La Tronpretendantoj

Part 4

Chapter 4 3,948 words Public domain Markdown

(Li kaj _Pål Flida_ faras krucsignon kaj klinas sin. El la cxambro de la episkopo venas du hxorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon, krucifikson kaj pregxejan standardon; poste sekvas vico da pastroj kaj monahxoj; hxorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la procesion, kiu malrapide movigxas en la kapelon, kies pordo fermigxas post ili.)

PÅL FLIDA

Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu cxi mondo.

SIRA VILJAM

Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaux?

PÅL FLIDA

Li iros rekte de la kajo cxi tien al la episkopa korto. Adiaux! (foriras)

(Pluraj pastroj, inter kiuj estas _Peter_, kaj servistoj de la episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda fajroskatolo.)

SIRA VILJAM

Por kio tio cxi?

PASTRO

(pretigante sur la benko) La episkopo volas kusxi cxi tie ekstere.

SIRA VILJAM

Sed cxu tio estas konsilinda?

PASTRO

Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas.

(Episkopo _Nikolas_ elvenas, subtenata de _majstro Sigard_ kaj pastro. Li estas vestita en episkopa vestajxo, sed sen bastono kaj mitro.)

EPISKOPO NIKOLAS

Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidigxas sur la benkon cxe la fajroskatolo, kaj kovrigxas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis pardonon por cxiuj miaj pekoj! Ili kunprenis cxiujn; sxajnas al mi nun, ke mi estas suficxe malpeza.

SIRA VILJAM

La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas cxi-flanke de la Kapinsulo.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas bone, tre bone. Ankaux la regxo certe baldaux estos cxi tie. Mi estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn kontraux la regxo. La pastroj tie ene diris, ke cxiuj miaj pekoj estu al mi pardonitaj, -- jes, suficxe bone; sed estas facile por ili promesi; ne estas kontraux _ili_, ke mi deliktis. Ne, ne -- certe estas pli sekure auxdi tion el la busxo de la regxo mem. (ekdiras ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre cxi tie.

SIRA VILJAM

_Estas_ ekbruligite --

MAJSTRO SIGARD

(haltigas lin per signo, kaj proksimigxas al la episkopo) Kiel statas, sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Nu ja, -- nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.

MAJSTRO SIGARD

(duonlauxte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, -- estas la komenco de la fino.

EPISKOPO NIKOLAS

(time al _Viljam_) Mi diris, ke ok monahxoj kantu kaj pregxu por mi en la kapelo cxi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.

SIRA VILJAM

(silente montras al la kapelo de kie auxdigxas kanto, kiu dauxras dum la sekvanta sceno.)

EPISKOPO NIKOLAS

Tiom ankoraux nefarita, kaj forlasi cxion! Tiom nefarita, Viljam!

SIRA VILJAM

Sinjoro, pensu pri la cxielo!

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ankoraux havas tempon; -- gxis la morgauxo, opinias majstro Sigard --

SIRA VILJAM

Sinjoro, sinjoro!

EPISKOPO NIKOLAS

Donu al mi mitron kaj bastonon! -- Facile por vi diri ke mi pensu -- (pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, gxi estas tro peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita. Episkopo! -- La malbonulo ne kuragxos tro proksimigxi al mi nun!

SIRA VILJAM

Cxu vi ion kroman deziras?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne. Jes, diru al mi; -- Peter, filo de Andres Skjaldarband, -- cxiuj parolas bone pri li --

SIRA VILJAM

Li certe estas senpeka animo.

EPISKOPO NIKOLAS

Peter, vi noktodejxoru cxe mi gxis la regxo aux la duko venos. Eliru tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.

(Cxiuj escepte _Peter_ eliras dekstre.)

EPISKOPO NIKOLAS

(post mallonga pauxzo) Peter!

PETER

(proksimigxas) Sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?

PETER

Ne.

EPISKOPO NIKOLAS

Timemaj estas ili cxiuj; pri tio mi kuragxas jxuri! Tie sur la tablo kusxas granda letero kun sigelo; donu gxin al mi. (_Peter_ alportas la leteron.) Estas por via patrino.

PETER

Por mia patrino?

EPISKOPO NIKOLAS

Vi devas vojagxi norden al Hålogalando kun gxi. Mi skribis al sxi pri granda kaj grava afero; venis novajxoj de via patro.

PETER

Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie falos, li falos sur sanktan grundon; cxar _tie_ cxiu piedlargxo de tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en cxiuj miaj pregxoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Andres Skjaldarband estas kara al vi?

PETER

Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia patrino kvazaux edukis kaj nutris min.

EPISKOPO NIKOLAS

(rapide kaj strecxe) Cxu tiu estas duko Skule?

PETER

Jes, la duko, -- Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco. La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!

EPISKOPO NIKOLAS

Jen la letero; tuj iru norden kun gxi! -- Cxu ili kantas tie ene?

PETER

Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Ok grandaj uloj kun gorgxoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi, mi scias?

PETER

Sinjoro, sinjoro, mi volas mem pregxi!

EPISKOPO NIKOLAS

Mi havas tro multe da nefaritajxoj, Peter. La vivo estas tro mallonga; -- krome la regxo certe pardonos min, kiam li venos -- (skuigxas en doloro)

PETER

Vi suferas, cxu?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ne suferas; sed sonoras cxe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaux miaj okuloj.

PETER

Estas la cxielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; -- tio, kio brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la angxeloj de Dio ekbruligis por Vi.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes certe estas tiel; -- ne estas dangxero, kiam ili nur bone eltenas en pregxo tie ene, -- Adiaux, vojagxu tuj kun la letero.

PETER

Cxu ne unue --?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, iru; mi ne timas esti sola.

PETER

Bonvenon ree do, kiam la cxielaj sonoriloj iam sonoros ankaux por mi. (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

La cxielaj sonoriloj, -- ja, tiajxon oni diras facile, kiam oni marsxas sur du sanaj piedoj. -- Tiom nefarita! Tamen post mi vivos multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la konfeson de Trond pastro, se gxi venus al mi enmane; -- bone ke mi ne ricevis gxin. Se li scius, li volus venki aux fali; tiam unu el ili farigxus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, -- kion _mi_ ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la necerteco; tiom longe kiom la duko pezigxas per _gxi_, la du estos detruantaj unu la alian, cxie kie ili atingos; urboj bruligxos, vilagxaroj rabigxos, -- neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo -- -- (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon -- mi, kiu de la unua pasxo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja, ja, ja! sed nun venos la regxo -- estas ja sur lin ke la plejmulto versxigxas, -- li certe pardonos -- estos legataj pregxoj kaj mesoj; ne estas dangxero; -- mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis iun per propra mano. -- Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian promeson. -- Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la regxa rajto, -- kaj mi havas neniun pruvon por doni al li!

(_Inga el Vartejg_ envenas; sxi estas nigre vestita, kun mantelo kaj kufo.)

EPISKOPO NIKOLAS

(skuigxas) Kiu estas?

INGA

Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Patrino de la regxo!

INGA

Tiel mi iam nomigxis.

EPISKOPO NIKOLAS

Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disigxi de Vi!

INGA

Kion la regxo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi venas.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj kial do?

INGA

Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojagxo al Anglio --

EPISKOPO NIKOLAS

El vojagxo al Anglio --!

INGA

Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste cxirkauxvagis; nun li kunprenis leteron hejmen --

EPISKOPO NIKOLAS

(senspire) Leteron --?

INGA

De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas gxin al li)

EPISKOPO NIKOLAS

Nu tiel; -- kaj Vi alportas gxin?

INGA

Laux la deziro de Trond. Grandan dankon mi sxuldas al li de tiu tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciigxis ke Vi estas malsana; tial mi tuj entreprenis la veturon; mi iris cxi tien surpiede --

EPISKOPO NIKOLAS

Ne urgxis tiel, Inga!

DAGFINN BONDE

(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu venos la regxo?

DAGFINN BONDE

Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la regxino kaj la regxa infano kaj granda sekvantaro.

INGA

(rapide alpasxas al _Dagfinn_) La regxo, -- la regxo! cxu _li_ tien cxi venos?

DAGFINN BONDE

Inga! Cxu Vi estas cxi tie, Vi severe provita virino?

INGA

Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.

DAGFINN BONDE

_Nun_ lia malmola koro degelu.

INGA

Neniun vorton al la regxo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; -- auxdu, -- cxu cxi tien li venos?

DAGFINN BONDE

Jes, baldaux.

INGA

Kaj estas malluma vespero. La regxon lumgvidos certe torcxoj.

DAGFINN BONDE

Jes.

INGA

Do mi starigos min en pordsxirmejon, kie li preterpasos; -- kaj poste hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la pregxejon de sankto Hallvard; _tie_ brilos lumoj cxi-nokte; tie mi pregxos pri bono por la regxo, por mia bela filo. (eliras dekstre)

DAGFINN BONDE

Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!

DAGFINN BONDE

(forirante dekstre) Ne dezirus _mi_ esti episkopo Nikolas morgaux.

EPISKOPO NIKOLAS

La konfeso de Trond pastro --! Do gxi tamen venis; -- jen mi tenas gxin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antauxen) -- Oni neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi cxiukaze turnus min el tia promeso; sed cxi-vespere, la lastan vesperon, -- ne, tio ne estas konsilinda. -- Cxu mi tamen devas teni gxin? Cxu tio ne estas riski cxion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? -- (Flustre) Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun cxi kroman fojon! (auxskultas) Kio estas _tio_? (vokas) Viljam, Viljam!

SIRA VILJAM

(envenas de dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?

SIRA VILJAM

Estas la ventego, kiu plifortigxas.

EPISKOPO NIKOLAS

La vetero plifortigxas! -- Certe mi tenos mian promeson! La ventego, vi diras -- Cxu ili kantas tie ene?

SIRA VILJAM

Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Diru, ke ili ege klopodu -- precipe frato Aslak; li cxiam prononcas mallongajn pregxojn; li forpincxas, kiam li eblas; li transsaltas, tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aux mi revenos al li fantome!

SIRA VILJAM

Sinjoro, cxu mi ne sercxu majstron Sigard?

EPISKOPO NIKOLAS

Eniru, mi diras! (_Viljam_ iras en la kapelon) Aspekte estas la cxiela volo, ke mi interkonsentigu la regxon kaj la dukon, cxar gxi nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio cxi estas severe akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas plenumi la volon de la cxielo cxi tiun fojon. -- Se mi almenaux povus legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi ecx ne povas vidi solan vorton! Nebuloj drivas antaux miaj okuloj; fajras kaj sparkas --; kaj neniun alian mi kuragxas peti legi gxin por mi! Promesi tiajxon --! Cxu la homa sagaco estas tiel povra, ke gxi ne kapablas estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la regxon forsendi Inga de si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis sagxa en la unua etapo; sed se mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne logxus en Vartejg nun, la letero ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun promeson por teni, -- do malsagxe en la dua etapo. Se mi tamen havus la tempon por mi; sed ne nur tiun cxi solan nokton, kaj apenaux _tiun_. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono; pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la episkopo premas la leteron en la manoj.) Cxi tie, malantaux tiu maldika sigelo kusxas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Gxi kusxas songxante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus pli ol unu animon -- aux ecx _neniun_! (premas la leteron sovagxe al sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, -- kaj la jugxo kaj puno, -- mi kovus vin al akcipitro, kiu jxetus ombran teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en cxiun homan koron! (ekskuigxas) Sed la lasta horo estas proksima! (kriante) Ne, ne, -- vi farigxu al cigno, blanka cigno! (jxetas la leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro Sigard!

MAJSTRO SIGARD

(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Majstro Sigard, -- vendu al mi tri tagojn da vivo!

MAJSTRO SIGARD

Mi diris al Vi --

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesagxa ulo kontraux Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, -- ne, ne -- estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj sagxa! Mi pagos bone; -- tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da vivo!

MAJSTRO SIGARD

Ecx se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni tri tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi foriros! Auxskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin malsupren sur la benkon) Mi donis preskaux cxiun mian oron al la eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi havu la cxion! Cxu, Sigard, cxu ni du trompu tiujn tie interne? He, he, he! Vi farigxos ricxa, Sigard, kaj forvojagxos el la lando; mi ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per malpli da pregxoj. Cxu, Sigard, cxu ni --? (_Sigard_ palpas lian pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?

MAJSTRO SIGARD

(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkajxon por Vi, kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, Vi atendu pri tio! Atendu -- kaj respondu al mi!

MAJSTRO SIGARD

Mi ne havas tempon; la trinkajxo devas esti preta gxis horo. (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

Gxis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!

SIRA VILJAM

(venas el la kapelo)

EPISKOPO NIKOLAS

Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne suficxas!

SIRA VILJAM

Sinjoro --?

EPISKOPO NIKOLAS

Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kusxis malsana kvin semajnojn, -- li ne povis multe peki dum tiu tempo --

SIRA VILJAM

Li iris al konfeso hieraux.

EPISKOPO NIKOLAS

(fervore) Jes, _li_ devas esti bona; prenu lin! (_Viljam_ reen iras en la kapelon) Gxis horo! (sekigas la sxviton de la frunto) Puh, kiel varme estas! -- La fia hundo, -- por kio lia tuta erudicio, kiam li tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas cxiun tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, -- _perpetuum mobile_ li nomas gxin. Kial li ne praktikas sian arton kaj sagxecon, por fari la homon al tia _perpetuum mobile_ --? (haltas pensante; ekbrilas liaj okuloj) _Perpetuum mobile_, -- mi ne estas precipe lerta pri la latino, -- sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii eterne, dauxre tra cxiuj tempoj. Se mi nun mem povus --? _Tio_ estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la regxo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi dauxre vivus, vivus en mia verko, -- kaj en la grava momento eble estas _tio_, kio nomigxas senmorteco. -- Konsolaj, fresxigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por maljuna viro! (elspiras kaj strecxas sin agrable sur la benko) Diabolus estis severa pri mi cxi-vespere. Estas la sekvo de kusxo senlabora; _otium est pulvis -- pulveris_ -- nu, sensignifa la latino, -- Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti aktiva gxis laste; mi volas --; kiel ili gorgxegas tie -- (frapas; _Viljam_ elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili gxenas min. La regxo kaj la duko baldaux venos; mi havas grandajn aferojn por pripensi.

SIRA VILJAM

Sinjoro, cxu mi do --?

EPISKOPO NIKOLAS

Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu, ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. -- Bone. Donu al mi la paperojn --

SIRA VILJAM

(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Same bone --; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kusxas plej supre. -- Nu; do eniru kaj diru ke ili silentu. (_Viljam_ eliras) -- Morti, kaj tamen regi en Norvegio! Morti, kaj arangxi tiel, ke neniu viro levu sian kapon pli alten super cxiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu tauxgas! -- gravas tiun trovi, -- gravas gxin lauxiri. -- Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la leteron en siajn manojn; -- sed la regxo -- hm, li ekhavu en sian koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaux dubu kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon sub la piedo, -- _perpetuum mobile!_ -- Sed cxu Håkon volas fidi mian dirajxon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero antauxe. -- La fortoj forlasas min, sed la animo fresxigxas; -- mi ne kusxas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori la lastan nokton, labori -- gxis la lumo estingigxas --

DUKO SKULE

(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton, honorinda sinjoro! Mi auxdas, ke malbone statas pri Vi.

EPISKOPO NIKOLAS

Mi estas kadavro en burgxono, bona duko; cxi-nokte mi ekfloros; morgaux sentigxos, kiel mi odoras.

DUKO SKULE

Jam cxi-nokte. Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Majstro Sigard diras: gxis unu horo.

DUKO SKULE

Kaj la letero de Trond pastro --?

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Vi dauxre pensas pri gxi?

DUKO SKULE

Gxi neniam foriras el miaj pensoj.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio, antaux Vi.

DUKO SKULE

Ne suficxas. Se Håkon estas la malgxusta, mi devas havi cxion!

EPISKOPO NIKOLAS

Hu, estas malvarme cxi tie; frostas al mi tra cxiuj membroj.

DUKO SKULE

La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la cxiopotenca, -- cxu Vi havas gxin?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi almenaux scias, kie gxi trovigxas.

DUKO SKULE

Do diru! Diru!

EPISKOPO NIKOLAS

Atendu --

DUKO SKULE

Ne, ne, -- profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimigxas la fino, -- kaj la regxo ja venos cxi tien, oni diris.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, la regxo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via afero, ecx _nun_.

DUKO SKULE

Kion Vi intencas?

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Vi memoras cxe la nupto de Håkon, -- tiam Vi diris, ke tio, kio faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?

DUKO SKULE

Nu?

EPISKOPO NIKOLAS

Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj la forto kun gxi.

DUKO SKULE

Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la gxusta!

EPISKOPO NIKOLAS

Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaux ol mi forpasos de tie cxi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro trovigxas.

SIRA VILJAM

(de dekstre) Nun venas la regxo kun torcxoj kaj sekvantaro laux la strato.

EPISKOPO NIKOLAS

Bonvena li estu. (_Viljam_ eliras) Duko, la lastan servon mi petas de vi. Estu mia postmorta zorganto kontraux cxiuj miaj malamikoj. (elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.

DUKO SKULE

Ne pensu pri vengxo nun; ne restas al Vi longa --

EPISKOPO NIKOLAS

Ne pri vengxo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno super cxiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi farigxos regxo, punu ilin; Vi tion promesas?

DUKO SKULE

Mi promesas kaj jxuras; -- sed la letero de Trond pastro --!

EPISKOPO NIKOLAS

Vi scios, kie gxi estas; -- sed, jen vidu --; la regxo venas; -- kasxu la liston pri niaj malamikoj!

(La duko kasxas la dokumenton; samtempe envenas _Håkon_ de dekstre.)

EPISKOPO NIKOLAS

Bonvenon cxe la funebra festeno, sinjoro regxo!

HÅKON

Akre Vi kontrauxstaris min je cxiuj okazoj; sed nun tio estu forgesita kaj pardonita; la morto forvisxas ecx la plej grandan kalkulon.

EPISKOPO NIKOLAS

Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la regxo! Sinjoro, kion Vi cxi-vespere faris kontraux maljuna pekulo, dekoble --

HÅKON

Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min cxi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi arangxas por mi tian renkonton.

EPISKOPO NIKOLAS

Renkonton, sinjoro?

DUKO SKULE

Estas al mi, ke la regxo aludas. Cxu Vi, sinjoro episkopo, volas certigi al regxo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis pri lia veno, antaux ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo.

EPISKOPO NIKOLAS

Ahx, ahx; cxiu kulpo kusxas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta viro la tutan lastan jaron; malmulte aux nenion mi auxdis pri la aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la altaj parencoj!

HÅKON

Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaux, episkopo Nikolas, kaj Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri)

DUKO SKULE

(mallauxte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras!

EPISKOPO NIKOLAS

(subite kaj kun sovagxa forto) Atendu, regxo Håkon!

HÅKON

(haltas) Kio nun?

EPISKOPO NIKOLAS

Vi ne rajtas iri el tiu cxi cxambro, antaux ol maljuna episkopo Nikolas parolis sian lastan vorton!

HÅKON

(senvole metas la manon sur la glavon) Cxu vi eble venis al Viken kun forta aro, duko?

DUKO SKULE

Mi ne respondecas en tio cxi.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas funebra ceremonio en la domo, _tie_ la mortanto estas la unua homo en la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas -- tiel foren kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran funebran paroladon; en antauxa tempo mi cxiam timis, ke regxo Sverre estus gxin faronta --

HÅKON

Ne parolu tiel sovagxe, sinjoro!

DUKO SKULE

Vi fortrancxas el la kara momento, kiu restas al vi!

HÅKON

Via okulo jam estas inerta!

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaux vidas Vin, kie Vi staras; sed ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn _tie_ --; auxskultu kaj lernu, regxo! -- Mia parencaro estis la plej potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el gxi; _Mi_ volis esti la plej granda el ili cxiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi komencis avidi faregojn; Sxajnis al mi, ke ne eblis atendi gxis mi maturigxus; -- ekstaris regxoj kun malpli da rajto ol mi, -- Magnus Erlingsson, Sverre pastro --; ankaux _Mi_ volis esti regxo; sed unue estro, -- estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie la unuan fojon mi partoprenis. La suno levigxis, kaj fulmis miloj da brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaux al ludo; sole mi sentis min prema en la koro. Sovagxe atakis nia aro; sed _mi_ ne povis aliri -- mi timis! Cxiuj aliaj estroj de Magnus batalis maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fugxis supren la Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaux ol mi reatingis la fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestajxojn en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; -- ankaux mi devis lavi la miajn, sed ne pro sango. Jes, regxo, mi estis timema; kreita por estri -- kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaux fulmo; post tiu horo mi malamis cxiun viron; mi pregxis sekrete en la pregxejoj, mi ploris kaj genuis cxe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris sanktajn promesojn; strecxe mi provis en batalo post batalo, cxe Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, -- cxiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion lauxte kaj moke, kaj de tiu tago cxiu viro en la aro ridis, kiam Nikolas Arnason antauxeniris milite vestita. -- Timema, timema --, kaj tamen mi volis esti estro, volis esti regxo, sentis min ja kreita regxo, povus antauxenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la sanktuloj mem, kiuj sxlosis por mi la barilon...

HÅKON