La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig
Part 7
Ĉi tiuokaze li esprimas ankaŭ sian opinion pri la _tasko de niaj_ plej altaj _lingvaj institucioj_. Pro ilia aktualeco mi citas jenajn partojn el tiu Respondo: "Pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute _sendanĝera_, efektive _grava_ kaj sendube _utila_". "La Lingvo komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa .... Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado _sen grava neceseco_; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj "plibonigoj", kaj ju pli ni simple _propagandos_ kaj _riĉigos_ la lingvon, des pli bone estos".--
Ne estis eble en la limoj de ĉi tiu artikolo eltiri kaj priparoli _ĉiujn_ bonegajn _konsilojn de ĝenerala signifo_ disŝutitajn inter la multajn Lingvajn Respondojn. Mi elektis la pli gravajn laŭ mia opinio.
Pri la _specialaj decidoj_ aŭ _reguloj_ entenitaj en la Respondoj sufiĉu malmultaj vortoj. La pli granda parto de ili estas konforma al la nuna ĝenerala lingvokutimo de bonaj aŭtoroj. Tamen restas ankoraŭ sufiĉo por surprizi la Esperantiston ne jam konantan la Lingvajn Respondojn. Eble estas nove al kelkiu, ke D-ro Zamenhof instruas: "Anstataŭ _sidiĝu_ estas pli bone diri _sidigu vin_ aŭ _eksidu_" [I, 13; III, 37]; per _ge_- oni _povas_ nomi eĉ ankaŭ iun plus lian tutan familion (ekz. _getajloroj_[30]) [I, 6; III, 38]; en specialaj kazoj ankaŭ la vorto _io_ povas ricevi la pluralan _j_-on (_ioj_) [I, 18; III, 58] kaj post _tra_ kaj _kontraŭ_ oni _povas_ uzi ankaŭ la akuzativon [I, 27; III, 93]; _onin_ kaj _onia_ estas formoj tute regulaj; _certa_ signifas krom sia ĉefa senco ankaŭ _iu_ (_difinita_) [II, 26; III, 20]; la esprimoj: _mi konas tiom homojn_ kaj ... _tiom da homoj_ estas teorie egale bonaj [II, 29; III, 66.].--
Mi ne bezonas atentigi, ke la plej _riĉa_ fonto, el kiu ni povas ĉerpi konon pri tio, kion nia Majstro opiniis ĝusta en nia lingvo, estas liaj literaturaj verkoj (originaloj, tradukoj, paroladoj), sed krom la Fundamento liaj _Lingvaj Respondoj_ estas tiu fonto, el kiu la ĉerpado estas plej _facila_ kaj plej _fidinda_. Ni povas _ĝoji_, ke ni havas ĉi tiun _trezoron_, kaj _danki_ al ĝia donacinto per tio, ke ni ne nur mem zorge _studas_ ĝin, sed ankaŭ _konigas_ kaj laŭeble _utiligas_ ĝin al la ceteraj, precipe al la novaj, samideanoj.
Ĉi tiu artikolo estas verkita kaj volas efiki en _tiu_ senco.
LA UNUAJ JAROJ DE ESPERANTO EN LEIPZIG.
(ALFRED PETZOLD.)
Pritrakti kaj rememorigi la unuajn jarojn de la Esperanto-movado ne estas malgrava afero, kiel multaj eble unuavide opinias. Ĉar tio koncernas la evoluon de l' ideo de mondhelplingvo ĝenerale. Krome, la gravaj faktoj de pasintaj tempoj montru, kiel oni en estonteco plej-sukcese uzu la energion por plifortikigi la movadon. Ĉiu movado, tute egale, ĉu grava aŭ ne, bezonas agemulojn entuziasmajn kaj persistemajn kun nelacigebla volo antaŭenpuŝi la aferon ĝis plena sukceso. Tial mi ne povas prezenti la sekvantajn liniojn ne citante nomojn de fervoraj antaŭbatalantoj, ĉar sufiĉe ofte la personoj estas identaj eĉ kun la organizaĵoj mem. Inter la unuaj pioniroj de Esperanto en Leipzig estas S-ro Oberstudienrat prof. Schauerhammer, kiu kun sia kolego Hartmann vizitis--1902--pro franclingvaj studoj Grenoble. Tiea rektoro de l' Dijon-a universitato, S-ro Boirac, propagandis Esperanton. Li favorigis ambaŭ sinjorojn por nia afero. Reveninte hejmen, Hartmann restis favora al Esperanto, tamen li ne propagandis ĝin publike; li estis okupita per kontraŭalkoholaj celadoj. Petojn je subteno li respondis per la vortoj: Se mi donus la malgrandan fingron, vi prenus eble mian tutan manon. Dume Schauerhammer fariĝis nia adepto kaj publikigis en la unuaj germanaj poresperantaj broŝuroj sian nomon kiel informanto. Li ankaŭ iniciatis poresperantan ilustritan artikolon de D-ro Dittrich en la multkonata Leipzig-a "Illustrirte Zeitung" je la januaro 1903. Tiu ĉi publikigaĵo estis kvazaŭ semo; dank' al ĝi multaj regajnis konfidon al internacia lingvo perditan pro pereo de Volapük; aliaj studis Esperanton, ekzemple S-ro Stadtamtmann Büschel.
Artikolo de l' konata pacifisto Fried, aperinta 1902 en la semajna ĵurnalo "Die Woche", instigis S-ron veterinaron Trummlitz--tiam studantan en Stuttgart--lerni Esperanton per meminstruado laŭ libro de Fried. En Stuttgart li ankaŭ hazarde konatiĝis kun S-ro libristo Maier-Crossen, kiu jam estis Esperantisto. Ambaŭ reveninte al Leipzig partoprenis en kafejo Bauer rondon, en kies centro staris S-roj D-ro Blachstein kaj Mielck.
Verŝajne en la jaroj 1900 aŭ 1901 S-ro D-ro med. Blachstein en la librejo Lucius, Otto Schill-strato, ekvidis en montra fenestro libreton de Trompeter pri Esperanto. Li aĉetis ĝin kaj trovis la enhavon tre praktika. Pro tio li portis ĝin ĉiam en la poŝo kaj lernis tiamaniere Esperanton. Li rekomendis la aferon--kiel oni rekomendas bonan teatraĵon--al siaj konatoj, precipe al D-ro Zumpe, sindiko ĉe Deutsche Bank en Dresden kaj D-ro Planitz en Kamenz tiam studantaj kun li leĝan sciencon. Ili, kiel ankaŭ multaj aliaj, ne fariĝis veraj Esperantistoj. Poste D-ro Blachstein en sama librejo aĉetis la Esperantan broŝuron de Einstein kaj ĝi lin tute konvinkis pri la valoro de internacia lingvo. Tial, kiam li ludis skaton en kafejo Bauer, li ankaŭ ĉe tieaj konatoj propagandis Esperanton. Tiuokaze li konatiĝis kun privatscienculo W. B. Mielck. Ekestis nun okazo paroli en kaj pri Esperanto; ĉar la nova konato okupis sin jam depost 1887 pri Esperanto. La fundamento por la movado nun estis starigita; ĉar ambaŭ samideanoj aranĝis rondeton de Esperantemaj personoj kaj aprobantoj de l' internacia lingvo, inter ili Maier-Crossen, Trummlitz, D-ro Harrach, Hauptvogel, Büschel, Helebrandt. Jam estis progreso, ke la semajna rondo kunvenis je rezervita tablo en kafeja salono. Je tiu tempo D-ro Blachstein faris la unuan publikan paroladon pri Esperanto antaŭ stenografoj en Rosentalkasino. Prof. Schauerhammer ĉeestis kaj komunikis siajn Esperantajn spertojn.
Pli poste--1905--D-ro Blachstein en Rosentalkasino por stenografoj aranĝis seslecionan Esperantan kurson laŭ lernolibreto de Mielck. La kurso estis vizitata de eble 20 personoj, el kiuj nur mi restis kiel Esperantisto kaj--aranĝinte en decembro 1905 kurson kun 8 kolegoj miaj--aliĝis en 1906 al rondo en kafejo Bauer. Tie iom post iom pliiĝis la deziro laŭplane kaj sisteme ekzerci la uzadon de Esperanto. Por tiu ĉi celo kunvenis la 1an de junio 1906 en restoracio Stieglitzens Hof la rondanoj kaj aliaj Esperantistoj nome: Büschel, Petzold, Mielck, Schulz, Aurig, D-ro Blachstein, Süss, Reichardt, fratoj Bruno kaj Hugo Hesse, Günther, Ramm. La kunvenintoj fondis Esperantan grupon nomante ĝin laŭ propono de D-ro Blachstein "Esperanto-Societo Leibniz" por honori la filozofon Leibniz kiu--laŭ tiama konvinko--mem okupis sin pri internacia lingvo. Prezidanto de tiu ĉi societo nun estis S-ro Büschel. Flanke de tiu ĉi agado iris la klopodoj de l' prezidanto de "Nova Grupo", S-ro Stephan, kiu laŭ sia propra sciigo estis Esperantisto depost 1902. Jam en la unuaj jaroj ĉiuj seriozaj Esperantistoj ne daŭre interrilatis kun li. Stephan fanfarone reklamis Esperanton, plejparte sin nutris de tia laboro kaj per malbonaj agadoj senkreditigis la Esperantan aferon. La jenaj linioj el protokollibro de Stephan-a organizaĵo karakterizu la tiaman situacion: La Saksa Esperantista Ligo--je iniciato de l' prezidanto S-ro Stephan--estas ŝanĝita en nuna Saksa Turinga Esperantista Ligo. La tuta gvidado de l' instruado--ankaŭ ĉio kio ajn okazis en la ligo--estis en la manoj de Stephan. Kiel kasisto kaj sekretario funkciis S-roj Heimann kaj Hartmann, kiuj tamen nur estis la senvolaj statistoj de Stephan; ili nenie havis enrigardon, ĉar ĉion faris Stephan por havigi profitojn en sian propran poŝon.
Eligite (1907) el la Saksa Turinga Ligo, Stephan fondis en sama jaro la Ligon de Germanaj Esperantistoj (V. D. E.). Pluaj fondaĵoj sub la nomo "Nova Grupo" ripetiĝis kaj aliaj entreprenoj sekvis. Sed sufiĉe pri tio.
Tiaj okazintaĵoj malfaciligis al la Esperantistaro la laboron; tion, kion Stephan disigis, aliaj kiel Trummlitz, D-ro Liesche, Kötz ktp. provis denove kunigi por ree kreditigi kaj fortikigi nian movadon. Trummlitz, D-ro Liesche kaj aliaj venis el Stephan-aj organizaĵoj al societo "Leibniz".
S-ro Kötz estis lerninta Esperanton en Brüssel ĉe la Université libre en 1900-1902. Tie ĉi instruis prof. Blanjean Esperanton sen lernolibro nur laŭ Berlitz-metodo. La fanfarona reklamo de Stephan atentigis Kötz post lia reveno al Leipzig en novembro 1906 pri Esperanto; li vizitis tial entreprenojn de Stephan, tamen ne aliĝis al ili. Kaj kiam komence de 1907 prof. Ostwald en Rosentalkasino estis farinta publikan paroladon pri Esperanto, S-ro Kötz ree venis al Stephan, ĉar aliaj ŝajne ne laboris por disvastigo de Esperanto. Tamen la spertoj ankaŭ al li montris, ke daŭra laborado kun Stephan ne estis ebla; kaj tial S-ro Kötz ĉesis (1907) la rilatojn al Stephan kaj laboris nur ankoraŭ por iamaj Stephan-aj organizaĵoj, nome Esperanto-grupo "Zamenhof" (fondita 1906) kaj Saksa Turinga Ligo (fondita la 8an de nov. 1906 de 4 personoj) kiujn ambaŭ li prezidis.
Kvankam nun publike propagandis nian lingvon precipe la Esperanto-grupoj, restis sufiĉa kampo por la individua laboro.
Ekzemple D-ro Liesche varbis en sciencaj rondoj, kaj por rapidigi la progresadon Esperantan, li en troa idealeco kaj oferemo forlasis sian kemiistan oficon, por akcepti la redaktadon de Germana Esperantisto en Berlin!
S-ro D-ro Steche, pri kies agado la antaŭparolo kaj la aldono enhavas la detalojn, helpis en neforgesebla maniero jam 1907 al Leipzig-aj Esperantistoj. Okaze de sia afrika vojaĝo li ankaŭ interesis por Esperanto la germanan ministron de koloniaj aferoj.
En saksa parlamento la advokato S-ro D-ro Zöphel atentigis la deputatojn kaj la registaron pri la kreskanta valoro de l' movado de internacia lingvo, antaŭ ol D-ro Steche daŭrigis tion dum la sekvantaj jaroj.
Por montri bildon pri la laboro de la organizaĵoj Esperantistaj mi donas kelkajn detalojn el la aktoj de Esperanto-societo "Leibniz".
Enspezoj (en M) Elspezoj (en M)
1906 1907 1906 1907
kotizaĵoj | 49 | 289 | Esp. gazetoj | 35 | 55 kursoj Esp. | 54 | 214 | anoncoj por kursoj ktp. | 18 | 111 donacoj | 34 | 66 | lernolibroj, propagandiloj | 19 | 107 lernolibroj | 6 | 49 | propagando, afiŝoj | 18 | 126 steloj | 7 | 16 | oficejo en Verkehrsverein | -- | 20 ŝuldoj | 10 | 32 | steloj | 19 | 7 | | | inventaro | 39 | -- | | | afranko | 5 | 44 | | | kotizaĵo al G. E. S. | -- | 126 | | | diversaĵoj | 7 | 70 ============= ============ 160 666 160 666
La unuopaj sumoj montras--1906 nur por duonjaro pro fondiĝo je 1. 6. 1906--ke eĉ per malgrandaj monrimedoj (jarkotizaĵo 6 M inkluzive senpaga liverado de Esp. gazeto) oni provis per propagando forigi la indiferentecon kaj la antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. Oni riskis por tio en la unuaj jaroj deficiton, opiniante ke la oferemo ĉiam restos kaj la enspezoj plikreskos.
Per kursoj kaj per publikaj propagandparoladoj oni atakis la Leipzig-an loĝantaron.
Esperanto-kursoj komenciĝis
1906: 1 (5. X.) kun 19 lernantoj 1907: 7 " 60 " 1908: 16 " 186 "
Kelkaj el la kursoj estis senpagaj kaj bone vizitataj; cetere la honorario pagita de la lernantoj estis tre malalta, maksimume 3 M. La samideanoj gvidis la kursojn senpage; iliaj nomoj: D-ro Blachstein, Schauerhammer, Büschel, Fallot (f-ino), Becker, Havelka, Kässner, Wolf, D-ro Dietterle, Petzold.
Rimarkinde estas, ke prof. D-ro Dietterle, la nuna direktoro de l' Saksa Esp.-Instituto, varbita por Esp. dum la 4a internacia kongreso en Dresden, vizitis en septembro 1908 la kunvenojn de l' societo "Leibniz", lernis per tio la lingvon kaj poste en sama jaro gvidis 2 kursojn.
Ne estas kalkulitaj la kursoj, kiujn la samideanoj faris private.
El tiu ĉi epoko estas citindaj jenaj publikaj paroladoj: la 2an de oktobro 1906 en Stieglitzens Hof: prof. Schauerhammer pri la helplingvo Esperanto. La parolado instigis multajn personojn partopreni Esp. kurson. La 14an de februaro 1907 en Rosentalkasino: universitata prof. D-ro Ostwald pri internacia helplingvo kaj Esperanto. La parolado estis aranĝita de societo "Leibniz" kune kun akademia scienca unuiĝo "Gabelsberger". Eble 400 personoj ĉeestis kaj la ĉiutagaj gazetoj, kiuj tiam kiel ankaŭ hodiaŭ ne el si mem propagandis nian lingvon, favore raportis pri la impresa parolado. La fama scienculo jam tiam aludis kelkajn tielnomitajn "korektindaĵojn"; tamen la praktiko pruvis ilin tute ne necesaj. En la diskuto ankaŭ la reprezentanto de l' industrio, S-ro komerckonsilanto Habenicht, aprobis Esperanton. Nur la oficiala universitatsciencularo ne ĉeestis aŭ silentis. Ĝi aperigis la 20an de aprilo 1907 kontraŭesperantan broŝuron: "Zur Kritik der künstlichen Weltsprachen". (Straßburg, Trübners Verlag.) La verkintoj de l' broŝuro estis la universitataj profesoroj Brugmann kaj Leskien. Aliflanke D-ro Blachstein 1911 faris en la universitato la unuan prelegon pri artefaritaj lingvoj konsiderante precipe Esperanton.
La dua internacia Esp. kongreso, 1906 en Genf, estis vizitata de Petzold kaj la tria, 1907, en Cambridge, de prof. Schauerhammer kaj Petzold. Ili raportis publike pri tiuj ĉi manifestoj kaj tiel akcelis la movadon.
La aliaj organizaĵoj, reprezentitaj de Kötz kaj de Stephan, agis sammaniere. Stephan laŭ sia diro (vidu "Sub la verda standardo", januaro 1907, no. 1) faris dum la lasta kvaronjaro de 1906 30 paroladojn pri Esperanto plejparte en unuiĝoj, kaj aranĝis 11 kursojn.
Jam baldaŭ aperis en Leipzig Esperantaj presaĵoj: Lernolibreto de Mielck en "Miniaturbibliothek"; en eldonejo de Uhlig (1907) la lernolibro de Büschel. De Stephan estu citataj liaj unuaj gazetetoj, ekz. "Sub la verda standardo" kaj "La Saksa Esperantisto"; ambaŭ aperintaj 1907.
Jenaj gazetoj jam 1906 publikigis artikolojn en kaj pri Esperanto: "Weltwarte", "Mondo". Ilin sekvis en 1907 la "Handels-Akademie" kaj "Kontorfreund".
Nur ununumeran gazeton "Monato" aperigis la bankoficisto Becker; aĉetinte manpresilon li estis verkanto, kompostisto, presisto, bindisto, eldonisto kaj libristo en unu persono. Sed malgraŭ la negrandaj elspezoj la entrepreno ne sukcesis. Ja, estas ofte faŭko inter iluzio kaj realiĝo! Tamen la propagandanto ne malesperu; sed celkonscie daŭrigu sian laboron!
Jen alia spertaĵo: La Esp.-societo "Leibniz" 1906 aliĝis al Verkehrsverein kaj aranĝis en ties oficejo Esp.-informejon. Dum la tempo kiam la direktoro kaj la sekretariino estis favoraj al Esperanto kaj zorgis por propagando, la interrilatoj estis helpo por nia afero. Tamen la personoj ŝanĝiĝis kaj tial la rilatoj je fino de 1914 ĉesis. Ne kaŭzo por malĝojo; ĉar i. a. per parolado de prof. Schauerhammer je 23an de febr. 1908 kelkaj porfremdulaj rondoj estis varbitaj por Esperanto.
La kroniko ne povas ignori la iaman entreprenon "Centra Komercejo por Esperantujo" de Johannes Heyn, Thomasring 6 kaj ties specialan fakon: "Esperanto-instituto Heyno". La grandiozaj planoj ne fariĝis realaĵo. En Barcelona, dum la internacia Esp. kongreso 1909, S-ro Heyn estis riprezentata multegkoste, tamen la enspezoj por komercaĵoj ne daŭris. En Leipzig lia Instituto aranĝis ne ŝparante monon impresplenajn propagandkunvenojn kaj bone vizititajn kursojn en la unua tempo. Per tiaj kursoj estis varbita S-ro Bennemann (1909), kiu poste aranĝis Esp. kurson en Leipzig-a instruistaro. Tiun partoprenis i. a. S-ro Rössel (1910). Kvankam Heyn en D-ro Linse havis bonan propagandiston kaj organizanton, krome en Karl Steier lertan redaktoron por "La Duonmonata" Esp.-gazeto, lia entrepreno ne povis esti daŭra. Li devis likvidi, kvankam la tiamaj grupoj (instruistaro, liberstudentaro Zamenhof, Leibniz kaj Heyno) la Heyn-Instituton de 3. 1. 1911 ĝis 5. 1. 1912 rilate al instruadaferoj subtenis.
Heyn perdis sian tutan kapitalon, multajn milojn da Markoj, kiujn li havigis al si per laboro en bona ofico ĉe la ĉokoladfirmo Rüger. Nun tiu ĉi homo kun siaj altaj celoj ripozas en la tero. Lia agado antaŭenpuŝis la Esp. movadon ankaŭ en Leipzig. Eble en estontaj tempoj komercistoj rikoltos kion Heyn tro frue ekpenis realigi, kvankam la fundamentoj tiam ne estis sufiĉe fortikaj por tio.
Opiniante ke kunigitaj fortoj povas krei pli multe ol unuopaj, jenaj grupoj: Zamenhof, Leibniz, Verda Stelo, Nova Grupo kaj Esp.-sekcio de l' liberstudentaro kunvenis en Goldenes Einhorn kaj fondis la 9an de januaro 1909 Lokan Ligon sub gvidado de prof. D-ro Dietterle. Interalie oni aranĝis Gastotablon en la nomita restoracio, fiksis komunan prezon (3 M) por la kursoj kaj decidis anoncadon de 17 kursoj por la unua kvaronjaro 1909. La Ligo ne montriĝis kiel vivpova organizaĵo. Kiujn premisojn postulas tia Loka Ligo aŭ iu grupo por atingi almenaŭ kelkjaran vivon?
Montriĝas la natura leĝo pri ekvivo kaj morto ankaŭ rilate al organizaĵoj. La Esp.-sekcio de l' liberstudentaro (fondita en novembro 1909) kiu pli poste ŝanĝis sian nomon en: Akademia Esperanto-Unuiĝo, disiĝis kaj mortis, kiam la mondmilito komenciĝis. Eble agemaj studentoj revivigos la grupon, kies fondintoj estas inter aliaj S-roj D-ro Zimmermann-Dresden, D-ro Döhler-Riesa, Lippmann-Zwenkau.
El semoj kreskas fruktoj, tio estas aplikebla rilate al movado de Esp. inter la laboristaro. Antaŭ kelkaj jaroj S-ro R. Voigt, Leipzig-Gohlis, Johann Georg-strato 24, II, aŭskultis poresperantan paroladon en Frankfurt; poste li lernis Esperanton, instruis kolegojn kaj energie refutis dum 1908 asertojn de la tiam iom multnombraj adeptoj de l' "deligitara linguo". Li kune kun S-roj Baumann (lerninta Esp. depost 18. 9. 1907) kaj Buhlemann la 1an de majo 1909 fondis la Laboristan Esperantistan Societon "Frateco", nun nomitan "Laborista Esperanto Grupo".
Kiel organizaĵo de unua epoko estu citata ankaŭ la Esperanta Instruistaro Leipzig. Ĝin fondis la 6an de septembro 1910 sep sinjoroj, inter ili Soj. Degen kaj Wilhelmi, kiuj en nur 6-taga kurso (18a ĝis 23a julio 1910) lernis Esperanton.
Nia movado kreskas: La 2an de marto 1913 estas fondita ankaŭ unuiĝo de magistrataj oficistoj. Eble la rondoj de komercistoj kaj de sciencistoj nun ankaŭ plifavoriĝos en Leipzig al Esperanto. Ĉar 1914 la universitata prof. Brugmann moderigis letere sian nean juĝon de 1907 pri Esperanto.
La bariloj kontraŭ Esperanto iom post iom malaperas. Por ke ili tute falu, ĉiu laboru kaj ne laciĝu.
SERIOZA LABORO.
(HERMANN RÖSSEL.)
En la Antaŭparolo S-ro D-ro Dietterle diras, ke *serioza laboro* kunigis kaj ankoraŭ nun kunligas la anojn de la Vendreda Klubo, kiuj post la 9a Germana Esperanto-Kongreso 1914 kolektiĝis ĉirkaŭ la verdstela standardo. Plie li koncize parolas pri niaj celadoj kaj ĝisnuna agado, pri niaj rilatoj al la Saksa Esperanto-Instituto, al G. E. A. ktp. Sed ĉar nia libreto pretendeme sin nomas "Vendreda Klubo", eble estas dezirinde, aldoni kelkajn pluajn detalaĵojn, por ke vi, kara leganto, ekhavu iom klaran "portreton" de nia rondo, kiu sekve de profunda "unuanimeco" kaj fidela amikeco de siaj anoj prezentas kvazaŭ individuon aŭ, kiel eble dirus juristo, "Esperantistan personon".[31] Tio ja ne malhelpas, ke tiam kaj tiam oni incitetas sin reciproke, aŭ eĉ, se necese, unu al la alia tre klare "diras sian opinion". Sed neniam tiaj disputetoj kondukas al personaj ofendoj aŭ insultoj, nek al daŭra malpaciĝo. Kontraŭe: Post furioza fulmotondro la suno ree brilas des pli ĉarme! Ŝajnas do, ke la "interna ideo" de Esperantismo sufiĉe profunde enradikiĝis en nia rondeto, kaj tute prave ni povus preni kiel devizon de niaj kunvenoj la konatajn versojn de la kanto de l' ligo:
Fratoj, manon donu kore kaj senzorge, sendolore belan horon festu ni! Ĉion teran forĵetante daŭru forte kaj konstante nia bela harmoni'!
Sed, kiel mi jam diris, ni "festas la belajn horojn" ne per dancado kaj distraj amuzoj, sed per laboro. "Severa afero, vera ĝojo", diras latina proverbo, kaj tian ĝojon ni ofte spertis dum la pasintaj sep jaroj de komuna agado en la Vendreda Klubo.
Ĝenerale la tagordo de niaj kunvenoj montras tri partojn:
I. Aktualaj aferoj. II. Referato kaj diskutado. III. Komuna tradukado.
La unuan punkton mi, malgraŭ ĝia graveco, povas ignori tie ĉi, ĉar pri ĝi kelkon diras la Antaŭparolo. Nur tion mi akcentu, ke en niaj kunsidoj laŭeble ĉiuj aferoj estas priktraktataj Esperantlingve.
Sekvas la dua parto: Referato kaj diskutado. Ĉiu klubano, laŭvice kaj laŭ antaŭe fiksita plano faras proksimume duonhoran "senmanuskriptan" paroladon pri iu ajn temo. Poste ĉiu ĉeestanto estas devigata, partopreni la diskutadon, dirante almenaŭ kelkajn mallongajn frazojn. Jen tre efika kaj imitinda maniero, perfektiĝi en la libera uzado de nia kara lingvo. (Nenecese por diri, ke dum ĉiu kunveno okazas nur po *unu* parolado.) La temoj rilatas ne nur al Esperantaj, sed ankaŭ al plej diversaj aliaj aferoj, ekz. scienco, arto, literaturo, turismo, pedagogiaj kaj socialaj problemoj ktp., sed precipe taŭgas por nia celo tiuj, pri kiuj la homoj ĝenerale havas tre malsamajn opiniojn, kiel ekzemple la jena: "Ĉu riĉeco estas necesa al homa feliĉo?" La parolanto argumentadis jenmaniere: Niaj prauloj, Adam kaj Eva, certe ne bezonis kapitalon, por senzorge pasigi agrablajn tagojn sub la fruktoŝarĝitaj branĉaroj de la paradiza parkego. Ankaŭ la tropiklandaj indiĝenoj ne kutimas, ŝvitante kaj spiregante labori, por akiri kelkmilojn da "oraj disketoj", ĉar ankaŭ al ili la arbaro "senpage" liveras nutraĵon kaj konstrumaterialon por "loĝejo". Sed la ano de "civilizita ŝtato" sin trovas en tute alia situacio. Li devas, precipe en la nuna "multekosta epoko", ĉiutage elspezi monon, eĉ por la plej trivialaj bezonaĵoj, kaj ju malpli da mono oni posedas aŭ perlaboras, despli mizeraj estas la vivkondiĉoj. Krome: "Moderna homo" ne povas kontentiĝi, kvietiginte nur la malsatan stomakon, li deziras partopreni la kulturon, volas plikleriĝi kaj laŭeble ĝui la idealan, la "spiritan" vivon de la nuntempo. Sed, viziti koncertojn, teatraĵojn, sciencajn prelegojn aŭ kursojn, entrepreni vojaĝojn, por plivastigi la "spiritan horizonton": ĉio ĉi estas ebla nur al tiu, kiu posedas sufiĉe da mono. Kaj plue: riĉa homo povas komforte aranĝi sian hejmon, povas havigi al si valorajn literaturajn kaj sciencajn verkojn, povas kolekti artaĵojn, povas -- -- -- nu, unuvorte: povas vivi multe pli feliĉe, ol tiu, kiu sekve de mankanta kapitalo devas rezigni je tiuj ĉi agrablaĵoj.
Resume: Mono *estas* necesa al homa feliĉo.
La celon de ĉiu referato, estigi viglan diskutadon, la parolinto tiun ĉi fojon tre bone atingis.