Part 5
Plena disrevigxo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la libro de vojagxantoj: "verkisto".
--Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel cxefrevizoron.
--Diablo prenu ankaux la verkistojn! ... Cxu ili kun buljonoj sin nutras.
Cxiuj kvietigxis. Kaj kelkaj, kiuj antaux momento pensis ekrigardi tiun cxi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon. Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto kaj, eble, gale jam pusxas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro.
* * *
La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontigxi kun instruisto, kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por lia nova historia romano. La instruisto apenaux ne svenis, sciigxinte kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke preskaux nenion li legis de liaj verkoj.
--Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon, precipe nin, la instruistojn. Gxi elsucxas nian tutan sangon, kaj ni fine farigxas konservajxoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legajxo ... ne, sed por kio? Por vivi kaj morti cxi tie, ecx tio cxi, kion oni legis, pli ol suficxas. Bulgario nin oferas kaj ni gxin akceptas por peco da pano. Ni perdis cxi tie apetiton vivi, kaj sen tiu cxi apetito oni, se ne kadavro, almenaux estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas dieton.
Irmov nenion reparolis al li. La instruisto dauxrigis.
--Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas tiel. La libro restas cxiam libro kaj ne povas anstatauxigi vivan homon. Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivgxoja stultulo antaux cxiuj volumoj de la euxropaj verkistoj. La libro sen societo estas terura. Gxi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromangxi. Cxu vi scias, ke iam mi volas forkuri de cxi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion, farigxi kelnero en iu bierejo--tie la vivo estas cxiam pli enhava ol la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn kaj vilagxojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, terura la soleco tie cxi ... tiu cxi gxismorta izoleco de cxio. Ni, cxi tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro gxojas kiel infanoj. Ni malkutimis je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilagxanino kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. Ni atrofigxiis cxi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraux spiras, pensas kaj sentas, gxis kiom al ni permesas la budgxeto kaj la ministerio.
Irmov lin auxskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li tian parton. Li neniam pacigxus kun tio. "Malfelicxuloj!" li pripensis kaj ne trovis bezone ecx lin konsoli.
Marsxante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetagxa domo kun vendejo malsupre kaj vasta korto malantauxe.
Sur la supra etagxo estis balkono.
--Al kiu apartenas tiu cxi domo? demandis Irmov.
--Al ricxa maljunulo, sed nun cxio estas en la manoj de lia bofilo Linovski. Versxajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia posxo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti pendigita.
--Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis legxosciencon, poste li havis disputon kun la jugxejoj pro falsigo de diplomo.
--Tio cxi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaux la patrinan lakton de siaj infanoj, sed la legxo ne tusxas lin.
--Do, li estas la sama Linovski?
--Devas esti la sama, cxu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li konfesas.
Post momento ili disigxis kaj Irmov iris en la restoracion.
Apud la tablo, cxe kiu li tagmangxis, sidis tuta kompanio de geviroj.
Lia mangxilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili.
--Pardon! ... gxentile diris li.
La kompanio komencis senkulpigxi, ke gxi estas okupinta lian tablon.
--Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ... Post kvin minutoj li konatigxis kun cxiuj.
--D-ro Ivanov! ...
--Membro de la tribunalo Rankov ...
--Instruisto Markov ...
--Kapitano Sxevronov ...
--Sinjorino tia ... k. t. p.
Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaux forveturos al iu vilagxo--ili decidis iri tien gaste cxe la landlima kapitano.
--Ni prenos mangxajxon kaj trinkajxon ...
--Gxuste la noktoj estas lunaj ...
--Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,--insistis la sinjorinoj.
--La elspezoj po egale, lauxtigxis iu.
Cxe la penso pri la morgauxa festeno, la kompanio gajigxis kaj cxiuj komencis rigardi cxu iu ne trompigxos regali.
Neniu decidigxis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la restoraciestro.
--Alportu bieron!
--Kiom?
--Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn.
La kompanio ridacxis gxis la oreloj.
--Kaj tio ... dauxrigis Irmov, alportu ian almangxajxon por la biero ... nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas?
--Ankaux ili trinkas bieron, diris iu.
La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, cxiuj tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: kiel ili vivas, kien ili iras, cxu ili havas distrojn.
--Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie cxi vivaj enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ...
--Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie cxi? tutan tagon ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie cxi kaj la unuan de cxiu monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ...
--Ne estas tute tiel ... cxu ni ne gardas la landlimon! La serboj ... ni ekauxdas ion, preparas sin kontraux Auxstrio ...
--Ili preparas porkajn kolbasojn por Auxstrio ... Ci demandu nin, la mizerulojn. Tutan monaton ci cxirkauxiru la regionon, tage ci ne havas tempon mangxi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, kaj kiam ci iras, oni ne pagas, cxiam amikoj estis ... konatuloj. Kvazaux la medicino havas ion komunan kun la amikeco.
--Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.
--Kiel gxi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 frankojn ci ne povas enspezi monate. La cxi tieaj homoj estas tiaj, ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.
--Do, la salajro ne suficxas?
--Por pano ne suficxas, kaj vi ja scias, la scienco marsxas, ne atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektigxoj.
--Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun cxi jaron ci prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel sxajnas al ci? Puran monon da 236 frankoj 36 centimoj, turnu gxin cxiel, restas cxiam tiel. La tuta regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edzigxofesto monon ci ne havas, auxdigis sin la jugxisto.
--Kial ci ne farigxas advokato?
--Mi ja farigxos ... Ankoraux du jaroj restas al mi gxis pensiuligxo.
Unuvorte, estis ecx ne unu kontenta homo--cxiuj estis ofenditaj de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.
--Mi komprenas, dauxrigis la kapitano, ni aux devas havi armeon kiel decas, aux oni gxin maldungu. La armeo estas cxio por la regno. Oni devas memori, ke la oficiro ne estas sxtata. Se vi volas pacon, preparu vin por milito, diris Napoleono--ergo--pagu bone viajn oficirojn.
--Antaux cxio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj urbanoj--malsanaj soldatoj. _Mens sana in corpore sano._ Do, la kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj.
--La fina celo de cxio estas la justeco--al ni venas kaj sxtataj, kaj militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu filozofo, tenas sian tutan sxiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj magistratoj. Jen kial la situacio de l'jugxisto devas esti plej multe asekurita.
En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilagxoj. Auxskultante ilin, li ne kuragxis plendi: li hontis diri antaux tiom da homoj kian salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion en favoro de l'bulgara popolinstruisto.
Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti diversajn bulgarajn sxercojn kun loka koloro. Cxe kelkaj pli fortaj pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov trian fojojn mendis bieron kaj pozitive cxarmis cxiujn. Kelkiuj ecx demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn.
--He, tio, la verkistoj estas malsxparuloj, tramurmuris iu al sia najbaro.
--Kompreneble, sagxon ili havas senpage; li sidigxas, skribacxas ion fusxe, iun mokajxon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3] per siaj romanoj konstruis domojn.
--Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate.
Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn ciganojn, vekis ilin kaj komencigxis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel entuziasmigxis, ke gxi elkriis ecx "hura", kiam Irmov deklaris al la restoraciestro, ke hodiaux li pagas cxion.
--Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas cxi tie pli gxuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi cxion.
--Kiu lin devigas, li mem volas ...
--Ne decas, ankaux ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin priskribos ie.
--Kaj ree li havos sian monon.
Gxis la 4a horo matene dauxris la vesperfesto. La restoraciestro ankaux estis kontenta de la verkisto kaj, kiam cxiuj starigxis por foriri, li saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la lito, kvazaux pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion.
* * *
Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraux de malproksime li cxu revenis malantauxen, cxu deiris en alian straton. Li neniel volis renkontigxi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la manon--precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro ricxigxis kaj fusxagas en la tuta regiono. Do, ne vane oni antauxdiris, ke tiu cxi homo je cxio estas kapabla ... ke por li elekto ne ekzistas en la vivo.
Sed iun fojon okaze ili renkontigxis vizagxo kontraux vizagxo. Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis.
--Irmov!? cxu estas vi? Mi vin sercxis, sciigxinte, ke vi estas tie cxi. Oni diras al mi, ke vi estis en la vilagxoj ... kolektas materialon por nova dramo ... aux romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed viajn laborajxojn mi legis. Cxiam vi flugas alten, homojn de Marso priskribas ... cxiam honestaj ... cxiam herooj--ecx ne unu malbonulo. Vi restos tie cxi ankoraux iun tagon, jes? Mi volas vin vidi, iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis kunlernantoj--kaj hodiaux ... tiun cxi vesperon vi vespermangxos cxe ni? ... ne ... ne ... cxi tio estas decidita.
--Mi apenaux povos, diris sendecide Irmov, tiun cxi vesperon mi volas iom labori.
--Nenia laboro ... En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la cxi tiea atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen.
--Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis.
--Li atendos ... mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas cxe mi. Kaj kion vi mangxos tie? Tiu baj[4] Koljo ilin nutras tiel ... Miajn porkojn mi pli bone nutras.
--Sed por mi tie oni kuiras speciale.
--Ankaux mi preparos cxion speciale por vi, kaj vinon--vi ne trinkis tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon ... trinkas nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutrigxu tie. Ne rigardu la oficistojn--ili mangxas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston. Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo ... kaj tiom. Poste enterigo, pensio ... orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed suficxe ni parolacxis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas kontenta.
--Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca.
--Auxskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni cxe mi. Kredeble, la cxi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio scias kion pri mi.
--Kial do? Kiu parolos al mi pri vi.
--Kiu! ... cxiuj. Ili gxis la lasta estus min dronigintaj en glaso da akvo. Ili ankoraux ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidigxis sur ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas--ili ne pikas, nur zumas. Mi scias, ke cxiuj ... ankaux vi en Euxropo[5] rigardis min malrekte ... sed la pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto--eminentulo ... Kaj, eble, iun tagon tiu cxi strato portos vian nomon, cxar vi pasadis tie cxi, sed nunmomente en tiu cxi strato mi havas propran domon, kaj vi devas gasti cxe mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo, pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen.
Irmov ne kuragxis rifuzi--la gxentileco venkis. "Plej poste scivoleme estas vidi de proksime tiun cxi homon ... kio ja restis en li ankoraux homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud gxiaj eluzitaj nudaj tabloj sidis grupoj da vilagxanoj. Forta odoro je brando sufokis la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon.--"Jen, ja ankaux la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Gxi ne estas tiel agrabla, kiel vi gxin priskribas en viaj rakontoj".--Cxe la dekstra flanko de l'drinkejo pordo kondukis al la butiko, trosxargxita per cxiuspecaj komercajxoj senorde disjxetitaj. Trans alia pordo estis videbla la korto. Apud la sxtuparo mem trankvile kusxis kelkaj grandaj, grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en sia mano malgrandan akran trancxilon. Post nelonge la mano kun la trancxilo malaperis en la gorgxon de l'bovo ... Teruraj konvulsioj movigis gxian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj strecxis la sxnurojn. Gxi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante, ke gxiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas ecx antauxmortan agonion. Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov.
--Ne similas al viaj temoj, tio cxi estas la vivo. La temo estas kruda ... ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol la via. Cxu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kusxigxintan en la koto, kvazaux gxi estas en hotelo "Royal". Cxu vi scias, ke mi por gxi ricevis pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo cxe la konkurso. Pardonu pro la komparo, sed tiel gxi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia, sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, cxu donita por iu sentimentala romano aux por purigo de necesejoj. Jen cxi tiun aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfelicxuloj. Mi scias, ke vi estas aliopinia: por vi ankaux la mono havas biografion, ankaux gxi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro pli multe enspezigas, cxar ne cxiu entreprenas gxin.--Post iom da tempo ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski.
Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Cxu li ja nenion sentas? Cxu li ja cxion forgesis? Cxu ja la societo de l'porkoj mortigis cxe li cxion homan?" ... Ili atingis la domon, supreniris la duan etagxon, trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan mangxocxambron. Gxi estis ordigita laux Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj apogsegxoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo mangxilaro, en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj cxiueblaj almangxajxoj. De la mangxocxambro trans malfermita pordo estis videbla la salono: en angulo videtigxis piano, super gxi la portreto de la princo[6], kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzajxoj--kaj cxie remburita meblaro ecx nekovrita. Irmov estis surprizita. Li estas vidinta ankaux pli belajn meblarojn ol tiuj cxi, ne siajn--fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis gxenecon en sia animo. Linovski komprenis liajn pensojn.
--Vi miras, cxu ne? Cxu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Euxropo 50 centimojn ne pruntedonis, cxar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi. Sed kio estas cxio cxi kompare kun via sorto? ... gloro, senmorteco, monumentoj ... Ne miru: cxiuokaze, ankaux ni estas io en la vivo, kvankam maldekstraj.
--Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante Irmov, mi ne povus amasigi cxion cxi dum 100 jaroj.
--Vi cxion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon sxangxas en spesdekojn.
En tiu tempo en la koridoro estis auxdata tia krio, kvazaux tuta roto da soldatoj atakis la cxambron. La pordo brue malfermigxis kaj unu post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski.
--Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La infanoj cxirkauxiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la gaston.--Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia iris cxe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn.
--Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov.
--Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaux mi havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke gxi timu poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos cxiuj, kaj poste ni disigos la sxafojn de l'kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn mi lasos cxe mi, nur ne oficistoj--ili ne bezonas, mi de nun difinis la pension de cxiu.
--He, Ivancxjo, venu cxi tien.
Unu el la infanoj proksimigxis al la patro.
--Ivancxjo, cxu ci volas esti oficiro?
--Mi ne volas, pacxjo.
--Kaj oficisto?
--Ne.
--Kaj instruisto?
--Ne, pacxjo. La instruistoj marsxas kun dissxiritaj pantalonoj.
--Kaj kia ci volas farigxi?
--Komercisto, pacxjo, kiel ci.
--Kial?
--Cxar cxiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos.
Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabligxis.
--Nun, infanoj, for de cxi tie! ekparolis Linovski, hodiaux vi mangxos en via cxambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo. Cxu vi volas?
--Ni volas, ni volas ... kaj post nelonge la infanoj malaperis en la koridoron.
--Disciplino kaj humaneco ... sen perforto kaj sen sentimentaleco.
--Cxu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la infanoj cxian homecon. Cxu de nun vi preparas ilin por procenteguloj?
--Dauxrigu, dauxrigu ... ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili baldaux estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin gxustatempe. Cxiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj.
--Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo. Kaj se vi jam nun komencas veki cxe ili tiujn instinktojn, ili farigxos sovagxbestoj--kanibaloj.
--Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn. Mi legis kelkajn el ili kaj unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri al vi, mi ne povis kompreni, kiel sagxaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas.
--Ni revenu tiam en primitivan staton?
--Kial ni revenos, kvazaux ni ne estas en gxi nun! ... Auxskultu, Irmov, ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto. Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo gxis la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per gxi mi spiras, sentas, vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi estas ricxa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu cxi mondo. Jen, vi timas nenion--vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj konstruajxoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la hxolero aux li? Morgaux mi fermu miajn okulojn, cxio povos renversigxi. Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, jugxejoj ... kaj tiujn cxi aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed suficxas tiom ... nun ni vespermangxu, kaj _en attendant_ ni glutu po unu--cxu vi trinkos konjakon aux prunbrandon?
--Al mi estas egale ...
Linovski plenigis la glasojn.
--Je via sano ... kaj jen ankaux almangxajxo, ne gxenu vin, mi tre gxojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi estas iom malagrabla tiu cxi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo ja estas tia. Cxiu havas la sian. Vi miras pri mi--mi pri vi. Pli bone estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu cxi mondo, kiam gxi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Cxu vi opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaux pianisto ... ne ekzistas tiajxo. Vi demandos, kial mi gxin acxetis? por la edzino, la infanoj?--Vana babilo! ... He tiel, mi gxin acxetis ... pro plezuro: la tuta regiono scias, ke nur cxe mi estas piano.
Tiumomente en la cxambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski sxin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj, ne volante, jxetis rigardon al Linovski.
Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaux cxi tion en la vivo ni elektis, kiel decas."
La vespermangxo komencigxis. Ili mangxis, trinkis kaj al la fino de l'vespermangxo Linovski estis jam duonebria. Li komencis ecx insulti, ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara cxambro auxdigxis vocxo de infano kaj la sinjorino eliris el la cxambro. Linovski plenigadis la glasojn, invitadis Irmov'on kaj, ne rigardante, ke tiu cxi nur tusxas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis gxin gxisfunde kaj dauxrigadis paroli. Iom post iom li ebriigxis. Lia vizagxo flamigxis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkasxemo ekludis en lia rigardo.
--Mi scias ... mi scias cxion, mi ne estas verkisto, mi ne estas psihxologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi oni parolis tie cxi pri mi ... oni diris al vi cxion.
--Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov.