Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto
Part 3
Post iom da pripensado Karlo decidis, ke li ankaux iros al la parko posttagmeze. Tie li havis mirindan sxancon, cxar promenante apud la ludkampo, li dufoje havis okazon redoni al sxi pilkon falintan sur la vojon aux perditan sub arboj. Sxia rideto kaj danko lin strange konfuzis. La postan dimancxon, li sekvis sxin de malproksime por vidi, kie sxi logxas. Gxi estis ekster la urbo sur strato bordita de arboj kaj gxardenoj. Sxi eniris en kastelforman dometon kun belega florgxardeno plena je rozoj.
Karlo jam ofte rimarkis tiun domon antauxe, sed sxajnis al li, ke gxis nun gxi cxiam estis fermita; kaj li kredis, ke gxi estas neluita. Kredeble _sxia_ familio jxus luis aux acxetis la domon.
De tiam Karlo ofte vagadis cxirkaux tiu loko, esperante sxin sxance ekvidi. Unu vesperon li vidis sxin promeni kun sxia patro en la gxardeno. Alian fojon li auxdis sxin kanti tra malfermita fenestro. Tio lin felicxigis por multaj tagoj. Jam lia fratino kaj liaj kolegoj cxe la gimnazio multe miris pri lia ofta revemeco.
Unu tagon li trovis sxian domon tute fermita: Teruran baton li ricevis en la koro. Reveninte la morgauxan tagon li same vidis. _Sxi_ eble forveturis kun la tuta familio. Sed kien? En la gxardeno kelkaj nigraj birdoj pepante interbataletis. Karlo jam kredis, ke lia tuta vivo estas ruinigita.
Li decidis diri al Janko sian sekreton kaj peti lian helpon.
_Rakontu skribe la supran cxapitron._ -- 1. Kion faris la familio Davis dimancxe? -- 2. Cxu la katedra pregxejo estis nova? -- 3. Kiun renkontis Karlo en la muzeo? -- 4. Kion diris la frauxlino iun tagon? -- 5. Kion faris Karlo? -- 6. Kie logxis la frauxlino? -- 7. Nomu kelkajn florojn kaj diru, kiun vi preferas? -- 8. Kiuj birdoj estis en la gxardeno?
16. Cxagrenoj.
Post kelkaj tagoj Janko povis doni al sia amiko la sekvantajn informojn pri la mistera domo: gxi apartenas al profesoro de la Kalkuta Universitato. De dudek jaroj li vivadas en Hindujo kun sia familio; kaj nur trifoje li jam revenis pasigi kelkajn monatojn en la urbo. La junulino estas sendube lia filino, cxar oni scias, ke li havas nur unu infanon. Tiuj sciigoj ne estis tute gxojigaj por Karlo.
Reveninte hejmen unu tagon, li trovis sian fratinon ploranta: la avo mortis. Gesinjoroj Davis jam foriris al lia domo kun onklo Jako, kiu venis ilin sciigi. Karlo tuj remetis sian cxapelon, kuris al tramveturilo kaj baldaux alvenis en la avan domon. Suprenirinte la sxtuparon, li kvazaux ne plu povis spiri. Cxiaj ideoj kaj sentoj miksigxis en lia cerbo. Li miris, cxu li bone komprenis, kion Heleno diris. Cxu vere li neniam plu vidos la bonan avon, tiel bonkoran? Lia patro malfermis la pordon kaj premante sian filon al sia brusto, lin kisis multfoje. Karlo ekploris. Lia patrino kondukis lin al la cxambro de l' mortinto.
Tie sur lito kusxis la avo, kun vizagxo tute blanka. Li sxajnis dormanta. Estis nenia rideto sur liaj lipoj, sed tamen aspekto kvieta kaj fida. Longe restadis Karlo apud la korpo de sia avo. Li repensis pri la tempo, kiam li auxskultis rakontojn sur liaj genuoj; pri la gajaj vesperoj kun li pasigitaj; pri liaj sxercoj kaj vojagxaj aventuroj; pri lia bonkoreco al cxiuj.
Iam al Karlo la avo diris: En cxiu homo estas angxelo kaj diablo. Tre ofte unu el ambaux estas multe pli potenca, ol la alia. Ecx kiam gxi estas la diablo cxiam sercxu la angxelon. Forgesu la difektojn de l' aliaj, memoru iliajn bonajn ecojn. Cxiam parolu al ilia bona parto, neniam al la malbona. Tiel vi kuragxigos multajn homojn kaj vin mem felicxigos. Vi plifortigos la bonajn ecojn kaj ekdetruos la malbonajn. La avo tiel bone sciis trovi la bonajn ecojn de cxiu!
La tagon de l' funebro la domo de l' avo estis plena de floraj bukedoj kaj kronoj donacitaj de amikoj de la familio. Vizitantoj alvenadis cxiumomente, redirantaj cxiam la samajn kutimajn frazojn. Kiel cxio cxi estis dolora, teda, dum Karlo volus esti sola, trankvila kun siaj gepatroj!
Post la diservo en la pregxejo, cxiuj iris al la tombejo, sekvante la funebran cxerkoveturilon. La tombejo estis malseka pro jxusa pluvo. Cxiuj kunvenis cxirkaux senherba loko. Estis granda fosajxo en la tero kaj planko ambauxflanke. Oni glitigis la cxerkon malsupren kaj gxin tuj rekovris per tero. La pastro ekpregxis, sed Karlo pripensis malgxoje. En liaj oreloj ankoraux sonis la bruo de la tero falanta sur la cxerkon. Tien oni metis lian karan avon.
Jam la personoj disigxis por reiri hejmen. Pasante inter la aliaj tomboj, Karlo malgxoje ekpensis pri cxiuj, kiuj jam kusxas tie sub la tero.
1. Cxu Janko povis -- al sia -- informojn? _Jes, -- povis, post kelkaj --._ 2. -- mortis en la -- de Karlo? _Lia --._ 3. Kie -- la avo? _-- -- lito._ 4. -- oni kondukis la -- ? _Al la tombejo._ 5. Per -- oni rekovris la -- ? _Oni rekovris -- per tero._ 6. -- kio pensis Karlo? _-- pensis pri la --, kiuj jam kusxas sub la --._
17. Studento kaj poeto.
Cxe l' fino de siaj gimnaziaj jaroj, Karlo bone sukcesis sian lastan ekzamenon. Lia patro decidis, ke li forveturu studadi en Heidelberg. Tie li pasigis unu jaron; sed malgraux la gajeco de l' studentoj kaj la beleco de l' urbeto, Karlo ne havis tre gxojan vivadon. Li pli kaj pli farigxis revema. Dum la aliaj drinkadis bieron kaj petoladis tra la stratoj, Karlo trankvile sidadis en sia cxambro.
Li havis bonan braksegxon, kaj, en la malvarmaj vesperoj, li tie sidis cxe la fajro, pripensante aux legante. Li ofte verkis versajxojn. Ankaux li skribis longajn leterojn al sia amiko Janko, kiu estis en Bruselo, studanta legxosciencon. Karlo auxskultis en Heidelberg kelkajn kursojn pri natura scienco, biologio kaj psikologio. Li decidis, ke proksiman jaron li komencos studadi medicinon. Por tio li ankaux veturis Bruselon, kiam estis finita lia jaro en Heidelberg.
En Bruselo, pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis sian amikon Jankon kaj ankaux alian kunliceanon Laminde, kiu jxus venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko estis tre bona al Karlo, cxar tiu amiko estis cxiam energia kaj gaja. Li kondukadis Karlon al la jugxejoj, al politikaj kunvenoj, al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antauxe, li multe lernigis al sia revema amiko.
Laminde estis nericxa junulo. Li devis perlabori por vivadi kaj studadi. Li donis lecionojn, li ecx faris paroladojn pri la angla literaturo, li verkadis por gazetoj. Dank' al li, Janko kaj Karlo kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, havigitajn de la redakcio de jxurnalo, por kiu Laminde ofte skribis artikolojn.
Kiel Janko, Laminde multe kuragxigis Karlon per sia vigleco. Kvankam li studadis medicinon, Karlo cxiam pli interesigxis je la literaturo kaj arto. Ambaux liaj amikoj tre incitis lin, ke li publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longe sercxita titolo: "_Oraj Flugiloj_". La unua versajxo estis la jena:
Lasta flugo.
Vi kien flugas, papilio, Vi kial flugas en malvarmo Tremante kaj rapide? Tra flora la tombejo? Jam mortis rozo kaj lilio, Sur cxiu loko pluva larmo Kaj venas frost' perfide. Nun restas en herbejo.
Flugiloj viaj kvazaux lampo Silentas cxiuj en la nestoj, Briletas en nebulo: Kaj svenis bonodoroj; Vi kion sercxas tra la kampo, Plu ne batalos vi kun vespoj Perdita somerulo? Pri la floretaj koroj.
Dezertaj estas la gxardenoj Jen restas nur en kampo vasta Kaj vana l' amo via. Velkinta krizantemo, Skeletoj sxajnas la vervenoj Sur kiu via kiso lasta Sub lauxbo senfolia. Mortigos vin en tremo.
1. Al kiu urbo veturis Karlo? -- 2. Kiom da monatoj li restis tie? -- 3. Nomu la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la jaro. -- 4. Al kiu ofte skribis Karlo? -- 5. Kion li studis speciale? -- 6. Nomu kelkajn sciencojn kaj artojn. -- 7. Cxu Karlo sxatis skribi poeziojn? -- 8. Donu kelkajn vortojn rimantajn kun "vento". -- 9. Cxu vi preferas prozon aux versojn?
18. Alico.
Cxiusomere Karlo veturis hejmen por pasigi kelkajn semajnojn kun siaj gepatroj kaj Heleno. Post sia dua jaro en Bruselo, kiam li revenis hejmen, li trovis sian fratinon fiancxino de juna advokato en la urbo. Lia estonta bofrato estis tre bone konata pro sia delikata elokventeco kaj ankaux pro sia afablega karaktero, kiu havigis al li multajn amikojn. Tiu fiancxigxo kauxzis multe da invitoj de kaj al la familio Davis.
Tiun someron Karlo vidis kaj revidis multajn personojn en la urbo. La fiancxo de Heleno iam venis peti Karlon, ke li akompanu sian fratinon kun li por viziti amikon de lia patro, kiu jxus revenis el Hindujo. Estis profesoro Palam, de la Kalkuta Universitato. Li kun sia familio revenis el Kalkuta por pasigi en la urbo du jarojn da libertempo, kiujn li postulis por sia sano.
Dum la juna advokato paroladis pri la talento de la profesoro, homo tiel interesa, tiel klera, k.t.p., Karlo sentis malnovan fajron rebruligxantan en sia koro.
Pri la junulino ekvidita en la pregxejo li repensis. Pri la perdita pilko en la parko li rememoris, ankaux pri la promenadoj cxirkaux la mistera domo. "Mi plezure vin akompanos tien," li diris.
La tagon, kiam, kune kun la gefiancxoj, li iris al la domo de profesoro Palam, Karlo estis neordinare ekscitita. Heleno tre miris pri tio.
La profesoro kun sia edzino akceptis ilin cxarme kaj prezentis al Karlo sian filinon. La junulino estis plej bela kaj dolcxa, nun kredeble dudek aux dudek-unujara.
"Sinjoro Karlo Davis," diris la profesoro, "mia filino Alico." Kvankam tre konfuzita, Karlo farigxis kuragxa. -- "La grandan plezuron renkonti vin, frauxlino, mi jam havis antaux kvin jaroj en la Nacia Parko, kie vi perdis pilkon."
Sxi cxarme ridetis iom rugxigxante: "Ho, jes, sinjoro, mi memoras, sxi diris, vi estis tiel afabla!"
Plej agrablan vesperon pasigis Karlo cxe la hejmo de profesoro Palam. Tien li ofte revenis. Oni petis, ke li legu versajxojn siajn. Ecx kanton li verkis, kiun lernis frauxlino Alico por kanti laux ario sxatata de sxi.
Ofte frauxlino Palam estis invitita de frauxlino Davis; kaj Karlo pro tio estis al sia fratino duoble pli afabla ol antauxe. Okazis iam, ke Karlo iris kun Alico remadi sur la rivero. Li luis boaton kaj ambaux trankvile remis gxis la arbareto de salikoj. Kiam por vespermangxo ili revenis hejmen, gefiancxoj ili estis.
La konsenton de gesinjoroj Palam, Karlo facile akiris, same kiel la aprobon de siaj gepatroj. Li estis la plej felicxa junulo en la mondo.
_Faru demandojn por la jenaj respondoj._
1. -- ? Jes, cxiusomere. 2. -- ? Kun siaj gepatroj kaj Heleno. 3. -- ? Kun juna advokato en la urbo. 4. -- ? Jes, li havis multajn amikojn. 5. -- ? Cxar li havis afablan karakteron. 6. -- ? Li estis profesoro en la Kalkuta Universitato. 7. -- ? Li revenis por sia sano. 8. -- ? Li diris al Karlo, ke la profesoro estas tre klera. 9. -- ? Jes, li estis akceptata tre afable. 10. -- ? Sxi estis cxirkauxe dudekjara. 11. -- ? Gxi estis verkita de Karlo. 12. -- ? Jes, li estis tre felicxa.
19. Kuracisto.
Ankoraux du jarojn studadis Karlo en la malsanulejoj de Bruselo, sed li revenadis hejmen por Kristnasko, por Pasko, por la someraj monatoj kaj ankoraux ecx pli ofte. La edzinigxo de lia fratino Heleno estis unu el tiuj bonaj kauxzoj por libertempo.
Cxe tiu festo li la unuan fojon montrigxis oficiale kun sia fiancxino Alico Palam. Estis tre gxojiga tago.
Cxe la fino de sia lasta studjaro, Karlo prezentis cxe la Universitato sian tezon pri "la influo de l' imagemo en la muskolaj malsanoj". Sukcesinte kun honoro, li definitive revenis al sia hejma urbo.
Konsilate de sia patro, li luis cxambraron sur la unua etagxo de komforta domo tute proksime je la vendoplaco. Alico lin helpis por arangxadi la cxambraron kaj iliaj patrinoj sin okupis pri acxeto de mebloj, tapisxoj, kurtenoj, k.t.p.
Karlo deziris havi kelkajn artajn bildojn en sia hejmo. Alico donacis al li grandan kopion de la itala pentrajxo, antaux kiu ili ambaux haltis samtempe en la muzeo, kiam ili estis geknaboj.
Per la amikoj kaj la konatuloj de ambaux familioj Davis kaj Palam, Karlo ekakiris kelkajn klientojn. Sian tezon de doktoro de medicino li vendigis en la librobutikoj de la urbo kaj per tio plikonigis sian nomon, kvankam la tezo ne pli vendigxis, ol lia poemlibro. Pro lia granda kvieteco kaj certeco, Karlo tre rapide plimultigis sian klientaron. Li efektivigis kelkajn mirindajn resanigojn de nervaj personoj, kaj li cxiam pli kaj pli interesigxis je tiu psikologia parto de l' kuracarto.
Li interesigxis je publika higieno kaj faris kelkajn paroladojn pri hejmozorgado, pri ordo en cxiutaga vivado, pri reguleco en mangxado kaj dormado, pri efikoj de alkoholdrinkado, k.t.p.
Post ses monatoj li estis preskaux la plej sxatata kuracisto en la urbo kaj jam estis plu nenia kauxzo por prokrasti lian edzigxon kun Alico Palam. Ambaux gejunuloj konsentis por ne havi bruan feston. Ili opiniis, ke oni ne edzigxas por la publiko. Laux ilia deziro la festo estis tute familia kaj intima, kaj kredeble pro tio speciale cxarma. Sinjorino Palam havis tamen doloran momenton da plorado pensante, ke sxi de nun ne plu havos kun si sian amatan filinon. Sed la felicxo de Alico sxin konsolis. Sxi sukcesis iom forgesi tiun suferigan penson, ke ofte ies felicxo kauxzas la malfelicxon de alia, kaj kio alportas rideton sur la lipojn de unu, ofte naskas larmojn en la okuloj de alia.
Post la edzigxa ceremonio, la felicxaj geedzoj foriris por fari la kutiman vojagxon.
1. Cxu Karlo kelkafoje revenis hejmen? -- 2. Kiun tezon li prezentis? -- 3. Sur kiu etagxo li luis cxambraron? -- 4. Kiu helpis Karlon? -- 5. Kiuj objektoj trovigxas gxenerale en salono kaj en mangxocxambro? -- 6. Kion donis Alico al sia fiancxo? -- 7. Kies tezo ne multe vendigxis? -- 8. Cxu vi legis la tezon de S-ro Doktoro Corret pri la utileco de internacia lingvo por medicino? -- 9. Kio estas en la kapo? -- 10. Per kio oni vidas? -- 11. Nomu la diversajn partojn de la homa korpo. -- 12. Kiu mano estas gxenerale pli lerta? -- 13. Kiel oni nomas viron, kiu ne povas vidi? -- 14. Kiel skribas la blinduloj?
20. En Italujo.
Cxar Karlo estis nun tre okupata kuracisto, li ne povis resti longe for de la urbo. Pro tio la edzigxovojagxo estis ne tre longa. Aliflanke Alico forte deziris baldaux komenci sian edzinan vivadon en la nova hejmeto. Sed sxi ankaux deziris viziti Italujon, kies nur unu havenon sxi konis.
La junaj geedzoj traveturis Svislandon, haltante en la bela urbo Lucerno kaj celante Milanon per la Gotharda fervojo. La tuta pejzagxo de tiu vojo inter la montoj tre forte impresis ilin per sia grandioza beleco.
Alveninte Luganon, ili estis tiel cxarmitaj de la lago, ke ili denove haltis kelkajn tagojn kaj ankaux vizitis Komon kaj la cxirkauxan regionon. Akvoj bluaj, bluegaj, en kiuj fandigxas oraj sunradioj, krutaj montoj silente gardstarantaj cxirkauxe, blankaj domoj, gxardenoj kun vinbero kreskanta sur arboj kaj muroj: tio estas la lando de l' poezia trankvileco, kie Plinus revante promenadis antaux dumil jaroj.
En Milano ili pasigis tutan matenon en la turoj kaj sur la tegmento de l' grandega cxefpregxejo, kiu blanke brilegis kvazaux giganta juvelo sub la hela cxielo.
En Venezio ili longe promenadis en la palaco de l' dukoj, admirante la grandajn majstroverkojn de l' pentristoj el la venezia skolo. En nigra gondolo ili dolcxe glitadis sur la kanaloj inter la marmoraj palacoj kaj sub la arkaj pontoj. Ili sxipveturis al la insulo Lido por vidi la maron Adriatikan. Antaux la ora cxefpregxejo de Sankta Marko ili disjxetis grenerojn al la kolomboj sur la Granda Placo. Vespere, sur la Granda Kanalo, inter la kolorpaperaj lanternoj ili sekvadis en gondolo koncertboaton, el kiu kantistoj kun gitaroj aux mandolinoj sonigis tra la nokto melodian arion.
En Bolonjo ili vizitis la malnovajn pregxejojn por admiri la pentrajxojn. En Romo ili vidis la Forumon, kiun cxirkauxas tiom da gloraj ruinajxoj kaj plenigas tiom da eternaj memorajxoj.
En Napolio ili vagadis cxe l' marbordo kaj vidis nepriskribeblajn subirojn de la suno. La vaporsxipego, en kiu vojagxis gesinjoroj Palam por reiri al Kalkuta, estis haltonta cxe Napolio. Gxian alvenon ili atendis, por ilin adiauxi. Poste ili revenis hejmen haltante ankoraux en Nice kaj Marseille.
Tre gxoje ili komencis sian novan kunvivadon hejme, kaj Karlo felicxkore miris, kiel bele realigxis lia knaba revo.
_Rakontu skribe la supran cxapitron._ 1. -- ? Li estis kuracisto. 2. -- ? Ne, gxi ne estis tre longa. 3. -- ? Sxi deziris viziti Italujon. 4. -- ? Jes, tiu lando estas tre bela. 5. -- ? Ili haltis en Lucerno. 6. -- ? Jes, tiu urbo estas cxe la bordo de lago. 7. -- ? Ili restis en Lugano dum kelkaj tagoj. 8. -- ? La restoracio en la stacidomoj estas nomata bufedo. 9. -- ? Estas la lokomotivo, kiu trenas la vagonaron. 10. -- ? Jes, dum la vintro la svisaj montoj estas tute kovrataj de negxo. 11. -- ? Jes, Venezio estas tre malnova urbo. 12. -- ? Sur la kanaloj oni veturas per gondoloj. 13. -- ? Jes, tiuj sxipetoj estas tre graciaj. 14. -- ? La sono de la violono estas pli bela, ol tiu de la gitaro. 15. -- ? La vaporsxipo estis haltonta cxe Napolio. 16. -- ? Jes, Karlo farigxis konata kaj bone sukcesis.