Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto

Part 2

Chapter 2 3,825 words Public domain Markdown

1. Kiu invitis Karlon por vojagxi en aeroplano? -- 2. Kion montris S-ro de Lavel al Karlo? -- 3. Cxu Karlo iom timis? -- 4. Kion faris la aeroplano? -- 5. Kiujn domojn ekvidis Karlo? -- 6. Cxu ilia tegmento estis ronda? -- 7. Kio estis inter la domoj? -- 8. Kion faris Karlo por pli bone vidi? -- 9. Kio okazis? -- 10. Kiu vekis lin? -- 11. Rakontu songxon, kiun vi faris.

8. La liceo.

Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis, ke li suficxe longe restis en infana lernejo. Estis tempo meti lin en liceon. (_Liceo_ estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas gxis ili farigxas studentoj). Estis unu liceo en la urbo. Bedauxrinde gxi estis malproksime kaj Karlo devos marsxadi dudek minutojn por tien iri de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni acxetu por Karlo biletaron por la tramvojo, sed S-ro Davis tute ne permesis tion. Li opiniis, ke marsxado estas tre bona kaj saniga ekzercado.

Por esti akceptata en la liceon, estis necese ke Karlo sukcesu je ekzameno antauxe. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila. Tamen S-ro Davis volis certigxi, ke lia filo sukcesos; por tio li venigis hejmen junan instruiston, kiu en kelkaj semajnoj pliprogresigis Karlon en la kono de aritmetiko kaj ortografio, ol Sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj.

Unu semajnon antaux la ekzameno, S-ro Davis kondukis sian filon al la liceestro por lin enskribigi. La estro estis tre malalta viro kun grizaj haroj, griza barbeto kaj rondaj, brunaj okuloj post oraj okulvitroj.

-- Sinjoro direktoro, diris S-ro Davis, kiam la servisto lin enirigis kun lia filo en la direktejon, kiel vi estas? Mi gxojas vin revidi, kaj alkondukas al vi mian knabeton Karlon, kiu estos espereble bona lernanto en la liceo.

La direktoro rigardis Karlon tra siaj grandaj okulvitroj kaj malfermis largxan libregon.

-- Davis, Karlo . . . kiu estas via alia antauxnomo, junuleto?

-- Teodoro, Sinjoro direktoro, respondis Sinjoro Davis vidante, ke lia filo distrate ne auxdis la demandon. Efektive Karlo estis distrata: li jxus vidis musxon, kiu dronis en la kupran inkujon kaj li atente observis gxiajn penojn por forflugi.

-- Via agxo? demandis la direktoro.

S-ro Davis pincxis la brakon de Karlo: "Kiom jara vi estas, Karlo?"

Karlo ektremis kaj seriozigxante, lia vizagxo tute rugxigxis: "Dekdujara, sinjoro," li diris timeme.

-- "Vi venu lundon," diris la direktoro, "je la 8-a matene kun inko, plumo, krajono, kaj blanka papero por la ekzameno. Via filo, Sinjoro Davis, sxajnas bona kaj inteligenta knabeto. Bonan tagon . . . atentu la sxtupon post la dua pordo maldekstre."

Elirante el la skribocxambro de l' direktoro, S-ro Davis montris al sia filo la internan korton de la liceo. Meze de la du novaj konstruajxoj staris la malnova parto de la lernejo, kun duobla sxtuparo super kolonoj kaj arkajxoj.

-- Tien venadis multaj generacioj antaux mi kaj vi, diris al Karlo lia patreto. Via avo kaj niaj praavoj tie lernadis, kiam ili estis knaboj.

1. Kiun agxon havis Karlo, kiam li ekiris al liceo? -- 2. Cxu la liceo estis proksime de lia hejmo? -- 3. Cxu Karlo estis multe lerninta cxe S-inoj Linar? -- 4. Kion diris la patro al la direktoro? -- 5. Pri kio okupigxis Karlo, kiam oni demandis lin? -- 6. Kion li devis alporti por la ekzameno? -- 7. Kion montris S-ro Davis al sia filo? -- 8. Cxu la lernejo estis tute nova? -- 9. Cxu vi jam provis ekzamenon?

9. Ekzameno.

La matenon de la ekzamena tago Karlo alvenis tre frue en la korton de la liceo. Li portis belan ledan sakon, tute novan, kiun lia patro jxus donacis al li. En gxi estis papero kaj skribilaro kun inkujo, plumoj kaj krajonoj en blua skatolo. En la korto estis jam kelkaj knaboj, sed neniu konata de Karlo. Cxiumomente alvenis kelkaj aliaj. Fine Karlo ekvidis kamaradon, kiu cxeestis du jarojn kun li la lernejon de S-inoj Linar. Lia nomo estis Henriko Belnett.

Karlo tuj iris saluti Belnett kun granda gxojo, ke li fine trovis iun konaton. Belnett jam de unu jaro estis lernanto cxe la liceo. Sed li malsukcesis la jarfinan ekzamenon kaj devis gxin reprovi nun.

Karlo rimarkis, ke la plimulto el la knaboj havas sian cxapon flanke aux malantauxe sur la kapo. Kredante, ke tio estas kvazaux oficiala kutimo, Karlo atendis momenton, kiam neniu lin rigardas, kaj rapide maldekstren pusxis sian cxapon. Sed tio ne longe utilis cxar la sonorilo tuj eksonoris, kaj cxiuj knaboj ekiris al la sxtuparo super la kolonoj. Sekvante unu la alian kvazaux sxafoj, ili supreniris. Supre ili trovis profesoron kun longaj lipharoj, kiu ordonis, ke ili malsupreniru kaj eniru la trian pordon cxe la maldekstra konstruajxo.

Apud la malfermita pordo trovigxis la direktoro parolanta kun tre altkreska profesoro. Tiu cxi senpense saltigadis la sxlosilon de la klaso super sia mano kaj gxin cxiufoje rekaptis. Malantaux Karlo eniris malgrasa kaj pala knabeto kun bone kombitaj haroj. Li sxajnis tre bonmaniera kaj ankaux timema. Jam en la korto li forprenis sian cxapelon por peti sciigon de Belnett, kies lauxta ekridego forflugigis lin kvazaux timigatan birdeton.

Kiam cxiuj estis en la klaso, la malgrasa knabeto venis sidigxi apud Karlon. La granda profesoro envenis kaj energie fermis la pordon. Karlo opiniis, ke li estas certe bona kaj afabla viro, cxar li havas tiel brilajn okulojn kaj tiel belan nigran barbon.

-- Mi diktos nun la ekzamenajn demandojn, li diris; vi havos unu skribverkajxon, kiu utilos samtempe kiel ortografia, historia kaj geografia ekzameno. Skribu: Kion vi scias pri Afriko? Vi devas skribi almenaux tri pagxojn kaj ne pli ol kvar. Nun la dua demando estas problemo; skribu: Iu Sinjoro A auxtomobile veturas kun rapideco de dudek-sep mejloj en unu horo, kaj alia auxtomobilisto B veturas sur la sama strato kun rapideco de kvardek-unu mejloj en unu horo; kiam la dua renkontos la unuan, supozite ke S-ro A forveturis de la urbo je la nauxa kaj duono matene kaj S-ro B forveturis de la sama loko je la deka matene?

Poste komencis la silenta laborado. De tempo al tempo iu brue ektusis. La granda profesoro promenadis tra la cxambro. Cxiufoje kiam li apudpasis, la pala knabeto flanke de Karlo ektremis kaj haltis en sia skribado.

1. Kiun renkontis Karlo cxe la ekzameno? -- 2. Kial Belnett devis provi la ekzamenon? -- 3. Kion rimarkis Karlo? -- 4. Kion faris la profesoro, kiu parolis kun la direktoro? -- 5. Kion diktis la profesoro? -- 6. Cxu la problemo estis tre malfacila? -- 7. Cxu vi jam vidis kuradon de auxtomobiloj?

10. Liceano.

Karlo sukcesis la ekzamenon kaj estis akceptita kiel lernanto cxe la liceo. Matene la lecionoj komencigxis je la 8-a kaj dauxris gxis la dekdua, kun dek minutoj da intertempo cxiuhore inter la lecionoj. Tagmeze Karlo devis rapidi hejmen por ne alveni malfrue por la tagmangxo. Post la deserto li tuj devis reiri, cxar jam je la unua kaj duono komencigxis posttagmeze la lecionoj.

Post kelkaj semajnoj da lernado en la liceo, Karlo jam sciis multe: Li ne kisis plu sian fratinon. Li ne plu marsxis sur la trotuaroj, sed flanke de ili, cxefe se restis pluvakvo. Li tenis siajn manojn en la posxoj kaj eltiris ilin kelkafoje por doni pugnobatojn facile kaj rapide. Li sciis vortojn, kiujn lia fratino ne komprenas. Li havis ofte truojn je siaj sxtrumpoj kaj ankaux kelkafoje je siaj pantalonoj. Li diris ofte: "Mia amiko Janko vidis tion", aux "mia amiko Delesar diris tion cxi", aux "mia amiko Vuanzo faras nur mallertajxojn". Li havis la manojn tute nigraj en la fino de la tago. Li ofte estis desegninta vizagxetojn sur siaj ungoj. Li sciis paroli pri politiko; li diris "tiu malsprita ministro", aux "dangxera hundo, tiu deputato!"

Karlo nun havis cxe la liceo multajn amikojn, aux pli bone multajn kamaradojn, cxar li ne estimis cxiujn egale. Estis Belnett, kiu multe parolis, kaj Pietro, kiu lin cxiam auxskultis. Estis Rigar, tre dika, kiun oni nomis "kukurbo"; cxe la banejo, li ne bezonis nagxi: tute senmove li restadis sur la akvo, kiel peco da ligno. Estis Pauxlo kaj Davido Rois, du fratoj, kiuj cxiam tre bone laboris kaj dum la lecionoj neniam parolis aux bruis.

Estis "Kokido", la malgrasa knabeto, cxiam tre zorge vestita kaj gxentila, sed cxiam pala kaj timema; Rigar diris pri li: "Mi ne volus lin tusxi, cxar mi timus lin disrompi." Estis Kahn, filo de ricxa bankisto. Estis Donel, kiu cxiam acxetis bombonojn kaj sukerajxojn. Estis Laminde, kiu tre bone deklamis; Servetti, kiu admirinde imitis cxiujn bestoblekojn; Cenar, tre malavara; Holder, cxiam pensema kaj silenta; Vuanzo, cxiam ridanta; Robert, fiera kaj kolerema; Peter, filo de panisto, cxiam kun rugxa kravato; Man, kiu fabrikis fajfilojn.

Estis Pergo, kiu cxiam iris paroli kun la profesoroj post la lecionoj. Estis Delasar, kiu pretendis esti kuzo de l' Prezidanto de la Franca Respubliko. Estis Tomaso, kun grandaj flikajxoj cxe la genuo sur siaj pantalonoj, kaj Gardiol, kiu tre bele ludis violonon kaj ricevis premion cxe la muzika lernejo. Estis ankaux Stanen, cxiam malbonodoranta; Belti kaj Travis, kiuj ambaux logxis ekster la urbo. Estis Rogxers, kies patro havis auxtomobilon. Allen estis Irlandano kaj Zerapumis estis Greko. Estis ankoraux kelkaj aliaj plue.

Sed _la_ amiko de Karlo, la vera, la fidela, la plej bona, la plej lerta, estis Janko, kiu estis . . . Janko.

_Rakontu skribe la supran cxapitron._ -- 1. Cxu Karlo sukcesis por la ekzameno? -- 2. Je kioma horo komencigxis la lecionoj? -- 3. Cxu Karlo havis multe da tempo por la tagmangxo? -- 4. Kion li faris post kelkaj semajnoj? -- 5. Kiu estis la alnomo de Rigar? -- 6. Cxu Holder estis parolema? -- 7. Kie logxis Belti? -- 8. Kiu estis la plej fidela amiko de Karlo?

11. Latina leciono.

La profesoro de latina lingvo estis klariganta la duan deklinacion de la substantivoj. Li havis longan barbon, kiu iam estis tute blanka sed kiu flavigxis iom post iom. Liaj bluaj okuloj montris bonkorecon.

-- _Lupus_, _lupi_, li diris per sia lauxta kantema vocxo, _discipulus_, _discipuli_, jen du substantivoj de la dua deklinacio, la lupo kaj la lernanto. Ili finigxas nominative per _-us_, dum la substantivoj de la unua . . . Rigar! vi dormas, cxu ne? starigxu! Kiel finigxas la substantivoj de la unua deklinacio?

Rigar starigxis silente kaj ekrigardis la profesoron.

-- Vi skribu tion cxi kvindekfoje por morgaux: _nauta_, _nautae_; _insula_, _insulae_, en cxiuj kazoj!

Rigar residigxis gratante sian orelon.

-- _Discipulus_, _discipuli_, _discipulum_ . . . kante klarigis la instruanto. Karlo pripensadis dormeme. Estis tiel varme. Je kio utilas la lernado de la latina lingvo? li pensis. Neniu gxin parolas nun, lia patro diris. Tamen pri gxi estis io mistera, io antikva, kiu placxis al Karlo. En la latina lingvo estas cxiuj malnovaj surskribajxoj, sur la muroj kaj en la pregxejoj. La sinjorinoj ne komprenas la latinan lingvon, nek multaj aliaj personoj. La pregxoj kaj la meso en la katolikaj pregxejoj estas latine dirataj.

Dum Karlo pripensis, lia najbaro Man pacience laboradis. Per sia posxtrancxilo li jam engravuris sur la benko sian tutan antauxnomon kaj nun komencis grandan M. Sed bedauxrinde lia trancxileto estis tro delikata kaj subite gxi brue rompigxis.

La profesoro malrapide alpasxis.

-- "Man, knabo mia, mi devos vin severe puni. Kion vi skribis? Vian nomon? Malsprita amuzajxo! Morgaux vi ne scios ion pri la dua deklinacio. Tiuj benkoj estas en terura stato, cxiuj estas gravuritaj; vi ne havas iom da respekto al la licea meblaro." Li ekpromenis tra la klaso. "Stanen, ankaux vi skribis vian nomon kaj gxin per makuloj cxirkauxis! Delasar, vi desegnis tiun cxi vizagxon, cxu ne?"

Sur cxiuj benkoj estis efektive desegnajxoj kaj gravurajxoj diversaj. Estis tre antikva kutimo de la liceanaj, engravuri sian nomon por lasi memorajxon al la posteuloj.

"Mi opinias, ke mi devas vin cxiujn puni," diris la profesoro, dauxrigante sian promenadon inter la benkoj. "Kvankam tiuj tabuloj estas tre malnovaj, vi estas tamen cxiuj kulpaj, tre kulpaj. Nur bubetoj kaj malsagxuloj tiel amuzigxas anstataux . . ." Subite li haltis paligxante antaux la benko de Gardiol . . . Dum longa momento li silentis. Lia vizagxo estis blanka. Liaj okuloj sxajnis ligitaj al la tabulo de tiu benko. Neniu en la klaso kuragxis movigxi aux ecx spiri.

"Knaboj, li ekdiris per mallauxta kaj tremanta vocxo, tie estas gravurita la subskribo de . . . mia patro."

De tiu tago, Karlo havis grandan amon al la profesoro de latina lingvo.

1. Kion diris la profesoro de latina lingvo? -- 2. Cxu Rigar auxskultis? -- 3. Cxu vi parolas angle? -- 4. Kiom de tempo vi lernis Esperanton? -- 5. Kion faris Man? -- 6. Cxu la profesoro lin gratulis? -- 7. Cxu la lernantoj sidis sur segxoj? -- 8. Kion ekvidis la profesoro sur unu tablo? -- 9. El kiuj lignoj oni faras tablojn? -- 10. Nomu la kolorojn, kiujn vi konas.

12. La amiko.

Tre felicxa estis Karlo, cxar li havis veran amikon. Lia nomo estis Janko. Li estis tre altkreska kun nigraj haroj kaj brunaj okuloj. Nur ses monatojn pli agxa ol Karlo li estis, tamen cxiuj respektis lin en la klaso pro lia kuragxo. Efektive nenion li timis kaj li estis plej lojala kaj malkasxema knabo.

Iam la profesoro de geografio, vidante, ke li oscedas cxiumomente, lin demandis: "Janko, cxu vi enuas tie cxi?" -- "Jes, Sinjoro, tre multe," li respondis. Forpelita li estis, sed nur por unu horo.

Janko bonege desegnis kaj ankaux pentris. Li havis plej mirindan talenton por prezenti tute precize ies fizionomion per kelkaj krajonaj strekoj, kaj li desegnis en sia kajero la vizagxon de cxiuj siaj amikoj. Ke preskaux cxiuj profesoroj sxatis Jankon, estis facile rimarkebla, kvankam ili ofte sxajnis lin timi.

Karlo lin samtempe amis kaj respektis. Li cxiam klopodis esti apud li kaj lin sekvadi. Li tre bedauxris, ke li ne povas sidi en la klaso apud Janko, kvankam Man estis afabla najbaro. Karlo tre ofte alvenis hejmen malfrue post la fino de la posttagmezaj lecionoj. Kiam lia patrino demandis lin: "Nu, Karlo mia, kion vi faris tiel longe?" -- "Mi akompanis Jankon," estis lia cxiama respondo.

Janko sciis tiom da aferoj! Li estis vera scienculo, kaj Karlo opiniis, ke li jam instruis lin multe pli ol la lecionoj en la liceo. Tamen Karlo cxiam sentis sin nesciulo apud li, sed Janko neniam mokis lin pri eraro aux nescio. Karlo opiniis, ke tio estas pruvo de senfina delikateco en la karaktero de lia amiko.

Estis vera honoro tiel esti protektata de Janko, kaj fiere Karlo gxuis gxin. Al Janko li diris cxiujn sekretojn siajn kaj petis konsilojn en cxiu embarasanta okazo. Kiam Karlo faris al li demandon pri malfacila afero, li kelkafoje diris: "Mi respondos al vi morgaux." La morgauxan tagon, sen ia forgeso, li alportis plenan informon pri la afero.

Lia patro estis presisto kaj havis grandegan librejon. Kelkafoje Janko pruntis librojn al Karlo kaj ecx al aliaj knaboj, sed sur la unuan pagxon li cxiam metis antauxe per kauxcxuka stampilo sian nomon kaj la jenajn versojn de fama poeto:

"De pruntita libro jen la nepra sorto: Ofte gxi perdigxas, cxiam difektigxas."

Pro sia kontrauxema karaktero, la knaboj preskaux cxiam redonis la librojn en suficxe bona stato.

En somero, dum la libertempo, Janko kaj Karlo faris multajn ekskursojn, cxu piede, cxu biciklete, kaj cxiam pligrandigxis ilia amikeco.

_Anstatauxi la streketojn per tauxgaj vortoj._

1. Cxu Karlo -- felicxa? _Jes, li estis -- cxar li havis veran --._ 2. -- Kiu estis la -- de -- amiko? _Lia -- estis Janko._ 3. -- Cxu li estis multe -- agxa ol Karlo? _Ne, li nur -- ses -- pli agxa._ 4. Kion demandis la -- de geografio? _-- demandis: Janko, -- vi enuas -- cxi?_ -- 5. Cxu Karlo estis -- de Janko? _Ne, -- ne -- najbaro de --._ -- 6. Cxu Janko -- sciis? _Jes, Janko estis -- scienculo._ -- 7. Kion -- Karlo al Janko? _Li diris siajn --._ 8. Cxu Janko cxiam tuj -- la demandojn? _Ne, -- li respondis la morgauxan --._ -- 9. Kion faris la -- de Janko? _Li estis --._ 10. Kiu viro -- la presarton? _Gutenberg elpensis la --._ 11.-- publika biblioteko -- via urbo? _Jes, en -- urbo estas unu -- biblioteko._

13. Sur la rivero.

La jaroj rapide forpasis kaj Karlo jxus enigxis la gimnazion, kiu estas la pli alta parto de la liceo. Preskaux la samajn kamaradojn li havis kiel en la unuaj jaroj. Malmultaj forlasis la lernejon kaj nur unu novulo envenis en la klason de Karlo. Janko cxiam estis lia fidela amiko kaj lin nun ofte hejmen venigis por diskutadi kaj esplori librojn. Jam de unu jaro Man ne plu sidis apud Karlo, sed estis anstatauxita unue de Laminde, due de Servetti kaj fine de Janko mem.

Iun matenon en somero, estis tiel varme en la klaso, ke preskaux cxiuj ekdormis. Janko diris al Karlo: "Estas neeble restadi tie cxi, cxu ni foriru? -- Kien? -- Ien ajn. Sur la riveron, ekzemple, ni povus lui boaton." Karlo kompreneble entuziasmigxis je la ideo, kvankam li timis iomete.

Inter du lecionoj, kiam cxiuj aliaj iris momenton babiladi aux kuradi en la korto, ambaux rapide trapasis la pordegon kun Servetti, kaj tuj aliris la angulon de la plej proksima strato. Neniu estis vidinta ilin. Sxajnis strange al Karlo promenadi en la urbo matene. De tiom longe li tion ne faris estante cxiam en la liceo je tiu tempo.

Ili iris al la bordo de l' rivero. Ili baldaux alvenis al boatejo. Janko elektis mallargxan boaton kaj sidigxinte, ili ekremis norden. Servetti opiniis, ke estus pli amuze remi komence kontraux la fluo de l' rivero kaj reveni poste tute ne remante. Lia propono estis tuj akceptata. La vetero estis belega: sur ambaux bordoj de l' rivero la kampoj kaj arbaretoj estis tre verdaj kaj tute dezertaj. Nur la birdojn oni auxdis kaj la regulan bruadon de la remiloj.

Baldaux ili pasis tra loko, kie grandaj salikoj klinitaj super la rivero banis siajn brancxetojn en la akvo. La knaboj malrapidigis sian remadon. Estis dolcxa silento. Ili pensis pri siaj kompatindaj kamaradoj, nun lernantaj grekajn verbojn en la klaso.

Karlo estus dezirinta reveni por la lasta leciono je la dekunua, cxar li tre amis la profesoron de historio. (Tiu estis la altkreska viro kun bela nigra barbo, kiu diktis la ekzamenajn demandojn, kiam knabeto Karlo la unuan fojon sidis sur benko de la liceo). Eltirinte sian posxhorlogxon, Karlo ekvidis, ke estas jam tro malfrue.

Ili forlasis la remadon, kaj la boato malrapide kaj dolcxe suden iris portate de la riverfluo. Ili ekkantis, kaj ilia vocxo gxoje sonis inter la arboj. Jam la domoj de la urbo ekaperis inter la brancxoj kaj baldaux ili realvenis al la boatejo.

Cxiuj rapidis hejmen, ekpensante pri tio, kio okazos, kiam ili reiros la liceon posttagmeze. Cxe angulo de strato Karlo renkontis . . . la profesoron de historio. Li forprenis sian cxapelon. La profesoro haltante nur diris: "Bonan tagon, Davis; vi venu al mia domo morgaux je la kvara kaj duono; mi havas ion por diri al vi." Kaj li forpasis.

1. Kio estas la gimnazio? -- 2. Kiujn kamaradojn havis Karlo? -- 3. Kion diris Janko al Karlo iun matenon? -- 4. Cxu Karlo akceptis la proponon? -- 5. Kion faris la tri junuloj? -- 6. Cxu la pluvo falis? -- 7. Kion eltiris Karlo el sia posxo? -- 8. Kioma horo estas nun? -- 9. Cxu vi scias remi kaj nagxi? -- 10. Kion diris la profesoro al Karlo?

14. La profesoro de historio.

La morgauxan tagon, la klaso de Karlo ne havis lecionon de greka lingvo, cxar la profesoro forestis, malsana. Janko, Servetti kaj Karlo opiniis, ke cxi tiun tagon la sxanco ilin favoras. Sed restis la profesoro de historio, kiu sendube ion diros. Kiam, je la dekunua kaj dek minutoj precize li eniris la klason, la tri kune ektimis kaj tute speciale Karlo. Sed S-ro Jehmann tuj komencis sian kurson pri la regado de l' imperiestro Trajano kaj diris nenion pri la forvago de la tri knaboj. Karlo tiom pli timis la petitan viziton je duono post la kvara.

S-ro Jehman estis tute ne ricxa kaj havis kvar junajn infanojn. Lia edzino estis bela Italino el Bolonjo. Sxi verkis ofte artikolojn por italaj revuoj kaj gazetoj. S-ro Jehman cxiuprintempe veturis Italujon kun sxi, cxe la paska libertempo. Ambaux estis artistoj. Ili konis en Italujo cxiujn pregxejojn, templojn kaj palacojn, kie estas majstraj pentrajxoj.

La lastan jaron, kiam ili revenis, S-ino Jehman trinkis glason da glacia limonado cxe la stacio en Milano. Neniam oni sciis, cxu tro malvarma, cxu venenita gxi estis. Sed post apenaux unu horo sxi mortis. Estis terure. S-ro Jehman kvazaux bedauxris, ke li ne ankaux trinkis limonadon. Sed li havis kvar infanojn. Reveninte hejmen, li devis klarigi al ili, ke sian patrinon ili neniam revidos. Nun la avino logxadis tie kaj zorgis pri la infanoj, dum la patro instruadas. Sed S-ro Jehman perdis sian gxojon; li nun malmulte parolis, malofte ridetis. Lia vizagxo rapide maljunigxis. Nur liaj brilaj okuloj montris ankoraux pli da bonkoreco kaj kompatemo.

Karlo pensis pri cxio cxi, posttagmeze, irante al lia domo. Li sonorigis cxe la pordo. Servistino lin kondukis al la laborcxambro de S-ro Jehman.

La profesoro levigxis kaj premante la manon de Karlo: "Davis," li diris, "mi gxojas vin vidi tie cxi, sidigxu. Vi demandis min antaux kelkaj tagoj pri la kluboj kaj societoj en Romo cxe la tempo de Cicero. Jen estas du libroj, en kiuj vi trovos informojn pri tio; mi krajone notis la interesajn pagxojn. Mi jam alportis ilin por vi hieraux en la liceon." Karlo estis tre konfuzita. "Sinjoro," li diris, "mi dankas vin, vi estas tro bona al mi . . . Hieraux mi remadis sur la rivero dum via leciono. Mi petas vian pardonon, mi certe estas tre kulpa . . ." -- "Ne plu parolu pri tio," diris S-ro Jehman, "mi ja rimarkis, ke Janko, Servetti kaj vi forestis, kaj vidante la belan veteron, mi iom suspektis la veron. Mi scias, ke forvagado estas tre poezia afero kaj dolcxajxo por liceanoj. Tamen atentu! Perdinte lecionojn, vi estos malhelpata en via studado kaj bezonos hejme laboradi pli longe. Nu, prenu la librojn kaj revenu iam min viziti. Mi cxiam plezure kunparolos kun vi kaj vin helpos lauxpove." Kortusxite eliris Karlo kaj ekpensis, ke li neniam vidis pli bonan manieron puni lernanton.

1. Cxu Karlo havis -- de greka -- la morgauxan tagon? _Ne, cxar la -- estis malsana._ -- 2. S-ro Jehman diris ion al la -- ? _Ne, li diris -- ?_ 3. -- da infanoj havis la profesoro? _-- havis --_ 4. Kie -- lia edzino? _Sxi mortis -- Milano._ 5. -- donis la -- al Karlo? _Du librojn._ 6. Cxu la profesoro -- Karlon? _--, li -- punis --._

15. La sekreto de Karlo.

Cxiudimancxe la familio Davis iris al la cxefpregxejo, matene je duono post la deka. Gxi estis tre malnova katedra pregxejo, ekkonstruita en la centjaro de la imperiestro Karlo Granda.

Dum la orgeno eksonis lauxtege, cxe la komenco de l' diservo, Karlo sidigxinte apud siaj gepatroj okule sercxadis iun sur la benkoj antaux si. Li estis maltrankvila gxis li rekonis blondan hararon kun blua rubando, kiu cxiudimancxe aperis tie. Lumigata de sunradio falinta tra la koloraj vitrajxoj, la blonda hararo brilis kvazaux oro inter la nigrigxintaj kolonoj de l' antikva templo. Tiu vidajxo trankviligis la animon de Karlo, kaj post la pregxoj li ne movis plu siajn okulojn dum la tuta predikado de l' pastro. Post la diservo Karlo kutime zorgis por vidi la junulinon elirantan; kaj cxiufoje li konvinkigxis, ke sxi havas belege bluajn okulojn.

Iam promenante tra l' artmuzeo kun amiko, li vidis sxin admire starantan antaux pentrajxo de itala majstro. Li kompreneble haltis antaux la sama. Sxi tre rugxigxis; sed de tiu tempo, cxiudimancxe ili ofte ekrigardis unu la alian elirante el la cxefpregxejo. Sxi gxenerale estis sola kun sia patrino, sed kelkafoje ili salutis kaj alparolis alian sinjorinon, kiu eliris el pregxejo kun kvar gefiloj. Karlo iam auxdis sxin diri al ili: "Vi do venos ludi en la Nacian Parkon hodiaux posttagmeze, cxu ne?"