Part 7
(subite) Cxu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Cxu vi volas esti mia filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, -- Vi ricevu landon kaj regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi min!
JATGEJR
Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti --?
REGXO SKULE
Forjxetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos vin!
JATGEJR
Ne, sinjoro, -- estus acxeti la kronon tro multekoste.
REGXO SKULE
Pripensu! Esti regxo estas pli ol esti skaldo!
JATGEJR
Ne cxiam.
REGXO SKULE
Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu!
JATGEJR
La neverkitaj kantoj cxiam estas la plej belaj.
REGXO SKULE
Sed mi _devas_ -- mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi tion sentas, -- se mi tion havas, mi estos savita!
PÅL FLIDA
(rapide envenas) Regxo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson atingis kun sia tuta sxiparo al Elgjarnes!
REGXO SKULE
Al Elgjarnes --! Do li ne estas tre fore.
JATGEJR
Nun surmetu sxtalkirason! Se okazos vira falo cxi nokte, mi gxoje estu la unua, kiu falos por Vi!
REGXO SKULE
_Vi_ kiu ne volis vivi por mi.
JATGEJR
Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas dauxre vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras)
PÅL FLIDA
(senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj povas esti en Oslo gxis horo!
REGXO SKULE
Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett; li helpis multan, malgxojan kaj pentantan animon.
PÅL FLIDA
(pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos super nin, mi diras!
REGXO SKULE
Malfermu cxiujn pregxejojn, ke ni povos rifugxi tien kaj ricevi gracon.
PÅL FLIDA
Vi povas frapi cxiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi volas rifugxi en la pregxejojn!
REGXO SKULE
Jes, jes, tenu la pregxejojn malfermaj.
PÅL FLIDA
Estu certa, ke Håkon rompos la pregxejan pacon, kiam estas pri la Vårbelgoj.
REGXO SKULE
Li ne faros; Dio sxirmos lin kontraux tia peko; -- Dio cxiam sxirmas Håkon.
PÅL FLIDA
(en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu auxdus Vin paroli nun, li devus demandi: Kiu estas regxo en tiu cxi lando?
REGXO SKULE
(ridetas malgxoje) Jes, Pål Flida, _tiu_ estas la granda demando: _Kiu_ estas regxo en cxi tiu lando?
PÅL FLIDA
(petante) Vi estas anime malsana cxi-nokte, sinjoro; ke mi agu por Vi.
REGXO SKULE
Jes, jes, tiel faru.
PÅL FLIDA
(elironte) Unue mi volas rompi cxiujn pontojn.
REGXO SKULE
Frenezulo! Restu! -- Rompi cxiujn pontojn! Cxu _vi_ scias, kion _tio_ signifas? _Mi_ provis; -- gardu vin por tio!
PÅL FLIDA
Kion Vi do volas, sinjoro?
REGXO SKULE
Mi volas paroli kun Håkon.
PÅL FLIDA
Li respondos Vin per la lango de la glavo!
REGXO SKULE
Iru, iru, -- vi scios mian volon poste.
PÅL FLIDA
Cxiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Regxo Skule, ni rompu cxiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la cxielon!
REGXO SKULE
(mallauxte) La cxielo ne fidas min; ankaux mi ne kuragxas fidi la cxielon.
PÅL FLIDA
Mallonga farigxis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone)
REGXO SKULE
Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed ecx ne _unu_ karan, fidantan koron. Jen regxa mizero; nek pli, nek malpli.
BÅRD BRATTE
(de la fono) Ekstere staras longe vojagxintaj homoj, kiuj petas paroli kun vi, sinjoro.
REGXO SKULE
Kiuj estas?
BÅRD BRATTE
Virino kaj pastro.
REGXO SKULE
Enirigu la virinon kaj la pastron.
(_Bård_ eliras; _regxo Skule_ eksidas pensema dekstre; iom poste envenas nigre vestita virino; sxi portas longan virinan mantelon, kapucxon kaj densan vualon, kiu kasxas la vizagxon; _pastro_ akompanas sxin kaj restas staranta apud la pordo.)
REGXO SKULE
Kiu estas vi?
LA VIRINO
Iu, kiun vi amis.
REGXO SKULE
(skuas la kapon) Trovigxas neniu, kiu tiajxon memoras. Kiu estas vi, mi demandas?
LA VIRINO
Iu, kiu amas vin.
REGXO SKULE
Do vi certe estas unu el la mortintoj.
LA VIRINO
(proksimigxas kaj diras mallauxte kaj korege:) Skule Bårdsson!
REGXO SKULE
(ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg!
INGIBJORG
Cxu vi nun rekonas min, Skule?
REGXO SKULE
Ingibjorg, -- Ingibjorg!
INGIBJORG
Ho, ke mi rigardu vin, -- rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn manojn; pauxzo) Vi bela, amata, perfida viro!
REGXO SKULE
Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis klaraj kaj bluaj kiel la cxielo.
INGIBJORG
Tiuj okuloj estis pluvpeza cxielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos.
REGXO SKULE
Sed via vocxo estas fresxa kaj mola kaj juna kiel tiam.
INGIBJORG
Mi nur uzis gxin por flustri _vian_ nomon, kaj por premsigni vian grandecon en junan koron, kaj por pregxi al la Dio de pekuloj pri savo por ni du, kiuj amis en peko.
REGXO SKULE
Vi faris?
INGIBJORG
Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; -- tial mia vocxo tenis sin fresxa kaj mola kaj juna.
REGXO SKULE
Estas tuta vivo ekde tiam. Cxiun belan memoron el tiu tempo mi perdis kaj forgesis --
INGIBJORG
Vi ja rajtis.
REGXO SKULE
Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en frosta soleco kaj kolektis kaj konservis!
INGIBJORG
Estis mia felicxo.
REGXO SKULE
Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj ricxecon! Se vi starus kiel edzino cxe mia flanko, farigxus pli facile por mi farigxi regxo.
INGIBJORG
Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis grandan pekon, por vekigxi al pento kaj amendo.
REGXO SKULE
Kaj nun vi venas --?
INGIBJORG
Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband.
REGXO SKULE
Via edzo estas morta?
INGIBJORG
Survoje al Jerusalemo.
REGXO SKULE
Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard.
INGIBJORG
Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon.
REGXO SKULE
Ne tial?
INGIBJORG
Ne. Estis _mia_ peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn sxultrojn; por _tiu_ li iris por lavi gxin pura en la rivero Jordano; por gxi li sangis.
REGXO SKULE
(mallauxte) Li cxion sciis?
INGIBJORG
De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; cxar por li mi konfesis; kaj estis ankoraux unu, kiu estis eksciigxinta, sed kiel estas enigmo por mi.
REGXO SKULE
Kiu?
INGIBJORG
Vegard Veradal.
REGXO SKULE
Vegard!
INGIBJORG
Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke.
REGXO SKULE
_Li_ defendis tiun, kiun _mi_ perfidis kaj forgesis. -- Kaj kial vi sercxas min nun?
INGIBJORG
Por oferi al vi la lastan.
REGXO SKULE
Kion vi aludas?
INGIBJORG
(montras al la _pastro_, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! -- Peter, mia filo, venu!
REGXO SKULE
Via filo --!
INGIBJORG
Kaj la _via_, regxo Skule!
REGXO SKULE
(duone eturdita) Ingibjorg!
PETER
(proksimigxas en silenta movo kaj jxetas sin surgenuen antaux _Skule_)
INGIBJORG
Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; -- nun vi estas regxo de Norvegio; la regxa filo devas veni al sia heredajxo; mi ne plu rajtas havi lin.
REGXO SKULE
(suprenlevas lin en sturma gxojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin, rigardas lin kaj denove cxirkauxbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontrauxstari min! (iras al _Ingibjorg_ kaj kaptas sxian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi, Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi?
INGIBJORG
Peza estas la ofero, kaj apenaux estus mi gxin alportinta, se episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko.
REGXO SKULE
Do la peko estas forvisxita; kaj de nun li estas sole mia; cxu ne, sole mia?
INGIBJORG
Jes; sed unu postulon mi faras al vi.
REGXO SKULE
Cxielon kaj teron, postulu kion ajn!
INGIBJORG
Li estas pura kiel sxafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn manojn. Estas dangxera vojo, tiu kiu kondukas al la regxa segxo; ke li ne damagxu sian animon. Cxu vi auxdas, regxo Skule, ne igu mian infanon damagxi sian animon!
REGXO SKULE
Mi promesas kaj jxuras al vi!
INGIBJORG
(kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li suferas damagxon en sia animo, prefere lasu lin morti!
REGXO SKULE
Prefere morti! Mi promesas kaj jxuras!
INGIBJORG
Do en fido mi reveturos al Hålogalando.
REGXO SKULE
Jes, fidoplena vi povas forveturi.
INGIBJORG
Tie mi volas penti kaj pregxi, gxis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni renkontigxos cxe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino!
REGXO SKULE
Pura kaj senkulpa! (turnas sin al _Peter_) Ke mi rigardu vin! Jes, estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi dolore postsopiris.
PETER
Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi! Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, -- mi tamen scias, ke mi luktas por la gxusta!
REGXO SKULE
(kun krio el gxojo) Vi fidas min! Vi fidas min!
PETER
Neskueble!
REGXO SKULE
Kaj cxio estas bona; do certe mi estas savita! Auxdu, dejxetu la pastran mantelon! La cxefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso; la regxa filo portu glavon, iru senhalte antauxen al potenco kaj honoro.
PETER
Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru!
REGXO SKULE
(premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj!
INGIBJORG
(al si mem) Ami, -- cxion oferi, -- kaj forgesigxi, -- jen mia sagao. (eliras silente en la fono)
REGXO SKULE
Granda regxa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo, auxskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, cxiuj farigxu kvazaux _unu_ granda parencaro, -- jen kredu, ke la lando kreskos!
PETER
Kia granda kaj kapturniga penso _tio_ estas --!
REGXO SKULE
Cxu tiun vi kaptas?
PETER
Jes -- jes! -- Klare --!
REGXO SKULE
Kaj vi fidas gxin?
PETER
Jes, jes; cxar mi fidas vin!
REGXO SKULE
(sovagxe) Håkon Håkonsson devas fali!
PETER
Cxar vi tion volas, estas gxuste ke li falu.
REGXO SKULE
Kostos sangon; sed ne estas eviteble.
PETER
Ne estas forjxetita la sango, kiu fluas por via tasko.
REGXO SKULE
Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu sur la regxa segxo, kun ringo cxirkaux la frunto, kun la purpura mantelo sxvele vasta sur viaj sxultroj; cxiuj viroj en la lando klinu sin por vi -- (sono de korno auxdigxas tre fore) Ha! kio estas tio! (kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida --? (rapidas al la fono)
PÅL FLIDA
(envenas kaj krias:) _Nun_ la horo estas super ni, regxo Skule!
REGXO SKULE
(konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de regxo Håkon! Kie ili estas!
PÅL FLIDA
Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg.
REGXO SKULE
Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu ilin?
PÅL FLIDA
Cxiuj pregxejoj staras malfermaj por ni.
REGXO SKULE
La Birkibejnojn, mi demandas --!
PÅL FLIDA
Por ili cxiuj pontoj kusxas malfermaj.
REGXO SKULE
Fatala viro, kion vi faris!
PÅL FLIDA
Obeis mian regxon.
REGXO SKULE
Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian regxecon!
PETER
Ne, vi venkos! Tia granda regxa penso ne mortos!
REGXO SKULE
Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj auxdigxas pli proksime) Al cxevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de viroj!
(rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.)
STRATO en OSLO
(Malaltaj lignaj domoj kun pordsxirmejoj ambauxflanke. En la fono la gxardeno de la pregxejo St. Hallvard, enfermita per alta sxtona muro kun pordego. Maldekstraflanke cxe la fino de la muro vidigxas la pregxejo, kies cxefa enirejo staras malferma. Ankoraux estas nokto; iom poste komencas la matenigxo. La sturmsonorilo frapigxas; tre fore dekstre auxdigxas militkrioj kaj konfuza bruo.)
LA KORNLUDISTO DE REGXO SKULE
(venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn! Prenu armilojn! cxiuj viroj de regxo Skule!
(sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni auxdas lin sonorigi kaj krii en la proksima strato.)
VIRINO
(venas cxe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas?
URBANO
(kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj kruelajxoj.
UNU EL LA VIROJ DE SKULE
(venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake, el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj!
IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE
(el domo dekstre) Mi ne scias.
LA UNUA
Tsxsx! Auxskultu! -- Certe ili estas malsupre cxe la Kaproponto.
LA DUA
Do malsupren al la Kaproponto!
(Cxiuj rapidas elen dekstre; _urbano_ venas kurante de la sama flanko.)
UNUA URBANO
Hej, najbaro, de kie vi venas?
DUA URBANO
De cxe la Lo-rivero; tie estas terure.
VIRINO
Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Cxu estas la Birkibejnoj, aux kiuj estas?
DUA URBANO
Jes certe estas la Birkibejnoj; regxo Håkon kunestas; la tuta sxiparo kusxigas sin cxe la kajoj; sed mem li iris borden en la Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj.
UNUA URBANO
Do li vengxos sin pro la perdo de viroj cxe Låka!
DUA URBANO
Jes, fidu tion!
UNUA URBANO
Jen vidu, -- tie jam fugxas la Vårbelgoj!
(Aro de la viroj de Skule envenas fugxante de dekstre.)
UNU EL LA VIROJ
Enen en la pregxejon! Neniu povas kontrauxstari la Birkibejnojn, tiel kiel ili sturmas antauxen cxi-nokte!
(La aro jxetas sin en la pregxejon kaj sxlosas la pordon interne.)
DUA URBANO
(rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre en la strato; devas esti tiu de regxo Håkon.
UNUA URBANO
Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fugxas!
(Alia aro venas de dekstre.)
UNU EL LA ARO
Ni savu nin en la pregxejon, kaj petu gracon!
(Ili sturmas al la pordego.)
PLURAJ VÅRBELGOJ
Estas sxlosita; estas sxlosita!
LA UNUA
Do supren al Martestokke!
LA DUA
Kie estas regxo Skule?
LA UNUA
Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili fugxas preter la pregxejon elen maldekstre.)
HÅKON
(venas de dekstre kun sia standardportanto, _Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde_ kaj pluraj aliaj viroj.)
DAGFINN BONDE
Auxskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaux la pregxeja gxardeno.
MALJUNA URBANO
(vokas de sia pordo al _Håkon_:) Gardu Vin, kara sinjoro; La Vårbelgoj estas koleraj nun, cxar ili batalas por la vivo!
HÅKON
Cxu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro kaj por mia avo, vi.
LA URBANO
Dio donu, ke mi povus lukti ankaux por Vi.
HÅKON
Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezonigxas; venas homoj de cxiuj flankoj.
DAGFINN BONDE
(montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko!
GREGORIUS JONSSON
La duko mem! Li rajdas sian blankan batalcxevalon.
DAGFINN BONDE
Ni devas bari por li elirejon tra la pordo cxi tie.
HÅKON
Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi, hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen!
(La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon; alvenas multaj homoj.)
IU VÅRBELGO
(de dekstre, fugxante al la pregxejo, persekutata de Birkibejno) Sxparu la vivon! Sxparu la vivon!
LA BIRKIBEJNO
Ecx ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan mantelon aspekte vi havas; gxin mi povos uzi. (volas preni la mantelon, sed eligas krion kaj forjxetas sian glavon.) Sinjoro regxo! Neniun baton plu mi batos por vi!
DAGFINN BONDE
Kaj tion vi diras en tia momento!
LA BIRKIBEJNO
Ne pluan batalon!
DAGFINN BONDE
(morthakas lin) Ne, nun vi ja povas sxpari vin!
LA BIRKIBEJNO
(montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris suficxe, kiam mi mortigis mian propran fraton. (mortas)
HÅKON
Lia frato!
DAGFINN BONDE
Cxu? (iras al la korpo de la Vårbelgo)
HÅKON
Cxu vero?
DAGFINN BONDE
Estas ja tiel.
HÅKON
(skuita) Jen vidigxas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun faras. Frato kontraux frato, patro kontraux filo; -- je Dio, la cxiopova, tio devas havi finon!
GREGORIUS JONSSON
Jen la duko en akra lukto kontraux la aro de Knut jarlo!
DAGFINN BONDE
Baru la pordegon por li cxi tie, regxanoj!
(Interne de la muro vidigxas la luktantoj. La _Vårbelgoj_ trabatas al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo malantauxen. _Regxo Skule_ rajdas sian blankan batalcxevalon, kun tirita glavo. _Peter_ iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en la maldekstra mano alte levita krucifikso. _Pål Flida_ portas la standardon de _Skule_, kiu estas blua kun staranta ora leono sen hakilo.)
REGXO SKULE
Morthaku senindulge! Sxparu neniun! Venis nova tronpretendanto en Norvegio!
LA BIRKIBEJNOJ
Nova tronpretendanto li diras!
HÅKON
Skule Bårdsson, ni dividu la regnon!
REGXO SKULE
Cxio aux nenio!
HÅKON
Pensu pri la regxino, via filino!
REGXO SKULE
Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li!
HÅKON
Ankaux mi havas filon; -- se mi falos, li havos la regnon!
REGXO SKULE
Mortigu la regxidon kie vi trovos gxin! Mortigu gxin sur la trono; mortigu gxin cxe la altaro; mortigu gxin, mortigu gxin inter la brakoj de la regxino!
HÅKON
Jen vi eldiris vian jugxon!
REGXO SKULE
(hakas cxirkauxe) Mortigu, mortigu senindulge! Regxo Skule havas filon! Mortigu, mortigu! (La lukto movigxas eksteren maldekstre.)
GREGORIUS JONSSON
La Vårbelgoj trahakas sin!
DAGFINN BONDE
Jes, sed nur por fugxi.
GREGORIUS JONSSON
Jes, je la cxielo, -- la alia pordego staras malferma; jen ili jam fugxas!
DAGFINN BONDE
Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo! Prenu vengxon por la vira falo cxe Låka!
HÅKON
Vi auxdis; li kondamnis mian infanon senpaca, -- mian senkulpan infanon, la elektitan regxon post mi!
LA REGXANOJ
Jes, jes, ni auxdis!
HÅKON
Kaj kia puno estas decidita por tia peko?
LA VIROJ
La morto!
HÅKON
Do li devas morti! (levas la manon por jxuro) Cxi tie mi jxuras: Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontigxos sur nesankta grundo!
DAGFINN BONDE
Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin.
BIRKIBEJNO
(de maldekstre) Nun fugxas duko Skule!
LA URBANOJ
La Birkibejnoj venkis!
HÅKON
Kiun vojon?
LA BIRKIBEJNO
Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn cxevalojn starantaj supre en la stratoj; alie ecx ne unu forsavus sin en vivo.
HÅKON
Dankon al Dio pro la helpo ankaux cxi tiun fojon! _Nun_ la regxino povos libere veni surteren de la sxiparo.
GREGORIUS JONSSON
(montras dekstren) Sxi jam estas sur la tero, sinjoro; jen sxi venas.
HÅKON
(al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; sxi estas kara filino; -- auxskultu, -- ecx ne vorto al sxi pri la dangxero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, cxiuj kiel unu, defendi la filon de via regxo; sed ne lasu sxin ion scii.
LA VIROJ
(mallauxte) Ni promesas!
MARGRETE
(venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La cxielo sxirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita.
HÅKON
Jes, mi venkis. Kie estas la infano?
MARGRETE
Sur la regxa sxipo, inter la manoj de fidindaj viroj.
HÅKON
Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.)
MARGRETE
Håkon, kie estas -- duko Skule?
HÅKON
Li prenis la vojon supren al la Opplandoj.
MARGRETE
Do li vivas! -- Mia edzo, cxu mi rajtas danki Dion cxar li vivas?
HÅKON
(en doloriga lukto kun si mem) Auxskultu min, Margrete; vi estis por mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble ricxa pri amo; -- nun mi devas kauxzi al vi pezan doloron; mi nevolonte farus; sed mi estas regxo, tial mi devas --
MARGRETE
(strecxe) Cxu rilatas al -- la duko?
HÅKON
Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun diros al vi, -- se sxajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi cxe mia flanko, ne plu povas vidi min sen farigxi pala, -- nu, do ni devas disigxi -- vivi aparte ni ambaux, -- kaj mi ne mallauxdos vin pro tio.
MARGRETE
Disigxi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon --!
HÅKON
Ne tusxu gxin! -- Gxi jxus levigxis por jxuro --
MARGRETE
Por jxuro?
HÅKON
Por jxuro, kiu nerompeble sigelis jugxon al morto.
MARGRETE
(kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Sxancelas; kelkaj virinoj alrapidas kaj subtenas sxin.)
HÅKON
Jes, Margrete, -- kiel regxo mi kondamnis vian patron al morto.
MARGRETE
Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis regxan nomon.
HÅKON
Li faris; -- kaj se vi nun trovas, ke ni devas disigxi, do tio okazu.
MARGRETE
(pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disigxi! Mi estas via edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino!
HÅKON
Cxu vi estas suficxe forta? Cxu vi komprenis cxion? Mi kondamnis vian patron.
MARGRETE
Mi auxdis kaj komprenis cxion. Vi kondamnis mian patron.
HÅKON
Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko?
MARGRETE
Suficxas ja ke vi konas gxin.
HÅKON
Sed estas al la _morto_, ke mi kondamnis lin!
MARGRETE
(genuas antaux la regxo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta sinjoro, vi jugxas juste!
Kurteno
KVINA AKTO
(Cxambro en la regxa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre; antauxe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda pordo. Estas sombrigxo; _Pål Flida, Bård Bratte_ kaj pluraj aliaj el la plej altstaraj viroj staras cxe la fenestro rigardante supren.)
HIRDANO
Kiel rugxe gxi lumas!
IU ALIA
Gxi strecxas sin trans la duonan cxielon, kiel ardantan glavon.
BÅRD BRATTE
Sankta regxo Olaf, kion auxguras tia terura signo?
MALJUNA VÅRBELGO
Certe gxi antauxdiras la morton de granda estro.
PÅL FLIDA
La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kusxas ekstere en la fjordo kun la sxiparo; ni povas atendi lin en la urbo cxi-vespere; -- cxi tiun fojon ni estas en la vico por venki!
BÅRD BRATTE
Ne fidu tion; ne estas granda kuragxo en la armeo nun.
LA MALJUNA VÅRBELGO
Estas ja kompreneble; ekde la fugxo de Oslo regxo Skule enfermis sin, kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.
UNUA HIRDANO
En la urbo estas homoj, kiuj ne scias cxu li vivas aux estas morta.
PÅL FLIDA
La regxo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li, Bård Bratte, -- estas pri la savo de cxiuj.
BÅRD BRATTE
Ne utilas; mi parolis al li antauxe.
PÅL FLIDA
Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro regxo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne tauxgas kiel nun estas.
REGXO SKULE
(interne) Mi estas malsana, Pål Flida!
PÅL FLIDA
Cxu Vi povas aliajxon atendi? Vi ja ne mangxis dum du tagoj; Vi devas fortigi kaj flegi Vin --
REGXO SKULE
Mi estas malsana.
PÅL FLIDA
Je la cxiopova, ne trovigxas ekskuzo. Regxo Håkon alvelas ekstere sur la fjordo, kaj estas atendinda cxi tie en Nidaros kiam ajn.
REGXO SKULE
Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la regxan infanon.
PÅL FLIDA
Vi devas mem kunesti, sinjoro!
REGXO SKULE
Ne, ne, ne, -- Vi estas pli certaj pri la venko, kiam _mi_ ne kunestas.
PETER
(venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter la urbanoj; ili arigxas grandnombre antaux la regxa korto.
BÅRD BRATTE
Se la regxo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje gravas.
PETER
Do li devas paroli al ili. (cxe la pordo maldekstre) Patro! La Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne donas al ili kuragxon!
REGXO SKULE
Kion diris la skaldo?
PETER
La skaldo?
REGXO SKULE
La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion oni ne mem posedas, li diris.
PETER
Do vi ecx ne povas fordoni la regnon; cxar gxi estas la mia post vi!
REGXO SKULE
Nun mi venos!
PÅL FLIDA
Dio estu lauxdata!
REGXO SKULE
(elvenas cxe la pordo; li estas pala kaj kavigxinta, liaj haroj forte grizigxis) Ne rigardu min! Mi ne sxatas, ke vi rigardu min, nun kiam mi estas malsana! (iras antauxen al _Peter_) Forpreni de vi la regnon, vi diras? Granda Dio de la cxielo, kion mi estis faronta!
PETER
Ho, pardonu al mi; -- mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la plej gxusta.
REGXO SKULE
Ne, ne, ne gxis nun; -- sed mi volas esti forta kaj sana nun, -- mi volas agi.
LAUXTAJ KRIOJ
(ekstere dekstre) Regxo Skule! Regxo Skule!
REGXO SKULE
Kio estas?
BÅRD BRATTE