Part 5
Ne plendu pri la cxielo, episkopo! Vi multe malamis!
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, mi multe malamis; malamis en cxi tiu lando cxiun kapon, kiu altigxis super la amason. Sed mi malamis, cxar mi ne povis ami. Belajn virinojn, -- ho, mi povus ankoraux gluti ilin per sparkantaj okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraux mia avido estas faligi virojn kaj sine cxirkauxbraki virinojn; -- sed mi spertis en _tio_ kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forsxtelita ekde la naskigxo; -- la bolanta donaco de la deziro -- kaj tamen kriplulo! Jen mi do farigxis pastro; regxo aux pastro tiu viro devas esti, kiu volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro! Jes, al unu eklezia ago la cxielo precipe kreis min, -- tiu atingi la altajn tonojn, -- kanti per virina vocxo en la grandaj ekleziaj festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi -- la duonulo -- kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por sia vivotasko! Estis tempoj, kiam sxajnis al mi, ke tia postulo povus esti merita; jen mi kusxis sur la malsanlito, frapita de timo por puno kaj jugxo! _Nun_ tio pasis; restas en mi medolo en la animaj artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraux _mi_, ke oni faris maljustajxon; _mi_ estas la plendanto!
DUKO SKULE
(mallauxte) Sinjoro -- la letero! Ne restas por Vi longa tempo!
HÅKON
Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!
EPISKOPO NIKOLAS
La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro dauxre vivu sur la tero. Sed Vi, regxo Håkon, Vi devus gardi Vin; cxar kiel la cxielo kontrauxstaris _min_ kaj kaptis damagxon por pago, tiel Vi kontrauxstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la felicxon de la lando --
HÅKON
Ha -- duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton cxi tie!
DUKO SKULE
(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiajxo!
EPISKOPO NIKOLAS
(al _Håkon_) Li kontrauxstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas fiksita sur la sxultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la cxerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la lando, se tio okazus; kaj cxi tie ne estu grandegulo; cxar mi neniam estis grandegulo! (laca li malantauxen klinigxas sur la benko.)
DUKO SKULE
(jxetas sin genuen apud la benko, kaj krias al _Håkon_:) Voku helpon! Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraux morti!
EPISKOPO NIKOLAS
Kiel sombrigxas antaux miaj okuloj! -- Regxo, lastan fojon, -- cxu Vi volas dividi kun la duko?
HÅKON
Ecx ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!
EPISKOPO NIKOLAS
Bone kaj bele. (mallauxte) La fidon Vi almenaux perdu. (vokas) Viljam!
DUKO SKULE
(mallauxte) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS
(ne lin auxskultante) Viljam! (_Viljam_ envenas; la episkopo tiras lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan oleadon, cxiuj miaj pekoj ja farigxis pardonataj?
SIRA VILJAM
Cxiuj pekoj, de Via naskigxo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la oleadon.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne pli longe? Ne gxis mi foriros?
SIRA VILJAM
Sinjoro, Vi ne pekos cxi-nokte.
EPISKOPO NIKOLAS
Hm, neniu povas scii --; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de episkopo Absalon, -- donu gxin al la eklezio, -- kaj legu aldone sep grandajn komunajn pregxojn.
SIRA VILJAM
Sinjoro, Dio estos al Vi graca!
EPISKOPO NIKOLAS
Sep aldonajn pregxojn, mi diras -- por tio per kio mi pekos cxi-nokte! Iru, iru! (_Viljam_ foriras; la episkopo turnas sin al _Skule_.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, kaj ke eble montrigxus, ke Håkon estas la gxusta, -- kion vi tiam farus?
DUKO SKULE
Je la nomo de Dio, -- tiam li ja estu regxo.
EPISKOPO NIKOLAS
Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru cxiun faldajxon en via koro; respondu kvazaux vi starus antaux la tribunalo! Kion Vi faros, se li estas la gxusta?
DUKO SKULE
Klini min kaj lin servi.
EPISKOPO NIKOLAS
(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al _Skule_) Duko, mi estas malforta kaj laca; farigxas mi milda kaj ema al pacigxo --
DUKO SKULE
Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie gxi estas?
EPISKOPO NIKOLAS Unue iu alia afero; -- mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj --
DUKO SKULE
(senpacience) Jes, jes; mi vengxos cxion kontraux ili --
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la vengxo. Bruligu la liston.
DUKO SKULE
Bone, bone; kiel Vi volas.
EPISKOPO NIKOLAS
Cxi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu --
DUKO SKULE
(jxetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas gxi! Kaj nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne parolas.
EPISKOPO NIKOLAS
(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!
HÅKON
(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!
(_Sira Viljam_ kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)
DUKO SKULE
(skuas la brakon de la episkopo) La felicxo de Norvegio tra centoj da jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!
EPISKOPO NIKOLAS
Eternaj tempoj! (triumfe:) _Perpetuum mobile!_
DUKO SKULE
Je la beateco de niaj animoj, -- kie estas la letero de Trond pastro!
EPISKOPO NIKOLAS
(voke:) Ankoraux sep pregxojn, Viljam!
DUKO SKULE
(ekster si mem) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS
Estas _tiu_, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantauxen sur la benko kaj mortas)
DUKO SKULE
(ekpasxas malantauxen kun senvola krio, kaj kovras sian vizagxon per la manoj) Dio vi cxiopova!
MONAHXOJ
(venas fugxe el la kapelo) Savu sin kiu povas!
KELKAJ VOCXOJ
Cxio malbona liberigxis cxi-nokte!
ALIULOJ
Ridigxis lauxte el la angulo! -- Kriigxis: "Ni havas lin!" -- Cxiuj lumoj estingigxis!
HÅKON
Nun mortis episkopo Nikolas.
MONAHXOJ
(fugxas elen dekstre) _Pater noster, -- pater noster!_
HÅKON
(proksimigxas al _Skule_ kaj diras mallauxte:) Duko, mi ne volas esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaux ol li mortis; -- sed de morgaux Vi ree devos meti vian potencon kaj dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, -- ni du ne povos kune antauxeniri.
DUKO SKULE
(rigardas lin kvazaux senkonscie) Kune antauxeniri --?
HÅKON
Morgaux mi kunvokos tingon en la regxa korto; tie cxio devos esti ordigata inter ni. (eliras dekstre)
DUKO SKULE
La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj lukto kaj teruro! Ho, se mi povus pregxi! -- Ne, -- agi mi devas; -- cxi-vespere mi devas fari la decidan pasxon (al _Viljam_:) Kien iris la regxo?
SIRA VILJAM
(timigata) Kristo liberigu min, -- kion Vi volas al li?
DUKO SKULE
Cxu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin cxi-nokte? (eliras dekstre)
SIRA VILJAM
(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraux sep pregxojn; -- mi opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)
CXAMBRO EN LA REGXA KORTEGO
(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaux flankaj muroj estas pli malgrandaj pordoj; pli antauxe dekstre estas fenestro. Lampo lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj pli fone lulilo, en kiu la regxa infano dormas; _Margrete_ sidas genue cxe la infano.)
MARGRETE
(lulas kaj kantas:)
Altigxas la plafono al la cxiel' por vi; nun flugas eta Håkon en sia songx' al Di'.
Metigxis jen sxtuparo de l' ter' al la cxiel'; ascendas eta Håkon al supro kun angxel'.
La angxelet' de Dio, infan', li gardas vin; Di' benu etan Håkon, kungardas mi, patrin'.
(Mallonga pauxzo. _Duko Skule_ envenas de la fono.)
MARGRETE
(ekstaras kun krio de gxojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro! -- Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu cxi renkonto!
DUKO SKULE
Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la regxo?
MARGRETE
Cxe episkopo Nikolas.
DUKO SKULE
Hm, -- nu ja, do li devas baldaux esti cxi tie.
MARGRETE
Kaj cxu vi volas interparoli kaj interkonsenti, farigxi amikoj denove, kiel en pasintaj tagoj?
DUKO SKULE
Mi bonvolus.
MARGRETE
Ankaux Håkon bonvolus; kaj cxiun tagon mi pregxas al Dio, ke tio okazu. Ho, sed venu por rigardi -- (kaptas lian manon, kaj kondukas lin al la lulilo)
DUKO SKULE
Via infano!
MARGRETE
Jes, tiu cxarma infano estas mia; -- cxu ne estas mirinde? Li nomigxas Håkon, kiel la regxo! Jen vidu liajn okulojn -- ne, vi ja ne povas vidi ilin nun, kiam li dormas, -- sed li havas grandajn bluajn okulojn; kaj li povas ridi kaj strecxi la manojn kaj ekkapti min, -- kaj li jam konas min! (zorgeme sxi ordigas la lulilvestajxojn)
DUKO SKULE
Håkon ricevas filojn, la episkopo auxguris.
MARGRETE
Tiu cxi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj regno, -- kaj tiel estas ankaux por Håkon. -- Ho, estas kvazaux mi ne vere povas kredi pri la felicxo; mi havas la lulilon staranta antaux mia lito; cxiun nokton, kiam mi vekigxas mi rigardas, cxu gxi estas tie, -- aspekte mi timus, ke estas nur songxo --
DUKO SKULE
(auxskultante iras al la fenestro) Cxu ne estas la regxo --?
MARGRETE
Jes; li supreniras la alian sxtuparon; mi volas sercxi lin! (kaptas la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule! Staru garde cxe la regxa infano dume, -- jes cxar krome li estas regxa infano -- tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekigxos, klinu vin profunden, kaj salutu lin, kiel regxoj estu salutataj! Nun mi sercxos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la parencaron! (eliras dekstre)
DUKO SKULE
(post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli proksime al la trono ol cxiuj aliaj. Cxio prosperas por Håkon. Eble li estas la malgxusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel antauxe; la episkopo volis skui gxin, sed ne havis tempon pro la morto, ne permeson de Dio. Dio sxirmas Håkon, li retenis la fortozonon. _Nun_ tion diri al li? _Nun_ jxuri sur la eldiro de la episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj. Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas cxe Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas elsarki gxin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malgxusta, dum mi forjxetas mian vivon. (eksidas cerbumante cxe tablo dekstre.) Kaj se mi nun gajnus landon kaj regnon, cxu ne la dubo sidus tie same profunde min rongxante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj? -- Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la regxa segxo dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu sidas tie supre. -- La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon! Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi cxiopova, vi, kiu por mi statigis cxion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (pasxas tien kaj reen; haltas kaj pripensas) Urgxas rompi cxiujn pontojn krom unu, kaj venki aux fali _tie_, -- diris la episkopo je la regxa nupto en Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi forludis kaj splitis miajn fortojn defendante cxiujn pontojn. -- (rapide) _Nun_ mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; _nun_ aux neniam! Ambaux estas ni cxi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron ol Håkon cxi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, -- gxi rare estas cxe mia flanko. (sxancelante) Sed nun cxi-nokte -- tuj --? Ne, ne! Ne cxi-nokte! -- Ha, ha, ha, -- jen gxi denove estas, la pripenso, -- la sxanceligxo! Håkon ne sentas tiajxon; li iras rekte antauxen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn pasxojn sur la planko, kaj subite haltas cxe la lulilo.) La regxa infano! -- Kia bela frunto. Gxi songxas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon, kaj rigardas gxin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al Håkon. -- (Li tuj retiras sin.) La regxan infanon, diris la regxino! Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti regxojn! Se Håkon mortos antaux mi, cxi tiu infano levigxos sur la tronon; kaj mi -- mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel regxon! (en kreskanta ribelo) Cxi tiu infano, la filo de Håkon, sidu tie supre sur la segxo, al kiu mi eble estas pli proksima, -- kaj mi staru antaux lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco, vidu mian vivotaskon kusxi nefarita, -- mortu sen esti estinta regxo! -- Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, -- ventegas cxi-vespere, ventas elen el la fjordo --! Se mi kunprenus la regxan infanon? La Trondhejmanojn mi povas fidi. -- Kion Håkon kuragxus riski, kiam lia infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi kaj venkos. Mi pagos ilin regxe, kaj ili faros. -- Okazu! Alpasxu; trans la fauxkon nun la unuan fojon! -- Se mi povus vidi, cxu vi havas la okulojn de Sverre -- aux de Håkon Sverrisson --! Li dormas. Mi ne povas vidi ilin. (pauxzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco, vi eta regxa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon jugxu; ankoraux unu fojon mi volas paroli kun li.
MARGRETE
(venas kune kun la regxo de la cxambro dekstre) La episkopo morta! Ho, kredu min, cxiu malpaco mortos kun li.
HÅKON
Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojagxo.
MARGRETE
Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, -- Håkon promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaux! (mansignas cxe la pordo maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.)
DUKO SKULE
Regxo Håkon, ni ne disigxu kiel malamikoj cxi tiun fojon. Cxio malbona sekvus; venus terura tempo super la landon.
HÅKON
Al tio la lando kutimigxis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas kun mi; cxiu malamiko falas, kiu kontrauxstaras min. Ne plu estas Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortigxis, Gutorm Ingason mortis, ankaux Sigurd Ribbung, -- cxiuj postuloj, kiuj prezentigxis en la regna kunveno en Bergen, pruvigxis senpotencaj, -- de kiu do venus la terura tempo nun?
DUKO SKULE
Håkon, mi timas ke gxi venus de mi!
HÅKON
Kiam mi farigxis regxo, mi donis al Vi la trionon de la regno --
DUKO SKULE
Vi retenis mem du trionojn!
HÅKON
Cxiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la duonan regnon.
DUKO SKULE
Mankas dek sxipdistriktoj.
HÅKON
Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antauxe estis!
DUKO SKULE
Sed Vi estas regxo! Neniu devas esti regxo super mi! Mi ne estas kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem!
HÅKON
(rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La cxielo sxirmu Vian prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri)
DUKO SKULE
(tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aux mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas dauxre esti mia estro; Ni du devas dividi!
HÅKON
Tion Vi kuragxas diri al mi!
DUKO SKULE
Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon Håkonsson.
HÅKON
Eble estas Via intenco --
DUKO SKULE
Auxskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al mi la dek sxipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan regxolandon, sen impostoj kaj kontribuajxoj al Vi. Norvegio estis antauxe dividita en du regnojn; -- ni volas neperfide kune stari --
HÅKON
Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiajxon!
DUKO SKULE
Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni du devas esti egaluloj; neniu staru super mi!
HÅKON
Cxiu senarba insuleto estas sxtono en la konstruajxo, kiun starigis Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu, kion ili kunligis? Neniam!
DUKO SKULE
Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn lauxvice! Vi regis longe; nun _mia_ tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; -- mi volas esti regxo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon gxis Vi revenos hejmen, estri kaj gvidi cxion al la plej bona; -- estas strecxige kaj fortosxtele cxiam sidi garde. Håkon, cxu Vi auxdas, -- tri jarojn lauxvice; ni intersxangxu la kronon!
HÅKON
Cxu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj?
DUKO SKULE
Neniu krono estas tro vasta por mi!
HÅKON
Rajto de Dio kaj voko de Dio bezonigxas por porti la kronon.
DUKO SKULE
Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio?
HÅKON
Por tio mi havas la verdikton de Dio.
DUKO SKULE
Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, -- tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! -- Vi ne volas dividi la regxan potencon? Nu ja -- do ni elektu la lastan rimedon; -- Håkon, ni du luktu unu kontraux la alia, viro kontraux viro, per pezaj armiloj, pri vivo kaj morto!
HÅKON
Cxu Vi parolas serioze, sinjoro?
DUKO SKULE
Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo!
HÅKON
Do estas malgranda espero por savo de Via animo.
DUKO SKULE
Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu!
HÅKON
Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la regxan tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La regxa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri sxtupojn alte super la planko: -- abomene, abomene, -- se _tio_ estus esti regxo, mi jxetus la tutan regxecon en Vian cxapelon, kiel oni jxetas obolon al almozpetanto.
DUKO SKULE
Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj jugxas min tiel!
HÅKON
Vi havas cxiujn donacojn de la animo, sagxeco kaj kuragxo; Vi estas kreita por stari plej proksime al la regxo, sed ne esti regxo mem.
DUKO SKULE
Tion ni volas nun provi!
HÅKON
Nomu unu solan regxan verkon, kiun Vi faris en cxiuj tiuj jaroj kiam Vi regis por mi! Cxu la Bagloj aux la Ribbungoj iam estis pli potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabigxis de ribelantaj aroj; -- cxu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj sensperta, kiam mi prenis la regadon; -- vidu min -- cxio falis subigxe, kiam mi farigxis regxo; ne plu estas Bagloj, neniuj Ribbungoj!
DUKO SKULE
Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; cxar en _tio_ la dangxero estas plej granda. Aro devas stari kontraux aro, postulo kontraux postulo, landparto kontraux landparto, se la regxo estu la plej potenca. Cxiu vilagxaro, cxiu parencaro devas aux lin bezoni aux timi lin. Se Vi forigos cxiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi mem.
HÅKON
Kaj Vi volas esti regxo, -- Vi, kiu jugxas tiel? Vi povus farigxi tauxga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis Vin, kaj gxin Vi ne komprenas. Cxu Vi ne vidas, ke la norvega regno, kiel Harald kaj Olaf starigis gxin, nur estas komparebla kun pregxejo, kiu ankoraux ne estas konsekrita? La muroj altigxas kun fortaj kolonoj, la tegmenta volbo strecxas sin vaste supre, la turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta animo de Dio ne estas enspirita enen en gxin; gxi ankoraux ne ricevis konsekron. -- _Mi_ volas alporti la konsekron! Norvegio estis _regno_, gxi farigxu _popolo_. Trondhejmano staris kontraux Vikenano, Egdo kontraux Hordo, Håleygo kontraux Sygno; cxiuj farigxu de nun nur unu, kaj cxiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! _Tio_ estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn sxultrojn; _tio_ estas la faro, kiun faru nun la regxo de Norvegio. Tiun faron, duko, gxin mi pensas, ke Vi lasas kusxi, cxar certe, Vi ne kapablas.
DUKO SKULE
(frapita) Kunigi --? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, -- tutan Norvegion --? (dubema) Neeblas! Tiajxon neniam rakontis la Norvega sagao!
HÅKON
Por _Vi_ tio estas nefarebla; cxar Vi kapablas nur fari la malnovan sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko fendi la nubojn.
DUKO SKULE
(en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, -- veki gxin tiel ke gxi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Gxi frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas gxin de la diablo, Håkon; gxi neniam realigxu, kiam mi havas fortojn meti la sxtalcxapon sur mian kapon!
HÅKON
Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas gxin tiom longe kiom mi portas la regxan ringon de Sankta Olaf cxirkaux mia frunto!
DUKO SKULE
Do falu la regxa ringo de Sankta Olaf!
HÅKON
Kiu verku tion?
DUKO SKULE
Mi, se neniu alia.
HÅKON
Vi, Skule, Vi farigxos sendangxera sur la tingo morgaux.
DUKO SKULE
Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo!
HÅKON
(montras al la pordo) Iru, sinjoro, -- kaj lasu tion en forgeso, ke ni parolis, per akraj langoj cxi-vespere.
DUKO SKULE
(rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj langoj venontan fojon. (eliras en la fono)
HÅKON
(post mallonga pauxzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas. Li devas, li cedu kaj subigxu; mi bezonas cxi tiun fortan brakon, tiun sagacan kapon. -- Se trovigxas kuragxo kaj sagaco en tiu cxi lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo; estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti min estas spiti cxielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras kontraux la volon de la cxielo, -- cxar la cxielo ja multe faris por mi.
DAGFINN BONDE
(venas de la fono) Sinjoro, estu gardema cxi-nokte; la duko certe elpensas malbonon.
HÅKON
Kion vi diras?
DAGFINN BONDE
Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas suficxe certe.
HÅKON
Cxu li pensus nin ataki? Neeble, neeble!
DAGFINN BONDE
Ne, sed estas io alia. Liaj sxipoj kusxas pretaj por forvelo; okazos tingo sursxipe.
DAGFINN BONDE
Vi eraras --! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon.
DAGFINN BONDE
Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras)
HÅKON
Ne, -- estus ja neimageble! La duko ne kuragxas ekstari kontraux min. Dio tion ne al li permesos, -- Dio, kiu faris cxion tiel mirinde bele por mi gxis nun. _Nun_ mi devas havi pacon, _nun_ mi ja estas komencanta! -- Ankoraux mi malmulte faris; sed mi auxdas la sentrompan vocxon de Dio voki en mi: Vi antauxenigu grandan regxan verkon en Norvegio.
GREGORIUS JONSSON
(venas de la fono) Mia sinjoro kaj regxo!
HÅKON
Gregorius Jonsson! Cxu Vi venas cxi tien?
GREGORIUS JONSSON
Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; _gxis nun_ mi sekvis la dukon; _nun_ mi ne plu kuragxas sekvi lin.
HÅKON
Kio okazis?
GREGORIUS JONSSON
Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastigxos tra la lando.
HÅKON
Parolu, parolu!
GREGORIUS JONSSON
Mi timas auxdi la sonon de miaj propraj vortoj; -- do sciu -- (kaptas lian brakon kaj flustras)
HÅKON
(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!
GREGORIUS JONSSON
Dio donu ke mi farus.
HÅKON
Neauxdite! Ne povas tiel esti!
GREGORIUS JONSSON
Je la kara sango de Kristo, tiel estas!
HÅKON
Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; cxiuj miaj viroj arigxu.
(_Gregorius Jonsson_ eliras.)
HÅKON
(pasxadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al la pordo de la cxambro de _Margrete_, frapas, kaj dauxre pasxadas tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete! (dauxre pasxadas tien kaj reen)
MARGRETE
(cxe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la sxultroj sxi havas rugxan sxnurmantelon, kiun sxi tenas strikte kovre sur la brusto) Håkon! Cxu estas vi?
HÅKON
Jes, ja; vi devas elveni.
MARGRETE
Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitigxinta.
HÅKON
Aliajxon mi nun havas por pripensi.
MARGRETE
Kio okazis?
HÅKON
Donu al mi bonan konsilon! Jxus mi ricevis la plej malbonan el cxiuj novajxoj.
MARGRETE
(time) Kiun novajxon, Håkon?
HÅKON
Ke nun estas du regxoj en Norvegio.
MARGRETE
Du regxoj en Norvegio! -- Håkon, kie estas mia patro?
HÅKON
Li prenis regxan nomon sur la sxipo; nun li velos al Nidaros por sin kroni.
MARGRETE
Ho, Dio, vi cxiopova --! (falglitas sur la benkon, kovras la vizagxon per siaj manoj kaj ploras)
HÅKON
Du regxoj en la lando!
MARGRETE
Mia edzo unu, -- kaj mia patro la alia!
HÅKON