La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig

Part 3

Chapter 3 3,601 words Public domain Markdown

Nur unu el la disciplaro de Pestalozzi sin plene liberigis de tiuj prokrastaj potencoj. Li ja plugis novan kampon, Friedrich Fröbel, † 1852, la fondinto de la "infanĝardeno" (pedagogia infangardejo por la antaŭlerneja aĝo) kaj unua instruisto de infanguvernistinoj. Li diras en sia "Menschenerziehung" (arto de homaj eduko kaj instruo): "Ekzerco de la sentoj estas ekzerco de la intelekto, tion la pedagogio scias jam de longe, sed ĝi ĉiam ignoris, ke ekzerco de ĉiuj esprimorganoj nepre ne povas esti alia ol spirita klerigo. Por esprimi la en spirito naskiĝintan la homo posedas tri rimedojn: vorton, mienon kaj faron. Per intuado li akiras sciojn, per esprimado li akiras lertecon. Sur la unua ŝtupo, kiel suĉulo, la homo ankaŭ spirite ensuĉas, sur la dua, kiel infano, li propravole esprimas dum ludado." "Lertigo de ĉiuj membroj kaj organoj estas la ĉefa celo de la infanzorgado en la gepatra domo. Gepatroj aŭ edukantoj nepre devas kontentigi kaj konduki la agemon de siaj infanoj, por ke ties interna vivo ekstere sin montru, prezentu kaj formu." "Sur la tria ŝtupo, por la geknaboj komenciĝas la instruo." "Ĉiu prilaboru propran ĝardeneton. Ankaŭ ludejon kun sabloamaso havu ĉiu lernejo." "Vintre la gelernantoj sin okupu per mekanikaj laboroj kun koloraj paperoj, kartono, lignetoj, vaksargilo k. t. p."

Ne malhelpite de iu ajn tradicio la infanĝardeno nun ekfloris pro sia laŭnatura, laŭinfana Fröbel-metodo, precipe en nia urbo Leipzig, kie Henriette Goldschmidt antaŭ kvindek jaroj fondis modelan infanĝardenon kun seminario por guvernistinoj, kie al la sama celo laboris Angelika Hartmann, kie fine la urbo mem en sia virinprofesia lernejo aranĝis fakon por guvernistinoj kaj en ĉiu popollernejo publikan infanĝardenon. Sed ĝis la komenco de la nuna jarcento la lernejo, tiel la supera kiel ankaŭ la popola, ne ŝatis tuŝiĝi kun tiaj infanaĵo kaj ludaĉo. Kaj la nuna rilate al rigideco vere restis la supera, malgraŭ ke eĉ la universitato per praktikado kaj seminariaj laboroj nun pli volonte cedas al la novaj metodaj ideoj.

Jen nova pioniro ekstaris en la (unue neprofesia!) pedagogo, nuna universitata docento Robert Seidel en Zürich. Incitite de la fama germana socialisto Karl Marx, kiu skribis: "En la estonta eduko oni kunigos laboron kun gimnastiko kaj instruo, ĉar tio estas la sola metodo por eduki ĉiurilate evoluintajn homojn kaj ankaŭ rimedo, por pliigi la socian produktadon" li 1885 eldonis libron titolitan "Arbeitsunterricht" (Instruo per laboro). Tie oni legas: "Homo ne nur estas anima, sed ankaŭ korpa estaĵo, li estas ne nur sentanta, perceptanta, pensanta kreaĵo, sed pli altgrade volanta, aganta, kreanta persono. Precipe en la infano evidentiĝas tiu ĉi naturo". "La infano havas naturan instinkton al moviĝado, sed en la lernejo (ĝisnuna!) oni devigas ĝin, dum horoj senmove sidi sur la sama loko. Nia hodiaŭa sciiga kaj lerniga instruo prizorgas precipe la spirite pasivan flankon de la homa naturo kaj malkonsideras la volantan, agantan kaj kreantan--do la aktivan. Tiamaniere ĝi malatentas, eĉ pereigas multajn valorajn praktikajn, teknikajn kaj artajn talentojn kaj kapablojn. Ĝi fremdigas la infanojn rilate al la praktika vivo, anstataŭ prepari ilin por ĝi". "La moderna ŝtato baziĝas sur laboro, do la laboro devas esti la fundamento ankaŭ de la eduko kaj klerigo. Resume: La instruo per laboro estas sociala, politika kaj pedagogia necesaĵo, ĝi estu la ĉefa principo en la lernejo, unue ĉar ĝi estas riĉa fonto de konoj kaj forta rimedo al ili, kaj due, ĉar ĝi estas ankaŭ la plej taŭga eduko-metodo".

Tiu libro ekblovigis ventegon en la pedagogia mondo kaj trans ties limoj. En la nord-eŭropaj ŝtatoj kaj en la sentradicia Usono la ideo de la instruo per laboro rapide progresis. En Francujo, kie la ministro por instruaferoj solene deklaris: "Ni volas nobligi la manlaboron kaj elektas pro tio la plej taŭgan, sole praktikan rimedon, ni enkondukas ĝin en la lernejon", mankis mono kaj prepariĝintaj instruistoj. En Germanujo tie kaj tie ĉi ekstaris amiko de la nova instruo, fondiĝis unuiĝoj de amikoj. En keloj kaj aliaj ne tro multekostaj lokoj oni instalis manlaborejojn por knaboj. Fine kelkaj urboj enkondukis la manlaboron en la publikan lernejon, kiel antaŭ ĉiuj en grandioza maniero Kerschensteiner en München. En Leipzig oni fondis manlaboran seminarion por instruistoj kun tri fakoj: por kartono-, ligno- kaj metal-laboro, kiu dank' al la senlaca klopodo de la kortega konsilanto Hildebrand (iama simpla popolinstruisto) kreskis kaj floris, kaj hodiaŭ ne povas akcepti eĉ la duonon de la aspirantoj. Ni tute ne ignoras la utilon de tiu ĉi movado, almenaŭ ne la manlertigon de granda nombro da instruistoj. Sed ankaŭ tiuj amikaj pioniroj miskomprenis Pestalozzi-n, Seidel-on kaj la tutan ideon, ĉar ili la manlaboron envicigis kiel instrufakon, anstataŭ starigi ĝin kiel instruprincipon.

Fine ni nun iru, danke menciante Wetekamp-Charlottenburg kaj la solecan kantoron de la nuna radiumbanloko Brambach, al la Leipzig-anoj, kiuj ne nur akceptis la Seidel-ajn ideojn pri instruo per manlaboro, sed plue evoluigis ilin al instruo per laboro en plej ĝenerala senco.

Ne estas hazardo, ke la Leipziga instruistaro ankaŭ sur tiu vojo marŝas ĉe la pinto. Ĉiam ĝi estis unu el la plej modernaj en tuta Germanujo. Tion multfoje atestas la eminentuloj de scienco kaj pedagogio, tion ankaŭ pruvas la Leipzig-a pedagogia ĵurnalaro, ĉiu paĝo de la ĉiusemajna fakgazeto kaj amaso da verkoj. Ĝi ĝuis la ne troigeblan preferon, aŭskulti kiel samurbanon la universitatan profesoron Wilhelm Wundt, la plej meritintan fondinton de la eksperimenta psikologio. La Leipzig-a instruista unuiĝo oferante pli ol centmil (antaŭmilitajn) markojn, fondis sub lia egido la unuan instituton por infanpsikologio, kiu, direktata de D-ro Brahn, Rudolf Schulze (konata pro sia informvojaĝo tra la nordeŭropaj ŝtatoj) kaj Johannes Schlag, eldonis aron da verkoj, honore akceptitaj de la serioza sciencularo kaj tradukitaj en diversajn lingvojn. La eksperimento trastrekas kelkan tradiciaĵon, do oni facile povas konkludi, ke la potenco de la heredita ne estas tro granda en la Leipzig-a instruistaro.

En la unuaj jaroj de nia jarcento junaj instruistoj kuniĝis, por ŝanĝi la kontraŭnaturajn planon kaj metodon de la instruo por la malgrandaj elementuloj, ili pli kaj pli prokrastis la komencon de legado, skribado kaj kalkulado, kaj plenigis la unuajn semajnojn--poste duonjaron--per ludado en la ĝardeno kaj ĉe la sabloamaso, per kolorkrajona skizado, per tondado de koloraj paperoj, per metado de lignoŝtipetoj, lentoj, kartonrondaĵoj k. t. p. fine eĉ per plastilina (vaksargila) modelado, feliĉe evitante la stereometriajn korpojn de Fröbel kaj preferante la realaĵojn de la nin ĉirkaŭanta vivo.

Vere tiu okupo respondis al la infana naturo kaj klarigis, kiom ofte oni erare prijuĝis la malgrandulojn. Silentemaj infanoj, ne instigeblaj eĉ al unu vorto surprizis per aliaj esprimmanieroj montrante multajn kaj klarajn sciojn. Baldaŭ la infanoj ankaŭ serioze laboris zorgante pri propra aŭ tutklasa ĝardeneto, el blua papero tranĉante, aŭ el plastilino formante sian por propra legado necesan plej simplan "antikvo"-literaron, fine kun- aŭ remetante ĝin kiel veraj kompostistoj. Dum la tuta somero ofte la gepatroj petis, nun komenci la lernadon, "ĉar aliaj (samaĝaj) infanoj jam legas kaj skribas", kelkaj pro la neplenumo de sia peto eĉ ĉagreniĝis--tamen fine, je pasko, ĉiuj estis surprizitaj--agrable surprizitaj--ĉar ĉiuj infanoj nun ankaŭ, kaj pli bone povis legi kaj skribi.

Gvidata de la instruistoj Springer (Wedekampano), Vogel, Erler kaj Rößger 1908 la instruista unuiĝo akceptis jenajn tezojn: La elementa instruo estas libera laŭ materialo, plano kaj metodo. Ĝi estas neapartigata en fakojn. Legado kaj skribado ne estas envicigataj en la planon de la unua jaro, kalkulado nur kiel agado kun moveblaj aĵoj. La elementa instruo labore okupas la infanojn. Parolado kaj modelado estas samvaloraj esprimrimedoj. Dum la unua jaro la instruo ampleksas nur dekdu horojn posemajne. La instruisto kondukas sian klason tri jarojn kaj garantias atingon de la ordinara lerncelo nur post la tria jaro. La instruista unuiĝo eldonis fiblon (unuan legolibreton): "Guck in die Welt!" (Rigardu en la mondon!) en simpla antikvo-alfabeto, kaj la junaj instruistoj estis pretaj, komenci la provon laŭ ĉi tiuj tezoj.

Sed ekstaris ankaŭ kontraŭuloj, precipe inter la direktoroj de la popollernejoj, kies konferencon la magistrato rigardis kiel la solan fakularon. Per eĉ ĉiu rimedo ili malhelpis ĉiun liberiĝon de plano kaj aŭtoritato.--Ĉu ili timis pri siaj nur sur ekstera aŭtoritato bazitaj postenoj? Ili cedigis instruistojn kaj gepatrojn, kiuj jam estis anoncintaj sian partoprenon, tiel ke ofte nur ne tro inteligentaj infanoj restis por la provo. Kaj ofte mankis bonvolo, eĉ objektiveco dum prilaboro de enketoj pri la sukceso de la novaj instruo kaj fiblo. Tial la afero ne kontentige estis prosperinta, kiam la milito forŝiris la junajn progresemajn instruistojn. Sed nun la paco rekondukis multajn, kaj la revolucio forigis ĉiun nur eksteran aŭtoritaton kaj liberigis la vojon ankaŭ por nia ideo, kiu nun trovis sian provizoran solvon en la granda verko de la supre citita instruisto Rößger (nuna distrikta inspektoro en Gotha): "Freier Elementarunterricht". (Libera elementa instruo.)

Sed ne nur la elementan instruon koncernis la nova ideo. Dum (ĉiujara) oficiala konferenco de la tuta Leipzig-a instruistaro (eble 1910) oni prezentis fizikan lecionon. Antaŭ ordinaraj lernejaj tabloj sidis po du knaboj kiuj kune laboris. Ili prenis el kestoj (je ambaŭ flankoj de la tabloj) stableton, levilon, diskon, rulilojn, breton, ŝnuron, plumbobulojn, resume ĉiujn elementajn ilojn, kiujn ili antaŭe mem estis farintaj. Nun ili el tiuj elementoj konstruis levilojn unu- kaj du-, egal- kaj divers-brakajn, pesilon, rulilaron, deklivan ebenaĵon k. t. p. kaj mem eltrovis el ili la fizikajn leĝojn de ekvilibro k. t. p. Tiuokaze montriĝis, ke la Leipzig-a instruistaro nepre ne malpli ŝatis kaj celis tiun ĉi lastan, spiritan laboron, ol la manlaboran preparon de la ilaro.

Tie ĉi ni ne evitu, citi la seminarian profesoron D-ro Frey, kiu enkondukis en sian laborinstruon la prilaboron de drato kaj ondkartono kaj kiel direktoro de la lerneja muzeo entute akcelis la movadon. Kun danko ni diru la nomon de lia kolego, profesoro Kühnel, kiu kreis novan kalkulmetodon laŭ la postuloj de nia ideo. Ni ankaŭ ne forgesu Lindemann kaj Stiehler, kiuj la desegnadon kaj modeladon majstre adaptis al la nova lernejo kaj en sia fako kapabligis multajn junajn instruistojn, ĝuste apliki la novan metodon.

Merititan admiron kaj aprobon akiris ankaŭ granda ekspozicio en la urba foirpalaco "Kaufhaus", kiu montris produktaĵojn de la ses- ĝis dek-kvarjara gelernantaro. Apud plastilinaj ĝardenoj kaj metiejoj kun ĉia ilaro, apud modelitaj fabeloj oni trovis landkartojn eĉ reliefajn, modelojn de minejoj, maŝinoj, aŭtomobiloj, ŝipoj, aerostatoj kaj aviadiloj eĉ multajn uzeblajn aparatojn. Bedaŭrinde--pro la neplena konvinkoforto--la pliaĝaj estis laborintaj ne dum la instruo, sed hejme dum liberaj horoj.

Ke la Leipzig-a instruistaro ne kontentiĝis per la nura manlaboro, oni eksciu el la alia temo de la jam dirita konferenco. Estis kantleciono, kiu montris, ke la infanoj per propra klopodo lernis melodion, eĉ trivoĉan kanton. Unue ili montris la necesajn supozojn por tiu povo: ili legis notojn, klarigis signojn, takton k. t. p., fine ili trafis sonojn de ĉiu interspaco. Tiuj kapabloj estis rezulto de multhora laboro, sed vere ebligis al ĉiu infano, senhelpe havigi al si la scipovon de ĉiu ajn kanto. Oni malaprobis la helpon de la violono, ĉar ĝi tro facile fariĝas lulilo de pasiveco kaj mortigilo de la infana aktiveco. Sciu, en tio la Leipzig-anoj entute trovas la esencon de la instruo per laboro: *La infano ne pasive receptu, sed aktive akiru per propra laboro; ĉu de la mano, ĉu de la spirito*. Pri tio ankaŭ legu la 1909 de la instruista unuiĝo eldonitan libron: Die "Arbeitsschule" (Laborinstruo). Precipe profesoro D-ro Hugo Gaŭdig, la direktoro de la ĉi-tiea instruistina seminario zorgis, ke la manlaboro ne tro akcentiĝu kaj ne perfortu la spiritan. Tial la Leipzig-a instruistaro ja ankaŭ diras pri laborinstruo dum etika aŭ germanlingva, eĉ fremdlingva leciono. En tiu rilato legu Paul Georg Münch, en tiu ĉi rigardu la trivoluman kolekton: "Im Strome des Lebens" (En la riverego de l' vivo).

Tie ĉi volonte mi ankaŭ mencias saksan instruiston, kiu laŭ nia principo traktas geografion pri fremdaj landoj, klarigante la multnombrajn interesajn sendaĵojn, kiujn la poŝto el tuta la mondo ekspedis al liaj korespondantaj Esperanto-lernantoj.

Kiu estas la nuna stato? Ni citu nur la ĉefaĵojn. La elementa instruo estas tute libera--bedaŭrinde mankas mono por la plej taŭga instruilo, la plastilino. Ĉiu ofice anoncata provo estas permesata. La eluzo de ĉiu okazo por manlaboroj estas rekomendata. Ĉiuloke la hejmregiona laboro estas akcentata kaj la traktado de fremdaĵoj en historio, geografio kaj zoologio parte forigita, parte transŝovita al pli aĝaj klasoj. La naturscienca instruo en la superaj klasoj (fiziko, kemio kaj antropologio) estas priskribo de la homaj vivo kaj laboro. De la tria ĝis la oka jaro ĉiu klaso havas kvar (ĉiu duonklaso du) horojn por manlaboro. En ĉiu lernejo oni instalis laborejon por kartonlaboroj, en multaj ankaŭ por ligno-, en kelkaj eĉ por metallaboroj. En ĉiu lernejo estas kelkaj--provizore sufiĉaj--instruistoj, kapablaj por manlabora instruo,--feliĉa sekvo de la jam delonge aranĝita t. n. "Knabenhort" (pedagogie direktata, luda aŭ labora--precipe manlabora--okupo de malriĉaj infanoj dum liberaj posttagmezoj en apartaj ejoj aŭ en la ĝardenoj de la popollernejoj)--multaj preparas sin en la komence citita manlabora seminario aŭ en malgrandaj laborsocietoj ĉe ĉiu lernejo. Por virinaj laboroj oni jam delonge estas zorginta. Ekzistas en ĉiu lernejo eĉ du laborejoj por trikado, flikado kaj brodado kaj en ĉiu urba distrikto boninstalitaj kuirejoj. La instruo estas en manoj de zorge prepariĝintaj fakinstruistinoj, kiuj gajnas preskaŭ la saman salajron kiel la ĝenerala instruistaro.

Restas fine raporti ankoraŭ pri la ĉi tiea provolernejo por knaboj, ĵus instalita en plej nova, moderna konstruaĵo, por akiri necesajn spertojn pri praktikado de la nova ideo en ĉiu fako, por ĉiu aĝo. Sub la estreco de la jam ofte citita instruisto Vogel tie laboras ankaŭ sinjoro Erler, kaj mi ne volas fini nesciiginte kelkan pri lia ĝisnuna laborinstruo. Estas klaso de dekdu- ĝis dektrijaraj knaboj. En la ĉambro vi ne trovas la ordinarajn benkojn kaj tablojn adaptatajn por senmovigi la infanojn, sed horizontalajn fortikajn tablegojn, pli ol tri metrojn longajn kaj unu metron larĝajn, kun kestoj por la ĉefa ilaro. Ĉirkaŭ ĉiu tablo sidas sur ordinaraj seĝoj ok, ĉe ĉiu pinto kvar knaboj kiel laborsocieto. Ĉe la muro staras ankaŭ ĉiumetiaj stabloj kun gasforno, gluila poto kaj la necesa ilaro. Tiu ĉi supre citita kvarkapa laborsocieto estas nedividebla unuiĝo, inter si solvanta ĉiun problemon, plenumanta ĉiun taskon, kune faranta ĉiun laboron. La lernantoj demandas, la instruisto respondas aŭ montras. Kara leganto, certe vi interrompos: "Ho, kia malpurigo de la aero, de la planko, kia nervoziga bruo!" Jes, sed unue: en la nova provolernejo oni certe zorgos pri higienaj instalaĵoj, kaj due: laborinstruo ja ne estas ekzerco al silentemo. Ĝenanta kriado ne necesas kaj ankaŭ ĝis nun ne okazis. Kaj vian trian plej severan refuton, ke ĉi tiuj laborsocietoj estas kaŝejoj por maldiligentuloj, Erler mem kontraŭdiras jene: "La instruisto devas nur protekti la malfortulojn kontraŭ la pretendemaj fortuloj. Instigo al diligenteco ĝis nun ne necesis". Apenaŭ estas aldoninde, ke la instruo ofte okazas sur kampo, en ĝardeno kaj arbaro, en metiejo kaj fabrikejo. Per tiu divido en laborsocietojn kaj per la tuta instrumaniero Erler celas kaj atingas ankaŭ edukon, precipe al socia moraleco. Ĉiu eraro, ĉiu manko trafas la societon, ĉiu bona penso, ĉiu klopodo, ĉiu singardo helpas al ĝi. Ĉar ne ekzistas ĉiuj iloj por ĉiu lernanto eĉ por ĉiu societo, kelkfoje okazas, ke unu devas atendi la finlaboron de alia. Do, por ke la atendado ne tro daŭru: "Antaŭen, mi helpos vin!" Fine ni citu la naskiĝintan estimon al la manlaboro kaj per tio ankaŭ al la tuta laboristaro kaj al la malsupraj popolklasoj entute.

Daŭrigante tiun penson ni nepre ne forgesu, ke en tiun lernejon oni ankaŭ instalis instituton por esploro de profesioj kaj konsultejon por konsili geknabojn kaj gepatrojn pri la lernota profesio, kiuj ambaŭ firme interrilatiĝos kun la jam supre citita psikologia instituto de la Leipzig-a instruistaro.

Tia la nuna--certe ne la fina stato. Sed ni esperu, ke per libera provo la mondo akiros lernejon, super kies pordon oni prave skribos la devizon: El la vivo--por la vivo.

LEIBNIZ KIEL "ANTAŬBATALINTO POR NIA IDEO" DE MONDHELPLINGVO--ERARO!

(D-ro JOHANNES DIETTERLE.)

Ĉiam en rondoj de tiuj, kiuj ŝatas la mondhelplingvan ideon, oni estis tre kontenta kaj fiera pro la fakto, ke "la granda filozofo Leibniz estis la antaŭbatalinto por nia ideo". Ankaŭ inter la multaj kontraŭuloj, kiuj kontraŭbatalis Esperanton, neniam oni kontraŭdiris tiun "fakton" kiel eraron. Nature! ĉar oni neniam vere klopodis--nek inter ni nek inter niaj kontraŭuloj--iri ĝis la fontoj kaj pruvi la verecon de la ĉiam ripetita frazo, kiu parolas pri Leibniz kiel pri eltrovinto de mondhelplingvo. Mi jam tre ofte en alparoladoj kaj ankaŭ en presita germana artikolo konstatis tion, ke la "fakto" ne ekzistas, ke ĝi nur ekzistas en la fantazio de niaj amikoj. Sed nenion helpis tiu mia agado. Oni estas tiom ravita pri la ebleco kalkuli la filozofon inter niaj samcelanoj, nomi lin la "plej malnova mondhelplingvano" aŭ eĉ la "patro de la mondlingva pensado", ke oni ĉiam ripetadis la ne ĝuste esploritan frazon; ĉar oni ja ne volis esti devigata forlasi ĝin.

Sed la scienco ne demandas, ĉu io estas por ni agrabla aŭ neagrabla; ĝi nur volas konstati tion, kio estas vera, kio estas scienca fakto. Kaj la scienca fakto estas--mi volas klarigi tion en mia artikolo pli detale--la jena: *Leibniz estis nek la unua nek iama ajn aŭ iela ajn antaŭbatalinto de la mondlingva ideo en la senco de* Schleyer, *Zamenhof* aŭ aliaj eltrovintoj de similaj projektoj. Certe li parolis pri "_lingua universalis_"; li faris tion ofte. Sed li celis tute alian aferon ol helplingvon universalan por tutmondaj interrilatoj, tute alion ol internacian interkomprenilon, kion celis la aŭtoro de Esperanto. Ĉiam Leibniz nur parolas pri filozofa lingvo, kiu devas servi al "pli alta celo", nome al la realiĝo de "_scientia universalis_" (scienco universala).--Sur la vojo al tiu celo, al la kreado de "_scientia universalis_", la ideo pri "_lingua universalis_" estas por li nur kvazaŭ paŝo necesa, sed ne tre signifa--kaj certe tute ne montranta nian vojon.

Tiuj, kiuj atente studis la "_Histoire de la Langue Universelle_" de _Couturat et Leau_, estus jam povintaj trovi la saman rezultaton, kvankam tiuj ambaŭ scienculoj ne speciale kaj ne klare protestas kontraŭ la entuziasmo de la mondhelplingvanoj por Leibniz. Mi nepre ne volas kulpigi C. et L. pro tio; ĉar ilia resumo volas esti nur pure objektiva resumo, kiu ne devigis ilin rilate al tiusenca deklaro. Kaj pripensu: _Couturat_ en siaj "_Extraits_" el la supredirita granda--ĉiam tre atentinda--verko tute silentas pri Leibniz, sed parolas des pli pri Descartes. Couturat certe treege ŝatas la germanan filozofon kaj samtempe estas entuziasmigita ano de la mondlingva ideo. Ĉu li hazarde forgesis Leibniz-on?! La bonega libro de la du francaj aŭtoroj tre ofte estas nomata--ĉu ankaŭ sufiĉe studata? Plej ofte oni kontentiĝis leginte la titolan moton: "_Si una lingua esset in mundo, accederet in effectu generi humano tertia pars vitae, quippe quae linguis impenditur_." (Se unu lingvo ekzistus en la mondo, la homaro gajnus la trionon de sia vivo, kiun ĝi ja nun oferas pro la [multaj] lingvoj.) El tiu frazo oni tuj konkludis, ke Leibniz volis rekomendi mondhelplingvon. Sed la frazo volas nenion ol konstati *nuran simplan fakton*; ĝi estas simpla tezo ne sekvata de--laŭ nia opinio memkomprenebla!--postulo! Ankaŭ la plej energiaj kontraŭuloj de nia movado tuj povus subskribi tian frazon, hezitinte ne eĉ momenton.--

Estas necese, ke mi klarigu pli detale la pozicion de la granda scienculo Leibniz, kiu majstris tri lingvojn tiel perfekte kiel la gepatran.--Unue mi volas konstati: Leibniz neniam skribis libron aŭ nur iun ajn malgrandan traktaton pri sia "_lingua universalis_". Tio, kion li parolas pri ĝi, troviĝas kvazaŭ dissemite en liaj presitaj verkoj kaj en kelkaj de liaj artikoloj ĝis nun ne presitaj--kaj tie nur en interrilato kun la diskutoj pri "_scientia universalis_" aŭ "_generalis_".

Inter liaj verkoj, rilate al nia temo, oni devas atenti la jenajn:

1. _Ars combinatoria._ 2. _Historia et commendatio linguae characteristicae universalis, quae simul sit ars inveniendi et judicandi._ 3. _Leteron al Remond de Monmort._ 4. _Fundamenta calculi ratiocinatoris._ 5. _Dialogus de connexione inter res et verba et veritatis realitate._

Mi rezignas pri detalaj literaturaj rimarkigoj; tamen mi volas direkti la atenton de sciencaj interesuloj al du gravaj artikoloj, pritaktantaj ĉi tiun parton de la Leibniz-a laboro. Ili estas skribitaj de germanaj scienculoj:

F. Exner "Über Leibnizens Universalwissenschaft". (Abhandlungen der böhmischen Gesellschaft der Wissenschaften. 5. Folge. III. Bd. Prag 1845. S. 163-200).

kaj

Fr. A. Trendelenburg "Über Leibnizens Entwurfeiner allgemeinen Charakteristik". (Abhandlungen der Königlichen Akademie der Wissenschaften zu Berlin 1856, S. 37-69) und "Nachträge und Ergänzungen" (Monatsbericht der Berliner Akademie der Wissenschaften 1860, S. 374-386 und 1861, S. 170-219)[7].

Leibniz interesiĝas pri la "_scientia generalis_" aŭ "_universalis_" (scienco ĝenerala aŭ universala). Ĝi estas la scienco de metodo, kiu devas kaj povas evidentigi laŭ kaj ĝis matematika evidenteco ĉion scieblan.

La scienco de ĉi tiu metodo estas *la bazo de ĉiuj aliaj sciencoj*, ankaŭ de la filozofa kaj matematika sciencoj. La verko de l' juna Leibniz "_Ars combinatoria_" estas la unua tiurilata provo sur la teritorio de ĉi tiu scienco, kiu intencas la eltrovon de *novaj sciencaj veroj*, de tute *novaj sciencaj rezultatoj*. (Mi nur volas rimarkigi, ke Leibniz mem neas, esti la eltrovinto de ĉi tiu scienco.)

En sia *letero al Monmort* li diras, ke oni povas trovi ĝeneralan "_calcul_"-on--"_une manière de Spécieuse Générale où toutes les vérités de raison seraient réduites à une façon de calcul_". El kelkaj, (laŭ sia opinio malmultaj) fundamentaj ideoj li volas dedukti aŭ derivi ĉiun "_apriori_"-an scion per la kombino de l' ideoj. Lia _universala scienco_ tiamaniere sin prezentas: unue kiel *sinteza aŭ kombina juĝarto*, kiu per kalkula metodo volas dedukti la tutan scion el fundamentaj ideoj--kaj aliparte kiel *analiza eltrovarto*, kiu volas solvi problemojn sur la bazo de la laŭmetode eltrovitaj faktoj. Oni do vidas du direktojn en la pensado de l' filozofo: la direkton al la lastaj kaŭzoj (la filozofan) kaj la direkton al eltrovo kaj apliko (la praktikan). Nenie kaj neniel li parolas pri tio, kiamaniere ĉio tio devas okazi, kiel la metodo povas esti efektivigata. Oni pri tia metodo trovas nur okazajn rimarkojn kaj aludetojn. Kompreneble oni devas fiksi la fundamentajn ideojn kaj la el ili kombinitajn ideojn per "*signoj*".