Popolmalamiko

Part 6

Chapter 6 3,823 words Public domain Markdown

DOKTORO STOCKMANN Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja kiel eble plej strikte al la teksto. Cxar tio, kion mi volas priparoli, estas ja gxuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto -- ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni.

HOVSTAD Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, cxar gxi estas suficxe sagxa por lauxdi nur la certajn, akceptitajn verojn!

DOKTORO STOCKMANN Ahx, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj.

HOVSTAD Sed anstataux paroladi tiel en la aeron, estus amuze auxdi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin.

(aplauxdo de pluraj flankoj)

DOKTORO STOCKMANN Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiajxoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola Mesagxo" kaj la tuta discxiplaro de "La Popola Mesagxo".

HOVSTAD Kaj tiu estas --?

DOKTORO STOCKMANN Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke gxi estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni aux akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj.

BILLING Nun mi neniam, dia morto --

HOVSTAD (samtempe, krias) Civitanoj, notu tion!

EKSCITITAJ VOCxOJ Ho-ho, cxu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Cxu estas nur la altranguloj, kiuj regu!

LABORISTO Eljxetu tiun viron kiu babiladas tiel!

ALIULOJ Jxetu lin el la pordo!

CIVITANO (krias) Blovu la kornon, Evensen!

(Fortaj kornosonoj auxdigxas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.)

DOKTORO STOCKMANN (kiam la bruo iom silentigxis) Sed estu do iom moderaj! Cxu vi ne toleras unu fojon auxdi la vocxon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi cxiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo --

SURPRIZIGxINTAJ DEMANDOJ (mallauxte) Liberpensulo, li diris? Cxu? Redaktoro Hovstad liberpensulo?

HOVSTAD (krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite?

DOKTORO STOCKMANN (pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Cxar nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesagxo" senhonte tiras vin per la nazo, kiam gxi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn.

(grumblado, ridado kaj bruo en la salono)

DOKTORO STOCKMANN Cxu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn gxi demetas? Iu simpla korniko aux korvo povas demeti preskaux same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan aux japanan kokinon, aux rigardu noblan fazanon aux meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan cxieshundon, -- mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundacxon, kiu kuras lauxstrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundacxon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie gxi ricevis delikatan mangxajxon kaj povis auxskulti harmoniajn vocxojn kaj muzikon. Cxu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundacxo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobatajxojn. Tiajxojn ordinara farmisthundacxo povas neniam lerni, ecx se gxi starus sur sia kapo.

(bruo kaj ridado auxdigxas cxirkauxe)

CIVITANO (krias) Cxu vi volas trakti nin kiel hundojn?

ALIA VIRO Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni cxiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne trovigxas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundacxa specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj --

HOVSTAD Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas.

DOKTORO STOCKMANN Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la legxon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuragxas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn gxisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesagxo", ke la farmistkokino kaj la strathundacxo -- _tiuj_ estas la veraj elstaruloj en la menagxerio. Sed tiel cxiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco.

HOVSTAD Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokigxas.

MULTAJ LABORISTOJ Hura por Hovstad! Hura! Hura!

DOKTORO STOCKMANN La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne trovigxas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas cxirkaux ni, -- ecx gxis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de sxuoj --

(ridado kaj tsxsxado)

LA MAGISTRANTO Mi protestas kontraux tiaj personaj aludoj.

DOKTORO STOCKMANN (negxenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aux ie tie, -- jes, cxar de li ni devenas --

LA MAGISTRANTO Absurdaj tradicioj. Neigxas!

DOKTORO STOCKMANN -- sed li tia estas, cxar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj cxar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve ankaux malmulte liberala.

LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto --!

HOVSTAD Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere nova informo.

(ridado en la asembleo)

DOKTORO STOCKMANN Jes, ankaux tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaux _tio_, ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesagxo", ke gxi tagon post tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto posedas la liberalecon kaj moralon, -- kaj ke malvirtoj kaj koruptigxo kaj cxiuspecaj spiritaj fiajxoj estas io, kio fluas el la kulturo, kiel cxiuj fiajxoj fluas al la banejo el la tanejoj en la Muelejvalo! (bruo kaj interrompo)

DOKTORO STOCKMANN (negxenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola Mesagxo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli altstataj vivkondicxoj! Sed, pro diabla hauxto kaj osto, -- se la doktrino de "La Popola Mesagxo" estus gxusta, _suprenlevi la amason, tio_ do estus gxuste la sama kiel pusxi gxin rekte en la pereon! Sed felicxe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malricxeco, malbeleco en la vivkondicxoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne aerumas kaj ne balaas la plankon cxiun tagon --; mia edzino Katrine insistas, ke la planko ankaux estu lavata; sed pri tio oni povas disputi; -- nu, -- en tia domo, mi diras, la homoj post du -- tri jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marcxo de mensogo kaj trompo.

ASLAKSEN Tia kruda akuzo ne estu jxetata kontraux tutan civitanecon.

SINJORO Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli.

FERVORAJ VOCxOJ Jes, jes! gxuste! Malpermesu al li paroli!

DOKTORO STOCKMANN (ekscitita) Tiam mi elkrios la veron cxe cxiuj stratanguloj! Mi skribos en eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel cxi tie statas!

HOVSTAD Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon.

DOKTORO STOCKMANN Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus gxin ol vidus gxin prosperi sur mensogo.

ASLAKSEN Forta esprimo.

(Bruo kaj fajfado. _Sinjorino Stockmann_ senutile tusas; la _doktoro_ ne plu auxdas.)

HOVSTAD (krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burgxaro, kiu volas ruinigi tutan socion!

DOKTORO STOCKMANN (en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Gxi devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili estu, cxiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan landon; vi kauxzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se farigxos _tiel_ ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu la landon; pereigu cxi tiun popolon!

VIRO (el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko.

BILLING Dia morto, jen la vocxo de la popolo!

LA TUTA ARO (krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian landon! Li malamas la tutan popolon!

ASLAKSEN Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde sxokata de tio, kion mi cxi tie devis auxskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en maniero, kiun mi ecx en songxo ne kredus. Bedauxrinde mi devas akcepti la opinion, kiun jxus esprimigxis de respektindaj civitanoj; kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi proponas jenon:

"La kunveno deklaras, ke gxi rigardas la banejan kuraciston, doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon."

(Tondrantaj huraoj kaj aplauxdo. Multaj cxirkauxas la doktoron kaj fajfas kontraux lin. _Sinjorino Stockmann_ kaj _Petra_ ekstaris. _Morten_ kaj _Ejlif_ luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaux ili fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin)

DOKTORO STOCKMANN (al la fajfantoj) Ho, vi malsagxuloj, kiaj vi estas, -- mi diras al vi, ke --

ASLAKSEN (sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula vocxdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn gxi devas okazi skribe kaj sen nomo. Cxu vi havas puran paperon, Billing?

BILLING Jen kaj blua kaj blanka papero --

ASLAKSEN (malsupreniras) Bone; tiel cxio okazos pli rapide. Tondu la paperon --; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas jes. Mi mem kolektos la vocxojn.

(La _magistranto_ forlasas la salonon. _Aslaksen_ kaj kelkaj aliaj civitanoj cxirkauxiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn en cxapelojn)

SINJORO (al _Hovstad_) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiajxo?

HOVSTAD Vi ja scias kiel impeta li estas.

ALIA SINJORO (al _Billing_) Auxdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Cxu vi rimarkis, ke li drinkas?

BILLING Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo cxiam staras sur la tablo, kiam iu vizitas.

TRIA SINJORO Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza.

LA UNUA SINJORO Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, cxu?

BILLING Povas esti.

KVARA SINJORO Ne; tio cxi estas nur pura malico; estas vengxo pro io.

BILLING Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne ricevis.

CxIUJ SINJOROJ (samvocxe) Aha; do estas ja facile kompreneble!

LA EBRIA VIRO (en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaux volas havi blankan!

KRIOJ Jen denove la ebriulo! Eljxetu lin!

MORTEN KIIL (proksimigxas al la doktoro) Nun, Stockmann, cxu vi nun vidas, kio sekvas el tia arlekenajxo?

DOKTORO STOCKMANN Mi faris mian devon.

MORTEN KIIL Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo?

DOKTORO STOCKMANN Vi ja auxdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiajxo venas.

MORTEN KIIL Ankaux de _mia_ tanejo?

DOKTORO STOCKMANN Bedauxrinde, via tanejo estas la plej malpuriga.

MORTEN KIIL Cxu _tion_ vi volas presi en la gazetoj?

DOKTORO STOCKMANN Mi kasxos nenion.

MORTEN KIIL Tio estos por vi multekosta, Stockmann.

(Li foriras.)

GRASA SINJORO (iras al _Horster_, sen saluti la virinojn) Nu, sxipestro, vi pruntedonas vian domon al popolmalamiko?

HORSTER Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedajxo lauxdezire, sinjoro grandkomercisto.

LA GRANDKOMERCISTO Do vi eble ne kontrauxas, ke mi faras la samon pri la mia.

HORSTER Al kio aludas la grandkomercisto?

LA GRANDKOMERCISTO Vi auxdos de mi morgaux.

(Li turnas sin, kaj foriras.)

PETRA Cxu li ne estas via sxipposedanto, Horster?

HORSTER Jes, estas grandkomercisto Vik.

ASLAKSEN (kun la vocxdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per cxiuj vocxoj kontraux unu --

JUNA SINJORO La unu estas tiu de la ebria viro!

ASLAKSEN Per cxiuj vocxoj kontraux tiu de ebria viro tiu cxi kunveno de civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann estas popolmalamiko. (krioj kaj aplauxdo) Vivu nia malnova, honesta, civitana socio! (denova aplauxdo) Vivu nia tauxga kaj aktiva magistranto, kiu tiel lojale subpremis la vocxon de la sango! (Hura) La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.)

BILLING Vivu la prezidanto.

LA TUTA ARO Hura por presisto Aslaksen!

DOKTORO STOCKMANN Mian cxapelon, kaj mian redingoton, Petra. Sxipestro, cxu vi havas lokon por pasagxeroj al la nova mondo?

HORSTER Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN (dum _Petra_ helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! Venu, knaboj!

(Li prenas la brakon de sia edzino.)

SINJORINO STOCKMANN (mallauxte) Kara Tomas, ni iru la malantauxan vojon.

DOKTORO STOCKMANN Neniujn sxtelvojojn, Katrine. (per lauxta vocxo) Vi auxdos de la popolmalamiko, antaux ol li estos elbrosinta la polvon de siaj sxuoj! Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi pardonas al vi, cxar vi ne scias kion vi faras.

ASLAKSEN (krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann!

BILLING Estas, dia mor -- --. Tiajxo estas kruda por sincera homo.

KRUDA VOCxO Li ecx minacas!

EKSCITAJ VOCxOJ Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo!

VIRO (en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu!

(Kornosonoj, fajfado kaj sovagxaj krioj. La _doktoro_ iras kun la siaj al la elirejo. _Horster_ faras vojon por ili.)

LA TUTA AMASO (krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! Popolmalamiko!

BILLING (ordigante siajn notajxojn) Dia morto cxu mi volus trinki grogon cxe Stockmann cxi-vespere!

(La kunvenintoj interpremigxas al la elirejo; la bruo disvastigxas eksteren; el la strato auxdigxas la krio:)

"Popolmalamiko! Popolmalamiko!"

KVINA AKTO

(Laborcxambro de _doktoro Stockmann_. Librobretoj kaj sxrankoj kun diversaj preparajxoj laux la muroj. En la fono estas elirejo al la antauxcxambro; antauxe maldekstre estas pordo al la sidcxambro. Sur la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. Meze en la cxambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de libroj kaj dokumentoj. La cxambro estas en malordo. Estas antauxtagmeze.)

(_Doktoro Stockmann_, en negligxo kaj pantofloj kaj kun kaloto, staras klinite, rastante per pluvsxirmilo sub unu el la sxrankoj; fine li antauxentiras sxtonon.)

DOKTORO STOCKMANN (parolas tra la malfermita pordo al la sidcxambro) Katrine, jen mi trovis ankoraux unu.

SINJORINO STOCKMANN (ene en la sidcxambro) Ho, vi certe ankoraux trovos plurajn.

DOKTORO STOCKMANN (metas la sxtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn sxtonojn mi konservos kiel sanktajxojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin cxiun tagon, kaj kiam ili farigxos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. (rastas sub librobreto) Cxu sxi -- kiel diable sxi nomigxas, -- sxi, la servistino, -- cxu sxi ankoraux ne sercxis la vitrajxiston?

SINJORINO STOCKMANN (envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, cxu li povos veni hodiaux.

DOKTORO STOCKMANN Vi certe vidos, ke li ne kuragxas.

SINJORINO STOCKMANN Ne, ankaux Randine opinias, ke li ne kuragxas pro la najbaroj. (parolas enen en la sidcxambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel. (iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Mi rigardu. (malfermas gxin kaj legas) Nu tiel.

SINJORINO STOCKMANN De kiu gxi estas?

DOKTORO STOCKMANN De la domposedanto. Li malluigas nin.

SINJORINO STOCKMANN Cxu vere? Li, kiu estas tia honesta homo --

DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la leteron) Li ne kuragxas havi nin, li diras. Malvolonte li tion faras; sed li ne kuragxas ion alian -- pro siaj kuncivitanoj -- pro la publika opinio -- estas dependanta -- ne kuragxas ofendi certajn ricxulojn.

SINJORINO STOCKMANN Jen vidu, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuragxuloj, cxiuj, en cxi tiu urbo; neniu ion kuragxas pro cxiuj aliaj homoj. (jxetas la leteron sur la tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojagxos al la nova mondo, kaj tiam --

SINJORINO STOCKMANN Jes sed, Tomas, cxu estas bone pripensite, tio cxi pri la vojagxo?

DOKTORO STOCKMANN Cxu mi restus cxi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; ili ankaux sxirfendis mian nigran pantalonon.

SINJORINO STOCKMANN Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!

DOKTORO STOCKMANN Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; cxar gxin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas _tio_, ke la kanajlaro kaj la amaso kuragxas agresi min, kvazaux ili estus miaj egaluloj, -- estas _tio_ kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.

SINJORINO STOCKMANN Jes, ili estis krudaj kontraux vin cxi tie en la urbo, Tomas; sed cxu pro _tio_ ni devas forvojagxi el la lando?

DOKTORO STOCKMANN Cxu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj aliaj urboj kiel en tiu cxi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. Nu, egale; lasu la hundacxojn busxacxi; _tio_ ne estas la plej malbona; la plej malbona estas, ke cxiuj homoj en la tuta lando estas partisklavoj. Nu, pri _tio_, -- eble ne estas pli bone en la libera okcidento; ankaux tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la liberala publika opinio kaj cxiu alia diablajxo. Sed, vidu, la kondicxoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne torturadas; ili ne pincxas liberan animon per sxrauxbtenilo kiel hejme cxe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aux eta sudmara insulo por vendo malmultekoste --

SINJORINO STOCKMANN Jes, sed la knaboj, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN (haltas) Vi estas stranga, Katrine! Cxu vi vere preferus, ke la knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraux vespere vi vidis ja mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne perdis sian prudenton, tio estas cxar ili estas azenoj, kiuj ne havas iun prudenton por perdi.

SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.

DOKTORO STOCKMANN Nu! Cxu ne estas vero, kion mi diras? Cxu ili ne turnas cxiujn konceptojn supron malsupren? Cxu ili ne faras unu saman kacxon el justo kaj maljusto? Cxu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti vero? Sed la plej frenezega estas, ke cxi tie cxirkauxiras plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas liberpensantoj! Cxu vi iam ion tian auxdis, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN Jes, jes, eble estas stulte, sed --

(Petra envenas de la sidcxambro.)

SINJORINO STOCKMANN Cxu vi jam nun venas de la lernejo?

PETRA Jes; mi estas maldungita!

SINJORINO STOCKMANN Maldungita!

DOKTORO STOCKMANN Ankaux vi!

PETRA Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.

DOKTORO STOCKMANN Kaj vi gxuste faris!

SINJORINO STOCKMANN Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!

PETRA Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio cxagrenigis sxin. Sed sxi ne kuragxis, diris sxi; kaj jen mi maldungigxis.

DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj frotas manojn) Sxi ne kuragxis, ankaux sxi ne! Ho, belege.

SINJORINO STOCKMANN Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraux vespere, do --

PETRA Ne estis nur sole _tio_. Auxdu nun, patro!

DOKTORO STOCKMANN Nu, kaj kio?

PETRA Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn sxi ricevis cxi-matene --

DOKTORO STOCKMANN Sen subskribo, cxu?

PETRA Jes.

DOKTORO STOCKMANN Jes, cxar ili ne _kuragxas_ riski la nomon, Katrine!

PETRA Kaj en du el ili skribigxis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, rakontis en la klubo cxi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri diversaj aferoj --

DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi do ne neis?

PETRA Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed cxar cxi tio pri mi disvastigxis, sxi ne kuragxis reteni min.

SINJORINO STOCKMANN Kaj imagu, -- jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas por via gastameco, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN En tia fiajxo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.

SINJORINO STOCKMANN Silentu; sxajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, Petra.

PETRA (malfermas la pordon) Ho, cxu estas vi, sxipestro Horster? Bonvolu eniri.

HORSTER (el la antauxcxambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari viziteton por auxdi kiel statas.

DOKTORO STOCKMANN (premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi.

SINJORINO STOCKMANN Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, sxipestro Horster.

PETRA Sed kiel vi mem trairis hejmen?

HORSTER Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje preferas uzi la busxon.

DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu ne estas strange pri tiu fia malkuragxeco? Venu, kaj mi montru ion al vi! Jen, tie la sxtonoj, kiujn ili jxetis enen al ni. Rigardu ilin! Ne estas pli ol du suficxe grandaj sxtonoj en la tuta aro; la resto estas nenio alia ol sxtonetoj, -- nuraj grajnoj. Kaj tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj jxuris, ke ili volas bati min pecen; sed ago -- ago -- ne, el tio oni ne multon vidas en nia urbo!

HORSTER Estis ja ankaux la plej bona por vi cxi tiun fojon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Efektive estis. Sed tamen estas cxagrenige; cxar se iam okazos serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel aro da sxafoj, cxu ne sxipestro Horster. Estas _tio_, kio estas tiel cxagrenige pripensi; vere estas por mi bedauxrinde --. Ho; sed pro diablo, -- funde tio cxi estas ja nur stultajxo. Se ili diris, ke mi estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko.

SINJORINO STOCKMANN Vi neniam farigxos, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Ne jxuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto --; mi ne kvitigxos de gxi; gxi fiksigxis sub la koro; gxi kusxas tie kaj fosas kaj sucxas kiel acidaj sukoj. Kaj kontraux tio helpas neniu magnezo.

PETRA Ba; nur ridu pri ili, patro.

HORSTER La homoj certe sxangxos opiniojn, sinjoro doktoro.

SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi staras cxi tie.

DOKTORO STOCKMANN Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laux merite! Tiam ili povos iri cxi tie en sia fiajxo, kaj pentante ke ili pelis patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, sxipestro Horster?

HORSTER Hm, -- vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi --

DOKTORO STOCKMANN Nu, cxu estas io pri la sxipo?

HORSTER Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros.

PETRA Cxu vi do estas maldungita?

HORSTER (ridetas) Jes, efektive estas tiel.

PETRA Ankaux vi.

SINJORINO STOCKMANN Jen vi vidas, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta --