La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig
Part 9
Tre interesan solvon nun trovas la demando, kies respondon ni ĝis nun ĉiam devis prokrasti: Kiun lokon havas en nia sistemo tia nepura koloro, kia naskiĝas el du puraj komponentoj? En la kazo, ke la du komponentoj estas kontraŭaj koloroj, ni jam vidis, ke la miksaĵo estas grizo de 50% blanko kaj 50% nigro. Metu ĝin en la centron de l' cirklo! Tuj la tuta interno de l' cirklo estas plenigota per certaj nepuraj koloroj. Ĉar sur ĉiu radio devos troviĝi tiuj koloroj, kies unu komponento estas la centra grizo, kies alia la pura koloro apartenanta al la finpunkto de l' radio; la ordo sur la radio estos laŭprocenta. Sekve koloroj de sama pureco havas sian lokon sur cirklo, kiu havas komunan centron kun la cirklo de l' puraj koloraj. Ju pli proksimaj ili estas ĉe la centro, des malpli puraj ili estas.
[Ilustraĵo: _Figuro 4._]
Nun ni subite komprenas, kial la miksaĵo el du puraj koloroj _a_ kaj _b_ ne povas esti pura. La mezopunkto inter _a_ kaj _b_ ja ne kuŝas sur la cirklo, sed sur la rekta linio _ab_, do en la *interno* de l' cirklo, kaj en la interno nur troviĝas nepuraj koloroj! Anstataŭigante la komponenton _b_ per la komponento _c_ pli malproksima de _a_, ni trovas miksaĵon _c_', kiu estas pli proksima ĉe la centro ol _b_' kaj sekve ankoraŭ malpli pura ol _b_' La ekstremon reprezentas la kontraŭa komponento _d_, kiu liveras la grizon _d_' en la mezo de l' cirklo.
Ne estas necese akcenti, ke ankaŭ tiu ĉi cirklo estas riĉa fonto de ĉiuspecaj belegaj harmonioj. Ĝia valoro supera de l' estetika vidpunkto montriĝas precipe, se oni ĝin komparas kun la serio de l' spektraj koloroj; la cirklo multe pli kontentigas pro la reguleco de siaj paŝoj. Ĉiu koncentra cirklo prezentas same regulan bildon. Plue elprenante el tia cirklo du, tri, kvar .... kolorojn, kiuj dividas ĝin laŭ egalaj partoj, ni ricevas perfektan harmonion. Ekzemple flavo 00, ruĝo 25, bluo 50, verdo 75; aŭ flavo 00, ruĝbluo 33, verdo 66, formas tiajn harmoniojn. Vidi ilin estas konvinkiĝi.
9.
Multon valoras la rezultaĵoj, kiujn ni gajnis ĝis nun. La trianguloj unuflanke, la cirklo aliaflanke estas objektoj plenaj de gravaj interrilatoj. Sed ili estas izolitaj, sen reciproka kombino, kaj pro tio ili ne ankoraŭ reprezentas teorion kontentigantan la sciencon. Ili nur estas kvazaŭ la brikoj necesaj por la konstruaĵo de l' teorio. Kiel ni kunmetos tiujn brikojn?
[Ilustraĵo: _Figuro 5._]
Memoru jenan econ de niaj trianguloj: La koloroj troviĝantaj sur unu el ili estas ĝenerale diversaj de la koloroj sur ĉiu alia; sed unu grava escepto ekzistas: La unu linio _bn_ enhavanta la nebuntajn kolorojn estas la sama por ĉiuj trianguloj. Do ni ligu ilin laŭlonge de tiu linio _bn_! Imagante _bn_ nemovebla, oni povas turni ĉiun triangulon ĉirkaŭ _bn_ kiel pordon ĉirkaŭ la ĉarniroj aŭ librofolion ĉirkaŭ la bindostrio. Sekve de tio ne estos malfacile, fiksi la triangulojn en tia pozicio, ke rezultas regula aranĝo ĉirkaŭ la linio _bn_. La liberaj pintoj de l' trianguloj formas cirklon; ĉiu pinto reprezentas puran koloron; do aranĝante laŭ konvena maniero, ni retrovas tie ĉi nian cirklon de l' puraj koloroj. La granda tasko estas plenumita, la singulaj rezultaĵoj kombinitaj, la konstruaĵo perfekta. La apuda figuro donas bildon de l' formaĵo ricevita. Vere la interspacoj inter najbaraj trianguloj devas esti plenigataj per kontinua serio; ekzemple la interspaco inter _r_ kaj _rb_ per la serio de ĉiuj purpuraj koloroj. Farante tion oni ricevas tridimensian formitaĵon, kiun Ostwald nomas "la kolorkorpon". Ĝia geometria formo estas duobla kojno; se oni kunmetas du egalajn konojn laŭ iliaj bazoj, oni rizevas la saman figuron. La du pintoj de l' korpo enhavas la kolorojn blanko kaj nigro, la akso nebuntajn kolorojn, la rando purajn kolorojn, la unu supraĵo helklarajn, la alia malhelklarajn kolorojn.
Tra la tuta kolorkorpo valoras jena regulo, kies specialajn kazojn ni jam ofte renkontis: *Se miksante du kolorojn _a_ kaj _b_ laŭ egalaj partoj oni ricevas miksaĵon _c_, la loko de _c_ en la kolorkorpo estas la mezopunkto inter _a_ kaj _b_*. La nombro de unuopaj kazoj ampleksataj de tiu regulo estas frapante granda.
Ne malpli granda estas la nombro de l' estetikaj eldiroj, kiuj kaŝiĝas en la kolorkorpo. Ni citu ankoraŭ nur unu. Se la tuta korpo turniĝas ĉirkaŭ la akso, ĉiu punkto trakuras cirklon. La punktoj trakurantaj la saman cirklon apartenas mem al iu cirklo simetria ĉirkaŭ la akso de l' korpo. Ni eĉ jam konas kelkajn el tiuj cirkloj: unu estas la cirklo de l' puraj koloroj, aliaj estas la cirkloj koncentraj kun ĝi. Sed evidente ekzistas ankoraŭ multaj aliaj. La koloroj de tia cirklo havas du esencajn ecojn: 1. ili estas de sama pureco, 2. ili reprezentas ĉiujn nuancojn same kiel la cirklo de l' puraj koloroj. Pro tio ili taŭgas por solvi gravan problemon de l' gusto. Ofte okazas ke oni deziras koloraron neregulan sed unuecan: Ekzemple meblante ĉambrojn, kunmetante vestojn, aranĝante festojn. Oni postulas ke la koloroj uzataj estu harmoniaj laŭ tiu senco, ke neniu sin trudu, neniu sin kaŝu inter la aliaj, sed tamen ebligu ĉiun nuancon. Tiokaze oni uzu la kolorojn de unu el niaj cirkloj. Meblante ĉambron de junulino oni elektu cirklon proksiman ĉe la blanka pinto; meblante sinjoran ĉambron oni elektu ĝin proksima ĉe la nigra pinto k. t. p.; la persona gusto devas trovi la ĝustan cirklon, poste la unuopaj koloroj sin prezentas de mem.
10.
La sistemo de l' kolorkorpo estas tute derivita el la principo de l' miksado. Tiu unueca derivo garantias ĝian simplecon kaj precizecon. Sed simpleco kaj precizeco ne sufiĉas por ni; en la unua paragrafo ni krom tio postulis, ke la sistemo estu konvena por nia estetika celo. Ĉu tiu postulo estas plenumita?
Ŝajne jes! Tion ja pruvas la multaj estetikaj konsekvencoj, kiujn ni elĉerpis el ĝi. Tamen ekzistas punkto, ĉe kiu la sistemo bezonas ankoraŭ korekton, eĉ sufiĉe profundan. La kaŭzo, pro kiu ĝis nun mi ne menciis ĝin estas tiu, ke mi ne volis konfuzi la konsiderojn pri miksado kun aliaj faktoj de tute alia deveno; sed nun ili estu priparolataj!
Ni elprenas el la kontinua serio de l' nebuntaj koloroj la grizojn _g100_, _g90_, _g80_ ..., t. e. la grizojn, kiuj enhavas 100%, 90%, 80% ... da blanko. Ni esperas havi skalon da koloroj, kies najbaraj elementoj ĉiam montras egalajn diferencojn. Sed kiel ni trompiĝis! La unuaj elementoj estas preskaŭ sendiferencaj, la lastaj montras grandegajn diferencojn! La grizo _g50_ kuŝanta en la mezo de l' skalo jam estas tre hela, la grizo _g80_ preskaŭ blanka.
Tiu stranga kaj neatendita fakto trovas simplan klarigon, se oni konsideras fundamentan leĝon de l' psikologio dirantan: La intenso de l' sento ne estas proporcia al la intenso de l' fizika incito, sed la sentoj kreskas laŭ egalaj diferencoj, kiam la incitoj kreskas laŭ egalaj kvocientoj. Ni ne volas implikiĝi tie ĉi en matematikaj kalkuloj. Sufiĉas la rezultato: La uzo de la leĝo montras, ke jenaj procentoj donas la skalon egaldiferancan: 100%, 79%, 63%, 50%, 40% k. t. p.
[Ilustraĵo: _Figuro 6._]
Prispensante, ke nur la psikologio estas kompetenta por niaj esploroj, ni devas anstataŭigi en nia sistemo la originan serion per la nova. Ĉiuj grizoj do pli proksimiĝas al la blanka flanko. Kompreneble tiu ŝanĝo havas gravajn konsekvencojn por la aranĝo de l' tuta kolorkorpo. Ni rigardu la triangulon _bnp_! La punkto _g_ estas ŝovota pli proksimen al _b_. Kiel ŝanĝiĝas la linio _ĝ_, enhavanta kolorojn de sama blanka komponento? Por ke ĝi restu paralela al _np_, la punkto _x_ evidente devas ankaŭ esti ŝovata pli proksimen al _b_. Sed feliĉe tio ne estas malprofito, sed male profito. Ĉar en la origina kolorkorpo la linio _bp_ montras similajn strangaĵojn kiel la linio _bn_; ili nun korektiĝas de mem. Ankaŭ sur la linio _np_ necesas similaj ŝanĝoj; la koloroj devas esti ŝovataj tiel, ke la paraleloj al _bp_ restu paralelaj. Entute la kolorkorpo suferas ŝanĝojn certe profundajn, sed tamen facile efektivigeblajn; ĉiuj koloroj pliproksimiĝas al la blanka pinto kaj pli malproksimiĝas de l' nigra pinto laŭ tute preciza preskribo.
Kompreneble la praktikulo ne bezonas scii tiun priskribon, ĉar lin nur interesas la perfekta sistemo. Por forviŝi ĉiun memoron pri la stranga serio 100%, 79%, 63%, 50%, 40%... Ostwald ĝin anstataŭigas per la literoj _a_, _b_, _c_, _d_, ... li do parolas pri la blanko _a_, la grizoj _b_, _c_, _d_ ... k. t. p. Oni komparu tiun esprimmanieron kun la muzika; la skalo de l' grizoj _a_, _b_, _c_ ... korespondas al la skalo de l' sonoj _a_, _h_, _c_, _d_ ...
Ni ne volas montri tro detale, kiel Ostwald ĝeneraligas tiun signadon por la buntaj koloroj. La signo de iu koloro konsistas el ducifera nombro kaj du literoj. La nombro donas la puran komponenton; ekzemple 25_pn_ signifas certan ruĝon. La unua litero _p_ donas jenan grizon, kiu enhavas la saman blankan komponenton kiel la signota koloro; la dua litero _n_ donas jenan grizon, kiu enhavas la saman nigran komponenton kiel la signota koloro. Tiu signado estas same preciza kiel la antaŭa; sed ĝi estas pli simpla kaj pli praktika.
11.
Mi finas mian raporton kun la certa sento, ke miaj paroloj tute ne atingas la ĉarmon de l' objekto. Oni devus vidi, por ĝuste juĝi. Oni devus havi la belegajn kolorpaperojn kiujn Ostwald eldonis laŭ sia teorio, kaj oni devus provi per ili ĉion, kion eldiras la teorio. Kaj tio estas multe pli, ol mia malgranda artikolo povis doni.
Tre interese estus ankaŭ priskribi la instrumentojn, kiujn Ostwald uzas ĉe siaj laboroj. Ili estas parte destinitaj por la scienculo, parte por la praktikulo. Ĉefe la lastaj interesus la leganton pro la facileco, kun kiu ili ebligas konstati la signon de iu donita koloro.
Resumante la valoron de l' Ostwald-a verko mi diras jenon:
1. Ĝi malfermas tute novan sciencan fakon, kiu pro sia praktika graveco meritas fervoran esploron. La difino de l' puraj koloroj estas tute originala. La tezo de l' paragrafo 9 pri miksado reprezentas gravan fizikan leĝon.
2. Ĝi faras lernebla la koloran harmonion. Fakte oni jam enkondukis la teorion en kelkajn lernejojn kun plej bona sukceso. La infanoj kolorigante figurojn laŭ la teorio liveris rezultaĵojn kiuj honorus perfektan fakulon.
3. Ĝi apogas la fantazion. Ĉar ĝi ebligas kalkuli harmoniojn, kies nombro estas senfina; kontraŭe la homa fantazio estas limigita. La leganto imagu, kiom tio koncernas la fabrikantojn de koloraj produktaĵoj.
4. Ĝi donas precizan sistemon de signado. Kaj tiu sistemo neniam povas perdiĝi, ĉar ĝi bazas sur precizaj sciencaj fundamentoj, kiuj valoras eterne.
PRI LA INSULO KORFU KAJ LA IMPERIESTRA KASTELO ACHILLEION.
(PAŬL WILHELMI.)
Antaŭ kelkaj jaroj ofte ni aŭdis la nomon de Korfu kun ĝia unika imperiestra kastelo "Achilleion".
Jen iutage oni legis en gazetoj la sciigon, ke "sur la Homer-a Kerkyra, nuna insulo Korfu, estis trovataj gravaj skulptaĵdokumentoj el la granda antikvagreka-Ionia kulturepoko, kiuj estis starigotaj en aparta muzeo en Berlin". En Aprilo de 1911 ĉe la vilaĝo Garitza sur Korfu oni estis farinta elterigojn, kaj jam post du tagoj oni trovis frontonskulptaĵojn de Greka templo--laŭ opinio de la fama arkeologo profesoro D-ro Dörpfeld--el la sepa centjaro antaŭ Kristo: reliefon kun la kolosfiguro de granda "gorgo", prezentanta virinan monstron de la Greka mitologio. Tiu ĉi vere fenomena eltrovo, io unika en la historio de la arkeologio, tiu ĝis nun neniam atingita sukceso kaŭzis entuziasman ĝojon inter scienculoj kaj artistoj kaj instigis min, detale konatiĝi kun la insulo, tiu vera perlo de la Mediteranea Maro, kaj mi provos jen doni unue mallongan resumon pri la historio de Korfu, poste mi gvidos la legontojn en la havenon kaj en la ĉefurbon, konatigos ilin kun la naturbelaĵo kaj la popola vivo de l' insulo kaj laste rigardigos ilin en la imperiestran kastelon "Achilleion".
Laŭ opinio de kelkaj geografoj Korfu ŝajnas esti la mita insulo Σχερία, kie la bela Naŭsikaa, la filino de l' reĝo Alkinoos, trovis ĉe la bordo la ŝiprompiĝulon "Odysseŭs" dum liaj vagadoj kaj lin gvidis en la domon de sia patro.
Kerkyra aŭ Korkyra estas la Greka, Corcyra la Latina nomo de la plej norda kaj plej granda de l' Ioniaj insuloj. Granda 700 km2, ĝi kuŝas apud la bordo de Albanujo, disigata de ĝi per la mallarĝa kanalo Korfu-a, kaj havas la formon de bastonego, longa 62 kilometrojn, Kiel kruta roko ĝi superstaras la bluan maron. La plej norda parto, larĝa 28 kilometrojn, konsistas el kreto kaj ĵurasaj ŝtonaĵoj. La plej alta monto estas nomata "Pantokrator", alta 914 metrojn. La longa suda parto, meznombre larĝa nur 7 kilometrojn, estas plata monteta regiono, konsistanta el gipsoj, sablo- kaj kalkŝtonoj, kaj deklivanta okcidenten al la maro.
La insulo Korfu, nomita ĉe la Byzanz-anoj kaj la Turkoj "Koryphus"[34], nomiĝis en la plej antikva epoko "Drepane"[35] sekve de sia duonluna formo. Poste ĝi havis la nomon Korkyra aŭ Kerkyra.
En la plej antikvaj tempoj sur la insulo loĝis Iliriaj Liburnoj; poste, ĉirkaŭ 700 jarojn antaŭ Kristo, ĝi estis koloniigata de Korinth-anoj. Sekve de la treege oportuna pozicio de l' insulo, la loĝantoj vigle komercis kun tia sukceso, ke ilia supereco sur la Ionia kaj Adriatika Maroj, kaŭzita pere de iliaj multnombraj kolonioj, ekscitis la ĵaluzon de l' metropolo Korinth. Inter ambaŭ popoloj baldaŭ ekestis laŭregula batalo, la unua marmilito en la Greka historio, en kiu la Korkyra-anoj venkis la Korinth-anojn kaj faris sin liberaj. Tamen, 40 jarojn poste, Korkyra sub la tirano Periandros denove estis subigata al la metropolo Korinth. Nova konflikto kun Korinth pro la komuna kolonio Epidamnos kaŭzis la militon Peloponesan, dum kiu Korkyra estis konfederito de la Athen-anoj. Sed sekve de sangaj internaj militoj iom post iom ĝi ruiniĝis, tiel ke ĝia komerco sur la Ionia kaj Adriatika Maroj tute ĉesis kaj transiris al Syrakus. Agathokles, tirano de Syrakus, konkiris la insulon kaj fordonis ĝin al Pyrrhus de Epirus. Poste Iliriaj marrabistoj okupis ĝin; sed la Romanoj ree forprenis ĝin de ili. Okaze de la divido de l' Roma imperio ĝi venis al la Orientroma imperio.
Depost la 11a centjaro ĝis nia epoko ses kulturnacioj regis la Grekan insulon. Unue la Byzanz-anaj imperiestroj dufoje perdis ĝin al la Normanoj, kaj post ruiniĝo de la Byzanz-ana imperio Kerkyra en 1386 fariĝis posedaĵo de la Venecianoj. Ĉi tiuj tre fortikigis ĝin kiel bastiono kontraŭ la Turkoj. Ĉi tiuj albordiĝis en 1537 sur Korfu, trapasante kaj samtempe dezertigante la insulon kaj konkirante la fortikaĵon; sed senrezulte ili devis ree foriri. Duan albordiĝon ili provis en 1716; sed ankaŭ ĉifoje ili ne povis efektivigi sian planon. Ĉar la generalo grafo de Schulenburg kuraĝe defendis la fortikaĵon. Tiama popolkanto ŝerce mokis la bedaŭrindan "Turko-viron":
"Ha, mizera Turko-viro! Vi nun scias, Kion povas: Jen, Germana oficiro!"
Post divido de la respubliko Venecio (1797) Francujo ekokupis la insulon; sed jam 1799 la konfederitaj Turkoj kaj Rusoj uzurpis ĝin. Post la paco Tilsit-a (1807) denove ĝi venis al Francujo, kaj en 1815 la Britoj prenis sur sin la protektoraton. Thomas Maitland fariĝis la unua lordo-ĉefkomisaro. Sub dek vicreĝoj la Britoj per forta kaj bonfarema manoj regis Korfu-on kun la ceteraj Ioniaj insuloj, ĝis kiam la ree fortiĝinta konscio de l' aparteneco al Grekujo devigis la Britan registaron, transdoni la insulojn al la reĝolando Hellas. Je la 21a de Majo 1864 la lordo-ĉefkomisaro kun ĉiuj Britaj soldatoj kaj militŝipoj forlasis Korfu-on, kie je la 6a de Junio reĝo Georg de Grekujo faris sian solenan eniron. De tiu ĉi tempo la insulo ree fariĝis Greka, formanta nuntempe kun la insuloj Paxo kaj Leŭkas unu el la "nomos"-oj[36] de Grekujo.
[Ilustraĵo: Mapo de Korfu.]
Multe da sango estas fluinta pro la posedo de Korfu, kaj ĉiuj kvadrataj ŝtonoj en la fortikaĵoj rakontas pri batalo kaj gloro. La marmorstatuo de la Veneciana ĉefgeneralo grafo de Schulenburg estis metata al li en la ĉefurbo de la insulo dum la antaŭlasta centjaro (1717) kiel danko de Venecio. Sed antaŭ ĉio oni povas rekoni ĉie la Britan influon sekve de la bonega administracio ankoraŭ hodiaŭ en urboj kaj vilaĝoj. La stratoj de Korfu iam troviĝis en malbonega stato, kaj nenio povis instigi la urban estraron, aliigi la kutiman malzorgemon. Okaze de la inaŭguracio de l' nove konstruita gubernia domo oni invitis la lordon Maitland, partopreni la solenan ceremonion kaj la festenon. La nobla lordo, en ŝuoj kaj silkaj ŝtrumpoj, intence ofte trapaŝis la marĉetojn de la stratmalpuraĵo, kaj kiam la soleno estis komenciĝonta, li senkulpigis sin ĉe la urba ĉefo ke estas neeble al li, partopreni la solenon en tia malpurigita stato. Depost tiu ĉi tempo la stratoj, kovritaj per marmoraj platoj, estas bonstataj. -- -- --
Post tiu ĉi mallonga resumo pri la historio ni rigardu la havenon kaj la urbon Korfu.
En la *haveno* homoj senĉese alvenas kaj foriras. Kien ajn oni rigardas: homoj nelaboremaj, scivolemaj kaj ree forrapidantaj. Iu ajn vojaĝanto diras, ke Korfu ĉiam ŝajnis esti al li stacidomo por kuŝemuloj. Kaj eble li ne estas malprava. Antaŭ la domoj staras la loĝantoj, por ke ili ne preterlasu iajn interesajn novaĵojn. La alvenanta fremdulo tuj estas ĉirkaŭata de Albanoj, Italoj, Armenoj k. de a. Ĉiu el ili montras malpuran paperfolieton, certigante, ke nur li estas la fidinda gvidonto.
Jen granda, forta Montenegrano en blanka surtuto, trairante la homamason! Malestime li rigardas al la laŭta popolaĉo kaj volas oferi sian kapon anstataŭ la vivo de l' fremdulo. Jen malgranda hebreo! Subite li murmuretas al la orelo de l' vojaĝanto: "Dio atestu! Vi ja ne iru kun ĉiuj ĉi tiuj ŝtelistoj! Vi tute certe ne plu vivos ĝis la hodiaŭa vespero!" Kiu antaŭ ehavis silkan naztukon, fajroŝtalon, cigarujon ktp., tiu nun ne plu posedas ĝin, sed nur tion, kion li tenis per la manoj en siaj poŝoj. Post kelka tempo li havigis al si vojon tra la popolamaso, eniras en fiakron, esperante, ke li nun povos sin savi. Sed kontraŭe! La veturigisto malsupreniras, la homamaso ĉirkaŭas la veturilon. "Ĉi tiu fiakro fakte jam estas luita; sed se vi donos du drakmojn pli ol tiu alia, mi veturigos tiom rapide, kiom neniu en tuta Grekujo." Tuj oni akceptas la proponon, por ke oni ne perdu tempon. Kvar ĝis ses buboj pendas je la veturilo: pli ol dudek referencaj kartoj de antikvaĵistoj, de gvidistoj, de tajloroj k. a. falas sur la fremdulon, kaj post tio: antaŭen al la loĝejo!
La *urbo*, kuŝanta sur promontoro de la orienta bordo inter du montetoj, leviĝanta de el la haveno kun multaj stratetoj kaj haloj, broderanta la bordojn ambaŭflanke per krono de antaŭurboj: ĉi tiu urbo mem ja estas sufiĉe respektinda; sed la verdaj olivarbaroj, la ombroplenaj montoj, la blua maro kaj la brilaj golfoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, ŝajnigas ĝin nur kiel impone efika membro en tiu ĉi natura teatraĵo. La "esplanado" kun siaj pinioj kaj verdaj herbobedoj, ornamita per la honora monumento de Thomas Maitland--malgranda Ionia rondtemplo--ŝajnas esti la plej bela publika placo, kiun povas havi iu ajn urbo. Ambaŭflanke ĉirkaŭas ĝin konstruaĵoj, parte kun portikoj, kaj la registara palaco el flavetaj Malta-aj ŝtonoj. Kontraŭ la maro baras ĝin ŝtonaj balustradoj malantaŭ florĝardenoj. Ĉe ĝia angulo majeste leviĝas la "kastelo" kun nigraj rokmuroj, bele envolvataj de florantaj grimpkreskaĵoj. Ĉie lumradias la maro el golfoj kaj el entranĉitaj ruĝetaj rokoj. Ĝi broderas trankvilajn bordojn, kiuj ĉi tie krute kliniĝas kaj tie sur iom post iom kliniĝantaj deklivoj mallevas olivarbaretojn ĝis la kristalaj ondoj.
Transe de la markolo elstaras en majestaj montvicoj la bordoj de la proksima kontinento. Norden belformaj montoj supreniĝas el la insulo mem, kvazaŭ daŭrigo de tiuj en Epirus. Ili formas la montmuron de l' jam citita plej alta monto de la insulo: de la Pantokrator.
Vidinda estas la *fortikaĵo* de Korfu, artaĵo estetika. En ĝiaj kortoj pendas sur la rokmuroj rozoj, geranioj kaj oraj genisttufoj. Dornhavaj kaktoj kreskegas en ĝiaj fendoj; laŭroj kaj pinioj formas ĝardenetojn. En la antaŭkorto staras dorika templo el flavaj ŝtonoj, la iama militistara preĝejo de la Britoj. Templo en fortikaĵo! Oni opinias esti translokigita en la antikvan Corcyra. Nenio ĉi tie karakterizas la militon kun ĝiaj multmortigaj agoj. La malmultaj Grekaj soldatoj nur gardas historian monumenton. Bela palaco, la loĝejo de la komandanto, staras en la antaŭkorto de la kastelo. Tra kelkaj pordegoj kaj kovritaj trairejoj oni supreniras sur ŝtonaj ŝtupoj al la plej alta dupinta roko, kiu terasforme portas la bastionojn, Ĉio ĉi tie estas farita tiom subtile, kvazaŭ artistoj estus konstruintaj anstataŭ kastelo--kolosan rokaltaron por honori Mars-on, la Dion de l' milito. Cipresaj aleoj ornamas la ŝtonozajn vojetojn. Sur la estrado staras lumturo. Apude troviĝas dometo de gardisto en ombro de grandega figujo. De tie ĉi oni rigardas malsupren sur la duan roksupron kun la pulvoprovizejoj kaj la hospitaloj. La gardisto alportas grandan lornon.
Kia panoramo de maro kaj marrandaj pejzaĝoj! Oni ekvidas la belegan insulon kun montoj, montetoj kaj valoj, kun multaj vilaĝoj en verdaĵo de riĉegaj olivarbaroj, kun la havenurbo kaj la dormaj golfetoj. Transe, el la maro krute supreniĝas la kontinento de Epirus. Ĝiaj majestaj montmasivoj efike kontrastas la brilan someron de la dolĉa insula lando. Kiam la suno vespere subiras malantaŭ Korfu-on, purpuraj lumradioj brilas super la markolo, kiu disigas de Epirus la insulon. La rokaj montoj ankoraŭ lumetas en la lasta sunradio, ĝis kiam ili tute paliĝas. Dum horoj oni povas sidi ĉi tie, enpensa en la rigardo de l' fluanta markolakvo kaj de la bordformitaĵoj.
Por konatiĝi pli bone kun la *belaĵoj* de l' insulo, iumatene ni faras ekskurson sur ĝi. La belegaj stratoj, grandioza faritaĵo de la Britoj, ebligas oportunan antaŭeniron piede kaj veturile, eĉ en la plej malproksimajn regionojn, escepte de la Pantokrator-masivo kun ĝiaj orientaj kaj nordaj flankaj montoj. Ni paŝas nordokcidenten al la "Potamo", la sola iom granda rivero de la insulo, kiu malproksime 3/4 da horoj de la urbo Korfu enfluas en la maron, postkiam ĝi estas trafluinta vinberkaj fruktkampojn. Alta arkponto transpontigas ĝin. Post unu horo ni atingas neĝblankan Grekan preĝejeton, tute proksiman de la golfeto de Govino. Antaŭ ĝi kuŝas bela ĝardeno zorge kulturita, enhavanta plej belajn florojn, florantajn en ombro de oleandraj arbustoj, oranĝujoj kaj kelke da palmoj: ĉio komparinda kun malgranda paradizo, ĉirkaŭata de maro kaj arbaraj montoj. Ni nun iras laŭlonge de la marbordo. Baldaŭ la bordo leviĝas super la maron. En tiun ĉi etendiĝas malgranda terlango, malantaŭ kiu la maro enpentras pli profunden en la bordon kaj la montaro iom post iom krute kaj alte supreniĝas ĝis la Pantokrator-supro. La terlango nur malsufiĉe estas kulturita per vinberujoj kaj olivujoj; sed admirindan aspekton oni havis de ĉi tie. Unuflanken la belega marspegulo, ronde ĉirkaŭata de la Albana kaj Korfuota montaro kvazaŭ granda landlago, aliflanken la profunda helblua golfeto, super ĝi subite supreniĝanta la majesta arbarplena montaro. Maro kaj ĉielo konkuras ĉi tie pri la premio de l' beleco.
Ni turnas nin reen al la urbo. Je la venonta tago ni iras al la kampodomo, kiun la Britoj konstruis al sia lordo-ĉefkomisaro kiel somerrestadejon sur la plej bela vidpunkto de l' promontoro de la iama kastelo kaj heredigis al la reĝo. Ankaŭ la imperiestrino de Aŭstrujo iam loĝis sur tiu ĉi promontoro. Ĉiuj kampoj apud la strato estas ĝardenoj. Florbrasikon, artiŝokojn, kukurbojn, kukumojn, rapojn, bulbojn, salaton, rafanojn, melonojn, grandajn fragojn, likopersikojn kaj multon alian oni trovas dum la tuta jaro ĉiam verdantaj, florantaj kaj fruktodonaj, sed plej abunde dum niaj vintraj monatoj. Sur la samaj kampoj kreskas oranĝujoj kaj citronujoj, kiuj meze de la Novembro jam portas orkolorajn fruktojn. Aliaj kampoj sekvas, plenaj de persik-, migdal- kaj figarboj, ĉi tiuj diktrunkaj kiel niaj kverkoj. Sur la teramasoj apud la ŝosefosoj kreskas akantoj, la plektbariloj estas troplenaj de florantaj rozoj.