La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj
Part 6
Ho, mi efektive estis piede antaux ol la diablo sursxuigis sin; sed tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko jxetita sur la kapon; sxi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas rigardi min, sinjoro Stensg[*a]rd. -- Usx, -- jen iu denove! (jxetfermas la pordon)
PRESISTO ASLAKSEN
(kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensg[*a]rd!
STENSG[*A]RD
Nu, tie enprenita?
ASLAKSEN
Jes, tie gxi estas. Jen vidu: "La Solenado de la Eidsvolltago", -- "de nia speciala korespondanto". Jen, sur la dua pagxo, staras pri la fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis cxion krudan interspacigite.
STENSG[*A]RD
Sxajnas al mi, ke cxio estas interspacigita.
ASLAKSEN
Nu jes, farigxis preskaux cxio.
STENSG[*A]RD
Kaj la kroma numero kompreneble distribuigxis hieraux.
ASLAKSEN
Kompreneble; al la tuta parohxo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj. Cxu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron)
STENSG[*A]RD
(trakuras la gazeton) -- -- "La honestulo Anders Lundestad intencas rezigni pri la parlamenta elekto" -- "longa kaj fidela servo" -- "kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!" Hm; -- "tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj" -- "advokato Stensg[*a]rd, la gvidanta ideo de la asocio" -- "lauxtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto" -- Nu ja, estas efektive bone verkita. Cxu la elektado komencigxis?
ASLAKSEN
Gxi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj kun rajto vocxdoni kaj la aliuloj.
STENSG[*A]RD
Ho, je diablo pri la aliuloj, -- jes, inter ni dirite do. Nu, eliru nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj --
ASLAKSEN
Nu jes; jes bone!
STENSG[*A]RD
Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaux samopiniaj --
ASLAKSEN
Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn.
STENSG[*A]RD
Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaux --
ASLAKSEN
Ho, kiel tio --!
STENSG[*A]RD
Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaux por vi mem; via gazeto --; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin --
ASLAKSEN
Ho, je dicxjo mi ne volas pli auxdi; mi opinias, ke cxiu ajn gardu sin mem. (eliras dekstre)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensg[*a]rd; jen vi havas min. Cxu estus io grava --?
STENSG[*A]RD
Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen venas.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Efektive li ne venos cxi tien hodiaux.
STENSG[*A]RD
Cxu li ne venos?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, li forveturis hodiaux matene je la kvara; li ja cxiam estas survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras. Li volis pruntepreni monon, vi sciu.
STENSG[*A]RD
Cxu Monsen?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes. li estas vera ulo por elspezi monon. Ke li nur sukcesu. Kaj tion mi ankaux esperas por vi; jes, cxar estas iuj, kiuj diras, ke vi estos elektata por la parlamento.
STENSG[*A]RD
Mi? Babilajxo. Kiu diras tion?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad.
DANIEL HEJRE
(de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, tamen ne.
DANIEL HEJRE
Je Dio, kiel glora! Do cxu ne estas por mi, ke vi beligis vin?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, certe. Estas ja por la frauxloj, ke oni beligas sin, mi scias.
DANIEL HEJRE
Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedauxrinde ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, diable; por sin geedzigi oni havas suficxe da tempo.
DANIEL HEJRE
Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas gxuste io, kio postulas sian viron. Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon. Jes, cxar edzinigxi vi devus.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Nu, sciu; mi foje pensas pri tio.
DANIEL HEJRE
Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la felicxon de geedzeco -- karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaux faris; sed viro tamen estas viro.
DANIEL HEJRE
Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino estas vidvino --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaux konfuzigxas en mi pro cxio, kion mi devas pripensi. Acxeti volas ili cxiuj; sed kiam venas la tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi malfacilajxojn. Mi pensas ke mi baldaux devas dungi firman advokaton.
DANIEL HEJRE
Jes, sed auxdu, sinjorino Rundholmen, -- tiaokaze vi devus efektive celi advokaton Stensg[*a]rd; li estas libera kaj ne ligita --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Usx, via busxacxo; mi ne volas auxskulti vin plu. (elen dekstre)
DANIEL HEJRE
Solida virino, tiu! Tauxga kaj vigla; gxis nun neniujn infanojn; monon rentodonan. Klera sxi ankaux estas; vastan legadon, sciu!
STENSG[*A]RD
Vastan legadon; cxu?
DANIEL HEJRE
He-he; jenon mi pensus; sxi servis dum du jaroj en la pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaux vi havas aliajn aferojn por pripensi, mi opinias.
STENSG[*A]RD
Tute ne; mi eble ecx ne donos mian vocxon. Sed por kiu vi vocxdonos, sinjoro Hejre?
DANIEL HEJRE
Mi ne havas vocxdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis.
STENSG[*A]RD
Se vi farigxus sendoma, mi translasu gxin.
DANIEL HEJRE
He-he; vi estas sxercema; -- ahx jes, tiu kara juneco, gxi havas benitan humoron. Sed nun mi almenaux eliru por vidi la menagxerion. Via tuta asocio alvenis, mi auxdas. (vidas doktoron Fjeldbo, kiu venas de la fono.) Jen ankaux la doktoro! Jes, certe estas nome de la scienco ke vi prezentas vin?
FJELDBO
Nome de la scienco?
DANIEL HEJRE
Jes, pro la epidemio; erupciis ja cxi tie _maligna rabies agitatoria_. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj! (elen dekstre)
STENSG[*A]RD
Auxskultu; diru rapide, cxu vi vidis la cxambelanon hodiaux?
FJELDBO
Jes.
STENSG[*A]RD
Kaj kion li diris?
FJELDBO
Kion li diris?
STENSG[*A]RD
Nu jes; mi jxus skribis al li.
FJELDBO
Cxu vi tion faris? Kion vi skribis?
STENSG[*A]RD
Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaux.
FJELDBO
Vi devus almenaux prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la sinjoro cxambelano morgaux; venos tien multaj homoj --
STENSG[*A]RD
Gxuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la mano, vi sciu.
FJELDBO
Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis?
STENSG[*A]RD
Kiel?
FJELDBO
Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj aux tiajxoj?
STENSG[*A]RD
Fjeldbo, vi vidis la leteron!
FJELDBO
Ne, mi certigas al vi --
STENSG[*A]RD
Nu ja, efektive, -- mi minacis lin.
FJELDBO
Jes, kaj tial mi kvazaux havas respondon al vi.
STENSG[*A]RD
Respondon? Eldiru, homo!
FJELDBO
(montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La vocxdonslipo de la sinjoro cxambelano.
STENSG[*A]RD
Kaj por kiu li vocxdonos?
FJELDBO
Li almenaux ne vocxdonos por vi.
STENSG[*A]RD
Por kiu do? Por kiu, mi demandas?
FJELDBO
Por la guberniestro kaj la pastoro.
STENSG[*A]RD
Kio do? Ecx ne por Lundestad?
FJELDBO
Ne. Kaj cxu vi scias kial? Cxar Lundestad volas nomi vin kiel sian posteulon.
STENSG[*A]RD
Gxis tiom li kuragxas dauxrigi!
FJELDBO
Jes, li kuragxas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensg[*a]rd, diru al li, kiel mi vocxdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min.
STENSG[*A]RD
Bone; li ricevu, kion li deziras.
FJELDBO
Pripensu; estas dangxere malkonstrui malnovan turon, -- oni riskas mem kuntirigxi.
STENSG[*A]RD
Ho, mi farigxis lerta post kelkaj tagoj.
FJELDBO
Cxu? Vi almenaux ne farigxis pli sagxa, ol dauxre lasi maljuna Lundestad kuntiri vin.
STENSG[*A]RD
Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi komprenas, ke li turnis sin al mi, cxar li opiniis ke mi persvadis la cxambelanon, kaj cxar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen ekstere.
FJELDBO
Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la cxambelanon, --
STENSG[*A]RD
Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; cxiuj la miaj cxeestas --
FJELDBO
Estas granda salto de elektulo al parlamentano.
STENSG[*A]RD
Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro.
FJELDBO
Ne malbone kalkulite. Sed por ke cxio tio farigxu sukceso, cxu vi mem sentas ke vi estu pli forte enradikigxinta cxi tie ol nun?
STENSG[*A]RD
Jes, tiuj cxi homoj postulas ja cxiam materialan sekurecon, egalecon en interesoj --
FJELDBO
Gxuste; kaj tial frauxlino Bratsberg estu oferata.
STENSG[*A]RD
Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde, ke farigxos sxia felicxo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaux vi kovas ruzajxon --
FJELDBO
Mi?
STENSG[*A]RD
Jes, vi faras! Silente vi kontrauxlaboras min. Kial vi faras tion? Estu sincera --! Cxu vi volas?
FJELDBO
Sincere dirite, ne. Vi estas tro dangxera, tro senskrupula, -- nu-nu-nu, almenaux tro senkonsidera, por ke oni kuragxu esti sincera rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia amikeco mi konsilas al vi: forigu frauxlinon Bratsberg el viaj pensoj.
STENSG[*A]RD
Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu acxa malnobleco en kiu mi staras cxi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu cxi konfuza miksajxo. Jen mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen, devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri iliaj bavarbieraj spritajxoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi fresxa mian amon al la popolo meze en tio cxi? Estas kvazaux la fulma vorto perfidas min. Mi ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas beleco! Mi kusxas cxi tie kiel en fecxa golfo, kaj tie fore ondas la klara, blua fluo preterpase; -- ho, kiel do vi povas kompreni tiajxon!
LUNDESTAD
(el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon!
STENSG[*A]RD
Nun vi auxdu novajxon, sinjoro Lundestad! Cxu vi scias por kiu vocxdonos la cxambelano?
FJELDBO
Silentu; ne estas honeste de vi!
STENSG[*A]RD
Pri tio mi ne atentas. Li vocxdonos por la guberniestro kaj la pastoro.
LUNDESTAD
Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li; -- mi ja petis vin sagxe ekludi viajn kartojn.
STENSG[*A]RD
Mi ludos sagxe -- de nun.
FJELDBO
Gardu vin, cxu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre)
STENSG[*A]RD
Estas io insida en tiu homo. Cxu vi komprenas kio tio estas?
LUNDESTAD
Ne, mi ne povas. Sed jen auxdu, -- mi vidas ke vi aperigis ion en la gazeto.
STENSG[*A]RD
Mi?
LUNDESTAD
Jes, kun tia belega nekrologo pri mi.
STENSG[*A]RD
Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto --
LUNDESTAD
Ankaux via atako kontraux la cxambelano staras tie.
STENSG[*A]RD
Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la cxambelanon, mi havas pli akrajn armilojn.
LUNDESTAD
Cxu?
STENSG[*A]RD
Cxu vi scias pri tiu kambio? Rigardu gxin. Cxu gxi estas valida?
LUNDESTAD
Cxu gxi validas? Jena kambio?
STENSG[*A]RD
Jes, certe; rigardu gxin proksime.
DANIEL HEJRE
(de dekstre) Sed pro diablo kio do estas --? Aha, jen vidu! Ho ne, mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Cxu vi scias pri kio vi vive memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio.
LUNDESTAD
Stranga parabolo.
DANIEL HEJRE
Tre simpla parabolo. La kusxanta kaj kreskanta suno en kortusxa kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie ekstere? La sxtatanoj cxirkauxkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi.
STENSG[*A]RD
Jes, cxar estas ja ankaux grava tago.
DANIEL HEJRE
Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj! Oni flustras pri granda ruino; bankroto, -- ja, ne politika, sinjoro Lundestad; je Dio!
STENSG[*A]RD
Bankroto?
DANIEL HEJRE
He-he, nun vivigxis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras antaux falo; la hakilo kusxas cxe la radiko de la arbo; -- suficxe; lauxdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio koncernas? Cxu vi ion scias, sinjoro Lundestad?
LUNDESTAD
Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre.
DANIEL HEJRE
Kompreneble; vi estas ja politika estajxo, politikisto, he-he! Sed je mia sano, mi devigxas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur sxnuro: se unue unu elrulas, cxiuj elrulas. (elen en la fono)
STENSG[*A]RD
Cxu estas iu vero en tiu babilado?
LUNDESTAD
Vi montris al mi kambion. Sxajnis al mi ke mi vidis la nomon de grandkomercisto Bratsberg sur gxi.
STENSG[*A]RD
Ankaux tiun de la cxambelano.
LUNDESTAD
Kaj vi tamen demandis al mi cxu gxi validas.
STENSG[*A]RD
Jes, certe; nur rigardu gxin.
LUNDESTAD
Je Dio, gxi ne estas suficxe bona.
STENSG[*A]RD
Vi do vidas?
LUNDESTAD
Kion?
STENSG[*A]RD
Ke gxi estas falsa.
LUNDESTAD
Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas unue.
STENSG[*A]RD
Sed kion vi pensas? Cxu gxi ne estas falsa?
LUNDESTAD
Tiel bone ne estas.
STENSG[*A]RD
Kiel do?
LUNDESTAD
Mi timas ke estas tro multaj el tiajxoj, sinjoro Stensg[*a]rd.
STENSG[*A]RD
Cxu? Tamen do ne eblas ke --?
LUNDESTAD
Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la sxnuro, do eble sekvos tiuj, kiuj estas plej proksimaj.
STENSG[*A]RD
(kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj?
LUNDESTAD
Cxu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo?
STENSG[*A]RD
Sed bona Dio --!
LUNDESTAD
Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri bankroto kaj ruino kaj --
STENSG[*A]RD
Tio cxi estas kvazaux fulmofrapo sur min.
LUNDESTAD
Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metigxas al auxkcio, ili vendigxos por nen-- -- --
STENSG[*A]RD
Kaj cxio jeno kompreneble trafos, -- trafos ankaux la infanojn!
LUNDESTAD
Jes; por la frauxlino mi vere bedauxras. El patrina heredajxo ne multe restas; kaj Dio scias cxu estas sekura la malmulton kiun sxi havas.
STENSG[*A]RD
Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la cxiam fidela!
LUNDESTAD
Kion doktoro Fjeldbo diris?
STENSG[*A]RD
Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi ecx komprenas vin nun, sinjoro Lundestad.
LUNDESTAD
Cxu vi gxis nun ne komprenis min?
STENSG[*A]RD
Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo.
LUNDESTAD
Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon?
STENSG[*A]RD
Kian malbonon?
LUNDESTAD
Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensg[*a]rd, se vi vere amas la knabinon, kiom gravas cxu sxi estas ricxa aux senhava?
STENSG[*A]RD
Kiom tio gravas? Ne, vere certe --
LUNDESTAD
Je Dio, felicxa geedzeco tamen ne bazigxas sur mono, mi scias.
STENSG[*A]RD
Kompreneble.
LUNDESTAD
Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu cxapitro en mia juneco. Felicxo en la domo; fidela virino --; kara, kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste.
STENSG[*A]RD
Sed kiel vi sekve statos?
LUNDESTAD
Statos kiel eblos. Cxu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de vi?
STENSG[*A]RD
Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaux en senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuragxi rifuzi!
LUNDESTAD
Jes, sed la bienposedanto --?
STENSG[*A]RD
Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj gxin mi prenos. Mi malakceptas la felicxon labori en rezigno por sxi kiun mi amas. Mi diras al mia popolo: Jen mi, -- prenu min!
LUNDESTAD
(rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi dotigxis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensg[*a]rd! (elen dekstre)
(_Stensg[*a]rd_ faras kelkajn pasxojn tien kaj reen sur la planko; foje li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste envenas _Bastian Monsen_ de la fono.)
BASTIAN
Jen vi vidas _min_!
STENSG[*A]RD
De kie vi venas?
BASTIAN
De la nacio.
STENSG[*A]RD
Nacio? Kion tio signifas?
BASTIAN
Cxu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj kusxas ligitaj --
STENSG[*A]RD
Pro diablo, kiaj simio-petolajxoj estas tio?
BASTIAN
Kio?
STENSG[*A]RD
Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; ecx mian vestajxon kaj mian manskribon vi kopias. Vi cxesu pri tio.
BASTIAN
Kio nun? Cxu ni du ne apartenas al la sama partio?
STENSG[*A]RD
Jes, sed mi ne toleras tiajxon; -- vi ridindigas vin mem --
BASTIAN
Cxu mi ridindigas min mem similante vin?
STENSG[*A]RD
Jes, simiante min. Estu nun gxentila, Monsen, kaj cxesu pri tiajxo; estas malagrable rigardi tiajxon. Sed auxskultu, diru -- kiam revenos via patro?
BASTIAN
Pri tio mi nenion scias. Li vojagxis al Kristiania, mi opinias; eble li ne revenos antaux ok tagoj.
STENSG[*A]RD
Cxu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon, oni diras?
BASTIAN
Ankaux mi estas faronta negocon. Auxskultu nun, Stensg[*a]rd, vi devas fari al mi servon.
STENSG[*A]RD
Volonte; kio tio do estus?
BASTIAN
Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min. Mi devas ion fari, -- mi volas edzigxi.
STENSG[*A]RD
Edzigxi? kun kiu?
BASTIAN
Tsxsx! En cxi tiu domo.
STENSG[*A]RD
Sinjorino Rundholmen?
BASTIAN
Tsxsx! Jes, estas sxi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engagxi en ion tian. Sxi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la familio de la cxambelano de post la tempo kiam sxia fratino tie servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos sxin, mi eble ankaux ricevos kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, -- mi amas sxin, morto kaj plago!
STENSG[*A]RD
Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon.
BASTIAN
Hipokritecon!
STENSG[*A]RD
Jes; vi almenaux mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do cxiun aferon per sia gxusta nomo. Estas io malpura en tio cxi; mi ne volas engagxi en tio --
BASTIAN
Sed auxskultu do --!
STENSG[*A]RD
Lasu min stari ekstere, mi diras! (al _doktoro Fjeldbo_, kiu envenas de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto?
FJELDBO
Por vi certe bonege. Mi jxus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi ricevos preskaux cxiujn vocxojn.
STENSG[*A]RD
Nu, cxu tiel!
FJELDBO
Sed diable, kiel tio utilas? Cxar vi ja ne estas bienulo, vi --
STENSG[*A]RD
(stampfante) Cxu ne estas diable!
FJELDBO
Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaux! (elen en la fono)
BASTIAN
Kion li pensis pri venki kaj perdi?
STENSG[*A]RD
Tion mi diros al vi poste. Sed auxskultu, kara Monsen, -- por reveni al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi --
BASTIAN
Cxu vi promesis? Sxajnis al mi ke vi diris tute kontrauxe --?
STENSG[*A]RD
Babilajxo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io malpura en tio cxi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiajxoj; estas peko kontraux la plej nobla kion oni havas en sia brusto; -- kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon --
BASTIAN
Vidvinon.
STENSG[*A]RD
Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida --
BASTIAN
Jes, tiel pensas ankaux mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi?
STENSG[*A]RD
Jes, tion mi faros kun granda gxojo. Sed estas unu kondicxo.
BASTIAN
Nu?
STENSG[*A]RD
Pago por pago, kara Bastian; -- vi parolu por mi rekompence.
BASTIAN
Mi? Al kiu?
STENSG[*A]RD
Cxu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime.
BASTIAN
Cxu do ne estas --?
STENSG[*A]RD
Ragna, via fratino, ja! Jes, estas sxi. Ho, vi ne scias, kiel tio kaptis min vidi sxin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado --
BASTIAN
Ho, cxu tio eblus?
STENSG[*A]RD
Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis?
BASTIAN
Jes, iom pli frue eble sxajnis al mi ke --; sed nun oni multe parolas pri via vizitado cxe la familio de la cxambelano --
STENSG[*A]RD
Ho, cxu? Cxe la cxambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke estis momento kiam mi kvazaux staris necerta; sed je Dio, tio preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas iri.
BASTIAN
Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, sxi nur kuragxas fari kion mi kaj patro deziras.
STENSG[*A]RD
Sed via patro, -- gxuste tion mi dirus --
BASTIAN
Tsxsx; morto kaj plago, jen mi auxdas sinjorinon Rundholmen; parolu nun por mi, -- se sxi ne estas tro implikita en aferoj; cxar en tiaj okazoj sxi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la reston mi prenos sur min. Cxu vi ne vidis presiston Aslaksen cxi tie?
STENSG[*A]RD
Li certe estas cxe la administrado de la elekto.
(_Bastian_ eliras en la fono; samtempe _sinjorino Rundholmen_ envenas de dekstre.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
Nun iras glate, sinjoro Stensg[*a]rd; cxiuj vocxdonas por vi.
STENSG[*A]RD
Tio estas do stranga.
MADAM RUNDHOLMEN
Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros.
STENSG[*A]RD
Auxskultu vorton, sinjorino Rundholmen!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Nu, kio estas?
STENSG[*A]RD
Cxu vi volas auxskulti min?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho jes ja, volonte.
STENSG[*A]RD
Nu bone. Vi jxus parolis pri via soleca stato --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre --
STENSG[*A]RD
Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensg[*a]rd!
STENSG[*A]RD
Sed se nun venus lerta, juna viro --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Lerta, juna viro?
STENSG[*A]RD
Iu kiu longe silente amis vin --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, sciu do, nun mi ne volas plu auxskulti vin.
STENSG[*A]RD
Vi devas! Juna viro kiu ankaux trovas probleme stari sola --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin.
STENSG[*A]RD
Cxar vi nun povus krei felicxon por du homoj, sinjorino Rundholmen, -- por vi mem kaj --
SINJORINO RUNDHOLMEN
-- kaj por lerta, juna viro?
STENSG[*A]RD
Nu bone; respondu al mi pri tio --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho ne, Stensg[*a]rd, cxu vi parolas serioze?
STENSG[*A]RD
Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Cxu vi do ne volus --?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolcxa --
STENSG[*A]RD
(pasxon malantauxen) Kion?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Usx, jen iuj!
(_Frauxlino Monsen_ rapide kaj maltrankvila venas de la fono.)
RAGNA
Permesu, -- cxu mia patro estas cxi tie?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Via patro? Jes; ne; -- mi ne scias; -- pardonu --
RAGNA
Kie li estas?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Via patro? Nu; ne li preterveturis --
STENSG[*A]RD
Orienten al Kristiania.
RAGNA
Ne, tio ne eblas --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, frauxlino Monsen, vi ne povas kredi kiel gxoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras malsupren en la kelon por sercxi botelon de la pura. (elen maldekstre)
STENSG[*A]RD
Diru, frauxlino, -- cxu vere estas via patro kiun vi sercxas?
RAGNA
Jes, vi ja auxdas.
STENSG[*A]RD
Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme?
RAGNA
Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaux.
STENSG[*A]RD
(baras al sxi la vojon) Ragna! Auxskultu! Kial vi tiel sxangxigxis rilate al mi?
RAGNA
Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri!
STENSG[*A]RD
Ne, vi ne iru! Mi tenas tion cxi kiel providencon, ke vi venis en tiu cxi momento. Ho, ne tiun evitemon; antauxe vi kondutis alimaniere.
RAGNA
Jes, tio estas, je Dio, pasinta!
STENSG[*A]RD
Sed kial --!
RAGNA
Mi pli bone lernis koni vin; -- bone ke mi tion lernis gxustatempe.
STENSG[*A]RD