Part 4
"... Jes, mi denove ripetas, ke cxiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas, kien ecx li mem enrigardas nekontenta, cxar nur en tiu cxi anguleto li sin sentas tia, kia li estas ... Aliloke li ne estas 'li'. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aux pensas ke li povas esti pli bona--gxi estas nur pro tio, ke ni ne konas cxi tiujn anguletojn de l'animo ... kaj pli bone estas ilin ne koni! ... Mi skribas cxion cxi tion kun la sola celo--studi min mem ... Okupitaj per la studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem ... Mi volas traesplori mian vivon de l'komenco gxis la fino kaj tiam mia heredonto aux la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian oficialan biografion kaj vidu, cxu estos io komuna?
"Kelkaj homoj nomas la jxaluzecon nobla sento, aliaj gxin miksas ecx kun la amo mem.
"Li min jxaluzas, sekve amas!" pensas iu malsagxa virino. "Mi vin jxaluzas, cxar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfelicxan duonon, fermante sxin en kagxon.
--Laux mi, la jxaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas manifesti homo. La jxaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo, kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel cxu mi mem ne suficxas al sxi? kaj sxi ree ne estas kontenta? Kion plu sxi volas?"--pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsagxulo, kiu pensas, ke li estas suficxa por plenigi cxiujn malplenajxojn en la vivo de l'alia. Mia Nevena min jxaluzas, ecx je la libroj. Sxi ne povas kompreni, kiel iu libro, kia ajn gxi estu, povas esti pli interesa ol sxi.
"... Mi ne scias, cxu ekzistas homo en tiu cxi mondo, kiu dum sia vivo ne faris iun abomenajxon--cxu malgrandan aux grandan, cxu primonan aux alian? Apenaux ekzistas homo sur la terglobo kun sagxo kaj ventro, kiu akiris ricxajxon aux altan situacion, nefarinte iun malnoblajxon? Efektive, cxe la unua rigardo sxajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj estas puraj, senriprocxaj, aux almenaux nesuspektaj. Sed enirinte en ilian animon, trasercxinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos iun etan malnoblajxon, etan kiel mikrobo, el kiu volvigxas poste tiu ricxajxo aux situacio ... Poste, la monero naskas napoleonojn[2] aux la rangoj iras kiel minutoj ... sed la komenco de l'sukceso estas en tiu cxi eta malnoblajxo, kiun oni ecx forgesas pli poste.
"Kiel hodiaux, mi memoras tion ... Mi estis oficistigita kiel ekspertizisto ... cxio dependis de mi ... Mi konis tre bone la interesigxantan personon ... iu ricxulo ... liberigita kontraux garantiajxo ... Kelkajn tagojn antaux la ekspertizo mi trovis sur mia tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. cxiu kaj mallongan noteton: 'Al tiu, kiu ecx sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas esti maldanka.' Kia kolero bruegis en mia animo en cxi tiuj minutoj! Tuj mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris cxe la ministro. Tiu cxi noteto indignigis cxiun mian nervon ... Sekve, li pensis, ke li trovis la ciferon, post kiu mi cxesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al li, ke ekzistas ankoraux _homoj_ en tiu cxi mondo. Mi iris en la ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon--same. La morgauxan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn tagojn sercxis tiun sumon--mia amiko promesis gxin pruntedoni al mi tiujn cxi tagojn. 'Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de tiu mono kaj, prenante de l'amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de l'prunteprenita mono ...' Cxu estas io pli simpla ol tio cxi? Mi ne povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia posxo, kiel neekzistantan. Mi alportis la monon al la banko kaj tuj iris sercxi mian amikon. Mi lin vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron estis sensence jam.
"La morgauxan tagon la komisio kunsidadis. Mia subacxetinto aperis, li sin tenis kvazaux li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin, jxeti la bankbiletojn en lian vizagxon, precipe min pliincitadis lia indiferenteco, kvazaux li estis certa, ke mi deklaros min je lia profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, cxar mi timis, ke en alia okazo li lauxte deklaros antaux cxiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam pri nenio, mi ne pensis, cxu mia deklaro estas prava aux ne el la vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: 'mi subacxetis lin' aux 'mi volis subacxeti lin' min neniigi. 'Se li estus honesta, kial li ne deklaris?'--demandos li kaj cxiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi min, ke mia decido estis justa, ke ne cxar mi timis lin, aux cxar li sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed cxar tiel devis esti. Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subacxeti. Mi neniam forgesos lian rideton, kiam li adiauxis kun la komisio--li kvazaux dankis al mi per gxi. Kaj mi estas certa, ke se la legxo ne punus ambaux pro subacxeto--li plezure ekridus en mian vizagxon kaj rakontus pri la mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizagxo mia unua nesperta malnoblajxo.
"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte hejmen--dissxiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj prunteprenonte de l'amiko 500 fr. ankaux ilin fari sammaniere. Sed veninte hejmen la vesperon, al mi montrigxis, ke estos tre malsagxe nuligi tiun monon. Kia ajn gxi estis, gxi cxiam restis mono. Fine mi povas gxin uzi ne por mi ... mi povas gxin disdoni al malricxuloj ...
"Kaj tiel la mono restis cxe mi ...
"Mirinda kreitajxo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas kontraux Nevena ... Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam sxi farigxas pasia je mi, kiam sxi forjxetas flanken cxian honton--mi ebriigxas tiam de sxia volupto, mi kisas sxiajn piedojn ... kaj minuton post tio, sxi falas en miaj okuloj, kvazaux sxi faris ion malhonoran ... kvazaux la pasio, ecx dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento ...
"... Mi travivas tri vivojn--iafoje en la sama tago, en la sama horo. Alia mi estas antaux la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaux mia edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: 'dum la plenumado de l'oficaj taskoj.' Kaj nenion komunan mi havas nek kun la unua, nek kun la dua homo nun; tie cxi en soleco mi estas tia, kia estis Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie cxi mi logxas kaj mi ne timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aux delikatan interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam sxi ecx ektedas al vi ... kia gxuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem ... cxu povas tion anstatauxigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Cxu do estas sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn ecx antaux Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaux ol kusxigxi, cxiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton de sia animo, cxu io ne mankas tie ... Nevena koleras, ke mi ne komunikas al sxi cxion, ke mi kasxas tiun cxi kajeron al sxi. Sed cxu estas eble rakonti al sxi cxion, kion mi scias pri mi mem?
"Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj cxu tio cxi estas suficxa por ke ni havu la rajton grati unu al la alia en la animoj.
"... Mi denove rememoras pri mia unua malnoblajxo kaj denove sxajnas al mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi ... kaj eble pli malbone ol mi ... Antaux cxio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kauxzo esti kondamnita senkulpulo ... kaj interese estas, cxu mi estis kapabla fari ankaux cxi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus diri certe cxu ili estas kapablaj je granda heroajxo aux je granda krimo? Ni mem ne konas nin mem ... kaj iom post iom ni malkovras niajn indecojn kaj malvirtojn, ecx ne sentante ilin pli frue.
"Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu cxi afero. Cxu tio cxi ne estas riprocxo de l'konscienco? Pento? Mi ne emas kredi: mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio cxi ne povas farigxi cxe mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki gxis frenezigxo, gxis memmortigo aux min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro. Iafoje mi ecx pensas, ke dubinde estas cxu mi lasos cxi tiujn pagxojn, ke oni ilin legu post mia morto.
"Al mi sxajnas, ke ankaux mi, kiel cxiuj, aliaj ekdeziros forlasi la teron pura antaux la societo.
"Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj cxi pagxoj falus en iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo?
"Kaj malgraux cxio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenajxo en mia vivo--kvankam, gxis hodiaux gxi ecx ne unu fojon malbonigis mian apetiton kaj mi travivis pro tio ecx ne unu nokton en maldormo.
"... Mi ankoraux ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edzigxis entute, kaj kial nome mi edzigxis je Nevena?
"Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun cxi demandon kaj gxi okazas kiam plu ne estas tiel facile por detrui tiun 'bonvolan kontrakton'. Nevena ankaux, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial sxi preferis min pli ol la aliajn. Sxi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Cxio estas okazo: okaze niaj patroj renkontigxis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu cxi mondo ... okaze ni ankaux mortos de iu malvarmumo ... okaze ni farigxas jugxistoj, aux krimuloj ... okaze edzigxas unu je Maria, alia je Stefania, tria je Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por la alia. Edzigxinte, al mi ecx en la kapo ne venis dauxrigi la homan genton, mi ecx ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian 'mi'.
"La penso felicxigi Nevena'n ankaux malmulte min okupis.
"Eble mi esperis trovi almenaux mian personan felicxon en cxi tio? Apenaux. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankaux pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan, neordinaran, 'extra fin', en tiuj gxuadoj, cxu fizikaj, cxu aliaj. Sed kial en tia okazo mi edzigxis je sxi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni acxetas de tiu cxi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni ecx ne donas al ni cxi tiun demandon. Eble la parenceco de l'animoj? Interkompreno reciproka? Iuj komunaj gxojoj, malgxojoj, ideoj?--Tute ne, kaj certe sekve de tiu momenta ekflamigxo de l'organismo, kiu ne povas indiferente toleri la proksimecon de bela korpo. Gxin havi senpune mi povis nur per la edzeco. Nevena ne povis esti acxetita per mono, kaj sxi ne estis el tiuj kreitajxoj, kiuj sin donas, cxar ili amas. Kison sen permeso sxi konsideris kiel krimon ... Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgaux mi rakontus detale al sxi mian tutan biografion, elmontrus al sxi miajn vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco ... kaj malkovrus al sxi tiun anguleton de mia animo, kiun sxi ne konas kaj kien mi ne enlasas sxin--inter ni malfermigxus abismo kaj ni terure aux konsterne demandos nin: 'Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?' ... Jen kial estas pli bone, ke ni fermu la sekretojn de l'animo kaj iliajn sxlosilojn jxetu en la maron. Mangxi kune, dormi, interparoli pri tio cxi kaj tio, esti trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia ...
"... Tiom da tempo mi vivas kun sxi, sed cxu ni scias, kion malamas aux amas la alia? kaj cxu ni klopodas ekscii tion?
"Ni klopodas, gxis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn dezirojn kaj nur tiom ...
"Jes, sxi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne amas petroselon kun viandbuletoj, sed cxu sxi komprenis, ke al mi estas malagrabla sxia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli terure estas, ke sxi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu sxia rigardo, pro unu sxia kiso mi forlasu cxion. Kaj kiu virino ne dezirus tion?
"... Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al Nevena, ke se sxi mortos, mia vivo perdos cxian sencon, farigxos sencela. Cxu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu cxi! Kiaj malsagxaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke gxi estas sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min mem, ke se morgaux Nevena mortos, ecx ne unu blanka haro estos aldonita al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la cxeesto de mortinto en la domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta ... Min ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi frostotremos, vidinte ke la esencajxo, kiun mi tenis en miaj brakoj, farigxis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de bucxita besto. Min terurigos la penso, ke sxia bela talio, de kies aromo mi ebriigxadis, malbonodoros ...
"La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, cxio cxi tio efikos sur miaj nervoj ... Plimalpli ni sentas tion ankaux dum fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post sxia morto cxio estas finita por mi--neniam! Mi ecx, eble, ploros, ne edzigxos, sed ecx ne unu peceton sxi forprenos de mia koro per sia malapero ... sed kial en tia okazo ni kiel infanoj amuzigxas? Kial iuj kredas tion? Kiel ekterurigxus mia Nevena, se sxi tralegus tiujn cxi liniojn, sxi, kiu imagas al si, ke post sxia morto--mi tuj pafmortigos min sur sxia kadavro.
"Sxi postulis sincerecon! Cxu sxi ekdezirus, ke mi estu iom malkasxa je tiu temo?
"Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili kompatas la mortintojn, se ne estus funebro?
"Kaj al mi sxajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma, mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni cxiuj estas tiaj.
"Ni treege amas nin mem, por ami forte ankaux iun alian, tuj kiam li cxesos liveri al ni tion, kion ni bezonis ..."
Nevena cxesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj okuloj sxi dauxris rigardi antaux si.
Al sxi sxajnis, ke iu renversis la tutan mondon antaux sxi.
"Dio mia! Dio mia! ekmurmuris sxi. Cxu vere li estas skribinata cxion cxi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu cxi homo ne nur ne amas min, sed min malamas, malestimas ... Kaj kial li ne diris tion al mi? Kial li kasxis tion en sia animo? Cxu mi perforte restos cxe li?" Sxi simple ne volis kredi, ke li gxin skribis serioze, ke la sama mano per la sama skribmaniero skribis iam al sxi pasiajn, delikatajn leterojn.
"Kiu ekkredus, ke tiu cxi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta, tia egoisto. Sed cxu mi vere estis blinda por ne povi ecx unufoje kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras cxiujn liajn vortojn, gestojn ... Dio mia! Kian komedion li ludadis dum sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Cxu vere li ne povis veni cxe min kaj diri al mi: 'Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disigxi!' ... Sed kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaux la edzigxo kaj poste ... post la edzeco ... Li certe ankaux tiam ne amis min ... Li edzigxis je mi kvazaux li acxetus ludilon en iu magazeno ... Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se la plej belaj homoj lauxvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj? ... Kaj mi kredis min felicxa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Gxis tia grado sxi estis konsternita de tiu frapo, ke sxi ne volis kaj ne povis pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaux sxi, kiel li, povus skribi samajn pagxojn ... Sxi sentis nur unu aferon, ke la homo, kiun sxi opiniis kapabla morti por sxi, ecx larmon li ne versxus se sxi malaperos ... Ecx sxajnis al sxi, ke li nome tion atendas malpacience. Sxia Mitjo, sxia idealo, tiu perfekta homo, montrigxis plej ordinara mortemulo. Kaj, cxu ecx la simplaj mortemuloj tiel amas siajn edzinojn?
Dum momento, sxi levis sian kapon kaj jxetis rigardon cxirkauxen.
"Sed cxu vere cxio gxis nun estis songxo? Ke jam la antauxpasintan tagon tie cxi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj min nomi ... Sekve li ankaux tiam mensogadis ... Sed cxu mi povas de nun vivi kun li? ... Kiel post tio cxi mi permesos al li min karesi, sciante, ke samtempe li pensas pri tute alia afero ... Dio mia! Cxio estas finita inter ni!" Kaj sxi ekploris kiel infano ... "Kial, kial mi malfermis tiun cxi tirkeston? Kial mi tralegis tiun cxi kajeron? Cxu ne estus pli bone, se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraux tio mi ne povas vivi sen li!" Kaj nur la sola penso, ke sxi povas apartigxi de li, sxin jxetadis tutan en malvarman sxviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos! ... Mi kasxos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi malkovrigxos, ke mi scias cxion. Mi ankaux havos unu anguleton en la animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos ... al li mi diros, ke se li ne scias, kial li edzigxis je mi--mi scias kial ... kaj mi lin faros felicxa, se ecx mi devus morti por tio!"
Post tio sxi kolektis la kajerojn kaj volis starigxi de la kanapo. Sed jen--la pordo de l'kabineto malfermigxis ... Nevena elkriis kaj paligxis kiel tolo. En la cxambron eniris sxia edzo. Mitjo alpasxis al Nevena kaj paligxis ne malpli ol sxi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la kanapo.
--Kio estas cxi tio? Kio estas cxi tio? kriis li, ne kredante siajn okulojn, ke sxi kuragxis malfermi lian tirkeston.--Kion vi faris? Vi tralegis tion cxi?
Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de sxia vizagxo, ke sxi tralegis cxion. Terura indigno kaptis lian tutan estajxon cxe la penso, ke sxi estas permesinta al si trasercxadi lian animon ... En tiuj cxi minutoj sxi montrigxis al li kiel iu agento de la sekreta polico. Kun premitaj, pro kolero, dentoj li starigxis kontraux sxi kaj ekkriis: "Kiel vi kuragxis, kiel vi kuragxis fari cxi tion? Kiu donis la vi tiun rajton? Aux vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian animon kiel dum vizito cxe viaj najbarinoj? ... Cxu vi ne scias, ke tio cxi estas spionado ... la plej terura spionado ... kaj cxu vere trovigxus iu frenezulo edzigxi, se li scius, ke vi pretendas tiajn rajtojn al li? ... Diru al mi, diru al mi kiel vi kuragxis fari tion?"
Nevena nenion respondis al li, sxi timis lin kaj ne kuragxis lin ekrigardi.
--Diru al mi cxu mi permesis al mi iam grati en via animo? Cxu homo mi estis, kiun vi amas aux malfelicxulo logxanta sub polica observo? ... He ... Kion vi faris nun? Cxu vi scias, ke post tio cxi mi ne povas vivi kun vi? ... Ecx se mi volus, mi ne povas ... Mi ne povas vivi kun homo, kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio cxi estas nomata cxe vi pruvo de senfina amo! ...
Pro kolero li ne povis paroli. Li sidigxis sur unu segxon kaj enpensigxis: "Kiaj kreitajxoj estas tio--la virinoj! Kaj kiaj komprenoj pri amo! Kaj kion sxi faris nun? ... Sxi eksciis ... pri la kvin miloj da frankoj ... Cxu do mi povos post tio cxi vivi kun sxi? ... Nesatigxeblaj kreitajxoj! ... Ne suficxas al ili tio, kion oni donas al ili de sia ekzisto ... ne, ili nin bezonas tutan, kun cxiuj nervoj kaj cerbo ... Jes ... jes, mi sxin forlasos ..."
Li starigxis.
--Cxu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn cxi kajerojn iu mia malamiko, mi pli volonte pacigxus, ol nun. Mi komencus batalon kontraux li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus ... Kaj kun vi kia batalo? Aux mi devos komenci min pravigi, peti pardonon ... Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikatajxoj estos falsaj ... nesinceraj ... Vi disbatis ankaux tiun felicxon, kiu estas ebla en tiu cxi mondo ... Vi volis min ekkoni nepre tutan ... kaj vi ekkonis min ... cxu vi konvinkigxis nun, ke nepre tuta homo ne povas esti amata, cxar li valoras nenion. Cxu mi ne estis prava dirante al vi ne grati tre multe en via felicxo, se vi ne volas gxin kripligi ... Kaj kion vi gajnis nun? ... Mi ne povas vivi kun vi ... mi ne povas ... ecx se mi volus ... Niaj rigardoj ne povas renkontigxi plu, ne mallevante niajn okulojn unu antaux la alia ...
Kaj ne ekrigardante sxin, ne dirinte al sxi adiaux, li eliris el la cxambro.
Nur nun Nevena komprenis, ke tiu cxi homo, kiu montrigxis al sxi tiel terura post la tralego de la kajeroj, estis al sxi tiel kara, sxatata pli ol cxiam. Sxi cxion, cxion pardonis al li nun ... nur ke li restu cxe sxi. Sxi kontentigxos per tio, li vivu kiel li volas, li faru kion li volas, nur li ne foriru.
Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene sxi ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon, gxis kiam sxi decidos kion sxi faros.
Tiu cxi letero donis al sxi esperon ... "Li certe volas minaci min, puni min ... Ne, ne, tiu cxi homo meritas esti amata, kia ajn li estas ... antaux li mi ne hontas humiligxi kaj lin peti". Kaj sxi skribis al li tian leteron, kian ne skribus ecx kondamnito por amnestio. Sxia letero trankviligis sxin, sxi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos por sxi trankvilaj tagoj en la vivo.
Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino, sed ne respondis ...
Du talentoj.
La fiakro haltis antaux la hotelo, pli vere gastejo. Irmov malsupreniris de gxi kaj ordonis ke oni portu la pakajxon supren, pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon, la malsupran etagxon de la konstruajxo.
La domomastro estime lin renkontis.
--Preparu supre por lavi min kaj por la vespermangxo ion facilan: supon de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, gxi ne povas cxion toleri,--li senkulpigadis sin.
La domomastro promesis cxion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des pli, ke la sinjoro sxajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton kaj kun rideto auxdis la mendon por vespermangxo. Ili kvazaux ne kredis, ke la stomako cxe la homoj estas diversa kaj ke ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu cxi mondo.
La hotelmastro kun la nova vojagxanto iris supren. Cxiuj ekparolis.
--Kiu estas tiu cxi?
--Estas iu ingxeniero ... diris unu, multe da tiaj pasas nun.
--Devas esti iu revizoro ...
--Revizoro! ... ekridis alia. Kion li revizios cxi tie? En la tuta cxirkauxajxo oni ne povas trovi 100 grosxojn entute.
--Eble nur tiel pasas la homo.
--Kien li pasos? Ni ja estas cxe la fino de la mondo.
Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li sidigxis apud unu tablo, supersxutita de gazetoj, sed ne kuragxis ilin tusxi, preskaux cxiuj cxefartikoloj estis makulitaj de diversaj mangxajxoj.
--Cxu la mangxajxo estas preta? demandis li.
--Bonvolu, sinjoro, en la alian cxambron, tie mangxas la oficistoj.
Irmov pasis en la alian cxambron kaj trovis tie 5-6 personojn, lokajn grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidigxis, lauxte tusis, alkrocxis la visxtukon cxe la kolumo, tiris flanken malplenan mangxilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La abonantoj delasis la gazetojn, cxesis paroli kaj nevole observadis la novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj okuloj. Ili instinkte malamis tiun cxi homon, venantan de alia mondo--de tie, kie ili neniam estis, aux, se ili estis, apenaux reestos tie. Kaj li ecx ne rimarkis, aux sxajnigis, ke li ne vidas ilin. Cxi tio ankoraux pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo, kiu per unu kapto cxe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili estus arangxintaj al li iun lokan sxercon. Sed cxiu lin konsideris kiel grandulo de sia ministerio.
Vespermangxinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon, lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Cxies busxo malfermigxis.
Ili saltis antaux la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu.