La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig

Part 2

Chapter 2 3,679 words Public domain Markdown

Ankaŭ kiel *reproduktanta muzikisto* Hoffmann servis al sia plej amata muzo. Li kantis okaze kiel tenoristo en ĥoro en Varsovio; kaj kiel direktisto de tiea muzika societo li prezentis precipe verkojn de Mozart, sed ankaŭ de Gluck, Haydn, Cherubini kaj eĉ jam sinfonion de Beethoven (1806). En Bamberg li laboris--apud sia orkestrestra okupo--kiel kantinstruisto. Sed postkiam en 1814 li estis akirinta certan oficistan pozicion, li ne plu svingis la direktistan bastoneton kaj ne plu devis forĵeti siajn fortojn al la instruo de sentalentaj fraŭlinoj[3], sed povis doni tutan sian liberan tempon al literaturaj kaj kompoziciaj laboroj.

Kiel ni jam diris, la *komponisto* Hoffmann posedis tre bonajn muzikteoriajn sciojn kaj tiurilate distingiĝas treege inter muzikdiletantaj literaturistoj kiel Jean Paul, Nietzsche k. a. La nombro de liaj kompozicioj estas sufiĉe granda; inter ili troviĝas 12 operoj kaj operetoj, 3 muzikoj al dramoj de diversaj poetoj, 1 melodramo, 1 Missa, 1 Miserere, 1 sinfonio, 1 uverturo, kantaĵoj, sonatoj por fortepiano kaj 1 kvinteto por harpo kun kvar kordinstrumentoj. Multaj el ili ne estas presitaj, multaj jam perditaj. Amikoj de Hoffmann en la lastaj 20 jaroj presigis kelkajn liajn kompoziciojn denove (vidu la indekson ĉe la fino de tiu ĉi artikolo).

Kia do estas la muziko, skribita de tiu ĉi viro, kiu sur la literatura kampo riskis la plej strangajn psikologiajn eksperimentojn kaj verkis fantaziaĵojn, kiujn post li neniu plu atingis? Nu, liaj kompozicioj havas tute alian karakteron, kaj aŭdante ilin neniu supozus, ke la "Fantomo-Hoffmann" estas ilia verkinto. Lia muziko--escepte de unu verko, pri kiu poste ni traktos detale--estas tute ne revolucia; ĝi sonas dolĉe, naive; kaj ne nur mankas en ĝi ĉiuj fantaziaj ekscesoj, kiujn amas la literaturisto Hoffmann, sed ĝi eĉ ne eluzas la muzikajn esprimilojn, kiujn ni jam trovas en la verkoj de samtempuloj kaj antaŭuloj. Kiu eble iam havos okazon, aŭdi la menciitan kvinteton[4], tiu miros, ke en ĝi preskaŭ tute mankas kontrastoj. El tiu ĉi muziko ne parolas viro, kiu kun forto kaj ĝojo kondukas siajn ideojn al venko kontraŭ la mondo, sed revema junulo, kiu ne volas esti malhelpata en la plena sindono al unu sola sento. Tamen la verko, kiel ankaŭ la aliaj de Hoffmann, estas tre melodia kaj bonsona.

Sekve ne estos eble tro granda perdo por la muzika mondo, se la plej multaj kompozicioj de l' poeto restos kuŝantaj sub la polvo de l' jaroj. Sed unu el ili ne meritas tiun ĉi sorton, nome la verko, kiu lin esence reprezentas kiel komponiston, la plej amata infano, kiun donacis al li la muzo:* lia opero "Undine"*. La verkinto de tiu ĉi artikolo povas prijuĝi tion laŭ propra sperto. Ĉar komence de l' nuna jaro li aranĝis en sia hejmo antaŭ aŭdantaro de muzikistoj kaj muzikamantoj prezentadon de la opero, kiu malgraŭ la foresto de sceno, mimiko, gestoj, kostumoj kaj orkestro faris treege profundan impreson al ĉiuj aŭskultantoj. Sub la gvidado de sperta direktisto kaj helpe de eminentaj solistoj, malgranda ĥoro kaj bona fortepianisto la verko reeksonis la unuan fojon post centjara dormo kaj vekis la fortan deziron, ke oni povu aŭdi kaj vidi ĝin ankaŭ en la operejo.

La sorto de tiu ĉi verko estis tre stranga. En la jaro 1811 barono De la Motte-Fouqué skribis la ĉarman romantikan fabelon pri Undine[5], tiu akvofeino, kiu edziniĝante kun homo akiras homan animon, sed pro malfidelo de sia edzo devas reiri en la subakvan regnon de sia patro. Leginte la verkon, Hoffmann tuj sentis sin forte kaptita de tiu ĉi materio kaj decidis, uzi ĝin por opero. Ĉar fine nun li estis trovinta tekston, kiu ŝajnis al li nepre taŭga por opero; nun li vidis vojon, realigi siajn ideojn pri tiu ĉi artspeco, kiujn en la dialogo "La poeto kaj la komponisto" li estis elparolinta jene: "Mi kredas, ke la romantika opero estas la sole vera; ĉar nur la romantiko estas la hejmlando de la muziko. Tamen kompreneble mi malestimas tiujn mizerajn produktaĵojn, en kiuj malsaĝaj, senspritaj spiritoj aperas kaj mirakloj sur miraklojn estas amasigataj, nur por amuzi la okulojn de sensaciema publikaĉo. Vere romantikan operon verkas nur la genia, entuziasmigita poeto; ĉar sole li vivigas la misterajn aperaĵojn de l' regno de la spiritoj. Sur lia flugilo ni svingas nin trans la abismon, kiu alie disigis nin de ĝi; kaj enhejmiĝintaj en la fremda lando, ni kredas la miraklojn, kiuj videble okazas kiel konsekvencaj sekvoj de l' influo de pli superaj estaĵoj al nia ekzistado kaj evoluas ĉiujn la impresajn, forte nin kaptantajn situaciojn, kiuj nin plenigas nun per teruro kaj timego, nun per la plej alta feliĉo. Unuvorte: la poeto, kiu volas prezenti la misteran, devas posedi la sorĉan forton de la poezia vero; ĉar nur ĝi povas entuziasmigi nin. Tiam antaŭ niaj okuloj malfermiĝos romantika mondo, en kiu ankaŭ la lingvo estas pli potenca aŭ--pli bone--prenita el tiu malproksima regno: ĝi estas muziko, kantado. Eĉ la agado kaj la situacioj, sonantaj en impresegaj tonoj kaj harmonioj, tiam nin kaptos kaj ravos pli forte. Tiamaniere laŭ mia opinio la muziko devas senpere kaj devige eliri el la poezio".

Ĉi tiuj vortoj enhavas jam kvazaŭ en nukso la tutan *ideon de la muzikdramo*: La dramo estas la ĉefaĵo; la muziko, organe kunligita kun ĝi, estas la servanto; kaj ambaŭ kune nin gvidu en la romantikan landon, kie ili vere estas enhejmaj. En la jaro, kiam la supre cititaj vortoj estis skribataj, la plenumonto de tiuj ideoj ĵus naskiĝis: Richard Wagner. Hoffmann nur profete povis montri la vojon, sed ne iri ĝin. Tial lia Undine ne fariĝis jam muzikdramo, sed--sufiĉa honoro por la majstro--*la unua romantika opero*.

Fouqué mem prilaboris la tekston. Kun arda fervoro la komponisto komencis sian laboron kaj finis ĝin en novembro 1813. Sed nur post tri jaroj la opero estis prezentata en la Reĝa Teatro en Berlin kaj vekis grandegan entuziasmon. Dum 11 monatoj oni ludis ĝin 23 fojojn--tiam la 29an de julio 1817 la teatro forbrulis kaj kun ĝi la kulisoj, kostumoj, eĉ la notoj (escepte de la partituroj) por la verko. Tio estis la entombigo de Undine! Ĉar neniam plu (escepte de unu nesukcesinta prezentado en Prag 1821) ĝi aperis sur la scenejo. Kulpa pri tio estas ĉefe la grandega sukceso, kiun atingis samnoma opero de Lortzing, aperinta en 1845. Per popularaj melodioj, lerte--kvankam neorgane--eltrovitaj komikaj personoj kaj per nova finiĝo--kiu ja detruis la tragedian karakteron de la fabelo, sed kontentigis la sentimentalajn dezirojn de l' publiko--la sperta teatropraktikisto Lortzing sciis akiri kaj ĝis hodiaŭ konservi la favoron de l' granda amaso, tiel ke la verko de Hoffmann restis malaperinta por ĉiam.

Bedaŭrinde! Ĉar rilate la artajn vidpunktojn la pli malnova Undine estas multe pli interesa kaj valora. Unuavide ĝi ŝajnas esti konstruita laŭ la tradicia opermodelo kun recitativoj, scenoj kaj dialogo; sed esplorante pli detale, oni ekkonas, kiom Hoffmann transiris la ĝistiamajn operformojn. Unue: Undine estas dramo! Evoluanta el la karakteroj de la personoj, ĝi kondukas konsekvence kaj senkompate al la tragedia finiĝo, kaj la poeto forlasas ĉiun flankan agadon, kiu nur donu al la komponisto okazon, prezenti efikan kanton, aŭ kiu estas nur enŝovata, por ke la ĉefkantistino povu brili per sia voĉvirtuozeco kaj la publiko sentu agrablan oreltikladon. Tiun ĉi rapidan, vere draman pulson jam C. M. v. Weber sentis en la verko, skribante pri Undine: "Hoffmann rezignas pri la gloro de momenta aplaŭdo, neakcentante tiun aŭ tiun muzikpecon, kio estas ja tre facila, se per multaj detalaĵoj oni turnas al ĝi pli da atento, ol ĝi meritas kiel membro de l' drama korpo. Senhalte li paŝas antaŭen, videble kondukata nur de la intenco, ĉiam resti vera kaj plivigligi la draman vivon, anstataŭ reteni aŭ enkatenigi ĝian rapidan iron".

La personoj estas bone karakterizitaj: la ĉarma Undine, la nobla kavaliro Huldbrand, la fiera Berthalda, la simplaj gefiŝistoj. Sed plej eminenta estas Kühleborn, la reĝo de la akvoj, la nepacema demono de l' elemento. En liaj sarkasmo kaj ironio kontraŭ la homaro Hoffmann trovis precipe konvenan por si materion, kaj videble li pentris tiun ĉi figuron per la plej efikaj koloroj de sia muzika paletro.

Rilate la melodiojn kaj instrumentacion la Undine-partituro estas riĉa je novaĵoj. En ario de Berthalda oni trovas ekz. jam tute laŭnotan motivon el "Tristan"; kaj la grandegaj voĉsaltoj de Kühleborn estas jam vera "Zukunftsmusik" (estonta muziko[6]). Cetere Hoffmann ankaŭ jam uzas sufiĉe multajn leitmotiv-ojn. Sed la plej mirindajn efikojn--bedaŭrinde ni ĝis nun povis ilin nur imagi laŭ la partituro--Hoffmann eltiras el la orkestro. Por krei la atmosferon de l' mistera, demona, super- aŭ sub-natura, li uzas la unua la plej profundajn tonojn de la lignaj blovinstrumentoj (klarnetoj, hobojoj, fagotoj); li igas blovi la ĥoron de la ladaj blovinstrumentoj kun plej mallaŭta forto; li uzas la violonĉelojn trivoĉe ktp. Ĉiujn ĉi rimedojn tuj post li uzis Weber en sia "Freischütz", vekante multan admiron.

Ankaŭ aliloke la influo de Hoffmann estas klare videbla. Marschner en siaj operoj "Vampyr" kaj "Hans Heiling" baziĝas sur li; Schumann kaj Berlioz enprofundiĝis en liajn doktrinojn kaj muzikon, kaj precipe la groteskaj trajtoj en la verkoj de la laste nomita komponisto estas tre verŝajne fruktoj de l' studado de la germana majstro. Plej grandan influon Hoffmann havis ankaŭ al Richard Wagner, kiu jam en siaj junulaj jaroj legis ĉiujn liajn verkojn. La traktaĵoj de Wagner, precipe tiuj en Paris skribitaj, povus esti prenitaj el "Kreisleriana"; kaj en lia muziko la influo de la malnova majstro estas sentebla en lia junula verko "Die Feen" (la feinoj) ĝis "Tannhäuser", "Meistersinger" kaj "Parsifal".

Resume: Hoffmann estis sur la muzika kampo ne diletanta eklektikulo, sed en siaj plej bonaj verkoj kaj en siaj muzikestetikaj traktaĵoj eltrovanto de novaj vojoj. Estas vere, ke nur en la literatura fako li sukcesis, krei verkojn nepereontajn. Sed kiel muzikisto li donis valorajn instigojn, kiuj efikis tra la lasta jarcento. Liaj posteuloj plenumis, kion li nur estis promesinta; sed li plantis la ĝermojn, el kiuj aliaj kulturis belfruktajn arbojn.

En 1922 estos pasintaj 100 jaroj post lia morto. Certe oni gloros tiam la literaturiston Hoffmann. Ĉu iu ankaŭ memorigos pri la muzikisto? Ĉu ne iu teatro havos la kuraĝon, revivigi la Undine-n kaj tiel pli bone honori lin ol per gazetartikoloj aŭ per marmora busto? Tiam ni plej bone sentus nin kunligitaj kun li kiel membroj en la sama senfina ĉeno de l' homa evoluo, pri kiu li skribis iam la belajn vortojn: "Pli kaj pli antaŭen la reganta mondspirito pelas la evoluon; neniam la pasintaj aperaĵoj revenas tiaj, kiaj ili ĝoje moviĝis dum sia korpa vivo. Sed eterna, neperea estas la vero; kaj mistika kunestado de la animoj plektas misteran rubandon ĉirkaŭ la estintan, estantan kaj estontan tempojn".

Por muzikhistoriistoj kaj muzikamantoj, kiuj eble instigitaj per tiu ĉi artikolo intencas pli profunde okupi sin pri la interesa kaj vasta temo, mi notas jen la materialon, kiun plejgrandparte mi uzis, por prepari mian prezentadon de "Undine". Ĉar tiu ĉi materialo estas sufiĉe disloka, tia indekso eble ne estos superflua. Pro praktikaj kaŭzoj mi ne tradukis la titolojn ktp., sed donis ilin en la originala formo.

Hitzig; E. T. A. Hoffmanns Werke; Gesamtausgabe.--2. Aufl. Hesse, Leipzig 1905. Grisebach; E. T. A. Hoffmanns Werke; Gesamtausgabe (15 Bd.) Hesse & Becker, Leipzig. G. v. Maaßen; E. T. A. Hoffmanns Werke; Gesamtausgabe (14 Bd.). G. Müller, München. Ellinger; E. T. A. Hoffmanns Leben und Werke; Leipzig 1894. Muzikaj noveloj kaj traktaĵoj de H. en jenaj eldonoj: Bücher der Weisheit und Schönheit (Istel) Inselbücherei Bd. 142 Reclam Nr. 5623/24, 5274. Müller, Hans von; Das Kreislerbuch (kun represo de kelkaj H.-aj kompozicioj). ---- E. T. A. Hoffmann in persönlichen und brieflichem Verkehr.--Frankfurt a. M.; Rütten & Loening. Kroll; E. T. A. Hoffmanns musikalische Anschauungen. Schaeffer; Die Bedeutung des Musikalischen und Akustischen in E. T. A. Hoffmanns literarischem Schaffen. (Kun plia listo de literaturo.) Istel; E. T. A. Hoffmann als Musikschriftsteller.--Musik II, 24 und Neue Zeitschrift für Musik 1903, 45-46. ---- Die Blütezeit der musikalischen Romantik in Deutschland.--Aus Natur und Geisteswelt Bd. 239 (kun plia listo de literaturo). Riemann; Musiklexikon (sub la artikolo H. ankaŭ listo de literaturo). Pfitzner; E. T. A. Hoffmanns Undine. Adapto por fortepiano. C. F. Peters, Leipzig 1906. ---- E. T. A. Hoffmanns Undine.--Süddeutsche Monatshefte III, 10. Morold; E. T. A. Hoffmanns Undine.--Kunstwart, 1. Januarheft 1907. Da Motta; E. T. A. Hoffmanns Undine.--Bayreuther Blätter 1898. Touaillon; E. T. A. Hoffmanns Undine.--Musikalisches Wochenblatt 1909. Schellenberg; E. T. A. Hoffmanns Undine.--Neue Zeitschrift für Musik 1917. ---- Eine unbekannte Oper.--Türmer, Juli 1920. Wolzogen; Zur Wiederbelebung von Hoffmanns Undine. Türmer, August 1920.

INSTRUO PER LABORO. (ARTHUR DEGEN.)

Niaj lernejoj, almenaŭ en Germanujo, estas filinoj--nun maturiĝintaj filinoj--de la eklezio, kiu fondis en la monaĥejoj lernejojn parte por estontaj ekleziuloj, parte por la filoj de la nobelaro. Tie oni traktis religiajn, historiajn, lingvajn kaj matematiko-astronomiajn sciojn, do pure spiritajn, ne apartenantajn al la palpebla mondo. Jen la konvena metodo: La instruisto scias la materialon aŭ de sia instruinto, aŭ el verkoj. Li prelegas--do transliveras--ĝin kun la sama aŭtoritato kiel lia instruinto; kaj la lernantoj aŭdas, notas, memorigas--do receptas--ĝin kun la sama konfido kiel antaŭe li mem. Kiam en la mezepoko la riĉaj komercurboj kaj eĉ la princoj ekfondis lernejojn, ili akceptis kun la instruontoj ankaŭ la planon, almenaŭ la metodon de la monaĥejaj lernejoj. Johann Wolfgang Goethe karakterizas tiun ĉi aŭtoritatan kaj receptigan metodon per sceneto en sia mezepoka kavalirdramo: Götz von Berlichingen. Tute fiere la knabo de la heroo la rezulton de l' ĵus pasinta leciono resumas jene: "Jaxthausen estas kastelo kaj urbo sur la Jaxt kaj apartenas kiel heredaĵo kaj posedaĵo al la kavaliro de Berlichingen". Kaj demandite de sia patro li ne scias, ke li mem vivas en la citita kastelo, eĉ ne, ke la citita kavaliro estas lia patro. Tiu sceneto klare evidentigas, ke tiu ĉi metodo--eble tolerebla ĉe pure spiritaj fakoj--fariĝas farso aplikate en realaj instrufakoj kaj kaŭzas supraĵan babilemon pri nekonitaĵoj. Ju pli la instruo ampleksis realaĵojn, des pli rimarkiĝis tiu netaŭgeco, plej klare en la elementaj lernejoj.

Komence kiel Winkelschule (angula lernejo, tiel nomita, ĉar la metiisto-instruisto instruis en sia metio- kaj loĝ-ĉambro) ĝi nur traktis skribadon, kalkuladon kaj legadon kaj memorigadon el la biblio, sed poste ĝi konscie imitis la superan, "latinan" lernejon rilate al enciklopedieco kaj universaleco de la plano kaj sekve de tio ankaŭ rilate al la jam priskribita metodo, do ĝi reprezentis sin kiel nuran "*parkerigejon*".

Ekstaris famaj pedagogoj, kiuj rimarkinte tion, klopodis pri ŝanĝo. Laŭ la diroj de Baco de Verulam, † 1639: "Estas gravege, ke ni la okulojn de la spirito neniam deturnas de la objektoj mem" kaj de John Locke, † 1704: "Nenio estas en la spirito, kiu ne antaŭe estis en la sentoj". "La sentoj estas la pordoj de la animo". Comenius, la filantropoj, Rochow kaj fine Pestalozzi enkondukis la ideon de la *intuo* en la pedagogian mondon kaj tiom ŝatis ĝin, ke ili aplikis ĝin eĉ je netaŭga kaj neinda objektoj. (Dum ekzameno en la "Dessau-a Philanthropinum" 1776 Wolke instruis pri homnaskiĝo antaŭ plej detaliga bildo kaj postulis, ke la infanoj ĉeestu la naskiĝon de siaj gefratoj, por ke ili dankemiĝu eksciinte la dolorojn de la patrino. Pestalozzi ekzercis la intuo-kapablon eĉ je truo en la tapeto). Hodiaŭ certe neniu plu kontraŭstaras la ideon de la instruo per intuo, kiu tamen bezonis du jarcentojn por ĝenerala aprobiĝo.

Tiu ĉiusenta kaj ĉiuflanka perceptado pri iu reala objekto certe bonefikis, sed ĝi tre ofte streĉis la fortojn nur de unu lernanto, lasante al la aliaj la nuran aŭdadon. Pro tio oni daŭrigis la serĉadon al iu metodo ĉiujn lernantojn samtempe kaptanta kaj laboriganta.

Kiom longe ankoraŭ tiu ĉi ideo de la instruo per laboro atentos sian efektiviĝon? Ĝi ja nepre ne estas malpli aĝa, eĉ naskiĝis en la samaj cerboj kiel la supre *menciita*. Ekzemple Amos Comenius, † 1670, argumentas jene por la manlaboro: "La homa korpo bezonas moviĝon kaj okupiĝon. La manlaboro kontentigas tiujn bezonojn, kaj krom tio ĝi estas necesa, por ĝustamaniere prepari al la vivo. La malgrandaj infanoj estas kutimigotaj al laboro kaj al daŭra okupo--ĉu al serioza laboro, ĉu al ludo--por ke ili ne alkutimiĝu al enuo. La pli grandaj infanoj konatiĝu kun la ĉefaj metioj, por kleriĝi pri la vivo kaj por ebligi, ke montriĝu la inklino al iu ajn profesio." "Al la sciebla oni aldonu la fareblan!" "Ĉio lernota estu lernata per agado!" "Krom sentoj, intelekto kaj koro ankaŭ la mano ĉiel estu iom post iom pli kulturata!"

John Locke postulis de sia nobela edukato, ke li ellernu metion, eĉ du aŭ tri, sed nepre unu *fundamente*. Li diras: "La infanoj konstruu mem siajn ludilojn, por ke ili kontentigu siajn bezonojn per streĉo de propraj fortoj. Tiamaniere ili lernas dezirmoderemon, atenton, diligentecon, pripensemon, eltrovemon kaj ekonomion--do ecojn kiuj utilos al la plenkreskinto, kaj pro tio povas esti nek lernataj tro frue nek fundamentataj tro profunde."

Jean Jacques Rousseau, † 1778, skribas en sia "Émile": "Nepre mi postulas, ke Emilo ellernu metion". "La aparatojn por la fizika instruo devas konstrui Emilo mem, ĉar estas nerefuteble, ke oni tiamaniere akiras pli klarajn difinaĵojn, ol per receptiga instruo, kaj ne alkutimiĝas, malbrave kaj sklave subigi sian intelekton sub iu aŭtoritato." La laboro do estas rimedo, por veki kaj evoluiigi spiritajn fortojn.

La filantropoj kaj pietistoj enkondukis la laboron en la instruplanon pli akcentante ĝian moraligan valoron. Ekzemple Salzmann, † 1811, en sia "Ameisenbüchlein" *refutas* la kontraŭdirojn jene: "La plejmulto ja pro tio kontraŭstaras, ĉar nur la malplejmulto de sinjoroj, la pedagogoj, mem lernis manlaboron kaj tial kondamnas kaj absurdigas tiun ĉi metodon."

La vicon finu nia majstro mem, Johann Heinrich Pestalozzi, † 1827, la apostolo de la intua ideo, la pioniro de la instruo per laboro. Li envicigis la laboron en la eduko-instruplanon de Neuhof, Burgdorf, Stanz kaj Münchenbuchsee. Rigardu la lastajn paĝojn de "Lienhard kaj Gertrud", kaj vi legos, kiel la nova instruisto de la vilaĝo, por lerni vizitante Gertrud-on, kun admiro vidas, kiel la infanoj laŭ la modelo kaj sub la okuloj de la patrino movas la manojn ĉe la ŝpinilo kaj en la ĝardeno. "Tagon post tago pli klariĝis, ke la laboremo, la fizika agado estas la vera, sankta kaj eterna rimedo, kunigi ĉiujn homajn fortojn je unu sola komuna forto, la humaneco. Ĉiutage li pli klare vidis, kiel la laboremo evoluigas la intelekton, fortigas la korsentojn, malhelpas la vagadon de la voluptemo mortigan por fortoj kaj moralo de l' vivo, fermas por la imagemo la pordon al ĝia labirinto, malakrigas de la vantaj langoj la pinton de ilia babilemo, gardas nian devosenton kontraŭ pereiĝo kaj rekondukas de la eraro, rigardi priparoladon pri faro kiel la faron mem, nian babiladon pri heroeco kiel heroecon mem kaj nian senvaloran revadon pri kredo kaj amo kiel tiujn diajn kapablojn mem. Tiu pli alta opinio pri la homa eduko kaŭzis, ke *torna* kaj rabota stabloj, kusenoj por puntfarado kaj kudrado k. t. p. trovis lokon en lia lernejo.

El la verko: "Kiel Gertrud instruas siajn infanojn" ni citu: "Nur per evoluo de la fizikaj lertoj la homo atingas internan kontenton." "Eduko al laboro estas pli grava por la popolo ol konduko al scioj." "Por povi, ĉiukaze vi devas fari; por scii, ofte sufiĉas, ke vi kondutas pasive, kelkfoje vi nur bezonas vidi kaj aŭdi." "La manlaboro estas fundamento por kaj kondukilo al moraleco. Sen manlaboro harmonia eduko--homeduko--ne estas ebla."

En gazeta artikolo li skribas: "La homo serĉu sian ĉefinstruon ĉe sia ĉeflaboro kaj ne anticipu la senekzemplan instruon antaŭ la laboro de siaj manoj. Li mem eltrovu sian instruon precipe el sia laboro kaj ne elmeditu la laboron el la teorio. Pro tio la instruo de infano koncernu ties efektivan laboron kaj estu limigita per cirklo ĉirkaŭ ĝi, por ke nek infano nek instruisto facile povu forvagi. Kara leganto, la amason da malsaĝuloj en la mondo certe ni ŝuldas al la sensencaĵo, laŭ kiu ni la junaĝon de niaj infanoj deturnas de la laboro kaj kondukas al la libroj."

La eminentuloj de la societo, scienco kaj pedagogio el la tuta mondo vizitis Pestalozzi-n, ĉiuj aprobis eĉ admiris, hejme ili rekomendis kaj postulis lian metodon.--Sed ankoraŭ komence de la dudeka jarcento la malgrandaj elementuloj komencis dum la unua lerntago legadon kaj skribadon. La leĝo de la inerteco, la potenco de la kutimo, la tradicio malhelpis la aprobon kaj enkondukon de la nova metodo. La profesiuloj mem estis la plej fervoraj kontraŭuloj. En la supera lernejo regis la materialplano, kaj la popollernejo imitis ĝin nekonsiderante kapablon kaj inklinojn de la infanoj. Jes, estas vere, ke, celante la revivigon de la hejmlaboro, la dana oficiro Klausen-Kaas fondis lernejon pliakcentantan la metian perfektigon. Sed la pedagogaro de Grube ĝis Lauckhard faris ĝin farso kaj batalis kontraŭ tiun ĉi mem konstruitan aĵon, nomante ĝin "ellerno de metioj", "instruo pri panperlaboro", kaj nun oni certe ne ekmiras, ke la tuta metiistaro pro timo je perdo de klientoj laŭte kontraŭkriis. La mizerego de la mondmilito kaj de la Versailles-a paco ja ŝajne--sed nur ŝajne--pravigas ilin, instigante la germanojn, mem fari siajn ŝuojn, ripari ilin kaj surnajli plandojn. Sed tio certe ne daŭros. Tio ja neniam estis celo nek de la social-ekonomiistoj, nek de la klasikaj pedagogoj, nek ankaŭ de nia Friedrich Schiller, malgraŭ li dirigas sian Wilhelm Tell: "La hakilo en la domo evitigas la ĉarpentiston" aŭ al la malgranda filo: "Brava pafisto mem helpas sin."

Tamen la pedagogoj de la pasinta jarcento akuzas ne nur la danan eksperimenton, sed la tutan ideon jene: "Tiu nova instruo prokrastas la labordividon kaj repaŝigas la kulturon". "Ĝi anticipas la lernadon en la majstra metiejo, trosatigas la infanon kaj kaŭzas malintereson dum la leciono." "Ĝi metas la infanon en danĝeron de *ekspluato* per profitemaj spekulantoj." "Ĝi evoluigas produktemon kaj profitemon en la infanoj mem kaj difektas la moralecon." "Tiu necerta eksperimento pro sia dubinda ŝanco ne meritas, esti akceptata kiel laŭdeva fako. La lernejo ankaŭ ne rajtas devigi la lernantojn al la manlaboro, ĉar tiu destino estas gepatra rajto. Kaj la gepatra eduko mem zorgu--kaj en orda domo ankaŭ jam zorgas--pri okupo de la infanoj". Sufiĉu! Ili tute malkomprenis aŭ volis malkompreni Pestalozzi-n kaj lian grandan ideon, malgraŭ ili cedis la enkondukon de virinaj laboroj, de trikado, flikado kaj brodado. Sed oni ja alkutimiĝis al strangaj decidoj de la tiuepoka pedagogaro, kiu ekzemple, malgraŭ aklamante ĝin por knaboj, tute malaprobis la gimnastikadon por knabinoj.