam faris.

ASLAKSEN Cxu certe, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn sxangxojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn.

ASLAKSEN Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio cxi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD Jes, tia gxi efektive estas.

LA MAGISTRANTO La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj.

HOVSTAD Fermi? Tute fermi!

ASLAKSEN Du jarojn!

LA MAGISTRANTO Jes, tiom longe dauxrus la laboro -- minimume.

ASLAKSEN Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe?

LA MAGISTRANTO Al tio estas bedauxrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Cxu vi opinias ke ni ricevos ecx unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni logxas sur venena grundo, la tuta urbo --

ASLAKSEN Kaj cxio estas nur imagajxo?

LA MAGISTRANTO Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia.

ASLAKSEN Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann --; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed --

LA MAGISTRANTO Estas bedauxrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato cxiam estis impeta homo.

ASLAKSEN Kaj tamen vi volas subteni lin en tiajxo, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD Sed kiu do povus pensi, ke --?

LA MAGISTRANTO Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel gxi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domagxoj lauxespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo.

HOVSTAD Cxu vi havas tiun artikolon cxe vi, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO (foliumas la posxon) Jes, mi kunprenis gxin okaze, ke vi --

ASLAKSEN (rapide) Morto kaj plago, jen li estas!

LA MAGISTRANTO Kiu? Mia frato?

HOVSTAD Kie, -- kie?

ASLAKSEN Li iras tra la presejo.

LA MAGISTRANTO Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin cxi tie, kaj mi ankoraux havas multon priparolendan kun vi.

HOVSTAD (montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.

LA MAGISTRANTO Sed --?

HOVSTAD Vi trovos nur Billing.

ASLAKSEN Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.

LA MAGISTRANTO Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaux foriru.

(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas post li.)

HOVSTAD Trovu iun okupon, Aslaksen.

(Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur segxo dekstre.)

DOKTORO STOCKMANN (venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas cxapelon kaj bastonon)

HOVSTAD (skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urgxu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne suficxas por ni hodiaux.

DOKTORO STOCKMANN (al _Aslaksen_) Ankoraux neniu provpresajxo, mi auxdas.

ASLAKSEN (ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?

DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas ecx ne momentan kvieton antaux ol mi vidos gxin en la gazeto.

HOVSTAD Hm; dauxros certe ankoraux ioman tempon. Cxu vi ne pensas, Aslaksen?

ASLAKSEN Jes, mi preskaux timas tion.

DOKTORO STOCKMANN Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed auxdu, -- ankoraux estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi.

HOVSTAD Pardonu; sed cxu ni povus alian fojon --?

DOKTORO STOCKMANN Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni morgaux legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo --

HOVSTAD Jes, sed doktoro --

DOKTORO STOCKMANN Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min --

ASLAKSEN Jes, la civitanoj amas vin gxis tiun cxi tagon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj gxuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam nun tio cxi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn --

HOVSTAD (ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kasxi por vi --

DOKTORO STOCKMANN Aha, -- cxu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian --

HOVSTAD Kion do?

DOKTORO STOCKMANN Nu, ion aux alian, -- standard-procesion aux festmangxon aux subskripcion al honora donaco -- aux kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankaux vi, Aslaksen; cxu vi auxdas?

HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron --

(_Sinjorino Stockmann_, kun cxapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.)

SINJORINO STOCKMANN (vidas la doktoron) Jes, gxuste!

HOVSTAD (iras al sxi renkonte) Jen jen, ankaux la sinjorino?

DOKTORO STOCKMANN Kion, diable, volas vi cxi tie, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.

HOVSTAD Bonvolu sidi. Aux eble --

SINJORINO STOCKMANN Dankon; ne gxenu vin. Kaj vi ecx ne devas esti cxagrenita pro tio, ke mi venas por sercxi Stockmann; cxar sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj.

DOKTORO STOCKMANN Babilajxo; tion ni ja bone scias.

SINJORINO STOCKMANN Cxu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiaux; cxar alie vi ne irus jxeti nin cxiujn en malfelicxon.

DOKTORO STOCKMANN Sed cxu vi estas tute freneza, Katrine! Cxu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, -- ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, -- ne havu permeson servi la urbon en kiu li logxas!

SINJORINO STOCKMANN Cxio kun modereco, Tomas!

ASLAKSEN Tion ankaux mi diras. Modereco en cxio.

SINJORINO STOCKMANN Kaj tial vi faras pekon kontraux nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion cxi.

HOVSTAD Mi ja ne forlogas iun en --

DOKTORO STOCKMANN Forlogas! Cxu vi kredas, ke _mi_ lasas min forlogi!

SINJORINO STOCKMANN Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al _Hovstad_) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon cxe la banejo, se vi presos lian artikolon --

ASLAKSEN Kio do!

HOVSTAD Sed auxdu, sinjoro doktoro --

DOKTORO STOCKMANN (ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi --! Ho ne, -- ili certe gardos sin. Cxar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaux mi!

SINJORINO STOCKMANN Jes, estas ja gxuste la malfelicxo, ke vi havas tian terurajxon malantaux vi.

DOKTORO STOCKMANN Babilajxo, Katrine; -- iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj gxoja? (frotas la manojn kaj pasxadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burgxaron arigxi en venkantan armeon --! (haltas cxe segxo) Kio -- kio diablo estas _jeno_?

ASLAKSEN (rigardas tien) Aj do!

HOVSTAD (same) Hm --

DOKTORO STOCKMANN Jen kusxas ja la pinto de la auxtoritatulo.

(Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj, kaj suprenlevas gxin.)

SINJORINO STOCKMANN La kepo de la magistranto!

DOKTORO STOCKMANN Kaj jen ankaux la komandobastono. Kiel diable kaj fantome --

HOVSTAD Nu jeno do --

DOKTORO STOCKMANN Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la gxustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --. (ekridas) Cxu li kuris, sinjoro Aslaksen?

ASLAKSEN (rapide) Je Dio li kuris, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Kuris de bastono kaj --. Babilajxo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN Tomas, -- mi petas vin --!

ASLAKSEN Gardu vin, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN (Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas gxin, kaj salutas per la mano al la sxirmilo de la kepo.)

(La _magistranto_ envenas, rugxa de kolero. Malantaux li _Billing_.)

LA MAGISTRANTO Kion tiuj tumultoj signifu?

DOKTORO STOCKMANN Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la auxtoritato en la urbo.

(Li pasxadas tien kaj reen.)

SINJORINO STOCKMANN (preskaux plorante) Ne, sed Tomas do!

LA MAGISTRANTO (postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon!

DOKTORO STOCKMANN (kiel antauxe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu!

LA MAGISTRANTO Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas lauxregulara uniformkepo!

DOKTORO STOCKMANN Ba; cxu vi opinias, ke la vekigxanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Cxar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaux. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin de cxiuj viaj konfiditaj postenoj --. Cxu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesagxo", kaj presisto Aslaksen elmarsxos antauxe de la tuta asocio de domposedantoj --

ASLAKSEN Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Certe vi faros --

LA MAGISTRANTO Aha; sinjoro Hovstad eble aligxos al la agitado?

HOVSTAD Ne, sinjoro magistranto.

ASLAKSEN Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagajxo.