La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig
Part 8
"Feliĉo" ja ĉiam estis, estas kaj estos unu el la plej gravaj problemoj de la homa vivo, kaj pri ĝi certe ĉiu havas sian apartan opinion. Do ankaŭ en nia rondo la tiurilataj ideoj komence estis tre malkonformaj. Kelkaj samideanoj pli malpli konsentis kun la parolinto. Aliaj havis malan opinion, pruvante, ke la grado de feliĉo nepre ne estas proporcia al "materiala beno"; riĉeco per si mem tute ne garantias feliĉon.--La fervora pastro diris: "Feliĉo estas batalo! Batalo kontraŭ malveremo kaj malvirteco, kontraŭ mizero kaj malespero, batalo por la idealoj de l' homaro!"--Alia klubano rediris: "Mia feliĉo estas mia familio! Plejeble bone eduki miajn infanojn, zorgi kaj labori por tiuj, kiujn mi amas korege: jen la celo de mia vivo!"--Skeptikulo asertas: "Feliĉo estas iluzio, utopio de revemuloj!"--Post kiam ankoraŭ pluraj diversaj "feliĉoj" estis diskutitaj, oni fine kompromise interkonsentis, ke vera feliĉo estas interna harmonio kaj paco. Riĉeco sendube povas fari la vivon pli agrabla, sed de ĝi neniam dependas vera feliĉeco.--Kaj nun, kara leganto, kion vi opinias pri la problemo?-- --
Intence mi iom detale priparolis tiun "feliĉan" aferon, por montri per tiu ĉi "specimeno", kiamaniere ni "diskutante ekzercas la lingvon". Ankoraŭ pri multaj aliaj temoj mi volonte raportus detale, ĉar estas inter ili traktaĵoj, kiuj distingiĝas tiel per interesa enhavo kiel per karakteriza modela stilo. Sed mi devas rezigni, ĉar unuparte la materio traktita estas jam sufiĉe konata, aliparte la referatoj estas publikigitaj en la Esp. gazetaro. Tamen mi menciu almenaŭ kelkajn. Ekzemple S-ro D-ro Steche parolis pri novaj vojoj al reformo de muzeoj, pri siaj vojaĝoj ĉirkaŭ la terglobo ktp.; S-ro D-ro Dietterle kutime nin informas pri progresoj de nia movado en ĉiuj landoj. S-ro Bennemann, la pasia artamanto, parolis pri la vivo kaj la verkoj de J. S. Bach, pri moderna pentrarto, sed ankaŭ pri la naturesploristo Einstein kaj lia teorio. S-ro Degen preferas socialajn problemojn, ekz. "Pormalriĉula zorgado en Leipzig" ktp. S-ro Franck direktas nian intereson al historie gravaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo de Leipzig. S-ro D-ro Lippmann tre ŝatas lingvajn demandojn (gvidi--konduki; prepozicioj kaj adverboj; vortfarado per afiksoj ktp.). S-ro Petzold ĉiam denove postulas persisteman propagandon. S-ro D-ro Stucke pritraktas natursciencajn temojn, ekz. Ostwald kaj lia kolorteorio. S-ro Wilhelmi kiel specialisto de geografia fako prezentis al ni tre interesajn notojn pri la Suez-kanalo k. a. F-ino Wunderlich esploris la demandon pri "Esperanto kaj la virinoj". Dum la pasintaj monatoj ni aranĝis serion da paroladoj pri la historio de Esperanto, pri lingvaj kaj nelingvaj organizaĵoj (C. O., L. K., K. K. K., U. E. A.) pri Esp. kongresoj kaj pri la Esp. gazetaro.
La tria parto de nia kutima tagordo, la "komuna tradukado"[32] kelkfoje estas tre amuza afero. Povas okazi, ke pri unu frazo oni pasie diskutas duonan horon aŭ eĉ pli, se iuj "harfendemuloj" ne povas interkonsenti pri tiu aŭ tiu vortkunmetaĵo aŭ parafrazo. Fine la prezidanto "perdas la paciencon" kaj ordonas, ke la ĉeestantoj decidu per voĉdono. Efektive tradukado estas "porintelekta akrigilo", kaj tronaiva tradukanto povas facile rikolti multkoloran bukedon da mokincitetoj. Jen la "Histrikeco Esperantista".
"La -- -- --??"
Ah, pardonu, respektinda leganto, vi ne jam scias--. Nu, mi tuj klarigos al vi la aferon. Iam ni tradukis fablon de Schopenhauer, kiun mi ĵus memoras. Anstataŭigu en ĝi la "vintran malvarmon" per "entuziasmo al Esperanto", kaj vi tuj komprenos, kion mi volas diri. Jen la fablo:
"Areto da histrikoj dum malvarma vintrotago sin premis unu al la alia plejeble proksimen, por ŝirmi sin per reciproka varmigo kontraŭ mortfrostiĝo. Sed baldaŭ sentis unu la pikilojn de la alia kaj tio ree disigis ilin. Bezonante varmon ili denove alproksimiĝis kaj pro tio ripetiĝis la alia malbono, tiel, ke ili balancis inter ambaŭ suferoj, ĝis ili trovis konvenan distancon, kiun oni povis sufiĉe bone toleri.
Kaj tiun distancon ili nomis ĝentileco (legu: samideaneco) kaj nobla moro."
Ĉu en via rondo ankaŭ estas histrikecemuloj?
Fine mi malsilentu pri malgranda epizodo, ĉe kiu la histrikaj pikiloj tute ne funkciis. Estis nia lasta kunveno antaŭ kristnasko 1915. Kiel kutime, ni sidis en intima angulo de "Auerbachs Keller", nia tiama kunvenejo, (pri kiu la germana poeto Goethe verkis tre artifikan reklambroŝuron, titolitan "Faust, Ia kaj IIa partoj"). Ferminte la oficialan parton de la kunsido (kaj kaŝe ordoninte al la kelnero, alporti kelkajn botelojn da ĉampano) S-ro D-ro Steche neatendite elprenis el sia aktujo abian branĉon, provizitan per kandeletoj, starigis ĝin sur la tablo, ekbruligis la kandeletojn, kaj jen--ni sidis ĉirkaŭ pigmea kristnaska arbeto. D-ro Steche, ekprenante sian glason, esprimis sian ĝojon pri la pasintjara komuna laboro same kiel pri la bonkora kamaradeco inter la klubanoj kaj tostis je senhalta progresado de Esperanto ĝis fina venko. S-ro Degen elokvente dankis al S-ro D-ro Steche, kiu ne nur per sia malavara mondonaco donis al la Esperanto-movado en Leipzig solidan fundamenton, sed kiu ankaŭ energie kaj konsekvence batalas por nia afero.--Ĉu estas necese, diri, ke vere "belan horon" ni festis ĉi tiun vesperon?--Rerigardante al la pasintaj tagoj de konstanta semado, ni revis pri sukcesoj estontaj, akirotaj per
Serioza laboro.
SCIENCA TEORIO DE OSTWALD PRI LA KOLOROJ.
(D-ro EMIL STUCKE.)
1.
Teorio de l' harmonio ne ankoraŭ estas muziko. Oni povas tre bone scii la teorion kaj samtempe havi neniom da talento por la arto. Tamen kiu volus nei la valoron de l' teorio por la progreso de l' arto?
Eĉ la muzikisto, kiu plej eble evitas la teorion dum sia kreado, tamen ĝin uzas ĉiam kaj ĉiam senkonscie; ĉar apartenas al ĝi la plej simpla ideo, sur kiu bazas lia kreado: la skalo de l' sonoj forpaŝantaj laŭ egalaj intervaloj. La *teorio* elektis el la senfina nombro de l' sonoj tiujn, kiuj estas uzataj en la muziko, ĝi kreis tiun simplan sistemon, kiu unuaparte ebligas reprezenti la sonojn per la skribo, aliaparte trovi plej facile iliajn interrilatojn kaj leĝojn.
Transirante de la muzika al la pentra arto ni konstatas, ke ĝis nun ne ekzistis tia teorio. Jam de longe oni rimarkis la similan naturon de sonoj kaj koloroj; la lingvoj tion esprimis uzante tre ofte la samajn vortojn por ambaŭ objektoj. Sed nur malmultaj homoj sentis la neceson, havi por la koloroj similan sistemon, por ne diri similan harmonian teorion, kiel por la sonoj. Unu el ili estis Goethe, sed liaj fervoraj kaj longedaŭraj klopodoj ne prosperis.
Stranga fakto--sed tamen komprenebla! ekzistis ja la mirinda teorio kreita de Newton. Ĝi klarigis ĉiujn fizikajn ecojn de la koloroj plej simple kaj plej precize, ĉiujn eldirojn ĝi povis pruvi per frapantaj eksperimentoj. Kiu riskus ŝanceligi tian bonfunditan konstruaĵon? Eĉ la genio de Goethe devis fine rezigni.
Tamen ni hodiaŭ scias, ke li estis prava, almenaŭ koncerne la celon. La Newton-a teorio ne respondas, eĉ ne *volas* respondi la demandon, kiu nin interesas. Ĝi ne pritraktas la *psiĥologian* fenomenon "koloro", sed la *fizikan* fenomenon "lumo". Ĝi ne donas sistemon de la koloroj laŭ ilia parenceco, sed laŭ ilia *fizika naskiĝo*. Ĉe Newton nigro kaj blanko ne estas koloroj; nigro estas la foresto, blanko la kunesto de ĉiuj koloroj. La kolorserio de l' spektro ne enhavas la purpurajn kolorojn; kelkaj koloroj, kiel flavo, sin kaŝas preskaŭ absolute inter la aliaj. Oni devas nur atente rigardi tiun serion por tuj kompreni, ke ĝi ne estas egalpaŝa kiel la serio de l' sonoj kaj ke ĝi sekve ne taŭgas por montri la parencajn kaj harmoniajn rilatojn inter la koloroj.
La unua, kiu klare trarigardis la problemon, estis W. Ostwald. Konata kiel eminenta ĥemiisto--li ricevis la internacian nobelpremion en unu lasta jaro--li donis sin kiel maljunulo al tute novaj esploroj kaj kronis la laboron de sia vivo per la belega kolorteorio, publicita dum la mondmilito. La nova fundamenta penso, unuafoje klare perceptita de Ostwald, estas jena: Teorio de la koloroj devas esti bazigata sur preciza kaj adekvata *ordo* de la koloroj.
2.
Sed kiel atingi tiun celon? La nombro de l' koloroj, kiujn la okulo povas diferencigi, estas ĉirkaŭ unu miliono; la tasko ordigi ilin ŝajnas ne plenumebla. Tamen en ĉiu homa spirito kuŝas pli malpli konscie kelkaj principoj, kiuj reprezentas la unuajn radikojn de tia provizora ordigo. Pripensu! ĉiuj ni sentas, ke ekzistas diferenco inter la koloroj: ruĝo, bluo, verdo, flavo unuflanke, blanko, grizo, nigro aliaflanke. Ostwald nomas la unuan grupon "buntaj"[33] koloroj, la duan "nebuntaj". La nebuntaj koloroj--tion ni ankaŭ sentas--formas serion komenciĝantan ĉe blanko kaj etendiĝantan super grizoj pli kaj pli malhelaj ĝis nigro. Koncerne la buntajn kolorojn ni ĉiuj diferencigas inter puraj kaj nepuraj; ni nomas la flavon de l' citrono aŭ la flavruĝon de l' oranĝo puraj, la bluon de l' ardezo nepura. Pureco povas esti pli aŭ malpli intenca; la nepre puraj koloroj formas la ekstremon de la tuta aro. Inter ili ne ekzistas ĝenerale konata ordo; sed nur pro tio oni ne konas ĝin, ke oni neniam pripensis ĝin.
Rigardu la kolorojn de jenaj objektoj: sulfuro, ovoflavo, oranĝo, briko, sango, violo, cejano, ĉielo, abio, papago (verda), freŝa herbo. Provante ordigi ilin tiel, ke la koloroj de najbaraj objektoj estas plejeble similaj, vi tre verŝajne ricevos la supre donitan serion, kaj neniun alian. Se restas iu dubo, ĝi rezultas nur de tio, ke nia kolekto de puraj koloroj estas sufiĉe maldensa; ekzemple inter la koloroj de l' sango kaj de l' violo mankas la granda aro de l' purpuraj koloroj. Se ni plenigas la materialon, ĉiu dubo malaperas: la serio de l' puraj koloroj montriĝas nepre fiksita; ĉiu prudenta homo ordigas ilin sammaniere. Kaj plue: ni konstatas, ke la fino de l' serio ree aliĝas al la komenco. La verdo de l' freŝa herbo estas pli simila al la flavo de l' sulfuro ol ekzemple al la ruĝo de l' sango. Tiel la puraj koloroj plenigas cirklon. Oni povas komenci ilian serion ĉe iu ajn el ili; ĉiam oni ricevas la saman rezultaĵon.
Ni ripetu la faktojn ĝis nun priparolitajn--faktoj, kiuj sin trovas "a priori" en ni spirito:
1) La diferenco inter buntaj kaj nebuntaj koloroj. 2) La serio: blanko, grizo, nigro. 3) La diferenco inter puraj kaj nepuraj koloroj. 4) La cirklo de l' puraj koloroj.
Ĉu tiuj faktoj jam reprezentas plenan kaj precizan sistemon? Kie estas en tiu sistemo la loko de l' nepuraj koloroj? Kio estas ideala blanko, nigro, ideala pura koloro? Kiel la cirklo de l' puraj koloroj estas ordigota? Ĉu ekzemple la interspaco inter sulfuro kaj oranĝo estas pli aŭ malpli granda ol la interspaco inter violo kaj cejano? Se ni volas havi same bonan sistemon kiel en la muziko, tiaj demandoj devas nepre esti respondataj.
3.
La helpilo per kiu Ostwald ilin respondas, estas la miksado de l' koloroj. Ne la miksado de l' farboj. Tiu dependas de multaj fizikaj kaj ĥemiaj cirkonstancoj kaj tial ne povas montri simplajn leĝojn. Kiam ni tie-ĉi parolas pri miksado, ni koncernas la *optikan* miksadon, kiu sola estas simpla kaj konvena por nia celo. Oni ĝin efiktivigas laŭ tre diversaj manieroj. Sed sufiĉas ke ni montru al niaj legantoj nur unu manieron facile imageblan, por ke ili havu fiksan ideon. Ni priparolu la miksadon per la kolorturbo.
[Ilustraĵo: _Figuro 1._]
La kolorturbo estas ronda tavolo, kiu povas rotaci ĉirkaŭ sia mezopunkto. Oni partigas ĝin en segmentoj kaj pentras ilin per diversaj koloroj, kiujn ni nomu la "komponentojn". Ekzemple la kolorturbo de l' apuda figuro enhavas la tri komponentojn: Ruĝo, bluo, nigro. Per la rotacio la koloroj konfuziĝas kaj donas la miksaĵon de la tri komponentoj. La segmentoj ne necesas esti egalaj; ŝanĝante ilian larĝecon oni ricevas diversajn miksaĵojn el la samaj komponentoj; oni povas ilin miksi laŭ ĉiu ajn proporcio.
La uzado de tiu instrumento nun donu al ni unuan fundamentan fakton koncernantan la purajn kolorojn. Miksante du el ili ni ricevas miksaĵon kiu sur la cirklo de l' puraj koloroj havas sian lokon *inter* la du komponentoj. Sed la miksaĵo nur estas pura, se la du komponentoj estas sufiĉe proksimaj. Ju pli granda estas ilia interspaco, des malpli pura fariĝas la miksaĵo. Ekzemple miksante flavon kun ruĝo, ni ricevas sufiĉe puran flavruĝon; sed miksante flavon kun ruĝbluo, ni ricevas ruĝon nepuran. Ni ne volas tuj esplori la leĝojn de tiu nepureco. Ni nur pripensu la kazon, en kiu la nepureco atingas sian plejan gradon. Tiam malaperas el la miksaĵo ĉiu bunteco kaj restas simpla grizo sen iu bunta nuanco. Flavo kun certa bluo, flavruĝo kun certa bluverdo, ruĝo kun certa verdo donas ĉiam la saman grizon. Ostwald nomas tiajn parojn "kontraŭaj koloroj". Al ĉiu pura koloro apartenas unu certa kontraŭa koloro, kiun oni povas tre precize fiksi per la kolorturbo.
Nun ni posedas ĉiujn necesajn antaŭsciojn por penetri en la Ostwald'an teorion. Ni jam diris, ke lia, celo estas la ordigo de l' koloroj, kaj ke tiu ordigo devas havi du esencajn ecojn: Ĝi devas esti preciza kaj adekvata. Kiel Ostwald atingas la precizecon de sia ordigo?
4.
Por bone kompreni tion, memoru ni la ekzemplon de l' muziko. La sonoj uzataj en la muziko estas elektitaj el senfina, kontinua aro, kaj la elekto unufoje decidita devas esti ĉiam konservata. Por tio estas nepre necese, ke unu el la sonoj estu precize fiksita. Oni scias, ke tiu estas la fundamenta sono a, kiun donas la ĝenerale uzataj agordiloj. La defino de tiu sono estas pure fizika; sed mi ne volas ĝin detale klarigi, por ne fortimigi mian leganton.
Al la ideo de l' fundamenta sono korespondas la ideo de l' fundamenta koloro, kies difino ankaŭ devas esti pure fizika. Sed pro la plia varieblo de l' koloraro ne nur ekzistas *unu* fundamenta koloro; fundamentaj estas la koloroj blanko, nigro kaj ĉiu pura koloro. Do la scienco devas respondi jenajn tri demandojn:
1. Kio estas ideala blanko? 2. Kio estas ideala nigro? 3. Kio estas ideala pura koloro?
Por kompreni la tri respondojn mi petas la leganton sekvi min en la laborejon de l' fizikisto. Sed mia peto ne estas deviga; kiu ne ŝatas tian ekskurson, lasu tiun-ĉi paragrafon kaj kontentigu sin per la *rezultaĵo*, kiu estas sole grava por ni: nome la fakto, ke ekzistas preciza metodo por konstati, ĉu iu koloro estas ideale blanka, ideale nigra, ideale pura.
La fizikisto scias ke la objektoj estas videblaj nur pro tio, ke ili reflektas la lumon. Nokte, kiam neniu lumo falas sur la objektojn, ili ankaŭ ne estas vidataj. Plue li scias, ke la sunlumo ne estas simpla, sed konsistas el granda aro da elementaj lumspecoj, diferencantaj laŭ sia koloro; oni vidatigas ilin per la prismo. Por esplori la naturon de iu kolora supraĵo, la fizikisto devas kompari la lumon *falantan* sur ĝin kun la lumo *reflektata* per ĝi. Li do samtempe direktas prismojn kontraŭ la sunradiojn kaj kontraŭ la esplorotan supraĵon. La rezultaĵo de l' komparo estas ĝenerale jena: La reflektata lumo ne jam enhavas ĉiujn elementajn lumspecojn, kiujn oni trovas en la sunlumo. La mankantaj specoj estas tiaj aŭ tiaj koresponde al la koloro de l' supraĵo. Du kazoj tuj sin trudas kiel ekstremaj:
1. La supraĵo reflektas ĉiujn lumspecojn. 2. La supraĵo reflektas neniun lumspecon.
Tiuj du kazoj reprezentas la respondojn al niaj du unuaj demandoj: En la unua kazo ni nomas la supraĵon ideale blanka, en la dua ideale nigra.
La respondo al la tria demando--nepre Ostwald-a eltrovo--estas neatendita kaj tamen genie simpla: La supraĵo montras ideale puran koloron, se ĝi reflektas precize la duonon de la lumspecoj. Sed kio estas tiu duono? La prismo liveras la lumojn en la formo de l' spektro, kontinua strio de koloroj, kiu havas nek komencon nek finon; ĝi aperas iom post iom ĉe la unu flanko kaj malaperas iom post iom ĉe la alia; mezuri ĝian longecon kaj dividi ĝin en du egalajn partojn estas tute neeble. Kiel do oni konstatas ĝian duonon?
Ankaŭ pri tio Ostwald ne restas ŝuldanta la klarigon. Inter la lumoj de l' spektro ekzistas ja paroj de kontraŭaj lumoj same kiel en la cirklo de l' puraj koloroj. Du tiaj lumoj donas miksite nebuntan lumon kaj povas esti precize fiksataj per tiu eco. Kio povas esti pli konvena, ol doni jenan difinon: Ĉiu peco de l' spektro, kiu estas limigita per du kontraŭaj lumoj, reprezentas duonon; ĉiu supraĵo, kiu reflektas tian duonon, montras ideale puran koloron. Videble oni povas formi la duonon laŭ tre diversaj manieroj; oni ricevas la diversajn purajn kolorojn.
5.
Sufiĉu tiuj fizikaj klarigoj! Ni nun precize scias, kio estas blanka, nigra, pura koloro, kaj tio estas la sola materialo kiun ni plue bezonas. Nun ni denove prenu nian kolorturbon kaj provizu ĝin per du segmentoj: blanka kaj nigra. La miksaĵo estas nebunta koloro, despli hela, ju pli granda estas la blanka segmento. Tuj ni posedas la principon, laŭ kiu ni devas ordigi la nebuntajn kolorojn: laŭ la procentoj, kiujn ili enhavas de l' blanka komponento. En la mezon inter blanko (_b_) kaj nigro (_n_) ni metu la grizon _g_50, kiu enhavas 50% da blanko, t. e. kies blanka komponento estas reprezentata de segmento egala al la nigra. En la mezon inter _n_ kaj _g_50 ni metu la grizon _g_25, en la mezon inter _b_ kaj _g_50 la grizon _g_75. Tiamaniere ĉiuj nebuntaj koloroj estas ordigataj laŭlonge de streko, en kiu ĉiu koloro havas sian precizan lokon. Dirante tiun ĉi lokon aŭ la korespondan procenton, ni nomas la grizon kun nepra precizeco. Kia progreso kontraŭ pasintaj tempoj, kiuj devis kontentiĝi per la neklaraj esprimoj "helgriza" kaj "malhelgriza"!
Al la miksaĵoj ĝis nun ricevitaj ni plue aldonu la *purajn* buntajn kolorojn; t. e. ni miksu grizan koloron kun iu ajn pura. La miksaĵo estas nepura bunta koloro. Kompreneble la aro de l' koloroj tiel ricevataj estas ne malgranda. Sed gravega estas la ekkono, ke oni ricevas ne nur *multajn*, sed akurate *ĉiujn eblajn* kolorojn. Fakto preskaŭ ne kredebla, sed tamen pruvita per sennombraj eksperimentoj! La bruno de l' majskarabo produktiĝas el flavruĝo kaj malhela grizo, la bluo de l' miozoto el bluo kaj tre hela grizo, la helruĝo de l' rozo el ruĝo kaj blanko k. t. p. Neniu koloro en la naturo, kiu ne egalas al unu el niaj miksaĵoj!
Kaj plue: La Ostwald-aj esploroj garantias ne nur, ke ĉiu koloro estas produktebla el la du komponentoj grizo kaj puro, sed ankaŭ tiu produktado estas ebla nur *laŭ unuopa maniero*. Por ricevi la brunon de l' majskarabo, ni devas preni nepre certan flavruĝon, kaj nepre certan grizon. Ĉiu alia elekto neniam kondukos al la ĝusta rezultaĵo. Kaj la du komponentojn ni devas miksi laŭ nepre certa proporcio. Ĉiu deklino estas eraro. Memorante nun ke la griza komponento siaflanke estas miksita el blanko kaj nigro, ni povas eldiri la fundamentan tezon: *Ĉiu koloro estas unumaniere kunmetita el tri komponentoj: blanko, nigro, kaj pura koloro*.
6.
[Ilustraĵo: _Figuro 2._]
Unua konsekvenco de tiu tezo estas, ke ĝi ebligas la ordigon, kiun ni postulis en la unua paragrafo. Ni jam vidis kiamaniere oni ordigas la nebuntajn kolorojn laŭlonge de streko: Ilia aro estas *unudimensia*. La buntaj koloroj certe ne povas havi sian lokon sur la sama streko. Do se ni aldonas al la nebuntaj koloroj eĉ nur unu puran (_p_) kaj rigardas ĉiujn buntajn kolorojn produktatajn per ilia miksado, ni tuj scias, ke ĝia aro estas *dudimensia*. Por reprezenti ĝin, ni desegnu triangulon, sur kies tri angulojn ni metu la kolorojn _b_, _n_, _p_. La linio _bn_ montras la nebuntajn kolorojn laŭ konata ordo. Elĉerpu ni unu el ili, ekzemple _g_! La linio _gp_ enhavas ĉiujn kolorojn, kiu naskiĝas el la miksado de _g_ kaj _p_; ilia ordigo fariĝos laŭ la sama principo, kiu valoras por la linio _bn_: ĉiu koloro havas sian lokon laŭ la procento de sia griza komponento. Ŝanĝante la komponenton _g_ ni ricevos aliajn liniojn _gp_, kaj sur ĉiu certajn kolorojn en certa ordo. Fine la tuta triangulo estos kovrita per koloroj, el kiuj apartenas ĉiu al unu precize konata punkto. Kaj evidente la triangulo ampleksas *ĉiujn* kolorojn, kiuj elvenas el la pura komponento _p_.
Speciale la linio _bp_ enhavas la miksaĵojn el _b_ kaj _p_. Ostwald nomas ilin helklaraj koloroj. La linio _np_ enhavas la malhelklarajn kolorojn. Ĉiu linio paralela al _pb_ enhavas kolorojn de sama nigra komponento, ĉiu linio paralela al _np_ kolorojn de sama blanka komponento. La linioj paralelaj al _bn_ reprezentas kolorojn de sama pureco.
Facile oni divenas la grandan nombron de l' rilatoj kiuj kaŝiĝas en tiu aranĝo: koloroj regule elektataj el la triangulo ĉiam montros harmonion. Kiu volas sin konvinki pri tio rigardu nur la 12 tabulojn publicitajn de Ostwald; ĉiu el ili enhavas du triangulojn karakterizitajn per du kontraŭaj puraj koloroj. Ilia aspekto estas nepre ravanta, plena de reguleco kaj harmonio; la okulo neniam satiĝas ĝuanta ĝin. Oni komprenas la fieran parolon de l' verkinto, kiam li unue ilin montris publike: Vi rigardantoj ĉeestas hodiaŭ la naskon de tute nova scienco!
7.
[Ilustraĵo: _Figuro 3._]
La atenta leganto certe rimarkis, ke niaj konsideroj montras ankoraŭ mankon. Ni raportis pri la ordo de l' nebuntaj koloroj sur streko; ni diskutis la pozicion de l' buntaj koloroj inter nebuntaj kaj puraj; ni eĉ parolis pri la vico de l' puraj koloroj sur ilia cirklo; sed ni ne montris la *ordon* sur tiu cirklo. *Vico* ne ankoraŭ estas *ordo*. La du apudaj figuroj pruvas ke oni povas ordigi tre diversmaniere, sen ŝanĝi la vicon. Eĉ la principo ke kontraŭaj koloroj apartenu al diametraj punktoj, ne sufiĉas por fiksi la ordon. Ĉar en ambaŭ figuroj tiu principo estas konservita por la elementoj 1--5, 2--6, 3--7, 4--8, kaj tamen la diverseco de l' aspekto!
Trudiĝas la penso, ordigi la purajn kolorojn laŭ simila principo kiel la nebuntajn.: Miksante du purajn kolorojn _a_ kaj _b_ laŭ egalaj partoj, oni ricevas certan miksaĵon _c_; metu ni _c_ en la mezon unter _a_ kaj _b_! Tre bona penso, sed bedaŭrinde ne efektivigebla! Ĉar _c_ ja ne estas pura koloro kaj sekve ne apartenas al nia cirklo.
La tezo de l' 5a paragrafo solvas ankaŭ tiun malfacilaĵon. Certe _c_ estas nepura, sed ĝi posedas puran komponenton! Tiu *komponento* havu sian lokon en la mezo inter _a_ kaj _b_. Oni tuj komprenas, ke nun la ordo nepre fiksiĝas. Dispensu min de la devo klarigi, kiel Ostwald *praktike* efektivigis ĝin. Por ni nur tio estas grava, ke nia principo allasas nur unu certan ordon, laŭ kiu ĉiu pura koloro posedas nepre certan punkton de l' cirklo. Dividante la cirklon en 100 partojn, ni povas loki sur ĝi 100 purajn kolorojn; praktike tiuj reprezentas la *tutan* aron, ĉar pli multajn la okulo apenaŭ diferencigas. Ĉiu pura koloro do estas reprezentata per numero inter 0 kaj 100. Flavo kiel plej hela koloro havas la numeron 0; 25 estas certa ruĝo, 50 certa bluo, 75 certa verdo. Malaperu el la scienco kaj industrio esprimoj kiel sulfurflavo, sangoruĝa, violblua k. t. p.; la nombro diras la samon multe pli simple kaj multe pli precize.
Tiu preciza signado ne estas limigita kun puraj koloroj. Por signi iun ajn koloron, oni bezonas tri nombrojn:
1. La numeron de ĝia pura komponento. 2. La procenton de ĝia blanka komponento. 3. La procenton de ĝia nigra komponento.
Ĉiu el tiuj tri nombroj estas ducifera; la tuta signo do konsistas el 6 ciferoj. Supozu, ke la kolorteorio estus ĉie konata. Vi volas mendi sofotukon kiu devas konveni al via cetera meblaro. En la pasinta tempo vi devis havi katalogon kun centoj da specimenoj; hodiaŭ vi nur skribas 6 ciferojn, kaj via deziro estos plenumata sen plej malgranda eraro.
8.