Part 6
--Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne trasercxas en ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol gxi. Ne sxajnigu vin ... vi almenaux konas la historion pri la diplomo kaj al ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, cxu ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu ... cxu vi auxdas?--de neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, cxiuj estas friponoj gxis la lasta--cxiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj--kun aero kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas verkistoj--psihxologoj ... vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron. Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin ... Vi donas sagxon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto--pediko, ke vi nauxzas nun auxskulti min kaj, se vi sidas cxi tie, gxi estas cxar neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min, kaj cxu vi haltigis iam vian sagxon sur mian vivon? ... Tuta Bulgario esti grakanta kontraux mi, kiam okaze malkovrigxis, ke mia diplomo estas falsa. Tuj telegramoj en Euxropon al diversaj universitatoj, korespondoj kun la prokuroro, la esplorjugxisto--viva oni min estus enteriginta. Oni komencis proceson--la proceso perdigxis, kompreneble, cxiuj suspektis min. Kaj kial kasxi nun--mi gxin sxtelis. Kaj ne nur mi estus gxin sxtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta--se mi ne povus gxin forsxteli, mi estus ekbruliginta la tutan jugxejon ... Sofion mi estus bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco, principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma cxambro, kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galosxoj; en la gimnazion kun horlogxo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektigxu la stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaux kiam mi naskigxis, mi eliris nuda sur la straton kaj gxis mia dekjara agxo mi vagis sur la vojo, servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Trovigxis poste iu pli prudenta stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion. Mirinde bela estis la vivo cxe li! neniam gxis tiam mi mangxis cxiutage. Vere, la scienco marsxis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi malpacigxis kun mia bonfaranto, kaj cxu vi scias kial? Li kulpigis min, la malbenito, ke mi forsxtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino. Mi ne estas de la speco de l'kasxemuloj ... La tutan regionon mi nun senhauxtigis, la infanon de patrina brusto mi forsxiros, se mi havas ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas fripono, azeno, porko--pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo, sed la ornammonerojn ne estis forsxtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili trovigxas ... ne, sed tiam mi estis bruto kiel vi ... principojn mi ankoraux havis: ke la sxtelo estas krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroajxo. Mi lin forlasis, komencis la oficistecon--farigxis skribisto. En nia tempo la skribistojn oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post du jaroj mi jam havis laksxuojn kaj bastoneton--kaj ecx monon mi estis metinta flanken. Pli poste mi decidis laux la konsiloj de kelkaj kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni akceptadis ankoraux cxiun ajn. Mi forveturis, enskribigxis, studis jaron kaj duonon. Restis al mi ankoraux tiom--la monon mi elmangxis gxis centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin gxis dek jaroj, kaj cxiumonate la posxtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7], cxu vi havas ideon, kio estas resti sen speso--al la tuta mondo skribi kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne havas monon por tabakon acxeti al mi, nun oni mangxas mian kapon, ke mi havas multe da mono--ke mi povas cxiujn acxeti. Samtempe ili mangxas mian kapon--samtempe ili envias. Ankaux vi envias min--sed vi diros, kun malnoblajxo mi gxin gajnis ... ankaux tiel gxi estu. Cxu vi scias, kio estas malnoblajxo? Ne, vi ne scias--ankaux gxi estas talento, ennaskita en la homo, kiel via talento. Unu naskigxas talenta verkisto--alia talenta fripono. Cxu vi komprenis?
Momenton li haltis, versxis vinon en sian glason, eltrinkis gxin, visxis siajn lipojn kaj ankoraux pli nerve dauxrigis.
--Kvazaux nun mi gxin memoras, tri tagojn mi estis mangxinta nenion--kaj tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne estas justeco en tiu cxi mondo. Kien mi ne vagis en Euxropo por sercxi panon kaj laboron, mi apenaux subtenis min. Kaj iun belan tagon, ecx sen plej malgranda riprocxo de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj, prave diri al vi, mi pli meritis gxin ol multaj aliaj. Ankaux nun cxiujn miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj procesoj estas cxiuj cxarlatanaj de ambaux flankoj, mi ruinigis la plej famajn friponojn tie cxi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne tremu pro mi. Al cxiuj mi enigxis en la cerbo, la animo kaj la posxo, kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek sendormon, ne perdas ecx apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov? Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi sxercas, ke mi afektas, ke pro ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi ankaux en sobra stato cxiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaux vi supreniris la Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile senkonsciigxas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj elektitoj en tiu cxi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por gxin ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen, nek Tolstoj sxangxos la mondon--mi sxangxos Bulgarion kaj tiaj kiel mi, cxar mi estas forto, auxtoritato ... kaj mi dispremos cxion, kio aperos antaux mi. Mi estas nun inter porkoj--morgaux vi vidos min en la parlamento. Legxojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja dauxrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron.
Liaj okuloj brulis. Lia vizagxo malheligxadis. Malbonsigna fajro erarvagis en liaj rigardoj, kvazaux li denove travivis cxiujn siajn suferojn kaj iun minacis pro ili.
Al Irmov farigxis cxio tie cxi malplacxa: kaj Linovski, kaj tiu cxi meblaro, kaj tiu cxi vespermangxo.
Al li komencis nauxzi, kvazaux li mangxis ion malbonan, nesanan. Kaj li sentis senfinan deziron pli baldaux foriri de cxi tie.
--He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontrauxvole ridetanta, starigxinte de la segxo.
Linovski rekonsciigxis.
--Kion? Cxu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi, cxu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi: eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi estus peninta farigxi kiel vi, certe gxis nun skribisto mi estus ie kaj pensus, ke Bulgario estas kreita por cxiuj, sed ne ankaux por mi.
--He, adiaux ... diris Irmov.
--Adiaux ... kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribacxu iun felietonon pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la juna generacio, sendu al mi ankaux la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskigxus, cxiam tiel mi vivos. Kaj sen ofendo, Irmov, se mi ecx nur eksentus, ke miaj infanoj skribas versojn, iliajn manojn mi fortrancxos. Adiaux.
La morgauxan tagon Irmov forlasis la urbon.
Sidigxinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaux li nevole videtigxis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraux sonis lia malagrabla vocxo.
Ili alvenis cxe la stacidomo.
Irmov supreniris la vagonaron.
Sed ankaux en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio, kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo--kaj antaux liaj okuloj kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto.
Ili alproksimigxis Sofion.
Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin atendis lia edzino.
Unuan fojon li rimarkis, ke sxi ne estas tiel bela, nek tiel aminda, kiel li imagis al si pli frue.
Kaj kiel neniam li rimarkis, ke sxia jxaketeto estas iom eluzita.
Ili sidigxis en fiakro. Ili alvenis hejme.
Irmov eniris en sian kabineton--malgranda, malalta cxambreto kun ordinara ligna tablo, apogita cxe la muro, kun arigitaj sur gxi en malordo libroj kaj brosxuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidigxis apud gxi kaj enpensigxis.
--Nicxjo, li auxdis la vocxon de sia edzino, venu, la vespermangxo estas preta.
--Tuj, elkriis li iel nerve.
Kaj denove antaux li videtigxis la granda korto, en gxi ridetanta gxis la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta, ridetanta virino--kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaux kune kun ili gxi ridis al li pro io.
Piednotoj de l'tradukinto
[1] Pitoreska vilagxeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn.
[2] 20 frankaj ormoneroj.
[3] la bulgara nacia poeto.
[4] Ordinare la bulgaroj alnomas per _baj_ cxiujn pli agxajn virojn.
[5] Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon.
[6] Tiam Bulgario estis princlando.
[7] t. e. posxtmandatoj internaciaj, kiuj cxe ni estas bluaj.
ESPERANTO-LITERATURO
Bennemann, Paul: Internacia legolibro
TRA LA MONDO
1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 pagxoj. Kartonita.
2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponajxoj. 1922. 144 pagxoj. Kun 12 pagxa muzika aldono. Kartonita.
-- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Handel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 pagxoj. Brosxurita.
-- -- Muzika eldono. Arangxita de Josef Achtelik, iama orkestrestro cxe la opero en Leipzig. 1922. 80 pagxoj. Brosxurita. Bindita.
Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnajxoj. 1921. 115 pagxoj. Brosxurita.
Hankel, M.: Sableroj. Poeziajxoj kaj skizoj. Kun portreto de la altsxatata auxtorino. 1911. 91 pagxoj. Brosxurita.
Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 pagxoj. Bindita.
Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredajxo. Romano originale verkita. 1922. 320 pagxoj. Brosxurita kaj bindita.
Moliere: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 pagxoj. Brosxurita.
Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 pagxoj. Brosxurita.
Internacia Mondliteraturo
La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.
Gxi enhavas nur la plej famajn verkojn el cxiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Gxis nun aperis la jenaj verkoj:
Volumo 1:
Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Kuster. 2a, korektita eldono. Kun antauxparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 pagxoj. Kartonita.
Volumo 2/3:
Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antauxparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 pagxoj. Bindita.
Volumo 4:
Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 pagxoj. Kartonita.
Volumo 5/6:
Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj auxtoroj (Rumohr-Korner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 pagxoj. Bindita.
Volumo 7:
Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wuster. 1922. 84 pagxoj. Kartonita.
Volumo 8:
Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 pagxoj. Kartonita.
La kolekto estas dauxrigota.
Notoj de tekstpreparanto.
Mi forigis la frazon "Rim. de l'tradukinto", kiu estis cxe la fino de cxiuj piednotoj.
Anstataux german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn.
Mi samigis la aspekton de la elipsoj.
Por signifi vortemfazojn kaj alilingvajxojn, la originala libro uzis _gesperrt_-stilan aspekton (kun kromaj interliteraj spacoj). Anstatauxe mi uzis kursivan tiparon en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ en nur-tekstaj dosieroj.
Mi sxangxis cxi-subajn detalojn en la teksto:
Pagxo Originalteksto Korektajxo 21 ke al Marski ke al Mirski 47 la mabenitan tirkeston la malbenitan tirkeston 53 Mi imagas le ekmiron Mi imagas la ekmiron 54 e Stefania je Stefania 57 inter ni! inter ni!" 71 entreprenas gxin." entreprenas gxin.