Part 8
(cxe la fenestro) La urbanoj arigxas; la tuta regxa korto estas plena de homoj; -- Vi devas paroli al ili.
REGXO SKULE
Cxu mi aspektas kiel regxo; cxu mi povas nun paroli!
PETER
Vi devas, mia alta patro!
REGXO SKULE
Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, sed malkaptas gxin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove strecxas sin la ardanta glavo super mi!
PETER
Gxi antauxdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.
REGXO SKULE
Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:) Trondhejmanoj, kion vi volas; -- staras cxi tie via regxo.
URBANO
(ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj bruligi, se ili trovos Vin cxi tie.
REGXO SKULE
Ni cxiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda regxo; mi ne multe postulis militan imposton --
VIRA VOCXO
(malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis cxe Låka kaj en Oslo?
VIRINO
Redonu al mi mian fiancxon!
KNABO
Redonu al mi mian patron kaj mian fraton!
ALIA VIRINO
Redonu al mi miajn tri filojn, regxo Skule!
VIRO
Li ne estas regxo; cxar li ne honorigxis kiel regxo sur la cxerko de Sankta Olaf!
MULTAJ VOCXOJ
Ne, ne. -- li ne honorigxis sur la cxerko de Sankta Olaf!
REGXO SKULE
(retiras sin malantauxen de la kurteno) Ne honorigxis --! Ne regxo!
PÅL FLIDA
Malfelicxe estis, ke la sankta cxerko ne farigxis elportata, kiam Vi elektigxis.
BÅRD BRATTE
Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la Birkibejnoj venos.
REGXO SKULE
Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la sankta cxerko.
PETER
Do elportu la cxerkon, kaj farigu vin honorigata nun!
PÅL FLIDA
(kapskue) Kiel tio farigxus?
PETER
Cxu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri _li_? Sonorigu al tingo, kaj elportu la cxerkon!
PLURAJ EL LA VIROJ
(retiras sin) Pregxeja rabo!
PETER
Ne pregxeja rabo; -- venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al regxo Skule; ili konsentos --
PÅL FLIDA
Ili ne faros; ili ne kuragxas pro la cxefepiskopo.
PETER
Cxu vi estas regxanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia patro kaj regxo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; sonorigu al tingo; vi rajte portu vian regxan nomon. (rapidas elen dekstre)
REGXO SKULE
(gxojege) Cxu Vi vidis lin! Cxu Vi vidis mian gloran filon! Kiel lumis liaj okuloj! Jes, ni volas cxiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj estas la Birkibejnoj?
PÅL FLIDA
Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al ni.
REGXO SKULE
Ili _tenu_ sin al ni. Ni devas cxiuj samopinii, kaj fini cxi tiun teruran luktadon. Cxu vi do ne vidas la cxielan signon, ke ni finu gxin? La cxielo kolerigxas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj longe farigxis. Ardantaj glavoj alte supre lumas cxiun nokton; virinoj falas kaj naskas en la pregxejoj; anima pesto sxteliras al pastroj kaj al gemonahxoj, tiel ke ili kuras laux la stratoj kriante, ke la lasta tago venis. Jes, je la cxiopova, tio finigxu per unu bato!
PÅL FLIDA
Kion Vi ordonas, ke ni faru?
REGXO SKULE
Cxiujn pontojn vi rompu.
PÅL FLIDA
Iru, kaj rompu cxiujn pontojn!
(Hirdano eliras dekstre.)
REGXO SKULE
Cxiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; ecx ne unu Birkibejno metu sian piedon en Nidaros.
PÅL FLIDA
Bone dirite, regxo.
REGXO SKULE
Kiam la sankta cxerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la armeon kaj la urbanojn.
PÅL FLIDA
(al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj. (la viro eliras.)
REGXO SKULE
(parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno donis rikolton du fojojn cxiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu min, kaj ne dubu --! (lauxta krio, kiel el timo, auxdigxas en la amaso) Kio estas _tio_?
SOVAGXA VOCXO
Pentefaru, pentefaru!
BÅRD BRATTE
(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!
PÅL FLIDA
Li sxiras sian kapucxon en cxifonojn kaj vipas sin per skurgxo.
LA VOCXO
Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!
MULTAJ VOCXOJ
Fugxu; fugxu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!
REGXO SKULE
Kio okazis?
BÅRD BRATTE
Cxiuj fugxas, cxiuj forkuras, kvazaux sovagxa besto venus inter ilin.
REGXO SKULE
Jes, cxiuj fugxas -- (kun ekkrio el gxojo) Ha! ne gravas; -- ni estas savitaj; vidu, vidu, -- la cxerko de regxo Olaf staras meze en la regxa korto!
PÅL FLIDA
La cxerko de regxo Olaf!
BÅRD BRATTE
Jes, je la cxielo, -- jen gxi staras!
REGXO SKULE
La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antauxe faris!
BÅRD BRATTE
Auxdu; sonorigxas al tingo.
REGXO SKULE
Nun mi do legxe honorigxos.
PETER
(venas de dekstre) Surprenu la regxan mantelon; nun la sankta cxerko staras ekstere.
REGXO SKULE
Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis.
PETER
La kanonikojn, mia patro; -- al ili vi neniun dankon sxuldas.
REGXO SKULE
Cxu ne _ili_ vin helpis?
PETER
Ili anatemis cxiun, kiu kuragxis tusxi la sanktajxon.
REGXO SKULE
Do la cxefepiskopo! Fine li do cedis.
PETER
La cxefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.
REGXO SKULE
Ho, mi vidas, ke mi dauxre havas fidelajn virojn. Vi staris cxi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, -- kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuragxis preni sur sin tian grandan pekon pro mi.
PETER
Ecx ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuragxis preni la pekon sur sin.
REGXO SKULE
Cxiopova Dio, cxu okazis miraklo; -- kiu elprenis la sanktajxon?
PETER
Mi, mia patro!
REGXO SKULE
(kun ekkrio) Vi!
LA HOMOJ
(retiras sin eviteme) Pregxeja rabisto!
(_Pål Flida, Bård Bratte_ kaj kelkaj aliaj eliras.)
PETER
La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaux ol vi estos legxe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la pregxejan pordon; neniu kuragxis sekvi min. Mi saltis sur la cxefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontrauxmetis la genuojn; estis kvazaux mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La cxerko malfiksigxis, mi tiris gxin post mi malsupren laux la pregxeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel sxtormo alte supre sub la volboj; mi tiris gxin el la pregxejo, cxiuj fugxis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la regxa korto, la tenilo rompigxis; jen gxi estas. (Tenas gxin supre)
REGXO SKULE
(silenta, terurfrapita) Pregxejrabisto!
PETER
Por vi; por via granda regxa penso! Sed vi volas forvisxi la pekon.; cxio malbona vi volas forvisxi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila tago levigxos sur la landon; -- kio do gravas, se ventega nokto antauxiris?
REGXO SKULE
Lumis kvazaux sanktula suno cxirkaux via kapo, kiam via patrino venis kun vi; -- kaj nun sxajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.
PETER
Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja via volo, kiun mi plenumis; -- kiel kalkuli tion al mi kiel kulpon!
REGXO SKULE
Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido farigxis peko.
PETER
(sovagxe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuragxas ion alian fari, ol forlavi gxin!
REGXO SKULE
Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, -- kaj li mokas la cxielon!
PÅL FLIDA
(envenas) Cxio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; ili fugxas en la pregxejojn.
REGXO SKULE
Ili _eliru_, ili _devas_ eliri!
BÅRD BRATTE
(envenas) La urbanoj ekstaris kontraux Vin; ili mortigas la Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas trovi ilin!
HIRDANO
(envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!
REGXO SKULE
Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!
PÅL FLIDA
Neeblas; la timo paralizis ilin.
REGXO SKULE
(malespera) Sed mi ne _povas_ fali nun! Mia filo ne devas morti kun morta kulpo sur sia animo!
PETER
Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin supren al Innherad; tie cxiuj viroj estas fidelaj!
REGXO SKULE
Jes, fugxo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!
BÅRD BRATTE
Kiun vojon?
REGXO SKULE
Trans la ponton!
PÅL FLIDA
Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari en Nidaros.
REGXO SKULE
Tamen trans la riveron; -- estas vivo kaj beateco savinda! Fugxo! Fugxo! (Li kaj _Peter_ rapidas elen dekstre.)
BÅRD BRATTE
Jes, pli bone tio, ol faligxi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.
PÅL FLIDA
En la nomo de Dio do, ni fugxu. (Cxiuj sekvas _Skule_.)
(Mallonga tempo la cxambro estas malplena; auxdigxas fora kaj obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen tra la pordo dekstre.)
URBANO
Envenu! Cxi tie li devas esti.
IU ALIA
Mortigu lin!
PLURAJ
Mortigu ankaux la pregxejrabiston!
OPULO
Aliru singardeme; ili kontrauxmordas.
UNUA URBANO
Ne estas dangxero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.
URBANO
(venas) Tro malfrue; -- regxo Skule fugxis.
PLURAJ
Kien? Kien?
LA VENINTO
Enen en iu el la pregxejoj, mi opinias; ili estas plenaj de Vårbelgoj.
UNUA URBANO
Ni sercxu lin; grandan dankon kaj pagon regxo Håkon donos al tiu viro, kiu mortigas Skule.
IU ALIA
Jen la Birkibejnoj.
IU TRIA
Regxo Håkon mem.
MULTAJ EN LA ARO
(krias) Saluton al regxo Håkon Håkonsson!
HÅKON
(envenas de dekstre sekvata de _Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde_ kaj multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi suficxe longe kontrauxstaris min.
UNUA URBANO
(surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!
IU ALIA
(ankaux genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin sekvintaj.
LA UNUA
Li prenis nian havajxon, kaj devigis nin batali por sia maljusta afero.
LA DUA
Ahx, alta sinjoro, li estis skurgxo por siaj amikoj kiel por siaj malamikoj.
MULTAJ VOCXOJ
Jes, jes, -- Skule Bårdsson estis skurgxo por la tuta lando.
DAGFINN BONDE
Estus vera vorto, tiu.
HÅKON
Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Cxu iu scias kie Skule Bårdsson estas?
PLURAJ
Ene en iu el la pregxejoj, sinjoro!
HÅKON
Cxu vi tion certe scias?
LA URBANOJ
Jes, tie estas cxiuj Vårbelgoj.
HÅKON
(mallauxte al _Dagfinn Bonde_) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn antaux cxiujn pregxejojn en la urbo.
DAGFINN BONDE
Kaj kiam li trovigxos, li estu senprokraste mortigata.
HÅKON
(mallauxte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por mi.
DAGFINN BONDE
Sinjoro, Vi tion jxuris solene en Oslo.
HÅKON
Kaj cxiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al _Gregorius Jonsson_; neauxdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia amiko; sercxu lin, kaj igu lin fugxi el la lando.
GREGORIUS JONSSON
(gxoja) Vi tion volas, sinjoro?
HÅKON
Pro mia pia, aminda edzino.
GREGORIUS JONSSON
Sed se li _ne_ fugxos; se li ne volos aux ne povos?
HÅKON
Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos sxpari lin; tiam mia regxa vorto staru valida. Iru!
GREGORIUS JONSSON
Mi iros kaj faros mian plej bonan. La cxielo faru ke sukcesos. (eliras dekstre)
HÅKON
Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la regxa sxipo; vi konduku la regxinon kaj la infanon supren al la monahxejo Elgisetro.
DAGFINN BONDE
Sinjoro, cxu vi opinias, ke tie sxi estos sekura?
HÅKON
Nenie ajn sxi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la pregxejojn, kaj sxi petegis; sxia patrino estas en Elgisetro.
DAGFINN BONDE
Jes, jes, mi scias.
HÅKON
Salutu la regxinon kore de mi; kaj ankaux salutu sinjorinon Ragnhild. Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, cxiuj sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la lando. -- Vi urbanoj morgaux staru respondece kaj ricevu vian punon, cxiu ope laux siaj faroj. (eliras kun siaj viroj)
UNUA URBANO
Veo al ni morgaux!
DUA URBANO
Ni ekhavos grandan kalkulon.
UNUA URBANO
Ni, kiuj tiom longe kontrauxstaris al Håkon, -- kiuj kune salutis Skule, kiam li prenis regxan nomon.
DUA URBANO
Kiuj donis al Skule kaj sxipojn kaj armilaron, -- kiuj acxetis cxiujn havajxojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.
UNUA URBANO
Jes, veo al ni morgaux!
IU URBANO
(rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la regxo?
UNUA URBANO
Kion vi volas pri li?
LA ALVENINTO
Doni al li grandan kaj gravan mesagxon.
PLURAJ
Kiun?
LA ALVENINTO
Tion mi nur diras al la regxo mem.
PLURAJ
Jes, diru, diru!
LA ALVENINTO
Skule Bårdsson fugxas supren al Elgisetro.
UNUA URBANO
Neeblas! Li estas en unu el la pregxejoj.
LA ALVENINTO
Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.
UNUA URBANO
Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.
DUA URBANO
Jes, ni informu lin, kie estas Skule.
UNUA URBANO
Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro kaj faligu Skule.
DUA URBANO
Jes, jes, -- ni faru!
TRIA URBANO
Sed cxu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?
LA ALVENINTO
Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato.
UNUA URBANO
Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne diru al iu, kion ni intencas; ni estas suficxe multnombraj, -- kaj jen supren al Elgisetro!
CXIUJ
(mallauxte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide sed singardeme.)
PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS
(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur malklare videtigxas, kaj foje preskaux ne. Arbostumpoj kaj grandaj sxtonoj kusxas cxirkauxe. _Regxo Skule, Peter, Pål Flida, Bård Bratte_ kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)
PETER
Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro!
REGXO SKULE
Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren cxe sxtono)
PETER
Kiel estas al vi?
REGXO SKULE
Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj viroj.
PETER
(eksaltas) Havigu helpon, -- panon al la regxo.
BÅRD BRATTE
Nun kiu ajn estas regxo; cxar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule Bårdsson; se vi estas regxo, do ne kusxu tie regante la landon.
PETER
Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin!
BÅRD BRATTE
Mi mortigxos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; cxar mi estis lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuragxus fari.
IU VÅRBELGO
Se ni nur povus sxtelveni al la monahxejo cxe Holm.
PÅL FLIDA
Pli bone al Elgisetro.
BÅRD BRATTE
(ekdiras subite) Plej bone iri al la sxipo de Håkon, kaj rabi la regxan infanon.
PÅL FLIDA
Cxu vi furiozas?
BÅRD BRATTE
Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaux facile farebla. La Birkibejnoj trasercxas cxiun domon, kaj staras garde antaux la pregxejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fugxi, cxar cxiuj pontoj estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra sxipanaro estas sur la sxipoj; se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al ni pacon, aux lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la vivon?
PÅL FLIDA
Ne mi, se gxi savigxus tiamaniere.
PLURAJ
Ne mi! Ne mi!
PETER
Ha, sed se estus por savo de mia patro!
BÅRD BRATTE
Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas la aro, kiun ni renkontis cxi tie sub la deklivo; estas la plej sovagxaj kuragxuloj el cxiuj Vårbelgoj; ili nagxis trans la riveron, cxar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la pregxejoj. Tiuj uloj certe kuragxos viziti la regxan sxipon, jes ili! Kiu el vi do kuniros?
KELKIUJ
Mi, Mi!
PETER
Eble ankaux mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura tegmento.
BÅRD BRATTE
Antaux ol tagigxos ni iros supren laux la rivero. Venu, jen estas transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras dekstre.)
PETER
(al _Pål Flida_) Ne parolu al mia patro pri io el tio cxi; li estas anime malsana cxi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro de Bård Bratte; antaux tagigxo la regxa infano estu inter niaj manoj.
PÅL FLIDA
Por esti mortigata, mi pensas. Cxu Vi ne vidas, ke tio estas peko --
PETER
Ne povas esti peko; cxar mia patro kondamnis gxin en Oslo. Gxi ja tamen devas esti forigata; gxi malhelpas mian patron; -- mia patro havas grandan regxan penson por realigi; devas esti sensignife kiu aux kiom da homoj falos por _gxi_.
PÅL FLIDA
Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciigxis, ke Vi estas la filo de regxo Skule. (auxskultante) Tsxsx; -- jxetu vin plate sur la teron; venos homoj.
(Cxiuj jxetas sin suben malantaux sxtonojn kaj stumpegojn; trajno parte de rajdantoj, parte de marsxantoj videtigxas malklare tra la nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras dekstre.)
PETER
Estas la regxino.
PÅL FLIDA
Jes, jes; sxi parolas kun Dagfinn Bonde. Tsxsx!
PETER
Ili iros al Elgisetro. La regxido kunestas!
PÅL FLIDA
Kaj la sinjorinoj de la regxino.
PETER
Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, regxo Skule, -- nun via regno estas savita!
REGXO SKULE
Mia regno? Gxi estas malluma, gxi, -- kiel tiu, kiun la angxelo starigis kontraux Dio.
(_Aro de kanonikoj_ venas de dekstre.)
KANONIKO
Kiuj parolas tie? Cxu estas la viroj de regxo Skule?
PÅL FLIDA
Regxo Skule mem.
KANONIKO
(al Skule) Dio estu lauxdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni informigxis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem --
PETER
Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la cxerkon de Olaf.
KANONIKO
La cxefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al regxo Skule; ni ja cxiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasigxos en unu el la monahxejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.
REGXO SKULE
Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.
PETER
(mallauxte al _Pål Flida_) Zorgu ke mia patro sekure atingos --
PÅL FLIDA
Cxu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?
PETER
Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la monahxejaj muroj ili ne kuragxas tusxi vin. Mi sercxos Bård Bratte.
PÅL FLIDA
Pripensu!
PETER
Ne estas sur la regxa sxipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre)
IU VÅRBELGO
(flustrante al iu alia) Cxu vi iros al Elgisetro kun Skule?
IU ALIA
Tsxsx; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.
LA UNUA
Ankaux mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.
LA KANONIKO
Kaj nun antauxen, du kaj du, -- unu militisto kaj unu kanoniko --
ALIA KANONIKO
(sidanta sur arbostumpo malantaux la ceteraj) Mi prenas regxon Skule.
REGXO SKULE
Cxu vi scias la vojon?
LA KANONIKO
La vastan vojon.
LA UNUA KANONIKO
Rapidu; ni disigxu laux diversaj vojetoj, kaj kolektigxu antaux la monahxeja pordego.
(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensigxas, kaj la kometo montras sin rugxe brila en la nebuleta aero.)
REGXO SKULE
Peter, mia filo --! (ekpasxas malantauxen) Ha, jen la ardanta glavo sur la cxielo!
LA KANONIKO
(sidanta malantaux li sur la arbostumpo) Kaj jen _mi_!
REGXO SKULE
Kiu estas vi?
LA KANONIKO
Malnova konatulo.
REGXO SKULE
Pli pala viro mi neniam vidis.
LA KANONIKO
Sed vi ne konas min.
REGXO SKULE
Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.
LA KANONIKO
Estas mi, kiu volas akompani vin al la regxa segxo.
REGXO SKULE
Cxu tion vi povas?
LA KANONIKO
Mi povas, se vi mem volas.
REGXO SKULE
Kaj per kiu rimedo?
LA KANONIKO
Per la rimedo, kiun mi _antauxe_ uzis; -- mi volas konduki vin sur altan monton, kaj montri al vi cxiujn glorojn de la tero.
REGXO SKULE
Cxiujn glorojn de la tero mi antauxe vidis en tentantaj revoj.
LA KANONIKO
Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.
REGXO SKULE
Kiu _estas_ vi?
LA KANONIKO
Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.
REGXO SKULE
De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?
LA KANONIKO
De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraux la plej grandan regnon, kaj kiu fondis regnon mem, kiu staros gxis la tago de la lasta jugxo!
REGXO SKULE
(kriante) Episkopo Nikolas!
LA KANONIKO
(ekstaras)
Vi min rekonas? Gxusta memoro, pro _vi_ mi cxi tien revenis. Samsxipe, samvente sub mia dejxoro dum jaroj kaj tagoj ni velis. Mi sxtorman nokton en timo foriris; ungeg' akcipitra animen metigxis; petegis mi mesojn kaj sonorigadon, acxetis mi pregxojn kaj monahxan kantadon; mi pagis por sep, kaj dek kvar legigxis; sed tamen mi ne tra la pord' enlasigxis.
REGXO SKULE
Kaj nun vi venas de tie malsupre --?
LA KANONIKO
De malsupre mi venas, sed ne el hazardo; de la regno, kiu cxiam malbele pentrigxas. Ho, kredu, oni tie tute ne malbonigxas; Ne gravas tiu fama brulanta ardo.
REGXO SKULE
Kaj mi auxdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!
LA KANONIKO
Poetikon? Jes, kaj multegan latinon! Antauxe ne estis mi latina spertulo; mi dubas cxu trovigxas nun pli granda lertulo. Por tie supreniri al sxtupo akceptinda, jes, ecx por esti tie enen enlasinda, neceso nepra estas lerni latinon. Kiam sidas cxe la tablo nur eruditaj uloj, progreso ja certas inter la spertuloj, -- duona cento sin papoj nomigis, kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registrigxis.
REGXO SKULE
Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola regxo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio!
LA KANONIKO
Auxdu, regxo Skule, kial estis mi sendata. Malsupre tie estas certa servistara rondo, kaj cxiu havas sian distrikton en la mondo; ricevis Norvegion _mi_, cxar al mi ja konata. Håkon Håkonsson ne estas viro por ni, ne sxatas ni lin, cxar cxiam spitas nin li; vidu, _vi_ devas regi, kaj _li_ devas fali, _vin_ ni devas regxo kun krono instali.
REGXO SKULE
Jes, donu al mi la kronon! Se _gxin_ mi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elacxeti.
LA KANONIKO
Jes, poste ni povos kunparoli pri tio. Cxi-nokte urgxas pri alia io. En Elgisetro dormas la regxa infano; -- se kaptos vi gxin, vi havos venkon en la mano, kirligxos kontrauxstaro kiel flokoj en vetero, jen vi estos regxo, kaj gajnigxis la afero!
REGXO SKULE
Cxu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?
LA KANONIKO
Sopiras la norvegoj pacon por la lando; kun regxo devas esti tronpretendanto, ido, la regnon de la patro heredanta; lacigxis la popol' cent jarojn militanta. Ekstaru, regxo Skule, cxi-nokte okazigxos; nun aux neniam la malamik' faligxos! Vidu ke lumigxas, tie fore en la nordo, levigxas la nebulo, vastigxas hela klar', -- vicigxas nun sxipo al sxipa ar', -- kaj auxdu nun bruon de militista hordo! Cxion vi ricevos per liga konkordo, en sturmatak' sur tero miloj batalantaj, veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!
REGXO SKULE
Kaj kia la konkordo?
LA KANONIKO
Por meti vin plej alten sur la mondan sxtuparegon, nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon; kun urboj kaj kasteloj la land' al vi donigxos, se via fil' post vi norvega regx' farigxos!
REGXO SKULE
(suprenlevas la manon, kvazaux al jxuro) Mia filo estu -- (subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La pregxejrabisto! Cxiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; -- vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi! (strecxas la brakojn al la cxielo) Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)
LA KANONIKO