La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig

Part 4

Chapter 4 3,540 words Public domain Markdown

Sed la speco de ĉi tiuj signoj estas preskaŭ indiferenta, kondiĉe ke ili nur estas "*karakterizaj*". Inter tiuj signoj oni poste devas krei la sufiĉajn interrilatojn. La interrilatoj tiamaniere kreitaj rilatas al la signoj tiel, kiel la juĝoj al la ideoj; kaj la kalkuloj, kiujn oni devas entrepreni, volante laŭleĝe produkti novajn ideojn, estas korelativaj al la logika konkludo. Do, antaŭ ĉio, estas necese difini la fundamentajn ideojn, ĉiam denove dispartigante ĉiun ideon kaj poste ĉiun ideoparton denove en ĝiaj partoj tiom longtempe, ĝis kiam oni atingas la prapartojn, la vere elementajn ideojn. Kaj nun estas necese, eltrovi por ili "karakterizajn signojn". Nenie Leibniz definitive decidis, kiel ili devas aspekti.--

En siaj "_Fundamenta calculi ratiocinatoris_" li parolas pri la alfabetaj literoj kiel karakterizaj signoj: "_Cum autem nondum constituere licuerit, quomodo signa formari debeant, interdum pro ipsis in futurum formandis exemplo mathematicorum utamur litteris Alphabeti aliisve notis arbitrariis quibuscumque, quas progressus aptissimas suppeditabit_". En la "_Historia et commendatio_" li postulas "*karakterizajn nombrojn*" kiel signojn por la elementaj ideoj. Ĉi tiu postulo transpasas tiun de la "_Ars combinatoria_", ĉar tie li rekomendis, ke oni signu la trovitajn kaj ordigitajn elementajn ideojn per nombroj, komencante per la cifero 1. Sekve la ideojn ricevitajn per kombino oni plej bone skribas per frakciaj nombroj. La numeratoro signas la lokon de la ideo en la kombino-klaso, la denominatoro la kombino-klason mem. Leibniz ankaŭ por la praktika uzado pripensis la eblan uzadon de punktoj kaj linioj.

Supre mi citis lokon el la Leibniz-a *letero al Montmort*. En ĉi tiu li daŭrigas: "_La pourroit être en même temps, une manière de Langue ou d'Ecriture universelle, mais infiniment différente de toutes celles qu'on a projétés jusqu'ici; car les caractères et les paroles mêmes y dirigeroient la raison; et les erreurs de calcul_". Do, li unue nur intencis "_une écriture universelle_"; sed li estas konvinkita, ke facile rezultos el ĝi "_une langue universelle_", ĉar li opinias, ke oni facile formos el la gajnitaj "karakteroj" paroleblajn vortojn. Ja, la lingvo--li diras tion okaze--povas fariĝi tia, ke ĝi taŭgas por la poetoj kaj la komponistoj.

Bone! sed ni tre volonte havus *provon de ĉi tiu lingvo*! Kia ĝi estos? Kiel aspektos ĝia vortaro? Pri tio--nenio! ne unu vorto! Tamen: unufoje li ŝajnas volanta liveri la necesajn preparlaborojn, sed--ni tuj parolos pli detale pri ĉi tiu afero--tio estas nur tute okaza, sprita ludaĵo. La lingvo laŭ lia opinio facile rezultos tuj, post kiam oni antaŭ ĉio estus kreinta la fundamentojn de la "_scientia universalis_". Ĝin celas ĉiuj liaj atendoj treege streĉitaj, ĝin--kaj tion, kio devas rezulti el ĝi, la "_ars inveniendi et judicandi_". (Oni atentu kaj pripensu, ke la "_lingua universalis characteristica_" samtempe estu ĉi tiu arto!!) Kvankam li havas la konvinkon, ke li faris por tiu ĉefa afero jam la plej ĉefan laboron kaj lasis nur malmulton por fari, tamen ĉio tio estas nur ideo, kiun li praktike nenie kaj neniel efektivigis. Neniam li starigis eĉ nur malgrandan tabeleton de la "karakterizaj signoj", kiujn li postulas,--mi ne volas paroli pri tio, ke li donis kiel provon de la "_lingua universalis characteristica_" *eĉ ne unu frazon*! Do, tiu lingvo ĉe li okupas *tute malaltan rangon*. Ĝi estos la okaza konsekvenco de la entrepreno, sed ne eliros el la celo al ĝi.--Vere tiu lingvo tute ne fariĝos lingvo, sed nur interfilozofa interkomprenilo kaj kalkulilo, konjektilo, meditilo ktp.--*filozofa* "*pasigrafio*".

Bedaŭrinde oni devas konstati--ne sen mirego!--ke ĉi *tiuj okazaj* aludantaj *vortoj pri* "_lingua universalis_" *devojigis la intereson de la legantoj* tiom, ke ili ne plu atentis la ĉefan aferon. "_Das untergeordnete Projekt_"--mi citas Exner--"_einer Universalsprache hat bei den meisten Forschern den Hauptgedanken in den Schatten gestellt_". (La malpli grava projekto de universala lingvo ĉe la plej multaj scienculoj malheligis la ĉefan ideon.)

Tamen ni,--ĉar ni *intence* parolas pri tiu "okaza projekto", kiu interesigas nin speciale!--volas ankoraŭ restadi sur ĉi tiu punkto kaj volas atenti la rimarkigojn de l' filozofo, donitaj por la konstruo de filozofa mondlingvo.

Ankaŭ ĉi tie estas necese, ke nia ekzameno fariĝu iomete pli detala, kvankam tio, kion ĉe Leibniz oni trovas rilate al tiu objekto, estas pensoj ankaŭ por la Leibniz-a tempo nepre nenovaj kaj neoriginalaj. Jam longtempe antaŭ Leibniz oni estis diskutinta la mondlingvan problemon. Rilate al filozofa lingvo jam *_Descartes_* donis direktliniojn, kiuj sufiĉis por la sekvanta tempo. Ankaŭ la franca filozofo--kiel la germana--ne montris grandan intereson por la mondlingva demando en nia senco. Lia amiko, _P. Mersenne_, estis sendinta al li latinan "_prospectus_"-on, en kiu aŭtoro, ĝis nun nekonata, priparolas la temon "_lingua universalis_" en 6 "propozicioj", kiuj ŝajnas al ni tute modernaj. Sed Descartes ne ŝatas tian proponon. En tiu senco precipe tio estas rimarkinda, kion li--okupita nur pri la kreado de lingvo "_a priori_"--skribas en sia *letero al Mersenne* la 20an de nov. 1629[8] rilate al la 4a "propozicio". (Tie li montras, kian aspekton devas havi lingvo "_a posteriori_" tia, kian li poste kreis nia D-ro Zamenhof.) Li diras: "_*Mais ce n'est rien, que ne soit très-aisé*; car faisant une langue, où il n'y ait qu'une façon de conjuguer, de décliner, et de construire les mots, qu'il n'y en ait point de défectifs n'y d'irréguliers, qui sont toutes choses venues de la corruption de l'usage, et même que l'inflexion des noms ou des verbes et la construction se fassent per affixes, ou devant ou après les mots primitifs, lesquelles affixes soient toutes spécifiées dans le dictionnaire, *ce ne sera pas merveille que les esprits vulgaires apprennent en moins de six heures à composer en cette langue avec l'aide du dictionnaire*_"[9]. Tio, kio laŭ la opinio de Descartes estas afero nur por la "_esprits vulgaires_" (kaj nature estas plej rimarkinda por ni!), estas afero nefilozofa; do, ĝi ne postulas la intereson de la filozofo. Li, havante la latinan lingvon, la tiaman tutmondan lingvan interkomprenilon, ne bezonas mondhelplingvon, kiu decas al la "_esprits vulgaires_". *Li revas pri filozofa lingvo*, per kies helpo la lastaj demandoj kaj enigmoj de la sciencoj estas solvotaj. *Nur al tiu lingvo rilatas la citaĵo* [kies duan parton Couturat metis sur sian libron antaŭ la citaĵo el Leibniz]: "_Si cela était trouvé, je ne doute point que cette langue n'eust bien tost cours parmy le monde, car il y a force gens qui employeroient volontiers cinq ou six jours de temps pour se pouvoir faire entendre par tous les hommes_". La citaĵo troviĝas en la sama, ĵus citita, letero al Mersenne, kaj la filizofo tie daŭrigas: "_L'invention de cette langue depend de la vraye Philosophie_". La aŭtoritataj scienculoj tiam havis la konvinkon, ke ili estas tre proksimaj al ĉi tiu "vera filozofio". Descartes ankaŭ klarigas la programon de lingvo korespondanta al ĝi. Sed tiu programo estas negrava por ni. Sufiĉas aludi la jenon: ankaŭ ĉe li la ĉefa afero estas la eltrovo de fundamentaj, elementaj ideoj, kiujn oni signu per nombroj aŭ literoj; el la kombino de ili aliaj ideoj rezultos laŭ maniero de mekanika kaj senerara, ekzakta kalkulo, kaj Leibniz (tion mi jam supre konstatis) daŭrigas la samajn pensojn. Ĉu li estas influita *senpere* per Descartes, pri tio mi ne povas konstati ion; estas ne verŝajne por mi. Ĉu Zamenhof konis la rimarkojn, per kiuj Descartes kritike priparolas la lingvon por la "_esprits vulgaires_" (*nur ĝi plaĉas al ni!*)? Estas neeble!--Ĉe ambaŭ filozofoj, la franca kaj germana, oni vidas pensmanieron, kiu ŝajnas tute natura kaj memkomprenebla por ĉiu, kiu ekinteresiĝas por la aludita afero.

Leibniz konis ankaŭ aliajn mondlingvajn projektojn, kiuj intencis la jenon: oni volis kolekti la sinonimojn de ĉiuj lingvoj kaj signi ilin per samaj ciferoj; poste krom tio fiksi la gramatikajn interrilatojn komunajn al ĉiuj lingvoj kaj signi ilin per respondantaj literoj; fine krei tiamaniere vortaron, per kies helpo la skribaĵoj el fremda lingvo estu senpere tradukeblaj en la propran lingvon. (Tiajn projektojn ni havas ĉe la jezuito _Athanasius Kirchner_ en lia "_Polygraphia nova et universalis, 1663_ kaj ĉe _Joh. Joachim Becher_ en lia libreto "_Character pro notitia linguarum universali, 1661_).

Kiam oni rememoras la suprajn klarigojn, oni tuj komprenos, ke kaj kial Leibniz malaprobas tiajn projektojn. Pli aprobindaj ŝajnas al li la projektoj de du anglaj scienculoj, kiuj, klopodante pri lingvo filozofa, unue celis dispartigi kaj analizi la ideojn; sed--laŭ Leibniz--ili vidis la ĝustan celon "nur kvazaŭ tra nebulo-nubo". (Ili estas: _Georg Dalgarn_ en lia "_Ars Signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica_", _London 1661_, kaj _John Wilkins_ en lia "_Essay toward a real character and a philosophical language, London 1668_).--Ili antaŭ ĉio intencis krei eblecon de reciproka interkomprenado por homoj, ne komprenantaj unu la alian. Por Leibniz ne ekzistas tiurilata neceseco; li nur intencas--ĉiam mi devas ripeti tion!--la kreon de lingvo filozofa, per kiu la filozofo mem havas profiton, t. e. la gajnon de novaj veroj. Li celas lingvon, kiu estas ne nur konforma al la pensado, sed samtempe estu instrumento de la racio. La internacia uzado de tia lingvo ne estas lia celo; ĝia uzebleco ja okaze kaj per si mem rezultos el ĝi.--

Mi konstatis, ke ni *nenion* aŭdas de Leibniz pri la ecoj de lia filozofa lingvo. Sed verŝajne tiu aŭ tiu de miaj legantoj iufoje jam aŭdis aŭ legis, ke (laŭ Couturat) en la filozofa lingvo de Leibniz ekz. la nombro 81374 devas esti legata: "_Mubodilefa_"! Do, mi--skribinte tion, kion vi legis pli supre--ne estas prava? ĉu ne? Leibniz ja mem faras konkretajn proponojn! Nu, kiom bagatelaj ili estas, tion mi volas deklari per malmultaj vortoj. Ĉiuj kompleksaj ideoj povas--laŭ Leibniz--esti reduktataj al simplaj, kaj povas esti signataj per nombroj. La kombino de la ideoj similas al la aritmetika multipliko, la "diskombino" (dispartigo) de kombinita ideo similas al la dispartigo de nombro en primfaktorojn. Ĉiuj logikaj veroj povas esti reprezentataj per aritmetikaj veroj konformaj al multipliko kaj divido. Ĉiu "_raisonnement_" povas esti reduktata al matematika kalkulo. La nombron oni povas elparoli t. e. por la logika kalkulo ekzistas lingva esprimo. La propono, kiu en tiu rilato troviĝas ĉe Leibniz *ne* estas propono elpensita *de li*, sed prunteprenita de Dalgarn kaj Wilkins. Leibniz proponas por la naŭ ĉefaj nombroj 1-2-3-4-5-6-7-8-9 la konsonantojn b-c-d-f-g-h-l-m-n, por la decimalaj unuoj 1-10-100-1000-10000 la vokalojn a-e-i-o-u. Do, oni ekz. legu la nombron (mi prenas iun ajn) 53497: _gudofinela_. (Oni ankaŭ povas legi _la-do-ne-fi-gu_ (7 + 3000 + 90 + 50000 + 400) aŭ _do-na-le-fi-gu_, _fi-ne-gu-la-do_ ktp. ktp.). Tio estas ĉio, kion Leibniz donas al ni kiel lingvan materialon--cetere ne eltrovitan de li. Ĉiu konsentos: *tio ne estas io pli ol*--la supredirita--*sprita ludaĵo*. Ĉar Leibniz ja volas, ke oni eltrovu por ĉiu ideo "karakterizan" nombron! Li ne diras, per kiuj nombroj oni devas anstataŭigi la elementajn--ĝis nun tute ne trovitajn--ideojn, kaj per nombroj la kombinitajn ideojn. Kiamaniere elparoli la frakciajn nombrojn, kiuj signu la ideojn rezultontajn per kombino? Kaj kiamaniere elparoli la frazojn, kiuj prezentas la interrilatojn de la ideoj? Kaj kiamaniere elparoli tutajn frazajn seriojn? Leibniz ne povas fari konkretajn proponojn, ĉar ja mankis al li la ĉefa antaŭlaboro: la elementaj ideoj ankoraŭ ne estas fiksitaj, la "karakterizaj signoj" ankoraŭ ne estas trovitaj.[10]

Sed eĉ se ni supozas, ke ĉiuj antaŭe nepre necesaj laboroj jam estas bonege faritaj, tamen--la kritiko de Couturat restos prava: "_Pour comprendre une telle langue et pour la parler, il faudrait de l'aveu même de Leibniz, avoir constamment à l'esprit la table de Pythagore, c'est à dire effectuer sans cesse des multiplications et divisions mentales. On en peut rien dire de plus décisif pour prouver qu'une telle langue serait impraticable_."

Leibniz ankaŭ faras aludojn rilate la vortaron kaj gramatikon de sia "_lingua universalis_". Tie ni pli bone sukcesos serĉante profitdonajn notojn por internacia lingvo. Sed ili ne estas originalaj! Leibniz opinias, ke oni devas unue pretigi la vortaron. Ĝi rezultos, kiam oni estos katalogizinta la fiksitajn ideojn elementajn. Li emas redukti ĉiujn ideojn al ideo esprimata per "_nomen_" (nomo substantiva). Tiamaniere malaperos unue la adverbo, kiun oni devas konsideri kiel adjektivon de l' verbo. Poste malaperos la adjektivo; ĉar logike ĝi ne diferencas de la verbo. Do, estus rekomendinde, derivigi el ĉiu adjektivo la korespondan substantivon. Tiamaniere restas nur "_nomina_" kaj "_verba_" (porsubstantivaj kaj porverbaj signifoj); la unujn oni povus derivigi el la aliaj. Ne estus logika eraro, derivigi la "_nomina_" el la "_verba_"; sed Leibniz preferas la renversan agadon, ĉar la simpla ideo povas esti esprimata plej facile per "_nomen_". Aginte laŭ tiu propono oni havus liston de radikvortoj, kiu estus kompletigata per listo de "partikuloj", uzotaj en la formo de afiksoj. Nature tiuj laste nomitaj antaŭe devas esti analizataj tre precize. La gramatiko rezultos, kiam oni, post intensa studado de ĉiuj lingvoj naturaj, fiksos la diversajn interrilatojn de la ideoj, reprezentataj per partikuloj kaj fleksioj. Pluralaj formoj estas tute superfluaj kaj en la deklinacio kaj en la konjugacio. Memkompreneble por ambaŭ devas ekzisti nur unu. La nombron oni signas en la subjekto, nome per la artikolo aŭ per la demonstrativa pronomo, ne en la substantivo mem. Ĉiuj fleksioj--kazoj kaj modoj--fariĝas nebezonataj per la partikuloj. Diversaj prepozicioj kun la nominativo anstataŭas la diversajn kasojn, diversaj konjunkcioj kun la indikativo anstataŭas la modojn. La adjektiva fleksio estas nenecesa, ĉar ĝi jam estas anoncata per la substantivo.

Leibniz montras la inklinon, diferencigi la adjektivojn, adverbojn, kaj eĉ la substantivojn per tempformoj.[11] Ĉiuj tiuj proponoj ne estas originalaj pensoj de Leibniz!

Do la diferenco inter la Leibniz-a projekto kaj inter nia sistemo povas esti prezentata per jenaj vortoj:

*Esperanto solvis la mondhelplingvan problemon* per sistemo _a posteriori_--*Leibniz intencis solvon de filozofa lingvo* _a priori_. Ĉu tia lastenomita estas ebla kaj praktike uzebla, pri tio ni ne volas plu diskuti. Certe, laŭ mia opinio, Leibniz--eĉ se li serioze estus pripensinta sian projekton de filozofa lingvo universala--*neniam* estus atinginta ion alian, ol simplan filozofan "*pasigrafion*". Observu la signifan fakton: Post jarcento, kiam oni tute lasis fali la Leibniz-an projekton de filozofa scienco universala, _Schleiermacher_ parolas ankaŭ pri la projekto de filozofa *lingvo* universala kiel pri afero *definitive* foriginda kaj ne plu atentinda.

El tio vi povas konstati, ke la direkto de la Leibniz-a pensado estis tute, plentute alia, ol tiu de la problemo, kiun kontentige solvis nia D-ro L. Zamenhof. Do, estas tute senutila entrepreno, diri "*Se* Leibniz hodiaŭ estus vivanta ktp., li estus "poresperantulo". Ja, pli vere, tia aserto estas nepre malvera. Sed ni rezignu je ĉiuj diskutoj per "se"oj.

Facile oni komprenos, kiamaniere nia filozofo dum sia pripensado pri "scienco universala" atingis tute alian rezultaton ol tiun de praktika mondhelplingvo. Certe ne mankis al li la praktika direkto de la spirito, kiu evidentiĝas ĉe li aliloke. Sed ĉi tie--dum lia pripensado pri filozofa lingvo--ĉe li ni nur vidas la filozofan direkton, tute ne taŭgan por la praktika solvo de la problemo definitive solvita de Zamenhof. Rilate la praktikajn aferojn li--granda scienculo, majstranta la latinan lingvon, kaj lerta mondulo, bonege scipovanta la tiaman mondlingvon, la francan--tute ne konis la malfacilaĵojn, kiujn oni hodiaŭ volas malaperigi en la internaciaj scienco, komerco, vivo ktp. pere de nia mondhelplingvo.

La samideanojn, kiuj ĝis nun admiris la filozofon Leibniz kiel antaŭbatalinton por la ideo de l' universala mondhelplingvo, mi des malpli volas riproĉi--konstatinte la veran "fakton" kaj ilian eraron--ĉar mi mem antaŭ kelkaj jaroj apartenis al ili. Cetere: mi ĝojas, ke la ĝis nun kredita "fakto" estas korektita ne de niaj sciencaj kontraŭuloj, sed de ni mem. Ĉu ni devas bedaŭri tion, ke la kredita "fakto" estas eraro? Oni ja povas diri: *Bedaŭrinde ni*, pripensante tion, kion Leibniz diras pri sia "_lingua universalis_", *ne estas rajtigitaj*, kunligi la nomon de la filozofo germana (ankaŭ ne tiun de la franca, Descartes) kun nia movado rilate la mondlingvan flankon. Tamen ni povas kaj volas fari tion *alimaniere*: Leibniz--kvankam sendube estanta kaj ĉiam restanta bona patrioto--ĉiam (kiel neniu alia!) treege kaj tutkore intencis la "*universalon*", t. e. tion, kio ligas la popolojn. Preskaŭ ĉiuj liaj projektoj kaj proponoj estas inspiritaj de vere kosmopolita homaraneca sentado. *Similaj al li, ni Esperantistoj*, kvankam neniam forgesantaj nian nacion, *volas fari nian devon* kaj venkigi niajn lingvon kaj ideon, *por ke la interpopola interkompreniĝo kaj paco realiĝu*!

ESPERANTO KAJ LA FREY-LIGO.

(ERNST FRANCK.)

Laŭ la deklaro, unuanime akceptita en ia Bulonja Esperanto-kongreso, ĉiu homo havas la rajton, uzi la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj. Jam multaj internaciaj unuiĝoj alprenis la verkon de D-ro Zamenhof. Ili volas krei per ĝi praktikan servaron por homoj kaj korporacioj, kies profesiaj aŭ politikaj celadoj, kies penadoj ekonomiaj aŭ kulturaj ne haltas ĉe la limoj de ilia gepatra lando.

Al tiu-ĉi granda unuiĝaro aliĝos ankaŭ nova ligo, por kiu la uzado de la internacia lingvo estos necesaĵo: la Freyligo (prononcu Frajligo!). Kaj la anoj de tiu-ĉi ligo ne estos Esperantistoj, kiuj laŭ la permeso de la Bulonja deklaro per Esperanto nur volas gajni monon aŭ amuziĝadi. La rilatoj de la Freyligo al Esperantismo neniam estos nur praktikaj, kiel ĉe la ŝakludistoj, stenografiistoj, ĉe la vojaĝaj kluboj, varieteaj ligoj aŭ vegetarianoj k. c.; kontraŭe la Freyligo aliĝos intime al la kvankam ne deviga, sed pli grava idea flanko de la Esperantismo.

Certe ankaŭ por la Freyligo la praktikaj servoj de Esperanto estos gravegaj kaj necesaj. La Freyligo ja volas fariĝi universala kultur-organizaĵo, kiu kolektas la plej valorajn fortojn en ĉiuj landoj de la terglobo. Pro tio la prezidantoj kaj ankaŭ la membroj de la diversnaciaj grupoj devos korespondadi kaj en la kongresoj diskuti Esperante. En la estontaj tempoj Esperanto estos la lingvo de la Freyregno, en kiu estos skribataj la statutoj, la dokumentaro, la plej gravaj decidoj de la Freyestraro. La Freyligo devos prizorgi tradukaĵojn Esperantajn de la plej bonaj kaj valoraj verkoj kulturaj kaj prikulturaj, kaj ĝi kreos ankaŭ originalajn artikolojn en Esperanto. Pro tio estas tre ŝatinde, ke jam en kelkaj urboj fondiĝis Esperanto-Freygrupoj, kaj aliaj Freysocietoj aranĝis Esperanto-kursojn, kiel Leipzig'a Freygrupo agis. Rimarkinde estas, ke Heinrich Nienkamp, la fondinto de la Freyligo, jam en sia fundamenta verko "Fürsten ohne Krone" ("Princoj sen kronoj") la estontan Freyĵurnalon Esperante nomas "Kulturgazeto".

Multe pli gravaj kaj interesaj ol tiuj-ĉi eksteraj rilatoj inter Esperanto kaj Freyligo, kiuj kondukas la Freyliganojn al Esperanto, estas la internaj. Ili proksimigas precipe la Esperantistojn al la Freyligo. Certe la majstro D-ro Zamenhof ĝojis pri ĉia uzanto de sia lingvo, sed mi estas konvinkita, ke li plej kore salutus la Frey-Esperantistojn. Entuziasme li kaptus iliajn manojn, dirante: "Estu salutataj, vi plej karaj amikoj de mia verko! Mian plej koran bondeziron al via penado!" Per la fondiĝo de la Freyligo estis semo enterigata, kiu estis maturiĝinta sur la granda arbo, kiun plantis kaj prizorgis D-ro Zamenhof. Nun el ĝi jam elkreskas arbeto, simila al la Zamenhof-a. Fruktojn ĝi portas iomete aliajn, sed certe de la majstro deziratajn kaj esperatajn.

Ĉiu Esperantisto scias el la "Letero pri la deveno de Esperanto", ke la unuan instigon al la verko D-ro Zamenhof ricevis de la "doloro pri la mondo". Liaj idealistaj okuloj nenie vidis homojn kondutantajn kiel fratoj. Konvinkite, ke la lingvodiverseco estas la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn, D-ro Zamenhof kreis pro homamo sian lingvon. Pli detale li parolis pri tiu ĉi "*interna ideo*" de sia verko en sia famkonata kongresparolado, kiu okazis dum la dua Internacia Esperanto-Kongreso en Ĝenevo. Kiu povas legi tiujn mirindajn kortuŝantajn frazojn, sen esti entuziasmigita? "La plej grava, la plej sankta, la ĉefa celo de Esperanto, la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto estas por ni la interna ideo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Kiam antaŭ dudek-ok jaroj rondeto da junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: "Malamikeco de la nacioj falu! falu! jam estas tempo!" Nia himno kantas pri la "nova sento, kiu venis en la mondon".--Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco--ĉu mi faras tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, se ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto--ĉu ili ĉiuj faris tion-ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo--ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris pri la interna ideo entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn".--Aliloke D-ro Z. diris ankaŭ: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan".

Preskaŭ ĉiuj aŭskultantoj de tiuj-ĉi vortoj sentis kun la majstro kaj aplaŭdis kore lian paroladon. Nur malmultaj rifuzis la konsenton. Por ili la interna ideo estis utopio. D-ro Zamenhof certe ricevis post tiu-ĉi kongreso malaprobajn leterojn. Kelkaj Esperantistoj neniigis la internan ideon ne nur pro la "neebleco" de ĝia efektivigo, sed ankaŭ pro patriotismo. Pro tio jam en la sekvanta kongreso en Cambridge D-ro Zamenhof parolis kontraŭ la malprava patriotismo de la ŝovinistoj, kaj refutante ĉiujn kontraŭdirojn, li denove deklaris: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la Esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj!"

"Glora la celo, sankta l' afero, La venko--baldaŭ ĝi venos; Levos la kapon ni kun fiero, La mondo ĝoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco, La plej majesta kaj riĉa: Nia laboro kaj pacienco La mondon faros feliĉa".