La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj
Part 7
Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis kvazaux teksita en erarigxo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas vin, mi farigxas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime sxatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, -- vin kaj neniun alian!
RAGNA
Lasu min preterpasi! Mi timas vin --
STENSG[*A]RD
Ho, sed morgaux, Ragna, -- cxu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi?
RAGNA
Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaux.
STENSG[*A]RD
Nur ne hodiaux? Hura! Mi estas supre; mi estas felicxa!
SINJORINO RUNDHOLMEN
(kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je cxio trinku glason por sukceso kaj bonfarto.
STENSG[*A]RD
Por felicxo en amo! Je la amo kaj la felicxo! Hura por la tago morgaux! (li trinkas)
KANDIDATO HELLE
(de dekstre al _Ragna_) Cxu vi trovis lin?
RAGNA
Ne, li ne cxeestas. Venu. Venu!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Sed, je Dio, kio estas?
KANDIDATO HELLE
Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj --
RAGNA
Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho; cxu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon?
RAGNA
Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaux!
STENSG[*A]RD
Adiaux, -- gxis morgaux!
(_Kandidato Helle_ kaj _frauxlino Monsen_ eliras en la fono.)
DANIEL HEJRE
(de dekstre) Ha, ha; nun ruligxas kiel bastonoj en rado! Stensg[*a]rd, Stensg[*a]rd, Stensg[*a]rd, ili kokerikas; cxiuj vocxdonas por li. Nun ankaux vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen!
SINJORINO RUNDHOLMEN
Hi; vi ion diras. Sed cxu ili cxiuj vocxdonas por li?
DANIEL HEJRE
Jes, fakte ili faras; Stensg[*a]rd gxuas la fidon de la popolo, kiel estas la diro. Maljuna Lundestad cxirkauxiras kun vizagxo kiel konfitita kukumo. Ho, estas vera gxojo vidi tiajxon.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas vocxdoni, mi tamen povas regali. (eliras maldekstre)
DANIEL HEJRE
Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensg[*a]rd! Jes, sciu do, -- sxin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro!
STENSG[*A]RD
Sinjorino Rundholmen?
DANIEL HEJRE
Jes gxuste; sxi estas virino solida en cxiuj direktoj; sxi farigxos la unua en la kokinejo kiam la splitajxoj en Storli estos renversigxintaj.
STENSG[*A]RD
Cxu do ne estas io en malordo en Storli?
DANIEL HEJRE
Cxu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Cxu oni ne parolas pri ruino kaj bankroto kaj --?
STENSG[*A]RD
Jes, jes, kaj kio plu?
DANIEL HEJRE
Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni sercxis Monsen; du sinjoroj estas venintaj al Storli --
STENSG[*A]RD
Paro da gastoj; jes, tion mi scias --
DANIEL HEJRE
Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj pri avidaj kreditoroj; -- estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed jen, -- kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraux?
STENSG[*A]RD
Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Auxskultu; vi ja konas la subskribon de cxambelano Bratsberg?
DANIEL HEJRE
He-he; certe mi konas.
STENSG[*A]RD
(elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun cxi.
DANIEL HEJRE
Donu; mi vere estas iom miopa, sed -- (post esti rigardinta) Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la cxambelano.
STENSG[*A]RD
Neniam? Do efektive --!
DANIEL HEJRE
Kaj gxi estas skribita de proprietulo Monsen?
STENSG[*A]RD
Ne, de grandkomercisto Bratsberg.
DANIEL HEJRE
Babilajxo! Montru. (rigardas kaj redonas gxin) Tiun vi povas uzi por ekbruligi vian cigaron.
STENSG[*A]RD
Kio do? Ankaux la nomo de la skribinto --?
DANIEL HEJRE
Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomigxas Daniel. Oni bezonas ja nur rigardi gxin per la akra rigardo de malfido --
STENSG[*A]RD
Sed kiel do eblis --? Monsen devus ja ne esti sciinta --
DANIEL HEJRE
Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio cxi havu finon, sinjoro Stensg[*a]rd! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuragxas tion diri, irante cxi tie kiel atestanto al --; nu suficxas. Sed la ridindajxo pri cxio estas _tio_, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la cxambelanon --
STENSG[*A]RD
Jes, tion diris ankaux Lundestad.
DANIEL HEJRE
Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna auxguristo: Monsen metigxos en la punejon, la grandkomercisto ricevos pagkompromison kaj la cxambelano metigxos sub administrado; tio signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare kiel vivdauxran pension. Tiel tiajxo farigxas, sinjoro Stensg[*a]rd! Mi scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? _Fiat justitia, pereat mundus_; tio signifas: Fi, kia justico estas en cxi tiu putra mondo, sinjoro!
STENSG[*A]RD
(pasxante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaux vojoj baritaj!
DANIEL HEJRE
Kio diable --?
STENSG[*A]RD
Kaj tio gxuste nun! Nun, -- nun!
LIBROPRESISTO ASLAKSEN
(venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo!
STENSG[*A]RD
Elektita?
ASLAKSEN
Per 117 vocxoj, -- kaj Lundestad 53. La aliuloj disventigxis.
DANIEL HEJRE
Do, via unua pasxo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensg[*a]rd!
ASLAKSEN
Tio aldone kostos bovlon da puncxo --
DANIEL HEJRE
Jes, estas ja la unua pasxo kiu kostas, oni diras.
ASLAKSEN
(dekstren, vokante) Puncxo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La nova elektulo regalas!
(_Bienulo Lundestad_ kaj _pluraj vocxdonintoj_ lauxe venas de dekstre.)
DANIEL HEJRE
(kompate al _Lundestad_) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano!
LUNDESTAD
(flustre al _Stensg[*a]rd_) Cxu vi nun staras fikse en tio kion --?
STENSG[*A]RD
Kiel utilas stari fikse, kie cxio falas?
LUNDESTAD
Cxu vi pensas, ke la ludo estus perdita?
ASLAKSEN
(returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la puncxo; -- sxi estas la plej proksima al tio, sxi diras.
STENSG[*A]RD
(frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al --!
LUNDESTAD
Kio?
STENSG[*A]RD
La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas cxe la tablo dekstre kaj skribas)
LUNDESTAD
(mallauxte) Auxdu, Aslaksen; cxu vi akceptos ion en la gazeton por postmorgaux?
ASLAKSEN
Jes, je Dio, certe. Cxu gxi estas kruda?
LUNDESTAD
Certe ne kruda.
ASLAKSEN
Nu, sensignife; mi tamen akceptos gxin.
LUNDESTAD
Estas mia politika testamento; mi skribos gxin cxi-vespere (transiras la plankon)
SERVISTINO
(de maldekstre) Jen puncxo de la sinjorino.
ASLAKSEN
Hura; nun vivigxas la lokaj rilatoj!
(Li metas la bovlon sur la mezan tablon, versxas por cxiuj, kaj dum la sekvo li ripetade trinkas. _Bastian Monsen_ intertempe envenis de dekstre.)
BASTIAN
(mallauxte) Nu, vi certe memoras mian leteron?
ASLAKSEN
Fidu; (frapas sian brustposxon) Jen mi havas gxin.
BASTIAN
Kaj do vi prizorgos gxin plej eble tuje; -- kiam vi vidas ke sxi estas libera, vi komprenas.
ASLAKSEN
Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj!
BASTIAN
Je la diablo, vi ne faros tion por nenio.
ASLAKSEN
Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; -- ventrapide!
(Bastian malproksimigxas.)
STENSG[*A]RD
Auxdu vorton, Aslaksen; cxu vi preterpasos cxi tie morgaux vespere?
ASLAKSEN
Morgaux vespere? Jes, volonte.
STENSG[*A]RD
Bone; eniru kaj donu cxi tiun leteron al sinjorino Rundholmen.
ASLAKSEN
De vi?
STENSG[*A]RD
Jes. Metu gxin en la posxon. Jen, jen. Do morgaux vespere.
ASLAKSEN
Gxuste; estu trankvila.
(_La servistino_ alportas la menditajxojn. _Stensg[*a]rd_ iras al la fenestro.)
BASTIAN
Nun, vi, -- cxu vi parolis al sinjorino Rundholmen?
STENSG[*A]RD
Parolis? Nu jes, mi iomete parolis --
BASTIAN
Kaj kion vi opinias?
STENSG[*A]RD
Jes, -- ja, ni interrompigxis; mi ne povas diri al vi ion certan.
BASTIAN
Mi tamen provos; sxi multe bedauxras la vidvinan staton. Post horo mi deziras decidigi tion.
STENSG[*A]RD
Post horo?
BASTIAN
(vidas _sinjorinon Rundholmen_, kiu envenas de maldekstre) Tsxsx; nenion atentigu! (iras trans la planko)
STENSG[*A]RD
(al _Aslaksen_, mallauxte) Redonu al mi la leteron.
ASLAKSEN
Vi volas rehavi gxin?
STENSG[*A]RD
Jes, tuj; mi prizorgos gxin mem.
ASLAKSEN
Bonvolu; jen gxi estas.
(_Stensg[*a]rd_ metas la leteron en la posxon kaj eniras inter la aliulojn.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(al _Bastian_) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen?
BASTIAN
Cxion bonan; mi kaj Stensg[*a]rd estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne mirus cxu li trovus lokon en la parlamento.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Sed tion via patro certe ne sxatus.
BASTIAN
Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas Stensg[*a]rd, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiel tio?
BASTIAN
Li iras svatante --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Dio do; cxu li ion diris?
BASTIAN
Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke Ragna sxatas lin.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ragna?
LUNDESTAD
(proksimigxas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino Rundholmen?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Imagu, li diras ke Stensg[*a]rd iras svatante --
LUNDESTAD
Nu jes; sed la cxambelano ne estas facile fleksebla --
BASTIAN
La cxambelano?
LUNDESTAD
Li eble konsideras sxin iom tro supera por ordinara advokato --
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiu; kiu?
LUNDESTAD
La frauxlino; la filino, kompreneble.
BASTIAN
Li do ne svatas frauxlinon Bratsberg, mi scias?
LUNDESTAD
Je mia savo, li faras.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kaj pri tio vi sakras?
BASTIAN
Kaj al mi li diris --! Audu; mi parolu kun vi! (_Lundestad_ kaj _Bastian_ al la fono)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(proksimigxas al Stensg[*a]rd) Vi devas stari garde, Stensg[*a]rd!
STENSG[*A]RD
Kontraux kiu?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kontraux malbonaj homoj; trovigxas personoj kiuj incidas kontraux vi.
STENSG[*A]RD
Ke ili faru, -- se ili nur ne incidas je iu certa.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiu estas tiu?
STENSG[*A]RD
(sekrete donas la leteron al sxi) Jen; legu tion kiam vi estas sola.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ahx, tion mi ja sciis! (eniras dekstre)
FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(de dekstre) Nu, mi auxdas ke vi venkis, sinjoro advokato.
STENSG[*A]RD
Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraux la klopodadoj de via altestimata cxefo.
RINGDAL
Pri kio li klopodadis?
STENSG[*A]RD
Por min forvocxdoni.
RINGDAL
Li uzas sian vocxdonrajton kiel cxiu ajn.
STENSG[*A]RD
Domagxe ke li versxajne ne pli ofte uzos gxin.
RINGDAL
Kion tio signifas?
STENSG[*A]RD
Mi pensas, cxar estas diverse pri la paperoj --
RINGDAL
Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis?
STENSG[*A]RD
Ho, vi ne bezonas konduti kvazaux vi nenion komprenis. Cxu ne estas ventego atendinda? Bankroto en granda skalo?
RINGDAL
Nu, tion mi auxdas de cxiuj flankoj.
STENSG[*A]RD
Kaj cxu ne kaj la cxambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj?
RINGDAL
Permeso, cxu vi estas freneza?
STENSG[*A]RD
Nu, estas ja nature, ke vi provas kasxi tion.
RINGDAL
Kion tio utilus? Cxu tiajxo povas esti kasxata?
STENSG[*A]RD
Cxu tio do ne estas vero?
RINGDAL
Ecx ne silabo rilate al la cxambelano. Sed kial vi povus kredi tiajxon? Kiu kredigis tion al vi?
STENSG[*A]RD
Je la momento mi ne diras.
RINGDAL
Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kusxas iu intenco.
STENSG[*A]RD
Intenco --!
RINGDAL
Jes, pripensu; cxu ne estas iu, kiu konsiderus avantagxon teni vin for de la cxambelano --?
STENSG[*A]RD
Je mia savo; jes, jes; estas!
RINGDAL
La cxambelano funde alte taksas vin --
STENSG[*A]RD
Cxu li faras?
RINGDAL
Jes, kaj tion oni volas interrompi; -- oni bazigas sin sur tio, ke vi ne konas la rilatojn cxi tie, kaj ke vi estas ekflamigxema kaj kredema; ke --
STENSG[*A]RD
Ho, tiuj sauxroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron!
RINGDAL
Kiun leteron?
STENSG[*A]RD
Ho, nenion. Sed ankoraux ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal, cxu vi renkontos la cxambelanon cxi-vespere?
RINGDAL
Certe.
STENSG[*A]RD
Diru al li, ke estas nur frazajxo, tiuj minacoj pri kiuj li certe scias; diru al li, ke morgaux mi venos mem por cxion klarigi.
RINGDAL
Cxu vi venos?
STENSG[*A]RD
Jes, por pruvi al li; -- ahx, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la cxambelano cxi tiun kambion de mi.
RINGDAL
La kambion --!
STENSG[*A]RD
Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu gxin al li --
RINGDAL
Vere, sinjoro Stensg[*a]rd --
STENSG[*A]RD
Kaj vi nur aldonu cxi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi agas kontraux tiuj homoj, kiuj volas forvocxdoni min el la elektul-baloto.
RINGDAL
Vi povas fidi tion. (eliras fone)
STENSG[*A]RD
Jen auxdu, sinjoro Hejre, -- kiel vi povis imagigi al mi tiun historion pri la cxambelano?
DANIEL HEJRE
Kiel mi povis imagigi al vi --?
STENSG[*A]RD
Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo --
DANIEL HEJRE
Ej; jen vidu; gxojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas mensogo, tio pri la cxambelano.
LUNDESTAD
Tsxsx; malgxusta spuro; efektive gxi estas pli proksima.
STENSG[*A]RD
Kiel pli proksima?
LUNDESTAD
Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen --
STENSG[*A]RD
Cxu!
DANIEL HEJRE
Nu, cxu mi ne antauxdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en Storli --
LUNDESTAD
Li forveturis cximatene, antaux ol tagigxis --
DANIEL HEJRE
Kaj la familio eliris por sercxi lin --
LUNDESTAD
kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon --
STENSG[*A]RD
Prizorgi! "Morgaux", sxi diris; kaj sxia maltrankvilo por la patro --!
DANIEL HEJRE
He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin!
ASLAKSEN
Cxu iu pendigis sin?
LUNDESTAD
Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli --
PROPRIETULO MONSEN
(de la fono) Cxampanon sur la tablon!
ASLAKSEN kaj PLURAJ
Monsen!
MONSEN
Jes, Monsen, jes! Cxampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla hauxto kaj osto!
DANIEL HEJRE
Sed, altestimata --!
STENSG[*A]RD
Vi! De kie vi venas?
MONSEN
De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaux mi faros resonan tagmangxon en Storli. Cxiuj estas invitataj. Cxampanon, mi diras! Gratulon al vi, Stensg[*a]rd, Vi ja farigxis elektulo.
STENSG[*A]RD
Jes, mi klarigos al vi --
MONSEN
Pa; cxu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen? (volas eniri maldekstre)
LA SERVISTINO
(kiu jxus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron --
BASTIAN
Ho, morto kaj plago! (al la fono)
STENSG[*A]RD
Cxu sxi legas leteron?
LA SERVISTINO
Jes, kaj krome sxi estas tute konfuzita.
STENSG[*A]RD
Adiaux, sinjoro Monsen; morgaux tagmangxon en Storli --
MONSEN
Adiaux; morgaux!
STENSG[*A]RD
(mallauxte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon.
DANIEL HEJRE
Certe, certe.
STENSG[*A]RD
Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence pri mi; -- vi faras tion tiel elegante.
DANIEL HEJRE
Kio diable estas tio?
STENSG[*A]RD
Mi havas miajn kialojn; estas sxerco, mi diru, -- veto kun -- kun iu al kiu vi havas neamikajn sentojn.
DANIEL HEJRE
Aha, mi komprenas --; suficxe dirite!
STENSG[*A]RD
Do, nenion koruptigu; nur igu sxin iom dubema en sia estimo pri mi; iomete necerta gxis plue, vi komprenas.
DANIEL HEJRE
Fidu min; estos por mi kora plezuro --
STENSG[*A]RD
Dankon, dankon, gxis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad, ni du interparolos morgaux antauxtagmeze cxe la cxambelano.
LUNDESTAD
Cxu vi havas esperon?
STENSG[*A]RD
Trioblan!
LUNDESTAD
Trioblan? Sed mi ne komprenas --
STENSG[*A]RD
Ne bezonigxas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono)
MONSEN
(apud la puncxujo) Ankoraux glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian?
ASLAKSEN
Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li.
MONSEN
Cxu vi havas?
ASLAKSEN
Al sinjorino Rundholmen.
MONSEN
Nu, fine!
ASLAKSEN
Sed ne antaux morgaux vespere, li diris; nek pli frue nek pli malfrue; gxustatempe! Je via sano!
DANIEL HEJRE
(al _Lundestad_) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro Stensg[*a]rd kaj sinjorino Rundholmen.
LUNDESTAD
(pli mallauxte) Li svatas sxin.
DANIEL HEJRE
Cxu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin --; suficxe dirite --
LUNDESTAD
Kaj tion vi promesis?
DANIEL HEJRE
Jes, kompreneble.
LUNDESTAD
Lauxdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi plenumas okcidente.
DANIEL HEJRE
He-he; la kara animo, -- efektive cxi tiun fojon li estos miskalkulinta.
SINJORINO RUNDHOLMEN
(kun malfermita letero; cxe la pordo maldekstre) Kie estas advokato Stensg[*a]rd?
DANIEL HEJRE
Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen!
Kurteno
KVINA AKTO
(Granda akceptejo cxe la cxambelano. Enirejo en la fono; pordoj dekstre kaj maldekstre.)
(_Ferfareja administranto Ringdal_ staras apud tablo foliumante paperojn. Iu frapas.)
RINGDAL
Envenu!
DOKTORO FJELDBO
(de la fono) Bonan matenon!
RINGDAL
Bonan matenon, sinjoro doktoro!
FJELDBO
Nu, cxio bone statas?
RINGDAL
Jes, dankon; suficxe bone; sed --
FJELDBO
Sed?
RINGDAL
Jes, vi ja certe auxdis la grandan novajxon?
FJELDBO
Ne! Kio estas tio?
RINGDAL
Cxu? Vi ne auxdis pri tio, kio okazis en Storli?
FJELDBO
Ne!
RINGDAL
Monsen forkuris cxinokte.
FJELDBO
Forkuris? Monsen?
RINGDAL
Forkuris.
FJELDBO
Sed bona Dio --?
RINGDAL
Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraux; sed jen Monsen revenis; li estas sciinta simuli --
FJELDBO
Sed la kialo? La kauxzo?
RINGDAL
Nemezurebla perdo en cxarpentajxa komerco, dirigxas; paro da firmaoj en Kristianio cxesis kaj jen --
FJELDBO
Kaj li forkuris!
RINGDAL
Foren al Svedlando, versxajne. Cximatene venis la auxtoritatoj al Storli; oni registras kaj sigelas --
FJELDBO
Kaj la malfelicxa familio --?
RINGDAL
La filo vere cxiam tenis sin ekstere; almenaux nun li sxajnigas kvazaux nenio okazis mi auxdas.
FJELDBO
Jes, sed la filino?
RINGDAL
Tsxsx; la filino estas cxi tie.
FJELDBO
Cxi tie?
RINGDAL
La familia instruisto kondukis sxin kaj la etulojn cxi tien cximatene; la frauxlino zorgis pri ili en silento.
FJELDBO
Kaj kiel sxi eltenas tion cxi?
RINGDAL
Ho, mi pensas, suficxe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado kiun sxi spertis hejme --; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke sxi -- Tsxsx; jen la cxambelano.
LA CXAMBELANO
(de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro!
FJELDBO
Jes, mi venis suficxe frue. Cxu mi rajtas felicxigi vin pri la datreveno de via naskigxo, sinjoro cxambelano!
LA CXAMBELANO
Ho, Dio zorgu pri la felicxo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi scias ke vi deziras al mi cxion bonan.
FJELDBO
Kaj cxu mi kuragxas demandi al vi, sinjoro cxambelano --
LA CXAMBELANO
Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.
FJELDBO
Kion tio signifas?
LA CXAMBELANO
Mi estas ferfareja posedanto, gxuste kaj rekte.
FJELDBO
Ho, sed kia absurdajxo do estas tio cxi?
LA CXAMBELANO
Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendigxos jam hodiaux.
FJELDBO
Pri tio vi tamen devus iomete dormi.
LA CXAMBELANO
Kiam mia regxo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum longa parencaro estis sciinta konservi.
FJELDBO
Jes, kaj kio krome?
LA CXAMBELANO
Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen. Jes, vi do auxdis pri Monsen?
FJELDBO
Jes, mi auxdis.
LA CXAMBELANO
(al _Ringdal_) Cxu oni nenion pli scias?
RINGDAL
Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.
LA CXAMBELANO
Kaj mia filo?
RINGDAL
Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al cxiu ajn la sxuldon; sed nenio restos.
LA CXAMBELANO
Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.
RINGDAL
Estos farata. (elen tra la antauxa pordo dekstre)
FJELDBO
Sed cxu vi pripensis? Cxio povas ja esti arangxata en silento.
LA CXAMBELANO
Cxu? Cxu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?
FJELDBO
Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio cxi estas ja la sola fojo kiam li faris sin kulpa pri tiajxo; kio do estas, mi demandas?
LA CXAMBELANO
Cxu vi volis agi kiel mia filo agis?
FJELDBO
Li ne volas tion refari; tio estas la cxefa afero.
LA CXAMBELANO
Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?
FJELDBO
Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen skuigxas al sincereco.
LA CXAMBELANO
(pasxadante) Mia bedauxrinda Selma! Nia trankvila paco kaj felicxo forjxetita!
FJELDBO
Estas io kio rangas pli alte. Tiu felicxo estis sxajno. Jes, mi diru al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi estis blindigita kaj fiera, sinjoro cxambelano!
LA CXAMBELANO
(haltas) Mi?
FJELDBO
Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis tiu honesteco metita sur provo? Cxu vi scias, ke gxi tolerus la tenton?
LA CXAMBELANO
Vi povas sxpari al vi cxian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.
FJELDBO
Tion ankaux mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda jugxo kaj en pli klara konscio. Vi riprocxas vian filon; sed kion vi faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li sxuldas al sia honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel, ke farigxis subkonscia neceso konduti honeste.
LA CXAMBELANO
Cxu tion vi opinias?
FJELDBO
Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare cxi tie; oni akceptas la taskon _lerni_ anstataux _esti_. Ni vidas al kio tio kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensg[*a]rd --
LA CXAMBELANO
Stensg[*a]rd, jes! Kion vi diras pri Stensg[*a]rd?
FJELDBO
Flikajxo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka sentauxgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj flanke pruntedonadis; aux pli gxuste, estis la edzino kiu komercis. Sxi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La edzon sxi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en sxi. En tiu hejmo Stensg[*a]rd elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion. "Li studu," diris la patrino; "li farigxu lerta enkasisto." Malbeleco en la hejmo; altigxo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo, la talentoj, -- cxio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki, krom al disigxo en la personeco?
LA CXAMBELANO
Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi sxatus scii kio estas suficxe bona por vi. El Stensg[*a]rd oni povas nenion atendi; ecx ne el mia filo; sed el vi kompreneble; el vi --!
FJELDBO
Jes, el mi; gxuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas; sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa. Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino tute kaj fide; hejme cxe ni neniam estis deziroj transen de la talentoj; neniu postulo pereis sur la sxero de la rilatoj, neniu morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie estis amo al beleco; sed gxi kusxis intime en la vivkoncepto, ne flanke de gxi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la animstato --
LA CXAMBELANO
Jen, jen; do tial vi farigxis tiel senmezure perfekta?
FJELDBO
Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondicxoj prezentis sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.
LA CXAMBELANO
Ke tiel estu; sed cxar Stensg[*a]rd neniun tian respondecon havas, tiam estas des pli bele, ke li tamen --
FJELDBO
Kion? Kiajxon?
LA CXAMBELANO
Vi prijugxas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri tio cxi?
FJELDBO
La kambio de via filo?
LA CXAMBELANO
Jes, gxin li sendis min reen.
FJELDBO
Libervole?
LA CXAMBELANO
Libervole kaj sen kondicxoj. Bele; noble; -- kaj tial de hodiaux mia domo staros malferma por li.
FJELDBO
Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino --
LA CXAMBELANO
Ho preterlasu min! Laux ecoj li multe antauxas vin; almenaux li malferme aliras; sed vi, vi aliras kasxe.
FJELDBO
Mi?
LA CXAMBELANO