Part 9
Damnite! Nun ja cxio lerte glatigxis; mi pensis ke certe li fine kaptigxis, sed la lumo faris elkoran sxakmovon, al _mi_ ne konatan, -- mi perdis la povon. Akceptite; ne urgxas. Nova ambicio! _Perpetuum mobile_ en dauxra funkcio; potencon mi havas sur generacioj, potencon sur uloj lum-negaciaj; Norvegion mi estru laux mia paradigmo, kvankam trovas ili mian potencon enigmo! (pli antauxe) Sen mema vol' al laboro vagantaj iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, -- sulkigxas la koroj, sxtelglitas la sentoj, kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, -- samopinii nur pri _tio_ ili povas, ke cxiun grandecon renversi ili volas, -- blazonoj el cxifonoj en cxiu valo levigxas honore por fugxo kaj falo, -- lauxvoke mi kondukas al la fina frakaso, -- mi, la Baglo, episkopo Nikolaso
(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)
REGXO SKULE
(duone ekstaras post mallonga pauxzo, kaj cxirkauxrigardas) Kie li estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! -- Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antauxen. (eliras dekstre)
LA MONAHXEJA KORTO EN ELGISETRO
(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laux la kontrauxa flanko de la korto strecxas sin kelkaj malaltaj konstruajxoj; en la fono estas la muro de la monahxejo kun forta pordego, kiu estas sxlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo; _Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj _Dagfinn Bonde_ venas el la kapelo.)
SINJORINO RAGNHILD
(duone al si mem) Regxo Skule devis fugxi en la pregxejon, vi diras! Li, li, fugxanta, petanta por paco cxe la altaro, -- petanta por la vivo eble -- ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuragxis lasi cxion tiel evolui!
MARGRETE
Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas.
SINJORINO RAGNHILD
Auxskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kusxus cxe la altaro petegante al regxo Skule por vivo kaj paco!
BIRKIBEJNO
Maldece estas por fidelaj viroj auxdi tiajn vortojn.
MARGRETE
Klinu kapojn antaux la aflikto de edzino!
SINJORINO RAGNHILD
Regxo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin cxiuj, kiam li revenos al la potenco!
DAGFINN BONDE
Gxin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.
MARGRETE
Silentu, silentu!
SINJORINO RAGNHILD
Cxu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuragxos plenumi la jugxon, se li kaptos la regxon?
DAGFINN BONDE
Regxo Håkon scias mem se regxa jxuro estas rompebla.
SINJORINO RAGNHILD
(al _Margrete_) Kaj tian sangversxanton vi sekvis en fido kaj amo! Cxu _vi_ estas la infano de via patro! Ke la puno frapu --! Foriru de mi, foriru de mi!
MARGRETE
Beata estu via busxo, kvankam vi nun malbenas min.
SINJORINO RAGNHILD
Mi devas iri al Nidaros, en la pregxejon por trovi regxon Skule. Li forsendis min, kiam li sidis en la felicxo; tiam li ja ne bezonis min; -- nun li ne kolerigxos, cxar mi venos. Malfermu la pordon por mi, lasu min iri al Nidaros!
MARGRETE
Mia patrino, pro la kompato de Dio --
(Frapigxas forte sur la monahxeja pordo.)
DAGFINN BONDE
Kiu frapas?
REGXO SKULE
(ekstere) Regxo.
DAGFINN BONDE
Skule Bårdsson!
SINJORINO RAGNHILD
Regxo Skule!
MARGRETE
Mia patro!
REGXO SKULE
Malfermu, malfermu!
DAGFINN BONDE
Ne malfermigxos por senpaculoj.
REGXO SKULE
Estas regxo, kiu frapas, mi diras; regxo, kiu ne havas tegmenton super la kapo; regxo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura pri sia vivo.
MARGRETE
Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro!
DAGFINN BONDE
(iras al la pordo kaj malfermas luketon) Cxu vi venas kun multaj viroj al la monahxejo?
REGXO SKULE
Kun cxiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.
DAGFINN BONDE
Kiom estas _ili_?
REGXO SKULE
Malpli ol unu.
MARGRETE
Li estas sola, Dagfinn!
SINJORINO RAGNHILD
La kolero de la cxielo frapu vin, se vi neas al li sanktan grundon!
DAGFINN BONDE
En la nomo de Dio do!
(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn; _regxo Skule_ venas en la monahxejan korton.)
MARGRETE
(lin cxirkauxbrakante) Mia patro! Mia benita malfelicxa patro!
SINJORINO RAGNHILD
(starigas sin sovagxe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuragxu proksimi al li! Vi ne tusxu lin, tiom longe kiom mi estas en vivo!
DAGFINN BONDE
Cxi tie li estas sekura, cxar li estas sur sankta grundo.
MARGRETE
Kaj ecx ne unu el cxiuj viaj viroj kuragxis akompani vin cxi-nokte!
REGXO SKULE
Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili sxteliris for de mi unu post unu, cxar ili sciis, ke estas birkibejnoj en Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li akompanis min al la monahxeja pordo; tie li donis al mi la lastan manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam trovigxis Vårbelgoj en Norvegio.
DAGFINN BONDE
(al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde cxe la regxido; mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la regxo, ke Skule Bårdsson estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.
MARGRETE
Ho, Dagfinn, Dagfinn, cxu tion vi volas!
DAGFINN BONDE
Malbone mi alie servus regxon kaj landon. (al la viroj) Sxlosu la pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn antaux ol la regxo venos. (mallauxte al _Skule_) Adiaux, Skule Bårdsson, -- kaj Dio donu al vi beatan finon.
(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en la kapelon)
SINJORINO RAGNHILD
Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antauxe tenis vin.
MARGRETE
Ho, kiel pala vi estas -- kaj maljunigxinta; vi frostas.
REGXO SKULE
Mi ne frostas, -- sed mi estas laca, laca.
MARGRETE
Do envenu, kaj ripozu --
REGXO SKULE
Jes, jes; certe do baldaux estos la tempo ripozi.
SIGRID
(el la kapelo) Fine vi venis, frato!
REGXO SKULE
Sigrid! Cxu vi cxi tie?
SIGRID
Mi ja promesis, ke ni renkontigxus, kiam vi bezonus min en via plej alta mizero.
REGXO SKULE
Kie estas via infano, Margrete?
MARGRETE
Gxi dormas en la sakristio.
REGXO SKULE
Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro cxi-nokte.
SIGRID
Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.
REGXO SKULE
_Nun_ nur mankas al ni Håkon Håkonsson.
MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD
(krocxas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! -- Mia edzo!
REGXO SKULE
(rigardas ilin en emocio) Cxu vi amis min tiel alte, vi du? Mi sercxis la felicxon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas hejmon, kie mi povus trovi gxin. Mi cxasis amon tra peko kaj kulpo, kaj neniam sciis, ke mi posedis gxin laux la legxo de Dio kaj la homoj. -- Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraux kiu mi tiom multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu neniam jxetis sunbrilon sur vian vojon.
SINJORINO RAGNHILD
Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuragxus riprocxi vin! Mi cxiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne povas kusxi kulpo sur iu faro de vi.
REGXO SKULE
Cxu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?
SINJORINO RAGNHILD
De la unua tago, kiam mi vidis vin.
REGXO SKULE
(vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj virinoj, -- ho, tamen estas bele vivi!
SIGRID
(kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi erarvojigxos cxi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la pordon.)
MARGRETE
Auxdu, auxdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!
SINJORINO RAGNHILD
Kiu frapas la pordon?
VOCXOJ
(ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule Bårdsson estas tie interne!
REGXO SKULE
Jes, li estas cxi tie interne; -- kion vi volas al li?
BRUANTAJ VOCXOJ
(ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!
MARGRETE
Kaj per tio vi urbanoj kuragxas minaci?
UNU SOLA
Regxo Håkon kondamnis lin en Oslo.
IU ALIA
Mortigi lin estas la devo de kiu ajn!
MARGRETE
Mi estas la regxino; mi ordonas al vi foriri de cxi tie!
VOCXO
Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la regxino, kiu tiel parolas.
IU ALIA
Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la regxo kondamnis lin!
SINJORINO RAGNHILD
Eniru en la pregxejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la sangversxulojn proksimi al vi!
REGXO SKULE
Jes, en la pregxejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino, mia filino; estas kvazaux mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon)
PETER
(ekstere dekstre) Mia patro, mia regxo! _Nun_ vi baldaux havos la venkon!
REGXO SKULE
(kun krio) _Li!_ Li! (falglitas sur la pregxejan sxtuparon)
URBANO
(ekstere) Vidu, vidu! la pregxejrabisto grimpas trans la monahxejan tegmenton!
ALIULOJ
Jxetu al li sxtonojn! Jxetu al li sxtonojn!
PETER
(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton) Bonvenon, mia patro!
REGXO SKULE
(rigardas lin en teruro) Vin -- vin mi forgesis --! De kie vi venas?
PETER
(sovagxe) Kie estas la regxido?
MARGRETE
La regxido?
REGXO SKULE
(eksaltas) De kie vi venas, mi demandas?
PETER
De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la regxido estas en Elgisetro cxi-nokte.
MARGRETE
Dio!
REGXO SKULE
Tion vi faris! kaj nun?
PETER
Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monahxejo. -- Kie estas la regxido, virino?
MARGRETE
(kiu ekstaris antaux la pregxeja pordo) Gxi kusxas en la sakristio!
PETER
Same bone se gxi kusxus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de Olaf, -- mi ankaux ne timas sercxi la regxidon!
SINJORINO RAGNHILD
(krias al _Skule_) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!
MARGRETE
Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin cxiujn pro li!
REGXO SKULE
Li estis pura, kiel sxafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin al mi; -- estas la fido en mi, kiu faris lin _tiu_, kiu li nun estas.
PETER
(sen lin auxskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu gxin, mortigu gxin inter la brakoj de la regxino, -- tiuj estis la vortoj de regxo Skule en Oslo!
MARGRETE
Peko, peko!
PETER
Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro estas la regxo! cxar li posedas la grandan regxan penson!
LA URBANOJ
(frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la pregxejrabisto; alie ni ekbruligos la monahxejon!
REGXO SKULE
(kvazaux kaptita de forta decido) La granda, regxa penso! Jes _gxi_ estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovagxe de peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraux mi povas savi vin; mi povas savi nin cxiujn (krias al la fono) Atendu, atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!
MARGRETE
(en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas?
SINJORINO RAGNHILD
(krocxas sin al li kun krio) Skule!
SIGRID
(fortiras ilin de li, kaj krias en sovagxa, brila gxojo:) Lasu lin, lasu lin, vi virinoj; -- kreskas flugiloj cxe lia penso nun!
REGXO SKULE
(firme kaj forte al _Peter_) Vi vidis en mi la cxiele elektitan, -- _tiun_ kiu realigus la grandan regxan faron en la lando. Rigardu min pli proksime, vi erarvojigxinto! La regxaj cxifonoj, per kiuj mi beligis min, ili estis pruntitaj kaj sxtelitaj, -- nun mi demetas ilin unu post unu.
PETER
(en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!
REGXO SKULE
La regxa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la potencon de la Sinjoro, kiu povos fari gxin vero. Vi fidis mensogon; turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.
PETER
(kun rompita vocxo) La regxa penso estas tiu de Håkon!
REGXO SKULE
Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas min antaux vi, kaj staras kiel la plej simpla el cxiuj.
PETER
Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed prenu min for de la tero; cxar cxi tie mi nun estas senpaca! (glitfalas sur la pregxejan sxtuparon)
REGXO SKULE
Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li dauxrigu vivi, li devas vivi por sia propra. -- Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaux ne povas vivi por tiu de Håkon, -- sed mi povas fali por gxi.
MARGRETE
Ne, ne, vi neniam faru!
REGXO SKULE
(prenas sxian manon, kaj rigardas sxin milde) Cxu vi amas vian edzon, Margrete?
MARGRETE
Pli alte ol cxio en la mondo.
REGXO SKULE
Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed cxu vi ankaux povus elteni tion, ke li plenumu gxin?
MARGRETE
Sinjoro de la cxielo, donu al mi forton!
REGXO SKULE
Cxu vi povus, Margrete?
MARGRETE
(mallauxte en teruro) Ne, ne, -- ni devus disigxi, -- mi ne plu kuragxus vidi lin!
REGXO SKULE
Vi estingus la plej belan lumon el _lia_ vivo kaj el la via; -- estu trankvila, Margrete, -- vi ne bezonos tion.
SINJORINO RAGNHILD
Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren vi volas.
REGXO SKULE
(kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? -- Cxi-nokte mi la unuan fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta, fidela edzino; -- tial ankaux ne devas esti kuna vivo inter ni du sur la tero.
SIGRID
Mia regxa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi scias, kiun vojon vi iru.
REGXO SKULE
Estas viroj, kiuj kreigxis por vivi, kaj viroj, kiuj kreigxis por morti. Mia volo cxiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris; tial mi neniam vidis la vojon klare antaux nun. Mian silentan hejman vivon mi perfidis, gxin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraux Håkon, mi povos pagi liberigante lin de regxa devo, kiu disigus lin de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne volas atendi regxon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos min cxi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. -- Vidu, vidu, supren! Vidu kiel gxi paligxas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu estis tirita super mi! Jes, jes, -- Dio parolis, kaj mi komprenis lin, kaj lia kolero silentigxis. Ne estas en la sanktejo de Elgisetro, kie mi jxetos min teren por peti gracon de tera regxo; -- mi devas eniri en la altan pregxejon kun la stela volbo supere, kaj estas al la regxo de la regxoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia vivotasko.
SIGRID
Ne kontrauxstaru lin! Ne kontrauxstaru al la voko de Dio! Tagigxas; tagigxas en Norvegio, kaj tagigxas en lia maltrankvila animo! Cxu ni terurigitaj virinoj ne staris suficxe longe en kasxcxambroj, terurfrapitaj kaj nin kasxantaj en la plej mallumaj anguloj, auxskultante al la teruro, kiu farigxis ekstere, auxskultante al la sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Cxu ni ne kusxis palaj kaj sxtonigxintaj en la pregxejoj, kaj ne kuragxis elrigardi, kiel la discxiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!
SINJORINO RAGNHILD
Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter ni, kiam ni denove renkontigxos. (rapidas en la kapelon)
MARGRETE
Mia patro, adiaux, adiaux, -- milfoje adiaux! (sekvas _sinjorinon Ragnhild_)
SIGRID
(malfermas la pregxejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru cxiuj virinoj! Kunvenu en pregxo; sendu mesagxon supren kun kanto al la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante hejmen de sia neobeema vago sur la tero!
REGXO SKULE
Sigrid, mia fidela fratino, salutu regxon Håkon de mi; diru al li, ke ecx en mia lasta momento mi ne scias, cxu li estas la regxe naskita, sed ke mi neskueble scias: _Li_ estas tiu, kiun Dio elektis.
SIGRID
Mi donos al li vian saluton.
REGXO SKULE
Kaj ankoraux unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde en Hålogalando; diru al sxi, ke sxia filo iris antauxe; li sekvis min, kiam estis la plej granda dangxero por lia animo.
SIGRID
Mi faros.
REGXO SKULE
Diru al sxi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; sxi certe renkontos lin denove pura kaj senkulpa.
SIGRID
Mi faros, -- (montrante al la fono) Auxdu, ili rompas la sxlosilon!
REGXO SKULE
(montras al la kapelo) Auxdu, tie ili kantas lauxte al Dio por savo kaj paco!
SIGRID
Auxdu, auxdu! Cxiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas --!
REGXO SKULE
(ridetas malgxoje) Ili sonorigas regxon al la tombo.
SIGRID
Ne, ili nun sonorigas vian gxustan kronadon! Adiaux, mia frato; lasu la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj sxultroj; cxiu peko kovrigxu sub _gxi_! Eniru, eniru en la grandan pregxejon, kaj prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon)
(Kantado kaj sonorigado dauxras dum la sekvo.)
VOCXOJ
(ekstere de la pordo) _Nun_ la sxlosilo estas for! Ne devigu nin rompi la pregxejan pacon!
REGXO SKULE
Mi venos.
LA URBANOJ
Kaj ankaux la pregxejrabisto elvenu!
REGXO SKULE
Ankaux la pregxejrabisto venos, jes! (iras al _Peter_) Mia filo, cxu vi estas preta?
PETER
Jes, mia patro, mi estas preta.
REGXO SKULE
(rigardas supren) Dio, mi estas malricxa viro, mi havas nur mian vivon por doni; sed prenu gxin, kaj savu la grandan regxan penson de Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.
PETER
Jen mia mano, patro.
REGXO SKULE
Kaj ne timu por tio, kio nun venos.
PETER
Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.
REGXO SKULE
Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni venas libervole; sed ne haku lian vizagxon.
(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)
VOCXO
Ne celumu, ne sxparu; -- haku ilin kie ajn!
VOCXO de REGXO SKULE
Malhonore estas agi tiel al estroj!
(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton cxio farigxas silenta.)
VOCXO
Ili estas mortaj, ambaux! (La regxa korno auxdigxas.)
ALIA VOCXO
Jen venas regxo Håkon kun sia hirdo!
LA AMASO
Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!
GREGORIUS JONSSON
(haltas cxe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la monahxejan korton)
DAGFINN BONDE
Malfelicxe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen cxi tie, regxo Håkon!
HÅKON
(hezitante) La korpo gxene baras la vojon!
DAGFINN BONDE
Se Håkon Håkonsson volas antauxen, li devas iri trans la korpon de Skule Bårdsson!
HÅKON
En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas)
DAGFINN BONDE
Fine Vi povos iri al la regxa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la landon, kaj tie _li_ kusxas, kiu estis al Vi la plej kontrauxa el cxiuj.
HÅKON
Cxiuj jugxis lin malgxuste; estis enigmo pri li.
DAGFINN BONDE
Enigmo?
HÅKON
(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.
(La kantado de la virinoj sonas pli lauxte el la kapelo; cxiuj sonoriloj dauxre sonoras en Nidaros.)
Kurteno