Part 6
(pasxadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon, Margrete! Cxu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. -- Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaux ol li atingos al Nidaros!
MARGRETE
(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!
HÅKON
Cxu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi diras!
MARGRETE
(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kusxas genue) Ho, cxu vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!
HÅKON
Via patro --; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas sxin) Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio cxi. (iras al la fenestro) Duko Skule farigxos al mi pli akra ol cxiuj aliaj malamikoj; -- Dio, Dio, -- kial vi frapas min tiel malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li ekskuigxas, auxskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel malfrue en la vespero?
VOCXO DE INGA
(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!
HÅKON
(kun krio) Mia patrino!
MARGRETE
(eksaltas) Inga!
HÅKON
(rapidas al la pordo kaj malfermas; _Inga_ sidas sur la sojlo) Mia patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi demandas, kial Dio min frapas!
INGA
(etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi!
HÅKON
(suprenlevas sxin) Venu -- envenu; cxi tie estas hele kaj varme!
INGA
Cxu mi rajtas enveni al vi!
HÅKON
Ni neniam plu disigxos.
INGA
Mia filo -- mia regxo, -- Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi aspektis zorgoplene; mi _ne povis_ tiel disigxi de vi!
HÅKON
Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni nun! Margrete, -- mia patrino, -- mi grave pekis; mi fermis mian koron por vi du, kiuj estas tiom ricxaj je amo.
MARGRETE
(jxetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; cxu mi nun staras proksime al vi?
HÅKON
Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi sagxajn konsilojn, sed por lumi kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en mi!
DAGFINN BONDE
(envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona okazis!
HÅKON
(ridetas fidoplene, dum li premas _Margrete_ kaj _Inga_ firme al si) Mi scias; sed ne estas dangxero, maljuna Dagfinn! Se estas du regxoj en Norvegio, tamen estas nur unu en la cxielo, -- kaj _li_ certe kapablas!
Kurteno
KVARA AKTO
(Granda halo en la regxa korto en Oslo. _Regxo Skule_ festenas kun sia hirdo kaj siaj estroj. Antauxe maldekstre staras la honora segxo, kie _Skule_ sidas, ricxe vestita en purpurmantelo kaj regxa ringo cxirkaux la kapo. La tablo de la noktomangxo, cxirkaux kiu la gastoj trovis sidlokojn, strecxas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte kontrauxe al _Skule_ sidas _Pål Flida_ kaj _Bård Bratte_. Kelkaj pli malaltstataj gastoj regaligxas starantaj cxe la dekstra flanko. Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno proksimigxas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaux parte ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas cxiuj samtempe.)
PÅL FLIDA
(ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo volas prezenti sian kanton honore al regxo Skule.
JATGEJR
(ekstaras antauxe meze sur la planko)
Skule kunvokis al Eyrating' dum meso en Nidaros'; farigxis li regxo sub sonorilad'; brila la apoteoz'.
Suden al Gudbrandvalo la regx' trans Dovre en negxo kaj vent' iris kun hird', kaj valanoj en plor' liberigxis per kara argxent'.
Sakris la Opplandan' en koler' al Skule sur Mjors, la lag'; marsxis li tra la Rauxma-regn' al Låka, al venka tag'.
Estis la sankta fasta-semajn'; atakis la Birkibejn-ar'; Knut jarlo gxin estris, -- parolis la glav'. Ni vadis en sanga mar'.
Depost la tagoj de Sverre regx', farigxis ne tia batal'; rugxigxis de sang' la vintra ej' pro labor' de la akra sxtal'.
Fugxe forkuris la Birkibejnoj, -- kaj glav' kaj sxild' forjxetigxis. Centoj tamen forkuris ne; sternitaj nur glaciigxis.
Neniu konas de Håkon la voj'; -- por Skule urboj kaj kasteloj. Longe sidu Skule regx'! Saluton de viaj norvegoj!
LA VIROJ DE SKULE
(eksaltas kun sturma gxojego, levas la krucxojn kaj kalikojn aeren, interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule regx'! Saluton de viaj norvegoj!
REGXO SKULE
Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Gxi estas tia, kia mi plej bone sxatas gxin; cxar gxi lauxdas miajn virojn same varme kiel min mem.
JATGEJR
Estas honoro por la regxo, ke liaj viroj lauxdigxas.
REGXO SKULE
Prenu cxi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu min; mi volas havi multajn skaldojn cxe mi.
JATGEJR
Bezonigxos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri cxiuj Viaj faroj.
REGXO SKULE
Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi estas regxo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; cxio kion vi bezonos donigxos al vi senpage.
JATGEJR
(eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaux ege mankos al Vi, sinjoro.
REGXO SKULE
Kaj kio?
JATGEJR
Regxaj malamikoj, pri kies fugxo kaj falo mi povus fari kantojn.
MULTAJ INTER LA VIROJ
(sub ridado kaj aplauxdo) Bone dirite, Islandano!
PÅL FLIDA
(al _Jatgejr_) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti en cxiu skalda verko, tiel ankaux en la via.
JATGEJR
Mensogo, sinjoro kortestro?
PÅL FLIDA
Jes; vi diras, ke neniu scias kie regxo Håkon vagas; ne estas tiel; certa mesagxo diras, ke Håkon estas en Nidaros.
REGXO SKULE
(ridetante) Jes, li honorigis la regxan infanon kaj donis al gxi regxan nomon.
JATGEJR
Tion mi auxdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne posedas.
REGXO SKULE
Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas.
BÅRD BRATTE
Sed strecxe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni devas almozpeti transporton.
JATGEJR
Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto; nun ili finas sammaniere.
PÅL FLIDA
En Bergen cxirkauxiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj cxion kio estas sankta; li ne auxskultis meson la novjartagon.
BÅRD BRATTE
Li havis suficxan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li staris hakante siajn argxentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; -- ion alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj lauxtvocxa parolo inter la gastoj)
REGXO SKULE
(suprenlevas sian krucxon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj dankas Vin kaj cxiujn miajn novajn virojn. Cxe Låka Vi luktis kuragxe por mi, kaj al Vi grandparte ni sxuldas la venkon.
BÅRD BRATTE
Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaux komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas antauxe en la aro. Sed domagxe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaux ol ili kuragxos ataki nin denove, mi timas.
REGXO SKULE
Atendu gxis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto cxe Tunsberg; kaj Arnbjørn Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin suficxe fortaj, ili certe auxdigos de si.
BÅRD BRATTE
Tion ili ne kuragxas post la granda perdo de viroj cxe Låka.
REGXO SKULE
Ni ellogos ilin per ruzajxo.
MULTAJ VOCXOJ
Jes, jes, -- faru tion, sinjoro!
BÅRD BRATTE
Ruzajxoj abundas cxe Vi, regxo Skule, Viaj malamikoj neniam ion scias, antaux ol Vi estas super ilin, kaj cxiam estas Vi _tie_, kie ili malplej atendus.
PÅL FLIDA
Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj.
REGXO SKULE
Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi jxuras, ke kiam ni venontan fojon renkontigxos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas senfeligi tiajn vargojn.
BÅRD BRATTE
Kun ilia bona volo ni ne renkontigxos; farigxos cxaso tra la tuta lando.
REGXO SKULE
Tion ni ankaux faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la landon cxi tie oriente; poste ni kolektos sxipojn, velos cxirkaux la promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros.
BÅRD BRATTE
Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne malpermesos al Vi elporti la cxerkon de Sankta Olaf al la tingejo, kiel ili faris cxi-auxtune, kiam Vi honorigxis kiel regxo.
REGXO SKULE
La cxerko estu elportata; mi volas porti mian regxan nomon tute legxe.
JATGEJR
Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la dormantan viron!
(eksplodo de rido inter la viroj)
REGXO SKULE
La dormantan viron?
JATGEJR
Cxu vi ne scias, sinjoro, ke regxo Håkon nomigxas "Håkon-dorm'"; cxar li sidas kvazaux paralizita, depost kiam Vi prenis la regan potencon.
BÅRD BRATTE
Li kusxas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble songxas, ke li ankoraux estas regxo.
REGXO SKULE
Ke li songxu; li neniam songxos sin al la regxeco.
JATGEJR
Ke lia dormo farigxu longa kaj sen songxoj, kaj mi ekhavos materialon por poemo.
LA VIROJ
Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo!
REGXO SKULE
Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari; -- cxiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestajxojn, oron kaj argxenton, kiel heredon kaj posedajxon post tiu malamiko, kiun li faligos; kaj cxiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu mortigos vasalon, mem farigxu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj cxiuj tiuj, kiuj antauxe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompencigxu regxe alimaniere.
LA VIROJ
(eksaltas en sovagxa gxojo) Vivu, vivu regxo Skule! Konduku nin kontraux la Birkibejnojn!
BÅRD BRATTE
_Nun_ Vi estas certa pri la venko en cxiuj bataloj!
PÅL FLIDA
Mi volas havi Dagfinn Bonde por _mi_; li havas bonan glavon, kiun mi longe deziris ekhavi.
BÅRD BRATTE
Mi volas havi la masxkirason de Bård Torsteinsson; gxi savis lian vivon cxe Låka, cxar gxi rezistas kontraux hakoj kaj pikoj.
JATGEJR
Ne! Vi lasu gxin al mi; gxi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin markojn de oro intersxangxe.
BÅRD BRATTE
De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo?
JATGEJR
Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden.
LA VIROJ
(cxiuj samtempe) Kaj mi volas havi -- mi volas havi --
(La cetero farigxas neklara en la bruo.)
PÅL FLIDA
For, cxiu al sia logxejo; memoru, ke vi estas en la halo de la regxo.
LA VIROJ
Jes, jes! -- vivu la regxo, vivu regxo Skule!
REGXO SKULE
Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe cxe la trinkotablo cxi-nokte.
HIRDANO
(kiam la aro estas ironta) Morgaux ni lotos pri la havajxoj de la Birkibejnoj.
IU ALIA
Lasu la hazardon decidi!
IUJ
Ne, ne!
ALIULOJ
Jes, jes!
BÅRD BRATTE
Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto.
PÅL FLIDA
Kaj poste ili faligos la urson.
(Cxiuj eliras en la fono.)
REGXO SKULE
(atendas gxis la viroj foriris; la strecxo en liaj trajtoj malstrecxigxas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, sxajnigi rideton al la estonteco, kvazaux mi estus senskue certa pri la rajto kaj la venko kaj la felicxo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri tio, kio rongxas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj la batalo cxe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon kontraux min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du regxoj, -- kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antauxe venkis super la Birkibejnoj! La sxildoj staris fikse en la negxo, sed estis neniu malantaux ili; -- la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas kasxita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la cxielo, do ne estas iu certa legxo tie supre, kiun cxio sekvas? Ne estas iu venkanta potenco en _tio_, havi la rajton. (sovagxe interrompante) Mi estas malsana, mi estas malsana! -- Kial la rajto ne estus cxe mia flanko? Cxu ne estas kvazaux Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon? (cerbumante) La ebleco estas ambauxflanke egala; -- ne plumo pli peza sur unu taso de la pesilo ol cxe la alia; kaj tamen -- (skuas la kapon) tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por jxeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso pri regxa rajto senintence venas sur min, tiam estas cxiam li, neniam mi, kiu estas la vera regxo. Se mi vidu min kiel la gxustan, tiam tio farigxu per artajxo; mi devas starigi troveman konstruajxon, sagacan verkon; mi devas forpeli de mi memorajxojn, kaj preni la fidon perforte. Tiel neniam estis antauxe. Kio okazis, kio poste faris min tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, -- per tio la necerteco farigxis eterna; sed gxi ne farigxis pli granda. Cxu Håkon do lastatempe faris iun grandan regxan agon? Ne, siaj plej grandajn agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas dekstraflanke) Kio _estas?_ Ha, estas strange; venas kaj malaperas kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni perdis vorton ne povante retrovi gxin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas gxin! Ne --! Jes, jes! nun mi havas gxin! -- "Norvegio estis _regno_, gxi farigxu _popolo_; cxiuj farigxu unu, kaj cxiuj sciu en si mem, ke ili _estas unu!_" Post kiam Håkon diris cxi tiujn frenezulajn vortojn, li cxiam staras antaux mi kiel la gxusta regxo; -- (timeme rigardas antauxen kaj flustras:) Cxu brilus Dia voko en cxi tiuj strangaj vortoj? Cxu Dio konservis la ideon gxis nun, kaj volas gxin elsxuti -- kaj elektis Håkon kiel semanton?
PÅL FLIDA
(venas de la fono) Sinjoro regxo, mi alportas novajxon.
REGXO SKULE
Novajxon?
PÅL FLIDA
Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg metis siajn sxipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokigxis en la urbon la lastajn tagojn.
REGXO SKULE
Bone, ni renkontos ilin -- morgaux, aux iam.
PÅL FLIDA
Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin unue.
REGXO SKULE
Por tio ili ne havas suficxe da sxipoj, kaj ankaux ne viraron.
PÅL FLIDA
Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj sxipojn el cxie en Viken.
REGXO SKULE
Pli bone; ni batos ilin cxiujn kiel cxe Låka.
PÅL FLIDA
Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn lauxvice.
REGXO SKULE
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA
Cxar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiajxo okazis en la antauxa tempo. -- Cxu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?
REGXO SKULE
Ne bezonigxas; estas nigra nokto, kaj ankaux nebulo.
PÅL FLIDA
Nu ja, la regxo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke cxiuj en Viken kontrauxas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la Birkibejnoj venos, ili aligxos al ili.
REGXO SKULE
(vigle) Pål Flida, cxu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn al mia flanko?
PÅL FLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne estas imagebla.
REGXO SKULE
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA
Ne, cxar Vi ja havas la Trondhejmanojn cxe Via flanko.
REGXO SKULE
Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaux mi volas havi!
PÅL FLIDA
Ne, sinjoro, ne fareblas.
REGXO SKULE
Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial -- kial ne?
PÅL FLIDA
Cxar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas Trondhejmano, kaj cxar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj cxar cxiam estis tiel.
REGXO SKULE
Jes, jes, vi pravas. Foriru.
PÅL FLIDA
Kaj mi neniun spionon sendu?
REGXO SKULE
Atendu gxis matenigxo. (_Pål Flida_ eliras) La Norvega sagao ne rakontas pri tiajxo; neniam antauxe estis tiel. Pål Flida respondas al mi, kiel mi respondis al Håkon. Cxu estas sxtupoj supre kaj sube? Cxu Håkon same altigxas super mi, kiel mi altigxas super Pål Flida? Cxu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis regxo sur cxiu promontoro, kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li faljxetis la malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Pauxzo; li pasxas tien kaj reen; poste li haltas.) Cxu viro povas preni la vokon de Dio de iu alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita malamiko? Cxu regxa pretendanto povas preni la regxan taskon sur sin, tiel kiel li surprenas la regxan mantelon? La kverko, kiu faligxas por dika sxiptabulo, cxu _gxi_ povas diri: Mi volas esti la masto de la sxipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj, sxvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore? -- Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo; _Tie_ vi kusxu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de cxiu okulo supre en la tago; -- vi estas tiu, kiu stabiligas la sxipon en ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun sxvelantaj veloj konduku gxin antauxen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian grandan regxan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom tiu sola. Se mi ne povas preni gxin kaj fari gxin vero, mi vidas neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj cxu mi ne povas tion fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon?
JATGEJR
(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro regxo, ke mi venas.
REGXO SKULE
Bone ke vi venas, skaldo!
JATGEJR
Mi auxdis la urbanojn paroli enigme en la logxejo pri tio, ke --
REGXO SKULE
Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojagxis en fremdaj landoj, cxu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur sxati gxin, -- ne _tion_ mi aludas; sed _ami_ gxin, ami gxin el la plej ardanta amo de la animo.
JATGEJR
Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por ami.
REGXO SKULE
Nur _tiuj_ virinoj --?
JATGEJR
Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.
REGXO SKULE
La malfekundaj --? _Ili_ amas la infanojn de aliuloj el sia plej ardanta amo?
JATGEJR
Tio ofte okazas.
REGXO SKULE
Kaj cxu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la infanon de iu alia, cxar sxi mem neniun havas?
JATGEJR
Ho jes; sed tiel sxi ne agas sagxe.
REGXO SKULE
Sagxe?
JATGEJR
Ne, cxar sxi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon sxi mortigas.
REGXO SKULE
Cxu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?
JATGEJR
Jes, sinjoro.
REGXO SKULE
(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaux du homoj en vi, islandano. Se vi sidas inter la korta gvardio en gxoja societo, vi kovras cxiujn viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio klarigxas?
JATGEJR
Kiam Vi iras por nagxi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin, kie la pregxejvizitantoj preterpasas; sed Vi sercxas por Vi kasxejon.
REGXO SKULE
Kompreneble.
JATGEJR
Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam multaj homoj estas en la halo.
REGXO SKULE
Hm. (mallonga pauxzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi farigxis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?
JATGEJR
Poezion oni ne lernas, sinjoro.
REGXO SKULE
Oni ne lernas, cxu? Kiel do okazis?
JATGEJR
Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi farigxis skaldo.
REGXO SKULE
Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?
JATGEJR
_Mi_ bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la gxojon -- aux la dubon --
REGXO SKULE
Ankaux la dubon?
JATGEJR
Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.
REGXO SKULE
Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?
JATGEJR
Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.
REGXO SKULE
(malrapide) Tio aspektas la morto.
JATGEJR
Estas pli malbone; estas la krepusko.
REGXO SKULE
(rapide, kvazaux skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi volas lukti kaj agi, -- ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam vi envenis?
JATGEJR
Mi volis informi kion mi observis en la logxejo. La urbanoj kasxe parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas cxu ni scias certe, ke regxo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili gxojas.
REGXO SKULE
Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontrauxas min.
JATGEJR
Ili mokas, ke la sankta cxerko de regxo Olaf ne povis esti portata al la tingejo, kiam Vi elektigxis regxo; ili diras ke estas malbona auxguro.
REGXO SKULE
Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la cxerko _estu_ elportata; gxi staru sub libera cxielo, ecx se mi tiru la Olaf-pregxejon en ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie gxi staris!
JATGEJR
Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la ago.
REGXO SKULE
Cxu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?
JATGEJR
Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semigxas unu post la alia, ricevas vivon, kaj tiam ili naskigxas.
REGXO SKULE
Kaj se mi, kiu estas regxo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin, cxu tiam cxiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?
JATGEJR
Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.
REGXO SKULE
Mi ne demandas cxu estas _peko_; sed mi demandas cxu estas _fareble_!
JATGEJR
Mi ne scias.
REGXO SKULE
Cxu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki?
JATGEJR
Jes, sinjoro.
REGXO SKULE
Cxu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la poemon?
JATGEJR
Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras)
REGXO SKULE
(post pauxzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la profundan veron de Dio mem ne sciante, -- _Mi_ estas kiel malfekunda virino. Tial mi amas la regxan ide-infanon de Håkon, amas gxin el la plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti gxin! Gxi mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aux ke gxi mortu inter miaj manoj, aux ke gxi kresku granda inter la liaj? Cxu mi havos pacon en la animo, se tio okazos? Cxu povas mi rezigni? Cxu povas mi stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! -- Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, -- kaj cxirkauxe. Neniu amiko --; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Cxu la skaldo foriris el la korto?
HIRDANO
(ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antauxhalo parolante kun la gardanto.
REGXO SKULE
Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas _Jatgejr_) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas cxiuj tiuj regxaj pensoj, kiuj tenas min maldorma, sciu.
JATGEJR
Mi komprenas, ke estas pri la regxaj pensoj kiel pri tiuj de la skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas silento kaj nokto cxirkauxe.
REGXO SKULE
Cxu _tiel_ estas ankaux pri tiuj de la skaldo?
JATGEJR
Jes, sinjoro; neniu kanto naskigxas sub taga lumo; gxi povas esti skribata en sunlumo; sed gxi kreas sin en silenta nokta horo.
REGXO SKULE
Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr?
JATGEJR
Tiu, kiun mi amis.
REGXO SKULE
Sxi do mortis?
JATGEJR
Ne, sxi perfidis min.
REGXO SKULE
Kaj sekve vi farigxis skaldo?
JATGEJR
Jes, sekve mi farigxis skaldo.
REGXO SKULE
(kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas _mi_ por farigxi regxo?
JATGEJR
Ne tiun de la dubo; cxar tiam Vi ne tiel demandus?
REGXO SKULE
Kiun donacon bezonas mi?
JATGEJR
Sinjoro, Vi ja _estas_ regxo.
REGXO SKULE
Cxu vi cxiun momenton estas certa, ke vi estas _skaldo_?
JATGEJR
(momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Cxu Vi neniam amis?
REGXO SKULE
Jes, iam, -- fajre, belege kaj peke.
JATGEJR
Vi havas edzinon.
REGXO SKULE
Sxin mi prenis por naski al mi filojn.
JATGEJR
Sed Vi havas filinon, sinjoro, -- milda kaj belega filino.
REGXO SKULE
Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun cxe mi, kiu obeas min sen mema volo, -- kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo!
JATGEJR
Acxetu al Vi hundon, sinjoro.
REGXO SKULE
Cxu ne homo servus?
JATGEJR
Por tia homo Vi devus longe sercxi.
REGXO SKULE